XVIII

Antaŭ tiu momento mi jam senkonscie ripetadis: «Molly ne estos», — spertinte animan vakuon kaj sobran amaron de la lasta horloĝa bato, kvankam antaŭe mi tremeradis pro ĉiu ekkrio, kiam al mi ŝajnis, ke aperis novaj vizaĝoj. Sed la falo de la muroj — kaj tio okazis tiel senriproĉe glate, ke ne balanciĝis eĉ vino en la glaso, — elbatis el mi ĉiujn emociojn per unu terura bato. Al mi ŝajnis, ke la halo ekflugis alten, inter la fabelajn kolonojn. Ĉiuj, kiuj estis ĉi tie, ekkriis; ektimo kaj neatenditeco igis homojn salte ekstari. Ŝajnis, ke ekmuĝis nevideblaj trumpetoj; la efekto efikis kiel lavango kaj montris sin kiel lumo de fabele intensa forto, — tiel akre ĝi ekbrilis.

Por bildigi la spektaĵon, malkovriĝintan kun rapido de apopleksio, mi devas apliki mian postan scion de la arto kaj la materialo, movitaj de Hanuver el neekzisto al atako de la kompanio. Nin ĉirkaŭis kolonaro el nigra marmoro, reflektita en travidebla profundo de spegulo, larĝa ne malpli ol dudek futojn kaj ĉirkaŭiranta la plankon de la eksa halo kiel ŝajna kvarangula kavo. Vicoj de kolonoj, po kvar en ĉiu vico, estis turnitaj per siaj flankoj al la komuna centro kaj dividitaj per egallarĝaj pasejoj en tuta ilia kvarangula linio. La sokloj, sur kiuj ili staris, estis altaj kaj masivaj. Inter la kolonoj ŝutiĝadis, unu super alia, altaj fajrerantaj akvaj tigoj de fontanoj, — tri strioj por ĉiu fontano, dum falado ili aspektis kiel fleksita plumo. Ĉio ĉi, ripetita de la travidebla reflektanta malsupro, staris kiel unu hela profundo, tegita supre kaj malsupre per la reciproke renversita kolonaro. La linio de reflekto, situante sur la sama nivelo kun la planko de la halo kaj la plankoj de la spacoj, kiuj brilis trans la kolonoj, donis al la bazo de la spektaĵo aspekton de tapiŝoj, sternitaj en la aero. Trans la kolonoj, en lumo de kristalaj ĉerizkoloraj lampoj, ĵetantaj al varma blanko de perlamoto kaj eburo rebrilon de aŭroro, staris haloj-vizioj. Brilo striis, kiel gaso. Perlamoto, arĝento, blanka sukceno, marmoro, gigantaj speguloj kaj gobelenoj kun perla profundo en pala nebulo de desegnaĵo de strangaj pejzaĝoj; meblaro, pli bizara kaj ĉarma ol aeraj girlandoj en luna nokto, eĉ ne vokis deziron pririgardi detalojn. Elpensita kaj prezentita, kiel ĥoro, efikanta per akordeco de multaj voĉoj, tiu arta frenezaĵo brilis el post nigra marmoro, kiel mateno tra nokto.

Tiutempe la malproksima de mi fino de la halo, sub la orkestra galerio, montris spektaĵon, kie ties kreinto descendis de la afekcianta belo al plezuro de preciza kaj finita impreso. La planko estis kovrita kontinue per blanka pelto, pura, kiel tavolo de unua neĝo. Maldekstre brilis kameno el fandita arĝento kun ornamo el malakito, kaj la murojn, ekde la kornico ĝis la planko, kaŝis hedero, traigante brilon de ovalaj speguloj per tapiŝo de malhelverdaj folioj: malsupre, sur orumita krado, ĉirkaŭiranta tri murojn, estis sinuanta flava arabesko de rozoj. Tiu ĉambro aŭ haleto, kun blanka senbrila lumo de unu lustro, — vera perla diademo el diafanaj globoj, pendantaj kiel renversita konuso, — tute absorbis mian atenton; mi fiksrigardis en ĝian belegan komforton, kaj, turniĝinte finfine por rigardi, ĉu ne estas ankoraŭ io malantaŭ mi, ekvidis, ke Duroc ekstaris, etendinte la manon al la pordo, kie sur la enira linio haltis junulino en robo blanka kaj fleksiĝema, kiel ŝi mem, kun arda, nerve trankvila vizaĝo, kuraĝe celinte rigardon rekte antaŭen. Ŝi iris, mordante la lipeton, kaj estis enkorpigita atendo mem. Mi ne rekonis Molly-n, — tiel transformiĝis ŝi nun; sed tuj spasmis mia gorĝo, kaj ĉio, krom ŝi, malaperis. Kiel freneza, mi kriis:

— Rigardu, rigardu! Tio estas Molly! Ŝi venis! Mi sciis, ke ŝi venos!

Terura estis la rigardo de Duroc, per kiu li batis min, kiel per bastono. Hanuver, paliĝinte, turnis sin, kiel sur risortoj, kaj ĉiuj, kiuj estis en tiu ĉi halo, tuj ekrigardis al la sama flanko. Kun Molly aperis Estamp; li nur ĵetis rigardon al Hanuver kaj deiris. Estiĝis eksterordinara silento, — tuta malesto de sono, kaj en tiu silento, ĉu faligita aŭ frapita, subtile tintis vitro.

Ĉiuj staris ĝiskole en la akvo de la evento, alfluinta subite. Hanuver aliris al Molly, etendinte la manojn, kun forgesiĝinta kaj sovaĝa vizaĝo. Oni ne povis rigardi al li sen doloro, — tiel subite foriris li de ĉiuj al la unu, kiun li atendis. «Kio okazis?» — sonis singardema flustro. En tiu minuto la orkestro, milde ekmovinte melodion, sciigis, ke ni venis en la Mirindan Landon.

Duroc svingis la manon al la balkono por la muzikistoj kun tia forto, kvazaŭ ĵetis ŝtonon. La sonoj ĉesis. Hanuver prenis la levetitan manon de la junulino kaj kviete ekrigardis al ŝiaj okuloj.

— Ĉu tio estas vi, Molly? — diris li, ĉirkaŭrigardante kun rideto.

— Tio estas mi, kara, mi venis, kiel promesis. Ne sopiru nun!

— Molly, — li raŭke suspiris, tenante la manon ĉe la gorĝo, poste altiris ŝian kapon kaj kisis la harojn. — Molly! — ripetis Hanuver. — Nun mi kredos ĉion! — Li turnis sin al la tablo, tenante en sia mano la manon de la junulino, kaj diris: — Mi estis tre malriĉa. Jen mia fianĉino, Emilia Warren. Mi ne regas min. Mi ne plu povas regi min, kaj vi ne juĝos min.

— Tio estas la feino! — diris ŝipestro Orsuna. — Mi ĵuras, tio estas ŝi!

La tremanta mano de Galway, fiksinta la monoklon, abrupte falis sur la tablon.

Dige, mallevinte atentan rigardon, per kiu ŝi pririgardis la enirintinon, ekstaris, sed Galway sidigis ŝin per forta, kruda movo.

— Ne! — diris li. — Ci sidos.

Ŝi malleviĝis kun malestimo kaj angoro, malvarme movinte la brovon. Thomson, ŝirminte la vizaĝon per la mano, sidis, kunrulante paneran globeton. Mi dum la tuta tempo staris. Staris ankaŭ Duroc, Estamp, la ŝipestro kaj multaj el la gastoj. Sur la feston, kiel sur herbejon, ekkuŝis ombro. Komenciĝis moviĝo, iuj eliris de la tablo, ekstarinte pli proksime al ni.

— Ĉu tion faris vi? — diris Hanuver al Duroc, almontrante al Molly.

— Ni estis triope, — ridante, diris Duroc. — Mi, Sandy, Estamp.

Hanuver diris:

— Kio estis... — Sed lia voĉo rompiĝis. — Nu, bone, — daŭrigis li, — nun mi ne povas danki. Vi komprenas. Ĉirkaŭrigardu, Molly, — ekparolis li, movante la manon ĉirkaŭe, — jen ĉio, kiel vi konstruis sur la mara bordo, kiel tion ni imagis tiam. Ĉu vi rekonas nun?

— Ne necesas... — diris Molly, poste ekridis. — Estu pli trankvila. Mi tre emociiĝas.

— Kaj mi? Pardonu min! Se mi freneziĝos, do devas esti tiel. Duroc! Estamp! Orsuna! Sandy, fripono! Kaj ci same silentis, — vi ĉiuj bruligis min ĉe kvar flankoj! Ne koleru, Molly! Molly, diru ion! Kiu do klarigos al mi ĉion?

La junulino silente premis kaj skuis lian manon, kuraĝe nudigante per tio sian koron, kiu devis sperti tiom multe dum tiu ĉi tago. Ŝiaj okuloj estis plenaj de larmoj.

— Everesto, — diris Duroc, — tio estas ankoraŭ ne ĉio!

— Tute prave, — kun defio respondis Galway, ekstarante kaj alirante al Hanuver. — Kiu, ekzemple, klarigos al mi ion nekompreneblan en la afero de mia fratino, Dige Almaviz? Ĉu scias tiu junulino?

— Jes, — perpleksiĝinte, diris Molly, ĵetante rigardon al Dige, — mi scias. Sed mi ja estas ĉi tie.

— Finfine, liberigu min... — elparolis Dige, ekstarante, — de ajna via pozo, Galway, almenaŭ, en mia ĉeesto.

— Aŭgusto Trenk, — diris, frapante ĉiujn, Duroc al Galway, — mi klarigos, kio okazis. Via kamarado, Jack Harrison, kromnomita «Was-ist-das», kaj via amorantino Ethel Meyer devas kompreni mian aludon aŭ agnoski min sufiĉe stulta, por scipovi esplori la staton de la aferoj. Vi malgajnis!

Tio estis dirita laŭte kaj peze. Ĉiuj rigidiĝis. La gastoj, forlasinte la tablon, kuniĝis kiel nubo ĉirkaŭ la subite aperinta intrigo. Nun ni staris meze de homamaso.

— Kion tio signifas? — demandis Hanuver.

— Tio estas la finalo! — ekkriis, elpaŝante, Estamp. — La tri homoj intencis priŝteli vin sub fremdaj nomoj. En kia maniero — vi scias.

— Molly, — diris Hanuver, tremerinte, sed sufiĉe trankvile, — kaj vi, ŝipestro Orsuna! Mi petas, forkonduku ŝin. Al ŝi estas malfacile esti nun ĉi tie.

Li konfidis la junulinon, obeeman, ridetantan, en larmoj, al la malserena ŝipestro, kiu demandis: «Karulino, ĉu vi deziras, ke mi sidu kun vi iomete?» — kaj forkondukis ŝin. Forirante, ŝi haltis, dirinte: «Mi estos trankvila. Mi ĉion klarigos, rakontos al vi, — mi vin atendas. Pardonu min!»

Tiel ŝi diris, kaj mi ne rekonis en ŝi la Molly-n el la gastejo. Tio estis junulino sur sia loko, afekciita, sed firma en maltrankvilo kaj emocio. Mi miris ankaŭ pri memrego de Galway kaj Dige; pri Thomson estis malfacile diri ion difinitan: aŭdinte, kiel ekparolis Duroc, li ekstaris, metis la manojn en la poŝojn kaj fajfis.

Galway levis la pugnon samnivele kun la tempio, alpremis al la kapo kaj abrupte mallevis. Li embarasiĝis nur por unu momento. Facile movante la ventumilon ĉe la vizaĝo, Dige senbrue ridis, sidante plu. Sinjorinoj rigardis al ŝi, iuj rekte, kun teruro, iuj trans la ŝultro, sed ŝi, kvazaŭ ne rimarkante tiun skandalan atenton, estis observanta Galway-on.

Galway respondis al ŝi per rigardo de homo, ricevinta vangofrapon.

— La kablo krevis, franjo! — diris Galway.

— Ba! — eldiris ŝi, malrapide ekstarante, kaj, afekte oscedinte, ĉirkaŭrigardis per senforte orgojla rigardo la amason de vizaĝoj, rigardantaj al la sceno kun silenta maltrankvilo.

— Dige, — diris Hanuver, — kio estas tio? Ĉu vero?

Ŝi levis la ŝultrojn kaj forturnis sin.

— Ĉi tie estas Ben Drake, alivestita kiel servisto, — ekparolis Duroc. — Li determinis identecon de tiuj homoj kun la herooj de la ĉantaĝa historio en Ledingento. Drake, kie vi estas? Ni vin bezonas!

Juna servisto, kun nigra hartufo sur la frunto, eliris el la homamaso kaj gaje kapsignis al Galway.

— Ha lo, Trenk! — diris li. — Antaŭ dek minutoj mi ŝanĝis vian teleron.

— Kia triumfo! — rimarkis Thomson, trairante antaŭ ĉiujn per lerta turno de la ŝultroj. — Malkovri la nomon estas pli malfacile, ol turni muron. Nu, Duroc, vi faris al ni ŝakon kaj maton. Tio, sendube, estas via afero!

— Nun mi komprenis, — diris Hanuver. — Konfesu! Diru ĉion. Vi estis gastoj ĉe mi. Mi estis afabla kun vi, mi ĵuras, — mi fidis vin. Vi ŝtelis mian malesperon, el mia malfeliĉo vi faris ŝtelistan hokŝlosilon! Vi, vi, Dige, faris tion! Kion vi, frenezuloj, deziris de mi? Ĉu monon? Nomon? Vivon?

— Predon, — diris Galway. — Vi malmulte min konas.

— Aŭgusto, li rajtas pri sincereco, — subite rimarkis Dige, — almenaŭ kiel donaco. Sciu, — diris ŝi, turnante sin al Hanuver, kaj morne ekrigardis al li, dum ŝiaj lipoj estis malvarme ridetantaj, — sciu, ke ekzistas rimedoj mallongigi vivon de homo nerimarkeble kaj pace. Mi esperas, vi lasos testamenton?

— Jes.

— Ĝi estus lasita al mi. Via koro estas en avantaĝa stato por la decida eksperimento sen ajnaj spuroj.

Teruro kaptis ĉiujn, kiam ŝi diris tiujn turmentajn vortojn. Kaj jen okazis io, pro kio mi skuiĝis ĝis larmoj: Hanuver ĵetis atentan rigardon al la vizaĝo de Ethel Meyer, prenis ŝian manon kaj kviete alportis al la lipoj. Ŝi elŝiris ĝin kun malamo, forŝanceliĝinte kaj ekkriinte.

— Mi dankas vin, — tre serioze diris li, — pro tiu kuraĝo, kun kiu vi malfermis vin. Nun mi estis kiel infano, ektiminta malhelan angulon, sed scianta, ke malantaŭ li en alia ĉambro estas lumo. Tie estas voĉoj, rido kaj ripozo. Mi estas feliĉa, Dige — lastan fojon mi nomas vin «Dige». Mi adiaŭas vin kiel gastinon kaj virinon. Ben Drake, donu la mankatenon!

Li depaŝis, tralasinte Drake-on. Drake svingis la braceletojn, lerte kaptinte la virinan manon; la seruro tintis, kaj ambaŭ manoj de Dige, senforte ŝiriĝinte, reflektis en ŝia vizaĝo koleran turmenton. En la sama momento lakeoj kaptis penantan elturniĝi Thomson-on kaj elŝiris revolveron de Galway. Drake katenis ĉiujn.

— Memoru, — diris Galway, ŝanceliĝante kaj anhelante, — memoru, Everesto Hanuver, ke malantaŭ vi ne estas lumo! Tie estas ne prilumita ĉambro. Vi estas idioto.

— Kio, kio? — ekkriis don Esteban.

— Mi disvolvas la skandalon, — respondis Galway, — kaj vi min ne batos, ĉar mi estas katenita. Hanuver, vi estas stultulo! Ĉu vi vere pensas, ke la junulino, kiu ĵus estis ĉi tie, kaj tiu ĉi palaco — estas kongruaj? Sufiĉas rigardi ŝian vizaĝon. Mi vidas la aferojn tiaj, kiaj ili estas. Vi bezonis nur unu virinon, — se mi forlasus ŝin por vi — mian amorantinon, Ethel-on Meyer; en tiu ĉi domo ŝi estas ĝuste tio, kio necesas. Pli bonan vi ne trovos. Via mono ekkurus post ŝia vosto per sovaĝa galopo. Ŝi scius, kiel konkeri la plej sencedan altaĵon. El vi, mizerulo, kiu scipovas nur revi, posedante Golkondon, ŝi plektus feran nodon, montrus ne konitan de vi ĉarmon de malĉasta vivo kun hiacinta odoro. Vi faris krimon, flankeniginte la oron de ties rekta celo, — kreski kaj premi, — devigis tigron rideti al ludiloj, kaj ĉion ĉi vi faris nur por ĵeti valoregan kapricon al la piedoj de la knabino, kiu simplanime ridos, se oni montros al ŝi fingron! Ni konas vian historion. Ĝi estis aĉetita de ni kaj estus forstrekita. Estus! Nun vi ĝin daŭrigas. Sed vi ne sukcesos desegni rektan linion. Inter vi kaj Molly ekstaros dudek mil paŝoj, kiujn oni devas fari, por ĉirkaŭiri ĉiujn ĉi, — mi ĵuras! — belegajn halojn, — aŭ ŝi mem fariĝos Emilia Hanuver — pli, ol vi deziras tion, trioble, centoble Emilia Hanuver!

— Neniam! — diris Hanuver. — Sed dudek mil paŝoj... Via kalkulo estas ĝusta. Tamen mi malpermesas plu paroli pri tio. Ben Drake, malkatenu la bravulon, malkatenu la virinon kaj tiun, la trian. Mia indigno kvietiĝis. Hodiaŭ neniu suferu, eĉ malamikoj. Malkatenu, Drake! — ripetis Hanuver al la miregigita agento. — Vi povas daŭrigi la ĉason, kie vi deziras, sed nur ne ĉe mi.

— Bone, — ho! — Drake, terure ĉagrenita, liberigis la katenitojn.

— Histriono! — ĵetis Dige kun kolero kaj rido.

— Ne, — respondis Hanuver, — ne. Mi rememoris Molly-n. Mi faras tion por ŝi. Tamen, pensu, kiel vi deziras. Vi estas liberaj. Don Esteban, komplezu elskribi por tiuj homoj ĉekon je kvincent mil, por ke mi ilin neniam plu vidu!

— Tuj, — diris la ŝipposedanto, eltirante ĉeklibron, dum Estamp estis etendanta al li fontoplumon. — Nu, Trenk, kaj vi, sinjorino Meyer, — divenu: ĉu pozokuko?

— Se mi povus, — furioze respondis Galway, — se mi povus sentigi al vi mian plenan indiferentecon al la opinio pri mi de vi ĉiuj, — tian, kia ĝi estas reale, por ke vi komprenu ĝin kaj rigidiĝu, — mi senhezite dirus: «Kuko» kaj forirus kun via ĉeko, ridante al viaj okuloj. Sed mi estas konfuzita. Vi povas ne kredi min.

— Ni volonte kredas, — diris Estamp.

— Tia ĉeko valoras ajnan rafinecon, — deklaris Thomson, — kaj mi la unua benas la insulton, faratan al mi.

— Nu, kio estas tie... — kun malamo diris Dige. Ŝi elpaŝis antaŭen, malrapide levis la manon kaj, rigardante rekte al la okuloj de don Esteban, elkaptis la ĉekon el la mano, kie ĝi pendis, tenata per la fingropintoj. Don Esteban mallevis la manon kaj ekrigardis al Duroc.

— Ĉiu estas fidela al si, — diris tiu, forturniĝante. Estamp riverencis, almontrante la pordon.

— Mi vin ne retenas, — prononcis li. — La ĉeko estas via, vi estas liberaj, kaj ne plu estas, pri kio paroli.

La du viroj kaj la virino, kies ŝultroj ŝajnis de malantaŭe en tiu ĉi momento alpremitaj per akra bato, interŝanĝis duonvoĉe nemultajn vortojn kaj, ekrigardinte al neniu, haste foriris. Ili ne plu ŝajnis vivaj estaĵoj. Ili estis mortigitaj antaŭ miaj okuloj per la pafo el la ĉeklibro. Tra la pordo la plej malproksima spegulo ripetis moviĝojn de la forirantaj figuroj, kaj mi, ĵetiĝinte sur seĝon, nereteneble ekploris, kiel pro morta ofendo, meze de tumulto de la ŝokita homamaso, hastanta disiri.

Tiam min tuŝis mano, mi levis la kapon kaj kun amara honto ekvidis tiun gajan junan virinon, de kiu mi prenis la rozon. Ŝi rigardis al mi atente kun rideto kaj intereso.

— Ho, simpleco! — diris ŝi. — Knabo, ci ploras tial, ke baldaŭ ci estos viro. Prenu jenan, alian floron por memoro de Kamila Fleron!

Ŝi prenis el vazo, karese etendinte al mi, kaj mi maŝinece kunpremis ĝin — georginon de ĉeriza koloro. Poste mi, same maŝinece, mallevis la manon en la poŝon kaj eltiris la malheliĝintajn rozajn petalojn, per kiuj mi timis fari rubon. La sinjorino malaperis. Mi komprenis, kion ŝi volis diri per tio, multe pli poste.

La georginon mi konservas ĝis nun.




Drake — prononcu: [drejk] (rim. de la tradukinto).
Golkondo — iama sultanlando de la centra Hindio, iam tre riĉa je diamantoj (rim. de la tradukinto).