Sen ajna parenceco

Luba Gabaj alveturis en Unĉanskon per unuahora moskva trajno, alveturis elturmentita kaj timigita kaj nehaste, perpiede, enspirante odoron de la unua, jam degelanta neĝo, ekiris serĉi la domon 39 sur la Arbara strato, apud la strato Lenino, — rekte en la korto, en alkonstruaĵo, loĝejo tri.

La kvieta, pura sub neĝo Unĉansko post ĉio travivita ŝajnis al ŝi plaĉa, komforta kaj taŭga por konstanta loĝado urbo, se, certe, ĉi tien alveturos Vagarŝako. Kaj se ne, ŝi per ĉiuj fortoj, per ĉiuj rimedoj trabatiĝados al li kaj, kion ajn oni faru kun ŝi, — ŝi trabatiĝos.

Vera-n ŝi trovis hejme, Nina Leopoldovna foriris promeni kun Natanjo, Ustimenko, certe, estis en la malsanulejo, tial la fratinoj, ne perdante tempon, tuj ekparolis pri aferoj kun tiu ekstrema sincereco, kun kiu scipovas paroli inter kvar okuloj eĉ tiaj malsamaj homoj, kiel Luba kaj Vera.

— Vi estas simple freneza! — metante sur elektran fornelon kafkruĉon kaj admire rigardante al la fratino, diris Vera Nikolajevna. — De kie tiu freneza kuraĝo? Nu, kaj se?...

Luba estis ridetanta.

— Aŭskultu, — diris ŝi, — kiom mi komprenas, tio estas unu ĉambro? Kaj tio estas ĉio?

— Preskaŭ ĉio. Vlaĉjo plej ofte okupiĝas en la kuirejo. Tie li havas kaj tablon, kaj faldoliton, — li diras, ke tie por li estas pli trankvile.

— Kaj ĉu vin kontentigas tia vivo?

— Certe, ne kontentigas. Kaj la panjo estas simple en teruro.

— Nu, kaj Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Ĉu lin tio zorgigas? Li dormas nokte kaj foriras.

— Kaj viaj teorioj pri lia disertaĵo kaj pri alta flugo?

— Ĉu vi rememoris miajn malnovajn leterojn?

— Ĉu vere tiel malnovajn?

Ŝi plu estis ridetanta pri io, sed la rideto de Luba estis malgaja, eble eĉ malbonkora.

— Ĉu vi juĝas? — demandis Vera Nikolajevna. — Tio, verŝajne, estas la plej facila. Se vi el via provinco ne fuĝus — tiam bonvolu, juĝu. Sed ĉi tiel io ne konvenas.

— Ja ĉu mi juĝas, — penseme diris Luba. — Kia mi estas juĝisto. Mi pensis, ĉe vi ĉio estas laŭ vi, sed tio ne estas tiel simpla. Vi al mi ne respondis — ĉu progresas la disertaĵo?

— Kia al diablo disertaĵo, — preskaŭ krude, en la malalta registro, kiel ĉiam, kiam ŝi koleris, prononcis Vera Nikolajevna. — Ĉio ĉi estas antaŭlonge abolita. Li balbutas la vortojn de Pirogov, ke kuracisto en milito estas antaŭ ĉio administranto aŭ organizanto, kaj jen ĉio...

— Sed la milito ja antaŭlonge finiĝis.

— Por tiaj, kiel Vladimiro, ĝi neniam finiĝas. Li, vidu, estas el tiuj, kiuj opinias, ke ili laboras ne por vivi, sed vivas por labori.

— Do vi deziras diri, ke via edzo ne estas usonano?

— Kiel al tio rilatas Usono?

Luba ne respondis. Ŝi entute venis kun ia enigma vizaĝesprimo.

— Kaj kiel via kartveleto? — interesiĝis Vera. — Ĉu vivas kaj prosperas?

— Vagarŝako estas armeno, — diris Luba. — Kaj pri tio, ĉu li prosperas, mi ne scias. Ni delonge ne intervidiĝis.

— Ne ĉagreniĝu, Lubanjo, — konsilis Vera. — La plej bona estas libero. Nu, kion mi havas de tiu geedzeco, kion? Ĉu tion, ke en la pasporto estas violkolora stampo kaj mia vivo estas ligita? Kial vi ridetas?

— Mi ne scias. Ĉu mi ridetas?

— Vi ridetas. Kaj malbone ridetas.

— Tio estas pro envio, Venjo. Probable, mi deziras stampon en la pasporto kaj ligitan vivon.

— Tiam vi estas simple stulta, mia fratinjo, — ŝultrolevis Vera.

Ŝi kuiris fortan kafon, fritis ovaĵon el pulvoro, dismetis sur la tablo sukeron, buteron, ladvazon kun kondensita lakto, keksojn.

— Kion ni havas, pri tio ni ĝojas, — aŭdis Luba. — Tio estas ja unuaklasa regalo. Mia edzo estas tute senhelpa pri «akirado».

Luba plu silentis.

— Ĉu Konstantenon Georgijeviĉ-on vi vidis? — finfine ne eltenis Vera.

— Ne. Mi ne atingis lin per telefono, — ne levante la okulojn al la fratino, respondis Luba.

— Vi mensogas. Vi eĉ ne telefonis, verŝajne.

— Ne telefonis, — rapide, kvazaŭ kun faciliĝo, diris Luba. — Vi nur ne koleru, Venjo, mi ne povis. Mi ja estis veturanta al vi ambaŭ, mi kun via Vladimiro hodiaŭ konatiĝos, al mi estas malfacile. Ja eĉ nenia afero estis — simple «saluton, mi estas fratino de Vera Nikolajevna»...

— Stultulino! Ne, kia vi tamen estas stultulino! — eĉ sufokiĝis pro kolero Vera Nikolajevna. — Stultulino, kaj kun tio obstina. Ja li ankaŭ viajn aferojn, kaj la aferojn de via armeneto — li ĉion povus ordigi, li en ĉiuj sferoj estas akceptita, ĉio de li dependas, eĉ se ne rekte, sed liaj kontaktoj estas multegaj...

Levinte la okulojn al Vera, Luba interrompis ŝin sur duonvorto per sia milda, sed subite fortiĝinta voĉo, kvazaŭ ŝi bezonis tian furiozan eksplodon de la fratino, por diri sian decidan kaj finan verdikton.

— Ni ne kverelu, — firme prononcis ŝi, — sed mia kun Vagarŝako vivo estas ne via zorgo. Kaj ne de Konstanteno Georgijeviĉ, kiu ajn li estu.

— Sed alveturis vi tamen al mi, ĉu ne?

La okuloj de Vera brilis, kaj delikata ruĝo aperis sur la vangoj — ĉiama signo de ŝia kolerego. Sed Luba restis trankvila.

— Ne tute al vi, — ŝultrolevis ŝi. — Se vi memoras, Vladimiro Atanazijeviĉ alskribis en via lasta letero, ke ĉi tie necesas kuracistoj. Nu, kaj kiam mi ricevos laboron, mi ricevos ankaŭ loĝejon — ankaŭ tiel okazas en la vivo. Tial mi ne sidos sur via kolo.

Fariĝis paŭzo, kiel oni diradis en antikvaj tempoj. Vera Nikolajevna eksilentis, komprenis, ke okazis iom ĝena situacio. Kaj, facile elvokinte en si staton de viktimo, tiel ke kaj ŝiaj lipoj eĉ ektremis, kaj la okulojn kovris larmoj, — altiris al si la fratinon, ĉirkaŭkisis ŝin, petis de ŝi pardonon pro sia «neelportebla, vere, neeltenebla hodiaŭ karaktero» kaj iom febre, intence nekohere, komencis rakonti al Luba pri sia vivo, pri tio, ke Vlaĉjon ŝi, certe, pri nenio akuzas, ŝi mem kulpas, ŝi ekvidis en li tion, per kio la naturo lin tute ne dotis, ŝi enamiĝis en tiun neekzistantan, de ŝi mem elpensitan, fantaziitan kvaliton — en talentecon, kiu en li ne ekzistas eĉ en malgranda kvanto, kaj nur nun ŝi konvinkiĝis, ke li en sia afero estas nenio, nulo, metiisto, «malsanuleja gardisto», kiel li mem, kaj tute juste, pri si esprimiĝas...

La pli juna fratino aŭskultis silente, mallarĝigante la okulojn, fumante malgrandan, malkaran cigaredeton, per nenio esprimante sian rilaton al la malgaja rakonto de Vera. Sed apenaŭ rimarkebla abomeno estis glitanta en ŝiaj mallarĝigitaj okuloj, en tio, kiel ŝi fojfoje ĵetadis rigardojn al la fratino, kiel en iuj momentoj ŝin ŝokadis ideoj kaj opinioj de Vera.

— Koĉjo skribas evitemajn leterojn, — estis rakontanta Vera Nikolajevna, — li opinias, ke mi devas transloĝiĝi al Moskvo, sed la demando estas — en kia stato? Kiel kiu mi tien iros? Ĉu simple kiel kuracistino, kiun lia ekscelenco per sia favoro instalis en poliklinikon? Tiuokaze por mi ankaŭ ĉi tie estas ne malbone, ankaŭ ĉi tie mi vivos. Pri Natanjo — eĉ ne duonvorton, pri la panjo — kvazaŭ eĉ ne ekzistas la maljunulino, pri sia propra edzino, verŝajne, ĉio restos tiel, kiel estas. Sed kara mia Lubanjo, de la vivo nenien eblas foriri, mi ankoraŭ ne estas maljuna, mi ne deziras min entombigi vivan en tiu damnita Unĉansko. Instruu, kion mi faru?

— Ĉion rakontu al Vladimiro Atanazijeviĉ, — sekete, sen ajna intimeco, kunsento aŭ parenceco en la voĉo konsilis Luba. — Kaj finu tiun aferon...

— Sed se mi lin amas?

— Kiun?

— Kiel — kiun? Vlaĉjon!

— Tiam finu por ĉiam tiun baraktadon kun Cvetkov. Vi ja al Vladimiro Atanazijeviĉ eĉ ŝajne ĵuris, juĝante laŭ viaj pentaj leteroj.

— Pro Natanjo, — tute sombriĝis Vera Nikolajevna. — Sed ĉu li bezonas ĵurojn?

— Kaj kion li bezonas?

— Mi ne scias, — jam tute sincere kaj malgaje diris Vera Nikolajevna. — En li kvazaŭ io rompiĝis. Ĝuste ekde tiu tempo mem. Venas hejmen fremda homo kaj foriras tute fremda...

Ĝuste en tiu ĉi momento kun bruo malfermiĝis pordo en la kuirĉambron kaj eniris la supre nomita «fremda homo». Ke tio estis ĝuste li, Luba divenis laŭ branĉeta promenbastono en lia mano kaj laŭ flota trivita palto, sed ĉefe — laŭ severa kaj knabeca esprimo de la okuloj sub la malhelaj brovoj kaj laŭ tiu momenta, fluganta rideto, kun kiu li salutis, rekoninte en ŝi la fratinon de la edzino.

— Do, vi sukcesis al ni alveturi? — demandis li, lavante sin super la lavpelvo kaj forte frotante la kolon. — Brave, ni kuracistojn tre bezonas, ni sen ili pereas. La klimato, certe, estas pli malbona, ol en via benita sudo, sed mi esperos, estos bona lerno.

Kaj metinte sian supon por varmigo, li komencis fanfaroni pri Bogoslovskij, pri la fama aŭstro, pri doktorino-terapeŭto kun familinomo Volovik, kiu nur hodiaŭ venis, kaj pleje — pri estonteco, pri la mirinda estonteco, kiu estas tute ne fora, sed jam tre proksima. Fanfaronante, li manĝis la supon, forte dismaĉante pankrustojn, alsalante ilin el salujo, kaj ĉiam fiksrigardante al Luba, serĉante en ŝi kunsenton al siaj grandiozaj planoj aŭ almenaŭ malfidon al ili, por alkroĉiĝi kaj batali.

Sed Luba silentis, rigardis al li kaj aŭskultis.

Ŝi devis ĉion kompreni tuj, nun, kaj por ĉiam difini sian pozicion rilate al tiu ĉi homo kaj al tio, kio okazas en la familio de ŝia fratino.

— Vi klarigu, kial vi subite hejmen venis? — montrante amon kaj kareson kaj por tio facile taŭzante la harojn al Ustimenko kun tiu tenero, kun kiu faras tion aktorinoj en kinofilmoj, demandis Vera. — Vi ja nur por dormi venadas?

— Ja mi preskaŭ pretere iris, — respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Sur la Lenin-strato dudek ok mi estis, trans la angulo, tegmentan ladon mi estis akiranta, kaj pensis — mi manĝu hejme supon...

— Vidu, — malgaje prononcis Vera, — vidu, Lubanjo, kial li hejmen venis? Pro la supo.

Tagmanĝinte, li ankoraŭ iomete kuŝis en la kuirĉambro sur sia liteto, ripozis dum dudek minutoj, elfumis cigaredon, eltrinkis teon, kiun donis al li Luba. Ŝi ĉiam ne deŝiradis de li rigardon — postuleman kaj atentan, kvazaŭ penante diveni en li tion, kion ŝi dume ne povis vidi.

— Kial vi min ĉiam per via rigardo trapikas? — demandis ŝin Ustimenko. — Kaj silentas. Vi prefere rakontus, kiaj estas moskvaj novaĵoj. Kio nova estas tie en nia kirurgio?

Luba suspiris:

— Ne havis mi tempon por kirurgio.

— Ĉu en Moskvo?

— Ĝuste en Moskvo.

— Por kio do vi tie pasigis tempon? — tute sincere miris Ustimenko. — Ja mi kuradus en societoj, priflarus tie ĉiujn soklojn.

Kiam li foriris kaj ĉesis sonoj de liaj paŝoj, Vera demandis:

— Nu?

— Kion nu, — nelaŭte kaj malgaje prononcis Luba. — Kia povas esti nu? Forveturu de li al via Cvetkov, forveturu kien vi deziras, sed nur ne kripligu, ne rompu lian vivon.

— Ĉu vi tion diras serioze?

— Sed ĉu vi ne komprenas, kia estas tiu homo?

Kiam Ustimenko revenis, kaj Vera, kaj Luba, kaj la bopatrino, kaj Natanjo estis dormantaj en la ĉambro. Hebeisen boligis por si teon kaj foriris. Al Vladimiro Atanazijeviĉ estis sternite en la kuirĉambro, sur la faldolito. Enpensiĝinte, li manĝis kaĉon kun ladviando, sidis iom sur la rando de la faldolito, poste starigis antaŭ si tabureton kun skribmaŝino kaj komencis leterojn, kiujn li intencis skribi delonge kaj ĉiam prokrastadis pro manko de tempo.

Kaj ne nur, verŝajne, pro tempo, pli probable, pro manko de konvena humoro. Sed hodiaŭ estis tago de sukcesoj, oni alveturigis foldotabulojn, kaj ne por unu konstruaĵo, sed preskaŭ por la tuta malsanulejo, oni alveturigis cementon, kalkaĵon, ŝotron, la tuta urba transportilaro laboris por la malsanulejo. Kaj la malsanuleja kvartalo subite el nubeto, en kiu ĝi apenaŭ vidiĝis, ricevis videblajn konturojn, ne tute plene, sed kvazaŭ aperis el tiu neekzisto, kien ĝin enpelis maldiligentaj kaj malhonestaj malamikoj de Ustimenko.

Sed la plej grava afero estis, certe, la tabuloj.

La tabuloj kaj la parolado, kiun li, kvazaŭ provludante la nunajn leterojn, ĉe la supo diris al Luba. La parolado kaj la tabuloj.

Mallonge, Ustimenko ne sen subrido pri si mem komprenis, ke lian energion en la verkado de leteroj kontribuis nenio alia, ol la tabuloj, — ĝuste tiuj, kiujn li eĉ per la propraj manoj palpis, kiam oni ilin ekveturis, kamionon post kamiono, — la plankoj por la malsanuleja kvartalo.

Kaj la foldotabuloj, se eblas tiel esprimi, ekfloris en liaj leteroj pompe, kaj kiel pompe!

La leteroj estis invitaj — al Aŝĥen kaj Bakunina, al flegistino Nora, ĝuste tiu, kiu venis en la medsanbaton kun la filino, al doktoro Ŝapiro kaj al la fidela Mitjaŝin. Ĉiujn siajn adresatojn li vokis en sian malsanulejan kvartalon en Unĉansko, kaj, ho dio, kia tio estis kvartalo, kiel ĝi estis provizita per plej moderna, supermoderna kuraca teĥniko, kiaj ĉi tie estis ĉambroj, promenaj terasoj, parko, kiaj estis planataj operaciejoj, kuirejoj, liftoj, lavejoj, kiaj loĝejoj por kuracista personaro — unuĉambraj kun banĉambroj kaj kuirĉambroj, duĉambraj kun faldebla vando inter la ĉambroj, normalaj triĉambraj, kaj ĉio ĉi samtie, en la kvartalo, en la parko, je kelkaj minutoj da irado ĝis la nova plaĝo sur Unĉo.

Ne, li nenion elpensadis, kiam li skribis. Li firme sciis: tia malsanulejo estos kun ili, kun liaj homoj, kun tiuj, kiujn li povas fidi, — estos, ne povas ne esti, ja faradis ili multe pli grandajn miraklojn dum la milito, kaj ĝuste miraklojn, sed ne simple konstruadis malsanulejan kvartalon. Kaj al Aŝĥen Ovanesovna li priskribis la estontan kirurgiejon je cent kuŝlokoj kun vestejoj kaj speciala ĉambro por elhospitaligo, kun diagnozaj radiografiaj kabinetoj kaj aparatejoj, kun gipsovindejo kaj ĉambro por manipuloj, kun malfermita manĝejo en la aero kaj kun manĝohalo, en kiu eblas demonstri kinofilmojn, kaj al la maljuna Bakunina li fanfaronis pri terapiejo, ĝuste tia, kian li vidis hodiaŭ en revuo, — ne pri tipa projekto, elpensita de brigado da sentalentaj arkitektoj, sed pri vera, inspirita kaj racia, malpeza kaj firma konstruaĵo, kie ĉiu metro da utila areo estas uzita inĝenie kaj celkonforme, kie ne staraĉas antaŭ la domo la damnitaj, multekostaj «tipaj» kolonoj, kie ĉio estas racia kaj proporcia, mallonge dirante — talenta.

Kaj al Mitjaŝin li skribis pri kaldronejo kaj elektra stacio, pri kalandriloj por lavejo kaj pri centrifugiloj, pri desinfektaj lesivejoj de nova tipo kaj pri moveblaj ŝranketoj kun marmitoj, en kiuj eblas disveturigi al la ĉambroj vere varmegan manĝaĵon.

«Supo rekte el Parizo!» — frapante per la klavoj, pensis Ustimenko per la frazo de Ĥlestakov kaj ridetis. Eble, li estas Ĥlestakov, sed ne por si mem ja, kaj ĉio, kion li skribas, ne estas elpensita — li deziras, ke ĝuste tiel, sed ne alie, estu en la kvartalo. Li deziras kaj obtenos, ĉipaĵo estas pli multekosta, kaj ni ne estas tiom riĉaj, por konstrui ĉipajn malsanulejojn. Kaj ankoraŭfoje kun incitiĝo li rememoris lian personan malamikon — la ĉiovendejon kun kolonoj el verda ŝtono, per kiu ial, pro beno de Zolotuĥin, oni tegadis en Unĉansko ĉion, kion necesas kaj ne necesas. Kaj la konstruaĵon de la ŝtata banko, same kun kolonoj, kaj la restarigitan «Grand-hotelon» kun venene verda strio sur la fasado. Li rememoris la falsan monumentecon, sovaĝe multekostan lustron el kupro... De kie aperis tiu granda skalo kontraŭ ŝtata mono, tiu disipado de neferaj metaloj, vitro, ŝtono por al neniu necesa ŝiko? «Ne, spit', estos la malsanulejo, — frape tajpante la alvokan leteron al Nora kaj laŭdante la klimaton por la sano de Helenjo, pensis Ustimenko. — Mi nur miajn homojn bezonas, miajn — orajn, elprovitajn, spertajn, la homojn, kiujn ĉiam eblas fidi, en ĉio, kiel sin mem, ne, pli bone, ol sin mem!»

Per la skribmaŝino li klakadis ĝis la dua horo, ĝis en la kuirĉambron en negliĝo, en pantofloj sur la nudaj piedoj eniris Luba — trinki akvon.

— Treege salan klupeon ni manĝis vespere, — plendis ŝi, — tio estas io terura. Mi kvazaŭ smirgon glutis. Ho dio, jam estas la dua horo, sed vi ne dormas!

— Mi hodiaŭ havas sukcesan tagon, eĉ festenon eblas aranĝi, — fanfaronis Vladimiro Atanazijeviĉ, tirante sin kun krakado. — Okazas, ke estas malsukcesaj, sed hodiaŭ ĉio subite sukcesis.

Li sidis en striita marista subĉemizo, larĝŝultra, paliĝinta pro laco, sed ankoraŭ ekscitita de sia «ĥlestakovaĵo». Kaj liaj okuloj radiis pacan, varmigan lumon.

— Jen kian amason da leteroj mi skribis, — diris li, kapmontrinte la glufermitajn kovertojn. — Doktorojn mi al mi vokas. Promesis al ili nesciate kion, estas sola espero, ke ili ne kredos.

— Ĉu tiujn, kiuj kun vi laboris?

— Kun mi.

— Ili kredos kaj alveturos.

— Kun mi labori estas malfacile, — sincere diris li. — Mi nur post la dua horo de nokto iĝas kvazaŭ kvieta, kiam pro laco nenion komprenas. Sed matene mi estas ĝuste kiel oni sur pordegoj skribas: «Gardu vin — kolera hundo». Tial vi, parencino, estu preta, kaptos vi kun mi malfeliĉon.

Luba silentis.

— Ĉu vi ne kredas?

— Mi kredas. Sed vi min ne prenos.

— Kial do? — miris Ustimenko.

— Tial, ke mi el mia laboro fuĝis. — Ŝiaj lipoj tremeris, en la okuloj glitis kaj estingiĝis kolera, mallonga lumo. — Mi estas dizertinto. Mi forlasis la malsanulojn, forlasis la malsanulejon kaj en mateniĝo fuĝis. Vera min avertis: vi, diris, kun li eĉ ne parolu pri tiu temo. Kaj la kaŭzojn ne klarigu. Li, tio estas vi, estas ĉiam por la malsanuloj, en ĉio. Kaj se ili estas forlasitaj, vi kun li ne interkonsentos. Kiaj ajn argumentoj en tio estu. Ĉu estas tiel?

— Verŝajne, tiel, — ne hastante, sed plu rigardante al Luba, respondis Ustimenko. — Mi opinias min ankaŭ ĝis nun militkuracisto kun ĉiuj sekvantaj el tio konsekvencoj.

— Kiel do?

La pace varmigantan lumon en liaj okuloj anstataŭis malbrila, laca esprimo. Kaj la vigla ĝis nun vizaĝo same iĝis fermita kaj severa.

— Kiel? — redemandis li. — Venis al mi ĉi tien tia kvieta doktorino. Ŝia familinomo estas Volovik. En la kvardek dua jaro la germanoj erare faligis sur ŝian medsanbaton paraŝutistojn. La paraŝutistoj per tranĉiloj komencis murdi la vunditojn. Kaj mia Volovik sidis tiutempe en sia terkabano, kaj subite en la fenestreto — tia, sub la tegmento mem — ekvidis germanan oficiron. Ŝi ĝuste tra la fenestreto pafis al li — necesas noti, kun bona scio de anatomio. Falis la mortinta frico. «Unu», — diris al si doktorino Volovik. Kaj ĝisatendis la duan, kaj poste la trian. La terkabano estingadis la sonojn de la pafoj, kaj la sciencon, mi ripetas, la anatomion, Volovik sciis je tre bonaj kaj bonegaj poentoj. Poste, kompreneble, al ŝi fariĝis koratako, sed la esencon de la afero tio ne ŝanĝas. Ŝi restis kun siaj vunditoj ĝis la lasta fino. Kaj sian devon plenumis...

— Sed miaj cirkonstancoj...

— Kaj tio, kara mia parencino, min ne koncernas. Ja tiuj cirkonstancoj povas ĉiam aperi, tiuj aŭ aliaj seneliraj. Sed la malsanuloj pri neniaj cirkonstancoj kulpas. Tial vi, parencino, min de tiu afero liberigu.

Li diligente, kvazaŭ mapojn, kunmetis la kovertojn kun la leteroj, kovris la skribmaŝinon per gratita kovrilo, butonis supre la rimeneton.

— Ĉu tio estas definitiva? — demandis Luba, fiksrigardante al Ustimenko per malgajaj okuloj. — Ĉu vi estas certa, ke vi pravas? Aŭ mi tamen rakontu al vi la historion, pro kiu mi fuĝis?

— Ja por kio la historio, — per jam tute enua voĉo prononcis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Unu historio, alia historio, ĉiuj havas siajn historiojn. Sed kiajn historiojn havas malsanuloj? Kian historion povas havi malsanulo, kiu estas alkatenita al sia kuŝloko, kaj atendas, kiam al li lia bona doktoro bonvolos veni? Kaj la bona doktoro serĉas, kie al li estas pli bone. Ne, kara doktoro, ne ekzistas dio, krom la dio, kaj Mahometo estas lia profeto. Sur tio ni staras. Bonan nokton.

Luba leviĝis. La pantoflo falis de sur ŝia piedo, ŝi kliniĝis super ĝi kaj longe sidis en tiu maloportuna pozo. Ŝi sentis timon. Tiel dirus ankaŭ Vagarŝako. Tute tiel. Ilin, ĉiujn ilin, neniam interesas tio humiliga kaj malfeliĉa, kio konsistigas nemalgrandan parton de homa vivo. Ili estas absolute certaj, ke ĉion ĉi eblas venki, necesas nur scipovi «preni la bovon je la kornoj».

— Bonan nokton, — diris Luba.

— Bonan nokton, — aŭtomate respondis li.

Kaj matene, kiam Luba vekiĝis, Ustimenko jam foriris en la malsanulejon.