25. Tagmeze sur aerodromo

— Vi deziris deiri de la teksto — deiru! — morne diris Aleĥin al Tamancev kaj prenis cigaredon, proponitan de Poljakov. — Dankon.

Ili staris triope ĉe «Willys» rande de aerodromo, apud unuetaĝa domo de la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso. En la mano Poljakov tenis kelkajn foliojn — li ĵus voĉlegis al Aleĥin kaj Tamancev la malĉifraĵon kaj la informon pri Pavlovskij.

— Permesu, — petis Tamancev de Poljakov kaj prenis la folion kun la teksto.

— Vi deziras ĝin kiel akvon en dezerto... — kun ĉagreno rimarkis Aleĥin kaj malpacience ekfumis. — Dankon... Kaj la unua interkaptaĵo, de la sepa de aŭgusto?

— Pri tiu, evidente, estas prokrasto... — Poljakov malkontente snufis per la nazo. — La ordono pri ekstervica malĉifrado koncernis ambaŭ interkaptaĵojn. Evidente, prokrasto... La ĉifro estas malsimpla, kaj ili ankoraŭ, probable, ŝanĝas ŝlosilon. Mi rememorigos, kiam mi telefonos.

— Kvalifikita spiona informo... — pririgardante la tekston, elparolis Tamancev.

— Kaj ĉio?

— Observado pri transportado... pri fervojo... — rigardante en la tekston kaj streĉite cerbumante, ne cedis Tamancev. — Tio estas... verŝajne, agentaro...

— Kaj ĉio? — ne ĉesis Aleĥin.

— Ja en Moskvo oni same tiel pensas, — kun preskaŭ nekaptebla ironio diris Poljakov; li ekrigardis al la dua folio kaj legis:

— «Juĝante laŭ la teksto, vi havas aferon kun granda kvalifikita agentaro, aganta kun tasko de operaca spionado en malavanoj de via kaj najbaraj frontoj. Estas evidenta observado pri la fervojo sur linio Grodno — Bjelostoko; ne ekskludeblas navedaj vojaĝoj Vilno — Bjelostoko (tra Grodno) kaj Vilno — Bresto (tra Lido — Mosto — Volkovisko)...»

— Kaj ĉio?

— Ne, kial do... — Poljakov ĵetis rigardon al la teksto. — «...proponas uzi aktivajn rimedojn... Atentigas... Garantiu... raportu...»

— Jes, el tio ne kudreblas peltmantelo, — redonante la folion kun la teksto, diris Tamancev. — Interalie, teritorie Bjelostoko kaj ĉio sude de Grodno estas la Dua Belorusia fronto.

— Sed ĉio cetera ja estas nia! Kaj eneteriĝas ili ĉe ni.

— Ekzistas la loko de la eneteriĝo de la radiostacio, ekzistas la teksto kaj iuj pruvobjektoj, sed ne estas al kio kroĉiĝi... — kvazaŭ pensante voĉe, nehaste prononcis Poljakov. — Aĉe... Senduba estas observado pri fervojo, kaj ne vida, elmalproksime, sed ie sur stacioj...

— Kvazaŭ ili rigardas sub gumtolon, — rimarkis Aleĥin.

— Ĉu itineristoj aŭ vagistoj?28

— Evidente, fiksa observado29, — rigardante al Poljakov, supozis Aleĥin.

— Plej verŝajne kombinita... — diris la subkolonelo. — Tio estas spertaj homoj, sciantaj sian aferon...

— Juĝante laŭ la teksto, ne germanoj kaj, evidente, ne AK-anoj.

— Mi ja diris: agentoj-paraŝutistoj! — ekkriis Tamancev.

— Eble, — eviteme diris Poljakov; li, kiel ĉiam, ĝis lasta momento ne deziris forĵeti ankaŭ aliajn versiojn. — Kaj ligitaj kun agentaro, lasita de la germanoj por rezido... Ni penu determini, en kiuj punktoj estas farata la observado...

— Ĉi tie necesas analizo de moviĝo de trajnoj laŭ ĉiuj tiuj linioj...

— Ĉion, kio koncernas analizon de moviĝo, mi prenas al mi... — deklaris Poljakov kaj ĵetis rigardon al la sekva folio: — Nun pri Pavlovskij... Sendepende de tio, ĉu li havas rilaton al la serĉata de ni radiostacio aŭ ne, lin nepre necesas preni! Ne perdante tempon kaj nepre vivan. Kaj tiujn, kiuj estas kun li — same!.. Taski tion ni devos al Tamancev.

— Sed kiu do restos ĉe mi? — penis rideti Aleĥin.

— Mi!.. Alian solvon mi ne havas. Ni donos al li du homojn de Golubov. Eble, necesas pripensita, skrupule organizita kaptilo aŭ embusko — agu laŭ cirkonstancoj. Sed okupiĝu pri tio jam hodiaŭ, senprokraste!.. Samtempe, — li movis la rigardon al Tamancev, — faru ĉion, por ĝis la vespero trovi tiujn du, kiuj estis hieraŭ en la bieneto, kaj klarigi la aferon.

— La mastro de la bieneto iu Okuliĉ, — diris Aleĥin, — estas karakterizata pozitive. Dum la okupacio li estis ligita kun partizanoj. Estas nenio kompromita pri li.

— Des pli bone. Kiam vi veturos pri la embusko — vizitu ankaŭ lin kaj konversaciu...



28. Terminoj de agenta spionado. Vagistoj — agentoj, kiuj kolektas spionajn informojn (precipe pri moviĝo de trupoj kaj teĥniko), migrante de stacio al stacio, nenie restante por longe, por ne altiri al si atenton. Itineristoj diference de vagistoj faras vidan observadon precipe survoje, dum veturado en trajnoj. La plej bona masko por vagistoj kaj itineristoj dum milito estas uniformo kaj dokumentoj de militservantoj. En la komenca periodo de la Patruja milito vagado tra fervojaj nodoj de ĉefronta zono nemalofte estis plenumata de germanaj agentoj en aspekto de evakuitoj.
29. Fiksa observado — sistema vida observado en unu punkto.