Malbone fartas mia brutaro

«Saluton! Kiel Vi fartas? Kaj kiel fartas Via brutaro? Tion la paĉjo citis al mi el Via letero. Saluton, aĉa, memama kaj tute por mi fremda Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko! Ĉu Vi scias, kial mi skribas al Vi tiel libere, estonta famulo? Tial, ke mi neniam sendos tiun ĉi leteron, same kiel ĉiujn aliajn, skribitajn al Vi, pri multe-multe da ĉiaj aferoj, kiuj estis en mia animo. Kaj ne nur ĉi tie kuŝas la leteroj, adresitaj al Vi, kaj eĉ kun poŝtmarkoj, sed ankaŭ hejme, sur la Bela strato, mi ankaŭ el tie al Vi skribis, mia suneto, mia stultuleto, mia ofendiĝema, malfacila, nerealiĝinta feliĉo. Aŭ feliĉo ne povas esti ofendiĝema? Aĥ, ja kiun interesas tio, kion mi skribaĉas sur papero en loĝejo 90, domo 7, Moskvo, Sretenka, interstrato Prosvirin, al Stepanova Barbara Rodionovna? Nu, kaj ekploris mi, kaj verŝis larmojn sur la leteron, ankaŭ tio neniun interesas, nek vin, nek mian kolektivon, neniun vivan animon en tuta tiu grandega militanta mondo.

Aŭskultu, Ustimenko V. A.!

Nian unuan veran spektaklon ni montris jam en tagoj de la milito. Estis paĉjoj kaj panjoj kaj ankoraŭ nedifinitaj onkloj kun klopodemaj vizaĝesprimoj. Kaj estis fama kritikisto L. F. L. — koncentrita, severa, en rimenoj kaj kun «ŝpalo»1. Ĉiuj aliaj sentis sin antaŭ li iomete kulpaj, tion mi plurfoje rimarkis — civiluloj antaŭ militistoj iel timidiĝas en tiaj tempoj, kaj nia Viktoro V. timidiĝis kaj, kliniĝante al la kritikisto, demandadis — kion li pensas pri la spektaklo, kaj tiu balancadis la piedon en nova bela boto kaj, sentante, ke ni ĉiuj — kaj la paĉjoj, kaj la panjoj, kaj la aktoroj — aŭskultas lian silenton, ĉiam silentadis kaj silentadis, balancadis kaj balancadis la piedon kaj nenion diradis, ĝis finiĝis la aeralarmo kaj eksonis signalo de ĉeso de danĝero. Nur tiam li tiris sin kun oscedo kaj krako kaj prononcis al ni ĉiuj — malrapide kaj, ĉu Vi scias, kun signifo:

— Mi timas, karaj amikoj, ke vi povas trafi en ridindan situacion antaŭ la historio. Klasikaĵo en tiaj tagoj!

Nia dika Nastja — ŝi estas terure dika, Voĉjo, iras balanciĝante, la ŝuoj numero kvardek, kaj eĉ tiuj «kun peno», bonkora-bonkorega kaj plorema, malŝminkante sin, ploris pro ofendiĝo, Viktoro Viktoroviĉ iradis malantaŭ niaj dorsoj kaj, kunpremante la pugnojn, kvazaŭ en melodramo, deklamadis:

— Tiel ne kompreni la animon de niaj serĉoj! Kaj ĉu niaj knaboj ne fosis tranĉeojn? Ĉu kvar niaj knaboj ne estas en milicio? Ĉu ni ne estingadas brulbombojn? Ĉu ni evitas nian devon?

— Ne evitas! — plorante, diris Nastja.

(Ploras ŝi, interalie, base). Kaj ankaŭ mi konfirmis, ke ni ne evitas. Kaj kion ajn vi tie imagu, Ustimenko, en via Khara, kiel ajn vi malestimu ĉiujn, krom vi mem, ni ĉi tie same estas homoj — pri kio vi tuj konvinkiĝos, memkontenta kaj limigita doktoro.

Nun mi skribos pri mi kiel pri tria persono, alie rezultos fanfaronado.

Baldaŭ ŝin (tio estas min. — B. S.) oni invitis en negrandan flavkoloran duetaĝan domon sur la Gogol-bulvardo. Tie ĉio estis tre ceremonia, ĝentilaj maristoj kun oraj galonoj konversaciis en la koridoro, malsupre ĉe la ĉefa enirpordo staris matroso, same tre ĝentila, kun stranga fajfilo sur la brusto kaj kun fusilo en la mano. En la kabineto oni ŝin invitis eksidi. Milita maristo de tiu tipo, de kiu estas komandantoj de ŝipoj, kun hardita de vento vizaĝo kaj akra, kiel al ŝi ŝajnis, rigardo sidis ĉe granda skribotablo kaj, foliumante per la fingro revuon, estis parolanta telefone pri sofitoj, pri glufarboj, pri artefarita silko kaj pri vazelino kun plena scio de teatraj aferoj. Tio estis iomete stranga, ke anstataŭ kanonoj, aŭ vaporŝipoj, aŭ pafoj li parolis pri artefarita silko de koloroj «vinko» kaj «elektro», sed estis ĝuste tiel, kaj ŝi baldaŭ komprenis, ke li simple estas estro de ĉiuj maraj kaj oceanaj teatroj, ke li havas tian laboron kaj ke li eĉ ne devas paroli: «Salvo! Pafu! Plenan turnon!» Pri tio, evidente, okupiĝas aliaj militmaristoj, kaj li pri tio, probable, okupiĝis, kiam estis tute juna.

— Mi permesas plendi pri mi, — finfine diris la estro de ĉiuj teatroj kaj, surmetinte la parolilon, dum ankoraŭ sekundo koleris pri sia konversacianto, movadis la brovojn kaj frapadis per cigaredo al la kovrilo de la cigaredujo. Poste li abrupte turniĝis al Banjo kaj rakontis al ŝi, ke li vidis ŝin en la spektaklo kaj ke li proponas al ŝi labori en teatro de unu el flotoj. Dirante ĉion ĉi, li ankoraŭ plu iomete koleris kaj ĵetadis malamikajn rigardojn al la telefono, sed baldaŭ forgesis pri sia malagrabla konversacianto. Ili interparolis ne tre longe. Kaj la estro de ĉiuj maraj kaj oceanaj militaj teatroj per nenio speciala logadis Banjon. Li diris tiel:

— Nenion elstaran, kamaradino Stepanova, ni povas proponi al vi. Nek la salajro, nek la kondiĉoj de nia vivo povas vin allogi. Sed nun estas milito, en la floto vi estas necesa. Labori vi devos multe. Teatron tie ni havas nemalbonan. Decidu vi mem.

Banjo silentis. Al ŝi neniam kaj neniu diris tiajn vortojn. Al ŝi estis dirite: en la floto vi estas necesa. Ŝi estas necesa en la floto. Ŝi, Banjo Stepanova, necesas en la milita floto. Ŝi, aktorino. Ŝia talento necesas en la floto dum la milito.

Ŝia koro batis ofte, la vangoj ekbrulis. Ŝi, fakte, tuj respondus, sed kiel? Ĉu diri: «Mi dankas vin pro via propono, mi konsentas!» Stulte! Ĉu diri: «Kun plezuro»? Sed eble, li pensas, ke ŝi jam havas repertuaron, ke ŝi multe ludis; eble, li simple ne sciis, ke ŝi ludis etudojn, pecojn kaj Larisa-n en «Sendotulino». Nu kaj, certe, ŝi havas koncertajn pretajn programerojn.

La estro de ĉiuj teatroj fumis cigaredon kaj rigardis al ŝi per akra, penetranta rigardo. Al tia homo ne eblas mensogi, ne eblas plibeligi sin mem.

— Unu aktorinon ni antaŭnelonge invitis, — subite kun angoro en la voĉo diris la estro. — Ŝi povas ludi Nora-n de Ibsen. Sed pri solistaj koncertaj programeroj ŝi eĉ ofendiĝis. «Pupdomo», certe, estas tre forta verko, sed sur destrojero aŭ antaŭ aviadistoj sur aerodromo dum bombado ne eblas disvolviĝi kun psikologio...

— Mi komprenas! — kriis Barbara kaj subite imagis al si la patron. Li, probable, same dirus nun, kiel tiu estro de ĉiuj teatroj de maroj kaj oceanoj: «...dum bombado ne eblas disvolviĝi kun psikologio...»

Poste oni kondukadis ŝin el ĉambro al ĉambro, kaj ŝi plenigadis formularojn. La fingrojn ŝi makulis per inkoj, la nazo komencis brili, perdiĝis la pasporto kaj la numero de revuo «Nova generacio», en kiu estis presita ŝia fotaĵo. Militmaristoj kun galonoj sur la manikoj kaj kun ventoharditaj vizaĝoj trovis por ŝi kaj la pasporton kaj la «Novan generacion», sed tiam perdiĝis la mansaketo. Ĉio ĉi estis kiel en sonĝo. Kelkfoje en formularoj ŝi skribis: aktorino. Ŝi skribis ankaŭ, ke en la malnova kaj en la blanka armeoj ŝi ne servis, kaj diversajn aliajn informojn, necesajn por tiu estonteco, kiu estis malfermiĝanta antaŭ ŝi. Poste ŝin oni kondukis malsupren, poste supren. Kune kun ŝi iradis iu juna knabo, kun revolvero, kun brakbendo sur la maniko kaj en kaskedo, kiun li ne demetadis. Tiu knabo, malgraŭ sia brakbendo, kaj la kaskedo, kaj la revolvero, tute ne ŝajnigis sin grava, kiel tiu kritikisto, kaj nenion parolis pri la historio, estis tre ĝentila, kaj Banjo aŭdis, kiel li flustris al sia konata maristo:

— Mi helpas aranĝi dokumentojn por aktorino, ŝi al nia floto veturas.

Kaj de ŝi li interesiĝis:

— Bonvolu diri, kamaradino Stepanova, kiel oni lernas por iĝi aktoro?

Ili sidis sur flava polurita sofo — atendis ankoraŭ unu paperon, foririntan por subskribo.

Barbara pudris la nazon kaj komencis klarigi.

— Stepanova, subskribu! — kriis grizhara kaj gravmiena kolonelo el trans septo. — Jen tie, kie estas rimarkilo.

Ŝi subskribis, kie estis la rimarkilo, kaj direktis sin por ricevi «sekan porcion». Ĉi tie ŝi rememoris la infanecon, Kronŝtadton, la paĉjan ŝipon kaj tion, kiel oni ŝin tiam amis kaj dorlotis. Sama ruĝflotano, kiel tiuj, paĉjaj, bonanima kaj nejuna, nomis ŝin «filino», detranĉis por ŝi lardon, blankan panon, buteron, sukeron, kaj eĉ salon verŝis en paperon. Poste li dekalkulis konservajn ladskatolojn kaj da teo verŝis tiom, kiom pesis kvinkopeka monero. Kaj tabakon li donis al ŝi, kaj cigaredojn, kaj alumetojn, kaj sapon.

— Sed mi ne fumas! — diris Banjo.

— Aliaj fumas! — kun suspiro respondis la ruĝflotano. — Vi regalos! Kaj ankaŭ vi ekfumos, ne ĵuru, en milito nefumantoj estas ĝis la unua malfeliĉo...

Kaj ŝi ekfumis — por ajna okazo, por ne atendi tiun malfeliĉon.

Kaj ŝi, kara amiko Vladimiro Atanazijeviĉ, estas mi — Barbara Rodionovna Stepanova.

Ekfumis, forveturis, alveturis kaj, ne dorminte dum du tagnoktoj eĉ minuton, trovis sin kun koncerta brigado de nia teatro en aviada trupunuo, kiu staris apud tombejo. Aviadiloj ĉi tie estis maskitaj inter tombaj monumentoj kaj arboj, ni prezentadis nian repertuaron en grandega tendo ĉe aviadistoj en lumo de poŝaj lanternoj. Kaj mi rememoris la «Pupdomon»...

Tamen, ĉu vi, Vladeto, interesiĝas pri ĉio ĉi?

Mi imagas, kun kia vizaĝo legus vi tiun ĉi leteron, se ĝi trafus al vi.

Aŭ, eble, vi fariĝis iomete alia dum tiuj ĉi jaroj? Eble, nur iomete, almenaŭ etete vi rimarkas aliajn homojn, ne dividas ĉion en la mondo nur al blanko kaj nigro, pripensas, observas?

Unu nia aktorino jam tiam, en la floto, kantis kanteton kun tiaj vortoj: «Vivi, sopirante sen vi». Kaj mia koro ĉiam premiĝadis, kiam mi aŭdis tiun verson. Sed memoras mi ĝis nun! Mi estadis okupita dum tuta diurno, mia afero ŝajnis kaj ŝajnas al mi utila, jes, jes, kamarado Ustimenko, ili ridis — tiuj aviadistoj, kaj maristoj, kaj boatistoj, kaj submaristoj, kaj kotraŭaviaj kanonistoj, kaj artileriistoj, — kiam mi kantis al ili miajn ĉastuŝkojn, al ili pro mia laboro estis pli gaje, kaj mi mem vidis, kiel piloto ridante, ankoraŭ ridante, engrimpis en sian ĉasavion, mi al li kantis, prezentis, dancis, por ke al li estu pli facile tie — en la ĉielo — poste...

Kaj malgraŭ ĉio ĉi, eĉ malgraŭ tio, ke dum tiuj ĉi jaroj kaj al mi oni enamiĝadis, kaj mi enamiĝadis, mi ne povas vivi sen vi.

Kaj nun mi estas ankaŭ sen afero.

Kaj mi tute ne scias, kien mi iru. Mi tute nenion scias pri la panjo, la patro same silentas, kanti mi ne plu povas: post kiam oni nin dronigis sur vaporŝipo en golfo, malaperis la voĉo. Jam estas malfrue, mi forgesis elaĉeti panon kaj ne kuiris kaĉon, mi terure deziras manĝi kaj plori same deziras, sed ne estas, al kiu mi ploru.

Altestimata kamarado Ustimenko!

Skribu al mi leteron kun tia komenco: «Barbeto, rufa, komprenu...»

Kaj mi alveturos al vi, mia Vlaĉjeto, mia suno, mia turmentanto, al ajna rando de la mondo. Ni neniam kverelos kaj miskomprenos unu la alian. Ni travivos bonege nian vivon. Sed ne estos de vi, Vlaĉjeto, letero.

Tro vi estas ĉe mi principema, kiel oni diras ĉi tie en nia komuna kuirejo pri etaj komunapartamentaj kvereloj.

Malbone fartas mia brutaro, Vladimiro Atanazijeviĉ, tiel malbone, ke pli malbone esti ne povas».



1. «Ŝpalo» — kolumsigno, emajla rektangulo, kiu signifis rangon de kapitano en la Ruĝa Armeo en 1941.