Komenco de tre longa tago

La trajno el Moskvo venadis je la naŭa kaj kvarono. Je la deka Ŝtub telefonis al deĵoranto kaj interesiĝis, ĉu alveturis majoro Bodrostin.

— Li alveturis, — respondis la ĉefserĝento. — Sed li estas malsana. El la medicinejo oni sendis lin hejmen en akompano de medicina laboranto. Per sanitara aŭtomobilo.

— Kaj kio al li okazis?

La deĵoranto ne sciis.

Aŭgusto Janoviĉ telefonis al la medicinejo.

Al li oni raportis, ke majoro havas anginon kun tre alta temperaturo, ĉirkaŭ kvardek gradoj. Eble, streptokokan. Ili prenis frotaĵojn. Ŝtub ree telefonis al la Departemento. Gnetov jam estis sur la loko. Li vidis Bodrostin-on. La majoro estas malsana, sed treege entuziasma pri la vojaĝo, — kun emfazo prononcis Gnetov.

— En kia senco — entuziasma?

— En senco de labora entuziasmo. Li estas nomumita via viculo.

— Kiel tiel?

— Hieraŭ Viktoro Simonoviĉ subskribis ordonon.

Ŝtub silentis. General-kolonelo Abakumov V. S.1 eniris en la ludon — jen kion ĉio ĉi signifis. Ne pli kaj ne malpli. Kaj nenien de tio eblas foriri! Kaj estas tute kompreneble, per kio kaj kiom baldaŭ tio finiĝos. Tamen, tio estis komprenebla jam antaŭ monato kaj duono, kiam sur lia raporto pri senkulpeco de Ustimenko A. P., pli ĝuste, sur liaj klarigoj pri la kaŭzoj, pro kiuj ŝi estis liberigita pro malsano, Abakumov skribis rezolucion «galimatio» kaj elpelis Ŝtub-on el la kabineto. Aŭ preskaŭ elpelis. La alta, bela, silentema Abakumov...

— Do, ĉu kun venko revenis kamarado Bodrostin?

— Jes. Ne vane li estis tie tiom longe. Krome...

— Kio ankoraŭ?

— Ankoraŭ estis ordonite al vi elveturi en Moskvon.

Aŭgusto Janoviĉ ree nenion diris.

— Ĉu vi aŭskultas?

— Mi ĉion komprenis, — finfine prononcis Aŭgusto Janoviĉ. — Mi venos poste.

— Kaj... ĉu vi veturos?

— Ordono estas ordono.

— Sed...

— Ni poste interparolos...

Nur surmetinte la parolilon, li komprenis, kian premitan voĉon havis Viktoro. Premitan kaj elturmentitan. Kvazaŭ li mem devis veturi en la ministerion, aperi antaŭ la minacaj okuloj de Abakumov. Kvazaŭ sur lia raporto estis skribite «galimatio». Tamen, Gnetov estis ne el tiaj knaboj, kiuj pretas en ajna momento apartiĝi. Same kiel Kolokolcev...

«Ĉu veturi?» — ankoraŭ preskaŭ trankvile demandis sin Ŝtub.

Kaj trovis en si fortojn subridi:

«Sed kio ŝanĝiĝos, se mi ne veturos?»

Kie okazos la neevitebla? Sed kian signifon tio havas? Ne, tamen, tio havas ian signifon. Ĉu antaŭ la okuloj de Zosja kaj la infanoj aŭ en malproksima foro.

Necesis vigliĝi! Tro malvigle li kondutis. Necesis ekregi sin. Ja la tempo iris! Sed tio estis ne tiom facila — vigliĝi.

Li trairis en feltaj pantofloj tra la kvieta loĝejo. La infanoj jam foriris en la lernejon. Zosja ree kuŝiĝis. En la manĝoĉambro staris du faldolitoj — de Alĉjo kaj de Kraĥmalnikov. La knabinoj, certe, ĉion lasis neordigita. La kato dormis sur la lito de Tutunjo. Kaj en la manĝoĉambro kuŝis volumeto de Puŝkino. Li tamen sukcesis infekti la knabojn, voĉlegante al ili vespere mirindajn strofojn.

Kaj nun li legis:

Kaj bolas rev'; en mens' premita de angor'
    Tumultas vic' de pezaj pensoj;
Senvorte antaŭ mi disvolvas rememor'
    La longan liston de konfesoj;
Mi legas mian vivon nun kun abomen',
    Nur tremon ĝi, malbenon vekas.
Mi plendas kun amar', kaj larmas en ĉagren',
    Sed versojn tristajn ne forstrekas.2

— Sed versojn tristajn ne forstrekas, — ripetis mallaŭte Ŝtub. — Ĉu ili estis?

Kaj respondis, akre rigardante antaŭ sin el sub la dikaj okulvitroj:

— Estis. Mi jam estis komprenanta, sed retenadis min, por ne kompreni ĝisfine. Mi estis komprenanta tion jam antaŭ la milito. Ĉu mi ne komprenis tiam, en Moskvo, atendante la nomumon? Kaj kun Kraĥmalnikov?..

Lia kapo zumis pro la malfacila nokto, kaj, razante sin, li miris pri la edema vizaĝo kaj la flava koloro de la haŭto. Flav-griza... Estas bone, ke la infanoj jam foriris. Li ne povus kun ili nun babili.

«Sed versojn tristajn ne forstrekas», — ree sonis en liaj oreloj.

«Kiam unuafoje aperis tiu penso?» — subite demandis li sin, skrupule finraziĝante. Kiam li penis pri ebleco de tia eliro por si?

Kaj respondis:

«En la malsanulejo, kiam trans la fenestroj estis tute blanke kaj kiam la „monstro“ Kraĥmalnikov estis klariganta kaŭzojn de sia ago. Jen tiam».

— Ŝtubeto, ĉu tio estas vi, kiu paŝas tie? — per dormema voĉo demandis Zosja.

Li respondis: «Mi raziĝis, laviĝis». Kaj eksidis sur la randon de ŝia lito. Apude sur la ŝranketo kuŝis libroj, kaj li komprenis, ke ŝi longe legadis kaŝe, dum li ŝajnigadis, ke li dormas. Tamen hieraŭ ankoraŭ estis espero, ke Bodrostin revenos senrezulte. Malgranda, apenaŭ sentebla espero. Ne, la majoro ne vane du monatojn malŝparis por tiu, laŭ liaj vortoj, «klara afero». Eĉ pli — sesdek kvar tagojn, — tiel li mem diris kun fiero. Kaj Ŝtub, foliumante la firme kunkudritajn paperujojn, suspiris:

— Jes, klara...

La tuta teruro konsistis en tio, ke Bodrostin-on ne eblis malkonvinki. Jes, certe, la estro restis Ŝtub, la plej altranga kaj ĉefa en la Unĉanska departemento sendube formale estis li. Sed nur formale. La estro, kies kanto estas finita, la estro, kiu esence jam ne estas estro: li simple sidas en la kabineto tial, ke oni en la ministerio ankoraŭ ne havis tempon por li; sed ili havos, la demando estas nur en tago — hodiaŭ, morgaŭ, ekstremokaze postmorgaŭ.

Kaj Bodrostin tion sentis.

Tiomgrade sentis, ke eĉ ne kontraŭdiris al sia estro, ĉar tiu jam ne estis reala estro, sed formala ekde tiuj minutoj mem, kiam en la akceptejo de Abakumov li skribis la «klarigan raporton» pri Ustimenko A. P. kaj Bodrostin ĉeestis tion — li same tiam estis vokita en la ministerion. Gladita, lavita kaj razita, nefumanta kaj nedrinkanta, kun butonita vizaĝesprimo kaj kun persista rigardo.

...Kiam ankoraŭ komencis kuiriĝi tuta tiu ĉi kaĉo, Ŝtub frapis per la pugno la tablon. Kaj renkontis rigardon de la bluaj, puraj okuloj. Trankvilan rigardon de homo, konvinkita pri sia absoluta praveco. Sinreganta kamarado. Bonega raportanto pri demandoj de krima malakriĝo de atentemo. Korekta laboranto. Trankvilan, sed nekomprenantan rigardon.

— Ĉi tie, esence, estis farita provo diskreditigi kaj Zolotuĥin-on, kaj Losoj-on, — diris tiam Ŝtub. — Ĉi tie ekzistas aludoj pri tio, ke en la transdono de la domo de la grenproviza departemento al la malsanulejo, same kiel en vico de aliaj okazoj...

Bodrostin kontraŭdiris: sen ordonoj de Moskvo «rilate de tiuj kadruloj», certe, ne estos farita eĉ paŝo. Sed ĉu scias kamarado kolonelo, ke, ekzemple, Losoj, komandante artilerian grupon, ekde la deksesa de novembro de la kvardek unua jaro troviĝis en encirkligo kaj nur fine de decembro...

— Aŭskultu! — ekkriis Ŝtub.

— Mi aŭskultas, — ĝentile respondis Bodrostin.

Ili ambaŭ silentis sufiĉe longe. Ĝis kiam la majoro atentigis Ŝtub-on pri tiu fakto, ke neniu alia, sed ĝuste la troviĝinta en encirkligo Losoj donis konsenton al Ustimenko altiri Hebeisen-on al laboro en la malsanulejo. Kaj la loĝado de la aŭstro en Unĉansko same estis sankciita de Losoj. Ne sen scio de Zolotuĥin.

...Zosja plu dormetis, glatumante la manon de Ŝtub. «Ŝi sonĝas, ke ĉiuj estas hejme kaj dormas», — pensis Aŭgusto Janoviĉ. Kaj terura, senegala angoro premis lian koron. Angoro de la lasta disiĝo.

Sed li ekregis sin.

Lin atendis ankoraŭ pli malfacilaj aferoj!

«Inteligenta laboranto», — diris pri Bodrostin Abakumov. Ĝuste en tiu ĉi momento Ŝtub, esence, iĝis subulo de la majoro. Zinovio Simonoviĉ tion ne sciis kaj ne povis scii. Sed multo jam estis farata preter Aŭgusto Janoviĉ. Malantaŭ lia dorso. Ankoraŭfoje estis esplorita lia biografio — tiu ties parto, la antaŭmilita. Kaj la vortoj estis renovigitaj kaj refreŝigitaj en la memoro de tiuj, kiuj devas scii: «liberaleco, limanta kun helpado al malamikoj de la popolo»; «rekta helpado»; «diskreditigo de la organoj, kiuj...».

Dum sia lasta vojaĝo en la ministerion kun la biografio de Ŝtub konatiĝis ankaŭ Bodrostin. Ĉio estis, kiel li supozis, — fremda, verŝajne, estas homaĉo tiu Aŭgusto Janoviĉ. Aŭ malamiko, kio estas pli probabla. Estas mirinde, kiel oni ne senmaskigis lin pli frue. Perfidon, kontraŭrevolucion kaj sabotadon la novbakita viculo de Ŝtub vidadis ĉie, kaj kun tio vidadis tute sincere. Nek pri ardo de juneco, nek pri senrezerveco de sincereco, nek pri troigoj de disputanto pro la disputo — neniam kaj pri nenio el tio li kredis. En stulteco li nepre vidis anticipe pripensitan intencon de malamiko, en ajna neglekto — konscian krimon. Kio estas simple stultulo — tion Bodrostin ne povis kompreni, kvankam li mem estis homo, ŝajne, ne stulta. Kaj tiel terura estis forto de lia fanatika konvinkiteco, ke homoj pli malfortaj ol li nemalofte cedadis al li, obeadis, komencadis kredi je tio, je kio kredis li, kiel kredas sektanoj.

— Kaj Losoj, kaj Zolotuĥin faris vicon de agoj, objektive sekvigintaj damaĝon al la ŝtato, — diris Bodrostin post ilia unua komuna vojaĝo al Abakumov. — Mi pri nenio insistas, sed mi atentigas vin, kamarado kolonelo, pri depozicioj de provizistoj Visloguz, Salov kaj aliaj. Folioj de la dosiero cent naŭdek kvar, ducent kvardek, ducent kvardek sep de la dua volumo...

Ŝtub silente legis tiun frenezan deliraĵon. Kio okazis en la ŝtato, se jen tia obsedita majoro rajtas suspekti plej honestajn homojn pri diablo scias kio? Al kiu ĉio ĉi necesas? Por kio?

Fine de septembro ĉio estis preparita al komenco de arestoj. Aŭgusto Janoviĉ devis meti sian subskribon post la vorto «aprobas». Bodrostin staris malantaŭ lia ŝultro.

— Ĉio estas dokumentita, da faktoj estas por du juĝaferoj, — estis diranta la majoro. — Mi opinias, tempas tiun ĉi bandon elpreni, ne indas plu prokrasti...

Aŭgusto Janoviĉ malrapide foliumadis la «dokumentojn». Unu post la alia. Fiksrigardadis al ĉiu paĝo kaj transmetadis de dekstre maldekstren. La kruroj de Bodrostin rigidiĝis — li atendis. Atendis senfine. Sed ne hastigis. Plu korekta, sinreganta laboranto — ne vane oni tiel diradis pri li. Finfine Ŝtub fermis la duan paperujon.

— Oni skribis, ne pigris, — diris li. — Sed tamen, kamarado Bodrostin, la aferon endas ĉesigi. Ĝi estas plene kalumnia. Ĉi tie ne estas eĉ unu vorto da vero, se rilati al la demando ne formale, sed esence.

— Ĉu vi estas certa pri tio, kamarado kolonelo?

En la voĉo de Bodrostin sonis miro: ja la konversacio estis okazanta jam post kiam Ŝtub skribis sian «klarigan raporton» tie, en la akceptejo.

— Jes, mi estas certa.

— Kaj vi ne «aprobos»?

— Ne.

— Sed ja Zolotuĥin-on kaj Losojon rekte la afero ankoraŭ ne koncernas.

— Ankoraŭ?

Bodrostin malrapide ĉirkaŭiris la tablon kaj eksidis kontraŭ Ŝtub sen invito. Poste li altiris al si ambaŭ paperujojn. Aŭgusto Janoviĉ ekfumis.

— Tamen, pri tio, ke kompromitaĵoj pri ambaŭ sekvos, mi ne dubas, — prononcis la majoro. — Eblas, ke ili ricevos nur riproĉojn pro perdo de atentemo...

— Nur? Pro perdo de kio? Pro tio, ke ili kredis al honestaj komunistoj?

Majoro iomete paliĝis.

— Sed ĉu ne okazis gravega, krima eraro, kiam ĉi tie estis liberigita la danĝera malamiko de la popolo, sendita al ni agento Aglaja Ustimenko? — Ĉe la vorto «ĉi tie» li almontris per la fingro la skribotablon de Ŝtub. — Aŭ vi plu pensas, ke ŝia dua aresto en Moskvo same estas eraro? Kaj el tio — konkludo, ke niaj organoj senĉese eraras? Kaj eĉ sur la plej alta nivelo?

Liaj okuloj brilis per bluaj lumoj. Per blua, bruliganta fajro. Li kredis, jen kio estis la plej sovaĝa. Kredis al depozicioj de tiaj por ĉiam renversitaj per timo homoj, kiel la buldogsimila Neĉitajlo.

— Sed ja Ustimenko mem levis Neĉitajlon, — diris Bodrostin. — Tiu por li estas ne malamiko, sed protektanto. Tamen Neĉitajlo konfirmas ĉiujn tiujn krimajn agojn, pri kiuj informis, ekzemple, Gorbanjuk. Kaj doktorino Volovik? Kaj Zakadiĉnaja, kiun ĝuste Ustimenko prenis en la laboron?

— Vane prenis, — subridis Ŝtub. — Unuvorte: mi ne «aprobas».

Bodrostin leviĝis.

— Vi povas iri, — diris al li Aŭgusto Janoviĉ. — Sed...

Tio estis momento de malforteco, despera malforteco, kiun li longe ne povis al si pardoni.

— Aŭskultu, majoro, — diris Ŝtub mallaŭte. — Aŭskultu. Ne eblas ja tiel!

Sed Bodrostin ne komprenis.

— Kiel — «tiel»? — interesiĝis li.

Ŝtub ne klarigis. Li nur svingis la manon: iru. Kaj Bodrostin foriris. Post kelkaj tagoj li forveturis pro voko de la ministerio. Kaj hodiaŭ li revenis viculo, «kun venko». Kaj se kamaradon Bodrostin-on ne trafus la malsano, do li jam hodiaŭ komencus arestojn, pri tio eblis ne dubi. Kaj Ŝtub per nenio povus malhelpi al li, ĉar li fakte ne ekzistis, li estis forigita de tiu ĉi afero. Sed li same ne perdis tempon, ne, ne el tiaj homoj estis Ŝtub, por perdi tempon. Kaj ion li tamen atingis, ion, tre por Bodrostin neatenditan...

— Kioma horo, Ŝtubeto? — demandis Zosja.

Li respondis kaj kisis ŝian varman kolon. Tio estis ankaŭ adiaŭo. «Ĉu vere adiaŭo? — pensis li. — Kiel strange. Se tio estus almenaŭ en sufiĉa grado celkonforma...»

— Mi dormas kaj dormas, — diris Zosja. — Kaj vi — neniam.

«Ne, celkonforma, — determinis li por si, glatumante ŝian manon. — Tute celkonforma. Unue, la ĉefa atestanto de la akuzanta flanko iĝos plene diskreditita, kio povos konfuzi ankaŭ Bodrostin-on. Ne certe, sed povos konfuzi, ĝuste tial, ke li ja estas ne koruptulo, sed sektano. Poste, havante respektivajn materialojn, Zolotuĥin agos pli decide. Kaj, fine, estos ekskludita ebleco de tio, kio, sendube, estas preparita por mi de Abakumov. Sekve, al la familio estos ne tiel malfacile».

Zosja subite eksidis en la lito, kvazaŭ ion ektiminte. Li kisis ŝian malfortan ŝultron.

— Kial vi ĉi tie malĝojas, Ŝtubeto, — diris ŝi, prenante lian vizaĝon per la manoj kaj kisante demalsupre al la malmola mentono. — Sidas kaj malĝojas. Ĉu vi matenmanĝis?

— Jes, — mensogis li, ne memorante, ke ne matenmanĝis.

— Ho, neĝo falas! — ekkriis Zosja, rigardante en la fenestron super la ŝultro de Ŝtub. — Kaj la infanoj foriris en dio scias kio. La knaboj eĉ sen paltoj.

Ŝtub returniĝis. Trans la fenestro estis flugantaj maloftaj blankaj muŝoj.

— Tio estas ankoraŭ ne neĝo, — diris li. — Ĝi degelos.

— Aŭskultu, mi tute ne havas monon, — diris ŝi, — la knaboj ĉu vi scias kiel manĝegas. Ia senfunda domo...

— Eble, puto? — korektis li aŭtomate.

— Tio estas tutegala, vi ja komprenas. Ili manĝas konkure unu kun la alia — Alĉjo kaj Kraĥmalnikov. Alĉjo havas ideon, ke Kraĥmalnikov-on necesas nutri, kaj li mem pro tio manĝegas. Ili trempas terpomon en sunfloroleo aŭ en grasmiksaĵo kaj manĝaĉas. Hieraŭ eĉ sen salo...

— «Kaj ni ĝin eĉ nesalitan», — mallaŭte diris Ŝtub.

— Kiel tio?

— Tio, Zonjo, estas el Turgenev, — klarigis Aŭgusto Janoviĉ kaj leviĝis. El la poŝo li prenis tutan monon, kiun li havis, kaj metis sur la ŝranketon. — Legu Turgenev-on.

— Kio estas al vi? — atente rigardante al la edzo, demandis ŝi. — Vin simple ne eblas rekoni.

Ŝtub ne respondis. Estis aŭdeble, kiel, malferminte la pordon per sia ŝlosilo, en la kuirĉambron trairis Tereŝĉenko kaj kiel li tie kolere serĉis kalori-riĉan manĝaĵon. Trovinte nenion konvenan, li pro ĉagreno eltrinkis lakton, kiun li malŝategis, kaj ekiris en la aŭtomobilon.

Jam en uniforma palto Ŝtub ankoraŭfoje eniris al Zosja.

— Aŭgusto, — sidante en la lito kaj kovrinte sin ĝis la gorĝo per la litkovrilo, kun timo diris ŝi, — rakontu al mi ĉion. Ĉu vi havas malfeliĉon?

— Tute nenion, — diris li kiel eble plej vivĝoje. — Estu sana, Zosjeto. Mi revenos malfrue.

Dum ankoraŭ sekundo li staris en la porda embrazuro. Kaj ekhastis. Restis ankoraŭ tre multe da farenda, li, tamen, ĉion planis, sed povis ja okazi deflankiĝoj. Dum li devis ĉion sukcesi.

— Bone vi vivas, — diris al li Tereŝĉenko, kiam li eksidis apud li. — Pri nutraĵoj necesas iel pensi.

Ŝtub ne respondis.

— Proprajn infanojn vi havas tri, ankoraŭ la fremdan sur vian kolon sidigis, sed en la grenejo musoj ĵurnalojn legas. Necesas pensi.

— Al la regiona komitato, — diris Ŝtub.

Zolotuĥin same rimarkis malsanecan aspekton de Ŝtub. Li estis trinkanta teon, kune kun li iomete trinkis ankaŭ Aŭgusto Janoviĉ.

— Ĉu je malario vi neniam malsanis? — demandis Zinovio Simonoviĉ. — Jen Saĉjo en la nuna somero kaptis en Mez-Azio, saman aspekton havis.

— Kaj kiel li ĝenerale?

— Vivas sen zorgoj. Lia afero estas junula. En sciencojn li enfosiĝis kun tuta, kiel oni diras, vervo. Kaj la specialecon ŝanĝis — intencas iĝi kirurgo. Se tiel diri, baptita de la forpasinta Bogoslovskij.

Ŝtub verŝis al si ankoraŭ el la bolkruĉo.

— Vi la sanon ne neglektu, — edife prononcis Zolotuĥin. — Kioman fojon mi ripetas, al mi tiuj ĉi ruĝaj fostetoj-monumentoj anstataŭ vivaj laborantoj — ĝis tiom tedis. Kaj entute, al nenies sepultoj mi iros, al mi tedis, sed al la mia mi gastame invitas.

Li laŭte ekridis.

— Kaj al la mia? — subite demandis Ŝtub serioze kaj eĉ severe.

Zolotuĥin iom perpleksiĝis:

— Kial vi?

— La kapo malbone funkcias, — diris Ŝtub. — Probable, la kontuzo eksteren iras. Tolereblas, sed al tiu ĉi penso mi kutimiĝis. Nur al Zosja estos malfacile. Ŝi estas neadaptita.

— Ĉu vi intencas ion entrepreni? — suspekteme kaj tute mallaŭte demandis Zolotuĥin. — Ĉu malagrablaĵoj? Mi vin avertadis, diablo vi obstina, mi diradis... Kaj kun tiu Aglaja Petrovna... Ŝi ja la sangon havas saman kun la nevo...

— Aglaja Petrovna Ustimenko estas honestega komunisto, — diris Ŝtub. — Kaj vi tion komprenas, Zinovio Simonoviĉ, tute same, kiel mi.

Li leviĝis.

— Vi atentu, — minacante per la pugno kaj same ekstarante, prononcis Zolotuĥin peze. — Vi, Aŭgusto Janoviĉ, ne povas...

Subite li eksilentis.

— Mi iomete laciĝis, — diris Ŝtub per glata voĉo. — Malbone la kapo funkcias. Ne indas atenti tion. Ĉio pasos, kaj ĉio estos bona. Ĉio estos eĉ bonega. Sed iam okazas iomete malfacile...

En la Departemento li ordonis al Gnetov alporti al si la «aferon», kun kiu Bodrostin veturis en Moskvon. Krom la «afero» estis ankoraŭ paketo. El ties enhavo sekvis, ke kaj Svirelnikov, kaj Oĵogin jam donis siajn klarigojn persone al Abakumov pri la sendita en Unĉanskon Ustimenko.

— Jen, Viĉjo, — diris Ŝtub, — jen, kara kamarado. Partizanas mi kun vi, distordas, rompas la ordon. Sed jen demando en la problemo: kiaj partizanoj ne partizanas?

— Kaj ĉu ni estas partizanoj? — rigardante al la malalta Ŝtub per adorantaj okuloj, demandis Gnetov. — Mi neniam pensis...

— Ja ne oficistoj, ne. Ĉar, konsentu, Viktoro, ĉu komunisto povas esti oficisto?

— Sed se oni ordonos?

— Eblas ankaŭ tiel percepti, ĉio eblas. Sed tamen ne necesas. Ĉar ĉi tie la ĉefa estas celkonformeco kaj utilo por la afero. Por la afero de komunismo. Ĉu vi min komprenis, kamarado Gnetov?

— Mi vin komprenis, kamarado Ŝtub.

— Kaj bone, ke komprenis. Nun eksciu por mi detale, kiel statas la sano de majoro Bodrostin? Por kiom al li estas preskribita litkuŝado? Ĉu ne permesos al li bonkoraj doktoroj, dio savu, eliri al laboro ankoraŭ ne refortiĝinta? Do, jen — je mia nomo — neniuokaze. La vivo de kamarado Bodrostin estas kara por la popolo. Ĉu vi komprenis? Kun tuta graveco. Kaj kamaradon Kolokolcev-on al mi kun la dosiero de Gorbanjuk — urĝe.

Restinte sola, Ŝtub malfermis la vazistason: necesas bone malvarmigi la kabineton. Li ankaŭ tion antaŭzorgis. Poste li okupiĝis pri poŝto. Tiu, kiu estis liverita de Bodrostin. Ĉi tie ankaŭ pri Zolotuĥin kaj Losoj venis direktivoj, ankoraŭ ne tute konkretaj, sed malligantaj la manojn al la nova viculo de Ŝtub. Verdire, tute ne al viculo. Morgaŭ, postmorgaŭ, maksimume post semajno subkolonelo Bodrostin iĝos estro en ĉiuj okazoj. Ŝtub scipovis legi paperojn, scipovis kompreni ilian kovritan, sed jam preparitan al malkovro sencon.

— Nu, kamarado Kolokolcev, malnova ĈK-ano kun ŝtala rigardo, — demandis li, kiam Sergio eniris, — laŭ onidiroj, vi ĉiutage la infanon vizitas?

— Ja la knabino ne kulpas, — morne respondis Kolokolcev. — Ne ŝi ja la oron ŝtelis. Kaj ne ŝi homojn sub la kvindek okan artikolon3 kondukadis... Ŝi neniel kutimiĝos al la orfejo.

— Eksidu!

Kolokolcev eksidis. Sur lia vizaĝo rigidiĝis sufere abomenanta esprimo.

— Ĉu vi laciĝis?

— Eĉ tiu vorto ne konvenas, — respondis Sergio. — Kiam mi faris akuzon kontraŭ ŝi? Bodrostin forveturis la kvaran... Do, la sesan — ĉu tiel? Kaj jam la sesan ŝi komencis paroli. Mi tiajn sinjorinojn neniam vidis kaj ne pensis, ke tielaĵo vivas en la mondo...

Ŝtub estis malrapide foliumanta la aferon per sia malgranda fortika mano. Kolokolcev subite rememoris, kiel pafadis Aŭgusto Janoviĉ kaj kiel ne tremis lia mano. Sed nun tremeras la fingroj.

— «Demando», — voĉlegis Ŝtub. — «Kun kia celo vi kalumniis grupon de tute senkulpaj medicinaj laborantoj, sciante, ke...»

Frapinte al la pordo, eniris Gnetov kaj raportis, ke al Bodrostin pli frue, ol post dek tagoj, en la laboron iri oni neniel permesos.

— Komprenite. Nun telefonu, kamarado Gnetov, al doktoro Ustimenko kaj ĝentile petu veturi al mi por dek minutoj. Senprokraste.

La pordo fermiĝis. Kolokolcev trinkis akvon kaj ree sidiĝis en la fotelon. Ŝtub plu estis leganta.

— Nu, do, ĈK-ano kun ŝtala rigardo, mi vin gratulas, — diris Aŭgusto Janoviĉ, ferminte finfine la paperujon. — Brila afero. Bonajn homojn, ni esperu, ĝi savos. De tiaj depozicioj nenien eblas foriri. Ĉu Zakadiĉnaja ne troviĝis?

— Tute malaperis.

— Necesas serĉi. En la historio kun Gorbanjuk, interalie, pli klare ellaboru, kamarado Kololokcev, detalojn de la kalumnio pri ŝia edzo — inĝeniera generalo. Estas tro supraĵe dirite. De la portreto de Gorbanjuk sortoj de homoj multe dependas. Ju pli plene ŝia imago estos de vi modlita, des pli multe da espero. En la senco de bona espero. Ĉu kun Gubin vi konversaciis?

— Hodiaŭ je la dek unua kaj nul-nul.

— Kiel li?

— Jam sciis, ke Gorbanjuk estas arestita. Tre ektimis, ke — pro kalumnio. Tuj faris plenan retroiron.

— Dokumentoj?

— Li ĉion skribis, rapide, kulture. Kaj dankis, forirante.

— Jesakov-on ne forlasu. Li atendu la juĝon.

— Kaj li mem, kamarado kolonelo, eĉ por oraj montoj ne forveturos. Jen paro — li kaj Gorbanjuk.

Ŝtub subite kunpremis la tempiojn per la polmoj. Kaj fermis la okulojn sub la okulvitroj.

— Kion vi? — ektimis Kolokolcev.

— Ja nenion, — respondis Aŭgusto Janoviĉ. — Pri vi mi kontentas. Kaj pri mi. Bodrostin, onidire, estas ĈK-ano, sed ankaŭ ni estas nemalbonaj knaboj. Ankaŭ nin eblas fidi. Ĉu vi pensas, Gorbanjuk estas preta por juĝo?

— Tute. Eĉ morgaŭ.

— Kaj se la cirkonstancoj ŝanĝiĝos?

— Ŝi estas malplena, — pensinte, diris Sergio. — El ŝi eliris aero. Tiel ĉe ni en la kontraŭspiona okazadis dum la milito... Ĉu vi memoras Tompĉik-on, en la kvardek kvara? Tio estis vi, kiu diris tiam: «Li estas malplena». Ĉu ne memoras? Sendita sabotisto kun protezo...

— Mi memoras, — nelaŭte diris Ŝtub, — mi ĉion memoras. — Li ekstaris kaj fermis la vazistason. — Cetere, la leteron de Palij pri la mono vi same al tiu ĉi dosiero almetu. Kaj jen ankoraŭ al vi urĝa laboro. Okupiĝu tuj: fari el la depozicioj de Gorbanjuk kaj el tuta tiu ĉi historio kvin-ses foliojn da ekstrakto, por ke la esenco estu komprenebla al ĉiu ajnulo. Mi tion post du horoj bezonos. Kaj iru, se io necesos — mi vokos.

Ekde tiu minuto la tempo por Ŝtub forte akceliĝis. La horloĝaj montriloj ekmoviĝis pli rapide, necesis hasti. Antaŭ ĉio li telefonis al Zinovio Simonoviĉ kaj petis lin senprokraste alveturi. Tio okazis neniam dum la tuta tempo de ilia komuna laboro. La voĉo de Ŝtub sonis tiel, ke Zolotuĥin eĉ ne disputis.

— Legu, — diris li sen ajnaj ĉirkaŭvortoj, kiam la korpulenta regiona sekretario eksidis. — Mi havas proprajn aferojn, kaj vi dume legu. Poste ni drinkos konjakon kaj diskutos.

Lasinte Zinovion Simonoviĉ-on sola kun la du paperujoj en la kabineto, kiu nun apartenis pli al majoro Bodrostin, ol al li, li mem ekiris en la helan kabineteton de la ekmalsaninta majoro, kie akceptis Vladimiron Atanazijeviĉ-on Ustimenkon.

— Ial vin eĉ rekoni ne eblas, — diris Ŝtub, atente fiksrigardante al la alta kaj larĝŝultra doktoro. — Kaj mi ne komprenas, en kio estas la ŝanĝo.

— Ja jen la kostumon oni al mi konstruis, — subridis Ustimenko, — la edzino devigis. Kaj mi dekutimiĝis de civila vesto, eble tial mi aspektas stulte.

— Ne, kial do, la kostumo estas tute deca, — ĉirkaŭirante Vladimiron Atanazijeviĉ-on kaj ĉikaneme pririgardante la fasonon, prononcis Ŝtub. — La ŝultroj estas iomete troaj, sed de tio ja ne eblas foriri...

Ustimenko diris malcerte:

— Oni diras, mode.

Ili eksidis.

Ŝtub ree kunpremis la tempiojn per la polmoj. Kaj iomete sidis kun fermitaj okuloj. Laco ĉiam pli kaj pli venkadis lian antaŭan energion.

— Aŭskultu, doktoro, — nelaŭte diris li, — mi jen kion... Mi deziris vin demandi: ĉu vi estas certa pri via kolektivo?

— Kiel? — ne komprenis Ustimenko.

— Mi demandas pri via malsanulejo. Nur pri ĝi. Ne pri la urbo kaj ne pri la regiono. Pri la malsanulejo.

— Mi nun responsas pri ĉio, — rekte kaj malvarme rigardante en la okulojn de Ŝtub, diris Ustimenko. — Kaj pri la Unĉanska regiono, kaj pri la urbo, kaj pri mia malsanulejo. Homojn, malamikajn al la Soveta potenco, mi ne konas kaj estas certa, ke tiaj en nia etato ne ekzistas. Se vi deziras konvinki min pri malo, tiam tio estas apenaŭ sukcesa provo. Ĉu mi povas iri?

Ustimenko leviĝis. Per unu mano li jam estis apogiĝanta sur la tablo de Bodrostin, per la alia — sur la bastono.

Ŝtub sidigis lin, trankviligis per ia ŝerco kaj komencis demandi pri detaloj de iuj faktoj, pri cirkonstancoj, kiujn li deziris klarigi ĝisfine. Tion li bezonis por plene kontesti la plej abomenajn ĉapitrojn de la duvolumaĵo de Bodrostin.

— Ĉu vi havas bonajn laborantojn? — mallaŭte kaj malgaje demandis Ŝtub konklude.

— Bonegajn, — respondis Ustimenko.

— Ĉu sen mankoj?

— Mi responsas pri ili. Kaj pri iliaj mankoj same.

— Do, bone, — tute mallaŭte prononcis Ŝtub. — Do, tio estas prava.

La latva akĉento subite abrupte eksonis en lia parolo.

— Ni ĉiuj responsas pri ĉio, — kvazaŭ ĝeniĝante, sed tre firme diris Ŝtub, — laŭmezure de ĉiuj niaj povoj.

Kaj per sia malgranda forta mano li firme premis la maldekstran, kripligitan manon de Ustimenko, akompanis lin al la pordo kaj dum kelkaj sekundoj, enpensiĝinte, rigardis, kiel kun peno malleviĝas laŭ la ŝtuparo la lama doktoro...



1. V. S. Abakumov (1908–1954) — vicpopolkomisaro pri defendo kaj estro de la kontraŭspiona servo «Smerŝ» (1943–1946), ministro pri ŝtata sekureco de la USSR (1946–1951). En 1951 li estis arestita, akuzita pri ŝtatperfido kaj cionisma komploto en la MŜS, pri malhelpo al la «afero de kuracistoj». Post la morto de Stalino akuzoj kontraŭ li estas ŝanĝitaj: li estis akuzita pri fabrikado de la t.n. «Leningrada afero» kaj pri partopreno en la t.n. «bando de Berija». En 1954 li estis juĝita kaj mortpafekzekutita.
2. A. S. Puŝkin. «Rememoro» (1828).
3. La 58-a artikolo de la kriminala kodo de la RSFSR establis responson pri kontraŭrevolucia agado (ĝis mortpafekzekuto).