69. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

Al Jegorov

«Urĝe!

Serĝento Gusev mortis pro ricevitaj vundoj kaj aperinta ĝenerala sepsemio hodiaŭ, je la 6-a horo kaj 25 minutoj. Ĉe kontrolo en la bataliono liaj kamaradoj, ŝoforoj Agafonov, Tumanjan kaj Beloded, konfirmis similecon de la montrita al ili por rekono cigaredujo kun tiu, kiun havis Gusev, tamen trovi pruvojn de plena identeco ne eblas.

Kiel evidentiĝis, la cigaredujo de Gusev inter multaj similaj estis produktita en la komenco de la kuranta jaro fare de ĉefsoldato alnomita „Koljaniĉ“ (supozeble — de antaŭnomo Nikolao), meĥanikisto de la 294-a Aparta Ripar-Restariga bataliono, kiu en la antaŭa vintro dislokiĝis apud Homelo najbare kun la trupunuo, kie servis Gusev. Kiel ni trovis, en la nuna tempo la 294-a ARRB troviĝas en la regiono de Suvalko, kien kun la sama aviadilo estis sendita la rekonigata cigaredujo por montro de ĝi al la ĉefsoldato kun alnomo „Koljaniĉ“.

Loginov».

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Platonov

Retenitajn de Vi sendokumentajn nekonatojn, du el kiuj laŭ trajtoj de la vorta portreto havas similecon kun la eksterordinaraj serĉatoj, por identigo de personeco necesas urĝe transporti en Lidon.

Senprokraste veturigu ĉiujn tri sub firma gardo al la aerodromo de Molodeĉno, kie dum proksima duonhoro alteriĝos sendita de ni „Duglas“ (numero 207).

Poljakov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Mi sciigas por via informo ordonon de la Estro de la Ĉefstabo de la Ruĝa Armeo n-ro ...... de la 19.08.44.

„Dum preparado kaj plenumado de specialaj aranĝoj en la malavanoj de la 1-a Baltia kaj la 3-a Belorusia frontoj havis lokon sekvaj neallaseblaj faktoj:

1. Pro malatento kaj neglekto de la intendanta servo de la 91-a armeo trupoj de la NKVD de la 1-a Belorusia fronto ĉe veno al la destinita loko post tricentkilometra vojo dum kvar horoj ne povis ricevi varman kaldronan nutraĵon.

2. Dum moviĝo de aŭtotrajno de la 18-a Ruĝstandarda limgarda regimento pro paneo malfunkciiĝis unu el la aŭtoj. La komandanto de la 376-a gvardia tanka brigado gvardia subkolonelo Filĉenkov, malgraŭ mia direktivo n-ro ...... de la 18.08.44, kun kiu li estis konatigita, kaj malgraŭ postulo de reprezentanto de la kontraŭspiona servo kategorie rifuzis disponigi transportan aŭton anstataŭ la paneinta.

3. Estro de la Aparta fronta tenejo de FLM56 n-ro 1354 kapitano Suĥarevskij rifuzis disponigi benzinon al aŭtotrajno de manovra trupgrupo de la NKVD de la 1-a Belorusia fronto, motivante siajn agojn per manko ĉe la grupestro de formalaj postuloj pri fuelo de la Popolkomisarejo pri defendo. Provizado per benzino de la aŭtoj estis plenumita kun malfruo, nur post enmiksiĝo de pli alta komandanto.

Tiuj faktoj povis havi lokon nur pro nesufiĉa kompreno fare de certaj oficiroj de tuta graveco de la plenumataj specialaj aranĝoj kaj pro senrespondeca rilato al la direktivo de la Ĉefstabo n-ro ...... de la 18.08.44.

Mi ordonas:

1. La subkomandanton de la intendanta servo de la 91-a armeo kolonelon Averjanov pro neglektemo de la subigita al li servo senoficigi kaj sendi al dispono de la Departemento pri kadroj de la malavano de la Ruĝa Armeo por enoficigo al malpli alta posteno.

2. La komandanton de la 376-a gvardia tanka brigado gvardian subkolonelon Filĉenkov pro neplenumo de la direktivo de la Ĉefstabo n-ro ...... de la 18-a de aŭgusto 1944, rezulte de kio la plotono de la 18-a Ruĝstandarda limgardista regimento estis devigita transportiĝi per petveturado kaj venis al la destinita loko pli malfrue, ol necesis, senoficigi kaj sendi al dispono de la komandanto de la KMT57 de la fronto por enoficigo al malpli alta posteno.

3. La estron de la Aparta fronta tenejo de FLM n-ro 1353 kapitanon Suĥarevskij, rezulte de kies arbitro la trupoj de la NKVD de la 1-a Belorusia fronto malrapidiĝis en la vojo kaj venis al la destinita loko kun malfruo je 1 horo kaj 20 minutoj, senoficigi, malaltigi en rango ĝis leŭtenanto kaj enoficigi kiel plotonestro al unu el la frontaj trupunuoj.

Mi opinias necesa ankoraŭfoje atentigi ĉiujn komandantojn de trupunuoj de la 1-a Baltia kaj la 3-a Belorusia frontoj pri tio, ke lige kun la plenumataj en la malavanoj de tiuj frontoj specialaj aranĝoj ĉiuj ordonoj kaj postuloj de reprezentantoj de la milita kontraŭspiona servo devas esti plenumataj sendiskute kaj sen eĉ eta prokrasto. Ajnaj prokrastoj kaj malrapidigoj estos taksataj kiel neplenumo de batala ordono kun ĉiuj sekvoj.

Antonov“.

Konatigu kun tiu ĉi ordono la estrojn de la kontraŭspionaj organoj de la fronto. Pri ĉiuj okazoj de prokrasto pri disponigo de homoj kaj teĥniko, kaj ankaŭ pri mankoj en provizado de la plenumataj aranĝoj raportu tuj.

Kolibanov».



56. Fuelo kaj lubrikaj materialoj.
57. Kirasaj kaj meĥanizitaj trupoj.