Ankoraŭ unu kverelemulo venis

Rekte el la vagono, lasinte en la deponejo sian kruclignan, kun ladaj ortaĵoj, tute ne dandan valizon kaj razinte sin en la stacidoma barbirejo, Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij perpiede trairis la disbatitan kaj kripligitan de la milito urbon ekde la stacio ĝis la Granda albordiĝejo sur la Rivera strato kaj kun aspekto sendependa kaj estra haltis apud grupo de iuj kamaradoj de civila aspekto, kiuj estis kverelantaj ĉe la Tiŝina pordego de la malnova Trinitata monaĥejo.

La kamaradoj kverelis tiel laŭte kaj kolere, ke apud ili kunvenis jam granda homamaso, kiu same atakadis, disiĝinte en opinioj, jen unu la alian, jen jam la kverelantojn en ĉapeloj. Ĉiuj ĉi tie estis ekscititaj pro la krio, kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ tute ne tuj kaptis la esencon de la afero. Kaj kaptinte, same komencis ataki, transirinte en kolero eĉ al falseto. Ĉar sur liaj ŝultroj estis kolonelaj epoletoj, tial la kamaradoj en ĉapeloj estis devigitaj rilati al li ĝentile, kaj la amaso de unĉanskanoj tuj aliĝis al lia opinio, kaj tiuj, kiuj deŝiriĝis de la samurbanoj, re-aliĝis al la plimutlo, kreinte unuecan kaj monolitan tutaĵon.

La disputo estis pri tio, ĉu endas aŭ ne endas eksplodigi la murojn de la grizhara monaĥejo, konstruita jam en la tempo de la carino Katerina. Iu maljuna soldato kun lipharoj kaj rompita kaskeda viziero kriis, ke tiuj muroj manĝon ne petas, kaj da loko sur la rivero Unĉo estas kiom ajn, se necesas konstrui novan riveran havendomon, do, bonvolu, jen ĝi, loko sub holmo, — kaj oportuna, kaj bela, nur kvindek metrojn da vojo necesas meti.

— Ja estas belego, — diris alia homo, same, evidente, reveninta el la milito, — kaj ĉu ne sufiĉas eksplodoj?

Inter la kamaradoj en ĉapeloj altis homo multe pli alta ol ili, pri kiu al Bogoslovskij oni diris, ke tio estas Zolotuĥin mem. Zolotuĥin estis sen ajna kapvesto kaj la kriojn ne partoprenis, li nur atente kaj severe aŭskultis, fiksrigardante al la parolantoj per trankvilaj okuloj kaj aŭskultante ĉiujn opiniojn kun atento kaj intereso.

— Nu, kaj vi, kolonelo? — interesiĝis li, turninte sin al Bogoslovskij. — Kial vi kverelas?

— Tial, ke mi multajn stultaĵojn vidis kaj ne plu deziras ilin vidi, — kuntirinte la brovojn, respondis la maljuna doktoro. — En Moskvo necesas rompi, ĉar tie ne ekzistas alia solvo, kaj eĉ tie, okazas, troviĝas, sed ĉe ni? Eĉ vento fajfas, jen kiom da tero estas, por kio do sin konscie senigi de sia pasinteco?

Tiu, kiun oni nomis Zolotuĥin, aŭskultis atente. Sed al Nikolao Eŭgenjeviĉ ial ŝajnis, ke la «mem» kvankam aŭskultas, sed «preteraŭdas», kaj li pafis el kanono:

— Jam Nikolao Baziljeviĉ Gogol esprimis tiun penson, ke ju pli da rompado, des pli ĝi signifas agadon de la urbestro, — per tia obuso batis Bogoslovskij al Zolotuĥin. — Jen kion mi pensas, rigardante al ĉiuj ĉi eksplodigoj.

Zolotuĥin subite ekridegis, kaj tian li havis bonegan, basan, longan ridon, ke eĉ Nikolao Eŭgenjeviĉ, inklina ĉi-tempe al neniaj ridoj, ridetis al li.

— Ĉu vi ĉi tie estas preterveture aŭ kiel? — demandis la «mem». — Aŭ, eble, vi estas lokano?

— Kaj kial tio vin interesas?

— Tial, ke, kamarado kolonelo, multaj homoj preteras Unĉanskon, kaj ni treege bezonas homojn.

La popolo ĉirkaŭe, kvietiĝinte pro komenco de bona konversacio, pli atente pririgardis Bogoslovskij-on, kaj subite iu lin eĉ rekonis, nomis per la antaŭnomo kaj patronomo kaj tuj, timidiĝinte, eksilentis.

— Mi aŭdis pri vi, — etendante al Bogoslovksij la manon, diris Zolotuĥin, — mi ĝojas pri via reveno. Ni konatiĝu. Ni ĉi tie kverelemulojn ekstreme bezonas, kaj pri vi oni rakontas, ke vi estas kverelemulo ekzempla. Do, ĉu ju pli da rompado, des pli da agado?

Kaj, turniĝinte al sia komisiono, li diris ne sen veneno en la voĉo:

— Do, kio, kamaradoj? Mi supozas, ke eksplodigo nin ne urĝas?

Elirinte el la homamaso, Bogoslovskij, lamante (la kripligita kruro jam sukcesis ekdolori dum la irado tra la urbo), malleviĝis al la provizora albordiĝejo kaj la unua okupis lokon en motorboateto de indiga koloro, verŝajne ĵus malmobilizita el la milita rivera floto.

La aŭtuna suno ne avare kaj sen varmo estis prilumanta la larĝajn akvojn de Unĉo, eĉ pli larĝajn, ol antaŭ la milito, ĉar kaj la maldekstra, kaj la dekstra bordoj forbrulis plene, estis nun nek longa vico da albordiĝejoj, nek malnovaj malaltaj solidaj staploj, nek antikvaj kapeletoj kaj preĝejetoj, nek la rivera havendomo, nek eĉ arboj, maljunaj kaj disbranĉitaj, kiujn vigle gardadis en la antaŭmilita tempo speciala junpionira taĉmento. Nun Unĉo fluis, kiel antaŭ tricent-kvarcent jaroj, inter malkrutaj dezertaj bordoj, kadukiĝinta, malrapida, dormema...

«Mi eĉ ne sukcesis fine alveturi, kaj oni min jam alkalkulis al kverelemuloj, — pensis Nikolao Eŭgenjeviĉ, — kiu do min tiel sukcesis misfamigi? Verŝajne, Eŭgeĉjo Stepanov, kokina muzelo, neniu alia. Aŭ Ustimenko sukcesis min referenci en sia ekscito?»

Grandaĝa matrosino forigis la ŝanceliĝeman ponteton, malrapide, kun snufado kaj spasmoj ekfunkciis la motoro, la motorboato nehaste plenumis retroiron. Pli forte ekfajfis rivera vento. Bogoslovskij trovis ŝtipon, starigis ĝin vertikale, firme eksidis, surmetis pli dense la kaskedon. Pasaĝeroj estis nemultaj: silentemaj, kun malhelaj, lacaj vizaĝoj, precipe en vatjakoj kaj uniformaj paltoj, ili instaliĝadis por tuj ekdormeti, konservi fortojn, kaj eĉ infanoj estis kvietaj, ne petolis kaj same serĉis, kie eblas pli varme dormeti. Kaj proksime lokiĝis maljunulino kun nepoj; malferminte ladvazon, ŝi komencis manĝigi ilin per io tiom nemanĝebla kaj neapetita, ke Bogoslovskij tute forturniĝis — lin naŭzis vidi tion.

Kiam la boato, brave turniĝinte, eliris sur la ŝanelon, Nikolao Eŭgenjeviĉ mallaŭte ekkantis. Li kantis tiel, ke neniu aŭdis, kantis kaj mem ne rimarkadis, kantis, kiel dum malfacilaj kaj longaj operacioj:

Vi brilu plu, ho mia stel',
Kaj restu ĉiam en memoro.
Vi estas sola en la koro,
Vi estas sola en ĉiel'...

Rivera vento kun egala kaj trankvila forto blovis al lia vizaĝo, li, mallarĝiginte la okulojn, rigardis en malproksiman foron kaj tute ne rimarkadis, ke laŭ liaj vangoj kuras larmoj: ja li veturis tien, kie lin neniu renkontos, sed kie oni lin renkontadis kaj atendadis dum tiom da jaroj. Li veturis ne por saluti, sed por adiaŭi por ĉiam, kaj jam ĉi tie, sur la boato, li estis adiaŭanta kaj deŝiranta de si tiun vivon, kiu estis antaŭe, por ke estu eble fari sian aferon kaj vivi plu.

Li ankaŭ vodkon kunhavis, por ke la adiaŭo pasu pli facile, por obtuzigi sin, kiel oni obtuzigadis en la Pirogov-aj tempoj, ankoraŭ antaŭ la etero: antaŭ malfacila amputo Nikolao Ivanoviĉ Pirogov ordonadis doni al vundito kruĉon da vodko, la doloro estis eltenata pli facile.

«Ja, tamen, ankaŭ mi estas iusence vundita!» — subridis Bogoslovskij kaj reĝustigis per kutima gesto la vindon sur la ventro. Venis tempo por revindi sin, li vindadis sin kvinfoje dum diurno, tia estiĝis ordo, sed en la vagono fari tiujn manipulojn estis maloportune, kaj li ĉiam prokrastadis al «poste».

En Nigra Ravino estis nek la albordiĝejo, nek la preĝejo, nek Nigra Ravino mem, nek la malsanulejo, kiu nomiĝis «aeroplano». La germanoj ĉi tie ĉion eksplodigis kaj forbruligis, defensivante inter Unĉo kaj Janĉo. La rivera estro vegetis en iu oblikva vagoneto, probable germandevena, el terkabanoj sur deklivo estis leviĝantaj fumoj — ankaŭ tie loĝis homoj, de la «aeroplano» restis brikoj kaj parto de la fundamento, kaj la dometo, en kiu loĝis la familio de Bogoslovskij-oj, malaperis tute, Nikolao Eŭgenjeviĉ eĉ spurojn ĝiajn ne sukcesis trovi. Estis nur cindro, kungluiĝintaj debrulaĵoj, nefinbrulintaj traboj, disĵetitaj, nigraj pro fulgo brikoj kaj ĉeloj de fricaj misteraj fortikaĵoj, koridoretoj de komunikvojoj, grizaj truoj — tie ili nestis en tera profundo, kiam ili estis elbatataj el ĉi tie.

Ĉi tie, proksimume en tiu ĉi loko, kie iam loĝis Bogoslovskij-oj kaj kie rapide, ĉiam rapide kuradis Ksenia Nikolajevna, kie li amis kaj estis amata kaj en serena, kaj en malbona vetero, ĉi tie, kie la filino kaj la edzino malhelpadis al li per babilado kaj li pri ili koleradis, ĉi tie, kie incitadis lin knarado de balancilo kaj obtuza frapado de volejbala pilko, ĉi tie, kie li ne aprezis tion, kion donis al li la sorto, — ĉi tie li ĉion ĉi adiaŭis, ĉar la tomboj ne ekzistis, la edzino kaj la filino ja ne mortis, ili estis neniigitaj.

Sterninte la uniforman palton sur malalta holmeto, ĝemetante pro doloro, Bogoslovskij kuŝiĝis al la flanko, fiksaŭskultis la malvivan silenton, kiu kutime ekposedis la iam viglan urbeton, firme kunpremis la dentojn, por ke ne plu fluu larmoj, verŝis al si soldatan trinkpoton da vodko kaj eltrinkis ĝin unuglute, ne sulkiĝante kaj ne deŝiriĝante, kaj poste, kolerante pri si kaj nedoktore abomenante tiun malpurecon, kiu nun akompanadis lin ĉiam, se li ĝustatempe, kun minuta precizo, ne okupiĝadis pri «tualeto de sia vundo», vindis sin, forbruligis la malpuraĵon kaj nur tiam ekkuŝis sur la flankon kaj kovris sin per la basko de la palto, atendante, kiam la alkoholo helpos vivi...

— Jen, Ksenjo, kiel mi nun, — diris li, tremante kaj pro doloro post la vindado, kaj pro malvarmo, kaj pro laco, — jen, kara, kia mi iĝis, vidu...

Certe, la alkoholo al nenio helpis, eĉ larmoj ekfluis pli abunde, kaj li neniel povis ilin haltigi, malfortiĝinta, soleca, elturmentita, maljuna homo.

Tiel li kuŝis dum sufiĉe granda tempo. Pensojn komence li havis neniajn, li ilin forpeladis, la damnitajn, vivajn, neforgeseblajn rememorojn, sed poste la kapo heliĝis, la spirado iĝis egalmezura. Bogoslovskij eksidis kaj devigis sin pensi kaj decidi...

Tiu nelonga aŭtuna tago tuta pasis por Nikolao Eŭgenjeviĉ en meditoj. Kaj vespere, kiam super Janĉo ekflugis kojne aroj de sovaĝaj anasoj, la antaŭa firma esprimo de la okuloj revenis al Bogoslovskij. Ankoraŭfoje li staris iom apud la ruinoj de la «aeroplano», ĉirkaŭrigardinte, por ke neniu vidu, profunde, ĝis la tero riverencis al Nigra Ravino, al sia familio, al siaj doktoroj, al sia pasinteco, al sia ĉi-loka matura juneco, al siaj disputoj, bataloj, jaroj, kiam li estis nur «aperanta el neekzisto kaj iĝanta kuracisto», laŭ esprimo de forpasinta Polunin, — riverencinte, li ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis kaj ekiris al la motorboato, kiu jam estis albordiĝanta, ironte en revenan veturon al Unĉansko.

Unuan konaton Nikolao Eŭgenjeviĉ renkontis nur en la stacidoma «necesejo por viroj». Tio estis brava maljunulo kun barbeto, al kiu, laŭ lia buŝa deklaro, Bogoslovskij antaŭ dek jaroj eltranĉis «grandegan parton». En la stacidomo post la milito la maljunulo estris «jen tutan tiun ĉi aferon», — li ne sen fiero kapmontris al la kahelaj muroj, al interplektaĵo de tuboj, al cetera aparataro — «pli ol kvardek garnituroj», — bele kaj antikvastile esprimis li. Krome, li purigadis piedvestojn per «kremaĵoj de sia produktado» kaj preskaŭ perforte purigis la malnovajn botojn de Bogoslovskij eĉ per du ciroj kaj ankoraŭ per ia solvaĵo. Ĉi tie li helpis al Bogoslovskij laviĝi per varmega akvo el gamelo kaj donis al li kudrilon, por alkudri la subkolumon.

— Vi ne ĝeniĝu, — diris li fine al la doktoro, — se estos okazo, vizitu. Mi povas monon pruntedoni, bonvolu: pri enspezoj mi ne plendas. Nun homo, kaj milita kaj civila, ŝatas siajn botojn purigi. Kostas nemulte, sed tuta aspekto estas alia. Nu kaj per tualetakvo surŝpruciĝi — same estas enspezo...

Tagmanĝis Bogoslovskij en «Grand-hotelo» skrupule, ĝis tio, ke li mem abomenis, kiam elektadis al si manĝaĵon, kaj poste eksidis en taksion kaj veturis en direkto de la malsanulejo, kie li longe iradis inter fundamentoj, skafaldoj kaj ruinoj, serĉante tiun kirurgiejon, kie li estis laboronta.

Finfine li trovis tiun konstruaĵon. Tuta en skafaldoj, ĝi lumis per du etaĝoj da fenestroj malantaŭ la mornaj restaĵoj de la eksa kliniko de Postnikov, kiu estis eliranta per la kripligita fasado al la strato, iam dense prikonstruita kaj dense loĝata, kiu en la malnovaj tempoj nomiĝis Jonasa — omaĝe al negocisto Jonaso Kraĥmalnikov, kaj poste alinomita al Seĉenova — omaĝe al la fama sciencisto.

— Jes, diboĉis ĉi tie la fricoj, — mense diris Bogoslovskij, kun kolera malgajo pririgardante la bildon de detruoj, eĉ pli makabran en la venanta mallumo de humida kaj malvarma vespero, sub krioj de kornikoj. — Je-es, montris ili sin...

Maljunulece ĝemetante pro neeltenebla laco, Nikolao Eŭgenjeviĉ ankoraŭ paŝis laŭ la disbatita kaj eroziita vojo kaj tiris al si gluecan pro freŝa farbo pordon. Tintis la risortoj, flegistino en la vestiblo, forlasinte sian manlaboron kaj farinte severan vizaĝon, ekpaŝis renkonte al la vizitanto, por kontraŭi lian penon neleĝe penetri en la konfiditan al ŝi malsanulejon.

— Nun jam estas malfrue, kamarado oficiro, — diris ŝi, — nun jam nenia enlaso estas kaj transdonaĵojn ni ne akceptas.

— Sed mi, flegistino, ne al malsanuloj venis, mi mem estas kuracisto, kaj mi bezonas vian Vladimiron Atanazijeviĉ-on.

La maljunulino nenion sukcesis respondi.

El la dua etaĝo en tiu sama tempo estis malleviĝanta Ustimenko, ankoraŭ ne demetinta la kitelon. Liaj malhelaj brovoj estis akre kaj klare distingiĝantaj sur la pala vizaĝo.

— Nikolao Eŭgenjeviĉ? — tuj rekoninte, el malproksime, ne levante la voĉon, demandis Ustimenko. — Ĉu vi?

Tiu silentis, ĝoje kaj fiere fiksrigardante sian disĉiplon. Li nur iel maldikiĝis. Aŭ lin same influis la aĝo? Ne maljuneco, sed aĝo de matureco.

— Kial vi silentas? — alirinte proksime, demandis Ustimenko. — Ĉu vi intencis min mistifiki? Mi ja vin tutegale ĉiam rekonos...

— Atendu iomete, mi finkalkulos, — ne sen miro aŭdis Ustimenko.

— Kion vi finkalkulos?

— Mi finkalkulos, sub kiu numero mi ĉi tien alveturis, — ion mallaŭte flustrante, diris Bogoslovskij. Kaj aldonis: — Sesdek sepa.

— Kio do estas tio?

— Tio estas numero de la agadloko dum la travivita vivo. Mi nun iras sub vian kleran estradon, trairinte sesdek ses malsanulejojn, klinikojn, kuracejojn, hospitalojn, medsanbatojn, sanitarajn trajnojn kaj ceterajn instituciojn, destinitajn por helpado al suferantoj. Mi ankoraŭ sur la Lenin-strato komencis kalkuli, sed ĉiam eraradis. Kaj nun, Vladimiro Atanazijeviĉ, ni salutu unu la alian.

La maljuna doktoro mallevis sur la plankon sian kruclignan valizon kun ortaĵoj, brakumis Ustimenkon, alpremis al si per la ankoraŭ potencaj manoj kaj deklaris:

— Jen, revidiĝis du lamaj diabloj. Estas bone, ke je malsamaj hufoj ni lamiĝis, malpli da komikeco en ni oni rimarkos. Kial vi estas pala, Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Ni konstruas, — diris Ustimenko, levante de la planko la valizon de Bogoslovskij.

— Ĉu tiu ĉi konstruaĵo jam de vi estis fondita?

— Nur finita de mi. Nu, ni iru do!

En la kabineto de la ĉefkuracisto Bogoslovskij trankvile elaŭskultis, ke «dum ioma tempo» li ĝuste ĉi tie noktados, sur sofo, ĉar loĝejoj ankoraŭ ne estas disponigitaj.

— Ĉu vere! — subridis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Sed mi, maljuna naivulo, pensis, ke al ni, kuracistoj, oni loĝejojn unuavice disponigas. Kutimiĝis al tio. Dorlotita.

— Tio estas ne milito, — responde subridis Ustimenko.

La jam konata flegistino alportis al ili cikorian teon, avertinte, ke ĝi estas «s/s», tio estas sen sukero, kaj po telereto da kaĉo el tritiko, kio estis, certe, neleĝa, ĉar Eŭgeĉjo Stepanov jam eldonis ordonon, «rekomendantan» al kuracistoj «el malsanulejaj kuirejoj nutraĵon ne ricevi». Sed ne eblis ja ne manĝigi la novan doktoron, almenaŭ unuafoje, kaj la flegistino ordonis per la minaca nomo de Vladimiro Atanazijeviĉ. Ĉe la cikoria trinkaĵo Ustimenko interesiĝis:

— Kial vi, Nikolao Eŭgenjeviĉ, malaperis? Mi jam ĉesis esperi. Kaj eĉ vorto de vi ne venis.

— Mi operaciiĝis.

— Ĉu la kruron?

— Kial la kruron. La kruron — al diablo. Mi nur, Vladimiro Atanazijeviĉ, ne dezirus ajnan kompatan muzikon, — diris li. — Ne dezirus vortojn kaj moviĝojn...

Ustimenko levis la ŝultrojn:

— Mi ne komprenas.

— Kompreni estas simple. Stomaka kancero, ĝuste tiu, pri kiu oni nin konsolas, ke post cent jaroj ĝi estos elradikigita. Mi volonte kaj kun ĝojo kredas, sed pro tio al mi dume ne estas pli facile. Do, oni ektomiis al mi sufiĉe grandan parton, certe, sub mia klera gvido. Sed ĉar gvidis ne nur mi, sed ankoraŭ iu kun facile flamiĝanta memamo, tial oni fuŝis per komunaj penoj tiel, kiel nur kirurgoj povas fuŝi, ĝuste tiuj, pri kiuj oni skribas, ke ili havas «saĝajn manojn». Rezulte mi vivas kaj vindas min kvinfoje dum diurno: dufoje nokte, trifoje tage.

Ustimenko demandis:

— Kaj vi ne skribis?

— Malproksime estis skribi ja el la lando Aŭstrio en la urbon Unĉanskon.

— Ĉu la aŭstroj super vi tiel ekzerciĝis? — nevole trafante en la tonon de Bogoslovksij, demandis Ustimenko.

— Ne sen ili. Ĝuste tie mi, alvorte, konatiĝis kun sinjoro Hebeisen. Kiel li? Ĉu enplantiĝis?

— Ni estas najbaroj, — diris Ustimenko. — Mi havas ĉambron kun kuirĉambro, li loĝas trans muro kaj iradas tra la kuirĉambro. Li ellernis: jam respondas, kiam oni lin nomas Paŭlo Gregorijeviĉ.

— Li estis iam granda sciencisto, — facile suspirinte, prononcis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Iomete, certe, kiel ĉe grafo Lev Tolstoj, — «die erste Kolonne marschiert»1. Tio, certe, estas, ne senpeka, sed ĝi povis ankaŭ en la malliberejo naskiĝi, ĉu ne? Sed en la juneco, estas sciate, li estis unuagrada renversanto. Interesa tio estas problemo — interrilato de prizonoj, iliaj koncentrejoj kaj de scienco. Se juĝi laŭ sinjoro Hebeisen, do scienco pro tenado de ĝi trans krado neniel progresas. La faŝistoj pro tiu teroro perdis multajn siajn profitojn...

Bogoslovskij enpensiĝis por nelonge, kvazaŭ forgesinte pri Vladimiro Atanazijeviĉ, kaj Ustimenko kaŝe rigardis al lia malmola, iomete tatara vizaĝo, en kiu nun estis dense kaj klare entranĉitaj faltoj, al la granda, arĝentanta per brosaj haroj firma kapo, al la celuloida subkolumo, kiu estis precize montranta, kian antaŭe Bogoslovskij havis atletan kolon.

«Nutri la maljunulon necesas, resanigi, — kun kaŝita suspiro, virinece pensis Ustimenko, — sed kie mi trovu nutraĵojn?»

Al la pordo oni delikate frapis — alkuris, eksciinte pri veno de nova doktoro, akranaza, rapidema, vigleta radiografistino Katinjo Zakadiĉnaja, Katerina Vsevolodovna, — alkuris «helpi», «purigi», «manĝigi». Al Katinjo ĉiam ŝajnis, ke sen ŝia enmiksiĝo viroj restos «neprizorgitaj», kaj ŝi vere estis lerta en ĉio...

— Ja ni ankaŭ mem estas en ordo, — ĝeniĝante pri la Katinja bonkoreco, diris Bogoslovskij. — Vi, doktorino, ne maltrankviliĝu, ĉio estas bonege aranĝita, vidu — ni trinkas teon kaj vin invitas.

Ustimenko silentis.

Katinjo elkuris al flegistino, por «elekti» por Nikolao Eŭgenjeviĉ «litaĵojn» pli bonajn, kaj Bogoslovskij interesiĝis, kial Ustimenko rigardas kiel kolera bovo.

— Pri tio poste, — respondis Vladimiro Atanazijeviĉ.

— Kio — poste?

— Iam ni priparolos.

— Ja ĉu ŝi al vi estas malamiko?

— Ĉu ŝi? Diablo ŝin scias, kio ŝi estas, — prononcis Ustimenko kun abomeno en la voĉo. — Sed ne eblas liberiĝi.

La kuracistino Zakadiĉnaja K. V. trafis al Ustimenko kontraŭ ties deziro: radiografiston li ne povis trovi mem, kaj Gorbanjuk al li tian kuraciston sendis kun papero kun sia malgrandlitera subskribo. En la unua konversacio kun Vladimiro Atanazijeviĉ Zakadiĉnaja, rapide ĉirkaŭlekante per la akra langeto la lipetojn, konfesis, ke ŝi «havis grandajn malagrablaĵojn pro nutraĵoj». Ustimenko kun karaktera por li persisto eksciis, ke Katinjo, kiam ŝi estis ekonomino, fiuzis kondensitan lakton, destinitan por malsanuloj, kaj estis en tio kaptita, eĉ punita.

— Mi ne komprenas, — diris li tiam per sia nepardonanta voĉo. — Ĉu vi priŝtelis malsanulojn?

Zakadiĉnaja penis elturniĝi, sed Ustimenko ŝin tiel alpremis, kiel ne revis eĉ tiu enketisto, kiu enketis la juĝaferon de la kuracistino Zakadiĉnaja.

— Kaj per tiu lakto, ŝtelita de la malsanuloj, vi akiris vizonpeltan ĵaketon?

— Ĵaketon, — ĉirkaŭlekante eligitan larmon, ripetis K. V.

— Nu, tiuokaze mi ne dezirus vidi vin laboranto de la malsanulejo, — kiel eble plej delikate sciigis al Zakadiĉnaja Vladimiro Atanazijeviĉ sian finan decidon.

Sed kamaradino Gorbanjuk telefonis al li kaj petis lin «pripensi sian nehumanan opinion, ĉar antaŭ la junulino, vere kulpa, li por ĉiam fermas ĉiujn eblojn reĝustiĝi». «Ŝi ja pereos, kaj pri vi oni diras, ke vi estas homo bonkora», — konkludis Inna Matejevna.

Kun tio Ustimenko restis. Ĉe tuta lia maltolera malamo al ajnaj malpuraj agoj li cedis sur la vorto «pereos». Kaj lasis la kuracistinon Zakadiĉnaja K. V. provizore.

— Ĉu pro tio ŝi tiel penas? — interesiĝis Bogoslovskij.

— Eble, mi ne pravas, — ŝultrolevis Ustimenko.

— Povas esti, ke ne pravas. Sed tute probablas, ke ĉi tie kato monaĥiĝis.

— Kiel?

— Ĉu vi ne konas la parabolon pri tio, kiel kato al musoj klarigis, ke ekde nun li iĝis asketa monaĥo kaj freŝan viandon ne plu manĝas?

Ustimenko ridetis. Eĉ parolis Bogoslovskij ĉiam en sia maniero.

Kaj Katinjo penadis, ho, kiel penadis! Ne leginte sur la vizaĝo de Bogoslovskij ion eĉ aludan pri tio, ke li scias ŝian «historion» kaj jam juĝis, ŝi hastis pli baldaŭ konkeri simpatiojn de la maljuna doktoro kaj per bankuvo, kaj per alia sofo «kun novaj, firmaj risortoj», kaj per bona kitelo el la vestejo. La sofon oni eltrenadis, poste la alian longe entrenadis, Katinjo por la laboroj mobilizis la hejtiston, kaj poste, ruĝiĝinta, laca, sidiĝis ripozi, aŭskulti, pri kio rakontas Bogoslovskij. Al ŝi ŝajnis, ke li prononcis vorton «anekdoteto», kaj ĝuste tial ŝi sidiĝis.

— En la kuracejo, kie oni min kuracis, — estis rakontanta Nikolao Eŭgenjeviĉ, — tie, kie kune kun la aŭstroj super mi oni faris la supre menciitan agon, en nia ĉambro kuŝis ankoraŭ kvar Hipokrataj idoj — medicinistoj. Oni nin reunuigis, por ke nin ne turmentu laikoj, kiuj, kiel oni scias, ŝatas demandi. Nu, kaj kion ni povus respondi? Nu, ni kvar precipe legadis, fojfoje konversaciadis, fojfoje nian sciencon skoldadis. Unu tie, junulo, ellegis tiutempe el iu revuo ĉe Maria Kapitonovna Petrova, asistantino de la granda Pavlov, unu ŝian laboraĵon, kelkajn observojn. Pri la kaŭzoj de kancero, evidente, Maria Kapitonovna ne okupiĝis, pli ĝuste, ne esploris ilin, sed influon de trostreĉoj de la nerva sistemo al funkcioj de internaj organoj ŝi tre esploris, longe, atente kaj talente. Ĉu vi pri tio ne legis?

— Ĉu eblas ĉe ni legi! — enmiksiĝis Katinjo. — Vladimiro Atanazijeviĉ eĉ por dormo tempon ne havas, ne nur por legado.

Bogoslovskij ĵetis rigardon al K. V. Zakadiĉnaja kaj balancis la kapon.

— Ne, legi ĉiam necesas. Ni, praktikuloj, estas tro memfidaj en nia preciza scio de tio, ke «pulso malestas», tro cinikaj en nia memcerta kaj memfirmiganta postrestado. Kaj ni scipovas al ĉio el la alto de nescio — kaj tio estas kolosa alto! — balanci la kapon: «tio estis, ni scias, ĉio estis!» Io vere estis, sed io ja okazis unuafoje. En tio necesas malŝpari tempon, eĉ se vane, por lolherbon de bona semo distingi, sed por utilo. Ekzistas eĉ tia neskribita teorieto, ke ĉion legi por «mensa higieno» ne taŭgas, la cerbo «ŝtopiĝas»...

— Ja vere, — metante sofan flankan apogilon, denove enmiksiĝis Katinjo. — Vi, certe, min pardonu, sed ĉiujn eldirojn ja ne necesas legi. Ekzemple, ekzistas eldiroj de sciencaj fuŝuloj, de ĉiaj obskurantoj, malaprobitaj de la scienca rondo...

— Jen, kia lerta! — miris Bogoslovskij.

— Ĉu lerta aŭ ne, — komencis ofendiĝi Zakadiĉnaja, — sed tio, kio por mi estas ne utila, estas por mi superflua, kaj mi ĉe miaj laborŝarĝoj ne kapablas mem persone kompreni... Kaj sen tio mi devas trastudi tre multe da literaturo...

— Trastudi? — ripetis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

— Ja kiel alie? Ne povas ja mi elekti mem?

— Jes, jes, tio okazas, — kapjesis Bogoslovskij, — sed mi ja ne pri la legoscio diras — per ĝi eĉ Peĉjo de Gogol estis dotita, mi diras pri scipovo de pensado. Ja permesu, karulino, ĉu vi estas kuracisto?

— Ĉu mi? — ektimis K. V.

— Ne, vi ne ofendiĝu. Io al mi ŝajnis en via frazo, por kuracisto ne konforma. Kuracisto nepre devas mem pensi, alie oni povas erari pro fremdaj pensoj — jen pri kio mi diras. Tamen, ĉio ĉi estas bagateloj!

Kaj, ne dezirante rimarki la ofenditan mienon de Katinjo, li daŭrigis sian rakonton pri Maria Kapitonovna:

— Do jen, Vladimiro Atanazijeviĉ, donis ŝi, nia saĝulino Maria Kapitonovna, al dek hundoj malfacilajn, eĉ superforte malfacilajn taskojn. Malfacilegajn! Post ioma tempo ŝi kvar hundojn el la eksperimentoj elprenis kaj metis en la normon, demetis de ili ŝarĝon el turmentoj, emocioj, ĉiaj ofendiĝoj, plendoj pri maljustaĵoj...

— Ja hundoj havas refleksojn, — kun rideto de ofendita supereco diris Katinjo, — tio estas pruvita en laboraĵoj de akademiano Pavlov. Kiaj do plendoj kaj maljustaĵoj?..

— Tio estas ŝerco, — jam dentomontris Bogoslovskij. — Tamen, ne malhelpu, mi petas!

Katinjo facile mordis la lipon. Oni malofte diradis al ŝi, ke ŝi ne malhelpu. Ŝi ofendiĝus eĉ ĝisfine, se povus al si tion permesi!

— Ne en sanatorion ilin movis Maria Kapitonovna, — daŭrigis Bogoslovskij, — sed al ilia hunda «meza nivelo». Kiel decas al hundoj, ne pli malbone, ne pli bone. Sed ses restis vivi en litera senco kiel hundoj. Terure! Nu kaj, nature, pro tia vivo ili kadukiĝis, maldikiĝis, ilia haŭto kovriĝis per ekzemo, la lano iĝis floka. Maria Kapitonovna donadis al ili ripozon, ili sufiĉe rapide revenadis al la normo. Nu, kaj poste denove la malnova kanto: nervaj suferoj, maltrankvila, turmenta «hunda vivo». Do, Vladimiro Atanazijeviĉ, post la natura morto ĉiujn eksperimentajn animalojn oni nekropsiis, — certe, kvar el la ses havis malignajn tumorojn. Ĉu bona procento? Kaj la kvar kontrolaj hundoj, kies psiko estis indulgata, ĝisvivis profundan maljunecon kaj mortis sen ajnaj signoj de malignaj tumoroj. Oni diras, Ivano Petroviĉ tre malgaje ridis, elaŭskultinte la rezultojn de la eksperimento. Treege malgaje!

— Ĉu subkudri vian kovriltegon? — iomete ofendite demandis Katinjo.

— Jes, bonvolu, — petis Bogoslovskij, — estu tiel kompleza...

Kaj denove kun malgaja subrido li komencis rakonti:

— Kaj ni, Hipokratidoj, disponintaj liberan tempon en la onkologia kliniko, kiam komencis, Vladimiro Atanazijeviĉ, rememoradi nian vivaĉon kaj diversajn sortobatojn, kaj pleje impertinentaĵojn, ĝuste porkajn impertinentaĵojn, senbridajn, kun ĉia «mian karakteron ne obstaklu!», de ĉiaj altrangaj malsanuloj, kaj iliajn riproĉojn al medicino, kaj piedfrapadon, kaj atendadon en akceptejoj, kaj negadon de absolute certaj faktoj fare de iuj estroj pro propraj ambicioj, ĝenerale kiam ni rememoris ĉiujn kraĉojn en la animon, — tiam ni plej precize konstatis: pri indulgaj kondiĉoj inter ni, homoj, estas iom malbone. Ne, ferioj estadis, ĉio ĉi estas bona, sed Maria Kapitonovna pruvis, ke ferioj ne helpas, necesas konstantaj indulgaj kondiĉoj. Ĉar la homo estas ne malpli bona, ol la hundo.

— Sed ĉu ekzistas tiaj homoj, kiuj opinias alie? — per ankoraŭ iom ofendita voĉo demandis Zakadiĉnaja.

— En Grekio ĉio ekzistas, — respondis Nikolao Eŭgenjeviĉ per citaĵo el Ĉeĥov.

— En Grekio, sendube, — ne komprenis Katinjo. — Sed min nia vivo interesas. Ĉu vere en nia realo ekzistas homoj, kiuj permesas al si tiajn pensojn?

Kaj tiam subite ial eksplodis Ustimenko. Furioza sento de abomeno estis malrapide akumuliĝanta en li, homo ĝenerale sufiĉe diskreta. Sed io nekaptebla en la intonacio de K. V. Zakadiĉnaja, ia oficeco kaj atenta skrupuleco efikis kiel bato al prajmo en grenado, kaj en la kabineto de la ĉefkuracisto subite kun grinco tondris eksplodo.

— Iru el ĉi tie, Katerina Vsevolodovna, — per trankvila, eĉ tro trankvila voĉo prononcis Ustimenko. — Iru, iru, vin ĉi tien neniu invitis, iru rapide hejmen, iru...

Li subite leviĝis ĉe sia tablo, remetis por io libron, poste frapis per ĝi la tabloplaton kaj kriis:

— Lasu nin, finfine, konversacii unu kun la alia!

— Pardonu, — arde ruĝiĝinte, ekklopodis kaj ekbalbutis Zakadiĉnaja. — Pardonu. Sed mi ne supozis. Konversacio en ofica kabineto. Mi tre pardonpetas, bonan al vi nokton, Nikolao Eŭgenjeviĉ...

La pordo post ŝi fermiĝis, Ustimenko eksidis, Bogoslovskij subridis.

— Vipis oni kokinon per urtiko, ĝi ne kluku vane! — diris li kaj ne sen malgajo demandis: — Kiel tio fariĝis, Vladimiro Atanazijeviĉ? Jen mi en ĉiuj militoj ĝuste por la potenco de Sovetoj militadis, viaj manoj estis vunditaj en la milito, kaj nin knabinaĉo kontrolas — kiaj ni estas tiaj? Kiel vi tion klarigos?

Ustimenko lace kuntiris la ŝultrojn.

— Mi ja ŝin elpelis, — kvazaŭ senkulpigis li sin. — Eĉ impertinentis.

— Nu kaj diablo ŝin prenu, — konkludis Bogoslovskij. — Ĝisaŭskultu, alvorte, pri Maria Kapitonovna. La konkludo ja estas klara: homon necesas indulgi, alie estonta Maria Kapitonovna tielaĵon per sia scienco trovos, ke estonta Ivano Petroviĉ ne trovos ebla eĉ malgaje ridi.

— Ĉu ĉian homon necesas indulgi, — demandis Ustimenko, — kaj ĉu ĉiu homo estas homo?

Li sidis ĉe sia tablo, laŭ la kutimo ekzercante la kripligitajn manojn per la malnova ludilo — ŝnureto kun butonoj.

— Ĉiuokaze, ĉiuj ni pekas per malĝentileco. Kaj jen vi eksplodis kiel bombo! Kaj mi eĉ pli ol vi. Kelkaj eĉ kuraĝas nomi tion «stilo», aliaj pretekstas nervojn. Mia patro forpasinta pri tieluloj interesiĝadis: «Ĉu li kun general-gubernatoro same estas nervoza aŭ nur kun siaj subuloj?»

Ustimenko iomete ruĝiĝis, denove li iĝis lernanto de sia malnova instruisto, kvankam estis jam finlerninta disĉiplo.

— Ĉu vi ne ofendiĝis?

— Ne! — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Mi, verŝajne, neniam al vi ofendiĝis, eĉ en la «aeroplano», kiam vi min per la muzelo en nesciate kion ŝovadis. Tial ni niajn kutimojn jam ne ŝanĝu.

— Jen kiel! — diris Bogoslovskij. — Tiam vi estis knabo.

— Mi sen vi ne povas, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Mi estas tro kverelema, mi, okazas, senbridiĝas, kaj ĝenerale...

— Do, ĉu mi estu ĉe vi kiel Puŝkina servisto de Grinjov?

— Estos mi, kiu servos al vi, — rekte rigardante en la okulojn de Bogoslovskij, diris Ustimenko. — Kaj vi ĉi tie regados kaj komandados. Vi estos ĉi tie profesoro kaj akademiano.

— Sed se mi estas maljuna inerciulo? Se «post veninta maljuneco estos kaduka frenezeco», tiam kiel?

Ili ambaŭ nelaŭte ridis.

— Min jam ĉi tie eĉ via «mem» Zolotuĥin sukcesis bapti kverelemulo, — rakontis Bogoslovskij. — De kie venis la denunco?

— De mi, — respondis Ustimenko. — Mi al li promesis, ke mi kaj vi per du gorĝoj lin venkos.

— Ĉu ni? Par' da lamuloj, jungitaj matene2?

— Ne gravas, ni venkos. Li estas komprenema homo, nur ĝeniĝas fojfoje fari fortan decidon...

La konversacio, komenciĝinta de Maria Kapitonovna, transiris al la konstruado de la malsanulejo. Dum Ustimenko demonstradis al sia «akademiano» la estontan domaron de la malsanulejo, en Unĉansko dufoje estis malŝaltita la lumo, certe sen averto al la malsanulejo. Kaj dufoje Vladimiro Atanazijeviĉ telefonis al la elektrejo, demandante per metala voĉo, kial ili ne avertas.

Poste li diris en la parolilon:

— Tio estas huliganaĵo. Estos informita kamarado Zolotuĥin.

Kaj demandis de Bogoslovskij:

— Ĉu malĝentile? Sed kiel alie?

Bogoslovskij ne aŭskultis, koleris eĉ en mallumo pri absurdaĵoj kaj ekstercelaĵoj en la konstruado, kaj kiam ekbruladis la lumo, li almontradis per la fingro la desegnaĵojn kaj per kolera tenoro demandadis, kiel Ustimenko pensas, kia ĉi tie estas embrazuro? Kaj por kio necesas du pordoj en tiu ĉi koridora senelirejo? Kaj por kio necesas ŝtuparo, kiam jen tie, je dek metroj, estas la dua? Ĉu tio ĉi estas malvarmigilo? Ĉu ĉi-lokaj kretenoj kaj fuŝuloj mokas la ĉefkuraciston?

Ustimenko kapjesadis, ĝojante, — li ja mem ĉion komprenis, sed kiel gravas kompreni duope kaj duope rezisti. Kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ, subite tirinte sin, rememoris:

— Ĉu Balzako tion skribis? «Soleco estas bona afero, sed nepre necesas iu, al kiu eblas diri, ke soleco estas bona afero». Iru, kamarado ĉefkuracisto, mi ankoraŭ devas vindi min.

Vindis Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on, certe, Ustimenko mem kaj ree, kioman fojon dum sia vivo, miris pri nekredebla kuraĝo de tiu homo. Ja tio neniam cikatriĝos. Kun tio li devos ĝisvivi la morton. Kaj eĉ unu fojon ne indulgi sin, ne kompati sin, ne permesi al si peti mizerikordon de la sorto.

— Ĉu vi ricevis plezuron? — kun malgaja subrido demandis Bogoslovskij. — Sed tamen tio estas utila, tre utila. Mi nun scias, kara mia, kio estas sufero. Kaj antaŭe mi nur aŭdis pri ĝi.

Je la tria horo de nokto Ustimenko leviĝis por foriri. Bogoslovskij, tirinte sin, diris:

— Morgaŭ ni deŝiros la epoletojn, kaj malfermiĝos al ni la tuta ĉarmo de la paca vivo.

— Ĉu vere? — demandis Ustimenko. — Mi persone ĉi tie militas, kaj kun via helpo el defensivo esperas transiri al ofensivo.

Hejme Vladimiro Atanazijeviĉ diris al la edzino:

— Nikolao Eŭgenjeviĉ tamen alveturis. Post plej malfacila operacio, sen en bonega humoro. Nun ni en la malsanulejo spiros pli facile. Mi simple ne kredas al mi, ke li vere venis. Ĉu vi lin memoras?

Ŝi ne respondis — jam dormis. Ĉu ŝin interesis liaj malfeliĉoj kaj ĝojoj?

Vladimiro Atanazijeviĉ eliris en la kuirĉambron, bruligis la petrolfornelon, surmetis paton kun makaronioj, priverŝis ilin, enpensiĝinte, per ia oleo el botelo. Al la odoro de la varmigata manĝaĵo malfermiĝis la pordo de la ĉambro de la loĝanto, profesoro Hebeisen en surĵetita sur la ŝultrojn litkovrilo diris, minacante per la fingro:

— Ne povebla tiel longe ne dormi. Dormo estas antaŭ ĉio neceso.

— Kaj vi?

— Maljuneco malmulte dormas.

— Mia Bogoslovskij alveturis, — diris Ustimenko. — Nun ni havas ĉefkirurgon. Ĉu al vi estas klare, Herr Professor?

— Ho! — prononcis la profesoro. — Ho! Tio estas bona donaco. Tio estas bonega! Ĉu jes?

— Ne povas esti pli bona! Eksidu, ni manĝos makaroniojn, nur la oleo ial odoras per fiŝo, ĉu ne gravas?

— Ĝi tial odoras fiŝo, — kun sagaca vizaĝesprimo respondis la profesoro, — ke ĝi estas fiŝoleo de via filino Natanjo.

Tamen la profesoro prenis forkon kaj eksidis al la tablo.



1. «Die erste Kolonne marschiert, die zweite Kolonne marschiert...» — «La unua kolono marŝas, la dua kolono marŝas...» (germane) — frazo el romano de L. Tolstoj «Milito kaj paco», kiun diras germana generalo, servanta en la rusa armeo, pri plano de kampanjo de 1812 kontraŭ Napoleono. La frazo preskaŭ proverbiĝis kiel ironia komento al abstrakta plano, ne konsideranta realon.
2. Ŝanĝita citaĵo el malnova rusa romanco («Par' da ĉevaloj, jungitaj matene»).