Puno sen mizerikordo

Kaj hejme li estis fremda, sed ne simple fremda, li estis ankaŭ stultulo — laciga kaj incitanta la propran familion. Tio lin preskaŭ ne ofendadis, pli ĝuste, ne ĝenadis; certe, kiel familiestro li ne valoris eĉ groŝon. Kaj akiri li nenion povis, eĉ brullignojn, kaj kun la loĝejo li agis stulte — mensogis, sed en la sama tago Luba lin konviktis, ĉe ili en la sanitar-epidemiologia servo kaj en la polikliniko oni jam ĉion sciis — Losoj tuj ĉion disbabilis, certe laŭde al Ustimenko, sed rezultis ia frenezet-sanktula historio, sukera kun melaso, sed ne sana celkonformeco de inteligenta ĉefkuracisto.

— Kristeto! — diris al li Luba. — Parenco, vi evidentiĝis kristeto! Mi, pekulino, pensis, ke vi estas malbonkorulo.

— Li por siaj familianoj estas malbonkorulo! — subtenis Vera.

Kaj Nina Leopoldovna diris el iu teatraĵo:

— «Ho, fia bonkorec', iranta al malbon', mizer' de kupra groŝ', ŝtelita de vidvin'»...

Ustimenko penis ŝajnigi sin sperta akiremulo kaj ruzulo:

— Mi intence rezignis de tiu loĝejo, ĉar la domo estas sen liftoj kaj konstruita haste. Losoj promesas...

— Nun Losoj jam nenion plu promesas! — enmiksiĝis Luba. — Kaj vi tion, kara parenco, scias multe pli bone ol mi...

— Kaj bonvolu ne fumi ĉi tie! — petis Vera. — Kian manieron vi prenis — fumadi cigaredojn? Kvazaŭ ni havas tro multe da mono...

— Tio estas fremdaj, iu forgesis, — diris Ustimenko.

«Norda Palmiro» — tiun skatolon forlasis Cvetkov, vizitinte haste, kaj sufiĉe riske, antaŭ la forveturo mem.

— Fremdaj! — mokimitis Luba. — Des pli ne indas. Kaj se ilin fumis amoranto de vi edzino?

— Lubanjo, fi! — diris la bopatrino. — Vi estas vulgara!

Kaj Luba gajis plenforte. Al ŝi plaĉis tiel ruĝigi la fratinon. Certe, Cvetkov estas oro, sed ŝi, Luba, ne ŝanĝus kamaradon Ustimenkon al ajna Konstanteno Georgijeviĉ kun tuta lia generaleco, brilo, perspektivoj kaj ligoj — tie, «supre», kiel diradis Vera. Kaj la afero tie estas tute ne en konsideroj de moral-etika karaktero. Luba opiniis, ke se ŝian fratinon vere, kiel ŝi esprimadis, «kaptis potenca sento», tiam jam nenio estas korektebla kaj flikebla, ne, la afero tie estis en alio. Iam foje, en kvieta vespero, kiam Ustimenko ekdisputis en la kuirĉambro kun la maljuna aŭstro Hebeisen, Luba subite ektimis. «Li ja estas Vagarŝako! — pensis ŝi. — Vlaĉjo estas Sainjan. Ili ambaŭ estas el unu argilo. Nur tiu ĉi estas grizhara kaj vundita, kaj tiu — juna».

Kaj kiam Luba tion pensis, ŝi tute, per la tuta koro, per ĉiuj siaj fortoj iĝis fidela al Ustimenko. Ŝi iĝis lia konstanta defendanto kaj batalanto por li en la fremda al li familio, ŝi bruske kaj laŭte kriadis al la patrino kaj la fratino, ŝi kuiradis al li manĝaĵon pli bonguste, ŝi defendadis liajn rajtojn malantaŭ lia dorso, kvazaŭ li vere estus Vagarŝako. Sed Ustimenko nenion el tio sciis. Ekstere ĉio restis kiel antaŭe, la rilatoj estis pikante ironiaj, al sentimentaleco Luba tute ne kapablis. Kaj kien ŝi povus fuĝi de lia evidenta malsimpatio?

Ĝenerale Luba, kiun Ustimenko ekmalŝatis ekde la unua horo de ilia konateco, ĝuste estis la sola homo en lia tiel nomata «familio», kiu tuj komprenis lian valoron. Kaj se ŝi mokadis lin, do kun ia stranga celo — ke li subite ekbolu, ekkriu, ekfrapu per la piedoj, ĉesu bredi «nerezistadon al malbono per perforto», «batu la bopatrinon» kaj «montru al ili ĉiuj». Kaj ĉio ĉi malgraŭ tio, ke li al ŝi helpis en nenio, kaj kiam Vera instistadis pri tio, ke li prenu Luba-n al si en la malsanulejan kvartalon, li diris per malbrila, sen ajna esprimo voĉo:

— Mi ne povas. En unu antikva libro mi legis, ke «kuracisto, forlasinta suferantojn siajn pro memamo, estas komparenda kun sentinelo, forlasinta la postenon, kaj puno al li estas farenda sen mizerikordo».

— Permesu! — diris Vera. — Tio estas mia sola fratino.

— Sed ŝi faris krimon.

Malgraŭ la akra situacio, tiam Luba jam ne eltenis, hihiis. Ĝuste tiujn vortojn al ŝi skribis ŝia Vagarŝako: «Vi faris krimon, pri kiu vi bedaŭros!» Nur Vlaĉjo prononcis tion, kaj Sainjan — skribis. Tamen, ŝi en linioj de la letero aŭdis lian voĉon kun la kara, milda, aspiracia akĉento. Stultuloj! Ĉu ili povas kompreni, kion ŝi tie spertis? Kaj se ŝi pafus al tiu maljuna enamiĝinta kreteno el dutuba fusilo? Kio tiam estus? Ne, ŝi neniom opiniis sin kulpa.

— Mi ne komprenas, kion ridindan vi trovis en miaj vortoj? — koleriĝis Ustimenko. — Ĉi tie ne estas pro kio brili.

Ĉu ŝi povis klarigi al li, kiaj ili ambaŭ estas similaj — ŝia Sainjan kaj Ustimenko de Vera?

Per tio la afero finiĝis.

Dum longa tempo Vera instruadis Luba-n pri tio, ke Ustimenko estas simple malmildulo, profunda kaj enradikiĝinta egoisto, ĝenerale homo, kiu ne elpensos pulvon, mezkapablulo, fremda en la familio. Sed Luba komprenis, ke la vero estas nur la lasta, ĉio cetera estas mensogo, elpensita por pravigi la ekziston de Cvetkov. Kaj foje ŝi diris al la fratino:

— Ĉu vi scias? Forveturu al via Koĉjo kaj lasu Vlaĉjon en kvieto.

— Ĉu vi freneziĝis? Sed la infano?

— Ne via zorgo. Mi sukcesos. Kaj eĉ kiam mi miajn proprajn naskos, al Natanjo estos pli bone, ol kun tia panjo, kiel vi.

Ili staris unu kontraŭ la alia — konsternita Vera kaj pala, kun tremantaj lipoj, Luba. Kaj Natanjo sidis sur sofa flanka apogilo kaj penis kanti kanton.

— Do, vi estas por li, kontraŭ mi? — demandis Vera.

— Vi eĉ ne povas imagi al vi, Venjo, kiel vi pravas.

Tiel komenciĝis nerimarkebla por Ustimenko milito inter la fratinoj. Kaj foje, kiam ŝi restis kun Vladimiro Atanazijeviĉ duope en la hejmo, Luba petis:

— Parenco, prenu min al vi en la malsanulejon. Mi ne embarasos vin, mi ankoraŭ ellernos esti homo. Simple al mi malfortunis. Mi ja trafis en sufiĉe malsimplan embarason, al mi tie unu eta estro trudiĝis.

— Kia teruro! — ne deŝirante sin de libro, diris Ustimenko.

— Vere, teruro! Prenu. Vera ne konsilas labori kun vi...

— Do, aŭskultu Vera-n.

— Sed mi deziras labori ĉe vi.

— Sed mi ne deziras.

— Kial do? Ĉu vi, vere, kredas, ke mi estos en infero bruligata pro mia fuĝo?

— Ne. Mi kredas tion, ke mi ne povas lasi por vi malsanulojn. Mi ne povas al vi fidi — jen kion mi kredas.

— Ho dio, sed ja oni kredas al reĝustiĝintaj ŝtelistoj?

— En la kriminala mondo oni ne kutimas perfidi kamaradojn. Pro tio oni tie, mi aŭdis, murdas. Kaj vi perfidis kamaradojn, des pli malsanajn.

— Kaj ĉu tiel estos ĉiam?

— A ha.

— Vi estas malfacila homo.

— Tre.

Ŝi rigardis al Ustimenko kaj feliĉe ridetis. «Bando da Sainjan-oj — rusaj kaj armenaj! — pensis ŝi. — Kien mi de ili fuĝu?» Ja ĝuste tiel Vagarŝako respondis al ŝi, kiam aŭdis riproĉon, ke li estas malfacila homo.

— Tre! — diris al ŝi tiam ŝia Vagarŝako.

Kaj kiam, helpe de profesoro Koft kaj vico da oficaj depeŝoj, estis aranĝitaj ĉiuj ŝiaj malagrablaĵoj kaj ŝi ricevis nomumon en la sanitar-epidemiologian servon kaj kun ĝojo deklaris pri tio hejme, Ustimenko prononcis jenan tiradon:

— Se mi estus ne sub la edzina pantoflo, sed vola kaj pozitiva kamarado, mi nun al Eŭgeno Rodionoviĉ aranĝus veran draŝon. Sed mi estas ŝlemilo.

Luba subridis kaj diris: «Viaj brakoj ne sufiĉe longas», kaj Vera kaj Nina Leopoldovna interŝanĝis rigardojn. Li nun ofte rimarkadis, kiel ili interrigardas, sed ne deziris pensi — pri kio kaj por kio. Ne gravas! Tiel interrigardas bone komprenantaj unu la alian geedzoj pri sia stulta domservistino. Ja li ĝuste estis por ili ĉiuj — tiel imagiĝis al li, — kaj ankaŭ por Luba, stulta domservistino, malprofita, mallerta, malŝparema, kiun jam delonge necesas forpeli, sed oni ŝin tenas, ĉar estas malfacile trovi pli bonan.

«Tiu ĉi estas kvankam stulta, sed honesta!» — diras oni pri ŝi. Kaj pli li, certe, ili tiel pensis.

Kaj li pensis obstine kaj malgaje: «Malsukcesis tio, kion oni nomas persona vivo. Ne gravas! Elkreskos Natanjo. Nu, kaj la malsanuleja kvartalo!»

Ĝuste per tiaj vortoj li rezonadis.

Li loĝis en la kuirĉambro, kiel domservistino.

Fojfoje li enviadis. Tio okazadis al li malofte, sed tamen okazadis. Kirurgia flegistino Anjo havis dekjariĝon de la geedziĝo, ŝi invitis ankaŭ sian ĉefkuraciston kun la edzino. Vera, certe, ne iris. «Sufiĉas por mi da tiuj breĉetitaj glasetoj kaj salato kun haringo, — diris ŝi. — La milito finiĝis, ne plu necesas demokrati kun brankardistinoj. Kaj ankaŭ al vi mi ne konsilas iri!» — «Stulte!» — trankvile respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. Li ne insultis ŝin, li simple ankoraŭfoje tion konstatis — ian frenezan filistrecon!

Kaj en tiu vespero li enviis. Enviis al la familio, al tio, kion en la pensoj li nomadis per la oficialaj vortoj «persona vivo». Diablo scias, kio estis okazanta al li lastatempe — la aĝo, verŝajne, venis, kiel diradis pri si Nikolao Eŭgenjeviĉ. La edzo de Anjo estis militisto, grandega ulo, artileriisto, juĝante laŭ la epoletoj. Li moviĝadis en ilia nana ĉambreto singarde, sed tamen tiel ofte io faladis ĉe lia fino de la tablo, tiel li sinĝeneme kaj peneme frakasadis prunteprenitan de la najbaroj vazaron kaj tiel turmentiĝis pri tio, ke Anjo «suferas», kaj la malalta, malbeleta Anjo tiel senkaŝe admire rigardis al li, ke al Ustimenko subite interrompiĝis spirado. «Tio estas amo! — dolĉe kaj sentimente pensis li. — Vera amo. Li pri ŝi maltrankvilas, kaj por ŝi li estas la plej saĝa, la plej bona!»

Kaj li rememoris, kiel Anjo en la malsanulejo — ĉu necesas aŭ ne necesas, tute fojfoje malkonvene — diradis: «Kaj mia Toĉjo opinias...», «Kaj mia Toĉjo bulkon bakis...»

Eble, ĉio ĉi estis filistreco — kaj la dekjara datreveno de la geedziĝo, kaj la blua lampŝirmilo super la tablo, kaj, vere, salato kun haringo, kaj kanto, kiun oni kantis per basaj, melankoliaj voĉoj sub severa ordono de Toĉjo:

— Pli da animo, kamaradoj, kun animo necesas! Panjo, donu senton!

Tiel la artileriisto alparoladis al la bopatrino.

«Majakovskij, verŝajne, ĉion ĉi submetus al satiro», — pensis Ustimenko kaj longe suspiris: li enviis. Reveninte hejmen, li alsidiĝis al Natanjo, sed la bopatrino forpelis:

— Kial, vere! Jen subite al li malkovriĝis patra sento! La infano estas nervoza, apenaŭ ekdormis...

Kaj al la filino oni lin ne allasadis!

— Mi ĵus vidis mirindan bopatrinon, — diris Ustimenko. — Kvietan, trankvilan, senkulturan, el teatraĵoj ne parolas, pri ĉio kontentas. Ĉu mi povus ŝin interŝanĝi al vi?

Nina Leopoldovna senkulture ojis, ŝirmis sin per la litkovrilo. Vera ne vekiĝis. Kaj Ustimenko kuŝiĝis en la kuirĉambro sur sian faldoliton trans ŝirmilo kaj kun sopiro, amare kaj furioze turnis sin al Barbara, flustrante:

— Jen, ĉu vi vidas, rufa? Ĉu ni bone vivas? Kion ni faris? Ni ja pereas!

Tio okazis nur unu fojon — tia minuto de malespero. Poste li malpermesis al si pensi pri tiuj temoj. Barbara bonege vivas sen li, li mem same nemalbone vivas. Kaj «feliĉo en persona vivo» — tio estas donita ne al ĉiu.

Kaj, kiel ĉiuj malfeliĉaj homoj, li por longe trankviliĝis per tio, ke feliĉuloj ne ekzistas: simple ruzaj malfeliĉuloj ŝajnigas sin feliĉaj.

— «Ne estas la feliĉ', sed nur liber' kaj paco»1, — diris foje la bopatrino, ĉagrenita de tio, ke ŝi ne ricevis ladviandon per kupono, sed oni trudis al ŝi ovan pulvoron.

Ustimenko feliĉon al ladviando ne egaligis, sed tiun verson prenis al si. Kaj ĝi al li helpadis. Kaj kia tia feliĉo? Ĝi preteris lin, same kiel preteris multo alia: jen li ne komprenas ja muzikon, blindas al la pentroarto, ne scipovas admiri pri «arĝenta lumo de la luno», ne distingas kolorojn de flagrantaj en malhela nokto steloj!

En la unua tempo post la transloĝiĝo al Unĉansko ili fojfoje duope iradis en teatron aŭ en kinejon. En la teatro Vladimiro Atanazijeviĉ ordinare sidadis kun forestanta vizaĝo, lin tute ne interesis la strebantaj en Moskvon fratinoj2, kiuj ankoraŭ paroladis ial per melankoliaj voĉoj, same kiel interesis nenio, okazanta sur la teatra scenejo. Kaj li aŭ pensadis siajn senfinajn pensojn, aŭ dormetadis. Dormetadis li ankaŭ en kinejo, eĉ sub krakado de faŝistaj mitraletoj kaj venkaj krioj de puraj kaj razitaj sovetiaj soldatoj.

Ĉio ĉi Vera-n Nikolajevna-n ekstreme incitadis. Plej multe ŝi koleris pri tiu, ŝajne, negrava cirkonstanco, ke li dormas kaj «ne ĝeniĝas».

— Nu kaj kio? — malvigle senkulpigadis li sin. — Ni laciĝas, ne mi sola...

— Ne, vi, vi sola, kaj ankoraŭ kun ia defio! — indignadis Vera. — Ho dio, kia tristo!

— Ĝuste tial mi dormas, ke tristo!

— Sed mi ja diras pri tute alia afero.

— Sed mi — pri tiu ĉi.

— Pri kiu — tiu ĉi?

Ili denove ne estis komprenantaj unu la alian. Tute ne komprenantaj.

Foje ŝi afereme proponis:

— Ni, Vlaĉjo, divorcu. Ja nenio sukcesas. Al ĉiu estas klare!

Kompreneble, tio estis klara al ĉiu, inklude lin mem.

Sufiĉis por li vidi ŝian rigardon sur si, sur sia trivita marista tuniko, sur siaj subite mallongiĝintaj manikoj. Rigardon ironian kaj iomete kompatan. Rigardon eĉ kunsentan, sed ankaŭ lacan. Certe, ne tia ŝi lin vidis, kiam imagadis al si, kiel profesoro Ustimenko malfermos kongreson de kirurgoj en Parizo. Jen al vi Parizo!

— Ni nur malbonigas la vivon unu al la alia, — diris ŝi. — Kaj al vi estas malfacile, kaj al mi estas malgaje.

— Ni ja havas Natalia-n, — morne respondis Ustimenko.

— Kvazaŭ vi ŝin bezonas!

Vera subridis. Pri kio?

— Bezonas! — diris li firme. — Ĝuste Natalia-n mi bezonas.

Vera plu ridetis per longa kaj laca rideto. Kion ŝi deziris diri, tiele ridetante al lia vizaĝo? Verŝajne, li divenis, sed ne deziris diveni ĝis la fino. Aŭ divenis ĝis la fino, sed ne deziris pri tio pensi. La knabino diradis al li «paĉjo» kaj firme alpremiĝadis al lia trivita tuniko, kiam li prenadis ŝin sur la manojn. Ekdormante, ŝi tenis la patron je la fingro, kaj ektiminte en sonĝo, nepre vokadis lin. Fojfoje ŝi devigadis lin kune kun si manĝi kaĉon: unu kuleron li, alian — ŝi. Kion do ankoraŭ bezonas soleca viro?

Kaj li diris, forturniĝinte de la gajaj okuloj de Vera:

— Natalia-n mi ne fordonos, tion vi konsideru en viaj planoj.

— En kiaj tiaj planoj? — timigite diris ŝi. — En kiaj tiaj planoj? Pri kio vi diras? Ĉu vi aludas al io?

Ustimenko ne scipovis aludi. Kaj li diris, kiel ĉiam, rekte:

— Mi scias, ke oni al vi proponas laboron de sanatoria kuracisto ekde printempo en la institucio, kiun malfermas Eŭgeno Rodionoviĉ por alveturantaj kamaradoj. Kaj mi scias, ke vi konsentis, postulinte rajton loĝi tie kun Natanjo...

— Sed por la knabino tio estas nur utila! — koleriĝis Vera. — Sanatoriaj kondiĉoj, pinaro...

— Natanjo tien ne veturos! — hakis li. — Vi povas fari, kion vi deziras, sed Natanjo ne manĝos panon, kiu ne estas ŝia. Ŝi neniam estos ies parazito...

Per tio finiĝis tiu malgaja konversacio. Kaj poste ili longe ne interparoladis entute. Do, kio! «Ne estas la feliĉ', sed nur liber' kaj paco».



1. El versaĵo de A. Puŝkin «Jam tempas, kara, jam...» (1835), traduko de M. Giŝpling.
2. A. Ĉeĥov, teatraĵo «Tri fratinoj» (1900).