Epilogo

Post la tagmezo de la deksesa de februaro de la 1965-a jaro parolrajto estis donita al rusa doktoro de medicino Vladimiro Ustimenko. La simpozio pri demandoj de radia terapio malfermiĝis en Parizo antaŭ tri tagoj, oni kunsidadis dufoje dum tago, estis multe da galimatio, fojfoje eĉ anekdota, la sciencistoj laciĝis, kaj por Vladimiro Atanazijeviĉ estis malfacilaj la unuaj minutoj de la referaĵo. Li parolis en la angla malbone, li sciis tion, sed ne penis spriti, ne donacis al la aŭskultantaro ridetojn, medicinajn ĵurnalistojn, emajn al sensacioj, ne fascinis per moda ĉarmo. Liaj poluritaj frazoj, malgraŭ la malbona prononco kaj la severa aspekto de la oratoro, devigis la aŭditorion komence mallaŭtiĝi, kaj poste eĉ tute eksilenti. En la senbrueco fojfoje nelaŭte zumadis filmokameraoj kaj ekbriladis kun momenta siblo lampoj.

La elpaŝo de la sovetia sciencisto koncernis kapablon de radioaktivaj substancoj kaŭzi mutacian efikon en ĉeloj de ĉiuj vivaj organismoj. Speciale detale li traktis la demandon pri rekonstruo de la kromosoma strukturo kun ĉiuj eblaj tragikaj por la idaro sekvaĵoj. Kaj certe, li ne ĉirkaŭiris tion, kion li nomis «krima malpurigo de la planedo» kaj «saltoj en la radiada fono de la tero».

— Das ist Politik! — aŭdiĝis voĉo el la halo, voĉo, plena de indigno, forta kaj potenca. — Das ist Politik, die hier ganz unpassend ist und nie passend wird!1.

La dirinto ekstaris. Ustimenko vidis lin plurfoje ĉi tie en la kulisoj, — kaj trinkanta kafon el malgranda taseto, kaj kun larĝa glaso da konjako, kiun li varmigadis en la polmoj, kaj kun cigaro. Ili rekonis unu la alian en la tago de la malfermo de la simpozio — la lama rusa doktoro kaj la eksa germana medicina kolonelo von Voss, sed ili ne montris tion kaj ne riverencis unu al la alia. En la simpozio von Voss estis prezentanta sian firmaon «Der Heilstrahl» — «La kuraca radio». Li ofte, en paŭzoj, mallonge kaj energie rekomendadis al la «kolegoj» la novegan aparataron de tiu firmao.

— At this point we are concerned with medicine, — trankvile diris Ustimenko, elaŭskultinte la indignan replikon de von Voss. — Assuming of course our view of it as a science, whose purpose and problem is the diagnosis, treatment, and prevention of disease and the improvement of human health2.

La vorton «prevention» — «prevento» — li emfazis speciale.

— If we consider your point of view, — daŭrigis li, — a point of view, which I remember... the point of view, which you expressed once by declaring «so it is, but it cannot be so», — then of course every thing I have stated here is politics. Just as your formula «so it is, but it cannot be so» also is nothing but politics3.

En la halo estiĝis bruo. Aperis odoro de sensacio. La posedanto de la firmao «La kuraca radio» ion kriis, skuante la manojn kun saltantaj manumoj, sed li estis neaŭdebla. La prezidanto, profesoro-belgo, tre junaspekta, malgraŭ siaj sesdek jaroj, leviĝis.

El la halo oni en diversaj lingvoj kriis:

— C'est vraiment interessant!4

— Mitä se merkitsee: «Se on, mutta sitä ei voi olla»? Mitä se merkitsee? Mistä on puhe?5.

— ¡Habla, profesor, habla, nosotros le escuchamos!6.

Vladimiro Atanazijeviĉ turniĝis al la prezidanto. Nek la finnan, nek la hispanan li komprenis.

La belgo suspiris. Sur lia seka bela vizaĝo, kovrita de delikata ruĝeta sunbruno (li ĵus revenis el Svisio, kie li pasigis siajn feriojn sur skioj), aperis miksita sento de obeemo kaj ironio.

— C'est un processus irréversible. Par malheur, outre les savants il y a ici des amateurs de sensations. Et tout ce qui est humain n'est pas étranger aux savants eux-mêmes... Continuez, je vous en prie7.

— Unfortunately, — ree ekparolis Ustimenko, — the attitude, expressed by the words «so it is, but it cannot be so», fettered the development of science not only in the middle ages. It lives to this day and much strength is needed in order to combat it8.

— Ich protestiere!9 — kriis von Voss.

Certe, li protestis. Antaŭ horo li estis respektinda homo, ĉefo de «La kuraca radio», sed post kelkaj minutoj ĉiuj ekscios pri la soldato Regler, kaj kien malaperos tiam la tuta respektindeco de la firmao, tiel malfacile akirita dum tiuj longaj jaroj?

Li kaŝe moviĝis al la flanka pordo kaj, rimarkita de neniu, foriris el la halo, kaj Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko, en atmosfero de tio, kio en la oficiala lingvaĵo nomiĝas «gaja vigliĝo», rakontis pri la skandala okazintaĵo antaŭ dudek jaroj en urbo Unĉansko. Rememorante, li nevole ridetis, kaj nun ĉiuj ekvidis, kia estas lia vera, efektiva vizaĝo, kiel li estas malpeza kaj svelta, malgraŭ sia videbla por ĉiuj kripleco, kaj kiajn li havas vivajn, iomete mokajn kaj senkompromisajn okulojn.

La formulo «tio estas, sed tio ne povas esti», kiel tio ofte okazas en Eŭropo, kie anekdoto povas fari pli multe, ol plej pasia kaj pruva elpaŝo de arda oratoro, vekis simpatiojn de la absoluta plimulto de la simpozianoj al la rusa kuracisto. Kaj jam en «varma, kamaradeca atmosfero» oni komencis fari al li demandojn pri malvastaj, specifaj temoj de radia terapio, al kiuj Vladimiro Atanazijeviĉ respondadis tre klare, mallonge, uzante precizajn sciencajn formulojn. La tempo proksimiĝis al la planita de la reglamento paŭzo, kiam subite fama pola onkologo profesoro Jerzy Raplewski leviĝis de sia fotelo en la dua vico kaj ekparolis per malalta, graŭlanta baso:

— Dwa albo trzy lata temu nasza prasa fachowa donosiła o próbach radzieckiego chirurga, o ile sie nie mylą, oznaczonego literą «U». Temat badania — boczne dzialania terapii promieniowej; badacz dokonywał eksperymentów na własnej osobie. Moi koledzy, będąc w Moskwie w roku sześćdziesiątym czwartym, słyszeli od onkologów rosyjskich, że chirurg, który podpisywał swe informacje literą «U», byl skaleczony w czasie wojny i znalazł jednak siłę powrócić do chirurgii i następnie w ciągu wielu lat prowadził prace doświadczalne, wcale nie pokrzepiajaca jego zdrowia. Więc, jeżeli kolega uwaza moje pytanie za stosowne, czy nie mógłby kolega podać pełne nazwisko uczonego?10

Ree ekbrilis la fulmolumiloj.

Ustimenko silentis. Estis sekundo, kiam li nereteneble deziris simple, kiel tio nomiĝas, forlepori de tiu ĉi respektinda tribuno, sed li komprenis, ke la bastono, kiu estis en lia mano, perfidus lin, kaj li restis.

La prezidanto subite vigliĝis:

— Oui, oui, je me rappelle aussi un travail extrêmement intéressant, publié en 1955, autant que je m'en souvienne. Tout comme celui que vient de mentionner notre collègue Raplevski il était signé de l'initiale «U». Le docteur qui avait fait cette communication d'intérêt unique avait lui-même reçu vingt-deux mille unités. Dans cet ouvrage il y avait une phrase à peu près comme celle-ci (je peux la reproduire, car je l'ai déjà citée plus d'une fois): «L'imagination humaine a peine à concevoir l'ampleur et l'intensité des souffrances causées par la pénétration des radiations dans l'organisme; et pourtant, c'est précisément l'imagination humaine qui a mis au point le traitement actuel des agressions radioactives, traitement d'ailleurs fort efficace». Notre collègue Oustimenko se souvient-il de ces paroles?11

Vladimiro Atanazijeviĉ kapjesis sufiĉe morne. «Se mi povus fali al diablo tra la planko», — pensis li.

— Le symposium vous prie instamment de révéler le nom du docteur soviétique qui, par modestie, n'a signé que de l'initiale «U», — diris la prezidanto. — Si toutefois ce nom vous est connu12.

Ustimenko nenion respondis.

— Wtedy jeszcze jedno pytanie, — ree ekgraŭlis Raplewski. — Może litera «U» jest to początek nazwiska naszego kolegi rosyjskiego, stojącego obecnie na trybunie? Czy milczenie profesora Ustimienko możemy uważać za zgode z naszymi przypuszczeniami?13

Ree estiĝis silento.

Kaj en tiu streĉita silento ĉiuj komprenis ĉion.

Kun tia seketa, korekta kaj diskreta eleganteco, kun kiu tion scipovas fari sciencistoj, komprenantaj, kio estas mallaŭta heroaĵo por la scienco kaj la homaro, la halo leviĝis.

Leviĝis silente.

Leviĝis pro estimo al manko de la tedinta al ĉiuj «publicity», leviĝis pro sento de malklara kulpo antaŭ la homo, kiu faris tion, kion povus, esence, fari ne nur li sola, leviĝis por esti solidara kun li kaj por ke al li estu pli facile porti tiun ŝarĝon, kiu (ja ili sciis!) estis preskaŭ neeltenebla por homo, se li ne havas tian forton de karaktero, kiun havis tiu ĉi rusa kuracisto.

Li rigardis al ili kaj ne komprenis, ke ili ekstaras antaŭ li.

Kaj ili ekstaradis — maljunaj kaj junaj, kalvaj kaj bukloharaj, tute kadukaj, kiel la nuna, delonge emerita Ŝĉukin, kaj tute junaj, kiel Vagarŝako, kia li estis, kiam venis en Unĉanskon, mondfamaj kaj nur proklamantaj sian ekziston, veraj sciencistoj kaj «komercistoj en la templo» — ankaŭ tiaj estis ĉi tie, ili ĉie ekzistas... Sed neniu restis sidi.

Kaj la plej eminentaj — la prezidantaro de la simpozio — same leviĝis malantaŭ la dorso de Vladimiro Atanazijeviĉ.

Li ĉirkaŭrigardis kiel ĉaspelata leporo, mallerte riverencis ien flanken, eksentinte, ke li kovriĝas per ŝvito, kvazaŭ dum longa kaj multlabora operacio, kaj, ne plu kaŝante la bastonon, entirinte la kapon en la ŝultrojn kaj peze lamante, glitis en la flankan pordon.

Nur tiam post li ektondris ovacioj.

Sed nun tio ne estis por li timinda. Nun li pri ĉio fajfis. Li nur viŝis la ŝvitan vizaĝon, enrampis en la palton, reĝustigis la koltukon, surmetis la gantojn kaj sidiĝis en taksion, insultante sin pro malŝparemo.

— Sacré Cœur, monsieur. S'il vous plaît, — diris li al la ŝoforo, kiu forte odoris je ajlo. (Tiun «s'il vous plaît» Vladimiro Atanazijeviĉ por ajna okazo aldonadis preskaŭ al ĉiu franca frazo).

Kaj li pensis: «Kial ĝuste la Sankta Koro?» Sed li tuj rememoris: «Barbara ordonis. Kaj ankoraŭ Notre-Dame de Paris. Kaj manĝi cepan supon en la ventro de Parizo. Kaj ostrojn. Diable, kiam mi sukcesos?»

Estis ĉirkaŭ la tria horo, la suno bruligis plene, kaj li longe rigardis al Parizo — tiela sinjoro en feltoĉapelo kaj gantoj, «maljuna orgojlulo», kiel dirus Barbara, «fanfaronulo». Li rigardis kaj pensis, kiel ŝi demandos, kaj li respondos kaj kiel ĉio finiĝos per tio, per kio ĉiam finiĝadis liaj malproksimaj vojaĝoj:

— Tio estas mirinda. Tiom vidi kaj tiel ne scipovi vidi!

— Nu, Sacré Cœur kiel Sacré Cœur, — diros li. Kaj aldonos el gvidlibro: — Baziliko de la «Sankta Koro». Nu, Monmartro, alte super Parizo. La sonorilo de la baziliko pezas dek naŭ tunojn. Bohemianoj, certe, sur la najbara placeto, tio, alio!

«Ĉu mi enskribu?» — pensis Vladimiro Atanazijeviĉ.

Sed li nenion enskribis — li rigardis. Ne por memorfiksi kaj rakonti, — li simple ne povis ne rigardi. Li vidis, sed pensis jam pri alio: pri tiu galimatio, kiun diris hodiaŭ tiu adepto de okultaj misteroj el ŝtato Teksaso. Kiel tio rilatas al la kancera malsano? Kaj ankoraŭ li pensis pri kaŭzoj de ilia gravmieneco kaj degno. Kial ili tenas sin tiel, kvazaŭ ĉiuj sekretoj de la mondo estas malfermitaj al ili? Ĉu mono faras ilin tiaj? Kaj certe, pri proksimiĝanta simpozio en Varsovio rememoris Vladimiro Atanazijeviĉ. Nepre necesos inkludi en la delegitaron Vagarŝakon. Kaj lian referaĵon enlistigi por diskuto.

«Zorgoplena maljunulo», — pensis Ustimenko pri si eĉ kun kompato.

Sur la strato Lepic li eksentis sin treege malsata kaj, trovinte restoracieton kun pli malmultekosta aspekto, mendis raguon el ŝafaĵo. Pensis iom kaj montris per la fingroj — du raguojn...

En la restoracieto estis malvaste kaj varmege, sian palton li pendigis sur la dorson de la seĝo, la ĉapelon metis sur la genuojn. Juna paro estis interkaresanta kaj interflustranta apud li, vino, kiun oni metis apud lia manĝilgarnituro, estis agrabla, ne acida, ne malvarma. Li glutadis la vinon kaj maĉadis varman panon en atendo de du raguoj — jena dando, frekventulo de monmartraj restoracietoj. Kaj muziko murmuretis ie proksime — ĉu kanteto? Ĉerte, tio estis Barbará, la fama Barbará kun sia iomete raŭka voĉo, kiel ĉe iu Barbara Rodionovna, se ŝi scipovus kanti. Li plurfoje aŭdis tiun faman Barbará-on, «ŝlagrojn» — tiel, ŝajne, oni diradis pri ŝiaj kantoj. Se ŝlagro — do estu ŝlagro, li aŭskultos kontraŭ la sama mono, lin nenio urĝas, li ne iros hodiaŭ en la vesperan kunsidon, ne eblas, kiam al vi ĉiuj gapas, kaj ĝis morgaŭ, esperinde, ili forgesos, trankviliĝos...

Kaj Barbará kantis per la voĉo de Banjo pri tio, ke en Parizo estas pluvo kaj ŝi enuas, kaj li — iu tre necesa al ŝi — ial ne telefonas. Kaj pri la Luksemburga ĝardeno kantis Barbara aŭ Barbará, Ustimenko jam tute konfuzis, verŝajne la vino leviĝis al la kapo. Poste ili ambaŭ, ĉiuokaze iu el ili, intencis veturi al Kapreo.

«Jen kiel!» — pensis Ustimenko.

Post Barbará li aŭskultis ankoraŭ kanteton, kaj ĝi al li same plaĉis:

Parizo, la oldul',
Akrigis la orelojn,
Nia oldulaĉo,
Ho Pariz',
Subaŭskulti volas sub ombreloj
Kion vi parolas antaŭ kis'...

Dum tuta tiu vespero li vagadis tra Parizo. Li estis kaj sur la bulvardo Saint-Michel kaj sidis tie sur benko apud tabaka vendejo, rigardis al la Hotelo de Invalidoj, trafis en metrostacion Saint-Germain-des-Prés, puŝiĝis en tumulto inter la bulvardoj de La Villette kaj strato Saint-Maur, fine elturmentiĝis kaj, ĉirkaŭ la naŭa horo, engrimpis en bankuvon en sia hotela numero. Tiutempe eksonoris telefono, kaj la pordisto diris al li, ke «sinjoro profesoro» tuj parolos kun Moskvo. Envolvinte sin en vilan tukon, Vladimiro Atanazijeviĉ sidis sur la lito kaj atendis. En la aŭdilo io ĉirpis kaj pepis.

— Ha lo, — diris Ustimenko. — Donu al mi mian Moskvon.

— Pour sûr c'est madame qui vous appelle, monsieur, — diris la maljuna babilema pordisto. — Certainement monsieur s'ennuie de madame. Et madame s'ennuie de monsieur. Mais de la patience, un peu de patience, monsieur. Un tout petit peu14.

— Barbara? — kriis Ustimenko.

— Je vous prie15, — diris la pordisto kaj malkonektiĝis.

— Ĉu vi estas? — demandis ŝi.

— En Parizo, imagu. Mi sidas en tuko. Vidis vian Sanktan Koron.

Lia koro batis, kvazaŭ ili estis geedzoj dum dek naŭ tagoj, sed ne jaroj.

— Prenu min al vi, — aŭdis li. — Kial mi ĉiam vin atendas? Dum la tuta vivo mi vin atendas.

Li silentis kaj ridetis.

— Mi deziras dimanĉe trairi kun vi sur la strato Gorjkij, kiel ĉiuj normalaj edzinoj. Mi deziras fotiĝi kun vi sur fono de Minin kaj Poĵarskij. Kaj ke vi donacu al mi riĉan torton kun rozoj el kremaĵo. Ricevo.

— Estos por vi torto, — ridetante, kriis li. — Ĉio estos.

— Vi bezonas oksigenon, — diris ŝi. — Puran aeron. Vi jam dum tiom da tempo veturas tra ĉiaj mondaj ĉefurboj. Kaj neniam ripozas!

— Mi estas fera oldulaĉo, — diris Ustimenko, — trovu alian tian antaŭ kvindekjara aĝo.

— Ĉesu fumi! — kriis Barbara.

— Mi ĉesas, — same kriis li, — baldaŭ ĉesos. Sed la afero estas ne en mi. Kiel vi tie?

Ustimenko fleksis sub sin la longajn krurojn. Estis malvarme sidi en la tuko.

— Ĉu mi?

— Saluton, rufulino, — subite laŭte kaj ĝoje diris li. Ili ĉiam paroladis telefone, kiel du mensmalsanuloj. — Vi estas brava, ke vi divenis telefoni.

— Brava, sed jen, kiel hundino, — plende prononcis ŝi. — Kiom da tempo vi vojaĝas? Ĉu mi por vi estas edzino aŭ hundino? Ĉu hundino, tiel? Kaj ne hastu respondi, mi havas kuponojn por tutaj dudek minutoj. Ĉu mi estas hundino?

Li pli dense volvis sin en la tukon. Kaj diris konvinke:

— Vi por mi estas edzino.

— Ripetu. Ricevo.

— Edzino. Kiel tie fartas Natalia?

— Natalia iris en kinejon. Via kara Peĉjo sidas hejme kaj ŝmiras per ia memfarita kaj fiodora ŝmiraĵo siajn skiojn. La avo demandas pri la logil-hoko.

— Diru al la avo, ke li lacigis min per lia damnita logil-hoko, — kriis Ustimenko. — Ĉi tie en neniu fiŝista vendejo oni scias, kio estas liaj aĉaj logil-hokoj. Ili ne komprenas pri subglacia fiŝkaptado. Kaj mi kun mia angla lingvo ne povas al ili klarigi. Neniajn logil-hokojn ricevos Rodiono Metodjeviĉ.

— Kaj diablo kun ili, — diris Barbara. — Li mem faros. Aglaja Petrovna demandas, ĉu vi estis ĉe la muro de la Komunumanoj?

— Ankoraŭ ne estis, — diris Ustimenko. — Aĥ jes, la plej grava: mi renkontis Eŭgeĉjon. Li estas popo.

— Poto? — demandis Barbara.

— Ne poto, sed popo. Eŭgeĉjo, Eŭgeĉjeto. En la senco — pastro. Kun barbo, ĉu vi imagas? Morti eblas, kvazaŭ en teatro.

Barbara silentis.

— Ĉu vi min aŭdas?

— Mi aŭdas, — diris ŝi. — Mi delonge ĉion sciis. Sed ne deziris vin aflikti. — Ŝia voĉo iĝis obtuza, malklara. — De li ankaŭ Juĉjo foriris, ĉar... nu, vi komprenas.

— Ĉu Rodiono Metodjeviĉ scias?

— Nur tio al li mankis. Nu kaj kia estas la nomita civitano?

— Beata, pomadita, la fingroj kiel kolbasetoj. En iu ortodokskristana delegacio. Li diris, ke li, vidu, same estas viktimo de la kulto. Ĉu ridinde?

— Ne ridinde, — respondis Barbara. — Kiam estos via referaĵo?

— Ĝi estis, ĉio estas en ordo.

— Kion signifas en ordo?

— Ne okazis skandalo, — diris li haste. — Kaj ankoraŭ, mi hodiaŭ aŭskultis Barbará-on. La voĉo estas tute kiel via, se vi scipovus kanti.

— Jen, li jam trovis por si, — diris ŝi. — Mi imagas, kia ŝi estas timigilo.

Li ekridis.

— Morgaŭ mi aĉetos iom por vi kaj Natanjo. Por Peĉjo mi vidis dandan jakon. Ĝi similas al tego por valizo, sed al ili tiaj plaĉas.

— De Sainjan-oj al vi saluto, — diris ŝi. — Ili veturis preter ni al Leningrado. Vagarŝako faros referaĵon ĉe Bairov. Kaj Doleckij kun ili veturas. Kaj aŭtune Staĉjo, verŝajne, en Londono faros referaĵon. Ĉu vi jam havas nokton en Parizo?

— Ne, vesperon. Kion faras la gemaljunuloj?

— Ili ĉiuj estas ŝlositaj en la kuirĉambro, por ke ne malhelpu paroli. Ili...

— Mi vin amas, — interrompis li. — Al Ŝĉukin telefonu, diru, ke en ordo, li komprenos. Ĉu vi estas?

— A ha, vi ellernis!

— Ĉu vi — estas?

— Tio — kiel vi diros. De vi dependas.

— Vi estas la ĉefa, — aŭdis ŝi. — Vi. Ĉu vi memoras nian konversacion tiam, antaŭ dek naŭ jaroj? Ĉu vi memoras?

— Jes. Jes. Jes.

— Neniu, krom vi, neniam.

— Jes, tiel, dankon. Rakontu, kie estas via hotelo. Mi devas scii detalojn.

— Sur la Grandaj Bulvardoj.

— Kaj kiel vi iradas al kunsidoj? Ricevo.

— Nu, al Luvro kaj al Sejno. Sub la volboj de Luvro.

— Jen belegaĵo! Kaj ĉu manovaj platanoj tie estas — mi legis? Ricevo!

— Ĉio estas.

— Kaj la musketeroj? La tri musketeroj?

— Ili povas esti. Kaj bulvardo Saint-Germain estas, kaj Dantono. Li ŝajne almontras al la Medicina lernejo, kie ni kunsidas.

— Kaj la Tuileria ĝardeno?

— Mi kisas vin, — diris Ustimenko. — Kaj ĉiujn kisas. Kaj Peĉjon por ajna okazo vergu. Ĝis revido, rufa...

— Mi estas grizhara, stultuleto, — kriis ŝi. — Kaj ne surmetu la parolilon, ankoraŭ tri minutoj restis. Parolu.

— Vi tutegale estas rufa, — diris li.

— Parolu do, parolu. Ne gravas kion, sed nur parolu.

Oni malkonektis ilin sur la plej grava. Li ne sukcesis rakonti al ŝi por Teodoro Teodoroviĉ pri la modifo de Canivier. Estas mirinde, kiel li neniam kaj nenion sukcesas fari ĝustatempe. Certe, la maljunulo estas emerita, sed al li ja estas interese. Kaj li telefonus al siaj disĉiploj.

Tamen, li skribos leteron kaj sendos per aerpoŝto.

Sed kiam li eksidis al la tablo, tuj eksonoris la telefono.

— Saluton, Herr Professor, — diris gajeta Bor. Gubin. — Mi apenaŭ sukcesis trovi viajn parizajn koordinatojn. Jen kio, amikego. Ni donas detalan materialon pri via simpozio. Ĉi tie mi havas preparitajn demandojn...

— Ja de kie vi? — miris Ustimenko.

— Kiel de kie? Moskvo, Sivcev Vraĵek, de kie ja ankoraŭ? La artikolo jam staras sur la paĝo. Necesas precizigi iujn detalojn. Do, tiel...

Li ekmurmuris, fosante, verŝajne, en siaj notoj. Kaj Ustimenko sidis kaj atendis...

Je la unua horo de nokto li finis la leteron al Ŝĉukin. En la letero estis nenio pri Parizo. Eĉ ne unu vorto. Nur pri la modifo de Canivier, sed kun ĉiuj detaloj kaj eĉ kun du skemoj. Ĉiam liaj leteroj rezultadis sekaj.


Sosnovo
1962–1965



1. Tio estas politiko! Tio estas politiko, por kiu ĉi tie ne estas kaj ne povas esti loko! (germane).
2. En tiu ĉi okazo ni parolas pri medicino. Akceptante, certe, nian vidpunkton al ĝi, kiel al scienco, kies celo kaj tasko estas rekonado, kuracado kaj prevento de malsanoj kaj plibonigo de la homa sano (angle).
3. Se ni konsideras vian vidpunkton — vidpunkton, kiun mi memoras... la vidpunkton, esprimitan de vi foje per formulo «tio estas, sed tio ne povas esti», — tiam, certe, ĉio, kion mi rakontis ĉi tie, estas politiko. Same, kiel politiko estas ankaŭ via formulo «tio estas, sed tio ne povas esti» (angle).
4. Tre interese! (france).
5. Kion signifas «tio estas, sed tio ne povas esti»? Kion tio signifas? Pri kio temas? (finne).
6. Parolu, profesoro, parolu! Ni aŭskultas! (hispane).
7. Tio estas neinversigebla procezo. Bedaŭrinde, ĉi tie krom sciencistoj estas nemalmulte da ŝatantoj de sensacioj. Kaj ankaŭ al la sciencistoj mem nenio homa estas fremda... Daŭrigu, mi petas vin (france).
8. La pozicio «tio estas, sed tio ne povas esti», bedaŭrinde, katenis la sciencon ne nur en la Mezepoko. Ĝi vivas ankaŭ ĝis hodiaŭ kaj postulas multajn fortojn, por lukti kontraŭ ĝi... (angle).
9. Mi protestas! (germane).
10. Antaŭ du aŭ tri jaroj nia faka gazetaro menciis pri eksperimentoj de sovetia kirurgo, se mi ne eraras, signita per litero U. La temo de la esploro estis flankaj efikoj de radia terapio, la eksperimentojn la esploristo faris sur si mem. Miaj kolegoj, estinte en la sesdek kvara jaro en Moskvo, aŭdis de rusiaj onkologoj, ke la kirurgo, kiu subskribis siajn mesaĝojn per la litero U, estis grave vundita en la milito, sed tamen trovis en si fortojn reveni al kirurgio, kaj poste dum multaj jaroj faradis esploran laboron, tute ne plibonigantan lian sanon. Do, se la kolego trovos mian demandon konvena, — ĉu li povus diri la plenan nomon de la sciencisto? (pole).
11. Jes, jes, mi same rememoras unu tre interesan laboraĵon, publikigitan, kiom mi memoras, jam en la kvindek kvina jaro. Ĝi, same kiel tiu, kiun menciis kolego Raplewski, estis subskribita per la litero U. La doktoro, kiu faris tiun unikan mesaĝon, ricevis dudek du mil unuojn. En la verko estis proksimume tia frazo (mi povas reprodukti ĝin, ĉar mi ĝin plurfoje citis): «La homa imago malfacile povas konscii ampleksojn kaj profundon de suferoj, kaŭzataj de penetranta radiado en la organismo, kaj samtempe ĝuste la homa imago kreis la modernan sistemon de kuracado de radiadaj lezoj, kaj kun tio tre efikan». Ĉu nia kolego Ustimenko memoras tiujn vortojn? (france).
12. La simpozio konvinke petas vin malkovri la nomon de la sovetia doktoro, kiu pro modesteco subskribis per la litero «U». Se, certe, tiu nomo estas de vi konata.
13. Tiam ankoraŭ unu demando. Eble, la litero U estas komenco de la familinomo de nia rusa kolego, staranta nun sur la tribuno? Eble, la silenton de profesoro Ustimenko ni povas opinii konsento kun nia supozo? (pole).
14. Verŝajne, tio estas la sinjorino, kiu vin vokas. Verŝajne, la sinjoro sopiras pri la sinjorino. Kaj la sinjorino sopiras pri la sinjoro. Sed paciencon, iomete da pacienco, sinjoro. Tute malmulte (france).
15. Bonvolu (france).