Varme, hele, komforte...

— Kaj fino! — diris li al sia sekretariino Bella.

— Mi komprenas.

— Mi malsanas, mi mortas, mi mortis! — per melodrameca voĉo ekkriis kamarado Stepanov. — Mankas fortoj. Plena konsumiteco de la nerva sistemo. Cetere, ĉu vi ricevis kuponojn por aldona viando kaj grasoj?

Tio estis tute nekonvena, simple elŝiriĝis asocie kun la «konsumiteco». Elŝiriĝis — kaj ne repreneblas. Bella diris, ke jes, ŝi ricevis. Stepanov grandanime permesis al ŝi kvin kilogramojn preni al si, kaj la ceteron distribui kun kamaradino Gorbanjuk kaj «laŭ linio de la loka sindikata komitato». Poste li enrampis en la peltmantelon, surmetis la ĉapon, dismetis al la eksteraj poŝoj tiel, ke Bella vidu, ĉiujn siajn korajn kaj kontraŭspasmajn kuracilojn, ŝovis la piedojn en la profundajn galoŝojn kaj perpiede (necesas ja spiri!) ekiris hejmen.

Sed en la koridoro li rememoris, ke li ne ŝlosis la skribotablon, kaj revenis. La pordo al la akceptejo estis fermita ne dense, kaj li aŭdis kveradon de la sekretariino:

— Riproĉo kun fikso en la persona dosiero. Ne, tio estas ĝusta, tion Gorbanjuk diris, ja ŝi estas informita...

Kun subpremitaj lipoj Eŭgeno Rodionoviĉ trairis la akceptejon kaj ŝlosis ĉiujn kestojn de la tablo. Kaj foriris, ne adiaŭinte, ne ĵetinte rigardon al la sekretariino, ruĝiĝinta pro la embaraso. Nun li jam montros al ŝi dolĉan vivon! Ŝi ne plu vidos talonojn por viandaĵoj, por bakaĵoj! Li entute ŝin elpelos. Se vi estas helpkuracistino, do iru al la periferio, kiel ĉiuj aliaj normalaj sovetiaj junulinoj. Sed ne sidaĉu en akceptejo de granda estro!

En la manĝoĉambro Juĉjo estis solvanta matematikajn problemojn. Avo Metodo, sidaĉante en la ŝatata fotelo de Eŭgeno Rodionoviĉ, apud luksa radiricevilo, estis aŭskultanta rusajn popolkantojn. Paŭla Nazarovna, apoginte sin per la mano, same ĉeestis, malgaje aŭskultante en la pordo.

— Eble, oni min manĝigos per tagmanĝo? — tremante per la lipoj, diris Stepanov.

Li subite neelteneble ekkompatis sin: ĉiuj vivas ĉirkaŭ li, manĝas, trinkas, en varmo, al ili estas hele ĉi tie, komforte, ne blovas, li turmentiĝas, skribas librojn, trenas hejmen en la beko ĉion, kion li povas, kaj por li eĉ la tablo ne estas primetita.

— Mi deziras manĝi! — kriis li al oscedanta Iraida, kiu, certe, dormis dum duono de la tago. — Ĉu vi komprenas? Elemente!

Tiu vorto al li plaĉis, kaj li ripetis ĝin:

— Ĉu povas laboranta homo elemente deziri manĝi?

Avo Metodo deziris mallaŭtigi la kanton, elŝiriĝantan el la radiricevilo, sed pro timo ne venkis la teĥnikon kaj ĝislime plifortigis la sonon.

El la maŝino aŭdiĝis muĝo:

Malfermiĝu, ter' humida,
Kvietigu, kara, min,
Kaj azilon donu fridan,
Ĉerkan kelon post la fin'.

Kamarado Stepanov ĵetiĝis al la ricevilo, malŝaltis la sonon entute, ĵetis sur la plankon la peltan ĉapon, ekŝrikis:

— Ĉu por mi estos elementa kvieto? Ĉu oni lasos min ripozi? Miaj nervoj estas en ekstremo...

Avo Metodo ektrotis al la pordo — for de la kverelo, Juĉjo pro neatenditeco ekploris, Paŭla en la kuirĉambro diris al la avo:

— Tute freneziĝis la dika diablo! Kaj, kvazaŭ spite, makaronioj en la supo brulis...

— Li formanĝos, ne misglutos, — promesis avo Metodo ne sen kaŝa penso pri tio, ke se Eŭgeĉjo eĉ skoldos la malamatan de li Paŭla-n, do li, Metodo, neniom ĉagreniĝos...

Unu galoŝon Eŭgeno demetis facile, la alia, kvazaŭ spite, ne demetiĝadis. Iraida surgenuiĝis, helpis. Li kun kolero ekvidis en ŝiaj haroj lanugon kaj diris per plu tremanta voĉo:

— La kusenoj estas ĝis tiom truaj, ke vi tuta estas en lanugo. Kiam vi finfine instalos ordon en la hejmo? Ni vivas kiel porkoj, sed povus vivi, kiel... — Kaj, jam tute ne komprenante, kio el li eliras, ekkriis: — Povus vivi, kiel dioj!

— Ĉu verŝi al vi valerianon? — demandis Iraida.

— Sed ĉu supon ne eblas? — interesiĝis li, flarante el karafkolo riblikvoron. — Elementan supon? La homo venis el la laboro, la homo havas grandiozajn malagrablaĵojn, sur la karton estas metita la estonteco de la homo, la sorto de la familio, la honoro, la prospero, la vivordo...

Li verŝis al si ne riban, sed galangan likvoron, faritan de Rodiono Metodjeviĉ, mallerte, kun gluglado eltrinkis kaj komencis maĉi pankruston, montrante per la vizaĝo, ke li ne havas eĉ per kio almanĝi...

— Ja atendu, kateto, Paŭla tuj ĉion alportos, — petis Iraida.

— Mi ne manĝis eĉ paneron ekde la mateno, — mensogis la estro de la sanprotekta departemento. — Vin eĉ ne interesas, kio hodiaŭ okazis...

— Kio? — timigite demandis Iraida.

Ŝia pala, malfreŝa vizaĝo estis plu ĉifita per kudrolinio de la kuseno.

— Kio? — ripetis ŝi. — Ne turmentu min, Eĉjo.

Kiel li malamis tiun idiotan karesnomon! Ĉu eblis tion elpensi — Eĉjo! Kaj kiomfoje li petis ŝin ne nomi lin tiel.

— Almenaŭ hodiaŭ! — petegis Stepanov.

— Nu bone, Eŭgeĉjo, Eŭgeno, bone, pardonu. Do kio okazis?..

Sed la sata Paŭla alportis brasikon, haringon kun ringa cepo, fungojn kaj kokan hepaton, kaj dum ŝi ĉion dismetadis, nature, Stepanov silentis. La haringo estis kun sunfloroleo.

— Formetu! — diris Eŭgeno. — Vi ja scias, ke pro sunfloroleo mi havas pirozon. Ŝajne, tion eblas memorfiksi? Kaj atentu, estimata Paŭla, ke pro vorto «forgesis» mi faros deprenojn el la salajro.

Paŭla ruĝegiĝis kaj ekploregis.

Ŝi ŝatis ploregi, ofendita de la mastro aŭ de la mastrino. Ploregi dolĉe, hurlante kaj ululante. Ploregi kaj krii, ke ŝi turnos sin al la grupa komitato, nun estas ne la cara tempo. Kaj Iraida trinkigadis al ŝi valerianon kaj kuŝigadis ŝin sur sian liton «Jacob», aĉetitan en brokantejo kontraŭ freneza mono. Tiom timis ŝi, malvigliĝinta pro pigro kaj eterna duonkuŝado, subite resti sen domservistino.

— Mi entute vian monon ne bezonas! — kriis Paŭla. — Mi nenion bezonas. Brulu vi ĉiuj en fajro ĉi tie, morgaŭ mi al la grupa komitato pri vi plendos...

— Mi tagmanĝos en la kabineto, — ĵetinte la buŝtukon kaj leviĝinte, deklaris kamarado Stepanov, — ĉu vi aŭdas, Iraida! Kaj vin mi petas liberigi min de histeriaĵoj, — turniĝis li al Paŭla. — Ĉu vi komprenas, sinjorino?

Tamen, tiujn lastajn vortojn li prononcis ne tute certe. Nur ne sufiĉis al li kun liaj hodiaŭaj aferoj ankoraŭ skandalo en la grupkomitato.

Per pezaj paŝoj la estro de la sanprotekta departemento pasis al sia luksa skribotablo.

— Ĉu ricevis vi de la freneza kato? — kun kruela kompato interesiĝis en la kuirĉambro avo Metodo. — Sed vi, damo, ne toleru, vi, damo, vian kristanecon ĵetu en brulŝtipojn. Li vin al la maldekstra vango, kaj vi la dekstran submetas. Vi, Paŭla Nazarovna, restu ĉe viaj rajtoj...

— Li havas terurajn malagrablaĵojn, Paŭleto, — diris, enirante en la kuirĉambron, Iraida. — Pro dio, ne atentu. Kaj nenion diru ĉe li, li estas simple bulo da nervoj...

— Tutegale, krii al dungitoj li ne havas rajton, — atakis de sia flanko avo Metodo. — Li ĉiam prancas, ĉiam li estas super ĉiuj...

Iraida per langvora rigardo montris al avo Metodo malkonvenecon de liaj rimarkoj, kaj la avo, dum Paŭla kun Iraida estis fritantaj cepon, por forigi el la supo la odoron de brulintaj makaronioj, trotis en la manĝoĉambron — drinketi okaze de la granda hejma kverelo. Kaj fortiri en la kuirĉambron Juĉjon, al kiu verŝajne estas treege enue en lia malvarma kaj malkomforta ĉambro.

Atendinte, kiam Iraida iris al la edzo, la avo kunprenis la karafeton kun la riblikvoro, Juĉjon kondukis je la mano, kaj Paŭla, klukanta pro retenata ploro, verŝis al la maljunulo kaj la junulo kompoton. La avo glutis la likvoron, almanĝis per la kompoto kaj deklaris:

— Necesas al vi, Jegoro, en la Naĥimov-an lernejon1 iri. Vi estos brava maristo, kiel la avo. Aŭ kiel admiralo Naĥimov mem. Ĉu mi prave diras, damo?

Kaj en la kabineto en tiu sama tempo Eŭgeno Rodionoviĉ estis rakontanta al Iraida, timigante ŝin per siaj malagrablaĵoj kaj ankoraŭ pli forte timiĝante mem:

— Tio komenciĝis en la tago de malfermo de la malsanulejo. Mi tiam al vi ne rakontis, indulgis viajn nervojn. Vidu, mi laŭ konsilo de nia Gorbanjuk, donis direktivon al Ustimenko — tiu serpento, kiun mi dorlotis sur mia brusto...

Li glutis ankoraŭ supon kaj, deŝovinte la lipon, demandis:

— Ĉu vi en ĝi kuirejajn ĉifonojn kuiris?

— Ho dio, Eŭgeno, — ekkoleris Iraida, — kial vi min torturas?

Kiam necesis, ŝi povis mem ĵetiĝi al atako. Kaj se por tagmanĝo estis vera aĉaĵo, tiam jam kamarado Stepanov silentis. Ne povis ja li, vere, diri, ke la mastrino devas de tempo al tempo rigardi en la kaserolon. Por tiu okazo Iraida havis ĉiam pretan respondon: «Ne arogu riproĉi min per panpeco. Mi ne estas mastrumantino. Mi estas kuracisto. Kaj mi ne en kontoro sidas, sed homojn kuracas». Ŝi vere kuracadis ĉe la fervojistoj dum duontago per fizikoterapio.

— Ĉu iomete brulis la supeto? — singarde diris Eŭgeno.

— Brulis, dum vi kriis al Paŭla.

Eŭgeno, superfortante sin, glutis ankoraŭ du kulerojn. Ĝenerale li ja hodiaŭ tagmanĝis en la «blua manĝejo», kaj la kverelon aranĝis nur por ordo.

— Ĉu por vi estas ne interese min aŭskulti? — kun amareco demandis li. — Ja tio koncernas ne nur min...

Ŝi respondis, ke interese kaj ke li haltis sur Ustimenko, kiun li dorlotis, kiel serpenton...

Stepanov lasis la supon kaj rakontis ĉion detale. La afero konsistis en tio, ke okazis grandega kaj maldeca skandalo, kiun blovekscitis la sama Vlaĉjeto, manĝu lin diablo. Gorbanjuk prave, sobre kaj racie rezonis, ke la vulgara populareco en la urbo kaj en la regiono de tiu ulo, Bogoslovskij, rapide disiros tra urboj kaj vilaĝoj, kaj ĉi tien, en la novan malsanulejon, ĵetiĝos malsanuloj de ĉiuj specoj kaj aĝoj. Pri Vagarŝako Sainjan oni same multe babilas, malgraŭ tio, ke li estas hundido kaj havas ankoraŭ lakton sur la lipoj. La damnita Ustimenko vokis ĉi tien ankoraŭ unu ulon, iun profesoron Ŝĉukin-on el Leningrado. Ŝĉukin ankoraŭ ne venis, sed al li, Stepanov, oni jam telefonas, ke li, bonvolu vidi, rezervu litojn en tiu malsanulejo, kie ankoraŭ nur estas laboronta la tiel nomata profesoro. Ĝenerale, li kaj Gorbanjuk ĝuste antaŭdiris, unue, staton de nesana eksciteco, kiu, sendube, estas treege malutila, kaj due, tiujn eblojn, kiujn kreas tiu eksciteco por materie senskrupulaj homoj.

— Pri kio vi diras? — iomete ektimis Iraida.

— Pri koruptaĵoj, — respondis Eŭgeno Rodionoviĉ. — Pri bakŝiŝoj, katineto. Al tiaj, kiel Ŝĉukin aŭ Bogoslovskij, ĉiu trenos kion ajn. Koran dankon, vi min ofendos, via varma rilato al mi...

— Eŭgeĉjo, ĉu vi ne troigas? — diris Iraida. — Ja tio estas eĉ danĝera, tiel pensi...

Kamarado Stepanov iris en la manĝoĉambron, serĉis la riblikvoron, ne trovis, drinkis konjakon kaj postulis la duan pladon. Iraida alportis viandbuletojn en cepa saŭco.

— Tion ĉi jam mi mem kuiris, — mensogis ŝi, — tio estas laŭ via gusto, spicita, kun pipro.

Eŭgeno pene enŝovis en sin la «spicitan, kun pipro», nomis la edzinon malmoderna idealistino, tamen, kiel ankaŭ sin mem, kaj diris poste, ke li havas nekontesteblajn informojn, ankoraŭ antaŭmilitajn, ke Bogoslovskij «prenadis». Kio koncernas Ŝĉukin-on, kun subrido klarigis Eŭgeĉjeto al sia idealisma edzino, do por kio li operaciu neoperacieblajn «senprofite». Ja devas en tio esti almenaŭ ia sobra prudento...

— Ne, mi ne konsentas, — obstine diris Iraida. — Mi kategorie ne konsentas. Mi memoras, kiel Vlaĉjo ankoraŭ estante knabo kriadis pri sobra prudento de fiuloj. Pri tio, ke el vidpunkto de fiulo, el vidpunkto de ties sobra prudento, tiu, kiu ne prenas bakŝiŝojn, estas stultulo...

— Kion vi per tio volas diri? — ree ektreminte per la lipo, interesiĝis Eŭgeno. — En kia direkto vi starigas la demandon?

— Aĥ, ja en nenia, — kun ĉagreno prononcis Iraida. — Simple vi estas incitita, laca, suspektema...

— Bone, ni ŝanĝu la direkton, — decidinte ne plu emociiĝi, diris Stepanov. — Jen, bonvolu! Ĉu povas nia malsanuleja kvartalo en la nunaj postmilitaj cirkonstancoj, kiam la vundoj ankoraŭ ne estas kuracitaj, kontentigi tutan nian multmilionan Sovetunion?

Iraida nur ŝultrolevis. Kion ŝi povis respondi?

— Ja kun tia direkto de demando vi ne povas ne konsenti?

Komprenebe, Iraida konsentis.

— Jen, kara mia, ĝuste tiujn troigojn de kamarado Ustimenko mi proponis racie profilakti. Sed ĉi tie al mi malfortunis, tragike malfortunis, malfortunis pro koincido de stultaj cirkonstancoj...

Kaj Stepanov rakontis, kiel nome al li malfortunis. Evidentiĝis, ke antaŭ la malfermo de la malsanuleja kvartalo kaj, kvazaŭ spite, dum malĉeesto de Ustimenko en la malsanulejon venis iu Puzirjov, diablo alportis lin el Arĥangelsko...

— Kiu Puzirjov? Ĉu tiu, kies nomon havas la placo?

— Tiu sama.

— Sed li ja heroe pereis?

— Do, ne pereis ja, — koleriĝis Eŭgeno. — Ĉiuj opiniis, ke li pereis kun la ceteraj gvardianoj, sed li restis viva. Lin rekte el nia placo oni forveturigis kaj kuracis. Kaj resanigis. Li eĉ tute ne sciis, per kiaj ordenoj lia plotono estis dekoraciita kaj kia li estas en Unĉansko fama homo. Li aŭdis pri Bogoslovskij, ke li estas ĉi tie, kaj alportis lin la malsankta potenco al Nikolao Eŭgenjeviĉ. Li lin ekde la infaneco konas laŭ Nigra Ravino — tiu sama Puzirjov, ekde la plej eta aĝo. Nu kaj opinias lin miraklisto. Kaj la maljuna Volovik al Puzirjov rifuzis pri enhospitaligo, ĉu vi imagas?

— Kiel do tio povis okazi?

— Ja tiel, ke mi ĉiam iun obeas, ĉiam montras inteligencian molkarakterecon. Mi obeis tiun Gorbanjuk — ĉu vi scias, kiel ŝi scipovas alkroĉiĝi? «Necesas meti finon al koruptaĵoj, al ili Ŝĉukin veturas, li tiros post si voston da paguloj, sur nin falos malhonoro, Bogoslovskij same prenas, ni devas esti ekster suspektoj!» Mi cedis, subskribis ordonon pri tio, ke aliurbanojn oni en nian malsanulejon ne enhospitaligu. Kie vi ekmalsanis — tie kuraciĝu. Ĝenerale mi estas prava, ĉe ni ĉie sanprotekto estas sur alta nivelo. Se ĉiuj komencos veturadi tien-reen — ja same estos malordo. Koncize, Ustimenko dum la malfermo de la malsanuleja kvartalo la tutan historion al Zolotuĥin kaj Losoj elmetis. Ĉu vi imagas? Puzirjov el la malsanulejo eliris, ekiris tra la urbo kaj legis la ŝildon: placo Puzirjov.

— Terure! — skuiĝinte per la mallarĝaj ŝultroj, prononcis Iraida. — Sed tio ja vere, Eĉjo, estas ekster ĉies kompreno!

— Mi vin ne demandas — ĉu ekster aŭ en. Mi jam kaptis pro tio severan riproĉon kun averto en la buroo de la regiona komitato. Jes, mi eraris. Grave eraris. Mi faris miajn pardonpetojn al Puzirjov. Sed memoru, vi vidos, kio el tiu Vlaĉja memagado rezultos. Vi vidos!

Li alportis la karafeton kun konjako en la kabineton, drinkis senpaŭze du glasetojn kaj komencis rakonti, kiel Puzirjov kondutis dum la kunsido de la buroo de la regiona komitato, kiam oni donis al li parolpermeson.

— Ĉu impertinente? — demandis Iraida.

— Ja ĝuste en tio estas la afero, ke modeste. Ekstreme modeste. Ĝenerale, se ne estus la damnita Ustimenko, nenio okazus. Sed tiam ĉio kune, kvazaŭ intence: kaj mia alvoko ŝpari sangon, kaj kelkaj malfacilaĵoj kun ambulanco, kaj diversaj malgrandaj mankoj...

— Sed tamen, kion nome diris Puzirjov?

— Tiu afero havas nun nenian signifon, — penseme prononcis Stepanov. — Gravas tio, ke mia aŭtoritato estas rompita. Terure rompita. Katastrofe. Vi ne povas al vi imagi, kiel kriis Zolotuĥin. Kapitano Puzirjov, — li kriis, — la unua enkuris en nian karan Unĉanskon, heroe elbatis el la centro de la urbo la faŝistajn banditojn, preskaŭ pereis, sed iu burokrataĉo... Ni, — li kriis, — la placon per la nomo de la heroo nomis, sed iu...

Stepanov svingis la manon kaj por longe eksilentis. Iraida alportis al li tason da propramane kuirita kafo — li plu silentis.

— Vi bezonas aerumi vin, ien veturi por ripozo, Eĉjeto, — diris Iraida kaj metis sian ĉiam malvarman polmon sur lian streĉitan pugnon. — Ĉu vi aŭdas, kateto?

— Mi tute alidirektos min al la scienca laboro, — promesis Eŭgeno Rodionoviĉ. — Jen — Ŝervud jam estas doktoro de sciencoj. Sed kio estas mi? Mi fordonas min tute al organiza laboro, kaj ĉiuj batoj falas sur min. Neniaj nervoj sufiĉas.

Li ofendite kaj funebre elmetis la malsupran lipon. Iraida kalkulis al li la pulson.

— Tro ofta, — diris ŝi. — Vi prefere kuŝiĝu, kara.

— Ne mirinde, ke tro ofta, — morne respondis Eŭgeno.

Kun peza suspiro li malnodis la kravaton kaj kuŝiĝis en la ŝtrumpetoj sur la sofon. Iraida kovris lin per plejdo. Li kisis al ŝi la manon, ceremonie kaj iomete eĉ tragike. Al la pordo frapis avo Metodo, diris laŭte:

— Eliru iu. Oni telegramon alportis, necesas subskribi, sed mi la okulvitrojn nesciate kien, tiele ilian patrinon, ŝovis..

— Iru subskribi, — ordonis Eŭgeno.

La telegramo estis el Moskvo — de Barbara. Ŝi estis veturiganta la patron, petis interkonsenti kun Ustimenko pri tio, ke rekte el la stacidomo Rodiono Metodjeviĉ estu metita en la malsanulejon.

— Pri tio vi mem interkonsentu, — diris al la edzino Eŭgeno. — Mi kun tiu fiulo ĉiujn diplomatiajn rilatojn disŝiris. Telefonu al li, mi petas, sed ne en mia nomo, sed ĝuste en tiu de Banjo. Voĉlegu la telegramon kaj ĝuste en tiu direkto solvu la demandon. Sed antaŭe alportu al mi varmbotelon, mi treege febrotremas...



1. Naĥimov-a militmarista lernejo — lernejo por filoj de militmaristoj, ruĝarmeanoj kaj partizanoj de la Patruja milito, fondita en 1944, ekzistis en kelkaj urboj. Nomita omaĝe de P. S. Naĥimov (1802–1855), elstara rusa flotestro, admiralo, pereinta en Sebastopolo dum la Krimea milito.