Ĉapitro dua

En aŭtuna malhela nokto...

La sesan de novembro de la 1941-a jaro, je la deka horo de obskura, neĝventa vespero, la fluga taĉmento «Morton al faŝismo», rimarkita de neniu, estis aliranta al la rando de ekdorminta vilaĝo Belopolje.

Renkontita de la taĉmento jam en krepusko alta kaj maldika, multe drinkinta viro, kiun pro lia inklino al germana vorto Papier1 oni tuj nomis «Papiro», diris, ke en la vilaĝo estas tute neniuj germanoj, sed venis el la distrikta centro policistoj — ses kapoj, kunvenis ĉe la ĉi-tiea prezidanto de la kolĥozo «Nova vivo» Malĉikov Stefano Saveljeviĉ, tie ekde la mateno estis bakataj pirogoj, kuirata galantino kaj frotata hepato, probable ili festenos.

— Kia tia povas esti kolĥozo sub germanoj? — ne kredis la grundplibonigisto Terentjev. — Kion vi, oĉjo Papiro, babilas?

La oĉjo ĵuris per Dio, ke la kolĥozon la germanoj ne dispelis, sed ĵetis sloganon: «Komunumo sen Sovetoj», prenis de Malĉikov subskribon pri tio, ke la komunumo «Nova vivo» laboros ekskluzive por bezonoj de la granda Germanio, kaj Stefano Saveljeviĉ, nature, obeis.

— Do, vi laboras por la faŝistoj, ĉu? — morne interesiĝis Cvetkov. — Penas por la malamikoj de la patrujo?

Papiro komencis ion klarigi — ion senordan kaj malmulte kompreneblan, spirante al Cvetkov per dolĉa vaporo de hejmfarita brando, sed Cvetkov flankeniĝis, ne aŭskultinte, kaj la oĉjo timidiĝis kaj eksilentis.

Kiam ili transiris la randon de la vilaĝo, Cvetkov ordonis al Papiro konduki la taĉmenton al la domo de la prezidanto. La oĉjo, haltinte, komencis subite laŭdi Malĉikov-on, sed ĉi tie la loko estis ne por konversacioj, la oĉjo eksentis sur sia nerazita mentono malvarman tubon de mitraleto kaj ekpaŝis laŭ malantaŭaj vojetoj al la domo, kie estis festenantaj la policistoj. La domo estis brika, «Nova vivo» antaŭ la milito estis firma kolĥozo, Stefano Saveljeviĉ estis eĉ ordenita. Kaj estis strange kaj amare vidi, ke trans la tulaj kurtenoj de la domo de la prezidanto glitas la kapoj de la policistoj, nomumitaj de reprezentantoj de la germana imperio, ke tie drinkas vodkon kaj almanĝas helpantoj de la faŝistaj okupaciantoj, degeneruloj, perfidintaj kaj sian Sovetan potencon, kaj la patrujon, kaj la tombojn de la patroj.

— Ĉesigu paroladon! — ordonis Cvetkov. — Ordonojn aŭskultu laŭ ĉeno. Babijĉuk-on, Telegin-on kaj Cedunkon — al mi. Terentjev, vi tiun Papiron tenu. Ustimenko, kie vi estas?

— Ĉi tie mi estas! — respondis Vlaĉjo.

Papiro ree penis ekparoli kaj eĉ kaptis la grundplibonigiston je la maniko, sed tiu forpuŝis lin. La malseka neĝvento ekfajfis pli stride, tra la densa blanka neĝa kurteno nun lumis nur la fenestroj de la domo de la prezidanto.

Sur la altan, kovritan de neĝo peronon Cvetkov surpaŝis la unua.

La neŝlositan pordon li malfermegis per bato de la boto, same malfermis ankaŭ la duan, mallarĝigis la okulojn pro hela lumo de kerosena lampo kaj, ekvidinte la policistojn, sur kies manikoj estis brakbendoj, diris klare, ne haste, trankvile:

— Gratulon pri la festo venanta...

— Kaj al vi gratulon, — turnante sin al li per tuta sia granda, komencanta grasiĝi korpo, respondis maljuna policisto kun lipharoj. — Se vi, certe, ne ŝercas.

Tiam ili renkontiĝis per la okuloj, kaj ĝuste en tiu mallongega momento la maljunulo divenis, kio tuj okazos. Ŝirinte per la dekstra mano el la poŝo pistolon, li tamen sukcesis krii: «Ne pafu, aŭskultu, atendu!»

Li ankoraŭ ion deziris diri, sed Cvetkov estis ne el tiuj, kiuj «atendos kaj aŭskultos», kaj ĝuste en tiu sekundo li enpikis longan pafserion el la trofea mitraleto de la femuro, kiel tion faradis fricoj.

En la najbara ĉambro ekkriis virino, stride ekploris infano.

La policistoj grege ĵetiĝis al la komodo, sur kiu estis faligitaj iliaj armiloj, sed tuj duonvoje rigidiĝis: tra elbatitaj vitroj en ĉiuj tri fenestroj elstaris la malbrile nigraj tuboj de la mitraletoj de Cedunko, Babijĉuk kaj Telegin.

— Do, ĉu ni festas? — pli proksime alirante al la primetita tablo, demandis Cvetkov. — Festenas?

— Kion vi, kanajlo, faris? — kriis al li per ploranta voĉo nejuna viro en bluzo kaj striita kravato. — Kiun vi, banditaĉo, murdis?

La koro de Vlaĉjo subite premiĝis. Ĝuste en tiu momento li subite pensis, ke okazis nekorektebla malfeliĉo, sed kiu nome — li ankoraŭ ne sciis. Kaj, obeante nur tiun senton — senton de nekorektebla malfeliĉo, li forpuŝis per la ŝultro Cvetkov-on kaj, ne pensante pri tio, ke lin ĉi tie oni povas pafmortigi, kliniĝis super la liphara policisto. Tiu estis mortanta. Li falis per la flanko sur la festan tablon, kaj el lia trapafita kapo verŝiĝis sango en la nekomencitan pladon kun galantino.

Kaj la virino ie tute proksime plu kriis, kaj la infano ploris.

— La manojn supren! — ordonis Cvetkov.

La kvin policistoj levis la manojn. Kaj tiu, kiu estis en la bluzo, — verŝajne, la prezidanto Malĉikov, pensis Vlaĉjo, — ĵetiĝis al la mortanto, kaptis lin je la ŝultroj kaj penis kuŝigi sur la tablon, sed la unubraka oĉjo Miĉjo Romanjuk per bato de la boto faligis lin flanken kaj, alpreminte al lia ventro la mitraleton, minacis:

— Mi pafos, vi eĉ ne sukcesos krii...

Fortega, lasta konvulsio tordis la mortanton, kun tinto falis kaj frakasiĝis la plado kun galantino, kaj tuj eksilentis kaj la virino kaj la infano.

— Elirigu ĉiujn el ĉi tie! — per raŭkiĝinta voĉo ordonis Cvetkov. — Finu tiun ĉi bazaron!

— Oj, murdistoj, kion vi faris! — aŭdis Vlaĉjo dekstre de si. — Kiun vi murdis, banditoj damnitaj!

Li returniĝis: virino en verda brilanta robo, tenante krispan infanon sur la manoj, staris ĉe la pordofosto. Ŝi estis ion parolanta, el ŝiaj okuloj fluis larmoj, sed tiutempe Babijĉuk puŝis la plej junan policiston per la mitraleto kaj ordonis:

— Bitte!

La policisto kun mirego respondis:

— Ja ni estas rusoj, ĉu vi ĉiuj freneziĝis?

Kaj tiam okazis nova terura malfeliĉo: la mokemulo kaj gajulo Ivaĉjo Telegin, paliĝinte, pafis en la vizaĝon de tiu policisto. Strange siblante, kvazaŭ truita kaŭĉuka balono, la policisto staris ankoraŭ iom, poste komencis fali sur sian najbaron — junan, kun hartufo sur la nuko, rufan, en okulvitroj.

— Kio estas tio? — furioze demandis Ustimenko. — Kion vi faras, Telegin?

— Ja pro «ruso»! — respondis Telegin. — Ne rajtas li, kamarado militkuracisto...

— Aŭskultu, kamaradoj! — kriis tiu, kiu estis en okulvitroj. — Vi devas min senprokraste aŭskulti, kamaradoj!

— Ĉu same kuglon bezonas? — montrinte la dentojn, demandis Telegin. — Ĉu ni por vi estas kamaradoj, perfidulo de la patrujo? Eliru!

Oni kondukis ilin preter Vlaĉjo. Kaj Malĉikov-on en lia festa bluzo oni same kondukis, kaj post ŝi kuris virino en la helverda susuranta robo, kuris kaj forpuŝadis de li cindre grizan Cedunkon, kiu, samkiel ĉiuj aliaj, kiel ili mem, komprenis, kien oni kondukas la perfidulojn kaj kion oni faros kun ili en la proksimaj minutoj. Kaj Vlaĉjo same komprenis neeviteblon de tio, kio estis okazonta, kaj samtempe sentis per tuta sia koro, ke tio ne povas, ne devas okazi, dum estas viva li — Ustimenko.

Finfine oni elkondukis ilin ĉiujn el la ĉambro, kie kuŝis du mortintoj, kaj malrapidis, ne sciante, kiel plenumi la sekvontan. Estis falanta malseka, oblikva neĝo, kaj, mizere skuiĝante per la tuta korpo, staris oĉjo Papiro. Al li ĵetiĝis la virino, tenante la infanon sur la manoj, kaj al ŝi Vlaĉjo diris, ne sciante mem, kion li diras:

— Por vi ĉi tie ne indas! Ĉu vi aŭdas? Vi ja la infanon malvarmumigos! Ĉi tie ja estas malvarme...

La lumo el la fenestro prilumis ŝiajn furiozajn okulojn, kaj Vlaĉjo, kvazaŭ en sonĝo, aŭdis, kiel krias ŝi al Papiro:

— Do diru ja al ili, klarigu, ili ne scias! Diru pri Stefano Saveljiĉ, diru, oĉjo Romano!

— Ja ili ne aŭskultas! — por rompanta voĉo diris oĉjo Romano. — Ĉu ili aŭskultas? Ili ja tute ne estas ruĝuloj, ĉu ruĝuloj povas tiel fari?

— Minuton! — nelaŭte diris Vlaĉjo al Cvetkov kaj, forkondukinte lin de la perono, rapide demandis: — Ĉu vi aŭdis?

— Ĉu vi sangon ektimis? — same rapide interesiĝis Cvetkov. — Teruraĵojn de milito? Perfidulojn kompatis?

— Mi neniun kompatas, — furioziĝante kaj tute perdante regon super si, siblis Ustimenko. — Mi ankaŭ vin ne kompatos, se vi arogos diskreditigi la ideon mem de partizana milito. Ne kompatos, ĉar tio estas bonapartismaj artifikoj — eĉ ne pridemandinte, nenion bone eksciinte, blinde...

Kaj, komprenante, ke Cvetkov-on en lia nuna blinda furiozo li ne konvinkos per tiaj vortoj, li ruzis:

— Kaj se ili disponas utilajn por ni informojn? Tiam kiele? Ja ili estas informitaj pri aferoj de la tuta regiono, distrikto? Ja ni devas iri pluen.

Cvetkov pensis iom, silentis, poste ordonis ĉiujn konduki en la vilaĝan soveton. Kaj Papiron oni kondukis samtien, kaj la virinon en la verda robo.

— Nun ekzistas nenia vilaĝa soveto, — kun trankvila amareco en la voĉo diris la juna policisto en okulvitroj. — Nun tie estas ejo por venantaj plenrajtigitoj de Kreislandwirt, estro de kampara distrikto.

— Ĝuste tien ni iru, — pace respondis Cvetkov.

Ili pridemandis la policistojn aparte — la komandanto, la grundplibonigisto Terentjev, Ĥolodilin kaj Vlaĉjo. Ustimenko ricevis la junan, en okulvitroj.

— Fumu! — per tono de sperta enketisto prononcis Vlaĉjo, etendante al la junulo cigaredojn.

— Mi prefere la mian, — malsimpatie respondis la policisto.

Pro nekutima dum tiuj ĉi marŝaj tagoj kaj noktoj ĉambra varmo al Vlaĉjo iĝis neelteneble sufoke, li detiris sur la gorĝo la kolumon de la traŝvitiĝinta svetero kaj, ne sciante, de kio komenci, demandis:

— Kiel vi falis ĝis tio?

— Kaj kial mi devas respondi al viaj demandoj? — subite interesiĝis la junulo. — Kiu vi estas, por demandi min?

— Kiele?

— Tre simple. En arbaroj nun vagas nemalmulte da ĉia kanajlaro — estas ankaŭ tiaj, kiuj, pardonu, dizertis...

— Kion vi diras?!

— Estas ankaŭ diversspecaj naciistoj, — daŭrigis la junulo, blinde fiksrigardante al Vlaĉjo per la brilantaj okulvitroj. — Ilin la germana komandantaro sufiĉe lerte uzas...

— Ĉu vi ne kredas, ke ni estas partizanoj?

— Ja nun ajna deko da dizertuloj ĉe neceso ŝajnigas sin partizanoj, same kiel al la germanoj ili diros, ke serĉis, kie kapitulaci.

— Sed ni ja... — perpleksiĝinte, komencis Vlaĉjo, sed la junulo interrompis lin.

— Vi ja, — kolere kaj amare mokimitis li, — vi ja uzis eternan bonkorecon de nia Andreo Filipoviĉ, lian fidemon. Ekvidinte, kiel al li ŝajnis, «niajn», li malfruis, ĉu vi komprenas, kaj vi lin murdis! Murdis! — kriis la junulo. — Subite kaj simple murdis, ĉar Andreo Filipoviĉ ĉiam komence kredis, kaj li ekkredis, ke via estro estas nia, kaj la nia, nenion sciante, ne murdos nian!

— Vi kredu, — subite mallaŭte petis Vlaĉjo, — vi nur kredu, ĉar alie ni nenien moviĝos. Aŭskultu, ja ajnaj paperoj povas trompi, sed tiel, kiel mi kun vi estas, ja ne eblas trompi! Mi ne havas paperojn, aŭ sekretan vorton, aŭ kion ajn ankoraŭ, por pruvi al vi, same kiel ankaŭ vi nenion havas. Estas nur ni — du sovetiaj homoj, tiel mi supozas. Mi tiel esperas, — korektis li. — Mi kredas je tio! Kaj ĉe ni okazis malfeliĉo, tragedio, akcidento. Do ni klarigu la situacion.

— Ni klarigu, — same nelaŭte konsentis la junulo, — sed nun estas malfrue.

— Kial malfrue?

— Tial, ke Andreo Filipoviĉ estas murdita kaj Anatoĉjo Krivcov. Ili per neniaj klarigoj reveneblas...

— Aŭskultu, — diris Ustimenko, — sed ĉiuokaze sur vi estas brakbendo de germana policisto. Konsentu, ke ĉio ĉi ne estas tiom simpla...

— Jes, ne simpla, — lace diris la junulo. — Ĉio estas ne simpla en nia vivo. Nur en junpionira aĝo ĉio ŝajnas mirinde simpla kaj klara, kaj eĉ tiel ne por ĉiuj geknaboj... Koncize, nin sendis al tiu laboro la konspirantaro. Vi, eble, aŭdis, ke en la regionoj, provizore okupaciitaj de la faŝistaj invadantoj, aktive laboras nia partio kaj eĉ plu ekzistas la Soveta potenco?

— Mi... aŭdis, — klare rememorante la minutojn de la adiaŭo kun onklino Aglaja, kapjesis Vlaĉjo. — Certe, aŭdis...

— Estas bone, ke almenaŭ aŭdis! — mokimitis la policisto. — Nu, do tiel...

Li ankoraŭ plu penis volvi memfaritan cigaredon, sed la fingroj malbone obeis lin.

— Do, tiel... Kiel kaj kio — mi al vi raporti ne intencas kaj ne opinias necesa, sed ni — iuj el la komsomolo — estis aldonitaj al nia malnova instruisto, ankoraŭ lerneja, Andreo Filipoviĉ, kiu en la komenco de la milito suferis de nia estraro. Fiktive, certe, sed tamen suferis. Kaj la faŝistoj kun plezuro engaĝis lin al si, ili lin konfidis plene, kaj li elektis por si nin. Kaj la murdita de vi Anatolo Krivcov estis lia kuriero al la konspirantaro. Ĉu vi komprenas, almenaŭ nun, kion vi faris?

Sur la frunto de Vlaĉjo eliĝis ŝvito.

— Ĉu vi komprenis? Herooj-partizanoj! Ĉu vi komprenas, kio okazas, kiam nedezirataj venĝantoj ŝoviĝas en fremdan aferon, kiam, nenion bone eksciinte, kompreninte nenion, ĉiaj fanfaronuloj agas laŭ sia maniero...

— Nu, ni ne estas fanfaronuloj, — eksplodis Vlaĉjo, — ankaŭ por ni estas ne dolĉe!

— Kaj por kiu nun estas dolĉe? Por kiu? Por ili estas ne dolĉe, ili estas nervozaj! Pro nervozeco ili Andreon Filipoviĉ-on senkaŭze mortpafis, pro nervozeco, pro tio, ke iu ne povas aŭdi vorton «ruso» de policisto, estis murdita nia Anatoĉjo. Aĥ, al ili estas ne dolĉe! Aĥ, ili trostreĉiĝis!

La lipoj de la policisto ektremis, la vizaĝo subite iĝis tute knabeca, kaj, plorsingultinte, li diris kun tia forto de malespero, ke la koro de Vlaĉjo premiĝis:

— Idiotoj kun mitraletoj! Herooj el melodramo! Stultuloj fiodoraj! Ni nur disvolviĝis, nur komencis, ni povus...

Bruis la pordo, eniris Cvetkov — blanka kiel kreto, kun algluiĝinta al la vizaĝo grimaco de malespero — kaj, ekvidinte la plorantan «policiston», ekparolis rapide kaj malklare:

— Mi ĉion komprenas, Sorokin, mi prenas la tutan kulpon sur min, mi respondos pri miaj agoj, mi pretas respondi laŭ tuta severeco de la leĝoj de milita tempo, sed nun ni devas foriri, la faŝistoj povas veni, kaj miaj homoj ne kulpas pri mia stulteco, mi ne rajtas riski ilin. Vi, certe, iros kun ni, vi ne havas alian eliron...

— Ne, havas! — kun malamo rigardante al la blanka vizaĝo de Cvetkov per la malsekaj pro larmoj miopaj okuloj, respondis Sorokin. — Ni devas resti ĉi tie. Nun, post via idiota atako, nin eĉ pli fidos la okupaciantoj, kaj ni devas tiun fidon uzi plene. Kaj ne vi nin elpostenigu, ne vi nin ĉi tien postenigis, ne vi donis al ni tiun bagnan laboron...

Li longe purigadis la nazon, sufokante pro larmoj, poste viŝis per la naztuko la okulvitrojn, forturniĝis kaj demandis:

— Nu, kiel ni nun estos sen Andreo Filipoviĉ? Kiel? Ni nun eĉ unu komuniston ne havas, ĉu komprenas vi tion? Kaj la komunikado estas rompita, nun serĉu ĝin — tiun komunikadon...

— La komunikado troviĝos, — mallaŭte enmiksiĝis Vlaĉjo. — Se vi vere havas tian organizaĵon, do kiel povas esti, ke vin ne trovos la konspirantaro, ne komunikiĝos kun vi? Kaj vi ja mem diris, Sorokin, ke nun al vi la okupaciantoj devas eĉ pli fidi...

— Ili Andreon Filipoviĉ-on sepultos! — subite kun teruro ekkriis Sorokin. — Ĉu vi imagas? Ili sepultos lin kiel sian heroon, ili el tio faros spektaklon, kaj niaj homoj kraĉos kaj diros: «Judaso!»

Ĝibiĝinte, ne sciante, kion respondi, enpreminte la fieran kapon en la ŝultrojn, Cvetkov eliris el la ĉambro, kaj Sorokin afereme ordonis al Vlaĉjo:

— Trapafu al mi la brakon, aŭ ion alian! Ne povis ja mi en la tumulto resti tute sendamaĝa. Ĉu almenaŭ tion vi povas? Kaj kun la aliaj niaj necesas ion elpensi, por ke ne denuncu iu kanajlo pri nia konversacio... Nur ne ĝismorte...

— Mi estas kuracisto, mi scias anatomion, — morne respondis Vlaĉjo.

Ĉe la mateniĝo la fluga taĉmento «Morton al faŝismo» estis jam malproksime de Belopolje — je ĉirkaŭ dek kvin kilometroj. La homoj iris mornaj, silentaj, deprimitaj. Jam ĉiuj sciis la tragikajn detalojn de la atako al la «policistoj». Cvetkov paŝadis, mallevinte la kapon, ŝovinte la manojn profunde en la poŝojn de la raglano. Ĝis la taga bivako li ne diris eĉ unu vorton, kaj kiam tagiĝis, Vlaĉjo kun maltrankvilo ekvidis, kiel dum tiu ĉi nokto enfalis liaj vangoj kaj sekiĝis la lipoj — la fama «pafarko de Amoro».

— Mi implikiĝis en mensogo, Ustimenko, — diris li finfine, sidiĝante sur trabojn en forlasita segejo kaj lace etendante la krurojn. — Mi ĝisfine implikiĝis kaj ne komprenas, ĉu mi rajtas vivi nun, post la farita de mi murdo. Necesas rigardi rekte al la vero — mi murdis komuniston, konspiranton, murdis, apogiĝante sur mia intuicio, sur kompreno laŭ aspekto — kio estas perfidulo...

— Vi insultas intuicion, — nelaŭte interrompis Vlaĉjo. — Kaj insultas vin mem, ke laŭ aspekto! Sed mi ja same nur laŭ aspekto, aŭ laŭ intuicio, ilin defendis. Ĉi tie, laŭ mi, estas alia afero...

— Kia tia alia? — ĉagrenite demandis Cvetkov.

— Tia, Konstanteno Georgijeviĉ, ke mi — vi, certe, povas insulti — tute ne kapablas ĉi tie kredi perfidon. Eble, tio estas stulta, sed kiam mi vidas knabon-okulvitrulon kun tiela hartufo, mi ne povas! Ĉu vi komprenas? Mi bezonas nekontesteblajn krimatestojn, kaj al neniu via intelekto mi cedos. Mi troe mian Sovetan potencon kredas, por tiel facile kredi pri perfido...

— Ial vi per kursivo ekparolis, — subridis Cvetkov. — Ĝenerale tio, certe, estas tre bela: purulon koto ne makulos — tio estas vero, sed la vivo estas la vivo...

Vlaĉjo eĉ skuiĝis.

— Mi malamegas tiun formulon! — diris li. — Kaj ĉiam oni ĝin uzas por pravigo de malnoblaĵo kaj fiaĵo.

— Do, Vlaĉjeto, vi entute pri perfido de kredas? Pri ties eblo?

— Mi ne scias, — silentinte, diris Ustimenko. — Ĉiuokaze, pri perfido, kiel vi ĝin imagas, mi ne kredas. Kaj kiam mi ĵus ekvidis tiujn policistojn, mi tuj pensis: estas io malĝusta!

— Ĉu laŭ la fizionomioj?

— Vi prefere ne spritu! — petis Ustimenko. — La vero en tiu ĉi okazo tute ne estas sur via flanko, tion necesas konsideri.

— Ĉu pri napoleoneto?

— Kaj ankaŭ pri napoleoneto, — morne konfirmis Vlacĵo. — Vi en tiu senco devus regi vin.

— Ne gravas, vi min rekonsciigos!

— Iam vin ne eblas rekonsciigi! Kiam vi, ekzemple, ekstazas en via komandista grandeco. Ja nur nun kun vi eblas interparoli, kaj nur okaze de la malfeliĉo, tragedio, sed aliokaze tute ne eblas...

— Sed mi ja estas komandanto, ĉu ne?

— Sovetia komandanto! — severe kaj rekte rigardante en la okulojn de Cvetkov, diris Vlaĉjo. — Tio estas grava! Kaj ĝuste tial mi sur via loko parolus kun la popolo pri ĉio, kio okazis...

Cvetkov froste kuntiriĝis, poste diris:

— En io vi estas prava! Al mi, bedaŭrinde, en la batalo ĉio imagiĝis tre simpla kaj ekstreme klara.

— En batalo tio estas vero, plej probable. Sed la eraro estis farita de ni en skoltado kaj kontrolado. Pli ĝuste, en tio, ke ĉio ĉi simple ne estis.

— Bone! — kapjesis Cvetkov.

Kaj li ordonis al oĉjo Miĉjo kunvenigi la homojn.

Neatendite por Vlaĉjo Konstanteno Georgijeviĉ parolis forte, impone kaj talente. Li ne insultis kaj ne humiligis sin, li precize kaj klare diris, ke «preteratentinte multon, ne esperante kaj eĉ ne revante ekvidi ĉi tie niajn, mi — via komandanto — kulpas pri granda malfeliĉo. Mi penos per ĉiuj fortoj, kaj se necesos, ankaŭ per la sango, ripari mian nevolan (kaj tio eĉ pli malbonas por mi en tia okazo, kiel la travivita) kulpon kaj, ĉiuokaze, mi ĵuras al vi, ke nenio simila ripetiĝos...»

La kunveno, aŭ kunsido de la taĉmento «Morton al faŝismo», iris, kiel oni tion nomas, sur alta nivelo. Neatendite estis skoldita ankaŭ docento Ĥolodilin, al kiu, kiel evidentiĝis, oĉjo Romano, Papiro, same penis ion klarigi, sed docento Papiron forinsultis. Estis tuŝita ankaŭ Romanjuk, kiel sperta soldato. Konklude Ivano Telegin diris:

— Kamaradoj karaj, helpu! Nu, revenos mi al la edzino, Manjo, mia filineto, kreskos, demandos per infana voĉo: paĉjeto, kiel vi batalis kontraŭ fiaj fricoj? Kion do mi respondos, karaj kamaradoj? Mi nian komsomolanon Anatoĉjo Krivcov murdis? Ĉu?

— Vi ne ĉagreniĝu, Ivĉjo, — diris Babijĉuk. — Vi apenaŭ, karulo, tiun tagon ankaŭ mem ĝisvivos. La milito, ĝi, fraĉjo, estas lo-onga...

La homoj malgaje ekridis, disiris. Cvetkov, plendante pri tio, ke estas tre malvarme, alpremiĝis al la muro en sia angulo kaj, ferminte la okulojn, diris:

— Ĝenerale, jen ŝercoj de milito.

Kaj aldonis:

— Kaj pri la filino Manjo — en tio li pravas! Entute, se pripensi, tiajn historiojn diskonigi ne indas. Nenio eduka en ili estas. Kaj prefere ilin ĉiuj Manjoj de la tuta mondo ne sciu!

— Ne, ili sciu! — kuntirinte la brovojn, respondis Ustimenko. — Ili tre bone sciu.

— Por kio do?

— Por tio, ke tiaj, kiel vi, ne kutimu murdi homojn.

— Nu, kaj se ili vere estus perfiduloj?

— Do, ĉu vi vian vidpunkton ne forlasis?

— Mi ripetas la demandon, Ustimenko: se ili efektive estus perfiduloj?

— Tiam oni devus ilin juĝi kaj mortpafekzekuti.

— Sed nun ja estas milito!

— Ekzistas milittribunaloj, kiom mi aŭdis.

Subridinte, Cvetkov fermis la okulojn kaj kvazaŭ ekdormetis, kaj Vlaĉjo deiris de li al la grundplibonigisto Terentjev, kiu, komforte instalinte sin en segaĵoj, estis klariganta al la batalantoj, kial li persone, malgraŭ ĉiuj «sentimentoj», havas bonan humoron.

— Tio estas vero, tio, kompreneble, malbone rezultis, — rapide parolis Terentjev, — malbone, eĉ terure. Ivaĉjo Telegin jen kiel suferas, — li kapmontris al alpremiĝinta ĉe putra muro Ivano, — sed ni ricevis bonan lecionon. Prave la komandanto sin kritikis, prave raportis al ni ĉiuj, ke tiu ebrieta ulo, oĉjo Romano, Papiro, deziris al ni diri pri siaj konsideroj, sed ni ne permesis...

— Mi ne permesis! — kriis kolere Cvetkov. — Mi!

— Ni ne permesis, — pli mallaŭte ripetis Terentjev. — Tio, certe, estas malfacila leciono. Kaj memoras mi, jam en la juneco mi legis ie, ke partizana milito estas granda afero, sed «partizaneco» estas malbona! Jen ĉi tie ni montris partizanecon. Kaj nun mi raportos al vi, kamaradoj, kial mi persone tamen havas bonan humoron: tial, ke mi persone konvinkiĝis: ĉi tie, en profunda malfronto, en la Unĉanska regiono, vivas niaj amikoj, agas, vivas la rezistado, malfacile, sed tamen ĝi estas. Kaj kvankam sub okupacio, tio tamen estas nia tero. Kaj poste, certe, necesas akordigi...

— Prave, Aleksandro Baziljeviĉ, — el malproksime, sufiĉe trankvile, sed ne sen ironio en la voĉo, rimarkis Cvetkov, — prave vi ĉion diras, tamen akordigi por ni dum marŝado estas ja sufiĉe malfacile. En kondiĉoj de marĉoj, kaj de nia en tiu afero sensperteco...

— La marĉoj glaciiĝos, — respondis Terentjev, — jam glaciiĝis, kaj sensperteco estas pasinta afero. Nun ni bonan lecionon ricevis, por longe memoros. Kaj mi eĉ havas proponon: direkti min por komunikado — mi serĉos, eble ion elflaros bonan, trovos spuron.

— Bone, ni pripensos, — ordonis Cvetkov. — Kaj nun dormi estus nemalutile.

Dum la festa tago, la sepan de novembro, ili kuŝe ripozadis, kaj la okan matene Aleksandro Baziljeviĉ Terentjev, la grundplibonigisto, ekiris al Ŝĉetinino, por tie komenci serĉadon de kontakto kun la konspirantaro, «elflari», laŭ lia esprimo, almenaŭ unu valoran viron kaj reveni en ripozdomon «Altan», pri kiu Cvetkov havis iajn bonajn informojn. La prezidanto de la kolĥozo «Nova vivo» Malĉikov kaj la «policisto» Sorokin ne povis ne helpi — pri tio Terentjev estis tute certa. «Nu, kaj se estos fiasko, do en milito ja okazas, ke oni mortigas, — kun negaja subrido diris la grundplibonigisto, adiaŭante kun Cvetkov. — Milito estas tia afero...»

Aspekton li havis civilan, tre maljuna oĉjo, elturmentita, sen ajnaj dokumentoj. Ĉe mateniĝo li kun Cvetkov elpensis konvenan biografion kun maksimuma proksimeco al la vero — la familinomo estis sama, la profesio — grundplibonigisto, li estis punita de la sovetiaj punorganoj pro spekulado, fuĝis el malliberejo dum bombado, vagadis en arbaroj, timante ree trafi en prizonon...

— Nu, kaj se ili tamen premos? — per mallarĝigitaj okuloj rigardante al la grundplibonigisto, interesiĝis Cvetkov.

— Mi havas aĉan koron, — delikate ridetante, respondis Terentjev, — longe ili min ne torturos.

— Ruzulo! — subridis la komandanto.

— Ja ne sen tio...

Kaj, afereme adiaŭinte kun ĉiuj per manpremoj, la grundplibonigisto foriris.

Kaj Vlaĉjo longe rigardis post lin, ial tute certa pri tio, ke li neniam plu vidos tiujn senkoloriĝintajn, helajn okulojn, tiun sunbrunan, en malgrandaj faltoj vizaĝon, ne aŭdos la obtuzetan, akcentantan sonon «o» parolon.



1. Papero, dokumento.