68. La subkomandanto

Intertempe la kapitano dum la tuta vojo domaĝis, kiel malsukcese iras tiu ĉi festa por li tago. Ĉe tio li pensis malgaje ankaŭ pri sia servo en la militpolico ĝenerale, kie post la vundo, kiel limigite taŭga, li restadis jam dum du monatoj, sopirante pri la hejma bataliono kaj rememorante per malbonaj vortoj la germanan kuglon, la medicinon kaj la personaran fakon.

Por la oka horo de vespero li interkonsentis pri rendevuo kun junulino el evakuhospitalo, en kiu li kuŝis printempe. Por tiu fiera kaj, kiel al li ŝajnis, neatingebla leningradanino kun epoletoj de leŭtenanto de medicina servo li estis tute ne minaca asistanto de la komandanto de la urba militpolico, orgojle oficiala, kia lin konis militservantoj, sed simple Igoro, tro memama kaj ofendiĝema, sed simpatia, kaj ĉefe, interesa kaj — lastatempe — dezirata knabo. Tiel, ĉiuokaze, ŝi estis komprenanta lin kaj tiel diradis, ne sciante, tamen, pri li la eble plej gravan, tiun sekreton, kiun li skrupule kaŝadis de ĉiuj en la milito.

Jam antaŭhieraŭ en la lasta renkontiĝo ili interkonsentis, ke li venos hodiaŭ je la oka horo, kaj ŝi diris nenion pli. Sed de ŝia plej proksima amikino — strikte sekrete — li eksciis, ke Helenjo hodiaŭ havas naskiĝtagon kaj estos negranda solena festeno — krom li, estas invititaj ankoraŭ du amikinoj, kaj ankaŭ la estro de ŝia fako, juna belulo-kartvelo, kiel oni diris, talenta kirurgo, krome ludanta gitaron kaj kaŭzanta en la subkomandanto akran senbridan ĵaluzon.

En lia vivo tio ne estis unua forta enamiĝo.

Antaŭ la milito li enamiĝis al estonta aktorino, studentino de la teatra instituto, kaj aliajn knabinojn li ne rimarkadis. Tamen aŭtune de la kvardek unua jaro, kiam li jam troviĝis en la fronto, korespondado inter ili subite rompiĝis — ŝi forveturis en evakuon kaj kvazaŭ dissolviĝis. Dolore travivante, li dum multaj monatoj penis trovi ŝin, ve, sensukcese, kaj ŝi, evidente, eĉ ne penis: ŝi sciis lian moskvan adreson, tamen inter leteroj, transsendataj de la patrino, de ŝi estis nenio.

Poste, ĉe Stalingrado, li serioze enamiĝis al tradukistino el la divizia stabo, veninta por du horoj en la regimenton por pridemandi germanojn, kaptitajn de lia roto. Dum vespermanĝo ili parolis; ŝi evidentiĝis moskvanino kaj eĉ pli — ŝi lernis en instituto, najbara kun lia domo.

Post semajno li sendis al ŝi kun oportuna okazo ŝercan nekuraĝan letereton, ne atendante ricevi respondon, sed ŝi respondis per bona, varma letero. La korespondado daŭris, ili interŝanĝadis per amikaj leteroj ĉiusemajne kaj en la momento de la encirkligo de la germana armea grupo ili jam iĝis familiaraj.

En mezo de decembro estis ankoraŭ unu mirakla renkontiĝo, kiam oni vokis lin en la stabon de la divizio kaj poste li promenis kun ŝi en frosta nokto dum kelkaj horoj. Blovis, kirliĝis kruela surgrunda neĝvento, en foro egalmezure estis batanta korpusa artilerio, el mallumo de tempo al tempo aŭdiĝadis krioj de sentineloj. Trifoje la ĉirkaŭan neĝkovritan stepon hele prilumis LAB-oj55, ĵetataj de germanaj aviadiloj, kaj li vidis apude ŝian puncan pro frosto, belegan vizaĝon. Ŝi estis en feltbotoj kaj peltjako super vata kostumo, kaj li, veninta antaŭ tio al la estro, — en uniforma palto kaj en botoj. Por ne frostiĝi, ili senĉese iradis kaj eĉ varmigadis sin per kuroj, sed malgraŭ tio li frostiĝis ĝis la internaĵo, tamen estis feliĉa kiel neniam. En la fino de tiu fabela, tiel memorfiksiĝinta al li rendevuo ŝi proponis, se permesos cirkonstancoj, renkonti la Novan jaron kune.

Tiu ideo absorbis lin. Feliĉe, la regimento estis movita en duan eskalonon, kaj ĉio aranĝiĝis treege favore. Li sciis: por ŝi estas pli facile eliri, ol por li forlasi la roton por nokto. Kune kun sia ordonportisto li lekis sian terkabaneton kaj elpetis por tiu ĉi tagnokto de aliaj rotestroj la plej bonan tabureton en la regimento kaj tute decan nememfaritan seĝon. Ĝuste tiutempe unu el oficiroj, veturinta en aŭto en malproksima, fora je centoj da kilometroj oficvojaĝo, alveturigis samokaze el la nordo tri abiojn. Laŭ ordono de la regimentestro oni disdonis ilin po branĉeto en ĉiujn terkabanojn kaj rifuĝejojn, kaj li ricevis malgrandan, mallongan, sed densan aroman branĉon. Starigita sur nana memfarita tableto sub revua portreto de la Supera Komandanto, ĝi iĝis la ĉefa kaj rara ornamaĵo — en senarbara stepo, apud la avano pri abio eblis nur revi.

La 31-an de decembro kun serĝento el lia roto, kiu veturis por aferoj en la divizian stabon, li sendis al la tradukistino ĵus enmanigitan al li sendaĵon — donacon de laborantoj de la malfronto: flakonon da parfumo, lanajn pugnogantojn kaj paketon da biskvitoj. Internen li enmetis solen-ŝercan inviton, skribitan «altstile». En la fino mem li proponis: se ŝi deziros, lia «fidela armilportisto» (temis pri la serĝento) akompanos ŝin.

La tago finiĝis, kaj, turmentata de atendo, li plurfoje eliradis el la terkabano kaj fiksrigardadis en mallumon en tiu direkto, de kie ili devis aperi. Li neniam telefonis al ŝi en la divizion, sciante, ke interparolojn povas aŭskulti kaj pro neniofarado aŭskultas telefonistoj, kaj neniel dezirante malkovri la karan intimaĵon al fremdaj oreloj. Post la deka horo, tamen, ne elteninte, li konektiĝis tra la regimento kun la divizia komutilo kaj, ne sciante la numeron, diris la nomon de majoro, ŝia estro, al kiu li ekde la komenco mem sen ajnaj bazoj ĵaluzis ŝin. Respondis ies junula tenoro, sed tie, en la staba rifuĝejo, estis gaje, eble, oni jam estis drinkantaj, aŭdiĝis viglaj voĉoj, inklude virinajn. Li petis voki la majoron, sed kiam tiu alvenis, li tuj surmetis la parolilon: al li klare ŝajnis, ke inter aliaj li distingis ankaŭ ŝian ĝojan voĉon, — pro ofendiĝo kaj aflikto li preskaŭ ekkriis.

Tio estis tiom monstre neatendita, ke iomete poste, konsolante sin, li pensis, ke de la divizia stabo ĝis lia terkabano estas nur kvin kilometroj kaj dum horo kaj duono ŝi ankoraŭ tute povas sukcesi veni, speciale en akompano de la serĝento.

La konsolo, tamen, iĝis nelonga. Je la dekdua horo, vokinte la ordonportiston, li glutis kun li po glaso da nediluita alkoholo kaj en plena silento komencis manĝi kun tia furiozeco, kvazaŭ la ĉefa afero nun estis neniigi ĉion rezervitan kaj akiritan ne sen peno por tiu ĉi festa vespermanĝo. Ili estis laboregantaj per la makzeloj, kiam revenis finfine la serĝento, enfalis en la terkabanon laca, frostiĝinta kaj, ferminte post si la pordon, senvorte kaj kulpe prenis el la dorsosako la senditan kun li sendaĵon.

En la unua momento la kapitano (tiam li estis ankoraŭ ĉefleŭtenanto), jam ebriiĝinta, litere sufokiĝis en paroksismo de ĵaluzo kaj ofendiĝo, definitive kompreninte, ke ŝi vere preferis al li aliulon aŭ simple alian kompanion. Kaptinte la ligitan per ruĝa rubandeto volvaĵon, li enĵetis ĝin en la ardan feran forneton kaj en la animo malbenis ŝin.

Li pensis, supozis malbonaĵon, sed okazis la plej malbona: en la pasinta nokto ŝin mortigis en la najbara regimento, disŝiris je pecoj rekta trafo de obuso en la staban rifuĝejon. Dum ioma tempo li iradis tute perdita.

Do, li enamiĝis ne unuafoje, sed tiel, kiel nun, al li ankoraŭ ne okazis.

Probable nur pro Helenjo li paciĝis provizore kun tiom teda por li militpolica ofico, decidinte toleri ankoraŭ monaton aŭ du kaj nur tiam postuli reekzamenon kaj forigon de la limigo, kion oni jam dufoje rifuzis al li. Li estis neŝanceleble konvinkita, ke dum milito viroj devas militi, kaj troviĝi en malfronto, havante manojn kaj piedojn, estas hontinde. Ĝuste tial li kategorie rifuzadis aranĝi sian liberigon el armeo kaj malmobilizon, pri kio insiste klopodis en Moskvo liaj eminentaj pedagogoj.

Liaj interrilatoj kun Helenjo estis disvolviĝantaj tiel, ke li bezonis baldaŭ eldiri, klarigi sian rilaton, la rivaleco de la kartvelo estis vere maltrankviliganta, kaj la hodiaŭa vespero tial havis specialan valoron.

Eksciinte pri la naskiĝtago, li kuris matene al la tajloro, kiu estis kudranta por li paradan uniformon, kaj petis ĉion plirapidigi kaj fari je tago pli frue. Por stimuli la urĝecon, li promesis super la interkonsentita pago ankoraŭ konservaĵojn el sia aldona porcio kaj sukeron.

Kun tiu kostumo entute estis nemalmulte da klopodoj. La ŝtofpecojn li ricevis ankoraŭ en la regimento antaŭ la vundo, poste li interŝanĝis ilin kun aldono al pli bonaj — drapo de antaŭmilita produkto — kun maljuna intendanto, kiu ekŝatis lian trofean «Walther»-on en generala ujo kaj petegis lin kvazaŭ metinte tranĉilon al lia gorĝo. Poste mankis randaĵo por la tuniko kaj decaj oraj butonoj, ne estis bona kaj fidinda majstro. Kaj nur antaŭ semajno ĉio finfine aranĝiĝis.

Hodiaŭ frumatene survoje al la militpolicejo li aliris al la tajloro por ankoraŭfoje rememorigi, ke vespere — ajnkoste! — la kostumo devas esti preta. Por lia miro kaj ĝojo, la kudrita tuniko, brilante per la butonoj kaj la epoletoj, jam estis paradanta sur manekeno, kaj la pantalono estis gladata per peza gladilo.

Tiun hirtan maljunulaĉon kun lia nekredebla provinca akĉento kaj eterna guto sur la nazpinto, flateman kaj peneman, kiel ĉiuj metiistoj ĉi tie, en Okcidenta Belorusio, konataj oficiroj rekomendis kiel bonan majstron. La kudrita de li kostumo, tamen, superis ĉiujn atendojn. Kaj la pantalono kaj la tuniko sidis sur la kapitano sen eĉ unu faldo aŭ sulko, mirinde efekte strikte kovrante lian bonegan staturon. Tio estis verko de vera arto, laboraĵo, tute merita ne provincan tajloron, sed ĉefurban, generalan, se eĉ ne marŝalan.

La sola afero, kiu restis — trapiki kaj teksoŝtopi truetojn por ordenoj, pri kio li tuj diris.

— Kvin minutojn! — kun preteco ekkriis la maljunulo.

Sed fari tion necesis diligente, kun anticipa mezurado kaj markado sur la brusto de la tuniko. Kaj la kapitano petis la maljunulon post horo veni en la militpolicejon, kie en gardoŝranko li estis konservanta siajn dekoraciojn: same kiel armilojn, teni ilin en privata loĝejo estis malrekomendite.

Al batalaj ordenoj kaj medaloj la kapitano rilatis plej pie. Li opiniis, ke surmeti ilin necesas nur en grandaj festoj, tri-kvar fojojn dum jaro, por ne malpligrandigi, ne bagateligi per ĉiutaga portado. Por ordinaraj tagoj estis establitaj ordenaj rubandoj, la fronton ili, tamen, ankoraŭ ne atingis, sed en Moskvo oni akiradis ilin, kaj la kapitano en leteroj hejmen insiste petadis trovi tiujn.

La vizitinta lin nelonge antaŭ tio patro — estro de politika fako de gvardia tanka korpuso en najbara fronto — alveturigis al li donace bonegajn kromitledajn botojn kaj uniforman oficiran kaskedon, tial li nun estis ekipita bele.

Por «komfortigi» la tunikon kaj la pantalonon kaj por senti sin vespere kutime kaj senĝene, la kapitano ne demetis ilin, kaj la malnovan uniformon ĉirkaŭvolvis per ĵurnaloj kaj portis en sian loĝejon. Pro tio li malfruis je kelkaj minutoj kaj, kiam li aperis en la kabineto de la komandanto, kie jam estis kunvenigitaj la oficiroj, ricevis mallaŭdon de la majoro, kaj poste ĉio ekiris tute malglate.

Evidentiĝis, ke la «specialfakuloj» — tiel li interne nomadis la kontraŭspionojn — plenumas ian gravan aranĝon, aŭ «operacon», kaj la oficiroj de la militpolicejo ĝis speciala ordono transiras en subordiĝon de la kontraŭspiona servo. Post la fino de la konsiliĝo ĉiuj devis veturi al la loko de kunveno — sur la aerodromon.

Jam dum dua tago estis okazanta io neordinara. Ankoraŭ hieraŭ matene en la militpolicejon alveturis garnizona specialfakulo kaj strikte konfidence sciigis la oficirojn, ke estas serĉata grupo da speciale danĝeraj nekonatoj, kaj, elmetinte paperfolion, priskribis proksimuman aspekton de du el ili, pli ĝuste, iliajn figurojn, kreskojn kaj aĝojn, diris, ke unu el ili parolas supozeble kun ukraina akĉento.

La majoro, kronika ulcerulo, turniĝanta en la militpolico dum pli ol tri jaroj, ĉion scianta kaj komprenanta, rimarkigis mankon de specialaj individuaj trajtoj kaj proksimumecon de la priskriboj de aspekto. Kaj la specialfakulo diris, ke, bedaŭrinde, «ankoraŭ oni ne sukcesis akiri» precizajn vortajn portretojn, kaj tio, sendube, malfaciligas la serĉadon.

Poste, ankoraŭfoje avertinte pri nediskonigo, li konatigis la oficirojn kun la lasta vica, tute sekreta rimedo pri defendo de militistaj dokumentoj kontraŭ falsado fare de la germanoj — montris al ili punkton anstataŭ komo meze de frazo en unu el kolumnoj de oficvojaĝa ordono.

Formularoj kun tiu intencita tipografia preseraro estis ekuzitaj vespere de la 31-a de julio, sekve, ĉiuj militservantoj kun dokumentoj, donitaj en aŭgusto kaj ne havantaj tiun konvencian signon, estas tuj retenendaj.

La demonstritan al ili por ilustro vojaĝordonon la oficiroj pririgardadis senvorte; ĉiu el ili dum deĵorado kontroladis kaj registradis dekojn kaj centojn da tiaj dokumentoj, sed neniu atentis tiun punkton.

Dum la konversacio la specialfakulo dufoje diris pri persona respondeco de la ĉeestantoj kaj pri neceso ekstreme plifortigi atentemon.

Sekvo de lia vizito, instrukcio kaj alvokoj al atentemo iĝis tio, ke nur ĝis la noktomezo en la urbo estis retenitaj ok homoj, havintaj ioman similecon kun la priskribitaj de li personoj; ĉiujn ilin post kontrolo, plenumita de la specialfakulo mem, — li firme okupis unu el la kabinetoj — oni devis liberigi.

Pri tio hodiaŭ en la konsiliĝo la majoro diris kiel pri mankoj en agado de la konfidita al li militpolicejo. Postulinte konklude de la subuloj plej altan atentemon, li leviĝis kaj sciigis:

— Post dek minutoj ni elveturas. Ĉiuj havu ĉe si personan armilon kaj legitimilon por rajto pri kontrolo de dokumentoj. La aŭto estas en la korto.

La kapitano demandis, kiam, almenaŭ supozeble, finiĝos la «operaco» kaj kiom baldaŭ ili liberiĝos, sed la majoro ne sciis tion.

Kune kun aliaj la subkomandanto eliris el la kabineto. Oficiroj laŭdadis la kostumon, palpadis la ŝtofon kaj kun rido interesiĝadis: kial li tiel belvestis sin matene?.. ĉu por la «operaco»?.. Li respondadis distrite, pensante pri siaj aferoj, — eĉ aŭskultante la majoron, li streĉe cerbumadis, kiel li nun plej bone aranĝu ĉion.

La maljuna tajloro kun trivita teketo en la mano, tenante grasan ĉapelon kaj perplekse ĉirkaŭrigardante, jam estis atendanta en la deĵorejo. Invitinte lin en sian kabineton, la kapitano haste malfermis la gardoŝrankon kaj, elpreninte trioble falditan pecon de drapo, malfaldis ĝin sur la tablo.

— Ho-o! — ekvidinte la ordenojn kaj medalojn, ekkriis la maljunulo kaj viŝis la guton sur la nazpinto.

Kaj la kapitano estis jam telefonanta al la hospitalo por gratuli la «novnaskitinon» kaj averti ŝin pri aperintaj al li novaj cirkonstancoj.

La junulino estis okupita en la operaciejo, al la telefono aliris ŝia amikino — unu el la invititaj al la vespero, — kaj la kapitano diris al ŝi, ke li devas urĝe foriri pro oficaj aferoj, sed li faros ĉion por reveni ĝustatempe, kaj petis transdoni al la heroino de la festo liajn anticipajn gratulojn.

La maljunulo intertempe elprenis el la teketo platan skatoleton, malfermis ĝin kaj, eniginte fadenon en kudrilon, estis atendanta en plena preteco.

— Bedaŭrinde, nun ni ne sukcesos, — surmetinte la parolilon, diris la kapitano. — Mi devas tuj forveturi. Urĝa afero, — klarigis li, ĉar la tajloro rigardis al li sen kompreno. — Mi venos al vi je la sepa vespere. Ĉu vi estos hejme je la sepa?.. Bonege!.. Kaj ankoraŭ mi havas grandan peton al vi... Eble, mi ne havos sufiĉan tempon. Kaj hodiaŭ estas naskiĝtago... de unu junulino. Mi interkonsentis pri bukedo... ĉu vi komprenas, floroj. Tio estas apud vi. Ĉu vi povus je la kvina horo iri por ili kaj alporti ilin al via hejmo?.. Mi rekompencos vin!

Tuj kiam la maljunulo respondis konsente, la kapitano elprenis grizetan centrublan bileton kaj surmetis ĝin sur la teketon. La maljunulo prenis la papereton, pririgardis ĝin antaŭ kaŝi en la internan poŝon de sia jaketo, kaj kun rideto rimarkis: la kapitano estas tiom bela, virinoj, probable, eĉ sen tio mortas — por kio do malŝpari monon por floroj?

Trans la fenestro estis energie signalanta la aŭto. La subkomandanto estis skribanta la adreson sur paperpeco, kaj la maljunulo, rememorinte, malgaje diris, ke ankaŭ li unufoje aĉetis florojn.

— Ĉu nur unu fojon? — miris la kapitano.

— Tiel, — konfirmis la maljunulo.

Li klarigis, ke tio okazis antaŭ kvardek jaroj, en la naŭcent kvara jaro, la florojn li aĉetis por sia estonta edzino kaj, suspirinte, sciigis, ke ŝin murdis la germanoj ĉi tie, en Lido, kaj ankaŭ liajn infanojn murdis, kaj la nepon same... Por kio li restis viva?

Kapitano ekkompatis tiun maljunan malfeliĉan homon, nur unufoje en sia vivo aĉetintan florojn, — li mem antaŭ la milito malŝparadis por bukedetoj kaj bukedoj por la estonta aktorino grandan parton de sia stipendio. Kaj, rememorinte sian promeson, li haste elprenis el la malsupra fako de la gardoŝranko konservaĵojn kaj sukeron.

La maljunulo pro ĝentileco rifuzadis, sed la kapitano ŝovadis la ladaĵojn en lian teketon, kiam la pordo malfermiĝis kaj sur la sojlo aperis la majoro. Li ekrigardis al sia asistanto, kaj lia vizaĝo tordiĝis.

— Ĉu vi bezonas specialan inviton?.. Ĉu vi ne aŭdas — oni vin atendas!

— Kamarado majoro, mi devas iri hejmen por alivestiĝi. Mi iomete malfruiĝos. Mi ne sciis...

— Neniajn alivestiĝojn! — indigne kriis la majoro. — Tuj en la aŭton! — ordonis li kaj frapfermis la pordon.

Pensinte dum sekundoj, la kapitano ŝovis en la teketon la volvaĵon kun ordenoj kaj medaloj, avertinte:

— Nur ne perdu!

Poste li kaptis paperfolion kaj rapide skribis kelkajn liniojn. Faldis ĝin duone, ŝovis en koverton kaj skribis supre adreson.

— Se mi malfruiĝos kaj ĝis la oka horo ne venos, mi insiste petas — portu la florojn kun la letero al tiu ĉi adreso. Tio estas nemalproksime de vi. Mi pagos al vi. Kaj donos ankoraŭ nutraĵojn. Nur, pro dio, razu vin kaj iomete pli bone vestiĝu! Tie hodiaŭ estas festo — ĉu vi komprenas?.. Ni iru!.. — La subkomandanto dum irado ŝovis la koverton en poŝon de la maljunulo.

Kaj sur la aerodromo, kien ili veturis urĝe, kiel pro alarmo, ili devis resti sen afero dum ĉirkaŭ tri horoj. Oni montris al ili lokon nemalproksime de la kontraŭspiona fako, apude ĉe ambaŭ flankoj same dormadis, kuŝadis sur herbo, sidadis kaj fumadis grupoj da oficiroj el trupoj pri gardo de malavanoj de la fronto.

Ĉio aranĝiĝis mirinde absurde. Dum tempo de tiu devigita neniofarado eblus plurfoje sukcesi alivestiĝi, fini kun la tuniko kaj eĉ mem elekti florojn por la bukedo — sed kiel foriri?.. Kiam komenciĝos la «operaco», neniu klare sciis nek povis diri; oni ne sciis eĉ, por kio konkrete ili ĉiuj estis kunvenigitaj ĉi tie.

La majoro, la urba militpolica komandanto, kaptita, kiel evidentiĝis, ankoraŭ ekde la nokto de paroksismo de sia malsano kaj pro tio tiel incitiĝema kaj kolera, kun griziĝinta, suferanta vizaĝo kuŝis aparte, ĉirkaŭvolvinte sin per la uniforma palto, kaj, tenante per la manoj la ventron, mallaŭte ĝemadis. La kapitano — timante malpurigi, verdigi la kostumon, li, sen sidiĝi eĉ por minuto, ĉiam pasumadis apud sia grupo, — finfine ne elteninte, aliris lin kaj, kliniĝinte, demandis, ĉu li povas helpi al li per io.

— Lasu min trankvila! — sulkiĝinte, per fremda, plorema voĉo eldiris la majoro.

Kvaronhoron antaŭ la dekdua al ĉiuj estis ordonite viciĝi, kaj tuj el la hela domo de la kontraŭspiona fako aperis grupo da oficiroj. Gvidanta ĝin malalta grandfrunta subkolonelo en tro longa kaj vasta uniforma ĉemizo, ekstarinte antaŭ la linio, faris evidente lastajn instrukciojn.

Li parolis kartave, nelaŭte, kaj oni aŭskultis lin en plena silento. Lia parolo estis inteligenta, afereme malmultvorta, sed per mencioj pri ekstrema graveco de la aranĝo, pri tio, kiom insida estas la malamiko, pri neceso de speciala atentemo kaj persona respondeco de ĉiu, ĝi ripetis la hieraŭajn eldirojn de la garnizona specialfakulo kaj la hodiaŭajn — de la komandanto de la urba militpolicejo. Al la kapitano, konvinkita, ke en armeo ĉio devas esti komprenata kaj plenumata per duonvorto, sen ajnaj ripetadoj kaj tro longa parolado, tio, nature, ne plaĉis.

Edifojn la kapitano ne ŝatis, same kiel ne ŝatis la vorton mem «atentemo». Krome, kiel plej multaj homoj, li estis tute konvinkita, ke se en la vivo li renkontus spionon aŭ sabotiston — li tuj rekonus tiun.

La subkolonelo ne nur aspekte ne estis militisto: li preskaŭ ne uzadis imperativon, diradis de tempo al tempo «mi petas», «bonvolu», kio same estis senvualiganta en li civilulon, intelektulon.

Li speciale substrekis, ke ordonojn de kontraŭspionaj oficiroj ĉiuj engaĝitoj devas plenumi precize kaj sen ajna prokrasto, kaj konklude diris:

— Mi sciigas vin, ke ĉiu, kiu per siaj agoj rekte aŭ malrekte helpos al kapto de la serĉatoj, estos tuj proponita al registara dekoracio.

Tio eĉ iom ŝokis la kapitanon. Li partoprenis multajn malfacilajn batalojn kontraŭ ege superantaj fortoj de la kontraŭulo kaj sciis la veran valoron de dekoracioj. Sed tie ĉi odoris je bagateligo kaj profanado, bagateligo de la alta, sankta: oni kaptas tri aŭ kvar homojn, por kio kunvenigis centojn da homoj, kaj ĉe tio anticipe promesas batalajn ordenojn.

Poste oni apartigis la oficirojn de la militpolicejo, kaj alia subkolonelo, el la kontraŭspiona servo, kun tute militista aspekto, kune kun la plu suferanta majoro komencis distribui ilin.

Kiam estis voĉigita la familinomo de la subkomandanto, la subkolonelo, rigardinte en liston, diris:

— Grupo de kapitano Aleĥin.

Sed neniu aliris al la subkomandanto, kaj neniu respondis, kaj tiam la subkolonelo diris al unu el starintaj apud li oficiroj:

— Ĉi tie devas esti leŭtenanto el la grupo de Aleĥin. Trovu lin tuj!

Tiu ĉi oficiro alkondukis la kapitanon al la domo de la kontraŭspiona fako, ordonis atendi, kaj mem iris por serĉo. Post ĉirkaŭ kvin minutoj el trans angulo elkuris juna leŭtenanteto kun ruĝa, ŝvitkovrita vizaĝo, mansalutis kaj, plu maĉante, balbute eldiris:

— K-kamarado k-kapitano, ĉ-ĉu vi estas el la m-milit-polico?.. Iru k-kun m-mi...

Sur lia malsupra lipo en la buŝangulo algluiĝis peceto de brasiko, kaj la kapitano, ne toleranta malpuremon eĉ en batalaj kondiĉoj, apenaŭ retenis sin, por ne riproĉi lin.

Same kiel aliaj, ili direktis sin al placeto, kie staris ĉirkaŭ du dekoj da aŭtomobiloj — precipe «Willys»-oj kaj «Dodge»-oj, lavitaj kaj purigitaj, kiel por parado, kio eĉ frapis la okulojn. Sur kelkaj el ili sur la antaŭa glaco videblis paspermesoj «Veturo ĉie!», kiuj estis donataj nur al superaj generaloj kaj al operacaj aŭtoj de la kontraŭspiona servo.

Preterinte tiujn belajn, lavitajn aŭtojn, la leŭtenanto aliris malnovan, kotkovritan kamioneton kun deskvamiĝinta farbo sur la kargujaj muretoj, ekstarinte sur la ŝtupon, ŝovis la kapon en la stirejon kaj ion flustris al la ŝoforo. Responde aŭdiĝis forta sakraĵo.

La subkomandanto ne povis ne ofendiĝi: de li, kapitano, okupanta krome respondecan postenon, oni sekretigis tion, kio estis konfidata al serĝento-ŝoforo. En ĉagreno li grimpis en la kargujon kaj, substerninte naztukon, lokiĝis sur kesto, sed la leŭtenanto tuj proponis eksidi pli malsupre, ensaltis mem, la aŭto impetis de sur la loko kaj ekrapidis kiel al incendio.

Ĵetante rigardojn al la horloĝo, la subkomandanto ne sen maltrankvilo, kiun li ĉe deziro scipovis kaŝi same kiel aliajn emociojn, penis imagi kaj kompreni, kiom da tempo okupos tio, kio nomiĝis «operaco», — ĝis la sepa kaj duono ĉiuokaze necesus reveni en la urbon.

Pensoj pri renkontiĝo kun Helenjo, pri la vespera solenaĵo plej multe okupadis la kapitanon, kaj lia humoro malboniĝadis kun ĉiu horo. En tia tago — kvazaŭ spite! — li estas devigita jen rapidegi, jen pasumi sen afero, elaŭskultadi senfinajn edifojn kaj alvokojn al atentemo, skuiĝante en malpura kargujo, veturi nesciate kien en disponon de iu kapitano Aleĥin kaj — verŝajne, la plej ofenda! — esti vera marioneto, troviĝi ĉiam en plena nescio pri siaj pluaj agoj kaj destino. Eĉ al la ŝoforo oni sciigis kaj fidis pli, ol al li!

Tiu narkota skuiĝado en la rapidanta sur pavimo kamioneto flankon ĉe flanko kun benzina bareleto kaj kun la flavbeka leŭtenanto, kiun li same estis devigita obei, entute incitis la kapitanon. «Se vi trafus al mi en la urbo, mi vin metus en decan aspekton!» — ne sen kolero pensis li, per la okulangulo pririgardante trivitajn, eble, neniam vidintajn broson gumtolajn botojn de Blinov; oblikviĝintan steleton sur lia flankoĉapo, malbutonitan kolumon kaj ĉifitan uniforman ĉemizon li sukcesis rimarki ankoraŭ pli frue, kiam la leŭtenanto ĵus aliris al li.

La specialfakulojn la kapitano malŝatis, opiniante ilin privilegiitaj neniofaruloj kaj homoj kun tro granda memtakso. «Ili prosperas kaŝe en anguloj, — li estis certa, — kaj ankoraŭ sentas sin herooj!»

Proksimume la samon, nur simplanime kaj sen ajna incitiĝo, pensis pri la kapitano kaj ĝenerale pri la militpolicanoj Andreo Blinov.



55. LAB — lumanta aviadila bombo, destinita por prilumado de tereno.