Mi deziras esti kontrabaso!

«V. A.!

Preterveture aperis Eŭgeno — mia fortuna kaj galanta fraĉjo! De li mi eksciis, ke li vidis iun profesoron Barinov, kaj de la profesoro iĝis sciate pri la embaraso, en kiun vi trafis tie, ĉe vi. Estas sciataj, atentu, ĉiuj tute detaloj, ĝis via konduto en la izolejo, kiam, esence, vi komprenis: la neapelaciebla verdikto estas dirita. Tio estas ne miaj vortoj, tio estas la vortoj de Barinov. Ho dio, kial mi afektas, tutegale tiu ĉi letero ne trafos ne nur al vi, sed eĉ al la poŝto, do kial ne skribi tutan veron? Vi ja sciis, ke vi malsanas je pesto? Kaj nur poste evidentiĝis, ke tio estas nur skarlatino.

Ĉu vi scias, eĉ Eŭgeĉjo rakontis al mi ĉiujn viajn cirkonstancojn kun admiro. Kaj tute sincere. Li scipovas, interalie, admiri kaj kortuŝiĝi pri aliulaj heroaĵoj, kaj en teatro scipovas «emociiĝi». Vidu, mi rimarkis, ke homoj kun malkuraĝa kaj malgranda animo, same kiel tre kruelaj homaĉoj, inklinas al montro de ĝuste tia sentemo — en teatro, en kinejo, ĝenerale tie, kie tio por si mem nemulte kostas. Sed homoj efektive bonkoraj, plej ofte, kunsentas ne prezenton de suferoj kaj heroaĵoj, sed helpas en suferoj per ago kaj, farante mem heroaĵon, ne rilatas al sia ago respekte. Ĉu bone? Ja mi estas ne tioma stultulino, Vlaĉjeto, kiel al vi ŝajnis en la pasinta etapo de niaj rilatoj.

Ho, kiel terure estis por mi aŭskulti Eŭgeĉjon!

Ĉu vi scias, kiel li rakontis?

Kiel kinofilmon, kie vi estas senriproĉa juna heroo.

Kaj la kaŝita senco, kiel esprimas niaj teatraj kamaradoj, estis tia: «Jen kian vi, Banjo, kastoron perdis. Kun tempo iĝos V. A. fama, tutmonde fama, kaj kio pri vi?» Nu, mi, nature, aŭskultis kaj snufis per la nazo. Kaj ne tial, ke la kastoron mi perdis, fajfas mi pri ĉiuj kastoroj de la tuta terglobo, sed nur tial, ke mi terure pri vi timis, kvankam malfrue. Kaj cetere, kio pri tiuj legendoj, ke al li iu tie pafis, kaj vi lin pardonis, kaj li al vi poste preĝis? Eble, vi ĉe mi, Voĉjo, iĝis, aldone al ĉiuj niaj malfeliĉoj, tolstojisto kaj ne manĝas viandon, ĉar ĉio viva gloras la Sinjoron? Kun vi ĉio povas okazi, antaŭ ducent jaroj el tiaj, kiel vi, rezultadis membruligantoj, mi spektis «Ĥovanŝĉina»-n1, mi estas klerulino.

Plej bona, amata, kara mia homo!

Se vi scius, kiel mi sopiras sen vi.

Se vi povus kompreni, mia obsedita kapo, ke neniam kaj neniun povos mi ekami, ĉar mi estas homo de sola amo. Se scius vi, stultuleto, ke pro bagatela sensencaĵo, pro via netoleremo vi senigis min por ĉiam je feliĉo esti amata, ami ne foreste, sed ĉeeste, kvereli kun vi pro bagateloj, ofendiĝi al vi kaj ĝoji pri tio, ke ni repaciĝis, beliginte sin iri kun vi en teatron, al publiko, kaj diri al vi: «Aĥ, kia vi estas, Voĉjo, ree la kravaton ŝraŭbe ĉifis», alkudri por vi butonon, friti por vi terpomon, atendi vin, simple esti tute feliĉa pro tio, ke mi sidas kaj atendas vin, kaj vi devas veni, kaj se ne venos, do vi mortis, ĉar neniaj aliaj klarigoj povas esti...

Sed ĉio ĉi, kompreneble, neniam estos.

Vi jam havas tie Tuŝ-on — al mi tion klarigis Eŭgeĉjo kun signifo en la voĉo. Ŝi estas belulino, ekzota, certe, — tiel diris Eŭgeno. Al kio mi respondis al Eŭgeĉjo kun stulta subrido:

— Tutegale mi estas pli bona ol ĉiuj liaj Tuŝ-oj. Kaj nenien li finfine kaŝiĝos, tiu via fama Ustimenko. Li venos al mi finfine, sed mi lin pelos for per puŝoj.

«Per puŝoj» — tio estas el iu teatraĵo. Kaj diris mi tion kvankam kun subrido, sed kiel ĉe Ĉeĥov, ĉu vi scias, «tra larmoj». Ĉe li ofte estas tia rimarko «tra larmoj», kvankam aliaj ne vidas. Nature, Eŭgeĉjo nenion vidis. Kaj li komencis fanfaroni pri sia «situacio». Lia «maljunulo» lin ŝategas, kaj servo ĉe general-kolonelo en milita tempo estas donata ne al ĉiu ajnulo. La «maljunulo», certe, kapricas, sed Eŭgeno al kapricoj kutimiĝis kaj jam per sola tio, kiel la generalo frapetas per cigaredo la kovrilon de sia cigaredujo, scias, kia hodiaŭ estas la ĉefo kaj kian humoron havas. Kaj kial skribi pri Eŭgeĉjo, ĉu vi deziras, mi skribu pri mi, kiel mi revis iĝi kontrabaso?

Jen sidiĝis ni kun la knaboj en nian buson. Kaj la knaboj — tio estas korda kvinteto, interalie, tre bona. Sidiĝis — kaj tiam aviadila atako. Nia arta direktoro, kiu estis nin akompananta, — okazas tiel — subite forgesis la vorton, kiun li devis diri. Kaj diri necesis simple: malkoncentriĝu! Nu, kaj li diris kiel pri ludkartoj:

— Dismetiĝu!

Neniu povis ion kompreni. La dika Nastja respondas el la fenestro de la buso:

— Ni jam bone dismetiĝis, oportune sidas...

Jen ni alveturis al kontraŭaviadilaj kanonistoj. Surmetis blankajn kitelojn — por prezenti fragmenton el «Doktoro Mamlock».

Ni komencis, kaj poste tuj komenciĝis pluvo.

Ni ludas «Mamlock»-on, kaj la pluvo torentas.

Ni ludas kaj pensas: «Por ni ne tre gravas, sed kio pri nia kvinteto! La muzikiloj ne ŝatas pluvon, kaj la ujoj estas malproksime — en la buso, je tri-kvar kilometroj for. Pereos la muzikiloj».

Kaj subite mi vidas, Vlaĉjo: demetas unu matroso-kanonisto de si sian bluan kolumon — kaj metas sur la kontrabason, kiu estis almetita al arbo. Alia post li, tria same, kvara, kvina...

Kaj tiam mi pensis, Voĉjo: mi deziras esti kontrabaso! Mi deziras, ke vi divenu kovri min kontraŭ pluvo per blua kolumo! Kaj estu io ajn, kion destinis la sorto!

Bonvolu, V. A., kovri min iam kontraŭ pluvo per blua kolumo!

Kaj pri unu gaja insuleto — ĉu Vi deziras scii?

Vi ja pensas, ke ni tute al neniu bezonas, ke ni ĉiuj Vin perfidis, tiel Vi skribis al mi, abomene fuĝinte for de mi, senvalorulo!

Do jen al vi, Vlado, pri la insuleto.

Sed tio estos en la tria persono, por diverseco.

Ili (komprenu — ni, artistoj) tute ne estis abnegaciaj kuraĝuloj. Ili, kiel ĉiuj homoj, timis, sed timis pli ol aliaj, ĉar tute ankoraŭ ne kutimiĝis al la milito kaj ne estis komprenantaj tion en ĝi, kion bone ellernis kaj al kio kutimiĝis multaj maristoj, militantaj ekde la unua tago de tiu milito.

Jen oni pripafis la talentegan brigadon jam en la maro. Pripafis kaj enpelis la ŝipeton sur sablaĵon. Kaj aŭdis la aktorino Stepanova, kiel unu matroso, malvestante sin, por grimpi en la akvon, diris per kvieta tono ukraine:

— Kjel por lo fricoj ni bonehe turniĵis. Nur plenaj fuŝuloj ne finos je nia ŝipét post hor.

La fricoj evidentiĝis fuŝuloj kaj ne finis nin.

Sur la insuleto nin renkontis la tuta komandantaro, sed tuj kiam ni elŝipiĝis, al ni estis anoncite:

— Kuru al la ŝirmejo!

Kaj oni laŭtlegis al la artistoj la horaron: je la kvara horo la kontraŭulo faras por la insulo «koncerton». Je la sesa horo la insulo faras «koncerton» por la kontraŭulo. Je la oka la artistoj faras koncerton sen citiloj por la insulo.

Finleginte, la veselleŭtenanto glatigis sur sia juna vizaĝo la nigrajn lipharojn kaj demandis:

— Ĉio ĉio estas klara?

— Klara! — respondis la artistoj.

— Ĉu aldonaj demandoj ne estas?

Demandoj ne estis. Post kelkaj minutoj sur la kalva kaj forbruliĝinta pro kontraŭula pafado insulo komencis kun tondro eksplodi obusoj. Ŝajnis, ĉio estos finita por ĉiam. Kaj la maro superverŝos tiun ĉi lokon por eterne.

Sed nenia maro superverŝis la insulon.

La brigado trinkis bieron kaj manĝis panon kun butero. La arta direktoro sufere ridetadis, sed ne pro timo — li jam kutimiĝis al la milito, — li simple varmege esperis, ke almenaŭ ĉi tie troviĝos dentisto, kiu finos iun lian «periostiton». Sed la dentiston hieraŭ mortigis obusfragmento.

Je la sesa horo ekparolis la insulo.

Ĝuste tio estis iliaj «koncertoj».

Kaj je la oka, precize, en la ŝirmejo la artistoj komencis sian laboron.

Neniam eĉ la plej bona teatro de la mondo havis tian sukceson. Kaj poste la liphara veselleŭtenanto instruis Barbara-n Stepanova-n kaj aliajn artistojn, sed tamen precipe Stepanova-n, moviĝi sub artileria pripafado:

— Pasas kvardek kvin sekundoj post tiu momento, kiam vi aŭdas la unuan sonon, ĝis propre eksplodo de la obuso. Tio estas kolose multa tempo. Tio estas senfineco. Dum tiu periodo de tempo vi, kamaradino Stepanova, povas ne nur kaŝiĝi sub ajnan ŝtonon, sed ankaŭ elekti la plej konvenan kaj konforman al via imago pri sekureco. Kiam vi iras, kutimiĝu rigardi — serĉi lokon, kien vi ĵetiĝos. Se vi preteris tiun lokon, tiam serĉu alian. La alian preteris — serĉu trian!

— Se ĉio estas tiel simpla, do kial tamen oni pereas? — interesiĝis Barbara. — Klarigu, Boriso Sergejeviĉ!

— Oni opinias, ke malfortunis! — morne respondis la veselleŭtenanto.

Dum la unua tempo la artistojn oni speciale «promenigadis», tenante je la mano, kaj en necesa momento simple puŝadis sub rulŝtonon. La grandega Nastja — ŝin oni ĉe ni nomadis «sentimentala tanko» — ĉiam ial rezistadis, kaj poste plendadis:

— Tio estis senintenca! Mi simple estas tre forta kaj ne povas obei al la unua puŝo. Mi eĉ ĝeniĝas, tia mi estas forta...

En la kvara tagnokto la arta direktoro, suferanta pro la denta doloro, hazarde subaŭskultis malgajan konversacion de du superaj estroj de la insulo. Du trionojn de la konversacio li entute ne komprenis, kaj la konkluda frazo estis proksimume tia:

— Nu por kio ankoraŭ tiuj artistoj ĉi tie aperis? Kion ni kun ili faru? Ĉagrene ĝis larmoj, honestan vorton!

La arta direktoro, kiun ili opiniis amaso da kapotoj, vatitaj jakoj kaj uniformaj paltoj, demandis lispe:

— Kaj kion, vere, vi kun ni faru?

— Ĉu vi pafi scipovas?

— Iomgrade.

— Do, ne scipovas. Kaj ĵeti grenadojn?

— En spektaklo «Jen iras matrosoj» ni ĵetadis. Lignajn, postiĉajn...

La estroj interrigardis. Matene la militflota patrono de la brigado, la liphara veselleŭtenanto, kondukis la artistojn kaj artistinojn en arbareton.

— Stepanova!

— Mi!

— Kun senŝargaj grenadoj ekzerciĝi mankas tempo, tio ĉi estas ŝarga, ĉu klaras?

— Klaras.

— Tenu. Kiam la krampon vi deĵetos, la fingrojn ne plu malkunpremu, alie ĝi eksplodos kaj tiam vi ne persvados ĝin atendi. Ĵetu plej malproksimen kaj tuj kuŝiĝu.

Rigidiĝinte pro teruro, Stepanova Barbara ĵetis la grenadon kun la damnita krampo, sed ĵetis «virinece», nemalproksime. Ĉiuj ĵetiĝis sub ŝtonojn, la splitoj falis tute proksime. La ekzercon sukcese plenumis neniu el la brigado. La veselleŭtenanto, kuntirinte la brovojn, diris mallongan «adiaŭan bondeziron»:

— Grenadoj por vi, kamaradoj artistoj kaj artistinoj, estos pure defenda armilo, kaj kun konsidero de tiu cirkonstanco, ke, uzante ilin, vi devas memori, ke ĉe via teĥniko grenado estas en egala grado danĝera kaj por la kontraŭulo kaj por vi...

Li silentis iom kaj aldonis:

— Tamen uzu! Ĝi kaj la kontraŭulon mortigos, kaj vi mem vivaj en la manojn de faŝistoj ne trafos!

Sed «uzi» grenadĵetadon ili ne sukcesis. Vespere la komandantaro trovis rimedon transporti la artistojn sur la Ĉefteron. Ili adiaŭis silente, sen eĉ unu vorto. Estis plena kvieto, nur susuris akvo, surkurante sur la sablaĵon. Ĉiuj, kiuj akompanis la brigadon, viciĝis sur la bordo kaj, kiam la ŝipeto komencis debordiĝi, salutis la forirantojn por ĉiam.

La aktorinoj ploris kaŝe, la «sentimentala tanko» Nastja ploregis je tuta sia forto. Kaj la knaboj-kvinteto elprenis siajn instrumentojn el la ujoj, kaj subite super la griza maro, super la forbruligita, muelita per obusoj insulo, super la kaskoj de la adiaŭantaj nin maristoj traflugis bonkoraj, homecaj, kuraĝaj kaj potencaj sonoj de tia belega muziko, kian, verŝajne, neniu en tiu ĉi sovaĝejo aŭdis eĉ dum la tuta historio de la homaro... Kaj ĉu Vi aŭdis, Vladimiro Atanazijeviĉ, kio estas fugo de Bach?

Ĉu ne aŭdis? Mi ĝuste tiel pensis.

Nu, do, frontan saluton — Barbara Stepanova. Kiel mi dezirus tiel fini al vi leteron, por ke en ĝi estu skribite nur pri milito kaj nur pri tio, kiaj mi kaj vi estas bonaj amikoj. Sed mi ne povas. Kovru min per matrosa kolumo, Vlaĉjeto, mi terure deziras esti kontrabaso sub pluvo.

Atendu leterojn, Voĉjo.

Kaj ne imagu, ke nur Vi sola faras aferon sur la tero.

Kaj konsideru, ke tiu liphara veselleŭtenanto, kiu instruis min ĵetadi tiujn damnitajn grenadojn, sukcesis deklari al mi sian amon. Li, interalie, estas bela, saĝa kaj kuraĝa.

Kaj leteroj de li ne estas.

Por kio tiaj mortas? Vi ĉion scias, Vladeto, klarigu».



1. «Ĥovanŝĉina» — opero de M. Musorgskij (1883) pri soldata ribelo de la 1682-a jaro en Moskvo, gvidata de princo Ivano Ĥovanskij, populara armeestro, influita de la malnovkredanoj. En la opero la malnovkredanoj estis montritaj kiel kuraĝaj homoj, irantaj al membruligo pro la kredo.