Malgrandaj kaj grandaj mirakloj

— Bravuloj! — ĉirkaŭrigardante sian «militistaron» per malsimpatia rigardo, diris Cvetkov. — Agloj!

La «encirkligitoj» konfuze tusetadis kaj apogadis sin jen sur unu piedo, jen sur la alia. Da ili estis entute tridek naŭ homoj — kaj civiluloj, tenajlitaj de la germanoj en Vasilkovo, kaj militistoj, perdintaj siajn trupojn.

— Kiu estas lokano? — interesiĝis Cvetkov.

— Mi, — respondis kultura baritona voĉo. — Ĥolodilin Boriso Viktoroviĉ, docento.

Kaj, iomete moviĝinte antaŭen, la viro en civila griza palto, zonita per rimeneto, penis preni ian pozon, kiu, laŭ lia imago, verŝajne, konformis al la nunaj militaj cirkonstancoj.

— Ĉu ĉasisto? — kapmontrinte al dutuba fusilo en la mano de la docento, demandis Cvetkov.

— Neniom. Tio estas simple, vidu, armilo — «Sauer», la deksesa kalibro. Kaj ekzistas dek du kartoĉoj. Sekve, dek du faŝistoj.

La encirkligitoj modere hihiis. Cvetkov severe movis al ili la okulojn.

— Ĉu tra la Malaltaj marĉoj vi povos nin konduki?

— Mi aplikos ĉiujn penojn! — rafinite ĝentile diris Ĥolodilin.

— Sed ĉu vi tiun ĉi marĉon konas?

— Sufiĉe funde, kamarado komandanto. La afero estas en tio, ke dum kelkaj semajnoj, sume dum ĉirkaŭ monato, mi kun mia grupo penis trovi tie treege raran specion...

— Klare! — interrompis la docenton Cvetkov, ne lasinte al li ĝisdiri, kiun nome raran specion li serĉis. — Klarege!

Silentinte dum kelkaj momentoj kaj ankoraŭfoje per longa rigardo ĉirkaŭrigardinte sian militistaron, Cvetkov finfine komencis paroladon, kiun Vlaĉjo ial memorfiksis por longe, kaj poste, en malfacilaj cirkonstancoj, plurfoje penis imiti tiun manieron de Cvetkov, sed li, nature, tion neniel sukcesis.

— Jen kio, — diris la nuna Vlaĉja idolo. — Mi petas aŭskulti min atente, ĉar ripeti unufoje diritan ne apartenas al miaj kutimoj. Pro koincido de cirkonstancoj mi estas via komandanto kaj unupersona estro. Mi havas viculon — jen li: Mikaelo Paŭloviĉ Romanjuk, ĉefsoldato de la cara armeo kaj kavaliro de la Georga ordeno1, poste malnova komunisto, rajdisto dum la intercivitana milito, perdinta en bataloj kontraŭ la monda kontraŭrevolucio la dekstran brakon. Sed la kapo de la maljuna, plurfoje spertigita en batalo soldato restas kun li, lia sperto estas kun ni. Havas ni ankaŭ medicinan fakon en persono de elstara doktoro Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko, kiu antaŭnelonge reprezentis la gloran sovetian medicinon ekster la limoj de nia patrujo. Eliru ĉi tien, kamaradoj Romanjuk kaj Ustimenko. Montru vin al la taĉmento.

Kolere snufetante, Mikaelo Paŭloviĉ trabatiĝis antaŭen, demetis ial sian kepon kun butono, glatigis la grizajn, brose starantajn harojn kaj severe mallevis la okulojn. Vlaĉjo same eliris al Cvetkov, korektis sian eksterlandan mantelon, sub la soldata rimeno ŝovis iomete malantaŭen la «Walther»-on kaj, ĝeniĝinte pri afekteco de sia pozo, kaŝiĝis malantaŭ la dorson de Cvetkov, kiu tiutempe plu parolis:

— La vorto «encirkligitoj» ekde tiu ĉi momento ĉe ni estas malpermesita. Severa kaj neevitebla puno trafos tiun sentaŭgulon, kiu kuraĝos tiel diri pri la elstara taĉmento, konsistanta el plej fidelaj al nia patrujo homoj, pri nia taĉmento, sendube superonta ĉiujn obstaklojn, pri nia taĉmento, kiu ekde nun kaj ĝis la tago de ĝia honora malformado nomiĝos «Morton al faŝismo»...

Malklara kaj ĝoja rumoro mallonge bruis sur la rando de la Vasilkova betula arbaro. La homoj, kiujn Vlaĉjo ĵus vidis sombraj, lacaj, elturmentitaj, levis la kapojn, rektiĝis, kaj kvankam kelkaj nefideme singardaj ridetoj trakuris sur la vizaĝoj, ili tuj malaperis, kvazaŭ timigitaj per la fera voĉo de doktoro Cvetkov:

— Grandega fido al nia, sovetia homo, al ties nefleksebla volo, al ties malamo al subpremantoj, al ties sankta kolero kontraŭ okupaciantoj — jen kio kunigis nin en tiun ĉi taĉmenton. Ni absolute fidas unu al la alia. Inter ni ne estas kaj ne povas esti malkuraĝuloj, perfiduloj, dizertintoj. Ni neniam arogos suspekti unu la alian pri io ajn malbona. Neniu el ni scias, kio estas malnoblaj motivoj, profitemo, kovardeco. Kaj se okazos tia malfeliĉo — pri kio mi ne kredas, sed se, — tiam je la nomo de nia taĉmento, je la nomo de nia patrino-patrujo, je la nomo de la partio de bolŝevistoj mi per tiu ĉi pistolo, kiun mi prenis de mortigita de mi persone faŝista degenerulo, sur la loko finos la kanajlon.

Kaj, tenante la «Walther»-on en la mano, kvazaŭ forgesinte pri ĝi, Cvetkov solene, kvazaŭ legante tekston de ĵuro, daŭrigis:

— Mi estas forta, kuraĝa, eltenema kaj nestulta viro. En la fronto mi estas litere ekde la unua tago. Vi devas kredi al mi plene kaj tute, ĉar kiel soldato mi estas pli sperta ol vi kaj scias, ke la faŝistojn eblas bati kaj ke ni, nia Ruĝa Armeo, frakasos ilin tiel terure, ke ĉiuj niaj estontaj malamikoj longe pensos, antaŭ ol decidiĝi iam denove ataki nin. Mi finas, kamaradoj! Hodiaŭ ni eliras. Ekde tiu minuto mia ordono estas leĝo. Sekve, kiu ne plenumis la ordonon, estas deklarata eksterleĝa. Sub mia komandado ni honore superos ĉiujn malfacilaĵojn kaj sen ajnaj perdoj en la viva forto trabatiĝos al niaj batalamikoj. Hu ra!

Strange, kaj eĉ iomete komike sonis tiu «hu ra» ĉi tie, post la ne malpli stranga parolado de Cvetkov. Sed tio tamen estis «hu ra», kaj ili kriis ĝin trifoje, kaj pli atente rigardinte al la vizaĝoj de la batalantoj, Vlaĉjo subite pensis pri tio, ke la homoj estas kaj kortuŝitaj kaj emociitaj de la parolo de sia «modesta komandanto». Kaj la komandanto mem nokte, kiam la taĉmento estis aliranta al Ĉirkova bieneto, de kie estis komenciĝantaj la Malaltaj marĉoj, diris al Ustimenko nelaŭte kaj negaje:

— Mi, karulo, estas ne fanfaronulo, sed memlerninta hipnotizisto. Kiam triono de la homoj malhavas armilojn, kaj alia triono konsistas el malsanuloj kaj vunditoj, kiam nur unu triono estas batalkapabla, savi povas nur inspiro...

Vlaĉjo silentis.

— Ĉu vi pensas, mi ne elirigos? — per arda flustro demandis Cvetkov. — Mi elirigos, por mi ĉiuj sortodivenistinoj de la tuta mondo sorĉas. Mi estas senmorta kaj, se mi okupiĝas pri io, faras. Ĉu komprenas vi, Ustimenko?

En la lasta frazo al Vlaĉjo aŭdiĝis minaco, kaj li ridetis. Sed la damnita Cvetkov eĉ en obskuro de tiu ĉi aŭtuna nokto divenis la rideton kaj kun neatendita obtuza subrido diris:

— Kaj skeptikulon kaj pesimiston, se li dubos pri bonorda fino de nia entrepreno, — mi pafmortigos kaj eĉ ne retroturniĝos. Eĉ se morgaŭ tia dubanto iĝos mia kolego Ustimenko. Kaj pri tio ni anticipe partonpetas, kiel oni diradis en malnovaj tempoj. Ĉu ne plaĉas?

Ili iris apude, kaj Vlaĉjo sentis sur sia vango varman spiradon de Cvetkov. Ĉio ĉi povis, kompreneble, esti ŝerco, sed Ustimenko bonege komprenis, ke la komandanto de la taĉmento nun tute ne ŝercis. Li estis ridetanta kaj, ŝajne, fideme spiris en la vangon, sed pro tridek ok vivoj li ne domaĝus la tridek naŭan.

Ne tia li estis homo!

Kaj ĝuste ĉi tie, post la inspiraj vortoj de Cvetkov, unuafoje dum tiuj ĉi tagoj post tiu momento, kiam ili, du kirurgoj, operaciante en la atendejo de la fervojstacio Vasilkovo, aŭdis de la deĵoranto, ke la germana tenajlo fermiĝis je cent sep kilometroj pli oriente, apud Kurganovka, Vlaĉjo eksentis sin tute trankvila. Trankvila, certa kaj eĉ gaja.

Apud la Ĉirkova bieneto komenciĝis malgrandaj mirakloj. La distriĝema kaj ĝentila docento Ĥolodilin, kiu laŭ ĉiuj leĝoj, diaj kaj homaj, nepre devus ion konfuzi, kiel konvenas al ĉiuj intelektulaj stranguloj, tute nenion konfuzis, sed kondukis la taĉmenton laŭ kontentiga vojo tra la Malaltaj marĉoj. Kaj eĉ la promesita de li «laŭ kalkulo de tempo» — ĝis la tria horo nokte — seka tranoktejo malfruiĝis je ne pli ol kvardek minutoj. Ĉi tie estis jam tute sendanĝere, sur tiu marĉa insulo, ĉi tie ili kaj aranĝis lignofajrojn, kaj sekiĝis, kaj Vlaĉjo okupiĝis pri pansado, krude insultante sin mem pro tio, ke li ne ellernis «dum tuta sia vivo» raboti per tranĉilo splinton — pli malpezan kaj oportunan ol la norma splinto de Thomas. Ja eĉ tiun splinton li ne kunhavis. Ne estis ankaŭ vato, sed savis la malnova rajdisto Mikaelo Paŭloviĉ — atentigis Vlaĉjon pri musko.

— Ĝin pluki, sekigi, kaj bone! — komforte oscedante, diris Romanjuk. — Ni siatempe en Volinjo tre ĝin uzadis. Ek, doktoro, inventu tranĉilon por tranĉi panon...

Kaj miris:

— Ĉu vere oni vin pri tio en universitatoj ne instruis? Ja pri kio, se ne pri tio...

— Ha, instruis! — kun kolera subrido enmiksiĝis Cvetkov. — Nin oni instruis pri ĉio preta, diablo ilin prenu. Pri ĉio preta per ĉio preta...

Jam mateniĝis, la homoj ĝissate manĝis milean supon, kuiritan tiel, kiel ordonis Cvetkov, — li ĉion atentis kaj ĉion observis, eĉ kuiradon de supo, — poste estis donita ordono — fali dormi. Por ordo la komandanto starigis gardantojn, kaj poste, kiam ĉiuj ekdormis, longe konsiliĝis kun la intelektula kondukisto kaj kun sia viculo oĉjo Miĉjo Romanjuk, kiu ĉiam ion balbutadis, verŝajne eldirante sian vidpunkton.

— Unuvorte, estos laŭ mi! — aŭdis Vlacĵo, ekdormante. — Ĉu klaras?

«Ja certe klaras!» — pensis Ustimenko kaj tuj profunde ekdormis.

La dua tago de la vojo estis nekompareble pli malfacila ol la unua.

El la malalta, flav-griza, ŝvelinta pro akvo ĉielo senĉese verŝiĝadis pluvo, marĉa rusta ŝlimo ŝmacadis sub la piedoj, la fasĉino, laŭ kiu kondukis Ĥolodilin, en multaj lokoj putris, kaj tiam antaŭ Vlaĉjo la horizonto kvazaŭ reduktiĝadis, li al si mem ŝajnis hometo-nano, — paŝante ĝisgenue en koto, homoj iĝadis malgrandaj, preskaŭ liliputanoj...

Ĉi tie, en tiuj netuŝitaj lokoj, estis propra vivo: fojfoje subite kun krakado forfuĝadis sovaĝa porko, urogaloj kaj tetroj kun teruriga bruo ekflugadis el sub la piedoj mem, nemalproksime foje neatendite prancis kaj malaperis grandega maljuna alko. Kaj ankaŭ arboj ĉi tie vivis per sia propra vivo ĝis la fino mem — ilin neniu faligadis; ĝisvivinte maljunecon, ili mortadis per natura morto, se ilin ne forbruligadis fulmo, ne faligadis tempesto...

Sed ankaŭ sur tiu malfacila marĉa vojo ili iom post iom kutimiĝis, multaj demetis la piedveston — tiel estis pli oportune. Post la kaptisto de serpentoj kaj de aliaj fibestoj Ĥolodilin iris du belorusoj el Polesio, bone konantaj la karakteron de marĉo: grandkapa kun cejanaj infanaj okuloj Miĉjo Cedunko kaj lia kvieta amiko, vundita al la ŝultro kaj tre sin kompatanta, tute ankoraŭ juna Tomo, kiun ĝuste pro lia juneco oni nomadis respekte per la patronomo — Tomo Narkisoviĉ. Poste iris la komandanto. Sur li estis bruna, de bonega ledo raglano, malantaŭ la ŝultroj — dorsosako, sur la flanko — «Walther». Cvetkov paŝadis per larĝaj, risortaj kaj malpezaj paŝoj, sur lia sunbruna vizaĝo bele tremis gutoj de pluvo, kaj Vlaĉjo, fojfoje ĵetante rigardojn al tiu maldika nazo kun kolera ĝibeto, al la disflugo de la malhelaj brovoj, al la akre elĉizitaj lipoj kaj al la larĝaj ŝultroj, pensis ne sen envio: «Jen, donis la naturo al la homo ĉion, nenion avaris, kaj ĉefe — ne avaris certecon pri si mem, pri siaj fortoj, pri siaj kapabloj, kaj ĉu tio ne estas la plej ĉefa en malfacilaj tempoj?»

Sur putra trabo — ĉe la rando mem de la fasĉino, ronĝita de la tempo kaj humido, Cvetkov subite kaj abrupte glitstumblis, kaj ĉiuj ĉirkaŭe rigidiĝis en gaja kaj streĉa atendo: ĉu vere tiu diablido falaĉos, kiel ĉiuj ceteraj mortemuloj, en la kotan marĉon? Sed li eĉ ne intencis fali, li kvazaŭ ian dancon klakis per siaj ledaj botoj, elturniĝis, brilis en pluvo per la bruna ledo de la raglano kaj ree ekiris, ne retrorigardinte al la taĉmento, neglekte kaj facile bruliginte cigaredon per la fajrilo, kaj nur sola Vlaĉjo, verŝajne, rimarkis ioman momentan palecon sur la vizaĝo de la komandanto, kreanta el si mem legendon.

«Ho, kia bravulo! — ĝoje enviis Ustimenko. — Ne devis li fali, kaj ne falis. Li ankaŭ ĝisvivos tiel, kiel deziros, la tagon mem de sia morto. Sed eble, li vere estas senmorta — tiu gaja huligano?» — demandis sin Vlaĉjo kaj, ne trovinte respondon, interesiĝis de Cvetkov:

— Kamarado komandanto, permesu demandon?

Cvetkov gaje strabis al li:

— Nu, demandu.

— Ĉu vi pri morto iam pensis?

— Tio estas stultuloj, kiuj pri ĝi ne pensas, — respondis Cvetkov, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, intence laŭte. — Certe, pensis.

— Kaj kion, ekzemple, vi pensis? — iomete ruzante kaj ŝajnigante stultecon per la voĉo, interesiĝis Vlaĉjo. — Kio estas tiu afero — tiu morto?

— La morto, antaŭ ĉio, ne estas timinda!

— Kiel — ne timinda?

— Jen tiel. Ĉu klarigi, kion mi persone pri ĝi pensas?

Sur glitaj kaj disrampantaj traboj iri estis malfacile, ĉiuj laciĝis. La demandon de Vlaĉjo kaj la intence laŭtajn vortojn de la komandanto aŭdis multaj, kaj ĉiuj, nature, ekdeziris ekscii, kion do respondos Cvetkov al sia civila doktoro. Kaj tial kaj por Vlaĉjo kaj por Cvetkov iri subite iĝis tre malvaste kaj eĉ sufoke. Alpremiĝis la taĉmento.

— Mi ne timas ĝin jen kial, — laŭte kaj edife klarigis Cvetkov. — Dum mi estas...

Iliaj okuloj por momento renkontiĝis, kaj al Vlaĉjo ŝajnis, ke li legis en tiuj okuloj: «Tion mi ne al vi diras, tion mi al ĉiuj diras, kaj ke tio estas ne mia penso — neniun koncernas. Mi nun por vi ĉiuj estas la plej saĝa homo, kaj ne arogu malhelpi al mi!»

— Nu-nu, — diris Vlaĉjo. — Dum vi estas...

— Dum mi estas, nenia morto estas kaj esti ne povas. Kaj kiam estos morto, mi ne estos — mi kun ĝi tiamaniere disiros. Ĉu klaras?

— Klaras! — per mensoge afekciita voĉo diris Vlaĉjo. — Tio estas bonega penso! Admirinda!

— Tamen tiu penso ne estas mia! — same laŭte kaj edife diris Cvetkov. — Mi ĝin legis, kaj ĝi al mi plaĉis. Konvenis...

Malantaŭe oni aprobe bruis, tiu penso al ĉiuj hodiaŭ konvenis, kaj Vlaĉjo eksentis sin en stulta situacio: ne tion li legis en tiuj ĉi okuloj, multe pli malsimpla kaj interesa estas Cvetkov, ol li pri tiu pensis. Li ne estas trompanto, li kredas je sia afero. Kaj faras ĝin per tutaj siaj fortoj.

Al la unubraka sabristo Romanjuk la meditoj pri vivo kaj morto ne plaĉis, sed li nur snufis kolere, kontraŭdiri al Cvetkov rekte eĉ li ne kuraĝis. Kaj Cvetkov paŝadis laŭ la fasĉino, fajfetante, fumante kamparan tabakon, ĵetante akrajn rigardojn al la flankoj, pensante siajn komandistajn pensojn, kiel decas al tiu, kiu unupersone responsas pri la sorto de la taĉmento, pri la vivoj de la homoj, pri sukceso de estontaj bataloj.

Kaj neniu al li, certe, malhelpis: la komandanto pensas — interpalpebrumadis, rigardante al li, la batalantoj de la taĉmento «Morton al faŝismo», milita ordo estas, se la komandanto pensas. Li estas responsa, ne babilulo, ne halanĝulo, unuvorte — komandanto...

La malgrandajn miraklojn en la kvara tago de la irado anstataŭis vera miraklo, tiam jam eĉ Vlaĉjo iom maltrankviliĝis.

En tiu mateno frue emerĝis el tedintaj, malsekaj nuboj la neatendite varmega por aŭtuna sezono suno, ekblovis egala, varma, pura venteto. La ĉielo bluiĝis, puriĝis, la batalantoj, ĝojante pri fino de turmentoj pro marĉa irado, kun ĝoja ridego sekigadis sin en la benita vetero; tiu, kiu estis pli malforta, dormis, tiu, kiu estis pli eltenema, aranĝis vestolavadon. Kaj maljuna soldato Babijĉuk Simono Iljiĉ permesis al si eĉ eniri en rivereton, por bani sin kaj «tralavi la ŝtopitajn porojn», kiel li science klarigis al la taĉmenta kuracisto Ustimenko...

Ĉi tie — en tiu ĉi sovaĝejo — ĉion eblis permesi al si, ne senkaŭze la loko nomiĝis Insula: ĉirkaŭe estas marĉoj, transirantaj al lagoj, kaj lagoj, kuniĝintaj kun marĉoj. Kaj ili permesis ĉion: senpiedvestaj, nudpiedaj, kelkaj eĉ en subvesto, ili bruligis lignofajrojn, kuiris varman manĝaĵon, el la «Sauer» de Ĥolodilin ĉasisto Demĉjo Golubev, malgraŭ ĉiuj protestoj de la sciencisto, paffaligis anasojn, ilin oni bakis en cindro, ĉirkaŭŝmiritajn per argilo. Kaj Demĉjo konsolis la docenton:

— Vi, Boriso Viktoroviĉ, vane funebras. Per tiu birda ĉasfusilo faŝiston mortigi ne eblas. Faŝiston prenas kuglo, sed ne io alia. Kun tempo ni akiros por vi konvenan fusilon, kredu al mia komsomola vorto...

Vlaĉjo, pansinte la vunditojn kaj pririgardinte frotvundojn sur la piedoj de tiuj, kiuj dum tiuj ĉi monatoj ankoraŭ ne ellernis bone survolvi piedĉifonojn, kuŝiĝis sur holmeto kaj jam preskaŭ tute ekdormis, kiam okazis tiu vera miraklo, kiu lin eĉ timigis.

— Ekstaru, Ustimenko, — diris super li Cvetkov. Ekde tiu momento, kiam li iĝis komandanto, ili ree nomadis unu la alian per familinomoj kaj kvazaŭ eĉ forgesis, ke ili havas antaŭnomojn. — Ekstaru do, doktoro, estas urĝa afero! Leviĝu!

Leviĝinte, svingante la kapon, pezan pro dormo, Vlaĉjo ĵetiĝis malsupren laŭ la deklivo post rapide paŝanta Cvetkov. Antaŭnelonge razita, odoranta per «Chypre»2, kiu same estis en lia sako («en miaj rezervoj ĉio estas»), la komandanto, ne returniĝante, plonĝis en plektaĵon de densa, ankoraŭ ne sekiĝinta post la pluvoj vimeno, fajfis el tie al Vlaĉjo, kvazaŭ al ĉashundo, kaj ankoraŭ longe fajfetadis, tiel ke Ustimenko jam tute intencis ofendiĝi, sed subite diris «oj» kiel maljunulino kaj eĉ malfermis la buŝon. Ĉi tie en marĉeto, tranĉinte per la ventro, kvazaŭ per soko de grandega plugilo, kaj arbostumpojn, kaj la marĉon mem, kaj maljunajn kurbajn pinojn, kaj marĉan holmeton, kuŝis kolosampleksa, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, krevinta laŭlonge de la tuta fuzelaĝo, rankolora germana transporta aviadilo...

— Kio do estas tio? — mallaŭte demandis Ustimenko.

— Ĉu tio? Aeroplano! — apoginte la botpinton sur arbostumpo kaj frapetante per vergo al la bototubo, sciigis Cvetkov. — Flugaparato pli peza ol aero. Nun ni tien engrimpos, sed mi avertas, la vidaĵo estas ne agrabla...

— Kaj kio estas tie interne?

— Kadavroj, kartoĉoj, mitraletoj, grenadoj, pistoloj, provianto kaj amaso da muŝoj. Mi supozas, ke tiu ĉi grandaĵo falegis antaŭ ne malpli ol du monatoj. Ne forbrulis ĝi tial, ke en la ujoj plene mankas brulaĵo. Io al ili okazis, sed kio nome — sen specialisto ne eblas diveni...

— Ĉu ili ĉiuj tuj mortis? — kapmontrinte al la sterniĝinta maŝino, demandis Vlaĉjo.

— Probable. Tamen, la pordo forte kojnumiĝis, mi de ĝi kvar kadavrojn defaligis, probable ili penis elgrimpi, sed senfortiĝis...

Kunvolvinte kampartabakan memfaritan cigaredon el peco de ĵurnalo kaj forte enspirinte la fumon, Cvetkov kliniĝis kaj la unua plonĝis en la malhelan truon de la pordo. Post li, penante ne spiri kaj ne tre rigardi al ĉiuj ĉi ŝvelintaj, krevintaj, jam tute ne homaj vizaĝoj, krome eligantaj zumadon — ŝajnis, ke ĝuste tiuj eksaj germanoj mem zumas, ĉar milionoj da muŝoj ekposedis la putrintajn dum varmega tempo kadavrojn, — ekiris sur la tordita, kurbigita planko Ustimenko.

— Donu! — per kunpremita voĉo kriis al li Cvetkov.

Vlaĉjo perplekse retrorigardis: la komandanto estis elĵetanta en la fenestron mitraletojn kaj iajn metalajn skatolojn.

— Prenu! — denove ordonis la komandanto.

Kaj nur tiam Ustimenko komprenis, kion kaj de kiu li devas preni. La mallongajn paraŝutistajn mitraletojn li devis preni de la mortintoj, elŝiri el tio, kio iam estis iliaj manoj, elpreni el sub la akseloj, levi el sub la botoj.

Firme kunpreminte la lipojn kaj forblovante muŝojn, kiuj jam ne zumis, sed kolere zumegis, maltrankviligitaj en sia nesto, penante nenion vidi, krom la armiloj kaj la skatoloj kun kartoĉoj, Vlaĉjo laboris kaj tamen vidis kaj iajn rimenojn, kaj malheliĝintajn ŝildetojn, kaj specialajn kinofotokameraojn, kaj maldikan ŝaman ganton, kaj skatolon da cigaredoj sur rando de trarustiĝinta kofro, kaj kaskedon kun alta rando, kaj muskoloran drapon...

— Fumpaŭzo! — kriis malantaŭ lia dorso Cvetkov.

Ili denove troviĝis sub la suno kaj vento, denove intencis ekfumi kampartabakon, sed antaŭe ili lavis la manojn per germana desinfekta tre oleeca likvaĵo, kiun Cvetkov trovis en malgranda kanistreto inter medikamentoj.

— Ni povus ankoraŭ homojn voki por helpo! — proponis Ustimenko.

— Kaj ĉu vi laciĝis? Ne, kara kamarado, al ni tio pli konvenas, ni ja kun kadavroj laŭ la profesio havis aferon. Kaj krome, vidu...

En la okuloj de Cvetkov glitis karaktera, fanfarone knabeca esprimo, kaj, subridinte per solaj lipoj, li preskaŭ solene prononcis:

— Mi ŝatas donaci! Efektojn mi ŝatas. Ĉu vi imagas? He, kamaradoj batalantoj de la taĉmento «Morton al faŝismo», kiu deziras ricevi armilon, senpere venintan al nia adreso de Adolfo Hitlero? Certe, vigliĝo, demandoj — kiel, kie, en kio estas la afero? Ĉu vi ne aprezas?

— Aprezas, — ridetante, diris Vlaĉjo.

— Tiele! Kaj ja vere la Führer nin armis. Ŝercoj de milito.

Lerte kaj komforte aranĝinte sin sur faligita arbo, enspirante fumon de la memfarita cigaredo, Cvetkov por nelonge enpensiĝis kaj diris al si mem:

— Interese.

— Kio estas interese?

— Nekropsii almenaŭ unu aŭ du. Ili ĉiuj estas kvazaŭ mallongigitaj. Ili estis batplatigitaj. Ĉu vi ne rimarkis? Ĉiuj mortis dum tre mallonga tempo — pro bato je la tero, probable. Pli proksime al la vespero ni okupiĝos.

Vlaĉjo palpebrumis kaj suspiris. Li tamen sentis naŭzon. Sed ankaŭ la komandanto mem estis sufiĉe pala, eĉ iomete verdeta.

— Nun nin atendas la plej abomena, — avertis li. — Tiuj mortintoj havas ankaŭ pistolojn — ni ilin same bezonas. Ni ĉion bezonas, — kun nenatura kaj negaja subrido diris Cvetkov, — ĉu tio estas klara, doktoro? Ni ja ankoraŭ estas tre malriĉaj, tiu ĉi nia freneze kuraĝa taĉmento «Morton al faŝismo»...

Nur je la dua horo de tago ili finis sian malfacilan laboron kaj, envolvinte la armilaron en oficirajn kaŭĉukajn mantelojn-pelerinojn, ekiris al la rivero lavi sin.

— Nur al neniu eĉ vorton! — strikte ordonis Cvetkov. — Alie vi tutan prezenton al mi fuŝos. Tiun laboron necesas fari plej altklase, por ke la popolo dum la tuta vivo memoru la hodiaŭan tagon...

Malvestinte sin, Cvetkov kun abomeno rigardis al la ŝlima akvo de la rivereto, poste forte depuŝis sin kaj eknaĝis puŝe — per brustonaĝado, kiel naĝisto-profesiulo.

— Malvarma, diable! — kriis li el la mezo de la rivereto. — Eĉ mordas. Ne malkuraĝu, doktoro, ĵetiĝu tuj!

— Ĉi tie jam la popolo iomete maltrankviliĝis, — sciigis al ili Babijĉuk, kiam ili revenis. — Serĉi vin deziris.

— Dek batalantoj — kun mi! — ordonis Cvetkov.

La homoj maltrankvile interrigardis — kio nun estos?

Post ĉirkaŭ kvardek minutoj ili revenis. La unua iris Demĉjo Golubev, kvieta, ia eĉ langvora. Poste trenis sin Miĉjo Cedunko, liaj cejanaj okuloj estis esprimantaj ion similan al feliĉa teruro. Kun pendanta makzelo, en rosumkovritaj okulvitroj paŝis la intelektulo Ĥolodilin — portis mitraletojn en brakpleno, kiel oni portas brullignon. Fermis la procesion Cvetkov, lia vizaĝo ree estis senpasia, li tuta iel purigis sin, eĉ siajn dandajn botojn li sukcesis ŝmiri per germana ciro, li frapetadis per vergo al la bototubo; al la konsternitaj, senkomprenaj vizaĝoj de siaj batalantoj li kvazaŭ eĉ ne rigardis. En la estiĝinta silento ĉiuj subite aŭdis, kiel per ravita tenoro, kun gorĝa spasmo, kun najtingala gluglo sakris subite la maljuna sabristo Romanjuk.

Ceremonie, singardege, kvazaŭ ĉio ĉi estis vitra, la armilaron ili kunmetis sur kapoton. Cvetkov ekstaris super ĝi, silentis iom, tuŝis per la botpinto mitraleton kaj, tranĉinte per la pupiloj la vizaĝojn de la batalantoj, diris:

— Jen, tiele, kamaradoj, tiamaniere. Kun tiu armilaro bona soldato povas ĝis Berlino mem ĝisiri, ne nur eliri al la siaj...

— Tio estas mistiko! — kriis subite Ĥolodilin. — Tio estas spiritismo, tabloturnado, tion eĉ hindaj joganoj ne scipovas...

— Joganoj ne scipovas, sed ni scipovas, — trankvile kontraŭdiris al li Cvetkov. — Ĉi tie, kamaradoj batalantoj, la afero estas en tio, ke la vero estas por ni, — daŭrigis li, atente kaj severe rigardante en la vizaĝojn de siaj homoj. — Ni ĉi tie kunvenis bonaj homoj, kaj ni devas ne nur elŝiriĝi, sed eĉ kaŭzi al la damnitaj okupaciantoj grandajn perdojn en ilia viva forto. Por tiu nia vero al ni estis subĵetita la armilaro, ĉu klaras?

Ĉiuj ekzumis, ke al ili klaras, kaj tiam Cvetkov per fabele reĝeca gesto enmanigis al Miĉjo Cedunko mitraleton, tranĉilon, per kiaj la germanoj provizis siajn paraŝutistojn, kaj ordonis, ke alvenu la «sekva». Momente per si mem kreiĝis vico, kaj al ĉiu, ricevanta armilon, Cvetkov diradis ion patosan, edifan kaj imponan; armilon li ne eldonadis kaj ne donadis, sed ĝuste enmanigadis, kaj al ĉiuj en la taĉmento estis nun klare, ke ekde tiu ĉi horo ĉe ili ĉio estos tute bonorda, ĉar se ili havas tian «miraklegan» komandanton, kiel esprimis pri Cvetkov Demĉjo Golubev, tiam malfeliĉon oni ne plu atendu...

Tamen post la akto de enmanigo de armilaro la komandanto ankoraŭ faris mallongan paroladon al ĉiuj pri tio, kiel li intencas nun agi. La ĵus enmanigita armilaro, laŭ liaj vortoj, devontigis la taĉmenton al taskoj nekompareble pli malfacilaj, ol ili ĉiuj supozis antaŭe. Kaj la taĉmenton li nun nomis ne simple taĉmento, sed fluga taĉmento «Morton al faŝismo». Ĉar eĉ veraj viroj ofte estas nur plenaĝaj knaboj, tial la nomo fluga al la plejmulto tre plaĉis, kaj Vlaĉjo poste plurfoje aŭdis, kiel la batalantoj de Cvetkov kun gaja fiereco nomadis sin ĝuste tiel: ni estas «flugaj», ni ilin frakasos...

Dum tuta duono de la tago la taĉmento purigadis, frotadis, ŝmiradis kaj esploradis la novan armilaron. Cvetkov kun distrita aspekto aŭskultis Babijĉuk-on, kiu rapide komprenis ĉiujn malsimplaĵojn de tiuj mitraletoj. Vlaĉjo estis esploranta la apotekon de la paraŝutistoj. Ĉio vitra, kompreneble, frakasiĝis, sed pulvoroj, ŝmiraĵoj kaj tablojdoj povis esti utilaj. Bona estis ankaŭ areto da kirurgiaj instrumentoj. Demĉjo Golubev estis esploranta koncentraĵojn, grundpliboniga teĥnikisto Terentjev, sidiginte nazumon sur la spongan nazon, estis profundpense leganta etikedojn sur ladskatoloj:

— Francaj sardinoj! Kaj tio... tio estas konservaĵo — pasteĉo el ĉasaĵo. Burgonjo. Tio estas farita en Holando. Sed kiel kompreni? Ĉu tio estas viandaĵo aŭ, eble, laktaĵo? Estas desegnita bovino...

Nokte malvarmiĝis, sur la ĉielo aperis steloj. Vlaĉjo kaj Cvetkov kuŝis en ravineto, rigardis al la ĉielo, malrapide interparolante.

— Necesis ankoraŭ almenaŭ unu kadavron nekropsii, — lace kaj nehaste diris la komandanto. — Ja la bildo estas neklara...

— Kial neklara, ja tute klara. Ĉe ambaŭ estas rompita la spino, kaj samtempe en kelkaj lokoj. Kruro, kolaj vertebroj. Ili falis subite, la maŝino neniom ŝvebis. Eniro sur la nivelo de la grundo, kaj ĉio cetera enfosiĝis aŭ rompiĝis. Ĉu vi imagas forton de bato? Kaj kiel kojnumiĝis la pordo al la stirejo? Kaj la tuta fuzelaĝo estas en fendoj — plene. La planko estis elpremita internen, tiuj ringoj, aŭ kiel ili nomiĝas, same perdis sian formon. Kaj cetere, kiel vi ekvidis tiun aviadilon?

— Sufiĉe simple. Mi ja havas binoklon. Ĉirkaŭrigardis mi kaj rimarkis: io brilas. Poste evidentiĝis — la sola ne frakasiĝinta fenestro, vitro. Ĉu ni dormu?

Sed dormi ili ne deziris. Poste, aŭdinte, ke Cvetkov ekfumas, Vlaĉjo demandis:

— Konstanteno Georgijeviĉ, kiel vi iĝis kuracisto?

— Hazarde! — kun subrido respondis la komandanto. — Mi komprenas, kion vi deziras. Rakonton pri alvokiteco, ĉu vere? Ion kortuŝan — ekvidis, kiel rado transveturis la manegon al hundo, surmetis splinton, ĝi al mi alligiĝis kaj poste savis min de rabistoj, kaj mi dediĉis mian vivon al la suferanta homaro. Ĉu tiel?

Ustimenko malsimpatie silentis.

— Vi snufas, — diris Cvetkov, — malkontentas! Ne, mia juna amiko, ĉio estis ne tiel. La vivo estas multe pli malsimpla ol kortuŝaj krestomatiaj historietoj. Deziris mi trafi en unu altlernejon, sed ne sukcesis, fiaskis mi malhonore en la ĉefa fako. Cerbumadis mi, cerbumadis, turniĝadis, turniĝadis kaj ekvidis hazarde studenton de la Milit-medicina akademio. La ekzamenon mi pasis bonege, modele kaj ekzemple, poste unu maljuna profesoreto eĉ kore parolis kun mi pri miaj potencialaj rezervoj kiel de kuracisto. Li tre afliktiĝis, eksciinte, ke mi ja deziris esti ne milita doktoro, sed milita komandanto. Nu, certe, poste vekiĝis en mi intereso pri medicino — se vi ion faras, faru ne alie, ol bonege...

Parolis li ne hastante, kaj al Vlaĉjo ŝajnis, ke Cvetkov rakontas ne pri si, sed pri alia homo — konata de li, sed ne tre proksime. Rakontas sen ajna simpatio, sed kun estimo, trankvile, pensante kaj taksante tiun sian konaton.

— Se nia kirurgio almenaŭ iĝus scienco, — rimarkis li pretere, — ja nun, vidu...

— Kion — vidu?

— Ne, kun vi ne eblas pri tio paroli, — ree subridis Cvetkov, — vi ankoraŭ en ravita stato estas, vi estas el tiuj, kiuj post normala apendicektomio kapablas fari paroladon pri perdita kaj retrovita vivo...

— Nu, se ne eblas, do ne necesas! — ofendiĝis Vlaĉjo.

— Nu, jen, ĉagreniĝis, — oscedante, diris Cvetkov, — ja mi ŝercas. Tamen, ni dormu, bona doktoro Haass, morgaŭ estos nefacila tago...

Matene la komandanto havis tian vizaĝon, kvazaŭ li kun Vlaĉjo nokte parolis pri nenio grava — komandanto kaj subulo, kaj eĉ ne tro lerta subulo, kiu ne sukcesis fine primeti siajn trofeajn medikamentojn.

— Ĉi tie por vi ne estas eksterlando! — rekte rigardante en la Vlaĉjajn kolerajn okulojn, seke kaj mallonge stampis Cvetkov. — Ĉi tie estas milito, kaj tempas tion memorfiksi!

— Ĉu vi ricevis, doktoro? — jam dum marŝado interesiĝis Ĥolodilin. — Malgranda napoleoneto, jen kiu estas tiu homo, ĉu vi ne konsentas?

— Laŭ mi, li estas bonega komandanto, — ĝustigante sur la dorso la pezan dorsosakon kun sia apoteko kaj instrumentoj, diris Ustimenko. — Kaj ricevis mi prave!

Fine de la tago la taĉmento eliris al la fervojo Soljaniŝĉe — Unĉansko. En griza malklareco de pluvo el la arbaro estis videble, kiel preter budo de relvojgardisto kun plena rapido traveturis relbuso kun rigidiĝintaj en ĝi germanoj — en kaskoj, en manteloj, kun afusta mitralo sur la antaŭa benko. El la budo elkuris la relvojgardisto, salute almetis la manon al la viziero, ankoraŭ longe rigardis post la relbuso.

— Jam servas! — morne diris Cvetkov.

Kiam tute malheliĝis kaj la fenestro de la relvojgardisto eklumis ruĝe, la komandanto kun Golubev abrupte malfermis la pordon en la budon, eltrenis je la kolumo la bonaspektan, odorantan je haringo maljunuleton kaj ordonis al li konduki ilin al la «faŝistaĉoj». La maljunulo, levante la manojn, hurlante, falis sur la fervojan balaston, starante sur la genuoj petis «mizerikordon» — indulgi lian maljunan maljunecon. Sed Cvetkov ŝovis al lia vizaĝo la tubon de sia «Walther», kaj la maljunuleto devis konduki la taĉmenton al la pasejo, kie, laŭ liaj vortoj, estis ne malpli ol ses «fricoj»3.

Nun apud la komandanto iris la maljuna rajdisto Romanjuk, post ili, tenante grenadojn kaj pistolojn pretaj, moviĝis la «ataka grupo» — mokemulo Ivaĉjo Telegin, grundplibonigisto Terentjev kaj ĉiama helpanto de la komandanto Demĉjo Golubev. Komandi la «rezervon» devis Babijĉuk.

El plene malfermita pordo de lignodomo sur la pasejo aŭdiĝis malgajaj sonoj de blovharmoniko. Eĉ el malproksime videblis, ke tie estas hejtata forno, rebriloj de fajro ludis sur la malsekaj reloj, apud kiuj malrapide paŝadis germana sentinelo kun karabeno sub la akselo, lia ombro kun metoda precizeco aperadis sur la fono de la prilumita pordo jen dekstre, jen maldekstre.

— Antaŭen! — abrupte subite ordonis Cvetkov.

Kaj tuj la «ataka grupo» deŝiriĝis de la «rezervo» kaj, leviĝinte sur nealtan taluson, per rapidaj paŝoj ekiris al la domo.

— Halt! — ŝrikis la sentinelo, sed lia ŝriko estis momente subpremita per furioza, raŭka kaj kruda germana sakrado, per tia ĝia torento, ke Vlaĉjo ne tuj rekonis la voĉon de Cvetkov kaj tute ne tuj komprenis la simplan planon de la komandanto.

Kaj kiam li komprenis, la grenadoj jam estis eksplodantaj ene de la domo, kie ĵus aŭdiĝis mallaŭtaj sonoj de blovharmoniko, kaj mallongaj pafserioj de mitraloj tondris en la tremola arbaro, trans la pasejo — tien forkuris, pafante, nur unu restinta viva germano.

— Permesu, mi lin atingos, — brilante en mallumo per la okuloj, petis Demĉjo Golubev de Cvetkov. — Mi nokte vidas, kamarado komandanto, mi la arbaron konas, kaj li estas fremda germanaĉo-kolbasaĉo...

— Restu surloke! — per laca voĉo ordonis Cvetkov.

El la tremola arbaro ree aŭdiĝis hasta pafserio de mitraleto.

— Maltrafe pafas pro timo, — kun angoro diris Golubev.

Kaj ne elteninte, glitante sur argila deklivo per la botoj, ekkuris trans la domon.

— Malantaŭen, stultulo! — kriis Cvetkov. — Malantaŭen...

Sed estis jam malfrue: por la germano el lia arbara embusko estis tre facile falĉi Golubev-on, glitintan sur hela kvadrato de la fenestro, per la mitraleto. Kaj li lin falĉis.

— Fino! — nelaŭte konstatis la komandanto. — Jen al vi, bonvolu!

Kaj averto, kaj amara minaco, kaj stranga, morna soleneco aŭdiĝis al Vlaĉjo en tiu «bonvolu».

Ili enterigis Golubev-on nemalproksime de kampara vojo, je du kilometroj for de la pasejo. Plu el la flav-griza ĉielo ŝutiĝis malvarma pluvo, sed nun ankaŭ vento komencis hurli en la maljunaj tremoloj.

— Li povus ankoraŭ vivi kaj vivi, — nelaŭte, per raŭkiĝinta post la germana sakrado voĉo diris Cvetkov super la malfermita tombo. — Povus vivi, kun gloro revenus hejmen post la venko...

El la poŝo de la raglano, nigriĝinta pro la pluvo, li elprenis kvin identigajn ŝildetojn, demetitajn de la mortigitaj germanoj, ĵetis ilin al la piedoj de la mortinto kaj aldonis, forturniĝante:

— Tiel, eble, pli gaje por vi estos kuŝi...

Golubev-on oni rapide superŝutis per grundo, Cvetkov ekfumis kaj ekiris antaŭ la taĉmento. Kaj la unubraka rajdisto Romanjuk diris al Ĥolodilin:

— Okazas, bela voĉo estas donita al homo — oni opinias, ke de la dio. Kaj okazas ankaŭ komandanto de la dio, ne alie. Mi honeste povas diri — komence mi supozis: fanfaronulo kaj babilulo. Kaj eĉ, pardonu, aventuristo. Sed nun, amikoj-kamaradoj, ne. Li tiun donon havas, li komprenas...

Vlaĉjo iris malantaŭe, aŭskultis. Kaj kiom ajn amara estis la perdo de Golubev, subite ŝajnis al li, ke en la nokta averta krio de la komandanto kaj en tio, kio okazis poste, estis metita bazo de estonta bonordo de ilia fluga taĉmento «Morton al faŝismo».



1. Ordeno de Sankta Georgo por malsuperaj ranguloj estis donata en la cara armeo al soldatoj pro elstara kuraĝo en batalo.
2. «Chypre» ([ŝipr], france «Kipro») — populara speco de tualetakvo.
3. «Fricoj» — moknomo de la germanoj, disvastiĝinta dum la Granda Patruja milito (de la germana nomo Fritz, diminutivo de Friedrich).