24. Operacaj dokumentoj

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Jegorov

El Moskvo

16.08.44

Sciigante malĉifraĵon de la interkaptaĵo laŭ la afero „Nemano“, mi proponas uzi aktivajn rimedojn por trovo kaj reteno de la agentoj kaj por senprokrasta ĉesigo de funkciado de la sendilo.

Juĝante laŭ la teksto, vi havas aferon kun granda kvalifikita agentaro, aganta kun tasko de operaca spionado en malavanoj de via kaj najbaraj frontoj. Evidentas observado pri la fervojo sur linio Grodno — Bjelostoko; ne ekskludeblas navedaj vojaĝoj Vilno — Bjelostoko (tra Grodno) kaj Vilno — Bresto (tra Lido — Mosto — Volkovisko)...26

...Pri iro de la serĉado kaj pri ĉiuj uzataj de Vi rimedoj raportu ĉiutage.

En la apendico estas la menciitaĵo.

Kolibanov».

«ZB n-ro 1604 „Nemano“. Interkaptaĵo de la 13.08.44.

„KKK“ [Dum] lastaj tri diurnoj [sur] sekcio Grodno — Bjelostoko pasadis ĉiudiurne mezume 22–25 trajnoj [kun] trupoj [kaj] teĥniko. [En la] inversa direkto 5–7 sanitaraj trajnoj [kaj] malplenaj vagonaroj. [El] Baltio [al] Vistulo [en] regionojn [de] Varsovio [kaj] Dęblin [estas] transĵetataj motorizitaj ponton-pontaj trupoj [kun] aroj de TMP [kaj] N2P, grupoj de RA M-13 [kaj] M-31. [Al] Bresto sekvis 473-a bataliono de amfibiaj aŭtomobiloj. [En] Bjelostoko, Grodno, Vilno estas rekrutigitaj homoj de 1895–1927-aj naskiĝjaroj. Viaj direktivoj al la notario estis transdonitaj. Urĝe necesas piloj [kaj] formularoj.

Kravcov».

Noto per «AF»

«Urĝe!

Lido, al Poljakov

Mi sciigas malĉifritan interkaptaĵon de la 13.08.44 kaj informojn por serĉo de Pavlovskij.

La radiostacio kun voksigno KAO meritas plej seriozan atenton. Pripensu kaj raportu, kion ankoraŭ eblas fari.

Restu por diurno en Lido por aktivigo de la serĉado, por praktika helpo al la grupo de Aleĥin kaj por organizo de kapto de Pavlovskij.

Jegorov.

Noto per «AF»

«Urĝe!

Lido, al Poljakov, Aleĥin

Laŭ informo de la ĈDKS n-ro 9 651 de la 27.07.44 estas serĉata agento de germana spiona servo Gribovskij, ankaŭ konata kiel Volkov, ankaŭ Trofimenko, ankaŭ Pavlovskij Kazimiro, ankaŭ Ivano, ankaŭ Vladimiro, kun patronomo Georgijeviĉ, ankaŭ Jozefoviĉ, naskita en 1915 en u. Minsko, meza klero, en pasinteco ano de la komsomolo, instruktoro kaj aktivulo de la Osoaviaĥim27.

En 1936–1939 pasis aktivan militservon en radioteĥnikaj trupoj de la Moskva militdistrikto.

La patrino de Pavlovskij antaŭ la milito kvazaŭ estis kondamnita pro kontraŭsovetia agado al 10 jaroj da mallibero. La patro estas etna germano, loĝas en unu el bienetoj de la Lida distrikto de la Baranoviĉa regiono.

Pavlovskij mem en la komenco de la milito, estante serĝento de la Ruĝa Armeo, kun armilo transiris al la germanoj. Printempe de la 1942-a jaro li finis kun laŭda mencio la Kenigsbergan lernejon de la germana spionservo. En 1942–1943 li estis naŭ aŭ dek fojojn transĵetita en malavanojn de la Ruĝa Armeo: kiel radiisto kaj kiel estro de spiona grupo. En 1942 apud Moskvo en momento de kapto, defendante sin per pafado, li murdis oficiron de militpolico kaj du patrolantojn. Ekde 1942 (neĝuste) estas „Volksdeutsche“. Pro sukcesa plenumo de taskoj de la germana spionservo li estis dekoraciita per Fera kruco de II-a grado, per arĝenta kaj du bronzaj batalaj medaloj.

Li perfekte posedas pafarmilojn, artifikojn de defendo kaj atako. Estas speciale danĝera ĉe reteno.

Vorta portreto: kresko — granda; figuro — meza; haroj — blondaj; frunto — larĝa; okuloj — malhelgrizaj; vizaĝo — ovala; brovoj — arkoformaj, larĝaj; nazo — dika, rekta, kun horizontala bazo. Okulfrapajn distingajn signojn ne havas.

Meze de julio de la kuranta jaro en grupo de agentoj, same vestitaj en uniformo de sovetiaj oficiroj, li troviĝis en transiga punkto de la germana spionservo en urbeto Dallwitz apud Istenburg (Orienta Prusio), atendante transĵeton en malavanojn de la Ruĝa Armeo».

Ĉifrotelegramo

«Urĝe!

Al Jegorov

Hodiaŭ, la 16-an de aŭgusto, en malavanoj de la korpuso, norde de vilaĝo Zabolotje, estis encirkligita kaj post rifuzo kapitulaci neniigita resta grupo de la kontraŭulo nombranta naŭ homojn.

En konsisto de la grupo, krom du germanoj, oficiroj de fako „1-C“ de la stabo de la 9-a germana armeo kapitano Erich Hebb kaj ĉefleŭtenanto Helmut Stiel, estis moviĝantaj en la okcidenta direkto sep vlasovanoj, el ili tri en uniformo de ROA (sen rangosignoj), kaj kvar en sovetia milita uniformo kun epoletoj kaj ruĝarmeanaj kartoj de serĝentoj de trupunuoj de la 1-a Belorusia fronto, evidente, prenitaj de murditaj de ili sovetiaj militservantoj.

Dum likvido de la grupo estis prenitaj ok mitraletoj, inklude kvin PPŜ, naŭ pistoloj, dek kvin grenadoj, kaj ankaŭ kurtonda ricev-senda radiostacio de germana produktado, de la 1943-a jaro, en funkcipreta stato.

Inter dokumentoj estis trovitaj: tabeloj de cifera kodo, ĉifraj notblokoj kun elŝiritaj uzitaj folioj, germanaj topografiaj grandskalaj mapoj kun markita sur ili itinero de moviĝo el la regiono de Bobrujsko, personaj leteroj kaj fotoj.

Juĝante laŭ notoj en notlibro de kapitano Hebb, dum la vojo la grupo dufoje faris observadon de fervojo: en la unua okazo — dum tri diurnoj, en la dua — ĉirkaŭ du. La punktoj de la observado ne estis indikitaj, kaj malkovri ilin ne estis eble.

Kiel sekvas el la itinero, la 12-an aŭ 13-an de aŭgusto la grupo pasis la nordan randon de la Ŝiloviĉa arbarmasivo, kie, juĝante laŭ marko, ĝi faris bivakon. Ne estas ekskludeble, ke la kaptita de ni radiostacio estas la serĉata sendilo kun voksigno KAO.

Bunjaĉenko».

Ĉifrotelegramo

«Urĝe!

Al Bunjaĉenko

La radiostacion kaj ĉiujn dokumentojn de la likvidita grupo senprokraste liveru en la serĉan fakon de la Departemento.

Jegorov».



26. Du alineoj de tiu dokumento estas ellasitaj.
27. Osoaviaĥim, rusa mallongigo por «Societo por helpo al defendo, aviada kaj ĥemia konstruado» — sovetia soci-politika volontula defenda organizaĵo en 1927–1948 (poste alinomita al DOSAAF).