Eskulapidoj

Matene, tuj post kiam finiĝis la kvinminuta konsiliĝo, en la kabineton de la ĉefkuracisto, peze frapante per siaj ledfeltaj botoj, eniris Zolotuĥin en profesora kitelo, ne kuniĝanta sur lia potenca brusto. Li estis iomete konfuzita pro sia neatendita apero.

— El Granda Gridnevo mi al vi survoje pretere venis, — diris li, kvazaŭ pardonpetante. — Ĉu per teo vi min regalos? La vojo estis malfacila, glatiso, necesis ĉenojn sur la pneŭmatikojn surmeti.

Kaj, fiksrigardinte al Ustimenko, interesiĝis:

— Kial vi maldikiĝas, Atanazijeviĉ?

La teon Zinovio Simonoviĉ mallaŭdis — malforta, — kaj eltrinkinte du glasojn, ekhastis al la konstruejo de la eksa domo de la Departemento pri grenprovizado.

— Ĉu de la eksa? — ĝojigite redemandis Ustimenko. — Do, ĝi estas nia nun? Ĉu vi sukcesis?

Zolotuĥin silentis, nur forte enspiris cigaredan fumon. Sed lia peza elhakita vizaĝo esprimis kontenton, kaj Vladimiro Atanazijeviĉ pensis, ke tiajn lacajn, sed kaŝe kontentajn vizaĝojn li vidis en la floto dum la milita tempo, kiam revenadis, ekzemple, leĝera ŝipo post brave plenumita ataka operaco kaj la ŝipestro lerte saltadis sur la marponton, ankoraŭ nenion dirante, sed per tuta sia aspekto esprimante sukceson kaj venkon.

— Nur la diablo scias, por kio mi vin frekventas, — demetante en la vestiblo la kitelon, perplekse diris Zolotuĥin. — Jam eĉ tiaj saĝuloj aperis, ke min priridas, tamen mi fajfas. Ni veturis dum la nokto, kaj mi ĉiam pri vi pensis...

— Kion nome?

— Tion nome, ke jen kie vi sur mi sidas kun via malsanulejo!

Kaj per la eĝo de la manplato li firme frapis sin al la potenca nuko — glate, soldate razita. Poste li interesiĝis:

— Kiel fartas Puzirjov?

— Hodiaŭ Nikolao Eŭgenjeviĉ operacios lin, — diris Ustimenko. — Alvorte, pri Bogoslovskij. Li telefonon ne havas, kaj sub li estas bierejo — tie ĝi estas. Mi pensas, ke al Bogoslovskij telefono estas multe pli necesa, ol al la estro de la bierejo.

— Sed mi pensas, kamarado ĉefkuracisto, ke vi tute sur min rajde eksidis. Eksidis kaj pelas, kaj per la kalkanumoj spronas, kaj al mi de vi estas nenia saviĝo. — Kaj neatendite li konkludis: — Al Losoj telefonu pri la telefono, per mia nomo. Alie mi forgesos. Ĉu klaras?

Ili eliris triope — post Zinovio Simonoviĉ, knabe glitante sur glacio, sekvis Vagarŝako en sia tro mallonga palteto, malantaŭe lamis Ustimenko. La suno brilis hele, sed varmigis malmulte, printempaj degelgutoj apenaŭ tintis antaŭ bonvetera tago, tamen varmo kaj printempo estis alirantaj kun gaja neevitebleco, forte kaj nereteneble, tiel ke eĉ Zolotuĥin subite haltis kaj diris, returniĝinte al Ustimenko:

— Vi ridetu, doktoro! Aŭ vi havas iajn malagrablaĵojn? Tiam vi rakontu — ni helpos. Por kio morniĝi antaŭ printempo?

Ustimenko ree ne respondis: fakte, li eĉ ne morniĝis, simple iel laciĝis iomete pro ĉiuj peripetioj en sia vivo kaj jam tro amare eksentis sin hodiaŭ matene soleca. Ja antaŭe estis Natalia, eblis, forirante por tuta tago disde la malŝatata familia vivo, interŝanĝi kun la filino iajn vortojn...

— Aŭdis mi — al kirurgo estas malpermesite ĝibetiĝi. Ĉu tio estas vero? Kvazaŭ dum operacio vi, doktoroj, devas nepre rekte stari. Ĉu tiel?

— Nu, tiel...

— Tiam staru rekte, — ĉu ordonis, ĉu konsilis Zinovio Simonoviĉ kaj, trairinte ankoraŭ kelkajn paŝojn, haltis, larĝe disstariginte la piedojn, kontraŭ la impona konstruaĵo de la eksa Departemento pri grenrezervado. Li ĉirkaŭrigardis la etaĝojn, kornicojn, pordajn embrazurojn, poste demandis kun kaŝita subrido: — Kiaj estos opinioj?

— Ja ne tro simplaj, — apogiĝinte per la bastono sur glacikovriĝintaj brikoj, diris Ustimenko. — Se fari, tiam fari plene!

— Al kio vi kondukas? — kun timema noto en la voĉo diris Zolotuĥin. — Vi, doktoro, mi vin konvinke petas, ne premu mian gorĝon per viaj postuloj. Ni donis al vi por la infana kirurgio tielan domegon, sed li tuj minacas — se fari, tiam fari plene.

— Ĝuste — se fari, tiam fari plene, — klininte la kapon kiel kolera bovo kaj obstine brilante per la okuloj, respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Fari ne tiel, kiel estis antaŭe farate, kaj ne tiel, kiel hodiaŭ, kaj ne kun kalkulo por morgaŭ, sed nur direktante al postmorgaŭ...

— Prave! — diris Vagarŝako.

— Sunumejoj ne estos, — indiferente tranĉis Zolotuĥin.

— Ja ne en sunumejoj estas la afero, — sen ajna ĝentileco forsvingis Ustimenko. — La afero estas en tio, ke per niaj normoj ni rigardas malantaŭen. Konstruo de domo kun kalkulo por la morgaŭa tago jam ne kontentigas la hodiaŭan. Kalkulo por postmorgaŭ — eĉ tiu apenaŭ kontentigos. Progreso en scienco estas tiom grandioza, Zinovio Simonoviĉ, ke ni ne povas ne konsideri, ekzemple, kibernetikajn maŝinojn, kiuj nepre eniros — vi rememoru tiam miajn vortojn, — eniros en medicinon post ioma kvanto da jaroj kiel nepra elemento...

— Do, kibernetikaj maŝinoj por vi eknecesis, — kapjesis Zolotuĥin kaj fleksis unu fingron sur la maldekstra mano. — Kreditoj, ĉio cetera.

Lia vizaĝo estis tremanta pro interna, apenaŭ retenata bonanima rido, sed ju pli longe li aŭskultis Ustimenkon, des pli serioza kaj eĉ malgaja iĝadis rigardo de liaj malgrandaj okuloj sub la pendantaj palpebroj.

— Infana malsanulejo — mi parolas, certe, ne nur pri infana kirurgio, — daŭrigis Vladimiro Atanazijeviĉ per egala voĉo, kvazaŭ prelegante, sed tute ne konversaciante kun estro, — bona, vera, aŭtentika malsanulejo devas konsisti el kvar domoj.

— Ĉu tiele? — jam sen rideto demandis Zolotuĥin.

— Ekzakte tiel. La unua — kuraca, kun unuaklasa polikliniko. En tiu polikliniko estos farata ĉio tio, kion eblas fari ambulatorie en tia domo. Tia malsanulejo devas esti kalkulita al kvincent homoj, duono — por kirurgio, alia duono — por terapio.

— Neniaj blankaj kiteloj, — per laringa voĉo enmiksiĝis Vagarŝako. — Flegistinoj en gajaj roboj, floroj sur la roboj, bukedoj...

— Silentu, Vagarŝaketo, — petis Ustimenko. — Plue: la dua domo estas gastejo por alveturantaj el la regiono aŭ el aliaj urboj gepatroj, kiuj alveturis kun malsanaj infanoj, ili loĝu ĉi tie, dum iras la afero, ili ne turmentiĝu, luante angulojn kaj ĉambrojn ĉe civitanoj, kiuj prenas pro tio po tricent rubloj por monato. La gastejo estas pagata, modesta, sed oportuna. Cetere, alveturantaj kun infanoj parencoj — patrinoj, onklinoj, viglaj avinoj — povas labori en nia malsanulejo, sed, certe, ne tie, kie kuŝas iliaj infanoj. Ĉu tio por ni ne estas profita?

Zolotuĥin nur ĵetis rigardon al Ustimenko, sed nenion respondis.

Kaj tiu daŭrigis, turnante sin plie al la domo de la grenproviza departemento, ol al Zinovio Simonoviĉ:

— La tria domo — la plej malproksima de tuta tiu ĉi mastrumaĵo — estas sur la bordo de Unĉo, en arbaro: ĝi estas sanatorio de nia malsanulejo. Tie estos tiuj infanoj, kiuj ne bezonas aktivan esploradon, kiuj praktite estas elkuracitaj, sed al kiuj ni donas fizikoterapion, al kiuj estas preskribita kuraca gimnastiko, nu, kaj eble ankoraŭ iaj aldonaj faroj kaj refaroj. Proporcio de kuracistoj estas tia: en la sanatorio — unu por cent kvindek malsanuloj, en la malsanulejo — unu por kvin malsanuloj.

— Nu, do ĉio ĉi estas malgrandaj bagateloj, — kun suspiro diris Zolotuĥin, — tion ni morgaŭ faros. Kaj ankoraŭ kio?

— Ankoraŭ unu, — turnante sin al Zinovio Simonoviĉ, diris Ustimenko, — loĝa domo por la personaro, kune kun kinejo, sportejo, kun ĉio, kio kontentigas bezonojn de kultura homo. Tiam ni absolute finos foriradon de la kadroj, tiam ni ĉiam trovos ĉi tie, apude, necesan doktoron, se io okazos, tiam...

— Fino, — diris Zolotuĥin, — ĉio estas komprenita. Vi estas bravaj, vi vere praktike aliris al la demando. Estis interese aŭskulti vin. Bele vi, Atanazijeviĉ, rakontis. Tamen dume devos vi kontentiĝi per unu domo. Kiel ni en raportoj kutimas esprimi — por la hodiaŭa tago. Tial vi, karaj kamaradoj, disponu tion, kion vi havas. Kaj poste... kun tempo...

Li malgaje subridis kaj metis la potencan polmon sur la kubuton de Vagarŝako.

— Doktoro Sainjan? Ĉu tiel? Jen doktoro Sainjan tian malsanulejon jam eble efektivigos. Vi, kamarado Ustimenko, eble, ĝin vidos, kaj mi — apenaŭ. Sed Saĉjo mia, tute eble, siajn nepojn tien venigos. Kun tio — estu sanaj!

Kapadiaŭinte, li ekiris sur pado inter amasoj de nigriĝinta, poroza neĝo kaj, returniĝinte, kriis el malproksime:

— Kaj la sanatorion vi bele elpensis. Ĉu vi mem aŭ iu saĝa instruis?

— Ni mem! — sonore respondis Vagarŝako.

Kaj subite, ĵetiĝinte de sur la loko, ekkuris atingi Zolotuĥin-on. Tiu, kun ioma eĉ timo, strabis al la paliĝinta pro ekscitiĝo vizaĝo de Vagarŝako kaj demandis:

— Ĉu ankoraŭ iu ideo venis?

— Venis! — rapide diris Sainjan. — Ja la kaptitajn germanojn oni liberigas? Liberigas! Kaj tie estas kaj subtegmenta bazaro, kaj ankoraŭ domoj, kaj...

— Atendu! — petis Zolotuĥin. — Silentu iom.

Kaj, svinginte la manon, li ekhastis al la aŭtomobilo, dirante dum irado:

— Ĉi tie pensi necesas, ĉi tie konsiliĝi necesas. Aĥ, rabistoj, aĥ, bravuloj! Ni pensos, ni pensos...

— Tion vi bone elpensis, Vagarŝako, — eĉ fajfetis Ustimenko, kiam Sainjan rakontis al li, por kio li ĵetiĝis atingi Zolotuĥin-on. — Bonega ideo. Se iu nin ne antaŭis. Kaj plej grave estas, ke tie eblas libere konstrui en sia maniero. Ĉu vere estis tia subita inspiro?

— Simple mi forgesis, — mallaŭte respondis Sainjan. — Tion Luba elpensis. Ŝi foje vekis min nokte. Aŭskultu, diras, Vagarŝako, dum neniu sian manegon sur tiun ĉi kvartalon metis — agu. Ŝi ja ĉiam havas iajn kombinaĵojn...

Kaj ekridis, kontenta.

Poste li rememorigis:

— Hodiaŭ ni aranĝas festenon, ĉu vi venos?

— Kaj Ŝĉukin?

— Li konsentis, kaj eĉ kun plezuro.

— Pri kio li parolos?

— Li diris: nenion gravan, mi rakontos ĉiajn bagatelojn...

Apenaŭ Ustimenko revenis en sian kabineton, venis Bogoslovskij, snufante per cigaredo, kun solena mieno, tre memkontenta. En la okuloj de Nikolao Eŭgenjeviĉ, malgraŭ la grava vizaĝesprimo, estis saltantaj tute malsolidaj diabletoj, kio ĉiam signifis ian sukcesan kombinaĵon.

— Teon, Matejevna! — petis li en la nefermitan pordon.

— Kial vi hodiaŭ estas kvazaŭ festa? — interesiĝis Ustimenko.

— Mi rajtas.

— Ĉu arokon aplikis?

— Kaj kian! Dum plenumado de ĉi ago mi mem ŝvitis — pensis: ne okazu peko. Sed rezultis, ke mi vere estas nevenkulo. En tiu senco, ke neniu povas min venki. Nu kaj ankaŭ mi estas rabisto sur landvojo. Tio estis al mi ĵus dirita.

— Mi ne komprenas, — ridetante pro la grava mieno de Bogoslovskij, tiel ne karaktera por li, diris Ustimenko. — Klarigu.

— Kaj mi klarigos. Sed mi komencos de la venko. Hodiaŭ, esprimante per la lingvaĵo de provizistoj, al ni estos liverita cemento por la infana kirurgio. Duoble pli multe, ol Sainjan bezonas. Ankoraŭ por la tuboj al ni restos.

Matejevna alportis teon, Bogoslovskij, pro granda sekreteco de sia informo, petis ŝin senprokraste foriri.

— Mi miajn metodojn al neniu intencas malkovri, — klarigis li al Ustimenko la kaŭzon de la forpelo de la maljunulino. — Kio estas sekreto, tio estas sekreto.

Matene estis alveturigita sur ambulanco el la cementa fabriko iu kamarado Jaŝkin, kiu pro la malfacila tago — lundo — matene, laŭ lia persona deklaro, «dufoje refreŝiĝis postebrie — unue per biero, kaj poste per vodko». Rezulte tiu Jaŝkin, vane ektiminte falantan trabon, saltis el alto je sep metroj sur ŝotron de sur la skafaldo, kie li laboris. Se li restus sur la skafaldo, la trabo lin ne tuŝus, traflugus pretere, ĝuste al kio, laŭ asertoj, oni kalkulis. Sed ĉi tiel la trabo atingis Jaŝkin-on kaj frakasis al li la kruron. Bogoslovskij kuŝigis Jaŝkin-on por etendado, faris al li transfuzon, ĝenerale, «kondiĉigis». Tiam, certe, alflugas la direktoro, ne tro saĝa, evidente — timigita ĝis tremo de ĉiuj ekstremaĵoj. Tio ja estas komprenebla — «laborprotekto, kie vi estas?»

— Nu? — ankoraŭ ne komprenante, al kio kondukas Bogoslovskij, sed jam divenante, ke estis plenumita ruza kombinaĵo, hastigis Ustimenko.

Nikolao Eŭgenjeviĉ respondis enigme:

— Iu preposto, amiko de la patro, ŝatis fanfaroni: «Melkis mi por vi, patro Eŭgeno, grandan aferon per streĉo de mia dorso». Ankaŭ ĉi tie: mi melkis!

— Kiun vi melkis do?

— La direktoron. Ne per tiu fino al li estas la nazo alkudrita, ke li pensu, sed per tiu, ke li timiĝu. Li estas timema kaj neniel energia. Per la mensa rigardo li vidas nur unu bildon — kiel oni lin metas en malliberejon pro sabota rilato al la problemo de laborprotekto. Kaj mi tielan vivan bildon ne negis.

— Por kio tiel kruele?

— Ja por tio, kara mia Vladimiro Atanazijeviĉ, ke tiu ĉi hunda filo direktoro — se vin ne trafis maljunula sklerozo, tiam vi rememoros — al ni plene rifuzadis pri cemento. Kaj ne nur al ni, sed ankaŭ al Zolotuĥin.

— Ĉu li al vi persone liveris?

Per la grandega manego Bogoslovskij elprenis el la poŝo de la kitelo paperon kaj malfaldis ĝin antaŭ Ustimenko.

— Legu, se vi pri legoscio estis instruita!

En speciale gajaj minutoj de la vivo Nikolao Eŭgenjeviĉ nepre transiradis al tiela lingvaĵo. En gajaj aŭ galaj.

Ustimenko legis kaj ne kredis al la okuloj: okdek tunoj. Sur formularo, en kategoriaj esprimoj kaj kun vosta kaj korna subskribo.

— Do kiel vi tion sukcesis! — ekkriis li. — Ja tio estas neebla rezulto. Li al mi eĉ unu tunon ne donis, kun tuta decidemo deklaris — mi nenion disponas persone, vi povas min eĉ tranĉmurdi.

— Devas li, kiel korvo, scii nur sian «grak!» — subridis Bogoslovskij. — Diris mi al la direktoro, ke bezonas mi ne gipson por kuracado de la Jaŝkin-a traŭmato, sed laŭ nova sistemo — cementon. «Kiom?» — li demandas. Mi, rigardante en liajn kurantajn okulojn, sentime elmetis — cent, mi diras, patro-bonfaranto, tunojn. Li al mi respondas en tiu senco, ke ĉi tie estas malinda koruptaĵo. Tute la direktoro perdis sinregadon kaj ĉiel min insultis. Kaj por mi estas egale — ja ne por mi mem? Ĉi tie ofendiĝi ne konvenas, mi toleris ĉion ĉi humile, ĉar komprenis — li ĝemos, sed liveros. Certe, mi elaŭskultis ankaŭ rabiston sur landvojo, sed kun tempo tiu korvo en sia insulta energio malvarmiĝis kaj pri okdek tunoj skribis. Kaj mi al li diris kun humileco, ke li estas nia bonfaranto kaj patro, kaj ni estas liaj infanoj, ĝenerale mi tian kapran kanton aranĝis, ke eĉ mem ne eltenis, malĝustatempe ekridis...

— Ho, Nikolao Eŭgenjeviĉ, — ĝojante pri la ridindaj artifikoj de sia instruisto, diris Ustimenko, — oni iam nin batos pro tio...

— Mi mem ilin batos, — promesis Bogoslovskij, ekstarante. — Mi ilin tiel fortpotence batos, timemajn kanajlojn, ke ili longe sin gratados. Jen kia troviĝis — li min batos...

Kaj promesis jam el la pordo:

— Necesas elveturigi senprokraste. Dum la afero estas varmega, alie li ŝanĝos sian decidon kaj nuligos sian ordonon. La ĉefan mi faris — mia flugo estas falka, kaj vi, pasero, ne malrapidu! Cetere, Vagarŝako okupiĝu, tempas al li ankaŭ tiujn aferojn lerni, ja li ĉiam malantaŭ niaj dorsoj sian sciencon kreas...

— Ne, Vagarŝako pri tiuj aferoj neniam okupiĝos, — firme respondis Ustimenko.

— Kial do?

— Tial, ke lia tempo por mi valoras pli ol ajna cemento.

Bogoslovskij eĉ ofendiĝis, sed por nelonge, Ustimenko klarigis:

— Vi iru en la dissekcejon, rigardu, kion li kun Hebeisen sorĉas.

— Ĉu la knabo strebas iĝi Pirogov?

— Cetere, vi antaŭnelonge mem diris al mi pri senlima amplekso de lia talento. Kaj eĉ pri tio, ke li estas «entute diablo scias kio!», kaj tio en via lingvaĵo, laŭ mi, estas laŭdo...

Bogoslovskij, jam cedante, iomete kontraŭdiris:

— Tamen la administra agado...

Li rigardis en la obstinan, klinitan vizaĝon de sia ĉefkuracisto, svingis la manon, kuntiris la brovojn, ĵetis rigardon al la mura horloĝo kaj diris incitite:

— Mi iros operacii Puzirjov-on.

— Kun kiu?

— Neĉitajlo tie estas kaj Vagarŝako. Mi pensas, la afero estas malbona.

Li ĉiam koleradis, kiam ne atendis bonon de siaj manoj. Kaj eĉ pli koleradis, se necesis korekti pekojn de siaj tro singardaj kolegoj. Kolegoj, kiuj foriradis de responso. Tiam kolera angoro aperadis en liaj maljunaj okuloj, kaj al demandoj li nur incitite svingadis la manon kaj silentis kun mallongaj suspiroj.

Akompaninte Bogoslovskij-on, Vladimiro Atanazijeviĉ sidis iom, koncentrante pensojn, ferminte la okulojn, poste fiksaŭskultis. Pretere oni ekrulis sur ĉareto tagmanĝon el la porciejo, la unuan pladon — li rigardis en la hodiaŭan menuon — supon fungan. La duan ĉaron li same tralasis, eliris nur al interkapto de la tria. Tiel li ĉiam prenadis provaĵon — ne el la kaldrono: el tie oni scipovis porti konforme, tiujn artifikojn li sciis jam laŭ la milito. Sed ĉi tie estis vera, aŭtentika provaĵo.

Brankardistino Anjo, rimarkinte sur sia itinero la altan, apogiĝantan sur la bastono ĉefkuraciston, bremsis, ridetis, eklumis.

— Ĉu provaĵon? — sonore demandis ŝi.

Ustimenko kapjesis, prenis teleron, forportis al si. Kaj manĝis tutan — tio estis ĝena, sed ja nenie, krom en la malsanulejo, oni lin nutradis. Li havis nenian sian hejmon. Tamen, tutegale neniu ĝismanĝus post li. «Diablo prenu, kiel tio estas stulta, — pensis li, — nu kial, kial, pro kio oni nin ĉi tie ne nutras? Kiu Eŭgeĉjeto tion elpensis? Kio bona estas en tio, ke deĵoranta kuracisto devas manĝi sekan manĝaĵon dum diurno?»

Ekfuminte (li komencis multe fumi en la lasta tempo), Ustimenko telefonis al Losoj «rilate de transportilo» — tiel li, por sia miro, mem esprimiĝis, jen akiristo!

Eksciinte, ke necesas veturigi cementon, Losoj treege miris kaj indignis. Tial li devis rakonti al Andreo Ivanoviĉ la tutan veron kun ĉiuj detaloj.

— Nu, popolo! — miregis Losoj. — Jen skalo! Por unu kruro okdek tunojn. Sed ĉu ne ok? Vi min ne trompas?

— Eĉ ok sur la planko ne kuŝaĉas...

Surmetinte la parolilon, Ustimenko ree fiksaŭskultis. Kaj ree eliris por interkapto de ĉareto kun supo. Tio estis lia metodo, de li elpensita kaj ellaborita ĝis detaloj: ne lasi la kuirejon en kvieto ĝis la fino de tagmanĝo, aŭ vespermanĝo, aŭ matenmanĝo. Por ke tie oni ne trankviliĝu sur la atingoj, sur tio, ke la ĉefkuracisto jam prenis provaĵon. Per pura kulero li glutis el la telero kaj diris al la sonorvoĉa brankardistino:

— Malvarma ja estas la supo. Al via edzo vi tian ne donos! Rulu reen.

— Sed ja la malsanuloj...

— La malsanuloj atendos iomete, tamen ricevos varmegan supon. Kaj hodiaŭ, kaj morgaŭ, kaj postmorgaŭ.

Li ne ŝercis. Liaj okuloj estis koleraj.

— Li sidas trans sia pordo, kiel tigro en embusko, — plendis Anjo en la porciejo, ĉe la severa Mitjaŝin, por sia malfeliĉo.

— Mi al vi, knabino, tian tigron montros, — milde promesis li, — ke ĉiuj plumoj el vi flugos.

Anjo sonore sciigis, ke ŝi ne intencas ĉi tie suferi, trovos por si lokon ne malpli bonan, ĉi tie estas nur sola senespera turmentado...

— Ĉu sur la tero — la lokon? — interesiĝis Mitjaŝin.

— Sed kie ja?

— Do mi vin, karulino, trovos. Ĉu ĉe la riveristoj, ĉu ĉe la fervojistoj. Kaj estos por vi, kara mia, tia neaŭdite flava vivo kreita en la socia linio kaj en la sindikata, tia seninterrompa koŝmaro kaj nehoma teruro, ke vi al ni reen sur fleksitaj kruroj alkuros kaj al la piedoj falos — pardonu mian fiecon kaj mian impertinentecon al tia homo, kiel Vladimiro Atanazijeviĉ. Ĉu vi komprenis?

La brankardistino aŭskultis, aŭskultis kaj subite ekploregis, trapikita de la morna elokvento de la ĉiam silentema Mitjaŝin. La maljuna Matejevna, kiel ĉiam severe kaj edife, konsilis:

— Al li nun necesas anime rilati. Vi, stultulino, ne scias, sed ni scias: lin la edzino forlasis, kun la infano de li forveturis, fiulino, pardonu la malbonan vorton, kamarado Mitĵaŝin.

Mitĵaŝin grumblis:

— Vane, Matejevna, vi klaĉas!

— Pro klaĉoj min neniu kaj neniam povas riproĉi, — firme diris la maljunulino, — mi tian fiaĵon neniam en la vivo faris, sed pri la malfeliĉo de Vladimiro Atanazijeviĉ tiu ĉi koketulino devas scii...

Al la «koketulino» ektremis la lipoj, tiel ŝi ekkompatis la «tigron en embusko». Sed ŝi, por ordo, dentomontris:

— Kaj mi al tio ne rilatas, ke lia edzino fuĝis. Li sur mi sian ĉagrenon ne kompensu.

— Ĉu vi maldungiĝos? — subite per ne sia, virkoka voĉo interesiĝis Mitjaŝin. — Ĉu prepari dokumentojn?

En la porciejon per lacaj paŝoj eniris Nora, ŝia kitelo akre kaj vipe odoris je la operaciejo — je narkozo, eksidis, plendis:

— Pro tiaj bildoj vivi estas simple neeble.

— Kaj kiaj tiaj specialaj bildoj? — interesiĝis Mitjaŝin, kiu ne ŝatis lamentajn parolojn en laboro. «Malsanulejo estas malsanulejo, — asertadis li, — en ĝi, kiel en milito, okazas, ke oni mortas». — Kaj kion signifas — ne eblas vivi? — subite koleriĝis la helpkuracisto. — Al tiu ĉi, vidu, same ne eblas, ĉar al ŝi la voston la ĉefo premis...

Kaj, verŝinte por si bolakvon el la bolkruĉo, Mitjaŝin elprenis el la poŝo papersaketon, el tie — sukeron en pecoj kaj, ĵetinte unu pecon sub la vangon, forte glutis. En tiu momento Nora ekploris.

— Ja kial vi? — miregis li. — Kia malfeliĉo okazis?

Sed ŝi nenion respondis, nur ploris — Nora, kiun dum la militaj jaroj la severa Mitjaŝin eĉ unu fojon ne vidis ne nur ploranta, sed eĉ malgaja. Ŝi ploris kaj kolere ripetadis:

— Ne eblas, ne eblas, ne eblas...

— Sed kio ne eblas ja? Kio?

— Ja tio, ke tiu Puzirjov, la heroo, kiu... Ĉio trakreskis, la hepato estas lezita, ĉio, ĉio. Kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ... ne eltenis, — jam ploregante, parolis Nora, — kun tuta sia memregado ne eltenis. «Se, — li diris, — se oni ne prokrastadus, se ne forpeladus lin, tute ankoraŭ li povus vivi kaj vivi, sed nun...» Kaj sakris, kiam ekiris lavi sin...

— Ĉu kudrofermis? — morne interesiĝis Mitjaŝin.

Nora kapjesis.

— Nu kaj fino, — diris la helpkuracisto. — Nun, Nonjo, estas fino. Sed poste ni, mi al vi donas partian ĵuron, tion neniam allasos. Kaj eĉ nia kulpo en tio ne estas. Pri tio kamarado Stepanov respondu antaŭ la konscienco pro sia malpura ordono. Kiel li tion povis elpensi — aliurbanojn por hospitala kuracado ne akcepti, kiel li povis tian ordonon subskribi...

Li sulkiĝis, kvazaŭ pro subita dentodoloro, eliris en la koridoron, revenis kaj demandis:

— Vi al mi respondu, kiel tiaj pedikoj en nian partion enrampas? Jen iros li, tiu Eŭgeno Rodionoviĉ, sur la placo Puzirjov, kaj kio? Ĉu trairos li tiun placon? Ĉu la piedoj lin transportos?

Satplorinte, foriris ankaŭ Nora, kaj Matejevna diris al plu ploretanta Anjo per sia maljunulina, sed firma voĉo:

— Kaj vi, knabino, ofendiĝas! Ĉu vi scias, kia estas ilia laboro, de doktoroj? Mi en la medicina afero dum preskaŭ duonjarcento bakiĝas, sed neniel kutimiĝas. Sed ĉu mia responso estas tia, kiel ilia? Ne vane oni diras, ke bona doktoro mortas kun ĉiu sia paciento. Kaj tio estas vera, ĝusta...

En la vespera «festeno» ili sidis ĉiuj tri apude — la severa Matejevna, la postplora, en krepa bluzo Anjo kaj la severa Mitjaŝin — kaj atente, kun signifa esprimo, aŭskultis profesoron Ŝĉukin-on, kiu estis rakontanta, sidante ĉe la supro de la tablo, tiel blindige eleganta en sia tvida jako, en bantkravato kun pizoforma desegno, en arĝente amelita ĉemizo, ke litere ĉiuj junaj brankardistinoj kaj flegistinoj, doktorinoj kaj laboratoristinoj de la Unĉanska malsanulejo enviis al Henjo, kiu havas tian edzon. Tamen, ankaŭ Henjo aŭskultis Ŝĉukin-on, paliĝinte, mallevinte la okulojn, verŝajne, por ke neniu vidu ŝiajn admirantajn okulojn, kaŝante sin de lia rigardo, streĉite serĉanta renkonton kun ŝia rigardo. Ja li estis parolanta al ŝi! Kaj li operaciadis malpli bone, se ne aperadis ŝi «hazarde» en la operaciejo ĉe vica elprovo de lia vivsavanta talento, kiam, tute koncentrita, bele streĉita, kun malgrandaj grajnetoj da ŝvito sur la alta kaj pura frunto, li ne forgesadis alparoladi al la ankoraŭ ne kutimiĝintaj al li flegistinoj: «Estu tiel kompleza, donu al mi pinĉtenajlon», aŭ: «Mi dankas vin, Eŭgenia Nikolajevna», aŭ mallonge: «Dankon», kiam brankardistino ceremonie viŝadis lian ardan, ĝis bluo razitan, firman vizaĝon per gazo. Kaj kun ŝi, kun Henjo, li skiadis, ĝenerale maljuna homo, lacigante ŝin ĝis gajaj larmoj, al ŝi, preskaŭ knabino, ankoraŭ nenia kuracisto, rapide kaj facile li desegnadis planon de nova, nevidita, nekredebla operacio, kaj al ŝi li longe voĉlegadis el siaj ŝatataj antikvuloj — el Seneko, Marcialo, Lukrecio, Cicerono, Horacio, Ovidio. Nenion el tio ŝi lernis, li ne riproĉadis ŝin, li nur ĝojis pri tio, kiel ŝi, tiu edzino-knabino, komprenas ĉion, kio estas kara por ŝi, kiel avide ŝi aŭskultas lin kaj kiel rapide plenaĝiĝas, restante tamen knabino, kiel li nomadis ŝin — filino.

Kaj nun, aŭskultante sian edzon kaj mirante pri li, kiel ŝi miradis ĉiam, mirante pro tio, ke tiu homo estas ŝia edzo, ŝi samtempe vidis antaŭ si tiun Saĝan, Maljunan, Grandan kaj Solecan, pri kiu li estis rakontanta, kaj rememoradis frazojn de antikvuloj — memorfiksi Henjo scipovis. «En malfeliĉo endas fari danĝerajn decidojn», — diris li foje al ŝi kaj tuj sekvis la konsilon de Seneko — forlasis ĉion, kaj ili forveturis en Unĉanskon. «Kiu, krom mensoguloj kaj fiuloj, fieras pro falsa honoro?» — demandis Teodoro Teodoroviĉ per vortoj de Horacio kaj momente rompis kun ĉio tio, kun kio aliulo rompi ne kuraĝus. Kaj ankoraŭ el Horacio diris Ŝĉukin: «Kaŝita kuraĝo malmulte diferencas disde senfama sentalenteco», — kaj elpaŝis kontraŭ Ŝilov en malfermita partia kunveno, elpaŝis sola, en tiu ĉi kostumo mem, en tiu ĉi ĉemizo, kun la impertinenta, defia bantkravato kun piza desegno sub brilanta per amelo kolumo. Kaj kiam oni estis frakasantaj lin en la kunveno, ŝi ricevis letereton: «Iu postvivos ankaŭ sian ekzekutiston (Seneko. Leteroj, 13)».

— Teodoro Teodoroviĉ, permesu tamen demandon: kiu li estas, tiu Soleca, Saĝa, Maljuna homo? — demandis Ustimenko, dum Ŝĉukin trinkis teon per rapidaj glutoj. — Ĉiuj deziras scii.

— Tiu kuracisto, kiu skribis pri li, — bele metante la glason sur la subtason, respondis Ŝĉukin, — uzis, se min ne perfidas la memoro, jenan formulon, rilatantan al la moroj kaj moralo de la usona intelektula socio: «La kuracista korporacio ne tiom malproksime foriris antaŭen disde la korporacio de barbiroj, ke ĝi neglektus ajnan rimedon por kalumnii sian elstaran kolegon, se lia antaŭiĝo povas porti al la korporacio materian damaĝon. Tial neniu ekscios la veran nomon de la Soleca, Saĝa kaj Maljuna homo. Neniu ekscios, dum nia socio ne iĝos homa socio, sed ne aro da lupoj, pretaj vori la pli malfortan. La Saĝa kaj Soleca aĝas pli ol okdek, kaj li ne spertas en fiaĵoj...» Jen tiel proksimume. Ĉu ĉiuj komprenas?

— Kia teruro estas ilia vivo! — arde ekkriis Zakadiĉnaja.

— Ĉu vi ne enuas? — demandis Ŝĉukin kvazaŭ ĉiujn, sed reale nur sian edzinon.

Ĉiuj ekzumis, ke al ili estas neniom enue, kaj Henjo nur movis la angulan knabecan ŝultreton, kaj li divenis en tiu movo tutan frazon, necesan al li por tio, ke ankaŭ plu ĉio kaj al ĉiuj estu interesa. «Parolu! — legis Ŝĉukin. — Mi petas, parolu! Ĉu vi povas paroli enue? Ĉu vi ne vidas, kiel mi aŭskultas vin? Kaj ĉiuj aŭskultas. Parolu do!»

— Nu, tiam ne juĝu min pro la sekvaĵo, — diris Teodoro Teodoroviĉ kaj leviĝis.

Rakontante, li ŝatis iradi.

Kaj ree Ustimenko, kvazaŭ per la propraj okuloj, ekvidis la Maljunan kaj Solecan Doktoron kun liaj arĝentaj bukloj ĉirkaŭ la kalvo, kun lia rozkolora, bebe pufa vizaĝo, esprimanta simplecon kaj atingeblecon, kaj ree kvazaŭ ekaŭdis lian firman, sentiman, certan voĉon, voĉon de saĝulo, probable, similan al tiu, per kiu estis prononcitaj la vortoj de multjarcenta aĝo: «Ne tuŝu miajn desegnojn».

— «La plej bonaj el kuracistoj, — memore malrapide parolis Ŝĉukin, — estas en nia socio la plej alta tipo de la moderna homo, dum la plej malbonaj (feliĉe, ili nemultas eĉ en la mondo de profitemo) estas leĝigitaj kaj diplomitaj murdistoj — rememoru koŝmarojn de subaĉetoj de tiaspecaj fiuloj fare de farmaciaj firmaoj... Kasta etiko en la socio, en kiu ankoraŭ ekzistas teruraj leĝoj de korporacia honoro, — ne estas etiko de la honestaj homoj, tio estas io tute alia, io tia, pri kio paroli laŭte estas danĝere: vi estos senigita de pano kaj akvo kaj almozpetados kun ĉiuj parencoj kaj proksimuloj...»

Tiel rakontadis pri la Maljuna kaj Soleca Doktoro Teodoro Teodoroviĉ Ŝĉukin, kaj la laborantoj de la Unĉanska malsanulejo aŭskultadis sian elegantan profesoron, retenante spiradon, ĉar neniu el ili konis tiun korporaciecon kaj tiun specialan sekretan etikon de kuracistoj-gangsteroj, kiun timis eĉ la Saĝa, Kuraĝa kaj Soleca, kies nomon neniu sciis.

— Jen ni kverelas, — paŝante malantaŭ la longa skribotablo, kovrita per littuko kaj primetita per teleroj kun neriĉa manĝaĵo, estis diranta Ŝĉukin, — grumblas: tio al ni ne konvenas, ĉi tio al ni ne taŭgas, ĉu vere, okazas tiel? Sed ĉu ni povas imagi al ni, karaj miaj amikoj, ke la problemo de preventa medicino en iu detalo ne estos subtenita de nia ŝtato? Sed en la mondo de profitemo, kie medicino estas negoco kaj la Granda, Soleca kaj Saĝa estas sola kontraŭ ĉiuj siaj kolegoj, aŭ preskaŭ ĉiuj, — kiel ataki malsanon anticipe, antaŭ ol ĝi donos centoblan rikolton? Ja epidemio donas profiton! Kaj ne vane, jam en la tempoj de Edward Jenner, kiam li proponis sian vakcinon, troviĝis iu titolita, kiu ekkriis: «Sed se tio estas vero, tiam ni perdos variolajn malsanulojn, kaj kiu kompensos al ni nian malprofiton?»

— Fenomene! — ekkriis Zakadiĉnaja.

Ŝi havis aspekton de la unua lernantino, kiam Ustimenko de flanke ĵetis rigardon al Katinjo. Ŝi senĉese faradis notojn kaj, verŝajne, eĉ ion komprenadis ĉe tio. Kaj ŝia nazo brilis.

— Tiu Soleca kaj Saĝa, pri kiu mi nun al vi rakontas, — plu iradis kun plenigita ĝis la randoj glaso Ŝĉukin, — elpaŝis kun deklaro pri tio, kiel li pensas savadi ĉiujare kvindek mil usonanojn, mortantajn pro tio, kion li nomas «atingebla» kancero. Temis, kiel vi komprenas, pri la «X-radioj». Sed tiu metodo estis invadanta en la terenon de negocado de laringologoj, en la terenon de negocado de «gorĝaj» kirurgoj, kiel ili sin nomas, kaj per unuigitaj penoj la diplomitaj medicinaj gangsteroj entreprenis atakon al la Maljuna kaj Saĝa homo. Lia Instituto de kancero, la fiero de la subiraj tagoj de la Soleca Doktoro, nun estas en morta danĝero nur tial, ke la Soleca aplikas la «X-radiojn», savante vivojn, sed samtempe senigante kirurgojn-gangsterojn, prenantajn frenezan monon pro operacioj, de eblo ĝui duonjaran kvieton en Florido, ĉampanon, rusan kaviaron kaj amoron de multekostaj virinoj... La asocio-korporacio-klano-bando, uzante rajton de fortulo, senĉese kontrolas agadon de la Soleca kaj Saĝa, senĉese diskreditigas la Instituton de kancero, senĉese aludas kaj palpebrumas en la gazetaro kaj en la radio kaj pridubas eĉ la ĉefan premison de la Granda Maljuna Doktoro, la premison, kiun ni, sovetiaj medicinistoj, antaŭlonge prenis en nian arsenalon, la premison, kiu tekstas: «Ĉiu kancera malsano pasas periodon, kiam la kancero estas kuracebla».

Trinkinte el la glaso kelkajn glutojn, Ŝĉukin iom paŝis silente, kvazaŭ koncentrante pensojn, poste elprenis notlibreton, foliumis ĝin kaj diris:

— Kelkaj ciferoj: en Usono ĉiujare mortas pro kancero cent sepdek kvin mil homoj. La Saĝa Maljuna Doktoro, pri kiu mi havas honoron al vi rakonti, asertas, ke dudek kvin mil povus esti savitaj, se oni komencus kuraci ilin ĝustatempe. Tio estas malsanuloj je la tiel nomata «atingebla kancero», tio estas tia kancero, kiun eblas atingi per «X-radioj», radiumo aŭ tranĉilo. Kaj plie, asertas la Maljuna kaj Saĝa, eblas savi ne dudek kvin mil, sed kvindek, se ekzistus kompetenta kuracado, kiun tamen necesas pagi, ĉar eĉ lia Instituto de kancero ne povas vivteni sin senpage. La medicinistoj, asertas la Maljuna kaj Saĝa, jam posedas akrigitan, agopretan armilon kontraŭ kancero, sed tute ne por ĉiuj estas profite uzi tiun armilon, kaj tute ne ĉiuj malsanuloj kapablas pagi elspezojn, eĉ minimumajn, por sia kuracado. Per nenio eblas senkulpigi la hontindan normon de mortado pro la kancera malsano, asertas la Maljuna kaj Saĝa kaj malĉifras la aserton: «Se atingebla kancero, kiun oni povas lokalizi, estus ĝustatempe trovita (kio estas tute ebla) kaj se oni kuracus ĝin kompetente (kio devas esti nepra), tiam la atingebla kancero povus transiri en la kategorion de malsanoj, kiuj foriris en historion, kiel pesto en la Mezepoko».

Li remetis la glason sur la tablon kaj trairis per egalaj paŝoj de angulo ĝis angulo de la ĉefkuracista kabineto, kvazaŭ forgesinte pri ĉiuj tiuj, kiuj estis streĉite kaj avide aŭskultantaj la historion pri la Maljuna kaj Saĝa Doktoro. Poste li enrigardis en sian notlibreton kaj diris:

— Jen iliaj observoj, observoj de la Instituto de kancero, kies statistiko meritas estimon per sia vereco: «Malsanuloj je haŭta kancero havas unu ŝancon el kvin resaniĝi en ĝenerala malsanulejo kaj kvar ŝancon el kvin — en speciala malsanulejo, havanta respektivan teĥnikon. Malsanuloj je kancero de tonsilo entute ne havas eblon resaniĝi en ĝenerala malsanulejo, tamen en speciala malsanulejo, posedanta respektivan ilaron, ili povas kalkuli al tridek procentoj de resaniĝintoj. Mallonge dirante, asertas la Saĝa kaj Maljuna Doktoro, miaj observoj montras, ke paciento, suferanta je kancero, havas ĝenerale kvaroble pli multe da ŝancoj resaniĝi en speciala kancera institucio, ol en ĝenerala, eĉ tre komforta malsanulejo».

Ŝĉukin malgaje subridis.

— Ĉu vi komprenas, kio okazis? — demandis li kuntirintan la brovojn Bogoslovskij-on. — Ĉu vi komprenas, Nikolao Eŭgenjeviĉ?

— Kaj kio? — morne respondis tiu.

— Kaj tio, ke eksplodis bombo. Furioziĝis tiuj, kiujn ni kutime nomas «privatuloj». Kaj ili ne povis ne furioziĝi, ĉar la Maljuna, Saĝa kaj Honesta konkludis sian statistikon per vortoj pri murdo de homoj pro profito. La celpafistoj de la Instituto de kancero, armitaj per fusiloj kun optikaj celiloj — mi diras pri la «X-radioj» kaj radiumo, — jam estis batantaj en la centron mem de kancera tumoro, sed la gangsteroj ŝrikis, ke oni senigas ilin de negoco, ke iliaj malsanulejoj estas sur limo de bankroto, kaj la Granda kaj Saĝa estas fripono. La kugloj de la celpafistoj estis pafantaj al la teruro de malrapida sufokiĝo pro gorĝa kancero, mortantoj revenadis al la vivo, kaj dum tiu tempo, pro profito, disde la celpafistoj de la Instituto de kancero oni minacis forpreni iliajn fusilojn. Por neniigo de la celpafistoj oni elpensis terminon «memresaniĝo». La Maljunan kaj Saĝan oni deklaris ĉarlatano, la kabineton de radiuma kaj «X-terapio» oni komencis nomadi «kuirejo de fisorĉistino». Certe! Ĉu eblas kompari kirurgian amfiteatron, kun tuta ties lumo kaj brilo, kaj malhelan, grizan ĉambron, en kiu estas farataj radium-operacioj? Sed la Maljuna kaj Saĝa silentis. La senco kaj esenco de lia vivo konsistis en savado de viktimoj, pri kiuj rezignis kirurgoj. Kaj li savadis kaj savas ilin. Dudek du viktimoj de laringa kancero estis kondamnitaj al morto kaj direktitaj al la Maljuna kaj Saĝa nur por faciligi per surradiado iliajn mortan suferojn. Rimarku, karaj kamaradoj, nur faciligi! La Maljuna kaj Saĝa vokis siajn celpafistojn. Iliaj kugloj dufoje dum tago batadis en la korojn mem de la kanceraj tumoroj. Preciza vojo de la radioj estis direktata per lumkoncentra aparato, kiu fokusis ilin, kiel ordinaran lumfaskon. La celpafistoj pafadis tiel, ke la sana materio ĉirkaŭ la tumoro ricevu minimumon da radiaj lezoj. Mi turnas min al vi, kamaradino Zakadiĉnaja, temas pri via fako. Vi devas labori pli precize kaj pli atente, ol la plej bona kirurgo. Via skalpelo devas esti superpreciza, multe pli preciza, ol mia! Kaj tiam vi kaj mi evitos troan surradiadon, nenecesajn brulvundojn, turmentajn komplikaĵojn. Vi devas havi kompetentajn manojn. Ni — kirurgoj — iam okazas talentaj, sed tamen, kiel asertas la Maljuna kaj Saĝa, ni estas posteuloj de la kruda fako, heredita de la barbiroj, dum vi estas tute ne teĥnikistoj, sed biologoj, vi estas ekspertoj en patologio, kaj vi devas posedi specialan, sesan senson de kuracisto, senson de kuneco kun malsanuloj. Superprecizo — ne forgesu pri ĝi! Surradiado efikas al lezitaj ĉeloj kaj histoj, ĉi tie ne ekzistas formulo de rezisto, kiel por malmolaj metaloj. Vi estas celpafisto, pafanta en la koron de maligna kancero, detruanta ĝin sinsekve kaj metode, kaj al vi devas esperi, kaj je vi devas kredi tiuj viaj dudek du homoj, kiuj venis al vi, kiel tiuj venis al la Maljuna kaj Saĝa, kiu ilin ĉiujn elhospitaligis el sia Instituto tute sanaj homoj. Ĉu vi komprenis min, kamaradino Zakadiĉnaja?

Ŝi ekstaris, faliginte sian kajeron, en kiu estis enskribite, kiomfoje profesoro Ŝĉukin permesis al si nomi «granda» kaj «saĝa» tute ne la solan tiel nomendan. La kajero, en kiu estis notite, ke profesoro Ŝĉukin «glorigadis» la usonan teĥnikon kaj eĉ per unu vorto ne menciis niajn atingojn en tiu tereno, kuŝis malfermita apud la dikaj kruretoj de Katinjo Zakadiĉnaja. Kaj super tiu kajero la sincere emociita Zakadiĉnaja diris mallongan kaj patosan paroladon pri kuracista devo kaj pri sia persona kompreno de tiu ĉi demando. Kaj ŝi ree komencis enskribi, tuj kiam Ŝĉukin facile tuŝis troan lukson de la ĉiovendejo kun kolonoj kaj de la gastejo «Volgo», kie staraĉas samaj kolonoj kaj kie la vestiblo estas tiel absurde grandega, ke el ĝi eblas eltranĉi nemalbonan kanceran fakon por la Unĉanska malsanulejo — onkologion numero du! Kaj numero du, kamaradoj, — tio estas ĝustatempa kuracado, jes, jes, ĝustatempa, ĉar la numero unu estas bona, sed tio ankoraŭ ne estas ĉio, kaj vicoj por enhospitaligo de tiaj malsanuloj estas krimo...

La «krimon» Katinjo, certe, enskribis kaj demandosignon metis, kaj ankoraŭ al ĝi — krisignon.

Kaj oscedis rapide kaj kaŝe, ŝirminte sin per la kajero.

Certe, por ŝi estis tute neinterese aŭskulti Ŝĉukin-on, kiam li rakontadis per vortoj de la Granda kaj Maljuna pri tio, kion signifas esti vera malamiko de kancero. Ŝi nur ankoraŭfoje notis la «grandan» kaj skribis apude: «Ha-ha!»

Ŝin, okupiĝantan pri rentgenterapio, nenio absorbis en la ŝĉukina prelego. Laŭ sia speco de agado ŝi plenumadis preskribojn de kuracistoj, kaj nure. Ŝi surradiadis per sia aparato RUM-3 kaj faradis tion kun konsidero de tiu cirkonstanco, ke «la tempo premas». La tempo, vere, premis, ja la aparato estis sola. Unusola, kaj ili estis multaj — kaj ventroj, kaj ekstremaĵoj, kaj koloj, — ili sidadis en la koridoro kaj interparoladis pri siaj malsanoj. Fojfoje eĉ fanfaronadis — al kiu estas pli malbone. Certe, ŝi kompatis ilin, sed kion ŝi povis fari? Jen Ŝĉukin asertas, ke malamiko de kancero devas esti la plej kuraĝa el kuraĝuloj. Nu, kaj kiel tio rilatas al ŝi? Ŝi plenumas la preskribitan, faras tion, kion oni al ŝi ordonas, kaj fojfoje eĉ demandas:

— Nu, kiel ni fartas?

Sed la tempo, la tempo! Ili tiel ŝatas rakonti pri tio, kiel ili fartas. Ili eĉ eksidas, kaj tie atendas la sekvantaj. Atendas surradiadon, je kiu ili kredas. Do ĉu interesas ŝin tio, ke malamiko de kancero devas posedi tian elstaran kuraĝon, por indiki nenecesajn mortojn, okazintajn kaj pro lia propra kulpo, kaj pro kulpo de kolegoj kaj superaj akademianoj. Al ŝi estis enue aŭskulti pri tio, ke, se viktimon de kancero oni ne kuracas aŭ kuracas nur por ŝajnigi kuracadon, la viktimo ĉiam mortas. Sed se la viktimo de la malbeno, nomata kancero, vivas, tiam ni povas havi specialan, kun nenio kompareblan kontentiĝon: tio, kion ni faris, savis homon.

Ŝi koncentriĝis nur tiam, kiam Ŝĉukin revenis al frua rekono kaj al fulmorapida atako kontraŭ kancero. Ĉi tie al ŝi ree ŝajnis kolera aludo al tio, ke Teodoro Teodoroviĉ opinias, ke ĉe ni estas malbone kun la kuŝloka fonduso en la onkologio, kaj eĉ ne nur en Unĉansko, sed ankaŭ en aliaj urboj, kaj tial senrevene forpasas valorega tempo. Kaj pri la aparataro Katinjo rapide enskribis: ĉi tie Ŝĉukin jam ne aludis, ĉi tie li sincere eldiris, montrinte sian veran vizaĝon de servilulo antaŭ la Okcidento kaj eta kritikanto. Kaj speciale ŝi atentis, kiam Teodoro Teodoroviĉ ekparolis pri maljunuloj, ekmalsanintaj je kancero, kaj pri tio, kiel ilin oni ne tre volonte prenas por kuracado. Ĉi tie Ŝĉukin en entuziasmo kaj incitiĝo ne zorgis pri preciza adreso, ne diris, kie nome kun tia malvarmeco oni rilatas al maljunaj homoj, kaj Katinjo rapide enskribis tiun mankon de adreso en sian kajeron.

— Sed tiutempe, — daŭrigis Ŝĉukin, — ni imagu al ni la Solecan kaj Saĝan, ekmalsanintan je kancero. Kaj imagu la plej gravmienajn vizaĝojn de famaj medicinaj agantoj, kunvenintaj por konsiliĝo, kiam ili dismovas la manojn kaj uzas la savan formulon pri tio, ke «la malsanulon ne endas tro suferigi». Tio estas — ili sen batalo eldonas tian malsanulon al la morto, kapitulacas, levas blankan flagon. Kaj el la vivo foriras batalanto, luktanto kontraŭ la morto, foriras saĝulo, kiu, malgraŭ siaj okdek jaroj, aŭ eble eĉ danke al ili, troviĝas sur la pinto de la modernaj por li scioj kaj en la apogeo, aŭ kiel tio nomiĝas, de ofensiva atako, impeto kontraŭ la malbeno de la homaro — kancero. Kian rajton havas medicinistoj rifuzi pri aktiva helpo al maljuna homo nur tial, ke li estas maljuna?

«Kiuj, kaj kie, kaj al kiu rifuzas medicinistoj?» — enskribis Katinjo Zakadiĉnaja.

Tamen, al Teodoro Teodoroviĉ persone Zakadiĉnaja rilatis bone, malsame ol al Ustimenko, kaj eĉ fieris, ĉar li tiel rekte kaj amike turniĝis al ŝi dum sia prelego. Sed ja la afero estas ne en bona aŭ malbona persona rilato. La afero estas en la ordono, kiun ŝi ricevis de Inna Matejevna Gorbanjuk.

Tial ŝi notadis malbonaĵojn, kaj cetero ŝin ne koncernis. Tamen, kelkajn negativajn fenomenojn de la kapitalisma realo ŝi same enskribis por okazo, se ŝi devos fari politikan konversacion. Ekzemple:

«Preskaŭ neniu el la praktikantaj kuracistoj de Usono ĝustatempe uzis preventan kontraŭdifterian serumon, ĉar ili ne estis interesitaj pri plena neniigo de difterio! Ja ili fojfoje sukcesadis resanigi malsanulon!»

Tiel diris Ŝĉukin kaj tiel, laŭvorte, enskribis Katinjo Zakadiĉnaja.

— Nu, mi lacigis vin hodiaŭ, — neatendite interrompis sin Teodoro Teodoroviĉ, trapuŝiĝis al la edzino kaj, eksidante apud ŝi sur seĝon, kiun cedis al li forte drinkinta kaj tre gravmiena hejtisto Judeniĉ, rapide demandis: — Ĉu ne enue?

— Neniom! — enmetante en tiun simplan vorton sekretan kaj profundan sencon, kompreneblan nur por ili ambaŭ, respondis ŝi. Kaj aldonis: — Ja tio estas vi!

Li kapjesis danke kaj karese. Ĉiuj kuniĝis pli dense, komenciĝis teumado kun interparoloj. Ŝĉukin sub la tablo apenaŭ rimarkeble premis la manon de Henjo. Ŝi respondis al li per sama manpremo.

— Mi devas okupiĝi pri anestezologio, — diris ŝi, — tiam ni ĉiam estos apude. Ĉu vi instruos min?

— Kamarado profesoro! — per densa voĉo malantaŭ iliaj dorsoj prononcis Judeniĉ. — Mi deziras kun vi drinki. Mi estas simpla homo, kaj vi estas granda profesoro, sed mi tamen vin konvinke petas.

— Ni drinku, — vigle kaj gaje respondis Teodoro Teodoroviĉ. — Sed tamen, interalie, ankaŭ mi ne estas grafo. Kaj kio estas simpla homo — mi ne komprenas.

— Hejtisto.

— Inter hejtistoj eblas esti kaj profesoro kaj fripono, tute same kiel inter profesoroj.

Judeniĉ pensis iom kaj ekridegis, kaj tiel timige, ke multaj turniĝis al ili.

— Tion vi elstare diris, — skuis li sian hirtan, kun multaj grizaj haroj, kapon. — Tion pli bone ne eblas diri. Kaj mi por vi kaj mi konjakon alportis. Frenezan monon kostas, sed mi aĉetis. Mi premion ricevis pro la nova tubo — dum noktoj mi ĝin faradis, Vladimiro Atanazijeviĉ per sia responso al mi elpagis, nun mi ĝin fordrinkos. Ja mi estas drinkemulo! — avertis li.

— Eble, ni tiam ne drinku?

— Ĉu vi ofendi min deziras?

Ŝĉukin alŝoviĝis, kiom povis, Judeniĉ kun sia tabureto enkojniĝis inter Teodoro Teodoroviĉ kaj Eŭgenjo Mitjaŝina. En la teko de Ŝĉukin same estis konjako. Li verŝis iomete por Henjo, ĵetis rapidan rigardon al ŝi kaj petis enigme:

— Ne bedaŭru!

— Neniam! — rapide respondis ŝi.

Li kliniĝis kvazaŭ nur por elpreni la botelon el la teko, sed efektive por kisi ŝian manon. Kaj, frapiĝinte per la kapo al la rando de la tablo, ruĝiĝis pro la propra knabeco.

— Ĉu tre doloras? — rigardante antaŭ si, sed ne al li, mallaŭte demandis ŝi.

— Mi ne estas vundita, mia generalo, mi estas mortigita, — diris li gaje, sed plu kun la sama sekreta, alta signifo. — Ĉu por ĉiam?

— Certe, — aŭdis Teodoro Teodoroviĉ ŝian voĉon.

Kaj tra la tablo li turnis sin al Ustimenko.

— Vladimiro Atanazijeviĉ, — diris li, rekte rigardante al liaj okuloj per sia hela kaj akra rigardo. — Ni ĉi tie, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi kun kamarado Judeniĉ kaj mia edzino deziras drinki je vi. Je niaj kvereloj! Je niaj sanaj kaj fortaj kvereloj, ja mi estas fama kverelemulo kaj malpaculo! Je la vivo, plenigita per malkonsentoj kaj miskomprenoj! Je ekzisto de plej diversaj vidpunktoj! Je rajto pri vidpunkto! Kaj, kompreneble, ne je timo, sed je konscienco! Pli mallonge, je la Prometea fajro en la Unĉanska malsanulejo, ĉar mi kredas — vi ne permesos estingiĝi al tiu fajro. Ja ĝi jam brulas.

— Bonege! — kriis Judeniĉ. — Tion vi elstare diris pri hejtistoj! Nu, dankon, kamarado profesoro, mi neniam forgesos...

Ustimenko ekridis, ĉiuj ekaplaŭdis, kaj Judeniĉ ekstaris kaj riverencis.

— Pri mia mastrumaĵo mi petas ne timi, — diris li, alpreminte la polmon al tiu loko, kie li supozis la koron. — Kiel en la frontoj mia «katjuŝo»1 seninterrompe donadis fajron, same ankaŭ ĉi tie, en la paca vivo, miaj fajrujoj ne estingiĝos.

Ankaŭ tiu ĉi festeno tre sukcesis.

La ustimenkaj medicinistoj babilis pri ĉio — kaj ĉe la tablo, kaj en anguloj, kaj eksidinte sur ambaŭ larĝajn fenestrobretojn, kaj en la najbara kuracista ĉambro, kien pro la festeno oni malfermis ambaŭ pordajn klapojn. Estis nur ordonite ne brui, por ne maltrankviligi malsanulojn, kaj en la koridoroj ne tumulti pro la sama kaŭzo. Kaj estis plene malfermitaj la fenestroklapoj, por eltiri tabakfumon.

Vladimiro Atanazijeviĉ sidis apud Bogoslovskij, tiu estis morne rakontanta:

— Hodiaŭ por ni, kuracistoj, iĝis tre facile. Sed en antikvaj tempoj iu belulino Ostrigilda, edzino de Gontran — reĝo Burgundia kaj Orleania — prenis de la edzo lian reĝan ĵuron, ke la kortegaj medicinistoj, kiuj kuracis la belulinon, estos kune kun ŝi vive entombigitaj. Por ke, sciante pri tio, ili pli bone ŝin kuracu. Ĝuste tiel okazis. Mi, interalie, ne dubus pri Stepanov E. R. en tiu senco. Per sia fiordono li tute meritas la sorton de la Gontran-aj medicinistoj. Tamen — mi ŝercas.

— Vi prefere ĉesu pensi pri tio, — konsilis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Kaj iru dormi. Vi tre malbone aspektas.

— Mi ne ekdormos! — respondis la maljuna doktoro. — Mi ĝenerale ĉesis dormi entute. Mi maltrankviliĝas pro tiaj pensoj, kiujn en mia aĝo eĉ pensi estas stulte. Vantaĵo kaj ventaĵo en la kapon rampas, kaj ne en la senco de vantaĵo de la vivo — pri tio mi ne pekas, sed en la senco de penoj redoni al nia patrino kirurgio ties honoron. Por kio estas la tuta historio de tragika medicino kun majestaj mortoj de kuracistoj, farintaj monstrajn eksperimentojn sur si mem, se la dikmuzela Eŭgeĉjeto Stepanov povas subite «mallevi» al ni sian absurdan ordonon?

— Eŭgeĉjeto pro tio ankoraŭ plene pagos, — tranĉis Ustimenko.

— Sed al Puzirjov ja ni per tio ne helpos?

— Sed se ne estus la ordono de Eŭgeno — ĉu helpus?

— Se al Puzirjov oni ne rifuzadus dum tiom da tempo, tiam, eble, ni helpus. Li jam ĉe la unua ekzameno petis direkti lin al mi. Sed al li, kvazaŭ li estus kapricema fraŭlino, oni rifuzis. Sed la tumoro ja kreskas, ne atendas. Kaj ne en mi, certe, estas la afero, sed en la tempo, diablo ĝin disŝiru.

Li drinkis glaseton da vodko, suspiris mallonge kaj sciigis:

— Mi iros. En tedegaj stancoj de komenco de nia erao estis skribite, ke la vivo de la homo limiĝas per cent jaroj, kaj nokto okupas duonon de tiuj jaroj, ke duono de la restinta vivo estas prenita de la infaneco kaj la maljuneco, kaj la cetero pasas inter malsanoj, disiĝoj, entombigoj de proksimuloj kaj tiaspecaj gajaĵoj. Do kie ĝi estas — feliĉo?

— Ĉu vi min demandas? — peze interesiĝis Ustimenko.

Bogoslovskij premis la ŝultron de Vladimiro Atanazijeviĉ per la polmo kaj foriris.

En soleco Ustimenko trinkis teon, aŭskultis laŭtan interparolon de Nora kun Volkov.

— Instruu min ne ruĝiĝi, — estis kolere diranta Nora. — Tio estas simple stulta — mi ruĝiĝas pro ajna bagatelo...

— Nu, tio estas ne tiom simpla, — grave respondis Volkov, — en tio rolas kaj konsisto de la sango, kaj la epidermo, kaj rezervo de memamo...

Nora silentis iom, poste interesiĝis:

— Sed eble mi havas tro da konscienco?

Aŭskulti estis ĝene, Ustimenko leviĝis kaj ekiris al la fenestro. Tie batalis en disputo Sainjan, Neĉitajlo, Mitjaŝin, Luba Gabaj kaj la maljuna Hebeisen. Vladimiro Atanazijeviĉ trovis jam tiun parton de la disputo, kiam ĝian temon kapti jam estis neeble, ĉiu el la disputantoj paroladis la sian kaj koleris, nur sola Mitjaŝin estis diskreta, kvankam same, evidente, konsentis kun neniu...

— Nu kaj kio? — demandis Neĉitajlo.

— Ja tio, ke medicino devas servi al utilo de malsanaj homoj, sed ne la malsanaj homoj — al utilo de medicino, — brilis per la okulegoj Vagarŝako. — Tio estas banala veraĵo. Kaj krome estas nepre konsiderenda, ke ĉiu malsanulo suferas pro sia malsano plus timo. Ĉu vin pri tio oni ne instruis? Malsanulo estas malsanulo, sed ne «kazo», des pli interesa aŭ neinteresa.

— Vagarŝaketo, ne kriu! — petis Luba.

— Sed mi ne povas ami ĉiujn mian malsanulojn! — ekkriis Neĉitajlo, kaj lia buldoga vizaĝo iĝis malfeliĉa. — Mi faras ĉion, kio estas en miaj fortoj, kaj neniu povas min riproĉi...

— Mi povas, — enmiksiĝis Ustimenko.

— Kion vi volas diri?

— Vi ja opiniis ebla foriri al ĉasado, kiam mi lasis vin kiel mian viculon? Ĉu okazis tio? Aŭ mi eraris? Ne, ne pri amo temas...

Diable, kiel li scipovis malbonigi al homoj humoron per sia maldiskreteco. Ja eblus prokrasti la interparolon pri tiu temo ĝis morgaŭ? Aŭ paroli pri la ĉasado hieraŭ?

Neĉitajlo palpebrumis, kaj Hebeisen, ŝajniginte, ke la disputo daŭras, diris:

— Mi estas je la flanko de mia juna amiko Vagarŝako. Psika asepso ne malpli estas grava, ol, kiel tion diri ruse, ol asepso kirurgia. En kirurgia praktiko estas tre grava ne enporti infekto, ĉu tiel, vere? Ĉu ne estas grava ne enporti traŭmato per vorto en psikologiaj interrilatoj inter doktoro kaj malsanulo? Ĉu mi diris kompreneble?

— Tio estas ĝusta! — diris Mitjaŝin. — En tio mi plene subtenas. Tio estas laŭ scienco, nin ankaŭ Aŝĥen Ovanesovna tiel instruadis, se kuracisto estas estimata, tiam lia vorto povas kaj faciliĝon doni kaj litere fari gravan traŭmaton. Mi ankoraŭ deziras klarigi mian penson...

Luba prenis Ustimenkon ĉe la brako, forkondukis en angulon, kie estis malpli brue, kaj diris flustre:

— Vi al mi ne plaĉas, Vlaĉjo. Tiel ne plu eblas.

— Kaj kiel eblas?

— Vi ja ŝin neniam amis. Vi ambaŭ nur malhelpadis unu al la alia. Do kial vi estas kvazaŭ en funebro?

Li senhelpe rigardis al ŝi.

— Tute mi ne estas en funebro, — malrapide ekkoleris Ustimenko. — Ja povas homo laciĝi?

— Povas! — humile konsentis ŝi. Kaj subite, kolere brilinte per la okuloj, diris: — Sed mi ne povas tion vidi. Ĉu vi komprenas? Devas ja homo havi ankoraŭ ian sencon en la vivo krom la afero?

— Nu, devas! — kun suspiro konfirmis li. — Ĉu tio en la senco, ke super la tablo pendu lampŝirmilo? Okazas, ke oni ne sukcesas. Jen ankaŭ mi ne sukcesis.

Li deiris de ŝi kaj el malproksime vidis, kiel ŝi rigardas al li — kolere kaj eĉ kun malamo. Diablo ilin ĉiujn prenu! Kial ilin interesas tio, ke lin forlasis la tiel nomata edzino. Ili lasu lin en kvieto kun ilia delikateco.

Instaliĝinte en la senbrua angulo, li pensadis tie siajn pensojn kaj vidis, kiel unue foriris Hebeisen, kiel adiaŭis ĉiujn Ŝĉukin, kiel findisputis Neĉitajlo kun Vagarŝako, kiel venis Eŭgenjo kaj tiris sian Mitjaŝin-on hejmen. Kaj Nora foriris, kaj ŝia Volkov, eble, ili baldaŭ geedziĝos kaj estos feliĉaj...

Kiam disiris ĉiuj, li surmetis kitelon kaj trairis sian kirurgion. Poste vizitis Puzirjov-on en la onkologia fako. Tiu pririgardis lin vigle kaj gaje per la brilantaj, kontentaj okuloj kaj diris kun ĝoja miro:

— Nur pensu, doktoro, nenio doloras. Nur estas tia sento, ke mi estas kvazaŭ post ebrio. Ĉu tio estas narkozo? Kaj faciliĝo estas certa. Mi sentas, ke la troaĵo en la ventro estis forigita.

Hejmen li treniĝis longe kaj treege miris, ekvidinte en sia kuirĉambro mornan, kun sakoj sub la okuloj, Rodionon Metodjeviĉ-on kun same morna avo Metodo. Apud la pordo estis kunmetitaj valizoj — du pli bonaj, unu malpli bona. La admiralo estis en civila vesto, en kepo kun butono, la avo — en militmarista, bondrapa, admirala, tamen sen epoletoj kaj ĉevronoj.

— Ĉu vi akceptos nin loĝi iom? — demandis Rodiono Metodjeviĉ severe. — Mi kun la paĉjo en la gastejon petis nin enloĝigi, unu dama persono respondis, ke eĉ al komercisto el la FRG ŝi rifuzis. Nu, mi al ŝi diris, ke, eble, ŝi rusan admiralon respektos... sed vane...

— Forpelis per puŝoj! — konfirmis la avo. — Aŭ ploru, aŭ ridu, aŭ kion ajn faru. Banjo ĉi tien nin alveturigis. Vlaĉjo, diris, enlasos sub la tegmenton.

Ustimenko silentis, kunpreminte la makzelojn. La stranga kaj nekutima nocio «sorto» subite, kvazaŭ trae per kuglo, trapafis lin.

— Mi ĝojas, — diris li simple, kiel diradis ĉion kaj ĉiam. — Pardonu, mi ne komprenis unue, en kio estas la afero. Por vi kun avo Metodo estu la ĉambro, mi ĉi tie kutimiĝis. Ni tuj la litojn sur la lokojn metos... Atendu, vi ja eble manĝu...

— Ke vi estos en la kuirĉambro — pri tio ne povas esti eĉ vorto, — ne sen severeco, sed kvazaŭ degelinte, prononcis Stepanov, — ni ĉiuj en la ĉambro lokiĝos kiel en kazerno. Ja tio estas ne por longe, por kelkaj tagoj, mi esperas — ĉio enordiĝos...

Post ne pli ol horo ĉio ankaŭ ĉi tie enordiĝis. Avo Metodo, estante homo ŝparema kaj ne havante kutimon esperi al io bona en la estonteco, kunprenis en tumulto el la Eŭgeĉja bufedo parton de alkoholaĵoj, kiujn li tie trovis, kaj al ili almanĝaĵojn, kiujn li povis porti laŭforte. Korbo kun la provianto staris en la antaŭĉambro. Al la vespermanĝo la avo, eksentinte sin kvazaŭ mastro, invitis ankaŭ la «respektindan maljunulon» Hebeisen-on. Tiu, malgraŭ la malfrua tempo kaj laco post la festeno, eliris, ĝentile riverencante kaj ridetante.

— Schnaps! — klakante sur la botelo per la fingro, elmetis la avo siajn sciojn de la germana lingvo, akiritajn dum la okupacio. — Koko, ovo, lakto, manĝi?

Paŭlo Gerhardoviĉ ne sen miro dankis.

— Jen tiele, — diris la avo, — bonordan venon. Nu, ni drinketu, Vladimiro, kaj falu dormi; estas bone sub tegmento, ja ni jam ne esperis. Kial vi silentas, de vi nek respondo, nek saluto, vi kiel trabo...

— Mi ĝojas, — ripetis Ustimenko, — ĝojas.

— Frostiĝis ni en malvarmo, vin atendante, — renversinte glaseton kaj almanĝante senŝeligitan ovon, klarigis avo Metodo, — eĉ Barbara Rodionovna rekomendis drinki, kiam ni eniros en la ĥaton. Kaj ankaŭ ŝi, kompatinda, frostiĝis, ĉiam per la ŝuoj frapadis. Estas humide, malvarme...

— Kien do ŝi malaperis? — al neniu rigardante, per trankvila voĉo demandis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Kial ŝi kun vi ne eniris?

— Eniris kaj foriris, — nehaste respondis la admiralo. — Jen kamarado Hebeisen kiam revenis, kaj enlasis nin, kaj diris, ke vi baldaŭ aperos...

— Ho jes, Banjo, — konfirmis la maljuna Hebeisen. — Mia unua amiko ĉi tie. La plej unua. Bonega juna amiko!

Baldaŭ ĉiuj kuŝiĝis. Ustimenko insistis pri sia decido — li etendiĝis en la kuirĉambro sur la faldolito kaj estingis la lumon. Sufiĉis por li resti en mallumo, kaj ŝi tuj aperis — Barbara. Aperis la ĉiama kunulino de lia vivo, tiu, al kiu ŝi plendadis, kiam al li estis malbone, kaj al kiu fanfaronadis, kiam li havis per kio. Tiu, kiu estis lia konscienco, lia malfeliĉo, la plej bona flanko de lia animo kaj la plej proksima al li homo eĉ tiam, kiam li tute perdis ŝin. Ŝi aperis — malgajeta, fasta, tia, kia li deziris vidi ŝin en la tempo, kiam lin kovradis deziro instrui ŝin kaj «levi ĝis si», kiel ŝi ŝatis esprimadi en tiu netaksita, la plej feliĉa periodo de lia vivo.

— Stultulo! — diris li al si, renversante la malmolan kusenon. — Stultulo, idioto, ŝtipkapulo!

La tarbagana malsano aperis antaŭ li, la flavaj sabloj de Khara, la nigraj flagoj, ŝiriĝantaj sub vento, kaj li mem, ekmalsaninta je pesto-morbilo, li, skribanta tiam al Banjo leteron. Skribanta leteron kaj ploranta super la paperfolio, mem forpuŝinta ŝin de si kaj aroginta juĝi — turmentanto-rigoristo, kreteno, perdinta tion, kio povus fari el li homon. Kiu li estas nun? Kio li estas sen ŝi?

— Diablo ĉion prenu! — sakris Ustimenko kaj ree turnis la ŝaltilon.

Eĉ la laco ne helpis al li forskui la obsedon. Kaj la lumo ne helpis. Tiel ĉe lumo li ekdormis, kaj kiam turmentata de sendormeco Stepanov eliris mallaŭte en la kuirĉambron por trinki akvon, li ekvidis sur la vizaĝo de Ustimenko esprimon de amara senhelpeco, tute ne karakteran por grizhariĝantaj homoj.

Matene, dum matenmanĝo, en kiu la plej grava homo iĝis la neordinare vigliĝinta, ĉar eksentis sin necesa, avo Metodo, sukcesinta jam du fojojn dentomontri, ke li «ne havas dek manojn» kaj ke «kiel eblas ne trofriti terpomon, kiam ĉi tie estas ne fornelo, sed hontaĵo», — Ustimenko ne eltenis, interesiĝis, kie estas Barbara.

— Barbara, Barbara, — diris la avo, — vi acidkremon metu en la terpomojn. Mi jam al la bazaro kuris, dum vi ĉiuj ĉi tie dormaĉis, ĉu al nenies okulo pafiĝis — de kie estas cepaj folioj? La avo klopodis...

Hebeisen, invitita ankaŭ al la matenmanĝo, kapjesis per la birda kapo:

— Ho, bonege!

— Barbara al Gridnevo forveturis, — ne rigardante al Ustimenko, diris la admiralo. — Ankaŭ ŝi estas elturmentita: jen al Moskvo ŝi kaŝe de mi veturis, poste al mi ŝi tien rapidis, ĉi tie en la malsanulejo estis kun mi. Ja ŝi laboras, la estroj ŝin skoldas...

La avo subite kriis per freneza voĉo:

— La ovoj, maljuna diablo, forgesis mi, murdu min, Rodiono Metodjeviĉ, la ovoj ja en la bolkruĉo estis kuiritaj! Haltu, knaboj, ne manĝu terpomon, kun ovoj ni ĝin manĝos, haltu, atendu!

— Kiel ŝi vivas tie?

— En la laboro oni ŝin aprezas, — ne enprofundiĝante en detalojn, respondis Stepanov, — ĝenerale, ŝi ne plendas.

Sed ĉu pri tio demandis Ustimenko?



1. Fama sovetia raketĵetilo sur ŝarĝaŭtoj dum la dua mondmilito.