XVII

Enirinte en la bluan halon, kie sur luksa pargeto reflektiĝis lumoj de la lustroj, kaj ankaŭ miaj kruroj ĝis la genuoj, mi pasis preter perdita de iu rozo kaj levis ĝin por aŭguri, ke, se en la floro estos para nombro de petaloj, mi vidos hodiaŭ Molly-n. Deŝirante ilin en la fermitan manon, por ne fari rubon, kaj stumblante inter robaj trenaĵoj, mi rimarkis, ke al mi rigardas paro de nigraj okuloj de ruĝvanga koketa vizaĝo. «Ĉu amas, ĉu ne amas, — diris al mi tiu virino, — kiel al vi rezultis?» Ŝiaj amikinoj ĉirkaŭis min, kaj mi haste ŝovis la manon en la poŝon, ĉirkaŭrigardante, meze de la belulinoj, kiuj mokadis Sandy-n, kvankam tre ĉarme. Mi diris: «Nenio rezultis», — kaj, verŝajne, estis malserena tiam, ĉar ili min forlasis, ŝovinte en la manon ankoraŭ unu floron, kiun mi aŭtomate metis en la saman poŝon, subite pro granda kolero ĵurinte neniam edziĝi.

Mi estis konfuzita, sed baldaŭ rekonsciiĝis kaj komencis rigardi, kien mi trafis. Interalie, mi pasis tri aŭ kvar pordojn. Se la unua halo estis tre granda, do tiun ĉi mi plenrajte povas nomi giganta. Ĝi estis tegita per verda muaro, kun marmora planko, kies fajne kaj bizare skulptitaj niĉoj estis plenigitaj per polurita arĝento. Sur la muroj malestis speguloj kaj pentraĵoj; de la plafono ĝis la planko la muroj estis vertikale dividitaj, en egalaj distancoj, per lila modluro, kovrita per subtilega arĝenta arabesko. Ses lustroj pendis laŭ unu linio, irante en la mezo de la plafono, kaj en interspacoj inter la lustroj kaj en la anguloj de la halo brilis pentraĵoj. Fenestroj ne ekzistis, aliaj pordoj same ne ekzistis; en niĉoj staris statuoj. Ĉiuj gastoj, enirinte ĉi tien, malaltiĝis, kvazaŭ mi rigardus el tria etaĝo al placo, — tiel alta kaj vasta estis la amplekso de la ejo. Preskaŭ trionon de la spaco okupis tabloj, kovritaj per tablotukoj, blankegaj, kiel mara ŝaŭmo; la tabloj similis ĝardenojn, ĉar ĉiuj ili brilis per amasoj de freŝaj floroj. La tabloj, aŭ, pli ĝuste, unu tablo en aspekto de kvarangulo, malplena interne, kun pasejoj internen ĉe la mallarĝaj finoj de la kvarangulo, kreis du rektangulajn «C»-ojn, turnitajn unu al la alia kaj ne tute dense kunigitajn. Sur ili kontinue, simile al arabesko de koloraj juvelŝtonoj, brilis lumoj de vinoj, oro, arĝento kaj mirindaj vazoj, eligantaj inter raraj fruktoj verdan ombron de rampaj vegetaĵoj, kies bukloj kuŝis sur la tablotuko. Ĉirkaŭ la tabloj gastojn atendis malpezaj foteloj, tegitaj per oliva veluro. En egala distanco for de la anguloj de la tabla kvarangulo altis spiralaj bronzaj kolonoj kun gigantaj kandelabroj, kaj en ili brulis veraj kandeloj. La lumo estis tiom forta, ke en la plej malproksima loko mi precize distingis trajtojn de homoj; eblas diri, ke pro la lumo la okuloj sentis varmegon.

Ĉiuj estis eksidantaj, bruante per vestaĵoj kaj per movado de seĝoj; staris murmurado, priblovita de sonora eĥo. Subite iu sola vorto, klare eliĝinte el la rumoro, ĉirkaŭflugadis la murojn. Mi estis pene iranta al tiu loko, kie mi vidis Hanuver-on kun Duroc kaj Dige, sed malgraŭ tuta mia serĉado, ne povis rimarki Estamp-on kaj Pope-on. Perokule serĉante liberan lokon ĉe la fino de la tablo, pli proksima al la pordo, tra kiu mi eniris ĉi tien, mi vidis ankoraŭ multajn neokupitajn lokojn, sed mi prefere permesus forhaki mian manon, ol eksidus mem, timante esti malproksime de la konataj vizaĝoj. Tiam Duroc ekvidis min kaj, lasinte konversacion, aliris kun neglekta aspekto.

— Ci sidos kun mi, — diris li, — tial eksidu sur tiun lokon, kiu estos maldekstre de mi, — dirinte tion, li senprokraste foriris, kaj baldaŭ, kiam plej multaj gastoj eksidis, mi okupis fotelon antaŭ la tablo, havante dekstre Duroc-on, kaj maldekstre — altan, maldikegan, kiel stango, sinjorinon, aĝan ĉirkaŭ kvardek jarojn, kun vizaĝo de rufa maldika viro kaj kun tiom longaj ungoj de la etfingroj, ke, mi pensas, ŝi povus senĝene manĝi sen forko. Sur tiu sinjorino briliantoj pendis, kiel riboj sur arbedo, kaj ŝia akra nuda kubuto sentiĝis en mia flanko eĉ en distanco.

Hanuver eksidis ĉe la kontraŭa flanko de la tablo, en iom oblikva direkto de mi, kaj kontraŭ li inter Duroc kaj Galway lokiĝis Dige. Thomson sidis inter Galway kaj tiu hispano, kies karton mi intencis rigardi post dek jaroj.

Ĉirkaŭ mi ne ĉesadis konversacio. La sono de tiu konversacio transflugadis de unu persono al alia, de unu al du, ree al unu, tri, du kaj tiel seninterrompe, ke ŝajnis, ke ĉiuj parolas, kiel instrumentoj de orkestro, disvolvante ĉiu siajn notojn — vortojn. Sed mi estis nenion komprenanta. Mi estis embarasita de la manĝilaro, staranta antaŭ mi. Ĝin oni devus meti en muzeon sub vitran kloŝon. La maldika sinjorino, almetinte al la okuloj sian lorneton, atente pririgardis min, farinte min sinĝenema, kaj ion diris, sed mi, nenion kompreninte, respondis: «Jes, tiel». Ŝi ne plu alparoladis min, ne rigardis al mi, kaj mi sincere ĝojis, ke mi per io malplaĉis al ŝi. Ĝenerale mi estis kvazaŭ en nebulo. Tiutempe, komencante kompreni la okazantaĵon, tio estas — devigante min rimarki apartajn trajtojn de la sceno, mi vidis, ke ĉirkaŭ la tabloj ruliĝas elegantaj orumitaj ĉaretoj sur altaj radoj, plenaj de brilanta vazaro, el sub kies kovriloj fumas vaporo, kaj sub la fundoj brulas bluaj fajroj de alkoholaj primusoj. Mia telero malaperis kaj revenis el mano, subite aperinta en la aero, — kun kio? Mi devis manĝi tion, por ekscii. Venis odoro de tia gastronomio, de tiaj artifikoj de kuirarto, ke ŝajnis, ke sufiĉas manĝi iomete, kaj mi ebriiĝos nur pro sola ekscitiĝo ĉe penso, ke mi manĝis tiun aroman artaĵon. Kaj tiam, kvankam tio povas ŝajni stranga, min subite kaptis besta knabeca malsato, delonge akumuliĝinta inter impresoj, subpremantaj ĝin; mi sekigis altan travideblan glason kun nigra vino, retrovis min mem kaj formanĝis dufoje ĉion sen restaĵo, tial la telero revenis plena trian fojon. Mi lasis ĝin stari kaj ree trinkis vinon. En ĉiuj flankoj mi vidis glasojn kaj pokalojn, alportatajn al la lipoj. Sub la plafono en la alia fino de la halo de sur alta balkono ektondris la orkestro kaj daŭrigis malpli laŭte, ol la bruo de la tablo, rememorigante pri la brila Lando.

Tiutempe komencis bati nevidebla horloĝo, klare kaj malrapide batis dek unu, superinte per la sono ĉion — la bruon kaj la orkestron. En konversacio, dekstre de mi, sonis vorto «Estamp».

— Kie estas Estamp? — diris Hanuver al Duroc. — Post la tagmanĝo li subite malaperis kaj ne aperadis. Kaj kie estas Pope?

— Antaŭ ne pli ol duonhoro, — respondis Duroc, — Pope plendis al mi pri neeltenebla migreno kaj, probable, foriris por kuŝi. Mi ne dubas, ke li venos. Sed Estamp-on ni plej verŝajne ne ĝisatendos.

— Kial?

— Nu... ĉar mi vidis lin... en rendevuo...

— J-jen, — diris Hanuver, malsereniĝinte, — hodiaŭ ĉiuj foriras, ekde la mateno mem. Aperas kaj malaperas. Jen, ankoraŭ forestas ŝipestro Orsuna. Sed mi tiel atendis tiun ĉi tagon...

Tiutempe alflugis al la tablo dika nigra homo kun razita, ronda vizaĝo, prizorgita kaj sunbruna.

— Jen mi, — diris li, — ne tuŝu ŝipestron Orsuna-n. Nu, aŭskultu, kia estis historio! Ĉe ni aperis feinoj!

— Kiel — feinoj?! — diris Hanuver. — Aŭskultu, Duroc, tio estas amuza!

— Indus venigi feinon, — rimarkis Dige, farante gluton el maldika pokalo.

— Estas kompreneble, ke vi malfruis, — rimarkis Galway. — Mi entute ne venus.

— Nu, jes, — vi, — diris la ŝipestro, kiu, evidente, hastis rakonti pri la okazintaĵo. Dum unu sekundo li eltrinkis glason da vino, fosis per la forko en la telero kaj komencis senŝeligi piron, svingante la tranĉilon kaj levante la brovojn, kiam, rakontante, miradis mem. — Vi estas alia afero, sed mi, vidu, estas tre okupita. Do, mi forkondukis la jaĥton en la dokon kaj estis revenanta sur kutro. Ni estis navigantaj apud la malnova moleo, kie staras najle fermita pavilono. Estis ĉirkaŭ la sepa horo, kaj la suno estis subiranta. La kutro iris proksime de arbustoj, kiuj prikreskis la moleon ekde la kvina buo ĝis la Glacia Rojo. Kiam mi atingis la sudan angulon de la pavilono, mi hazarde ĵetis rigardon tien kaj ekvidis en arbustoj, ĉe la akvo mem, belegan junulinon en silka blanka robo, kun nudaj brakoj kaj kolo, sur kiu brilis flama perla koliero. Ŝi estis nudpieda...

— Nudpieda, — ekkriis Galway, dum Hanuver, rektiĝinte, subite komencis streĉe aŭskulti. Duroc estis konservanta afablan, nepenetreblan rideton, kaj Dige facile levis la brovojn kaj gaje kuntiris ilin en rideton de la supra parto de la vizaĝo. Ĉiuj estis interesitaj.

La ŝipestro, ferminte la okulojn, kategorie svingis la kapon kaj kun ĉagreno suspiris.

— Ŝi estis nudpieda, — tio estas tute ekzakta esprimo, kaj ŝiaj ŝuoj staris apude, kaj la ŝtrumpoj pendis sur branĉo, — nu, vere, tre ĉarmaj ŝtrumpetoj, — araneaĵo kaj brilo. La feino tenis la piedon en la akvo, tenante sin per la manoj je trunko de avelujo. Ŝia alia piedo, — la ŝipestro ĵetis al Dige pentan rigardon, interrompinte sin mem, — mi petas pardonon, — ŝia alia piedo estis tre malgranda. Nu, certe, ankaŭ tiu, kiu estis en la akvo, ne pligrandiĝis dum unu minuto...

— Piedo... — interrompis Dige, pririgardante sian maldikan manon.

— Jes. Mi diris, ke mi kulpas. Do, mi kriis: «Stop! Motoron malantaŭen!» Kaj ni haltis, kiel ĉashundo super koturno. Mi diru: prenu penikon, pentru ŝin. Tio estis feino, mi ĵuras per mia honoro! — «Aŭskultu, — diris mi, — kiu vi estas?»... La kutro ĉirkaŭiris la arbustojn kaj ekstaris antaŭ ŝia — ne malkontenta, sed mi dirus, — ion ne deziranta vizaĝo. Ŝi silentis kaj rigardis al ni, mi diris: «Kion vi faras ĉi tie?» Imagu, ŝia respondo estis tia, ke mi ĉesis dubi pri ŝia sorĉa deveno. Ŝi diris tre simple kaj racie, sed per voĉo, — ho, kia bela voĉo ĝi estis! — voĉo ne de simpla homo, la voĉo estis...

— Nu, — interrompis Thomson, kun karaktera por li akra mallaŭteco de la tono, — krom la voĉo, ĉu estis ankoraŭ io?

La ardigita ŝipestro nerve deŝovis sian glason.

— Ŝi diris, — ripetis la ŝipestro, kies tempioj ruĝiĝis, — jen kion: «Jen, mia piedo sensentiĝis, ĉar tiuj kalkanumoj estas pli altaj, ol mi kutimas porti». Ĉio! Ĉu? — Li frapis sin per ambaŭ manoj al la genuoj kaj demandis: — Kiele? Kia fraŭlino respondos tiel en tia minuto? Mi ne sukcesis enamiĝi, ĉar ŝi, gracie sidiĝinte, kunprenis siajn aĵojn kaj malaperis.

Kaj la ŝipestro okupiĝis pri vino.

— Tio estis servistino, — diris Dige, — sed ĉar la suno estis subiranta, ĝia efekto efikis vin subjektive.

Galway ion murmuris. Subite ĉiuj eksilentis, — ies silento, veninte abrupte kaj akre, fermis ĉies buŝojn. Tio estis la silento de Hanuver, kiu ankaŭ antaŭe preskaŭ ne diris eĉ vorton, kaj nun li silentis kun stranga rigardo kaj pala vizaĝo, sur kiu fluis ŝvito. Liaj okuloj malrapide turniĝis al Duroc kaj haltis, sed en la responda rigardo estis nur kvieta lumo.

Hanuver suspiris kaj ekridis, tre laŭte kaj, verŝajne, iom pli longe, ol eltenas pesiloj de nerva takto.

— Orsuna, ĝojo mia, ŝipestro de ŝipestroj! — diris li. — Sur la Gardena kabo ekde kiam mi aĉetis de Trowler tiun ĉi domon, ekloĝis tiom da homoj, ke la virina loĝantaro iĝis tre diversa. Via feino de la Malgranda Piedo devas havi paĉjon kaj panjon; kio koncernas min, do mi dume ne vidas ĉi tie alian feinon, krom Dige Almaviz, sed ankaŭ tiu ne povas malaperi, mi pensas.

— Kara Everesto, via «dume» havas ne tute precizan sencon, — diris la belulino, regante sin plej bone kaj, evidente, opiniante tute malgrava la rakonton de Orsuna.

Se estis tiam ĉe la tablo homo, kiu timis altiri atenton al siaj puncaj vangoj, — tio estis mi. Mia koro batis tiel, ke vino en la glaso, kiun mi tenis, tremeradis puŝe. Sen ajnaj pruvoj kaj klarigoj mi sciis jam, ke ankaŭ la ŝipestro vidis Molly-n kaj ke ŝi estos ĉi tie sana kaj netuŝita, sub protekto de Sandy, fidela al la amikoj.

La konversacio iĝis pli seka, pli nervoza, poste ĝi transiris en hajlon de ŝercoj, per kiuj oni superŝutis la ŝipestron. Li diris:

— Mi malfruis pro alia kaŭzo. Mi atendis la revenon de mia edzino en la trajno je la deka kaj dek du, sed ŝi, kiel mi nun pensas, venos morgaŭ.

— Tre bedaŭrinde, — diris Hanuver, — ja mi esperis vidi vian ĉarman Betsy-n. Mi esperas, la feino ne malutilis al ŝi en via koro?

— Ho! Certe, ne.

— Okulo de artisto kaj koro de buldogo! — diris Galway.

La ŝipestro brue tusis.

— Ne tute tiel. Okulo de buldogo en koro de artisto. Sed tamen, mi verŝu al mi ankoraŭ tiun bonegan vinon, pro kiu tuj fariĝas kvar okuloj.

Hanuver ĵetis rigardon flanken. Tuj alkuris servisto, al kiu estis donita mallonga ordono. Ne pasis eĉ minuto, kiam tri batoj de gongo ligis la bruon, kaj estiĝis se ne plena silento, do sufiĉa kvieto, por paroli. Hanuver deziris paroli, — mi vidis tion laŭ rigardoj, celitaj al li; li rektiĝis, metinte la manojn sur la tablon kun la polmoj malsupren, kaj ordonis al la orkestro silenti.

— Gastoj! — prononcis Hanuver tiel laŭte, ke estis aŭdeble por ĉiuj; klara resonanco de tiu ĉi grandega halo permesis nur modere streĉi la voĉon. — Vi estas miaj gastoj, miaj kamaradoj kaj amikoj. Vi honorigis min per vizito de mia domo en la tago, kiam antaŭ kvar jaroj mi ankoraŭ iradis en botoj sen plandumoj kaj ne sciis, kio okazos al mi.

Hanuver eksilentis. Dum tiu ĉi sceno li ofte haltadis, tamen sen peno aŭ sinĝeno, sed kvazaŭ aŭskultante ion, — kaj daŭrigis same trankvile:

— Multaj el vi venis per vaporŝipo aŭ per fervojo, por doni al mi plezuron pasigi kun vi kelkajn tagojn.

Mi vidas vizaĝojn, kiuj rememorigas tagojn de danĝero kaj gajo, de hazardaĵoj, aventuroj, maltrankviloj, aferoj kaj ĝojoj.

Sub via estrado, Tom Clarton, mi servis en la doganejo de San-Riolo, kaj vi forlasis la oficon, kiam mi estis maljuste akuzita de la ŝipestro de «Tereza» pri favorado al alia ŝipo — «Orlando».

Amelia Cornius! Dum kvar monatoj vi disponigadis al mi kredite ĉambron, matenmanĝon kaj tagmanĝon, kaj mi ĝis nun ne pagis al vi, — ĉu pro malkuraĝo aŭ facilanimeco, — mi ne scias, sed ne pagis. En proksimaj tagoj ni solvos tiun ĉi demandon.

William Williamson! En via vilao mi resaniĝis de tifo, kaj vi ĉiutage legadis al mi ĵurnalojn, kiam mi post la krizo povis levi nek la kapon, nek la manojn.

Luc Aradan! Vi, havante aferon kun tia neŭrasteniulo, kiel mi, konsentis preni mian kapitalon sub vian regadon, liberiginte min de aferaj pensoj, gestoj, tagoj, horoj kaj minutoj, kaj dum tri jaroj pligrandigis la ĉefan kapitalon tridek-sep-oble.

Henry Tockeville! Al via banko mi ŝuldas sukcesan lombardan krediton, konservon de la sekreto kaj redonon de la ora ĉeno.

Leŭtenanto Glaudis! Vi savis min en ĉasado, kiam mi pendis super abismo, tenante min je mi mem ne scias kio.

Georgo Bark! Vi ĵetis vin post min en akvon de sur la ferdeko de «Indiana», kiam mi falis tien dum ŝtormo proksime de Adeno.

Leono Degust! Via genio enkorpigis mian febran deliron en striktan kaj belegan projekton de tiu domo, en kiu ni sidas. Mi staras por saluti vin kaj levas tiun ĉi pokalon pro la minuto da indigna ronkado, kun kiu vi unuafoje aŭskultis min, kaj poste mokadis min kun punca vizaĝo dum kvaronhoro; finfine vi diris: «Mi ĵuras, tio estas pripensinda. Tamen mi alskribos sur la ŝildo ĉe la pordo: arĥitekto Degust, provizore freneziĝinte, petas sobrajn mensojn ne ĝeni lin dum ĉirkaŭ tri monatoj».

Rigardante en tiu direkto, kien rigardis Hanuver, mi ekvidis maljunan malbelan homon kun orgojla esprimo de la dika vizaĝo kaj kun ironia brovo; elaŭskultinte, Degust peze leviĝis, apogis sin per la manplatoj al la tablo kaj, rigardinte flanken, diris:

— Mi estas tre flatita.

Eldirinte tiujn kvar vortojn, li eksidis kun aspekto de ekstrema faciliĝo. Hanuver ekridis.

— Nu, — diris li, elprenante la horloĝon, — estas difinite al la dekdua, nun estas kvin minutoj antaŭ la noktomezo. — Li enpensiĝis kun malvarmiĝinta rideto, sed tuj revigliĝis: — Mi deziras, ke ne estu ofendiĝo al mi en tiuj, pri kiuj mi diris nenion, sed vi vidas, ke mi ĉion bone memoras. Do, mi memoras pri ĉiuj ĉion, — ĉiujn renkontojn kaj parolojn; mi ree travivis la pasintecon en viaj personoj, kaj mi estas same en ĝi nun, kiel tiam. Sed mi devas ankoraŭ diri, ke la mono donis al mi eblon realigi mian manion. Mi ne povas ekspliki ĝin en mallongaj vortoj. Probable, tiu pasio povas esti nomita tiel: potenco de gesto. Ankoraŭ mi imagis al mi duan mondon, ekzistantan trans la muro, kaŝitan en la evidenta; neŝanceleblon de konstruaj grandaĵoj, kiun mi povas ludi per premo de la fingro.

Kaj, — mi komprenis tion antaŭnelonge, — mi atendis, ke, realiginte la kapricon, kiu iĝis rekta bezono, mi, en profundo de niaj kaŝitaj dependoj de la formo, trovos enhavon, egalan al ĝia komplikeco. Apenaŭ miaj cerbaj amuzoj, kiuj havis, tamen, nevenkeblan potencon super la animo, estus realigitaj en tiu grado, kiel tion faris laŭ mia deziro Degust, se ne estus la promeso, donita de mi al... unu persono — la afero rilatas al la pasinteco. Tiam ni, du malriĉeguloj, sidante sub la tegmento de forlasita ŝedo, sur la tero, kie ni enfosis amason da pura oro, en niaj revoj, nature, prirabis la tutan Ŝarazadon. Tiu persono, pri kies sorto mi nun nenion scias, havis viglan fantazion kaj pasion mebli palacojn laŭ sia gusto. Mi devas konfesi, mi multe malantaŭis tiun personon en la arto elpensi. Mi estis venkita per tiaj bildoj, ke mi admiris. La persono diris: «Se ni revas, do ni revu»...

Tiutempe la horloĝo komencis bati la dekduan horon.

— Dige, — diris Hanuver, ridetante al ŝi kun aspekto de kompliculo, — ek, rememoru la malnovan Ali-Babon kaj liajn kvardek rabistojn!

— Kio do okazos? — kriis scivolema voĉo el la alia fino de la tablo. Dige ekstaris, ridante.

— Ni montros al vi! — deklaris ŝi, kaj se ŝi emociiĝis, do estis nenio rimarkebla. — Mi diru sincere, mi mem ne scias, kio okazos. Se la domo komencos flugi en la aero, tenu vin je la seĝoj!

— Ĉu vi memoras — kiel?.. — diris Hanuver al Dige.

— Ho, jes. Tute.

Ŝi aliris al unu el la grandegaj kandelabroj, pri kiuj mi jam diris, kaj etendis la manon al ĝia orumita trunko, kovrita per malleviĝantaj elstarantaj strietoj. Atente rigardinte, por ne erari, Dige trovis kaj movis malsupren unu el tiuj strietoj. Ŝia rigardo larĝiĝis, la vizaĝo facile tremeris, ne reteninte sin de momento de jubilo, brilinta per kaŝita trajto. Kaj — en tiu sama momento, kiam mia kapo komencis turniĝi anticipe, — ĉio restis, kiel estis, sur sia loko. Dum ioma tempo batadis la nervojn tiu interna nombrado, kiun faras homo, se la ĉano misis, atendante malfruan pafon, poste leviĝis bruo kaj rido.

— Ree! — kriis don Esteban.

— Punon, — diris Orsuna.

— Estas malbone moki infanojn! — rimarkis Galway.

— Fi, kiel stulte! — ekkriis Dige, stamfinte. — Kiel vi malice ŝercas, Hanuver!

Laŭ ŝia vizaĝo trakuris nerva ombro; ŝi decide deiris, eksidinte sur sian lokon kaj mordante la lipojn.

Hanuver ekkoleris. Li ruĝiĝis, rapide ekstaris kaj diris:

— Mi ne kulpas. Observado pri funkciado estis komisiita al Pope. Li respondos. Mi mem...

Bedaŭrante, kiel estis rimarkeble laŭ liaj abruptaj moviĝoj, li aliris la kandelabron, movis la metalan buklon kaj ree deŝovis ĝin. Kaj, obeante al tiu negrava movo, ĉiuj muroj de la halo, ĉirkaŭe, subite apartiĝis de la plafono per malplena, hela streko kaj, unumomente merginte en la plankon, malaperis. Tio okazis sensone. Mi ŝanceliĝis. Mi, kune kun la seĝo, kvazaŭ eknaĝis supren.