Ĉapitro VII

Afiŝoj pri la gastrolo en Liss de la famaj geaktoroj Leon Clavering kaj Leoncalle Meran estis disgluitaj en la urbo. Des pli al ili estis garantiita sukceso ĉe bonhava loĝantaro, ke la teatro de Poket estis nur ankoraŭ finkonstruata. La deklaritaj tri elpaŝoj de la gastrolantoj: «Kean», «Hugenotoj» kaj «Somernokta sonĝo» — sekvis unu post la alia la 3-an, la 4-an kaj la 5-an de aŭgusto. Davenant devis trafi en Liss-on jam hodiaŭ vespere aŭ vespere de la sekva tago. En la unua okazo li povus veturi en aŭtomobilo, kiun li ne posedis, en la dua — veturi per la matena trajno. Nur matene estis ekveturanta la trajno al Liss, sed por bileto li ne havis monon. Ne vidante alian eliron, li ĵetiĝis al Galeran kaj eksciis de la loĝantoj, ke Galeran plu ne estas hejme. «Al li tio fojfoje okazas, — klarigis al Davenant Simpson. — Okazis, ke li eĉ dum sep tagoj forestis, do, se vi tre bezonas lin trovi, iru en la restoracion de Kishlot, sur la Polvan straton, tie Galeran frekventas, tie oni lin konas». Ne finaŭskultinte, Davenant forlasis Simpson-on tiel haste, ke tiu ne sukcesis elpeti de li kelkajn monerojn prunte. Kun amaro pensis Davenant pri Kishlot, iri al kiu priŝtelita kaj elĵetita li ne povus eĉ sub minaco de morto. Tamen ne ekvidi lastfoje la homojn, kiuj faris por li tiel multe, li same ne povis. La penso renkonti ilin apud la teatro, imagante ilian miregon, kiu diros al ili ĉion pri lia fideleco kaj alligiteco al ili, — emocios, eble, kaj devigos ilin firme, signe de eterna flama amikeco premi lian manon, — ricevis malsanecan amplekson; ekster tio ekzistis por li nenio, kaj, se oni lin nun ŝlosus aŭ ligus, li neeviteble kaj danĝere ekmalsanus. Tio estis krio de pereanto, la lasta espero saviĝi, post kiu, se ĝi ne realiĝis, venas kvieto, pli malbona ol morto.

«Jen ili revenos, — cerbumadis Davenant. — Kiam mia patro abomena venos al ili, ĉio iĝos klara. Sed estos malfrue jam. Ili komprenos, pro kio mi kaŝas min kaj foriras por ĉiam, por ke eĉ ombro de dubo ne estu en ili pri mi. Kia mi estis, tia mi foriras».

Ekde la mateno mem Davenant ne estis hejme kaj nenion manĝis; tute ne dezirante manĝi, li tamen aĉetis panon, por ne senfortiĝi, sed manĝi li ne povis; envolvinte la panon en ĵurnalon, li eliris sur la ŝoseon, laŭ kiu li devis pasi cent sepdek mejlojn. Lin mirigis nek la distanco, nek evidenta neeblo trairi ĝustatempe tian grandegan vojon. Li sciis, ke li devas esti ĉe la teatro en Liss ne pli malfrue ol je la oka horo de vespero de la 5-a de aŭgusto. Kiel oni artifikas veturi en vagono sen bileto, li pri tio ne havis eĉ etan ideon. Ĉiuokaze por li tio estis nevenkebla problemo. Li pasis unu aŭ du mejlojn, plu tenante la panon sub la akselo netuŝita. Fojfoje, ekvidinte atingantan lin aŭtomobilon, Davenant haltadis kaj levadis la manon. Pririgardinte lin, la ŝoforo kraĉadis aŭ malestime kurbigadis la vizaĝon, la preterveturantoj retrorigardadis al la pala vojaĝanto kun nekompreno, fojfoje moke svingante la manojn, pensis, ke li estas ebria, kaj vere, neniel eblis kompreni laŭ lia aspekto, kion deziras diri tiu stranga junulo kun larĝe malfermitaj okuloj. Dum horo traglitis en lia konscio ok aŭtomobiloj. Malsukcesinte kun unu, li silente levadis la manon al la alia, tria kaj tiel plu, fojfoje dirante: «Haltu. Mi petas vin, veturigu min». Ĉe la vorto «petas» la aŭto jam polvis tiel malproksime antaŭe, ke ĝi ŝajne eĉ ne estis preterinta lin.

La suno estis subiranta, kaj dum ioma tempo la vojo estis malplena. Ekaŭdinte vican bruon malantaŭ si, dirantan pri sava rapideco, malmulte konsciante, kion li faras, kaj riskante esti kripligita aŭ eĉ mortigita, Davenant ekstaris meze de la vojo, kun la vizaĝo al la aŭtomobilo, kaj levis la manon. Li ne tremeris, ne moviĝis eĉ je colo, kiam la aŭtomobilo haltis kontraŭ lia brusto. Li ne aŭdis malpuran sakradon de la perpleksiĝinta ŝoforo kaj aliris la pordeton de la veturilo, rigardante rekte al la vizaĝoj de tri ebrietaj viroj, kiuj malfermegis la buŝojn. Iliajn demandojn kaj kriojn Davenant estis aŭdanta, sed ne komprenanta.

— Mi petas nur unu aferon, — diris li al dika viro en diktola palto kaj leda kaskedo. — Pro via patrino, fianĉino, edzino aŭ viaj infanoj, prenu min kun vi en Liss-on. Se vi tion ne faros, mi mortos. Mi devas esti morgaŭ je la oka horo tie, kien vi veturas, en Liss. Sen tio mi ne povas vivi.

Li parolis mallaŭte, sufokiĝante, kaj tiel klare esprimis sian staton, ke la pasaĝeroj de la aŭtomobilo en hezito interrigardis.

— Al la knabo io okazis, — diris maldika homo kun ĉifita vizaĝo. — Lin tutan skuas tiko. He, junulo, por kio ci bezonas Liss-on?

— Kial ci scias, kien ni veturas? — demandis la tria, la mastro de la aŭtomobilo kun nigraj lipharoj kaj ruĝaj vangoj.

— Ĉu vi veturas ne al Liss?

— Jes, ni veturas al Liss, — kriis la dikulo, — sed ja laŭ frapado de niaj hufoj tion ne eblas ekscii. Evans, ĉu ni veturigu lin?! Kion ci havas sub la akselo? Ĉu ne bombon?

— Tio estas pano.

— Sed kial ci ne veturis per trajno? — demandis la homo kun nigraj lipharoj.

Davenant silentis.

— Mi ne sukcesis trovi monon, — klarigis li, kompreninte finfine la sencon de la demando.

— Li eksidu kun Walter, — decidis la mastro de la veturilo, rememorinte, por feliĉo de Davenant, siajn proprajn vagadojn de la juna aĝo. — Eksidu al la ŝoforo, knabo.

Davenant tiel ekĝojis, ke kaptis la kubuton de la nigraliphara homo kaj premis ĝin, ridante pro admiro. Eksidinte apud Walter, li plu ridis. La ŝoforo per abrupta movo sendis la rigidiĝintan aŭton gliti inter vesperaj montetoj kaj diris al Davenant:

— Ĉu ci ridas?! Ĉu gajas? Hu, virkapro! Ekstaris, kiel virkapro. Mi bedaŭras, ke mi ne faligis cin pro tia impertinenteco. Jen, drinku, virkapro!

Li etendis al li botelon, kiun ŝovis de malantaŭe la mastro. Davenant, plu tremante pro laco de la despera impeto, kiun anstataŭis beata sento de rapideco de irado de la multekosta nova aŭto, trinkis kelkajn glutojn. Al li oni transdonis pecon de kokaĵo, fromaĝon kaj oranĝon. Li ĉion formanĝis, poste, ekaŭdinte, ke de malantaŭe oni ion krias, turniĝis. La maldika homo kriis: «Kial ci tiel hastas en Liss-on?» — kaj ne distinginte lian senligan respondon: «Mi ne povas, ne sukcesos al vi klarigi, kredu min...», — indulge svingis la manon, okupiĝinte pri la botelo, kiu rondiradis el unuj manoj al la aliaj.

La ŝoforo ne plu konversaciis kun Davenant, pri kio Davenant ĝojis, ĉar li deziris sen malhelpo fordoniĝi al la amara plezuro de la kurado al la lasta momento de sia nelonga bona pasinteco.

La suno subiris, sed en la krepusko ankoraŭ videblis ŝtonoj de la ŝoseo kaj deklivoj de montetoj kun herbo, balancata de vento. Laŭ tiu ŝoseo li nun estis pense paŝanta kaj beate kontemplanta etapojn de la imagataj paŝoj, striantajn malantaŭen kun rapideco de akvofalo. Sidante sur la balanciĝanta aŭtomobilo, li multfoje antaŭis sin mem, paŝantan ie tie, flanke, tiel malrapide kompare kun la rapideco de la veturo, ke li povus esti opiniata senmova. Sed baldaŭ li laciĝis pensi kaj kompari, nur rememorante, ke morgaŭ li estos en Liss, absorbite koncentriĝadis sur tiu certeco.

La homoj, prenintaj lin kun si, estis muelistoj de Poket, veturantaj al adjudiko pri liverado de faruno al armeo. Kompatinte Davenant-on, ili manĝigis lin kaj baldaŭ trankviliĝis rilate de lia ĉeesto, reveninte al aranĝo de komerca komploto kontraŭ aliaj entreprenistoj.

La bonega cementita ŝoseo inter Poket kaj Liss ebligis veturi kun rapideco de kvardek mejloj dum horo. Antaŭ la dekdua horo, trafluginte tra Vilton, Krens, Blek, Laveraz, Rulpost kaj Dakkar, la aŭtomobilo haltis en Zearn, mineja urbeto el tri stratoj kaj dek drinkejoj.

— Ĉu tio estas Liss? — diris Davenant, ekvidinte la lumojn kaj turnante sin al Walter.

— Ĉu Liss? Ci mem estas Liss, — respondis Walter, lace ruligante la aŭton al hele prilumita unuetaĝa gastejo. — De ĉi tie restas ankoraŭ kvindek mejloj.

Dum preskaŭ kvar horoj sidis Davenant kun levita kolumo de la jako, retenante la ĉapelon sur la kapo per la frostiĝinta mano. Li tremis pro malvarmo, lia korpo rigidiĝis, sed la halto ne ĝojigis, sed maltrankviligis lin. Li komencis timi, ke la aŭtomobilo restos ĉi tie por longe. La muelistoj nomiĝis: la mastro de la aŭto — Evans, la dika — Lake kaj la maldika — Berganz. Ili tiris Davenant-on kun si en la gastejon, kie estis multaj homoj kaj tiel multe da fumo en hela lumo, ke tavoloj de la fumo estis montrantaj literojn S. Parte ĝojante al la varmo, Davenant trairis en la ejon, tenante sin malantaŭ Berganz, kiun li demandis:

— Ĉu eble, vi ne veturos pluen?

— Kio? — kriis Berganz kaj, haltiginte Evans-on, almontris al tiu longan tablon apud la kuireja pordo. — Kien do alie? — diris li. — Tie ni ĉiuj eksidos.

Davenant ne kuraĝis redemandi, sed Berganz, rememorinte lian demandon, diris:

— Ja necesas ripozi, strangulo. Ni deziras vespermanĝi. Ĉu ci tre malpaciencas? Ho! — ekkriis li, fiksrigardinte al grandega viro kun punca vizaĝo, alirinta al la grupo de alvenintoj. Lia kapo estis enmetita en kolumon el graso kaj tolo. — Mi kvazaŭ sentis. Tromp mem.

La sangaj okuloj de Tromp brilis pro plezuro.

— Ja mi elveturis por vin renkonti, — diris li, premante la manojn. — Jen frapo al via nazo, Evans, kaj al Lake same: la adjudiko estas nuligita.

— Kiel, kia absurdo?!

— Venu, vi ĉion ekscios. Nun... Kiel nomiĝas tiu alciono? Ĉu li estas kun vi? Kiu estas?

— Simple... li petis, — sen deziro sciigis Lake, hastante pridiskuti la adjudikon. — Io tragika. Nu, ni tuj eksidu. Jes, al tiu tablo.

— Se ci deziras, — diris Berganz al Davenant, kiu ĉiam pli maltrankvile rigardis al la malagrabla grandega Tromp, — do iru, mendu al ci bieron kaj eksidu, kie ci deziras, ni devas interparoli.

La kvar aferistoj ektondris ĉirkaŭ la tablo, kaj, kiel muŝoj, komencis flugi antaŭ iliaj vizaĝoj, krudigitaj de vento, la manoj de la servistoj, trenantaj botelojn kaj telerojn, kaj Davenant kun premata koro aliris la verŝotablon. Li deziris trinki bieron, por trankviliĝi. Mem pripaginte la bieron, Davenant penis aŭskulti la interparolon de la komercistoj, sed estis tia bruo, ke li distingis nenion.

Tromp ion paroladis, ekscitite transĵetante la forkon de unu loko al la alia; strabante al li, Lake estis maĉanta sandviĉon; Evans, mallevinte la okulojn, kuntiris la brovojn; Berganz, ĉirkaŭrigardante, glatigadis la lipharojn. Dum Davenant estis finanta sian kruĉon, ĉe la tablo, evidente, estis decidita io trankviliga kaj amuza, ĉar Tromp kisis la pintojn de siaj fingroj kaj la kamaradoj ekridegis.

Lake turniĝis, trovis per rigardo Davenant-on kaj ion diris al Evans. Tiu enpensiĝis, sed, levinte la ŝultrojn, faris al Davenant geston, ke tiu aliru.

— Aŭskultu, — diris Evans al li, rigidiĝinta en maltrankvila antaŭsento, — ni ne veturos al Liss. Ni havas aferon ĉi tie.

— Jes! Jes! — ripetadis Davenant, ne trovante vortojn.

— Li ĝisiros perpiede! — ekkriis Tromp. — Sana, juna knabego... Mi iradis en lia aĝo eĉ ne tiajn distancojn. Se li akceliĝos... — he, ci! Ĉu ci aŭdas, kion mi diras?! — do eĉ ne rimarkos, kiel alflugos!

— Certe, — maŝine diris Davenant.

— Jes, do pardonu, — balbutis Berganz. — Ni deziris helpi al ci, sed jen kia afero. Ci mem komprenas.

— Mi komprenas.

— Do bone, do iru kun Dio, — diris Lake, komencante koleri. — Por ci restis kvindek mejloj. Iel ci ĝisiros.

— Jes, mi iros, — Davenant suspiris per la tuta forto de la pulmoj, por dissolvi la pezon de tiu premanta neatenditeco. — Mi dankas vin.

— Ne dankinde, — diris Evans. — Ĉu ci iras? Do iru. Nu, do jen tiel, — turnis li sin al Tromp, — do, tiele. Kion do ni kunprenu? Ĉu vinon?

Davenant forlasis la gastejon kaj pridemandis preterpasantojn, kiel li eliru al la ŝoseo al Liss. Al li oni indikis la direkton, laŭ kiu li ekiris, tenante la volvaĵon sub la akselo kaj ĉirkaŭliginte la levitan kolumon de la jako per la naztuko por defendo kontraŭ akra nokta vento.

Davenant ne ofendiĝis al la muelistoj, forlasintaj lin, li estis kontenta jam pri tio, ke restis nur kvindek mejloj — kruela laŭ tempo sed tamen atingebla distanco.

La karaktero de la travivaĵoj de Davenant dum la lasta diurno estis tia, ke post la dimanĉa vespero ĉe Futroz, ŝajnis al li, pasis multa tempo. Nun li estis faranta transiron el unu vivo en la alian, de esperoj — al malcerteco, de renkontiĝo — al adiaŭo. Galeran serĉos lin, sed neniam trovos. Eble, malgaje enpensiĝos Futroz. Elly kaj Rohena kun larmoj komencos rememoradi pri li, kiam klariĝos, kial li kaŝiĝis, nenion klarigante, ne plendante, kaj ĉiuj komprenos, ke li ne kulpas pri la malpuraj insidoj de la patro. Tiu, certe, venos al ili, petos monon. Tiam ĉio malkovriĝos.

Ardigita de tiuj pensoj — ĉiam pri la samo el diversaj flankoj, — Davenant ne sentis malvarman venton. Paŝante inter valoj kaj montetoj, preter dormantaj domoj, aŭskultante bojadon de hundoj kaj la sonon de siaj paŝoj, kiuj iĝis neforprenebla parto de tiu ĉi nokto, Davenant atingis la staton, en kiu la anima agado jam ne obeas al la volo. Liaj sentoj kaj pensoj aperadis memvole, li povis nek reteni, nek estingi ilin. Liaj imagoj atingis klarecon de kolora desegno sur nigra papero. Li estis eniranta en la salonon de Futroz, precize vidante ĉiujn arabeskojn kaj ombrojn, ĉiujn aĵojn kaj la situon de la mebloj tiel klare, ke li povus skribi per ciferoj, sen eraro, la distancojn inter ili, povus pense tuŝi la lakon kaj veluron. Tiu salono vokadis en li sopiron per forto de tiuj perturbitaj emocioj, per kiuj li mem plenigis ĝin. Per nesciate kia ligo de la vido kun la senkonsciaĵo la varmega ruĝ-flava ĉambro iĝis reflekto de liaj nespertaj deziroj. Li rememoris, kiel la ses manoj serĉis en la herbo la ŝlosilon, kaj, haltinte, ne sukcesis silente elteni la vivan rememoron.

Davenant diris:

— Adiaŭ, la manoj kaj la ŝlosiloj. Adiaŭ ankaŭ ci — mi mem, kiu estis tie, — ankaŭ al ci adiaŭ. Estis tro bone, por ke tiel povu esti longe, ĉiam.

Memorante, kion li aŭdis pri piedirado, Davenant iris ne eksidante, por eviti laciĝon, neeviteble venantan post mallonga ripozo, ĉar rompiĝas la inercio de muskolaj streĉoj, akordigita kun la spirado kaj la kora ritmo. Li iris risorte kaj egalmezure, pelata de la cifero de la distanco. Ĝis la mateniĝo Davenant trairis dudek kvar mejlojn, obsedata de deliro pri neebleco agi alie. Lia konscio iĝis la spaco; li povis nek pensi, nek senti ion alian. Fojfoje en vilaĝoj lin vokadis virinoj, starantaj sur sojloj, dezirante ekscii, ĉu iu persekutas tiun knabon kun inflamanta vizaĝo, retrorigardanta kvazaŭ intence strange. Homoj, preterveturantaj en ĉaroj, kuntirante la brovojn, vipadis la ĉevalojn, se Davenant petis veturigi lin, malbone regante la voĉon, raŭkiĝintan pro vento kaj polvo. Li demandis farmulon, fosantan kanaleton, ĉu multe restis ĝis Liss, kaj eksciis, ke restis ankoraŭ dudek kvin mejloj. Malproksime antaŭe videblis hela blua monto, altanta super nuboj, — la plej alta loko de la horizonto, — kaj la farmulo diris: «Ĉu ci vidas tiun monton? Kiam tiu ĉi monto iĝos malantaŭ ci, tiam kalkulu ankoraŭ dek mejlojn, tie estos Liss».

Tiuj vortoj alkatenis la tutan atenton de Davenant al la monto, kiu videblis esperige proksime, — laŭ la eco de ĉiuj montoj, se la aero estas travidebla. Pri ĝia minaca malproksimeco diris nur arbaro sur ĝiaj deklivoj, similanta grizan pluŝon, sed Davenant komprenis tion nur post horo da irado, kiam la pluŝo iĝis iomete pli loza aspekte. Laŭ la direkto de la vojo la monto estis maldekstre, kaj ĝi iĝis por Davenant la ĉefa penso de tiu ĉi tago.

Ĉiam li vidadis ĝin antaŭ si jen en hela brilo de la ĉielo, jen en ombro de nubo, glitanta laŭ la deklivoj, kiel vaporo de spiro sur glata vitro.

La suno varmigis Davenant-on. Post la rezisto al la nokta malvarmo lia koro, malfortiĝinta pro sendormeco kaj irado, elpeladis el li ŝviton, kiel akvon el spongo, sed li, sufokiĝante, iradis, rigardante al la malrapide ŝanĝiĝantaj konturoj de la monto. Peze cedadis tiu monto al lia senfortiĝanta malglata paŝado. Jam komencis li rimarki en la pseŭda monotoneco de ĝia supraĵo konveksaĵojn kaj kavojn, valojn, malleviĝantajn en arbarojn, ŝtonajn ŝtupegojn kaj krutaĵojn; la monto montriĝis nun al li ne translime bilda mondo, kiel la nuba horizonto, sed giganto el multaj kompareblaj formoj.

Baldaŭ Davenant estis traironta preter ĝia maldekstra deklivo, kie malsupre inter boskoj kaŝiĝis starantaj blankaj domoj. La ŝoseo komencis turniĝi, ĉirkaŭirante kuŝantan dekstre grandan monteton, ĉar inter la monto kaj la vojo malkovriĝis valo kun brilanta maldika streko de rivero; de la rivero estis leviĝanta vaporo, kaj la verda fundo de la valo montriĝis al la vojaĝanto, kiel al fluganta birdo. Al roko alpremiĝis kruda negranda domo kun tegmento el plataj ŝtonoj. Antaŭ la enirejo staris lavanta sin virino, kaj Davenant ekdeziris trinki. La virino, viŝante la vizaĝon, rigardis al li, dum li estis petanta akvon, kaj foriris, dirinte, ke li atendu.

Davenant eksidis sur ŝtupeton ĉe la pordo. Kiam antaŭ lia vizaĝo aperis kruĉo kun akvo, li alpremiĝis al ĝi kun tia avido, ke ĉirkaŭverŝis sin.

— Ĉu ankoraŭ? — diris la virino, enpensiĝinte super lia malsana aspekto.

Davenant kapjesis.

Eltrinkinte la duan kruĉon, li malvolvis sian panon, sorbigitan de polvo, kaj kun dubo ekrigardis al ĝi.

— Necesas manĝi, — diris li.

— Kien vi iras? — demandis la virino, ree aperante kun botelo da brando.

— Al Liss. Ĉu estas malproksime ankoraŭ? — demandis Davenant, metante en la buŝon iomete da pano kaj tuj elprenante ĝin, ĉar li ne povis maĉi.

— Malproksime, dek tri mejloj. Drinku brandon.

— Ĉu brandon? Mi ne scias. Kioma estas horo?

— Baldaŭ estos la dekdua. Drinku brandon kaj ekkuŝu sub la markezo. Se vi tradormos horon, do pli baldaŭ ĝisiros. Mi vekos vin.

— Vidu, bona virino, — diris Davenant, penante leviĝi, — se mi ekdormos, do mi ne vekiĝos longe. Mi iris el Zearn dum la tuta nokto, sed mi ree devas iri.

— Do drinku la brandon. Ĉu vi ne konscias, kio okazis al vi? Vi forbrulis!

— Ĉu forbrulis?

— Nu jes, tio okazas al ĉevaloj kaj al homoj. La pulmoj ekbrulis.

— Mi komprenas. Sed ne nur la pulmoj. Bone, donu la brandon, mi pagos al vi.

— Li freneziĝis! Ĉu pagi al mi?! Ja vi mem estas mizerulo!

Davenant eltrinkis el la gorĝo kelkajn glutojn kaj, ripozinte, komencis trinki plu, ĝis aperis frapado en la tempioj. Redoninte la botelon, li levetiĝis, rigidiĝante pro doloro en la sakro, ekridis kaj eksidis.

— Nu, ek sub la markezon! — diris la virino. Ŝi havis variolmarkitan rapidokulan vizaĝon kaj afablan rideton.

— Ne gravas, — respondis Tirrey, ruliĝante sur la tero en vanaj penoj leviĝi. — Mi nur ekstaru. Mi devas iri.

Li kaptis la pordon kaj rektiĝis, skuiĝante pro lacego, rompanta la tutan korpon, sed, ekstarinte, kunpremis la dentojn kaj malrapide ekiris.

La virino ĝemis, angore balancante la kapon kaj kriante:

— Iru do, malfeliĉulo, kaj estu al vi pli bone tie, ol ĉi tie! Kion mi povas? La koro krevas, rigardante al li!

Perforte devigante sin iri, Davenant kun paŝo post paŝo sentis restarigon de la kapablo moviĝi. Ne pasis eĉ dek minutoj, kiam li eliris el la turmenta stato, sed lia paŝado iĝis malglata.

Venis la plej varmegaj horoj de la tago, en kies polva kaj ŝvita fluo Davenant multfoje turnadis sin por rigardi al la monto; ĝi malantaŭadis lin apenaŭ rimarkeble, ricevante la antaŭan aspekton de la blua fora mondo, — kun formo de nubo sur la horizonto.

Jam ne estis leviĝoj kaj vojturnoj, ĉirkaŭirantaj altaĵon; la ŝoseo kondukis malsupren, kaj antaŭ la sunsubiro Davenant ekvidis malproksiman ebenaĵon sur mara bordo, prikonstruitan per domoj. Tio estis Liss, brilanta kaj fumanta, kiel tavolo de ardaj karboj.

Pensante, ke li iras pli rapide, ekscitita de la proksimeco de la celo, Davenant efektive estis moviĝanta per la lastaj fortoj, ne plene konsciante, kio okazas, kaj tiel malrapide, ke la lastajn du mejlojn li trairis dum tri horoj.

La urbo kelkfoje kaŝiĝadis trans montetoj kaj, kiam jam komenciĝis krepusko, ĝi malkovriĝis sur la deklivo de la ĉirkaŭanta ĝin altaĵo per linioj de lumoj, okupantaj la tutan videblan horizonton. Iĝis aŭdebla zumado de homamaso, sonorado de la pruferdekaj sonoriloj sur vaporŝipoj, batantaj la sepan kaj duonon, pensemaj fajfegoj de sirenoj. Davenant devigis sin iri tiom rapide, kiom permesis doloro en la kruroj kaj la ŝultroj. Aŭtomobiloj antaŭadis lin, kiel birdoj, flugantaj laŭ unu linio, sed li jam vidis nemalproksime domojn kaj baldaŭ penetris en malvastajn stratojn de la urborando, odorantajn je humideco kaj bruligita butero.

Multfoje preterpasantoj indikadis al li la vojon al la teatro, sed li ĉiam vojeraradis, trafante jen sur malhelan placon de vartenejoj, jen al ŝtuparoj de interstratetoj, forkondukantaj de la urba centro. La pano en la trivita ĵurnalo malhelpis al li imagi sin en luksa teatra halo. Davenant metis la panon sur soklon. Finfine la du lastaj vojturnoj elkondukis lin sur grandegan straton, kie la varmega vespero brilis per miloj da lumoj, kaj la trafiko de veturiloj prezentis armeon da nigraj vizaĝoj kun fajraj okuloj, ekbatalintaj kontraŭ la homamaso. La levitaj kapoj de ĉevaloj kaj la postaĵoj de aŭtomobiloj glitadis sur la sama nivelo kun virinaj vizaĝoj; vitrinoj flamis, estis hele, timige kaj ekstaze. Sed tiu tondranta mondo helpis al Davenant en lia lasta lukto kontraŭ la venanta konsciperdo.

— Kie estas la teatro? — demandis li junulon, kiu ekzamene ekrigardis al li, dirinte:

— Vi staras kontraŭ la teatro.

Davenant fiksrigardis; vere, sur la transa flanko de la strato estis kvaretaĝa domo kun incendio interne, elŝiriĝanta el la fenestroj per brilo de elektraj lustroj. Malsupre ĉirkaŭgluitaj per afiŝoj blankaj arkoj kaj kolonoj de galerioj estis plenaj de publiko; homoj eniradis kaj eliradis el vitraj pordoj. Tiam Davenant demandis orgojlan maljunulinon:

— Ĉu jam estas la oka horo?

— Estas kvin minutoj antaŭ la oka, — diris ŝi, elirigita el malestima hezito — ĉu respondi aŭ ne — nur de tio, ke Davenant ne deiradis de la loko, rekte rigardante al ŝi.

La maljuna sinjorino tuŝis sian mansaketon kaj, konvinkiĝinte, ke nenio estis ŝtelita, impetis per la ŝultro antaŭen, kaj Davenant ĵetiĝis al la enirejo de la teatro. Li ekvidis la kason, sed la kaso estis fermita. La malhela giĉeto heroldis per grandaj literoj, ke la biletoj estas disvenditaj.

Davenant ekstaris en la centro de la vestiblo, malhelpante al la publiko pasi, ĉirkaŭrigardante kaj serĉante per la okuloj tiujn, pro kiuj li eltenis ĉiujn ĉi turmentojn. La grandega pordo en la halon de la teatro estis duone malfermita, tie brilis oro, lumo, hele prilumitaj vizaĝoj el la bela kaj neatingebla mondo ridis sur la fono de la kurteno, montranta bluan lagunon kun veloj kaj birdoj. Mallaŭte ludis muziko. Granda spegulo reflektis ĝibiĝintan figuron kun pala vizaĝo kaj buŝo, nigra pro polvo. Tio estis Davenant, sed li ne rekonis sin.

— Ĉu mi povas eniri? — demandis Davenant maljunan teatran serviston, kiu staris ĉe la pordo. — Mi venis el malproksime. Mi petas, enlasu min.

— Kiel do?! — respondis la servisto. — Kion vi balbutas? Kie estas via bileto?

— La kaso estas fermita, sed mi tutegale donos la monon.

— Tamen vi estas ŝerculo, — diris la servisto, pririgardinte la vizitanton kaj flankenigante lin, por enlasi grupon da spektantoj. — Foriru, aŭ cin oni elirigos.

— Kio estas? — aliris dua servisto.

— Ebriulo aŭ frenezulo, — diris la unua, — deziras iri en la halon sen bileto.

— Pro Dio! — diris Davenant. — Min oni atendas. Mi devas eniri.

— Wilton, elirigu lin.

— Iru! — ordonis Wilton, prenante Tirrey-on ĉe la kubuto.

— Mi ne povas foriri.

— Nu, ni helpos. Ek, rampu for!

Wilton elirigis Tirrey-on ekster la pordon, facile puŝinte lian dorson, kaj diris al la pordisto:

— Snook, ne enlasu.

Davenant eliris sur la trotuaron, deiris de ĝi, ĉirkaŭrigardis, kuntiris la brovojn kaj komencis fiksrigardi la rondiradon de veturiloj antaŭ la teatro. En malespero li estis preskaŭ certa, ke Futroz kaj liaj infanoj jam okupis siajn lokojn. Subite en kruciĝo de vesperaj radioj post malhela kolhararo glitis la viglaj vizaĝoj de Rohena kaj Elly. Futroz sidis dorse al Davenant.

— Saluton! Saluton! — kriis Tirrey, ĵetante sin kun krevanta koro tra la homamaso, inter radoj kaj homoj, al la preterinta lin veturilo, poste ne sukcesis reteni sin kaj falis.

Tuj kiam liaj okuloj fermiĝis, antaŭ ili ekstaris telegrafaj dratoj kun sidantaj sur ili birdoj kaj ektrenis sin montetoj.

— Iu ekkriis! — diris Elly, retrorigardante al la krio. — Tampiko, ridu, se ci deziras, sed al mi ŝajnis la voĉo de Davenant. Li vokas nin, en Poket. Vere, ja estas hontinde, ke ni ne kunprenis lin, ĉu?

Futroz ne trovis, kion respondi. Ĉiuj tri forlasis la veturilon kaj kaŝiĝis en la lumo de la enirejo. Rohena mokis la fantaziemon de la fratino, kaj ankaŭ Elly agnoskis, ke ŝi «verŝajne, diris stultaĵon». Poste venis la plezuro pririgardi fremdajn tualetojn kaj kompari ilin kun siaj delikataj roboj.

Davenant restadis en la fermita mondo de deliro, el kiu li eliris ne baldaŭ. Li estadis en la domo de Futroz, kaj lin senĉese vokadis jen la pli aĝa, jen la pli juna fratino: ripari akvokondukan kranon, pendigi pentraĵon, laŭtlegi libron, fermi fenestron aŭ doni fotelon. Li faradis ĉion ĉi volonte, entuziasme, kuŝante sur lito de la hospitalo de Ruĝa Kruco kun cerba inflamo.