Parto II

Ĉapitro I

La vojo el Taĥenbako al Gerton, malleviĝante el la montoj je dek du kilometroj for de Gerton, turniĝas ĉe la maro per kruta sinuo kaj eliras sur ebenaĵon. La malkovro de arĝenta erco nemalproksime de Taĥenbako transformis tiun aĉan vojon en tre nemalbonan ŝoseon.

Super kurbiĝo de la sinuo, almetiĝinte al la dorso de borda roko, staris gastejo — unuetaĝa domo el sovaĝa ŝtono kun unudekliva ardeza tegmento kaj kvarangula korteto, kie ne povis lokiĝi samtempe pli ol tri veturiloj. El la fenestroj de la gastejo videblis la oceano. Por aliri ĝin, necesis nur du minutoj.

Tiu gastejo nomiĝis «Sekaĵo kaj maro», pri kio heroldis la ligna elpendaĵo kun surskribo per flava farbo sur lazura fono, kvankam ĉiuj nomadis ĝin «la gastejo de Stomador» — laŭ la nomo de la antaŭa mastro, kiu malaperis antaŭ naŭ jaroj, ne dirinte, kien kaj por kio, kaj garantiis al la nova mastro, James Gravelot, posedon de la forlasita mastrumaĵo per laŭleĝe farita dokumento. Tiam Gravelot aĝis nur dek sep jarojn, kaj la gastejo prezentis domon el traboj kun du ejoj. Post du jaroj Gravelot tute alikonstruis ĝin.

La historio de la transdono de la gastejo fare de Stomador ne estis sekreta; ĝuste pri tio ekkonversaciis Gravelot kun Barket, pentristo de elpendaĵoj, revenanta al Gerton. Barket kaj lia filino Marta haltigis matene sian ĉevalon ĉe la gastejo, enirinte por manĝi.

La mastro havis geservistojn — unu servistinon kaj unu laboriston. La servistino Petronia regis kuiradon, provianton, purigadon kaj lavadon. Ĉion ceteran faradis la laboristo Firso. Gravelot estis konata kiel amuza fraŭlo; oni suspektadis, ke li portas ne sian veran propran nomon, kaj cerbumadis pri lia maniero de komunikado kaj konversacio, ne konformantaj al la esenco de la taverna metio. La najbaroj ankoraŭ memoris ĉies miron, kiam oni eksciis, ke la gastejon ekposedis preskaŭ knabo, kiu komence laboris sola kaj ĉion faradis mem. Li havis ŝrankon kun libroj kaj violonĉelon, ludi sur kiu li ellernis mem. Li ne flirtis kun la servistino kaj neniun sciigis pri senco de siaj urbaj vojaĝoj. Krome, Gravelot eksterordinare bonege pafadis kaj ĉiutage ekzercadis sin pri pafado malantaŭ la gastejo, kie inter la domo kaj la roko estis kojnoforma malplenaĵo. Fojfoje, se pluvis, tiu pafado okazadis en ĉambro. Tia gastejisto vokadis scivolemon, kiu de tempo al tempo estis utila por lia monujo. Gravelot plaĉis al virinoj kaj volonte ŝercis kun ili, sed ilin incitadis tiu nuanco de medita indulgemo, kun kiu li rilatis al ilia preskaŭ ĉiam infana estado. Tial li plaĉis, sed ne havis tian sukceson, kiu esprimiĝas en rekta atako de koketeco.

La konversacio pri Stomador komenciĝis de la demando de Barket: ĉu Gravelot veturos al Gerton por observi aferojn kaj amuzojn de la nupta sezono.

La gastoj kaj Gravelot sidis ĉe unu tablo. Gravelot ordonis meti sian matenmanĝon sur la komunan tablon.

— Tie estos diversaj konkuroj. Interalie, konkuro de pafado, kaj vi, kiel oni diras, estas mirakla pafisto, — diris Barket, koninta Gravelot-on, ĉar kelkfoje loĝis ĉe li, revenante el Taĥenbako.

— Plej verŝajne mi ne veturos. Mi pafas bone, — sen falsa modesteco konsentis Gravelot. — Tamen en Gerton okazas nun alispeca pafado — al ĉasaĵo, kiu ne konsentas havi eĉ grataĵon sur sia delikata haŭto. Antaŭ naŭ jaroj mi trafis ĉi tien — same en la kulmino de la nupta sezono.

— Oni diras, ke vi aĉetis la gastejon de Tom Stomador. Ĉu efektive?

— Ho ne! Ĉio okazis tre strange. Mi iris el Liss kaj haltis ĉi tie por tranokti. Matene Stomador faris proponon fordoni la gastejon al mi, — li decidis forlasi ĝin kaj transloĝiĝi al Gel-Gju. La gastejo ne donadis al li enspezon: la loko estis senhoma, la vojo estis preskaŭ dezerta, kvankam li diris, ke «la afero estas ne en tio».

— Stranga homo! — rimarkis Barket. — Ĉu li prenis de vi monon?

— Mia mono ne sufiĉis eĉ por aĉeti Stomador-an porkidon. Li nenion prenis kaj nenion postulis. «Ci estas juna homo, — diris al mi Stomador, — ci vagas sen afero, kaj se ci renkontiĝis al mi, do prenu, se ci deziras, tiun ĉi kabanon kaj metiu». Mi konsentis. Por mi estis tutegale. En la ŝranko kaj la provizejo restis iaj rezervoj, krome estis la preta ejo, du porkoj, sep kokoj. Mi povis loĝi ĉi tie kaj labori ĉe farmuloj. Pri enspezoj mi ne esperis.

— Kiel do li foriris? — demandis Marta.

— Kun sako post la dorso. La ĉevalon kaj la ĉaron li jam vendis. Nu, ni faris ĉe notario en Taĥenbako dokumenton pri transdono de la gastejo al mi. Stomador eĉ mem pagis la elspezojn kaj, adiaŭante, diris: «Mi nenion sukcesis kun «Sekaĵo kaj maro». Eble, sukcesos ci».

— Laŭ mi, tiu Stomador estas ia nenormala ulo! — rimarkis la rondvizaĝa rozkolora Marta, ŝatanta aferojn klarajn kaj ekzaktajn.

— Dubinde, — respondis Gravelot. — Li havis, eble, specialan penson. Li estis sola. Kiel oni sciu, pri kio pensas homo? Renkontis li min sovaĝe, tio estas vero; mi petis manĝon. Stomador staris ĉe fenestro, metinte la manojn post la dorson. «Mi ne deziras zorgi pri ci», — diris li. «Sed vi ja estas la mastro, ĉu?» — «Jes, kaj kio sekvas el tio?» — «Tio, ke mi devis turni min al vi, do jen mi turnis kaj petis manĝon. Mi pagos». — «Sed kial mi devas cin manĝigi? — kriis Stomador. — Kia ligo estas inter tio, ke mi estas la mastro kaj tio, ke ci estas malsata?» Mi tiel miris, ke eksilentis. Stomador trankviliĝis kaj deklaris: «Serĉu, kie ci deziras, kion ci trovos, tion manĝu». Mi decidis rekte interpreti liajn vortojn kaj eltiris el la ŝranko trans la verŝotablo tri botelojn da vino, buteron, ŝinkon, malvarman rizon kun pipro, pirogon kun rapo, ĉion transportis sur la tablon kaj silente komencis manĝi, kaj Stomador sarkasme observadis. Finfine li ekridis kaj diris: «Jen kia stultulo! Kiu ci estas?» Subite li iĝis tre zorgema pri mi, nenion demandante pri tio, kiel mi vivis antaŭe. Tiu amuza, korpulenta homo kortuŝis min ĝis larmoj. Li sternis por mi liton, devigis min lavi min per varmega akvo, kaj matene montris sian mizeran mastrumaĵon — preskaŭ nudajn murojn — kaj transdonis la gastejon sufiĉe solene. Ni eĉ drinketis pro tiu okazo. Dirinte: «Estu feliĉa!» — li foriris, kaj mi nenion plu scias pri li...

— Certe, simpla hazardo, — konfirmis Barket.

— Hazardo... Hazardo! — respondis Gravelot post mallonga medito pri la vortoj de la pentristo de elpendaĵoj. — Hazardoj estas tre multaj. Homo hazarde konatiĝas, hazarde decidas, hazarde trovas aŭ perdas. Ĉiu tago plenas de hazardoj. Ili ne ŝanĝas la ĉefan direkton de nia vivo. Sed sufiĉas, ke okazu tia hazardo, kiu tuŝas ion bazan de la homo — ĉu instinkton, ĉu konscian elementon, — kiam komencas okazi gravaj ŝanĝoj de la vivo aŭ restas profunda spuro, kiu nepre montros sin poste.

Marta kaj Barket malbone komprenis Gravelot-on, pensante:

«Jes, stranga homo estas tiu juna tavernisto, verŝajne, li estas klera homo, kaŝanta sian pasintecon».

— La rezono estas funda, — diris Barket, — sed donu, kiel oni diras, ekzemplon el praktiko.

— Jen al vi ekzemploj: viro vidas preterirantan virinon, pri tia virino li revis dum la tuta vivo, li konatiĝas kun ŝi, edziĝas aŭ pereas. Malsatulo trovas monujon en la momento, kiam li antaŭsentas, ke lin atendas gajno, eniras en klubon kaj gajnas multan monon. En vilaĝon venas maristo. Reviviĝas revoj pri vojaĝoj de iu revulo. Al li estas donita la puŝo, kaj li foriras vagadi en la mondo. Aŭ homo, iam pensinta mortigi sin, vidas horizontalan branĉon, fleksitan kun esprimo de mistera alvoko... Eblas, ke la malfeliĉulo pendumos sin, ĉar malfermiĝos liaj internaj okuloj, turnitaj al la elokvente altiranta forto de la terura arbo. Tamen ĉio ĉi preteros jenajn homojn: riĉulon — kun la trovo de monujo, sensentemulon — kun la virino, hejmsidulon — kun la maristo kaj homon, hastantan al trajno — kun la horizontala branĉo, oportuna por maŝo. Se mi antaŭ naŭ jaroj havus gravan, interesan celon, — la propono de Stomador neniel povus esti mia hazardo, mi rifuzus. Lia propono trafis al mia senelireco.

— Efektive! — ekridis Barket. — Kiel vi tion... bone priskribis.

— Atendu, atendu! — ekkriis Marta. — Li prefere diru, kiel opinii, se homo gajnis en loterio? Ne atendis gajni, sed ricevis multe, korektis siajn aferojn, riĉiĝis. Kiel, ĉu tio ne estas hazardo?

— Tiel, Marta: tiu, kiu aĉetas loterian bileton, ĉiam deziras kaj esperas gajni. Tio estas konscia peno, ne hazardo.

— Do kia estas via konkludo? — interesiĝis Barket. — Alivorte — la sumo?

— Jen kia: ĉio, kio neatendite ŝanĝas nian vivon, estas ne hazarda. Ĝi estas en ni mem kaj atendas nur eksteran pretekston por esprimiĝo per agado.

— Jen, — diris Marta, — mi mispaŝis, rompis la kruron, kio estas tio?

— Mi ne scias, — flankiĝis de respondo Gravelot, por eviti komplikan klarigon, nekompreneblan por la junulino. — Kvankam, ĉi tie estas alia nivelo de fenomenoj.

— Kiam vi stumblis, tiam tuj alia nivelo.

Ĉiuj ekridis. Poste la konversacio transiris al pridiskuto de la nupta sezono. Marta en la sekva jaro same devis iĝi edzino — de vaporŝipa maŝinisto, — kaj tial ŝi kun plezuro aŭskultis parolojn de la patro kaj Gravelot.

— La nuna sezono pasas tre vigle, — parolis Barket, — kaj mi povus nombri dekojn da familioj, kie oni aranĝas edziĝfestojn. En proksimaj tagoj edziĝas Van-Konet, la filo de la gubernatoro de Gerton, Pejvo kaj San-Fuego; oni diras, ke li mem, tiu Van-Konet, post ĉirkaŭ du jaroj ricevos postenon en Mejklo kaj Saardano.

— Mi deziras, ke la juna gubernatorino faru klopodojn nur por konfitejoj, — diris Gravelot. — Kiu do ŝi estas?

— Ŝi povus fari klopodojn eĉ por amsterdamaj briliantistoj, — deklaris Barket kun fiero de homo, havanta honoron esti sampatrujano de la fama fianĉino. — Consuelo Juárez jam aĝas dek ok jarojn, sed efektive, kiel oni diras, ŝi estas ankoraŭ infano. La edziniĝo mem montras tion. Ja Van-Konet vivas malpure kaj malĉaste. Ŝi ne estas belulino, kompatinda, sed pli ĉarman estaĵon vi ne trovos ekde Poket ĝis Zurbagan.

— Estimata Barket, mi esperas, ke vi ne malbonigos por mi la tagon, dirinte, ke Consuelo estas straba, ĝiba kaj nazparolanta, ĉu? Mi estas ŝatanto de belaj paroj.

— Mi ŝin vidis, — deklaris Marta, — ŝi vere ne estas bela kaj multe ridas.

— Jen tiel ĉiam okazas al virinoj: ne ŝatas ili unu la alian, — rimarkis Barket kaj komencis klarigi. — Temas ne pri malbeleco. Mi volas diri, ke junulino kun ducent mil pundoj da doto, se ŝi ne estas blindige bela, ĉiam donos pretekston por klaĉoj. Verŝajne, oni diros, ke la fianĉo havas pli multe da racio, ol da amo. Consuelo Juárez estas tre plaĉa, ĉarma kaj ĉio tia, sed, kompreneble, ŝi ne estas perfektaĵo de senriproĉa, atika beleco. Foje mi vidis, kiel ŝi iris kun hundo laŭ strato. Ĉarma knabino, vera oranĝa floro!

Ridetinte al tia mikso de admiro kaj pedanteco, Gravelot esprimis esperon, ke la filo de la gubernatoro aprezos la virtojn de sia edzino post kiam ŝi komencos promenadi kun li kaj la hundo kune.

— Sprita konkludo, — diris Barket. — Tamen estas dubinde, ke Georgo Van-Konet aprezos tiun konsolon, kaj eble, eĉ absolvon, kiun sendas al li la sorto. Pli grandan sentaŭgulon vi ne trovos ekde Klondajko ĝis Fajrolando.

— Se estas tiel, — do kio devigas la junulinon ĵeti sin en lian brakumon?

— Ŝi amas lin. Kion vi deziras? Tio solvas ĉion.

La konversaciantoj ne konjektis, ke ili post kelkaj minutoj ekvidos la fianĉon de Consuelo Juárez. En tiu mateno Van-Konet kun sia kompanio estis revenanta el veturo al la minejoj. La proksimeco de la edziĝo devigis Van-Konet-on, por eviti fatalajn onidirojn, aranĝi sian vican orgion en la domo de konata mineja inspektoro. Trans la fenestro ekkantis sireno, kaj ĉe la pordo haltis malhel-verda aŭtomobilo. Barket ekrigardis en la fenestron. Lia vizaĝo etendiĝis.

— Jen, ni nevole vokis lin! — ekkriis Barket. — Venis Van-Konet, forfalu mia kapo, se ne estas tiel! Tio estas li!

— Vi ŝercas! — diris Marta, emociiĝante pro neatenditeco kaj respekto.

Gravelot ne kuris renkonten al la venintoj. Li trankvile sidis. La patro kaj la filino mire rigardis al li.

— Ankoraŭ ne estas eĉ la naŭa horo. Li veturas el Taĥenbako. Kion tio signifas? — balbutis Barket.

— Diboĉis dum la tuta nokto, mi pensas, — flustris Marta, pririgardante la homojn, elirantajn el la veturilo. — Tie estas Van-Konet, lia amoratino Laŭra Muldwey kaj du nekonatoj. Jam estas varmege, sed ili estas en cilindraj ĉapeloj. Ho! Ŝajne, ebrietaj.

— Ci pravas, mia saĝa filino, — diris Barket. Gravelot leviĝis por renkonti la gastojn. Li aliris la malfermitan pordon, observante la diboĉeman fianĉon. Tio estis alta nigraharulo kun senriproĉe regulaj trajtoj de la vizaĝo, aĝa tridek kvin jarojn. Lia bela vizaĝo aspektis orgojle funebra, kvazaŭ li antaŭlonge paciĝis kun la neceso vivi inter estaĵoj, malindaj je li. Tenante sin kun pena firmeco, Van-Konet estis supreniranta laŭ la ligna ŝtuparo de «Sekaĵo kaj maro», portante sur la fleksaĵo de la kubuto la subtilajn malvarmajn fingretojn de Laŭra Muldwey, lia amikino el la gaja mondo de senedzaj virinoj. La alta blonda Laŭra Muldwey, kun infana vizaĝo kaj purkoraj bluaj okuloj, per elasteco de la maldika figuro similis rubandon, flirtantan pro venteto. La verda ĵaketo, la griza ĉapelo kun blanka plumo kaj la grizaj ŝuetoj de Laŭra senspirigis Marta-n. Malantaŭe iris Snogden kaj Weiss. Snogden, kamarado de Van-Konet, ĝibeta kaj nervoza, kun malhelaj vangoharoj sur la sunbruna saĝa vizaĝo, estis ŝanceliĝanta apud Weiss, mastro de jaĥto, antaŭnelonge veninta al Gerton, efelidhava dormema viro, kies blankaj okulharoj estis kovrantaj la malfirman kaj konfuzan rigardon.

— He, bravulo! — diris Van-Konet al Gravelot, kiun ni povas nun nomi per lia vera nomo — Davenant. — La veturo estas laciga, la varmego estas terura, kaj la soifo estas granda. Snogden, mi devas restarigi la firmecon de la mano, mi postmorgaŭ subskribos la geedzan kontrakton. Mi ne deziras, kiel certigas Snogden, fari inkmakulon.

Dirante tiel, li kune kun la ceteraj eksidis al tablo, kontraŭ tiu tablo, kie sidis Barket kun la filino. Snogden aliris al la bufedo, mem elektis vinon, kaj Petronia, la servistino de Davenant, alportis kvar botelojn. Manĝi neniu deziris, kaj tial estis donitaj nur senŝeligitaj nuksoj kaj sekigitaj fruktoj.

— Jes, mi faros inkmakulon, — ripetis Van-Konet, preterverŝante vinon. — Sed mi mortpafos tiun muŝon, Laŭra, se ĝi ne ĉesos turmenti vian marmoran frunton.

Vere, unu el nemultaj muŝoj estis pene tedanta al la virino, eksidante sur la vizaĝon. Laŭra malfacile forpelis ĝin.

— Post tia nokto, — diris Snogden, — mi kuraĝus subskribi nur eble licencon pri rango de mandareno.

Iom maltrankviligita, Davenant atente observis Van-Konet-on, kiu, zorgeme forpelinte de sur la vango de Laŭra la muŝon, revenintan por tedi plu, kaj rimarkinte, kien ĝi eksidis sur la trumo, komencis celi ĝin per revolvero. Marta fermis la orelojn. Van-Konet pafis.

La spektantoj, eksilentinte, ekrigardis al la loko de la celo kaj ekvidis, ke la truo en la stuko aperis ne tre proksime al la muŝo. Tiu eĉ ne forflugis.

— Mise! — deklaris Snogden, dum la ĉasisto estis kaŝanta sian revolveron en la poŝon. — Lasu, Georgo. Tre laŭte. Ĉu vi aŭdis, — turnis sin Snogden al Weiss, — la historion de duopa memmortigo? Tio okazis hieraŭ nokte. Du homoj trafis en la fruntojn reciproke.

— Ĉu en distanco de du paŝoj?

— De kvin coloj. Al mi diris Bakle dum kartludado. En la gastejo «Ĝenovo» sin mortpafis geamantoj. La mastro estas en ĉagreno, ĉar aperis onidiro, ke pro tiuj ĉi mortoj ĉiuj geedziĝoj de la nuna jaro estos malfeliĉaj. Estas klare, ke la gastejo malpleniĝis.

— Pu! — kraĉis Van-Konet. — Ne malbonaŭguru. Antaŭdiru iu ajn kaj kiel ajn. Tamen mi edziĝos al mia simieto kaj enrampos en ŝiajn vangajn saketojn, kie estas kaŝitaj la trezoroj.

— Mi kuraĝu demandi, — respekte turnis sin Barket al la alta vizitanto. — Kiel okazis tia malfeliĉo? Filipo Barket, je via dispono, metiejo de elpendaĵoj, la Senhoma strato, 6, kaj krome reklambendoj, bengalaj fajroj, se vi permesas... Malgaja okazintaĵo!

Van-Konet volis preterlasi la demandon, sed rimarkis la rozkoloran vizaĝon de Marta kaj ne retenis sensencan impeton — tuŝi, almenaŭ per vortoj, la freŝecon de la junulino, tuŝinta lian fantazion.

— Kiel? Karulo, mi ne scias. Verŝajne, kontentiginte sian pasion, ili ambaŭ komprenis, ke la ludo ne kostas kandelojn.

Marta ruĝiĝis sub mallarĝa rigardo al ŝi de Van-Konet kaj sen neceso movis la teleron.

— Stranga klarigo! — rimarkis Davenant, mallaŭte ridante.

Ĉiuj kun miro ekrigardis al la mastro de la gastejo, kiu aŭdacis interrompi Van-Konet-on.

Van-Konet, rektiĝinte, pensis pri la samo. Finfine, movinte la brovon, li degnis respondi:

— Per kio ĝi estas stranga? Mi trovas, interalie, ke tiu gastejo estas... stranga. Kaj ĉu vi povas trafi en muŝon? Al mi ŝajnas, ke al trafeco de viaj rimarkoj devas respondi ankoraŭ iu preciza kvalito.

Ne kompreninte la kaŝitan ebrian minacon kaj dezirante mildigi la ĝenecon, Barket kuraĝis deklari:

— Gravelot estas unuaklasa pafisto, kiu, mi pensas, ne havas egalulojn.

— Ha! Ĉu vere? Mi estas ofendita, — diris Van-Konet, komencante enui.

— Sed ankaŭ mi estas pafisto! — deklaris Weiss. Ekdezirinte pro enuo kunpuŝi ĉiujn, Laŭra turnis sin al Davenant:

— Aĥ, montru vian arton! Ja ĉiuj ili estas fanfaronuloj.

— Kiel, ĉu ankaŭ mi?! — ekkriis Van-Konet.

— Nu, vi, eble, estas ankoraŭ ne tre malbona pafisto.

— Ni ĉiuj estas pafistoj, — diris Snogden. Denove la muŝo eksidis sur la mentonon de Laŭra, kaj ŝi svingis la manon antaŭ la vizaĝo, forpelante la trudiĝeman insekton.

— Mastro! Mortpafu la muŝon de sur tiu loko, sur kiu vi staras! — ordonis Van-Konet. — Okaze de sukceso mi pagas gineon. Jen kie ĝi sidas! Sur tiu tablo.

Vere, la muŝo sidis sur la najbara malplena tablo, ĉe la muro, klare prilumata de radio.

— Bone, — obeeme diris Davenant. — Do observu.

— Vi sendube mistrafos! — kriis Snogden. De la bufedo ĝis la tablo kun la muŝo estis ne malpli ol dek kvin paŝoj. — Mi vetas ankoraŭ gineon!

Davenant ĵetis penseman rigardon al li, eltiris sian revolveron kun longa paftubo el la kasa kesto kaj momente celis. La kuglo derabotis sur la supraĵo de la tablo alte ekflugintan spliton, kaj la muŝo malaperis.

— Ĉu forflugis? — interesiĝis Weiss.

— Ho ne, — defendis Muldwey. — Mi rigardis atente. Mia muŝo solviĝis en la etero.

— La gineo estas via, — respondis Van-Konet. Morniĝinte, li ĵetis la monon sur la tablon. Snogden vokis la servistinon kaj donis al ŝi gineon por Davenant.

Ĉiuj estis iomete ĝenitaj.

Davenant prenis la moneron, kiun alportis la servistino, kaj klare diris:

— Tiun ĉi monon, kaj ankaŭ tiun, kiu kuŝas sur la tablo, vi, Petronia, povas preni por vi.

— Hazarda trafo! — kriis Van-Konet, kolerigita de la demonstro de Gravelot. — Provu ankoraŭfoje, ĉu? Por la doto de Petronia, ĉu?

— Kial ne, — diris Davenant. — Ses kugloj restis, kaj, ĉar la muŝon ni jam punis, mi enbatos kuglon en kuglon. Ĉu vi deziras?

— Ha, diable! — kriis Snogden. — Ĉu vi parolas serioze?

— Serioze.

— Vi ricevos ses gineojn, — deklaris Van-Konet.

— La ludo estas malegala, — enmiksiĝis Weiss. — Li devas same ion pagi siaflanke.

— Dek du gineojn, ĉu vi deziras? — proponis Davenant.

— Nu jen. Kaj ĉion ĉi — por Petrona, — diris Van-Konet, retrorigardante al la virino, flamanta pro feliĉo kaj sinĝeno.

La muro, kontraŭa al la bufedo, estis en distanco de dudek paŝoj. Davenant pafis kaj plu batadis per kugloj la muron, ĝis la revolvero malpleniĝis. En la stuko ne aperis novaj truoj, nur unufoje deŝutiĝis la rando de la profunde trabatita aperturo.

— Ha! — diris kun domaĝo Van-Konet post aflikta silento kaj krio «Brave!» de Laŭra, aplaŭdinta al la pafisto. — Mi, certe, ne sciis, ke mi renkontis profesiulon. Bone. Kaj ĉion ĉi — pro Petronia. Mi pagas same dek du gineojn. Mi ne estas mizerulo. Por Petronia. Ricevu la monon.

Post signo de la mastro la tremanta servistino prenis la monon, dirinte:

— Mi dankas vin. Tio estas vera miraklo.

Ŝi agitiĝis, poste ekstaris ĉe la pordo, beate kuntiriĝante, tuta kovrita de ŝvito, kun plena pugno da mono, ŝovita en la poŝon de la antaŭtuko.

Marta mallaŭte ridis. Al Van-Konet ŝajnis, ke ŝi ridas pri li, kaj li ekdeziris ŝin ofendi.

— Ĉu vi, pufvanga virgulino... — komencis Van-Konet; aŭdinte hastajn vortojn de Barket: «Mia filino, se vi permesas», — li daŭrigis: — Virta kaj senpeka infano, ĉu vi ankoraŭ ne eniris en la ludon kun sonorado kaj oranĝfloroj? Gerton plenas de stultuloj, kiuj esperas resti tiaj «ĝis la tomba ŝtono». Kaj vi? Ĉu?

— Marta edziniĝos en la sekva jaro, — respekte diris Barket, dezirante helpi al la konfuziĝinta junulino. — Hugo Burg revenos el navigado, kaj tiam ni vestos Marta-n en blankan robon... He-he!

— Patro! — ekkriis, ruĝiĝante pro sinĝeno, Marta, sed tuj aldonis: — Mi ĝojas, ke tio okazos en la sekva jaro. Eble, la morto de tiuj du, kiuj mortpafis sin, estus nun por ni malfeliĉa antaŭsigno.

— Nu, certe. Ni faros funebran bankedon, — respondis Van-Konet. — Snogden, kiaj estis la nomoj de tiuj geazenoj, kiuj truigis sin reciproke? Kial do vi ne scias? Necesas ekscii. Amuze. Ne edziniĝu, Marta. Vi gravediĝos, via edzo batados vin...

— Georgo, — interrompis la mordantan parolon Laŭra Muldwey, ŝokita de la cinikeco de la amoranto, — tempas veturi. Antaŭ la tria horo vi devas esti ĉe via fianĉino.

— Jes. Damne! Mi ĵuras, Laŭra, kiam mi akaparos la simieton, vi ludos per oro, kiel per sablo!

— E... E... — konsternite prononcis Weiss. — Kiom mi scias, via fianĉino tre amas vin.

— Ĉu amas? Sed ĉu vi scias, kio estas amo? Kraĉado en pordan fendon.

Neniu respondis al li. Laŭra, paliĝinte, forturnis sin. Eĉ Snogden kuntiris la brovojn, frotante la tempion. Barket ektimis. Ekstarinte de la tablo, li deziris forkonduki la filinon, sed ŝi elŝiris el lia mano sian manon kaj ekploris.

— Kiel fia tio estas! — kriis ŝi, stamfinte. — Ho, tio estas tre malbona!

Furiozigita de la malmilda konduto de la mastro, de la propra impertinenteco kaj de la morne antaŭdiranta kverelon rigardo de Laŭra, tiel klare karakterizita per la oraj promesoj de la diboĉanta ĝentlemano, Van-Konet tute forgesis la decon.

— Estas via feliĉo, ke vi ne estas viro! — kriis li al la ploranta junulino. — Kiam la edzo faros al vi batbluaĵojn, kiel tio konvenas en lia metio, vi kantos alie.

Elirinte el post la verŝotablo, Davenant aliris al Van-Konet.

— La celo estas atingita, — diris li per tono de decida raporto. — Vi morte ofendis la junulinon kaj min.

Pluvego, kiu ektorentus de sur la plafono, ne tiel mirigus la atestantojn de tiu sceno kaj Van-Konet-on mem, kiel la vortoj de Davenant. Barket tiris lian manikon.

— Vi pereos! — flustris li. — Silentu, silentu!

Snogden rekonsciiĝis la unua.

— Ĉu vi estas ofendita? — kriis li, ĵetante sin al Tirrey. — Vi... kiel vi nomiĝas?.. Do ankaŭ vi estas fianĉo?

— Ĉion por Petronia, — balbutis moke Weiss.

— Mi ne scias, kial silentis Barket, — respondis Davenant, ne atentante la furiozon de Snogden kaj parolante al Van-Konet, — sed ĉar la patro silentis, anstataŭ li diris mi. Ofendo al la amo estas ofendo al mi.

— Ha! Jen predikanto de romantikaj ideoj! Similas kasuaron antaŭ preĝolibro!

— Lasu, Snogden, — malvarme ordonis Van-Konet, ekstarante kaj alirante al Davenant. — Karega cirka Nimrodo! Se vi senprokraste, tujege, ne petos de mi pardonon tiel funde, kiel hundo petas panpecon, mi sciigos vin pri mia humoro per sono de vangofrapo.

— Vi estas kanajlo! — laŭte diris Davenant. Van-Konet batis lin, sed Davenant sukcesis ŝirmi sin, tuj respondinte al la kontraŭulo per tia vangofrapo, ke tiu fermis la okulojn kaj preskaŭ falis. Weiss ĵetiĝis inter ilin.

En la ĉambro estiĝis silento, kiel tio okazas pro konscio de nekorektebla malfeliĉo.

— Jen kio, — diris al Weiss Muldwey, — mi eksidos en la aŭton. Akompanu min.

Ili eliris.

Snogden aliris al Van-Konet. Apud la forlasita tablo staris tri homoj: Davenant, Snogden kaj Van-Konet. Barket, haste kolektinte siajn aĵojn, kondukis Marta-n en la korton kaj ĵetiĝis jungi la ĉevalon.

Davenant aŭdis interparolon, bonege komprenante ties ofendan sencon.

— Ĉu kun tavernisto? — diris Van-Konet.

— Jes, — respondis tiu. — Tia estas la stato.

— Tro granda honoro. Sed ne en tio estas la afero. Vi scias, en kio.

— Kiel vi deziras. Tiuokaze mia rolo estos poste.

— Dankon, vi estas amiko. He, bruto, — turniĝis Van-Konet al Davenant, — ni rigardas al ci, kiel al rabia besto. Duelo ne estos.

— Se vi rifuzos duelon, — nehaste klarigis Davenant, — mi zorgos, ke via fianĉino sciu, sur kiu via vango pli bone kreskos haroj.

Tiuj reciprokaj ofendoj ne povis jam kaŭzi novan atakon kaj de unu, kaj de la alia flanko.

— Ĉu vi scias, al kiu vi parolas tiajn bonegajn aferojn? — demandis Snogden.

— Al Georgo Van-Konet mi parolas ilin.

— Jes. Kaj ankaŭ al mi. Mi estas Raulo Snogden.

— Du ĉiam aŭdas pli bone, ol unu.

— Kion ni faru? — diris Van-Konet. — Vi vidas, — tiu homo estas freneza. Jen kio: vin oni informos, koncede, vi estos honorigita per duelo.

— La loko troviĝos, — respondis Davenant. — Mi atendas tujan decidon.

— Tio estas neebla, — deklaris Snogden. — Estu kontenta pri tio, kio estas promesita al vi.

— Bone. Mi atendos kaj, se via kolero malvarmiĝos, mi uzos rimedojn, ke ĝi ree ekardu.

Estiĝis silento.

— Kanajlo!.. Ni iru, — turnis sin Van-Konet al Snogden, malrapide malsuprenirante laŭ la ŝtupoj, dum Snogden estis elprenanta monon por pagi. Ĵetinte du orajn monerojn sur la forlasitan tablon, li ekkuris al la aŭtomobilo. Eksidinte, la kompanio malaperis en polvo de la varmega mateno.

Enpensiĝinte, Davenant staris ĉe la fenestro, mallevinte la kapon kaj kontrolante sian agon, sed ne vidis en ĝi ion superfluan. Ĝi estis devigita, tiu ago.

Ĉagrenita Marta baldaŭ post tiam transdonis sian dankon per la patro, kiu jam intencis forveturi. Li estis ŝokita, maltrankvila kaj petadis Davenant-on trovi manieron pacigi la teruran aferon.

Davenant silente elaŭskultis lin kaj, adiaŭinte la gastojn, revenis al sia taga laboro.





Consuelo Juárez — prononcu: [konsuélo ĥuáres] (rim. de la tradukinto).