[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

 

Permesu al mi rekonsciiĝi. Antaŭ mi estas ankoraŭ la plena tago... Sed sur miaj lipoj kuŝas ankoraŭ varma sentimento de la kiso...

Ŝajne, mi estis parolanta sur la placo. Poste mi respondis la sennombrajn demandojn. Poste mi konatigis Walter'on kun Vitalij. Walter firme premis lian manon kaj ne povis deteni sin de la komplimento miaadrese:

— Se vi, kamarado, konas niajn amikojn, mi povas fiere al vi raporti, ke niaj amikoj estas bonaj! Jen, ekzemple, Alice! Flamo! Kun tiaj mirakloj estas fareblaj!

— Nin oni forveturigis per aŭtomobilo hotelon «Lux». Iu kamarado kun kim-insigno preskaŭ seke diris al Vitalij, ke li ne trudu al ni siajn interparolojn. Mi devis enmiksiĝi. Estas ridinde! La kamarado miris kaj demandis:

— Ĉu vi lin konas?

Vitalij venis «Lux»'on dum la tagmanĝo. Mi sidis apud Ulmann. Li burleskis, penante almeti al mi la duan kokidaĵon. Ĉiuj ridis. Eĉ la oficistoj de la manĝsalono ridetis. Tra larĝaj fenestroj en la ĉambron estis falantaj lumgarboj, superverŝante nin per orsimila polvo. Vitalij aliris min. Walter ekĝojis, altrenis al si per unu fingro brunan kverklignan seĝon kaj enigis ĝin inter si kaj mi.

Ĉu vi spertis en via vivo senton, kiam la homo, por ĉiam perdita, revenas? Ĝi estas tute eksterordinara sento! Tre, tre nemultaj homoj ĝin konas! Ĉu vi scias la proverbon: kio pasis, ne revenos? Ho, tute malvere! Ja oni povas tiel forte ekami, ke super ni naĝos jaroj de l' disiĝo kaj post ili la amo estos same hela, kiel en la unuaj tagoj!..

Mi amas lin! Eble, ĝi alportos al mi novajn turmentojn, sed mi amas lin!..

Ulmann iris por alivestiĝi. Ni kun Vitalij supreniris en mian ĉambron. Mi iris iom antaŭe sur tapiŝetoj de la larĝa koridoro, kunpremante per la maldekstra mano la bruston kaj detenante la koron. Malferminte la pordon, mi preterlasis lin. En la ĉambro estas duonmallume. La suno en sia rapidega falo estis haltigata per la kremkoloraj kurtenoj, dependantaj de la plafono.

Alproksimiĝinte la liton, mi deturnis min, min klinante kaj kaŝante la ekflamintan vizaĝon. Li aliris deposte, transĵetis la manojn trans mian kapon kaj alpremis min al si. Mi elspiris la tutan aeron kaj pli profunde forĵetis la kapon malantaŭen. Jen estas miaj lipoj, Vitalij!.. Ili tremetas, mi ne scias, pro kio! Ĉu pro antaŭsento de la feliĉo, aŭ de la nova doloro!

Nun ni veturas Parkon de la Kulturo kaj Ripozo. La suno fluas en la brilanta torento el la emajla ĉielo. Ĝi fandas la asfalton, varmigas ferajn striojn de l' tegmentoj, orumas flor-rumbetojn de l' ĝardenoj, karesas la nekovritajn kapojn de l' rapidantaj homoj. Ĝi dispartiĝas en larĝaj fenestroj de l' magazenoj, sin banas en fluetoj de l' fontanoj sur grandaj placoj, subrigardas verdruĝajn globojn en apotekoj kaj eĉ provas sidiĝi sur ŝtalaj lanternetoj de nia aŭto.

Mi englutas tiun ĉi sunon. Ĝi estas kiel mirakle saniga trinkaĵo!..

Ĉi tie iam estis restadejo de caroj dum iliaj vizitoj Moskvon el Peterburgo. Sur pitoreskaj deklivoj, kurantaj al Moskva-rivero, inter densa verdaĵo de Neskuĉny Ĝardeno, sur vasta, traardigita de la suno ekspozicia teritorio estas nun aranĝita la Parko de l' Kulturo kaj Ripozo. Centmiloj da homoj enfluas la gastemajn pordojn de la alta ligna pavilono kaj disfluas sur sennombraj sablaj vojetoj. Se oni leviĝas supren, sur verandon de la ĉefpavilono, de kie la helpurigitaj tuboj de du orkestroj disaŭdigas en la parko sonojn de bravuraj melodioj, aŭ, knarante per la ligna planko, oni leviĝas la terason-legejon, kie kuŝas en oportunaj apogseĝoj kaj kanapoj la dorlotataj de l' suno ripozantoj, kun radiotelefonoj sur la kapoj, se de tie oni rigardas malsupren, ĉio kolorbrilas antaŭ la okuloj. Helaj makuloj de diverskoloraj skarpoj, ĉapeletoj kaj roboj ŝvebas inter blankaj ĉemizoj kaj sportvestoj de la viroj. Seninterrompaj torentoj moviĝas ĉiudirekte. Ili penetras la pavilonojn, zigzag-rubande ĉirkaŭvolvante la aranĝitajn tie ekspoziciojn. Preskaŭ ne haltante, ili trapasas laŭlonge de la senfinaj diagramoj, afiŝoj, modeloj, specimenoj, bildoj, nur por unu minuto amasiĝante ĉirkaŭ grupgvidantoj, kiuj, sin streĉante, donas la klarigojn.

Jen estas ekspozicio de la Moskva Soveto. Ĉi tie vi trovos ĉion, kion vi deziras. Funkciantajn teksostablojn, maŝinojn, elkraĉantajn aksingojn, aŭtobusajn partojn, tramvagonon, vitrinojn de manufakturaj kaj galanteriaj magazenoj, facetitajn flakonojn de parfumo, homampleksajn felbotojn, gasbalonojn; piramidojn de kolorkrajonoj; pneŭmatikajn kusenojn; kontraŭincendiajn pumpilojn kaj eĉ vaksan milicanon, en la tuta ekipo kaj municio deĵorantan apud la pordo. Meze de l' bindaĵo el sunradioj kaj diverskoloraj elektraj lampoj, en la drapitaj per ruĝa ŝtofo koridoroj, en la varmigita de la suno aero, odoranta je freŝa ligno, enlokiĝis ĉi tie la tuta moskva regiono.

Alice restas en ĉiu fako ne pli, ol la aliaj, rigardante ĉion laŭ la ordo. Vitalij laŭ la katalogo klarigas. En ekspozicio de l' inventoj deĵoras la inventistoj mem. Ili raŭkas pro laceco. Tamen ili ĝojas montri al la eksterlandaj kamaradoj, kiel oni povas levi akvon sur la turon, ne uzante tubojn, sed nur spiralon (kio ja estas multoble malpli kara), aŭ kiel nun oni tranĉas bonbonojn en la fabriko «Bolŝevik», per ŝparema maŝino, inventita de laboristo.

Laŭlonge de Moskva-rivero eltiris sin, alterne kun frukto-vendejoj kaj trinkbudoj, atrakcioj. Longaj kurbaj homvicoj deĵoras sub la ŝtuparo de la «mistera ĉambro», en sia formo similante la pudroskatolon. Pepkrioj, ridego kaj tamburbatoj aŭdiĝas elpost nealta barileto, kaŝanta la turniĝantan en la tunelo karuselon. La aerrado kun malforta knaro portas al nuboj amatorojn de la fortaj sentoj. Diverskolora homamaso borderas ankaŭ la artefaritan lagon. Ambaŭflanke ĉirkaŭ ĝi estas aranĝitaj lignaj turoj, kunigitaj per la metalaj ŝnuregoj. Sur la ŝnuregoj glitas super la akvo de bordo al bordo vagonetoj. La homoj, en ili sidantaj, gaje interŝanĝas salutojn, renkontiĝante meze de la lago. Sur la alia lago blankaj unuremilaj boatetoj kuras, penante atingi unu la alian. Sub larĝa ŝedo tondras lignaj globoj de bilardoj. Apude estas konkurado de biciklaj modeloj. Samloke troviĝas ĉiuspecaj aŭtomatoj.

En la ĉambro de rido Vitalij kaj Alice admiras siajn proprajn bildojn en konkavaj speguloj. Jen ili mallongiĝas larĝajn vezikojn kun dikaj hakpecoj anstataŭ la piedoj; jen ili per la konveksaj speguloj eltiriĝas stangformajn figurojn kun ovsimilaj kapoj.

— Vidu, vidu! — krias Alice jubile, — Kian mirindan talion mi havas, kiajn ŝultrojn, kian bruston!

Apud tenisa ludejo Alice longe staras, apoginte sin kontraŭ la krado kaj fikse observas la ludon. Iufoje ŝi eĉ sentas ofendon por mallerta ludanto kaj la fingroj senpacience kroĉiĝas al la krado. Atinginte la pafejon, Alice eniĝas la vicon kaj sub aprobaj ekkrioj de la ĉeestantoj trabatas per ŝrotero ĉapon de blankgvardiano.

— Jen kiel la ruĝfrontanoj pafas! — fiere diras ŝi.

Fine komencas veni, levante polvonubojn, la unuaj taĉmentoj de l' demonstrantoj. Sennombraj kvantoj de komsomolanoj en jungŝturmaj uniformoj kun fusiloj post la ŝultroj, aviakemanoj, sanitariaj taĉmentoj, ruĝaj flegistinoj en blankaj antaŭtukoj. La publiko en spaliroj staras ambaŭflanke de la vojoj kaj renkontas ilin per hura-krioj.

La okuloj de Alice brilas. Ŝi memoras, kiel ŝi marŝis sur berlinaj stratoj. Ŝi apogis sin je brako de Vitalij kaj, ekstarinte sur benko, ne mallevas la rigardon. Subite ŝi tuŝas lian ŝultron.

— Jen, rigardu, la niaj iras! — Ŝi pugnigas la manon.

— Rot Front!

Walter Ulmann, marŝanta kun la komsomola taĉmento, mirigite returnas sin kaj rimarkinte ilin, ridetas.

— Tie ni renkontiĝos! — kapsignas li al la placo.

Preterpasanta ruĝarmeana orkestro malaŭdigas liajn parolojn per sonorado de la kupraj teleroj.

«Hej, fusilo, bat', bat', hej, fusilo bat',
Por burĝar' neniu estos certe la kompat'!»

Regula frapado de mil piedoj kaj poste denove, sed jam en la sekvanta kolono:

«Hej, fusilo, bat', bat', hej, fusilo, bat'!..»

Korpkulturanoj portas transparantojn kun surskriboj. Ĝi estas, kiel en patrio de Alice. Kaj ili estas same fortikaj, brunaj, kun bronzosimila korpo. Ho, ŝi ankaŭ ja estas korpkulturanino!

La demonstrantoj estas irontaj ankoraŭ kelkajn horojn. Ili ŝtopis nun la ĉefajn arteriojn de Moskvo, ili intermiksigis kaj haltigis funkciadon de l' tramoj, ili forpuŝis la preterpaŝantojn en flankajn stratetojn, ili marŝas de l' rando al rando, tra la tuta urbo...

Laŭlonge de Moskva-rivero, ornamita per flaggirlandoj, arĝentumata de l' suno kaj superkovrita de l' boatetoj, vaporŝipetoj kaj motor-boatoj, Vitalij kaj Alice trairas en la ĝardenon Neskuĉnyj.

Dum la mitingo Alice sidas en la estraro. La placo «Kontakto», estas granda deklivo, malsupreniĝanta al la scenejo. Desupre ĝin baras la malnova palaco kaj fendiĝintaj kolonoj, kaj deflanke — la antikvaj arboj de l' ĝardeno. La respektindeco de l' arboj ne malhelpis tamen pendigi sur ilin multegajn anserformajn laŭtparolilojn. Sur la monto sidiĝas la demonstrantoj. Ili ĉi tie estas en kvanto de sesdekmil homoj. Oni povus laŭte interparoli en la publiko, ĉar tutegale la radio malaŭdigos ĉiujn kaj diros sufiĉe klare tion, kion movetas per la lipoj la oratoro sur la tribuno.

Sed en la publiko regas streĉa silento. Krias la devizoj. La unua de aŭgusto samtempas kun uzurpo de la Ĉin-Orienta Fervojo. Tial tiom streĉe aŭskultas la multmila aŭskultantaro. Tial tiom laŭte alvokas la ruĝaj ŝtofoj.

— Manojn for de USSR!

— For la burĝ-generalan ĉinan kontraŭrevolucion!

— Vivŭ la subpremitaj laboruloj de Ĉinio!

— Al defendo de USSR!

Tial iom atentemaj kaj solenaspektaj estas hodiaŭ sidantaj en la unuaj vicoj ĉiniaj revoluciuloj, studentoj de Universitato je la nomo de Sun-Jat-Sen.

Sur la tribuno aperas Maksim Gorkij. La placo eksplodas en brua, longe ne ĉesanta ovacio. Aleksej Maksimoviĉ staras, ridetante kaj kapsalutante diversflanken, embarase turnante en la manoj la ĉifitan ĉapelon.

— Kamaradoj! — diras li, — dum la pasintaj jaroj mirinde multe estis farita en fako de l' kulturo, industrio kaj tuta konstruado. Hodiaŭ vi kreas la novan tagon, grandan tagon pri kiu la memoro longe restados.

Vi, kamaradoj, fariĝis tre bonaj instruistoj. Kontraŭ la raba uzurpo vi respondas per nova helpo al la ŝtato, per la tria prunto de l' industriigo, montrinte al la tuta mondo, kiel oni devas konstrui la propran ŝtaton!

Walter'on Ulmann'on la sesdekmilhoma amaso renkontas per nova tondro ovacia. La laboristoj leviĝas el la lokoj, penante pli bone vidi la heroon de l' unuamajaj barikadoj.

— Ni venis ĉi tien ne por ĉiam, kamaradoj, — diras Walter. — Ni venis ĉi tien lerni, por kun freŝaj fortoj denove iri la batalon. La Ruĝa Fronto estas malpermesita, sed ĝi vivas! Neniuj Zergiebeloj, neniuj sufokantoj de laboristaj organizaĵoj sukcesos rompi nian potencon! Hodiaŭ, la unuan de aŭgusto, ni denove pruvas nian solidarecon kun Sovetio!

Post la mitingo Vitalij kun Alice vagas laŭlonge de l' bordo.

La rivero brulas. Dekoj da reflektoroj tranĉas per bluaj radioj la densiĝintan krepuskon. Girlandoj de lanternetoj pendas sur la bordo. Bengalfajroj kaj ilumino ekflamas en diversaj flankoj. Iluminitaj boatoj tumultas en la akvo.

Afiŝoj, lumigataj per lanternetoj, alvokas aĉeti obligaciojn de la tria prunto de l' industriigo. Akvostacio de l' sindikatoj, dronanta en diverskoloraj fajretoj, estas superŝutita de popolo. En radioj de l' reflektoro desegniĝas gracia figuro de l' saltulo sur la turo. Jen li eksvingis la brakojn kaj flugas, malaperante jen brilo de la diskurantaj ondoj.

— Ĉu ni prenu la boaton? — demandas Vitalij.

— Jes.

Ili malleviĝas al eta boateto, turniĝanta sur la akvo. La boatisto pendigas sur ilian stevenon la fajreton kaj repuŝas per la piedo for de la ponteto. La boateto eniĝas kirlon de l' karnavalo. Ĉiuflanke saltas diverskoloraj vizaĝaĉoj de l' karikaturoj. Ĉiuflanke aŭdiĝas kantoj, rido, fajfoj, sonoj de gitaroj kaj harmonikoj. Alice, kiel ensorĉita, ĉirkaŭrigardas. Al la bordo de Neskuĉnyj sin apogis instrua ŝipo, briletanta per fajretoj. Grandega kapo de Ĉin-Kaj-Ŝi balanciĝas sur ĝi kaj el post ĝi elrigardas ankoraŭ la alia militarista kapo de Ĉemberlen.

— Jen estas ĝi, la kirasŝipo! — diras Vitalij, premante kontraŭ la remiloj.

— Ĉiujn fortojn al la industriigo! — ĥore deklamas la maldekstra flanko de l' rivero.

— Ĉiujn fortojn al landdefendo! — ankaŭ ĥore respondas la dekstra.

Grandega ĉielrebrilo de l' fajroj pendas super la parko. Iom pli supre, en la profundo, la ĉielo mallumiĝas kaj ĉi tiun mallumon tranĉas nur krevantaj kun mola krakado raketoj.

— Mi anstataŭigos vin! — diras Alice. Sin apogante sur liajn brakojn, ŝi sidiĝas en la mezo kaj prenas la remilojn. Vitalij foriras en la postan parton.

— Kien vi direktas? — post unu minuto demandas ŝi.

Li ne respondas. La boato transnaĝas limon de l' karnavalo. Nun ili naĝas silente. La gajeco kaj brilo de l' festo restis malantaŭe. Aŭdiĝas nur egalaj eksvingoj de la remiloj kaj plaŭdoj de la mallaŭta, apenaŭ susuranta akvo.

— Lasu, Alice, la remilojn kaj rigardu, kiel bele!

La akvo tremas en fluetoj de krucumiĝantaj fajroj. Lanternetoj de l' boatoj ŝajnas esti lumantaj skaraboj, disŝutitaj en la herbo. La kanto kaj rido aŭdiĝas ĉi tie dise kaj diverstone. Alice aŭskultas unu minuton kaj subite mallevas la kapon.

— Mi laciĝis, — diras ŝi, — Ni revenu hejmen!

Vitalij ĉirkaŭrigardas kaj kun stranga tremeto en la voĉo mallaŭte rimarkas:

— Alinjo, memoru tiun ĉi spektaklon!

— Kial vi diras al mi ĉi tion? Vitalij, diru, kial? — preskaŭ kun timo ekkrias Alice.

 

La sekvintan tagon, elirinte post la laboro el Mosĥozupr, Vitalij ne tuj revenis hejmen kaj lace malleviĝis benkon en la kontraŭkuŝanta bulvardo. Ĉirkaŭ li ludis en sablo kun tasetoj kaj glasetoj infanoj. Sur la najbara benko, klakante per manĝataj semoj, la vartistinoj apatie observis la infanojn trans lia eltiriĝinta figuro.

Vitalij kuŝiĝis la dorson, metinte la manojn sub la kapon. En liaj okuloj respeguliĝis blua koloro de l' ĉiela altaĵo kaj tuta li, malgrasiĝinta kaj paliĝinta, estis diafana, kvazaŭ trapenetrita per sunradioj la aero.

En tia pozo lin trovis Ivagin. Spasmspirante, li apenaŭ ne preterkuris lin. Li batis lin sur la genuon kaj, returninte al si, diris serioze:

— Kio, amiko, vin tiel subite ŝanĝis? Ĝi ne estas bone! Ha? La sesan de aŭgusto mi atendas vin en nia uzino. Okazos tago de l' industriigo kaj nia uzino alvokas vian truston ĉi-tage labori en la uzino. Por tio ĝuste mi venis al vi. Mi timis, ke mi vin jam ne trovos. Ha? Kio al vi okazis? Ĉu ne pri la edzino vi enuas?

Vitalij ne tuj respondis.

— Vi fariĝis tre zorgema, Ivagin.

— Kial zorgema? Simple, kiel amiko, mi demandas... — Ivagin iom silentis kaj aldonis: — El via edzineto nemalbona civitanino fariĝos. Sed ĉu vi mem provis aktivigi ŝin? Ha?..

Vitalij tute griziĝis, sin deturnis kaj fermis la okulojn. Ivagin dum kelkaj minutoj ne rompis la silenton. Li sidis sur benkrando apud la piedoj de Vitalij kaj ellasis rondajn buletojn de la blua fumo. Iom levinte la kapon, li akcelis per mallarĝigitaj okuloj la orumitan randon de krispa nubeto. Du vartistinoj kontraŭ li flustris ion, ekridis kaj okulsignis al li. Li grumblis kaj tuj returnis sin de ili. Knabineto ĉirkaŭ sesjara kun blondaj haretoj alveturigis al la benko puŝĉareton kaj komencis plenigi ĝin per la sablo sub la kapo mem de Vitalij. Li malfermis la okulojn kaj liaj lipoj ridetis.

— Kion vi havas en la puŝĉareto? — demandis li la knabinon.

— Sablon! — respondis tiu, seriozege daŭrigante la laboron.

— Ĉu la dolĉan?

— Ne... — miris tiu. — Kial la dolĉan?

— Ja la sablo ankaŭ dolĉa estas iufoje.

— Ha! — konjektis la knabineto kaj ekridis. — Tiu estas alia sablo, kiun oni en la teon metas kaj en kakaon! Sed tiu ĉi estas denove alia sablo, nenatura...

— Nenatura?

— Nu, jes, speciala! Per kiu la infanoj ludas!

La knabineto alfrapetis la sablon per fosileto kaj ekveturigis la puŝĉareton for de la benko. Vitalij subpremis la ekspiron kaj denove fermis la okulojn. Ivagin almoviĝis pli proksime.

— Jen, kia afero, Vitalij! Vi tion lasu! Jen elmetu, kion vi kaŝas en la koro? Kial vi ekspiras? Ha?

La mallevitaj palpebroj de Vitalij iom ektremetis kaj malgranda sulko ekmovetiĝis sur la frunto. Anstataŭ la respondo, li etendis al Ivagin folieton da papero kun infanaj makulsignoj.

«Kara paĉjeto! La patrino aĉetis al mi novan akvumilon. Mi portas novan palteton, la bluan. Al mi ĉi tie tre plaĉas. Mi dezirus, ke vi aĉetu al mi ankoraŭ unu ludilon, kiam mi estos reveninta al vi. Eble, la malgrandan tramon, aŭ klaŭnon. Ni hodiaŭ estis manĝantaj sur la perono. Mi la panjon tiel amas, ke prenis por ŝi de la avino duonon de l' kotleto. Paĉjo, mi tre deziras baldaŭ reveni al vi!..»

— Kio do sekvas? — malserene tragrumblis Ivagin, redonante la leteron. — Ha? La edzino vin amas, la filino amas! Kion ankoraŭ la homo bezonas?

Vitalij pli firme kunpremis la mallevitajn palpebrojn kaj returnis sin flanken. Nun la suno ne batis sur liajn okulojn kaj li rigardis la violkolorajn puntajn ombrojn de l' arboj, kuŝintajn apud liaj piedoj.

— Sed se mi amas la alian? — mallaŭte diris li. Ivagin apenaŭ ne eksaltis for de la loko.

— Nu, vi tiun malsaĝaĵon el la kapo forĵetu! — ekkriis li; — ĝi estas absurdo! Jen, vidu lin! En tia aĝo li enamiĝis! Amo! Jen kia grava afero!

Vitalij estis ion kontraŭdironta, sed subite ekaŭdis mokeman voĉon de Zoja. Ŝi estis rapide transiranta la straton de Mosĥozupr en la direkto al ili.

— Ho, kian temon, vi, kamarado Ivagin, pritraktas! — kriis ŝi, ankoraŭ ne alirinte. — Mi ĵus ekaŭdis, ke pri la amo, kaj decidis aliri! — Ŝi sidiĝis apud Vitalij kaj ekvidis la leteron. — Kial do vi, Vitalij Nikolaeviĉ, tiel acide aspektas? Ĉu leteron de la edzino ricevis?

Vitalij malkontente rigardis ŝin.

— Kaj ĉu vi, Zoja Ivanovna, ne rapidas?

— Ne, mi ĉi tie la rendevuon havos! Kun Vera Velikonskaja.

— Kun Velikonskaja? Kial kun Velikonskaja?

— Kial ne kun ŝi? — ridetis Zoja. — Ĉu por vi ne estas tute egale? Simple, ni estas amikinoj! — Ŝi mallarĝigis la okulojn kaj ridis. — Sed la edzino vin tamen ĉagrenigis! Konfesu! Ne penu esti iu escepto, Vitalij Nikolaeviĉ! Vivu, kiel ĉiuj!

— Jen ankoraŭ! — grumblis Ivagin, — pri kio vi?

— Pri tio sama, kamarado Ivagin, pri kio ankaŭ vi estis parolinta! Mi diras, ke la homoj estas bestoj. Ĉiam unusamo tedas kaj ĝi tute ne estas natura! Al mi unu konatulo diris: pripensu, kiel vivas ĉevaloj, bovoj...

— Katoj kaj ceteraj brutoj! — finis Ivagin. — Ĉu la idealon vi trovis? Ha?

— Kaj ĉu vi, kamarado Ivagin, la higienon al Vitalij Nikolaeviĉ predikas? Ne valoras! Mi estis iam aŭskultanta lekciojn pri historio de la pratempa kulturo. Do tie viroj kun la fratinoj, patrinoj kaj filinoj konkubis. Kio do sekvis? Ne malbone ĝi estis! La viroj estis sanaj kaj la virinoj pli sanaj, ol nun. Nu, Vitalij Nikolaeviĉ, kiel influis la paredzeco sanon de l' virino?

Vitalij ekscitite returnis sin al Zoja.

— Mi ne intencis konversacii kun vi, des pli, pri tiu ĉi temo. Sed, se vi deziras, jen estas mia opinio. La virino, efektive estas nun malforta kaj senpova. Kaj tute dependas de la viro. Sed ne la paredzeco estas ties kaŭzo. La infanoj, tiu vipo de l' virino, dum miljaroj metanta la virinon en malegalan situon, kompare al la viro!

Zoja ĉirpis la alumeton.

— Vi pravas, sed la infanoj dum la edzeco estas neeviteblaj! Kaj la senhelpa virino penas pli firme alkroĉiĝi la edzon, eĉ se ŝi dezirus forkuri de li!

Vitalij preskaŭ ektimigite ekkriis:

— Via konkludo? Kian konkludon vi faras?

Zoja mokeme silentis. Vitalij ekflamis.

— Vi estas granda egoistino, Zoja Ivanovna! Evidentiĝas, ke la konkludojn vi faras nur por vi mem! Sed pri ili oni devas krii! Ni estas ankoraŭ tro neperfektaj kaj tro malriĉaj, por senkontrole naski la infanojn. Ni ne scias, kiel estos aranĝita proksimestonte nia persona vivo kaj kio okazos al niaj infanoj? Ĉu ili ne estos grava barilo sur la vojo de niaj planoj kaj laboroj? Sed la abortoj ne estas solvo, kvankam ili estas preferindaj antaŭ la nasko!

Ivagin mirigite rigardis la amikon. Kial li furioziĝis?.. Vitalij, silentinte iom, ekparolis denove:

— Mi ne volas, ke min regu la instinktoj! Ni ne estas bestoj! La patrineca instinkto devas obei la homan prudenton!

— Sed la seksa instinkto? — mallarĝigis la okulojn Zoja.

— Des pli la seksa! La homojn devas regi la prudento!.. kaj sento... — aldonis li.

— Tamen, ankaŭ la sento? — ridis Zoja. — Ĉu ne en «Nobela nesto» vi loĝis eksterlande? Ĉu tie ĝis nun ekzistas la sento? Eble la maledziĝoj ne okazas? Ho, ankaŭ tie okazas maledziĝoj?.. Tiuokaze, vi vane vin penigas!..

— Kion ĝi signifas? — indigninte ekkriis Vitalij. — Kian rajton havas vi enmiksiĝi en mian vivon?

Zoja skizis sur la sablo sian nomon per la pantoflo kaj kareseme ekrigardis la okulojn de Vitalij, sin eltirante kaj streĉinte la korpon.

— Mi — ne pri vi! Sed, imagu, mi scias, ke ekzistas viroj, kiuj volonte forlasus siajn edzinojn, sed la edzinoj ne permesas tion! Kion? La leĝo pri l' edzeco? Sed ĉu gravas tiu leĝo, kompare al volo de l' virino, ne deziranta perdi viron, kiu ŝin salajras? — Zoja ekrigardis ankoraŭfoje paliĝantan vizaĝon de Vitalij kaj ŝpruce ekridis. — Min atendas Vera, pardonu! — Kaj ŝi direktis sin al la virino, haltinta maldecideme antaŭ enirejo en la ĝardeneton.

 

En la tago de l' industriigo Vitalij venis la uzinon tuj post la sirensignalo. En la korto estis gaja tumulto. La blovorkestro, starante, plenumis «Junan Gvardion». La laboristoj moketis unu la alian:

— Sidorov, por kio vi venis? Vi ja havas libertempon!

— Kian libertempon, se hodiaŭ estas tago de l' industriigo! — grumblis Sidorov. — Hodiaŭ neniu havas la libertempon!

Ĝuste en tiu minuto ekŝvebis tra pordego ruĝaj tuketoj kaj kun vantema bruo enfalis en la korton amaso da virinoj kun pakaĵetoj en la manoj.

— Rigardu, amikoj, — sincere miris Sidorov. — Niaj virinaĉoj alvenis! Jen ilin oni devas miri! Kial vi, he?

— Kial, kial? Silentu, maljuna kreno! Mem venis, sed ĉu ni hejme sidu tiafoje? — atakis lin sanega onklino kun kolosaj manegoj. — Vi ne fuŝagitu!

— Ĝuste, ĝuste, gratu lin pli forte! — incitis, ridante la junuloj. — Se niaj edzinoj klaskonsciaj fariĝis, ĉu ni devas ilin kunsenti, aŭ ne? Lasu ilin iomete labori! ion ni trovos por ili!

La virinamaso ekmarŝis al la uzinkomitato. Post ili iris ankaŭ Vitalij. Ĉi tie li premis manon de la uzinkomitata prezidanto, returnis sin kaj subite renkontis senmovan rigardon de Alice. Ŝi staris en grupo de fremdlandaj specialistoj apud la fenestro. Kun ili interparolis germanlingve kelke da uzinaj inĝenieroj. Vitalij ektremetis kaj, mallerte tuŝinte per la mano randon de l' uzinkomitata tablo, aliris.

— Morgen! — salutis li germanlingve la ĉiujn, ne sciante, kiel konduti rilate al Alice.

— Morgen! — respondis la germanoj kaj Alice en tiu ĉi kvanto, konservinta seriozan mienon sur la vizaĝo.

— Wollt ihr mit uns etwas arbeiten?

La germanoj gaje kapjesis.

— Natürlich! Wir alle sind Arbeiter der Weltsowietunion!

Vitalij premis al ili la manojn. Ili direktis sin al la pordo.

Alice iris malantaŭe, mediteme palpante per la fingro manikon de sia robo.

— Kamaradoj, kamaradoj, ricevu la veston por la laboro! — antaŭenkuris la prezidanto de la uzina komitato, montrante la vojon.

Meze de la korto staris Ivagin, enŝovinte la manojn en la poŝojn kaj ŝercis kun la laboristoj. Ĉirkaŭprenante du knabinojn, aliris ilin Teodor Kaŝin.

— Teodor? — miris Ivagin. — Vi ja havas malsanforpermeson?

— Jen grava afero! Malsano! Vidu!.. Jen ankoraŭ la du malsanajn mi venigis! Ni kune en la ambulanco deĵoris. — Teodoro puŝetis la knabinojn kaj subite, frapinte la kamaradon sur la dorson, kriegis tra la tuta korto:

— Ĉu tio estas vi, kiu venigis la germanojn? Ili certe labori ne scipovas!

— Certe! Ili sur la stabloj rajdos! Sendube! — indignis Ivagin, — Krome, vi pli mallaŭte kriegu! Kion ili pri ni pensos?

— He! — malŝate diris Teodoro. — Malklera popolo ili estas! Tutegale ili nenion komprenos, se vi ilin eĉ en pura rusa lingvo alparolu!

En gaja amaso, kun muziko, la laboristoj eniris la uzinkorpon, ĝisfumante dumvoje la cigaredojn kaj ĵetante la restaĵojn en urnojn. La kontrolisto antaŭ la pordo rapidigis:

— Pli vigle, amikoj, pli vigle!

Pendiginte la numeretojn sur la tabulon kaj ĵetinte la kepojn sur la breton, la laboristoj rapidis en la fakojn. Du renkontaj ondoj interpuŝiĝis sur la larĝa gisa ŝtuparo. Demalsupre, rapideme saltante trans du ŝtupoj, kuris Ivagin kun la kamaradoj. Desupreniris la germanoj, uzinkomitatanoj, sekretario de l' ĉelo, administrantaro kaj la teknika personaro. Ivagin, preterkurante, salutis la amikojn, afable kapklinis al Vitalij, sed aŭdante la fremdan paroladon, haltis.

— Saluton, karaj «Genossen»! — larĝe rikanis li, — treege agrable estas vidi vin en nia medio! Ni tre bonuzos vian viziton. Ha?

— Kiel, nome? — levis la brovojn unu el la fremdlandanoj.

— Tre simple! Maldiligenta estas nia popolo, Genossen, jen kio! Sed, se ĝi iom observos vin, la maldiligenteco el ĝi tuj forflugos!

La germanoj ekridis. Ivagin akrarigarde trakuris iliajn vizaĝojn, por unu sekundo haltinte je Alice, kaj transĵetis la okulojn al Vitalij. Tiu deturnis sin.

— Vi ne miru, — kriis li al la germanoj, — ke niaj ĉambregoj estas malplenaj! La uzino estas planita por 1600 mil laboristoj, sed ni ankoraŭ ne havas tian kvanton. Ĉu vi pensas, por kio ni bezonas tiom da loko? Ha?

Alice komprenis kaj ekridis.

— Li divenis, — diris ŝi al Vitalij. — Mi ĵus estis pensanta, ke en la fabriko «Osram» estas superflua eĉ nek unu centimetro.

Ŝi ĵetis la scivoleman rigardon laŭlonge de la foriranta profunden muro, al kiu alpremis sin trenstabloj, kaj haltis, por vidi, kiel estas ĉi tie farata trenado de la arĝentsimila volframo tra la diamantoj. Ja ĝi estas ŝia specialeco!

— Ĉu ne vere, Vitalij, — subite tuŝis ŝi lian manikon. — Tiu ĉi fako similas la Grunewaldan Stadionon? Ĝi estas tiel vasta, sed, interalie, preskaŭ malplena?

Ivagin aŭskultis la tradukon kaj ridetis.

— Ĝi ne estas malŝparemo, Genossin! Ĝi estas nur prizorgemo! Nia mastrumo estas laŭplana. Ha? La uzino estos plilarĝigata. Hodiaŭ mi konsentas, ĉi tie estas multe da loko. Sed ĝi estas rezervita por la pliperfektigoj. Ĉi tie estas aranĝota «conveyor», liveronta la volframon al la lampoj mem.

— Kiel strange! — ridetis Alice. Mi estas en Sovetia uzino! Uzino en mia cerbo, ĉiam estas ligita kun kapitalistoj, ekspluatado. Ĉi tie ili forestas! Ĝi estas la sovetia uzino! Mi scias, ĉi tie antaŭ nelonge troviĝis nur malplenejoj, ne finkonstruitaj de post la milito korpusoj. Ĉi tie mankis plankoj, tegmentoj, elektra lumo, kanalizo. Nenio estis ĉi tie! Sed nun...

Trapasante konstruejon de la centra korpuso, Ivagin respondis tion per la mangesto. Maŝinbruego, zumo de elektroveturiloj, nervumaj fajfegoj, ŝtalsonoro trapenetris la aeron.

— Ĝi estas nun, Genossen. En fino de la kvinjaro ni estos donantaj je 250 milionoj da produktaĵo! Ni estas superontaj la plej grandajn metalurgiajn uzinojn! Ni ŝparigos, pere de la plej modernaj perfektigoj, al la sovetia ŝtato 50 milionojn ĉiujare. Per ĉi tiu mono estas konstrueblaj dekdu novaj negrandaj uzinoj. Ha?

Alice petis ilustri ĉi tion per ciferoj.

— Kun nia plezuro! — konsentis Ivagin. — Nun la uzino fabrikas sep milionojn da lampoj. Fine de la kvinjaro ĝi estas dononta tridek milionojn. Nun la uzino fabrikas nur centojn da volframaj fadenoj (unuafoje en Rusio, — antaŭe la volframo estis importata el eksterlando). En 1932–33 jaroj la uzino estos fabrikinta 43 milionojn metrojn da volframo! Ha?

— O, sram, «Osram» (Hontu, «Osram»)! — kalemburis Vitalij ruslingve.

— Kion vi ankoraŭ fabrikas, krom la lampoj? — demandis la germanoj.

— Multe da tiaj aĵoj, Genossen, pri kiuj nia lando antaŭe ne nur ne aŭdis, sed eĉ ne sciis pri ties ekzistado! Potencajn reflektoregojn, transformilojn je kvindek mil kilovatoj, volframon kaj molibdenon, gutaperkajn tubetojn, malgrandajn motorojn kaj elektrajn varmigilojn. Je ducent milionoj da produktaĵo en fino de la kvinjaro! Ĝi egalas kiom donas kune kvar la plej grandaj metalurgiaj uzinoj en USSR: Sormovo, Brjansk, Kolomna kaj Leningrad. Ĝi estas duono da tio, kion fabrikas la amerika «General Electric Company», tamen, Genossen, ne en kvina, sed en la kvardekkvina jaro de post la naskiĝo! Nu, kiu en mian fakon? Ha?

Alice iom ridetis kaj petis en fuŝa rusa lingvo, ke ŝin oni direktu la trenfakon.

— Interkonsentite, Genossin! — ekkriis Ivagin. — Mi nur avertas vin, ke vi restos sen la tagmanĝo! Hodiaŭ neniuj paŭzoj okazos, escepte la dekminutan!

En la tagfino, post la speciala kunsido, en kabineto de l' direktoro, kiam malsupre sub la ŝtonaj arkoj ekludis la orkestro, malaŭdigante la daŭran sirensignalon, Vitalij estis veninta la trenfakon. Teodoro elkuris renkonten kaj, malsupreniĝante sur la ŝtuparo, laŭtege kriis:

— Ĉesu vi, diabloj, muziki! Lasu nin fini!

Ekvidinte Vitalij'on, li ridetis.

— Ĉu vi al ni iras? Ni ankoraŭ ne estas finintaj. Nu, ne gravas, bonvenu! Ĉu estas viaj kamaradoj, kiuj en nia fako laboros?

— Ĉu la terareon vi ricevis finfine? — demandis Vitalij.

— Iom malfrue! — ekridis Teodoro. — Sed tutegale! Baldaŭ en via Mosĥozupro ĉio renversiĝos.

Alice staris ankoraŭ apud la stablo. Najbare kun ŝi laboris Ivagin. Li rikanis al uzinaj kulturistoj, ankaŭ instaliĝintaj al la stabloj kaj kapmontris al ili Alice'n.

— He, junuloj, ne taŭgas via laboro! Jen, vidu, kiel la homoj laboras! Ha?

Alice ne deturnis la rigardon de arĝenta strieto de la volframo.

— Sufiĉas! — anoncis la uzinkomitata prezidanto, alirinte en la pordo al Vitalij kaj transdonante al li telegramon. — Al vi, kara kamarado, venis urĝa depeŝo el Semigorsk. Ĵus oni transsendis ĝin ĉi tien el la trusto. Permesu, kamaradoj, gratuli vin je la neniam ĝis nun atingita sukceso: 99,5% da ĉeesto! Preskaŭ neniuj mankoj!

Vitalij ŝirmalfermis la telegramon.

 

La unua legis anoncon pri la partia reregistro servistino Anastazino. Ĝi estis pendigita apud ŝia tabureto kun rondforma samovaro. Maĉinte per la lipoj, ŝi iris komuniki la novaĵon al la pordisto. La pordisto forte maltrankviliĝis, liberigis la nazon per malpura naztuko, kaj viŝante per la grasmakulita maniko la ŝvitkovritan frunton, direktis sin al Velikonskaja. Estis la pordisto servema, respektinda kaj kaduka, portis carreĝiman pordistan kostumon kaj per ĉiuj radikoj de sia pordista animo estis kunligita kun la pasinto. Kaj en la pasinto ne unufoje li estis malfermanta la kverklignajn pordojn en la domo de princino Velikonskaja antaŭ sinjoro Serebrovskij. Kaj ne malofte estis li ricevanta de la lasta brilantajn duonrublojn kun bildo de la Nikolaa kapo. Kaj pro tio ne estis li poste forgesita!

Trairinte piedfingre post la vitran barieron kaj zorgeme ferminte malantaŭ si la maldikan pordeton, la pordisto klinis la grizan kapon super la orelo de la ekssinjorino.

— Sofio Sergeevna, purigi oni komencas!

La princino ekspiris kaj turnis al li la vizaĝon, kovritan per reto de etaj kaj maldikaj sulketoj.

— Dio estas kompatema! — diris ŝi. — Ĉu vi maltrankviliĝas por Mikaelo Sergeeviĉ?

— Tute ĝuste, por li... Kaj por vi, Sofio Sergeevna, — aldonis li multsignife.

— Kial do por mi, Bazilo? — paliĝis la princino. — Ja oni purigos nur partiulojn? — Ŝi peze ekspiris kaj, apoginte per la malgrasa mano randon de la tablo, leviĝis el la loko. — Vasilij Pavloviĉ, ĉu vi aŭdis? Oni purigas!

— Ĉu? — miris Bobrov. — Kaj la anonco estas farita?

— Nin ĝi ne rilatas! Nur la partianojn! — rimarkis alirinta Kiselov kaj nerveme ekridis.

— Pro kio do vi ĝojas? Serebrovskij ja estas elpelota!

— Kio do sekvas? Ni, karulo, sub ĉiu estraro restos valoraj!

La pordisto reaperis en la kancelario. Ĉi-foje li estis faranta al la princino iujn misterajn signojn. La princino ne komprenis.

— Dio vin savu, Bazilo! Kion vi bezonas?

— La fraŭlino vin... — mallaŭtete diris li, — en la vestiblon vin petas!

La princino, maltrankviligita, pene iris en la vestiblon. Vera rapide marŝis tien kaj reen, mordetante la lipojn. Ŝi estis tiel malgrasiĝinta, ke la princino eĉ ekkriis mirigite:

— Vera, kio okazis al vi? Ĉu vi ne estas malsana, mia kara?

— Pli mallaŭte, onklino! — returnis tiu sin kun timo.

La pordisto serveme malfermis la pordon en sia ĉambreto. Vera kapbatis je supra trabeto kaj senforte malleviĝis la tabureton apud la kuireja nekolorigita tablo.

— Jen, onklino, la paketo...

La maljunulino per la tremantaj manoj prenis la paketon el ŝiaj manoj.

— De kie ĝi estas? Kiu venigis?

— Viro... — movetis Vera per la lipoj, tute blankiĝinta. — Matene. Li ne riskis veni al vi... Vi, verŝajne, konas lin...

Kaj Vera subite senpove ekploris.

Intertempe pri la reregistro eksciis la tuta konstruaĵego, de la keloj ĝis subtegmentoj. Ĉie oni sekrete interflustris. Iu ellasis famon, ke la prezidanto de l' komisiono estas vicprezidanto de OGPU. Ĉi tiu famo panikigis la Mosĥozupron. Komenciĝis miskurado. La oficistoj trudis sin al ĉiuj, ĉu ne estas iu konata al li, aŭ, almenaŭ, ĉu iu ne havas komunajn konatulojn?

Renkonta famo refutis la supozon pri OGPU, sed kreno ne estas pli dolĉa, ol rafano! Se fidi ĉi tiun duan famon, la prezidanto de l' komisiono estas la gubernia prokuroro! Laŭ la tria famo la komisionon estris prezidanto de la milita tribunalo. Esplori la aferon estis ege malfacile.

Dek minutojn antaŭ la kvara Semjonov staris apud la tablo kaj per raŭka voĉo kriis:

— Kamaradoj, registru vin! La partianoj en la dekstra kontrollisto, la senpartiaj en la maldekstra! Kamaradoj, kiu ankoraŭ ne enregistris sin? La partianoj dekstre, la senpartiuloj — maldekstre!

Ĝuste je la kvara eniris Popov kaj Serebrovskij. Kun ili estis tri nekonatuloj: fortika maljunulo-laboristo kun blanka hararo kaj flaviĝintaj pro la tabako lipharoj, maldiketa virino ĉirkaŭ kvardekjara en ruĝa tuko, kaj malsanecaspekta mezaĝa viro. Sur lia kaviĝinta vizaĝo brulis akraj nigraj okuloj. Li estis nealta, malgrasa, pala, portis grizan kostumon kaj konsumitajn ŝuojn. Ne ekzistas fumo sen brulo: la prezidanto estis juĝesploristo.

Altabliĝinte, li tintigis la sonorilon kaj, ne atendante ĉeson de la bruo, komencis paroli. Pro moviĝo de la seĝoj kaj ne ĉesintaj interparoloj li ne estis aŭdata. Oni kriis al li: «Pli laŭte». Li ankoraŭ foje tintigis la sonorileton kaj altigis la voĉon:

— Estas necese, ke vi tenu vin pli trankvile, tiam vi ĉion aŭdos!

Atendinte unu minuton, li kutimvoĉe deklaris la tagordon kaj avertis, ke la sukceso dependos de la reciproka konfido. En streĉatenta silento li klarigis signifon de la aranĝata reregistro.

— La partiaj reregistroj okazis ne unufoje, sed nun la reregistro havas speciale gravan rolon. Ni devas esti nun postulemaj, kiel neniam, precipe, al komunistoj, kiuj okupas respondecajn gvidpostenojn.

Ne allasinte la aŭskultantojn aplaŭdeksplodi, li havigis parolon al Popov por raporto de la ĉelestraro. Popov elpaŝis, flateme ridetante kun notlibreto en la manoj. La publiko renkontis lin per nedifinebla flustro, trakurinta la vicojn. Sunradio falis trans lian ŝultron sur liajn harojn kaj se li iomete dekliniĝis maldekstren, la suno deglitis en liajn okulojn. Li demovis sin dekstren, alternante apogpiedon.

— Vi, kamaradoj, konas la cirkonstancojn, inter kiuj ni devis labori kaj tiel plu! Etburĝa ĉirkaŭigo, manko de laborista kerno, malnovaj specialistoj kaj tiel plu! Certe, la aparato estis infektita de l' burokratismo, kontraŭ kiu ni tamen batalis.

Popov nomis kvanton da kunsidoj kaj liston de la pridiskutitaj demandoj. Poste li nomigis membrojn de buro kaj kalkulis iliajn «ŝarĝojn». Tuj post tio li citis la atingojn: eksigo de Ĉernjaev, suspektita pri la perfortatenco, iniciatita, sed bedaŭrinde ne finita ĝis nun, esploro de la avancdonado, de distribuo de tramaj kaj aŭtobusaj biletoj, renovigo de l' aparato (interalie anigo de la laborista avancigito Semjonov), k.t.p. Kontraŭ la kutimo, Popov estis mallonge parolinta kaj per tio finis.

La prezidanto demandrigardis la aŭskultantaron.

La ĉambrego respondis per detenata susurado. Membroj de l' komisiono eltiris antaŭen la kapojn, penante ekvidi la leviĝantajn manojn. Sed tiaj mankis.

— Strange! — diris la prezidanto, — ĉu ĉio tiel bonstatas ĉe vi?

La nova ondo de l' flustroj trarulis la seĝojn.

— Permesu al la tagordo! — leviĝis Semjonov. — Mi opinias, estos pli bone, se ni komencos rekte de la purigo. Tiam interalie ĉio klariĝos.

La prezidanto levis la ŝultrojn.

— Certe, se neniu estas parolonta. Tiuokaze, kamarado Serebrovskij.

Dum Serebrovskij, ĝibumante, en peza irmaniero estis trapaŝanta al la tablo, la prezidanto, ne rigardante lin, rapide tralegis lian personan karton.

— Serebrovskij Mikaelo Sergeeviĉ, oficisto, partiano de post la 1917. Partiajn punojn ne havas.

Altabliĝinte, Serebrovskij malbutonumis la supran butonon de la kolumo kaj nerveme oscedis. Sidintoj en la unuaj vicoj povis rimarki, kiel pintoj de liaj mortpalaj fingroj, kovritaj de nigraj haroj, iom tremis.

— Mi, kamaradoj, tion, naskiĝis en la oficista familio. Mi finis la Peterburgan Reallernejon. Dank' al personaj interrilatoj de la patro, mi estis akceptita en la ŝtatan oficon. En la 1917 jaro la oficistaro strikis. Grupo de l' oficistoj en nia ministerio deklaris sian solidarecon kun la sovetregistaro. Ni ne ĉesigis la laboron. Mi aniĝis al la partio. De post tia tempo mi estis okupanta diversajn administrajn kaj mastrumajn postenojn.

— Kio instigis vin aniĝi la partion? — demandis la laboristino.

— Kiel, kio? — levis la ŝultrojn Serebrovskij. — Mi estis solidara.

— Diru, kamarado, ĉu vi ne rememorigos al ni la teorian parton de la malnova programo de RSDRP?

— Ne, kamaradoj, tiel mi ne povas!.. Sen la preparo.

— Sed ĉu vi antaŭe ĝin legis? Nu, ekzemple, en la 1917 jaro?

— Tiam mi legis, sed nun... Ne, mi ne memoras

El la salono ekŝutiĝis skribaĵetoj. La maljunulo kolektis ilin arete.

— Kamarado Serebrovskij, kiel vi klarigas artikoleton de Ivagin, ke vi disponigis terareon por domkonstruo al iu privatulo?

— Kion vi opinias pri oficado en nia trusto de la eksprincino kaj ceteraj ekselementoj?

— En kio evidentiĝas batalo kontraŭ la burokratismo?

— Kial vi allasas en la ĝenerala kancelario la familiecon?

— Kial ĝis nun la metropoliteno ne estas konstruata?

— Kial la tramo ne estas riparata?

Serebrovskij estis subrigardanta la komisionon kaj mordetis la sensangajn bluajn lipojn.

— Jes, — diris li, — la demandoj estas multaj. Pri la terareo: ĝi estas, laŭ mi, bagatelo. Kia terareo? Bagatelo!

— Ĉu vi ne konas persone tiun civitanon, al kiu vi disponigis la areon?

— Ne, mi ne konas! Pri la princino: laŭ mi, ĉi tie nenio krima estas, se oni ebligas al la plej sendanĝera maljunulino la ekzistadon. Pri la familieco kaj burokratismo la demando postulas pli seriozan argumentadon. Certe, ankaŭ ni ilin havas sed kie do ili mankas? Al Ĉernjaev, ekzemple, ni mem la vojon el la trusto montris.

— Permesu parolon! — kriis Semjonov. — Ni lin plej senindulge devas malkaŝi! Li tiel ne sukcesos nin refuti! Maljuna kreno! Oficisto estis, la oficisto restis kun plej aĉaj ecoj de la cara oficisto! Por kio li aniĝis la partion? Li diras, li estis solidara. Sed la partiprogramon li ne legis! Jen, vidu! Kamaradoj, la komsomola «kavalerio» ĉion malkaŝis. Serebrovskij subskribis malprofitajn kontraktojn kun privataj komercistoj. Serebrovskij estis akceptanta koruptmonon!

— Malvere, — interrompis Serebrovskij.

— Vere! — ekkriis Semjonov. — En la komisiono troviĝas dokumento.

La prezidanto levis la kapon kaj elprenis el la paperujo notlibreton.

— La notlibreto de la persona sekretario de Serebrovskij, Sipova!

— Jes! — kriis Semjonov. — Krimeon forvojaĝante, ŝi ĉion estis en ĝojo perdinta. En la tablo ŝi lasis ĝin. Sed sur ŝia loko la komsomola «kavalerio» sidis!

Li kaptis la notlibreton, turnis ĝin en la manoj kaj ĵetis sur tablon.

— Poste, Serebrovskij estis loĝanta en propra domo de sia bopatro kaj riparis ĝin je konto de la trusto. Kaj kial tiu ĉi domo ne estis municipaligita?.. La «kavalerio» fosis la arkivojn. Centmiloj da rubloj restis kiel senesperaj ŝuldoj en poŝoj de privatuloj, kvazaŭ nericeveblaj! Kio rilatas la princinon, do ĉi tiu maljuna diablino nur tial ĉi tie oficas, ke ŝi iam konkubis kun Serebrovskij!

— Kion? — purpuriĝis Serebrovskij. — Mi postulas la klarigojn!

— Ha! — ekridis Semjonov. — Bagatelo! La komisiono priparolu ĉi tion kun nia pordisto!

Semjonov, fininte, ĵetis sin sur la benkon. La salono emociiĝis. En diversaj flankoj oni laŭte kaj ekscitite ekparolis. Kelkiuj ankoraŭ postulis la pruvojn. Popov algluiĝis al la prezidanta mano kaj postulis forigon de Semjonov el la kunveno. Vitalij leviĝis de la loko. Li estis pala kaj kunpremis la dentojn, por ne malkaŝi sian emocion. Kaj la paroladon li komencis timeme, kvazaŭ ne estante certa, ke li devas paroli.

— Jen kio, kamaradoj! Vi pardonu, mi estas senpartiulo, sed al mi ŝajnas, ke mi devas eldiri mian opinion. Serebrovskij estis kamarado de mia patro. Li ne estas oficisto. Li estas granda oficisto, altranga! Sed ŝajne, ne tio estas grava, kiu li estis antaŭe. Semjonov ĝuste diras, ke li altranga cara oficisto ankaŭ restas ĝis nun! Ĉio dirita pri li estas vere, sed ekzistas aĵoj, milfoje pli malbonaj! — Vitalij rapide elpoŝigis la horloĝon kaj, kvazaŭ estante prizorgita, ĉu ne tro multe da tempo li perdis, li ekrapidis kaj, rapidante, kaj malkaŝante sian emocion, li subite ekflamis.

— Ja ĝi estas efektiva abomenaĵo en nia trammastrumo! Kaj per nenio oni povas pravigi formalisman traktadon de l' metropoliteno! Serebrovskij eĉ ne havas la opinion pri tiu ĉi problemo. Li timas ĝin havi. Post li iu kaŝas sin, kamaradoj. Kiu, mi ne riskas supozi. Sed ilia opinio estas lia opinio. Ĝi estas danĝere, kamaradoj. Li, ekzemple, antaŭe insistis plibonigon de la trammastrumo, tamen nun li tute ĉesis paroli pri tio. Li estas nun por la metropoliteno. Sed, certe, ni povas ĝin kompreni! Ĝi estas farata nur por tio, ke oni trovu pluran objekton por la fremda koncesio. Kiel ĝi estas nomenda, ni tion difinu kolektive! Mi opinias, ekzistas nomo por tio ĉi!

Vitalij subite reekrigardis la horloĝon en iu stranga maltrankvilo kaj, embarase, ne fininte la parolon, sidiĝis.

Pli, ol unu horon bruis la kunveno, forŝirante de Serebrovskij la partian ŝelon. Fine la prezidanto proponis transiri al Popov. Jam antaŭ tio ĉi Popov malsereniĝis kaj de li forflugis la flatema rideto. Dum disvolvo de l' diskutado, li malsereniĝis ĉiam pli, mordis la ungojn kaj altabliĝis kun impertinenta mieno.

— Kamparano! — respondis li kontraŭ demando de l' prezidanto, — El vilaĝo Nikolskoje, apud Tula. En la partio de post la 1920 jaro. La civitan militon partoprenis. Laboris en ter-komisarioj k.t.p. La ĉelsekretario.

— He, kamarado Popov! — mokeme elkriis la teknikisto Lipkin, antaŭnelonge veninta Mosĥozupron. — Sekve, vi estas mia samvilaĝano? El Nikolskoje?

Popov iom ektremetis kaj strabis lin.

— Sekve, samvilaĝano! Ĉu vi estas filo de Nikolao Teodoroviĉ?

— Nu, certe! Kaj vi, kamarado Popov, sekve, estas filo de nia diakono? Sekve, vi mensogas pri la kamparandeveno?..

La aŭskultantaro momente streĉis sin. Popov mallevis la okulojn. En la estiĝinta silento, la teknikisto mallonge diris:

— Lia patro, kamaradoj, estas diakono. Lin la tuta regiono konas. Li drinkas multe kaj ofte diboĉas!

La prezidanto kun seka krako transturnis paĝon de la papero.

— Por kio do vi, kamarado Popov, la malveron diris? De la partio nenio estas kaŝebla. Kaj por kio kaŝi? Filo de diakono ne estas tiel malbone. Nobeloj iufoje estas bonaj partianoj. Nu, dume ni lasu tion! — ekspiris li. — Kion vi estas ankoraŭ dironta? Kial vi ne malhelpis, vidante en la trusto tiajn abomenaĵojn?

— Mi ne estis rimarkanta ilin.

— Ĉu vere, kamarado Popov? — kriis de la loko Ivagin. — Ĉi ne vi ĉasis min en la partikunveno, kiam mi malkaŝis tiuj abomenaĵojn? Kiu nomis min fuŝagitanto? Ha?

— Ĝi estas insido, — laŭte diris Popov, levante la kapon kaj instinkte pugnigante la manojn. — Ĝi estas subfoso! Ĝi estas speciale aranĝita kaj tiel plu! Ivagin ja ne plu laboras en nia trusto!

— Kio estas aranĝita? — miris la prezidanto.

— Li diru, kial li defendis tiun ĉi Ĉernjaev? — aŭdiĝis ies voĉo.

— Kaj li klarigu, kial li alprenis koruptaĵojn?

— Kaj por kio li malsobraĉis kune kun nepuloj?

— Ĉu mi malsobraĉis? — indigninte ekkriis Popov. Ivagin altabliĝis, kaj surmetinte la okulvitrojn, atenteme rigardis Popov'on.

— En la domo, konstruita per la trusta mono, sub formo de l' kooperativa. Kune kun senpartiaj inĝenieroj, nepuloj kaj publikulinoj. Ha?

— Vi, fripono, mensongas!

— Kaj se mi havas la atestantojn?

— Ne havas vi la atestantojn!

Ivagin mallevis la manon en la poŝon kaj eltiris de tie akurate kunmetitan paperfolion.

— Jen estas la letereto!.. de Olga Alekseevna Zorina. Ni estas bonaj amikoj!

Ivagin returnis sin al la kunveno:

— Bagatelo ĝi estas, kamarado! Jen li klarigu al ni pri la tramo. Ha? Kial centfoje dum la sama jaro la marŝrutoj estas ŝanĝataj? Ĉu por oportuno de l' publiko? Kaj kial la laboristoj ĉiufoje protestas? Kia ĝi estas oportuno, se la grandegaj uzinoj aŭ tute sen tramo restas, aŭ ties laboristoj atendas tramvagonon dumhore? Kia ĝi estas oportuno, se la novaj marŝrutoj estas nepre nuligataj post unu monato kaj refunkcias la malnovaj?

Kaj por kio haltejoj estas konstante ŝanĝataj? Por ke la laboristoj kuradu post la forirantaj vagonoj? Kaj por kio sur placo Lubjanka la relrondon oni aranĝis? Ĉu oni povas kredi al asertaĉoj, de l' instruitaj malsaĝuloj, ke la vagonoj laŭronde pli rapide veturas? Ĉiu idioto komprenas, ke ĝi kreas ŝtopojn de l' trafiko! Ha? Bobrov en la pasinta jaro la lekcion estis leganta. Eksterlande, li diras, preskaŭ neniam la avarioj okazas. Sed ĉe ni, kamarado Bobrov, kial ĉiutage okazas la avarioj. Eĉ ne ĉiutage, sed kelkfoje dum la tago! Mi eĉ timas nun la tramon uzi. Ĉiam oni povas atendi, ke sur iu placo via tramo frakasiĝos subite je pecetoj! Jen klarigu al mi tion, kamarado Popov! Ĉu devas la ĉelsekretario al tio ĉi intereson havi, aŭ ne? Ha?

— Kiamaniere vi ne rimarkis ĉi tion, — sin turnis la prezidanto al la publiko.

El la ĉambro aŭdiĝis konfuzitaj voĉoj.

— Ĉu la muro estas per la frunto trabatebla?

— Senpartiuloj pli facile povus rimarki! Oni ne multe postulus de li. En la ekstrema okazo li estus eksigita el la servo. Sed la partianon oni forpelus el la partio!

— Mi estis unufoje protestanta. Popov fermigis al mi la buŝon! — kriis teknikisto Sorokin.

— Mem kamarado Ivagin apenaŭ ne estis forpelita el la partio!

— Kritiki oni devas singardeme!

— Unu ne batalas kontraŭ ĉiuj! De post pratempoj estas konata.

— Bone! — decideme diris la prezidanto, — Mi vidas, vi estas reelektontaj la ĉelestraron. Vi estas libera, kamarado Popov. Sidiĝu!

Popov ne movetiĝis.

— Sidiĝu! — ankoraŭfoje ripetis la prezidanto.

— Dankas! — kontraŭdiris tiu kolere. — Vi povus al mi la rezulton komuniki!

— La rezulton poste.

— Ne poste, sed nun! Mi ne deziras atendi! Sekve, jen kiel, kamaradoj, — returnis li sin al la salono. — Naŭ jarojn mi estis membro de l' partio, batalis en la frontoj, la vivon estis preta oferi kaj tiel plu, sed nun, sekve, oni povas, kiel sentaŭgaĵon, for elĵeti?

— Ĉu vi kompatigi nin deziras? — faris replikon Semjonov. — Ĉu vi ne vidas, ke vi aspektas kiel koko en barelo? Kiu, karulo, vian heroecon fidos?

— Ni tion komprenas, eĉ tre bone komprenas! — ankoraŭ gli koleriĝis Popov. — Sed la ĝuon vi pro tio ne ricevos! Ĉu mi tedis al la partio kaj tiel plu? Povas okazi. Sed pli multe la partio tedis al mi! Jen prenu vian partibileton! — Popov ŝovis la manon en la poŝon kaj ĵetis la partibileton sur la tablon. — Ni estas kvitaj!

Krute, soldatmaniere returninte sin, Popov forlasis la salonon. Post lia foriro ĉiuj eksentis freŝan spiron en la malfreŝiĝinta aero.

— Nu, jen, vi sen la sekretario restis! — ŝercis la prezidanto.

— Troviĝos la sekretario, ne maltrankviliĝu la komisiono! — trankvile kontraŭdiris Ivagin. — La uzino «Svet» prenas protektadon al Mosĥozupr. Ducent personojn por la komenco ni en la brigadojn avancigas. Ĝis la lasta ŝraŭbo la truston ni purigos, ĉiujn mankojn forigos, ĉiujn ŝuldojn de la nepuloj prenos, la tutan forbalaaĵon el ĉi tie forpelos, la tutan aparaton rekonstruos! Ha?

— La devizojn de Vladimir Iljiĉ, vi sekve, bone konas, amikoj? — ridetis la prezidanto.

— Nu, certe! Se regi, do regi! Kursojn por la avancigatoj ni aranĝas. Ne plu plendanta estos tiam Semjonov! Ha? Dekduon, aŭ eĉ du dekduojn da junuloj ni direktos ĉi tien por la vespera laboro. La uzinon ili ne forlasos, sed ankaŭ la ŝtatan aparaton ne forgesos. Estu trankvilaj, ĉio estos en ordo! Tiam sendube, la nova sekretario aperos. Ha?

— Ĝi estas bone, se tiel! — ne silentiĝis la prezidanto, — Sed jen du partianoj estas jam perditaj. Eble, ankoraŭ tiaj okazoj estos. Sed ĉu vi trovos la novajn?

Tiam perdis la paciencon la aŭskultantoj.

— Li mokas nin! — oni kriis en la ĉambro. — Ĉu inter ni ne estas taŭgaj homoj? Se nin oni bezonas, do ni kun ĝojo!..

— Bone, kun ĝojo! — grumblis la prezidanto, — sed ĝis nun kie vi estis? Pri kio pensis? Kion faris? — kaj subite moliginte la tonon, li demandis:

— Nu, senpartia intelektularo, ĉu troviĝas dezirantoj partianiĝi?

Por unu minuto ekestis embarasa silento. Semjonov levis la manon.

— Nur unu tiaspeca skribpeto, kamarado prezidanto! Hieraŭ estas transdonita.

— Nu, ankoraŭ vi havos! — subtenis la prezidanto. — Kie unu, tie ankaŭ du! Tamen, pli bone kontrolu, kamaradoj! Kies estas la skribpeto?

— De kamarado Zorin, kamarado prezidanto. De tiu sama, kiu ĵus estis parolanta. Bona viro! Tute nia! Intelektulo, cetere, sed tute proleta! Honesta! Laborema!

— Montru vin al ni, Vitalij Nikolaeviĉ, — kriis Ivagin, perdante la paciencon. — Ĉu vi ne vidas, ke oni vin laŭdas?

La prezidanto tintigis la sonorilon. Neniu revokis. Semjonov kaj Ivagin interrigardis.

— Kamarado Zorin, evidente, estas elirinta, — simple diris la prezidanto. — Ni daŭrigu la laboron. Nun sekvas kamarado Vinokurov.


Wollt ihr mit uns etwas arbeiten?: Ĉu vi deziras iom labori kun ni?
Natürlich! Wir alle sind Arbeiter der Weltsowietunion!:
Nature. Ni ĉiuj estas mondsovetiaj laboristoj!

RSDRP: Rusia Socialdemokrata Laborista Partio.
marŝrutoj: Itineroj (rim. de la redaktinto).
avario: Paneo, averio, akcidento, katastrofo (rim. de la redaktinto).

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]