En milito kiel en milito
Sed tamen, malgraŭ la teruraj eventoj en Belopolje, Cvetkov ne permesis al si subfali: li plu ĉiutage razadis sin per malakriĝinta malnova klingo; plu li odoris je germana, trofea tualetakvo; plu li asertadis, ke «en liaj rezervoj ĉio estas»; kaj plu postuladis de la «ekonomo» de la taĉmento, mildega Paŭlo Kondratjeviĉ, ke la batalantoj trinku ne malplenan bolakvon, sed nepre infuzitan per cikorio, ke oni kuiru ne simple viandon sen salo, sed almenaŭ kun oksalido kaj iu «kemiaĵo» el la Vlaĉja apoteko.
Lia vizaĝo sekiĝis, la okuloj sub la disflugantaj brovoj enfalis, estis simile, ke li estas malsana. Sed li tenadis sin ĝis tiam, kiam okazis tiel, kiel okazas al bonrasa virĉevalo: falis subite, kvazaŭ hazarde, pretere, sed leviĝi jam ne povas — la hufoj ankoraŭ skrapas la pavimon, elbatas fajrerojn la hufoferoj, leviĝas la maldika kolo, la stalono pufigas la naztruojn, sed la fino jam aliris al ĝi, la virĉevalo jam ne plu ekstaros sur la maldikajn, fortajn krurojn, nun estos fino...
Same estis ankaŭ al Cvetkov — li subite ne povis leviĝi: sidante li razis sin — tamen, multe malpli rapide, ol ordinare; eĉ cikorian infuzaĵon eltrinkis, duonon da trinkpoteto. Sed kiam li komencis leviĝi, liaj purigitaj botoj glitis, kaj li mallerte, flanke falis en la malpuran pajlon, kie estis lia lito de komandanto. Kun obtuza, subpremita sakrado li penis turniĝi pli oportune kaj jam preskaŭ ekstaris plenalte, kiam subite falegis definitive — kun la vizaĝo suben, disĵetinte la manojn, kvazaŭ pafmortigita al la koro dum kurado. Hazarde estinta apude Ĥolodilin ĵetiĝis al Cvetkov, ne trovis la pulson kaj kriis:
— Kamaradoj! La komandanto mortis!
Alkuris Ustimenko, malagrafis la rigidan agrafon de la raglano, trovis la freneze oftan pulson, mezuris la temperaturon: la arĝenteca hidrarga fosteto transiris 40. Sufokiĝante, Cvetkov diris:
— Mi ordonis: postiĝantojn — mortpafi. Min — mortpafu!
— Stultaĵoj! — bruskis Vlaĉjo.
— Pistolon! — postulis la komandanto. — Fekuloj vi ĉiuj! Mi — mem! Ĉiuj iru pluen! Komandanto estu Romanjuk...
La pistolon oni al li, kompreneble, ne permesis atingi. En forbruligita grensenŝeligejo, kie estis sekva bivako, Romanjuk ordonis bruligi ringe lignofajrojn — en la centro de la fajra, arde spiranta rondo Vlaĉjo kaj Cedunko malvestis la komandanton, kaj Ustimenko alpremiĝis per la orelo al lia larĝa brusto. Ĉirkaŭ la lignofajroj — en fumo kaj flugantaj fajreroj — per densa ringo staris la batalanoj de la fluga taĉmento «Morton al faŝismo», atendis Vlaĉjan diagnozon. Sed li ne sukcesis bone kompreni. Plej probable, tio estis krupa duobla pneŭmonito, krome en tre rapida formo.
— Ĉu li mortos? — demandis Telegin.
Vlaĉjo ŝultrolevis.
— Ĉi tie resti ne eblas, — morne deklaris Romanjuk, — la loko estas malbona, ĉiuj facile povas perei. Necesas porti la komandanton pluen...
Kaj ili ekportis lin — pezegan, ĵetiĝantan en febro sur memfarita brankardo, furiozan — laŭ malfacilaj padoj, tra densa arbaro, en nokta novembra obskuro. En la arbaro hurladis senĉese humida, penetranta vento, vipadis la vizaĝojn per malseka neĝo, ŝmacadis la truiĝintaj botoj, sangis la frotvunditaj piedoj de la batalantoj, krevadis ĉiam novaj vezikoj sur la kalkanoj, multaj homoj trenis sin, per nehoma irmaniero metante la piedojn, ĝemante, preskaŭ plorante, sed tamen trenadis sin, kvazaŭ li povis returniĝi kaj mortpafi, kiel minacis siatempe, postiĝinton. Preskaŭ mortinta, li restis la komandanto. Lian raŭkon oni fiksaŭskultadis, atendante racian kaj precizan komandon. Kaj diradis inter si:
— Li resaniĝos!
— Pro la travivaĵoj li ekmalsanis. Tio ne estas bagatelo — mortigi la sian!
— Li ĉiam en si interne ĉion tenis.
— Se eblus lin meti en liton!
— Se lia kapo funkcius, se li estus en konscio — li trovus por si liton. Li havas tian sorton — por ke ĉio estu sukcesa.
— Kiel li per la dentoj grincas!
— Se li almenaŭ por minuto rekonsciiĝus — li decidus...
Por nokto en ravino, kie malpli blovis vento, la batalantoj elfosis por li kavon — kun amplekso kaj profundo je du tomboj — tien oni mallevis la brankardon kun Cvetkov, kaj sendis tien Ustimenkon kun trofea lanterno kaj medikamentoj. Ekstere super la «tombo» oni rapide kaj lerte aranĝis malaltan kabaneton — kontraŭ neĝo kaj malvarmo. Kovrinte pli oportune kaj dense Cvetkov-on, Vlaĉjo demetis sian piedveston, submetis la manojn sub la kapon, ekdormetis kaj tuj aŭdis la voĉon de la komandanto — malfortan kaj koleran:
— Kiom da tagoj pasis, Vladimir Atanazijeviĉ?
— Ĉu vi pri via malsano diras?
— A ha!
— Ŝajne ses...
— Kaj ĉu min oni ĉiam sur la manoj portas?
Ustimenko silentis.
— Kaj al mi tiu Malĉikov imagiĝadis, dum ĉiuj ses tagoj, — diris Cvetkov. — Tiu prezidanto de kolĥozo. Kiel li al mi...
Cvetkov ne findiris, sufokiĝis. Pasis multa tempo, Vlaĉjo jam pensis, ke la komandanto ekdormis, sed tiu subite ekparolis ree:
— La viro estis klara, kaj ĉu vi scias, kion li al mi diris, Vlaĉjo? Li diris al mi el la «Internacio». Vortojn.
— Kiajn do?
— Ne la cezar'... nek dia volo... la savon portos de l' tiran'... liberon donos al popolo... nur ĝia propra forta man'...
— Nu? — ne komprenis Ustimenko.
— Kaj vi, li diras, trudiĝas... kiel savanto... murdis al ni...
— Ĉesu, Koĉjo, — petis Ustimenko. — Mi tre vin petas, ĉesu. Vi nun ne devas pri tio.
En la humida kaj malvarma obskuro de ilia frata tombo li trovis la manradikon de Cvetkov kaj kalkulis la pulson. Estis nenio speciale konsola. Antaŭ la mateno Cvetkov denove senkonsciiĝis, kaj kiam oni ekportis lin pluen, li ree ĵetiĝadis de sur la brankardo, malklare deliris kaj penis komandi batalon.
Ĉe krepusko la taĉmento eliris al fervojbranĉo Smorodinci — Ŝustove. Romanjuk nervoziĝis, neniel povis fari definitivan decidon, konsiliĝis komence kun tiuj, kiuj estas pli aĝaj, poste kun la junularo. Vlaĉjo aŭdis, kiel Babijĉuk esprimis pri oĉjo Miĉjo:
— Misas nia kavalerio!
Unue ili sendis skolton, poste kontrolskoltis Romanjuk mem, sed al iu definitiva konkludo la «stabo» de la taĉmento veni ne sukcesis. Telegin opiniis, ke necesas transiri la linion, malvarmuminta kaj kolera batalanto Simaŝkin subite enmiksiĝis en la interparolon kaj deklaris, ke sen Cvetkov la fricoj ĉiujn mortigos, «kiel kokinojn». Tiel, nenion decidinte, ili retiriĝis malantaŭen en la falintan branĉaron sur humidan, malvarman, turmentan tagan bivakon.
Ĉi tie, dum tiuj longaj horoj de neniofarado, inverse efikis la parolado de Cvetkov sur la rando de la Vasilkova arbaro, tiam, antaŭ la ekmarŝo. Nun la komandanton tordis la malsano, li ne povis decidi, pensi, komandi, kaj al multaj iĝis senespere terure, — dum la semajnoj de la marŝado Cvetkov sugestis senfinan kredon je si, kaj nun, restinte sen lia forta kaj potencema voĉo, la homoj eksentis sin senhelpaj, disaj, malkonsentaj unu kun la alia.
En ĝuste tia stato la taĉmento aŭskultis ne tro decideman, sed koleran ordonon de Romanjuk — pri transiro de la linio de la fervojo kun batalo je la deknaŭa horo kaj kvardek minutoj. Ili denove faris skoltadon — ĉio, ŝajnis, estis bonorda. Sed ĝuste en la fiksita tempo trairis mallonga trajno el tri pasaĝeraj vagonoj kaj kelkaj platformoj, tio fiaskigis la pretecon, la homoj ekhezitis, ne sciante, kiel konduti. Romanjuk transdirigis laŭ vico novan ordonon, ĝin oni ne bone aŭdis. Kaj kiam ili finfine ekiris, tiam ili trafis sub tian mitralan pripafadon, ke ili devis unue kuŝiĝi, kaj poste iri laŭ ĉirkaŭa, malfacila kaj nepriskoltita vojo apud la stacio Timaŝi, kie la germanoj estis gardantaj akvoturon kaj kie, nature, ili devis ree eniri en malegalan kaj sangan batalon.
Matene la taĉmento en funebra silento sepultis Romanjuk-on. Super la malfermita tombo Babijĉuk, kiu plej multe el ĉiuj amikis kun la unubraka oĉjo Miĉjo, faris paroladon kaj viŝadis larmojn, kaj Vlaĉjo tiutempe, kunpreminte la dentojn, estis ree surmetanta vindon al laŭte ĝemanta Nemirovskij, al kiu estis frakasita la maldekstra skapolo kaj la ŝultra artiko. Per dumduma kuglo al la femuro estis vundita ankaŭ silentema, severa Miroŝnikov, kaj maljuna, ĉiam trankvila Kislicin.
— Donu fosilojn! — ordonis Babijĉuk. — Kien vi ŝovis la ŝpatojn?..
Fininte la enterigadon, Babijĉuk aliris al la vunditoj, demandis morne:
— Nu, kiel? Ĉu vi reviviĝos, aŭ ni vin same enfosos?
— Iru pretere, funebra procesio, — diris Kislicin. — Ni sen vi decidos...
Cvetkov dormetis sur sia brankardo apude, en la dormeto li tremeradis, fojfoje insiste demandadis, kioma horo estas, kvazaŭ de tio dependis io grava, ĉefa, necesa...
Plu same, kiel tiam, en Belopolje, en la nokto de la tragedio, estis falanta neĝo per grandaj malsekaj flokoj, ĝemis en trunkoj vento, estis malvarme, kaj ŝajnis, ke neniam plu montriĝos la suno, ne varmigos la arbaron, ne sekiĝos la elturmentitaj, malsataj, malvarmumintaj homoj.
— Kiu pereis ĉe ni? — subite abrupte demandis Cvetkov.
— Oĉjon Miĉjon ni enterigis, — respondis Ustimenko.
— Romanjuk-on?
— Lin. Ankoraŭ jen tri vunditoj.
— Pereis, do, oĉjo Miĉjo. Nu, kaj kiu estis vundita — nome?
Vlaĉjo diris la nomojn. Cvetkov pensis iom, petis trinki, poste ordonis al militkuracisto Ustimenko preni komandadon de la taĉmento «Morton al faŝismo». Estintaj apude Ivaĉjo Telegin kaj la ekonomo Paŭlo Kondratjeviĉ mirigite interrigardis. Cvetkov interkaptis ilian rigardon, sakris longe kaj bruske kaj diris, ke «en proksimaj tagoj» li ekstaros mem kaj instalos ordon, kaj dume «konsultadon», «anarkion» kaj «familian etoson» en la taĉmento necesas fini.
— Hieraŭ dum la tuta tago vi konsiliĝadis kaj kvereladis, — lace diris li, — kaj jen la rezulto, manĝu vin lupoj! Mi jam iomete komprenas, Ustimenko anstataŭos min provizore...
Kaj ordonis senprokraste moviĝi pluen.
— Klaras! — kapjesis Vlaĉjo.
— Tempas ripozi por la homoj! — kun suspiro, fermante la enkaviĝintajn okulojn, aldonis Cvetkov. — Kaj vunditoj nun multas...
Sed ripozi efektive ili sukcesis nur en la kvara tago post tiu batalo: reveninta el skoltado Telegin ĝoje raportis, ke trans la montetoj sude «malkovriĝis» finfine la longe atendita ripozdomo «Alta». Germanojn tie oni ne vidis, la tuta personaro ĉeestas, provianto abundas, «litkovriloj, littoloj, kusenoj, ĉio estas kultura, eblas eĉ damludi — tia estas atmosfero».
— Kaj kial germanojn oni ne vidis? — malsimpatie interesiĝis Cvetkov de sur sia brankardo.
Por ke oni ne kompatu lin kaj ne vidu lian malfortecon, li kun ĉiuj parolis emfaze seke kaj eĉ malamike.
— Tial, kamarado komandanto, — alirinte pli proksime al la brankardo kaj etendiĝante en atentopozo, respondis Ivaĉjo Telegin, — tial, verŝajne, ke aŭtunaj pluvoj tute tiean grundan vojon kotigis, neniu teĥniko povas trairi, kaj la frico sen teĥniko estas kiel virkapro sen la kornoj... Kaj ankoraŭ okazis obstrukco sur la vojo, al mi tieaj flegistinoj raportis. Ĉirkaŭ du kilometroj da terfalo surrampis de la holmoj.
— Ja kiu tie estas estro?
— Pri la estro mi ne diros — mi mem persone ne vidis. La direktoro estas kamarado Veresov. Kun lia nevino mi, certe, konatiĝis. Vera Nikolajevna estas tre bela, ŝi mem estas kuracisto. Restis tie pro la milito...
Ili faris ankoraŭ kontrolan skoltadon — sendis kutimiĝintan al milito Ĥolodilin-on. Kun li, por ke tiu ne «entuziasmiĝu», estis la ekonomo — ulo singarda en komunikado kun homoj, kiel oni tion nomas, frotita kaj polurita de la vivo. La docento kaj la ekonomo konversaciis kun la personaro de la «Alta», kunvenigis ĉiujn, kiuj restis, ordonis prepariĝi al «akcepto de granda milittrupo», hejti la banejon, kuiri manĝaĵon, «por ke ĉio estu en nia maniero, en la sovetia, kiel en nia lando decas». La flegistinoj tuj ekklopodis, ekiris ricevi kitelojn, sterni litojn... Pri ĉio ĉi Ĥolodilin raportis en la arbara rando, sub frosta venteto.
— Ili ne perfidu nin al la germanoj! — malmilde diris Cvetkov.
— Ne perfidos, — promesis la docento. — Ja tio estas niaj homoj...
Vlaĉjo estis rigardanta per mallarĝigitaj okuloj al holma foro, prilumita de radioj de la malvarma suno, al la fluanta per maldika plumba fadeno Janĉo — ĝuste tiu, en kiu li iam banis sin dum staĝado ĉe Bogoslovskij, kaj pensis pri tio, ke ĉie ĉi estas la faŝistoj, kaj ke ankoraŭ longe daŭros tiu ĉi milito, kaj ke ankaŭ la onklino ie en tiu ĉi regiono, eble, same, kiel li, rigardas al la tretata de malamikaj botoj tero kaj pensas samajn pensojn, kiel li...
— Kaj subskribo, — aŭdis Vlaĉjo la voĉon de Ĥolodilin, — subskribo de ilia faŝista ĉefa estro: majoro zu Stackelberg und Waldeck...
— Nur pripensu! — subite kun rido enmiksiĝis en la konversacion Vlaĉjo.
Cvetkov ĵetis al li mornan rigardon, Telegin miris:
— Ĉu konata?
— Mi aŭdis tiun familinomon tre antaŭlonge, — ne hastante, rememorante tiamajn detalojn, diris Ustimenko. — Unu nia profesoro instituta ridinde akceptis infanon en malproksimaj jaroj de sinjorino zu Stackelberg und Waldeck. Kaj nun subite tiu sama familinomo ĉi tie — kiel estro. Strange!
— Stranga estas ankaŭ tio, ke la ripozdomo «Alta» estas privata proprieto de elmigrinto Vojceĥovskij, — diris Ĥolodilin. — Kaj Vojceĥovskij baldaŭ venos — por instali ordon, tiel estis dirite al la direktoro de la ripozdomo. Kaj estis dirite, ke li estos respondecigita — ĝuste la direktoro — pri ĉiuj malordoj. Se mia memoro min ne trompas — en Nigra Ravino la «aeroplano» fama — la malsanulejo same iam apartenis al Vojceĥovskij, ĉu?
— Ĝuste, — diris Vlaĉjo, — mi tie staĝis, ĉe Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij...
— Lasu viajn rememorojn! — incitite diris Cvetkov. — Por kio rememori, necesas decidi, kiel nun agi...
Lin denove tordis la malsano, la okuloj rigardis perplekse, probable estis aliranta krizo. Tiuj kelkaj horoj, en kiuj li penis komandi, ne pasis por li sen sekvoj.
— Ek, Ustimenko, decidu vi mem...
Per malfortaj manoj li tiris sur sian vizaĝon malnovan vatitan jakon kaj eksilentis.
— Do, estos tiel, — subite eksentinte sur si rigardojn de la batalantoj de la taĉmento, diris Vlaĉjo. — Do, tiamaniere...
Kaj, fleksante por kalkulo la fingrojn, li ritme kaj mallonge ordonis, kiel necesas agi «unue», «due», «trie» kaj tiel plu, por garantii en la «Alta» ripozon de la taĉmento kaj kuracadon de la vunditoj. Parolis li nehaste, fojfoje enpensiĝante kaj ĵetante rigardojn al ree ekdormetinta Cvetkov, kaj al la batalantoj, kiuj aŭskultis lin, ŝajnis, ke li parolas ne de si mem, sed en la nomo de la komandanto, kaj ke tial ĉio nun ree ordiĝos kaj iros normale, «ĝustaire», kiel ŝatis esprimi Ivaĉjo Telegin.
— Viciĝu! — komandis ial Vlaĉjo.
Kaj petis:
— En la ripozdomo estas niaj, sovetiaj homoj. Estu, kamaradoj, ĝentilaj, tiujn ĉi niajn arbarajn manierojn ni forgesu...
— Kaj kio rilate de amo al niaj sovetiaj flegistinoj? — demandis odesano Niĉjo Pinĉuk. — Ĉu tio estas permesita, kamarado Ustimenko? Rilate de arda amo?
Kun veno de frosta krepusko la taĉmento eniris en la antaŭnelonge farbitan pordegon de la ripozdomo «Alta». Raŭkante, trostreĉiĝante, disĵetante sur glaciiĝintan flavan sablon blankan ŝaŭmon, ŝiris sin sur ĉenoj du grandegaj gardaj kaŭkazaj ŝafhundoj. Flegistinoj, plorante per feliĉaj larmoj, lamentante kaj mungante sin en baskojn de la kiteloj, staris en la ĝardeneto apud alta fosto, sur kiu brilis en sunsubiraj lumoj granda vitra globo. Magra, maldiklipa, platpieda ekonomino rigardis malfide, en ŝiaj okuloj ŝajnis al Vlaĉjo esprimo proksimume tia: «Tion ni ankoraŭ vidos!» La direktoro entute ne montriĝis. «Mia afero estas flanka», — deklaris li tage al Ĥolodilin. Tamen sur la terason li sendis sian nevinon — Vlaĉjo nur sukcesis rimarki, ke ŝi estas alta, svelta, fleksiĝema, ke sur ŝiaj ŝultroj estas lanuga ŝalo, kaj la malhelaj haroj estas dividitaj per rekta hardislimo.
— Vi havas vunditojn, — per malalta, brusta voĉo diris ŝi al Vlaĉjo, kiam preter ŝi tra la teraso oni portis brankardon, — mi estas kuracisto, permesu al mi helpi vin...
Li ne respondis, flankeniĝis, ĉar ŝi estis tiel pura kompare kun ili, tiel nesimila estis ĉi-tiea vivo al tio, kio falis sur ilin, arbaranojn, tiel malamike odoris ŝi per dolĉa parfumo.
Cvetkov-on oni kuŝigis sur risortan matracon en kvieta, blanka, granda, tre varme hejtita ĉambro. La vunditojn Vlaĉjo lokigis apude, por ke ĉiuj estu «ĉe la mano». Sed nun ja li estis en la taĉmento ne nur kuracisto, li estis nomumita komandanto! Kaj, haste lavinte sin en la banejo, alivestiĝinte en devigan ĉi tie stultan striitan piĵamon el flanelo kaj surĵetinte sur la ŝultrojn kitelon (lian propran veston flegistinoj forprenis «por prilaboro»), Vlaĉjo ĉirkaŭiris la gardajn postenojn, kontrolis, ĉu vere estas distranĉita la telefona lineo kun la distrikta centro, konversaciis kun Miĉjo Cedunko, kiun li tre konfidis, kaj nur tiam ree leviĝis sur la terason kaj ekiris tra la koridoro de la ripozdomo, por plenumi siajn devojn de kuracisto.
Ĉi tie li ekvidis sin en spegulo kaj eĉ retropaŝis — tia li nun iĝis: stulta, kvazaŭ en amatora spektaklo, de nedifinita koloro barbeto ĉirkaŭkreskis liajn vangostojn kaj kojne kuniĝis sur la mentono. Kaj la lipharoj elkreskis senformaj, ne lipharoj, sed «elementa lano», kiel esprimis la odesano Niĉjo Pinĉuk, ankaŭ haltinta ĉe tiu sama spegulo, antaŭ kiu estis pririgardanta sin Vlaĉjo. La okuloj rigardis timigite kaj abomene el sub la vilaj, longaj okulharoj — estis pririgardantaj la gratitajn sur arbaraj padoj vangojn, frunton, la vipitan per pluvoj kaj neĝo haŭton, — pririgardantaj Vladimiron Atanazijeviĉ-on Ustimenkon, tian, al kiu tre konvenus, apogante sin per la vosto, grimpi sur trunkoj de misteraj baobaboj, — tiel li pensis pri si kaj, pruntepreninte de Pinĉuk razilon, komencis razi sin.
«Nian Cvetkov-on kun tia aspekto, kiel mia, ne eblas anstataŭi, — pensis li, ĝemetante sub svingoj de la Pinĉuk-a, diablo ĝin prenu, razilo. — Kun tia vizaĝaĉo vere konvenas sur vosto balanciĝi en foraj kaj misteraj simiaj tropikoj!»
Tiujn liajn pensojn konfirmis ankaŭ Niĉjo Pinĉuk, akceptante la razilon.
— Nun vi iĝis iomete pli bona per la vitrino, — diris li. — Kvankam ne tute, ĉar la hararo ankoraŭ estas nehoma. Eble, mi tondu vin, kamarado doktoro, kvankam sukceson mi garantii ne povas...
— Tondu! — konsentis Vlaĉjo.
Pinĉuk unue tondis lin «ŝtupare», poste tiun ŝtuparon «plibonigis», poste, pro «senelireco de la situacio», proponis razi la kapon «plenpure».
— Razu! — suspiris Vlaĉjo.
— Jen nun — ŝajne akcepteblas, ĉu? — kun dubo demandis Niĉjo. — Vi nur al mi ne ofendiĝu, kamarado doktoro, ja mi estas tornisto, sed ne tondisto...
Kaj, kantetante «El la Odes-prizono forkuris du friponoj»1, Niĉjo direktis sin al korpulenta kaj belfigura flegistino, kaj Vlaĉjo, envolvinte sin en litkovrilon, kiel en togon, ekiris pririgardi la bienon de la ripozdomo «Alta», por scii, kiel ĉi tie en necesa okazo eblos defendiĝi.
Kune kun li, apogiĝante sur memfarita lambastono, iris sperta soldato Kislicin kaj inteligenta Ivaĉjo Telegin.
Dum li okupiĝis pri siaj devoj de komandanto kaj pri si mem, Veresova, ne ĝisatendinte permeson de Vlaĉjo, viŝis Cvetkov-on per forta tualetakvo, diluita per akvo, kune kun la platpieda, suspektema ekonomino alivestis lin al ĉio pura kaj okupiĝis pri aliaj vunditoj — lerte, rapide kaj karese, tiel karese, kiel tion povas fari kuracisto, delonge sopirinta pri laboro, kaj des pli en tiaj kondiĉoj, kiam eblas fari efikan helpon.
— Via Konstanteno Georgijeviĉ, certe, havas pneŭmoniton, — diris ŝi, ĵetinte preteran rigardon al Vlaĉjo. — Nun, laŭ mi, estas krizo...
Miroŝnikov, kiun ŝi estis vindanta, peze sakris, Kislicin pardonpetis pro li, karese kaj milde diris:
— Vi, kara doktoro, ne ofendiĝu, ni dekutimiĝis de damaj manoj...
Kaj ordonis:
— Estu pli singardaj, knaboj, estas sentakte sakri...
Helhara, beleta flegistino, evidente jam atakita de Babijĉuk kaj eĉ ĉarmita de li, alportis en la ĉambron de la komandanto pli helan lampon — kun lakta lampŝirmilo, poste — kune kun sia sukcesinta kaj razi sin kaj gladi sian vestaĵon kavaliro — ŝi liveris vespermanĝon, kaj Babijĉuk — kahoron, kafan likvoron kaj portovinon. Vlaĉjo pririgardis Babijĉuk-on trankvile el sub la duone mallevitaj vilaj okulharoj, demandis nelaŭte:
— De kie?
Babijĉuk balbutis ion malklaran.
— De kie estas la boteloj? — ripetis Ustimenko.
Vera Nikolajevna trankvile klarigis, ke ĉi tie ekzistis kiosko, tiun kioskon ŝia onklo malfermis kaj ĝian enhavon kaŝis en la kelon. Nature, hodiaŭ...
— Tutan alkoholaĵon portu ĉi tien, en tiun ĉi ĉambron, — ordonis Ustimenko kaj rememoris, ke ĝuste per tia voĉo li paroladis en Khara, kiam estis en senespere malfacila situacio. — Ĉu vi komprenas, Babijĉuk?
— Komprenas! — tuj malgajiĝinte, respondis Babijĉuk.
— Ajnan ebriulon mi mortpafos, — same nelaŭte promesis Vlaĉjo. — Je la nomo de la komandanto, ĉu klaras?
La kestojn kun alkoholaĵo Babijĉuk kaj Ivaĉjo Telegin, farinte konvenajn al la okazo funebrajn vizaĝojn, kunmetis en la muran ŝrankon, kiun Vlaĉjo ŝlosis, kaj pripensinte, starigis al ĝi dense ankaŭ sian liton.
— Tamen... ĉu vi vere mortpafus? — dubis Veresova.
— Nun estas milito, — respondis Vlaĉjo. — Kaj ni estas en malamika malfronto.
— Sed ja... inter siaj...
Ustimenko ne respondis.
La nokton ili duope — Vera Nikolajevna kaj Vlacjo — trasidis apud Cvetkov. Fojfoje li deliradis, fojfoje fiksrigardadis al Ustimenko per strange hela, travidebla rigardo kaj demandadis:
— Ĉu li ne revenis?
Vlaĉjo komprenis, ke la komandanto demandas pri Terentjev, kaj respondadis kulpe:
— Ne. Dume ne.
En la domo estis nekutime kviete kaj mirinde varme, kaj ĉiufoje, deskuante de si pezan, premantan dormemon, Ustimenko miradis, kial estas ĉi tie kaj seke kaj hele, kial ne knaras arboj en humida kaj venta obskuro, kial tute ne rigidiĝis la kruroj kaj kial al li estas oportune kaj komforte.
— Ĉu ne revenis? — denove demandadis Cvetkov. — Ĉu ĝuste ne revenis?
— Pri kiu li parolas? — mallaŭte demandis Vera Nikolajevna.
— Nu, unu kamarado nia... postiĝis...
— Vi prefere dormu vere, plene, — konsilis Veresova, — ja mi ne venis el arbaro, mi satdormis...
Ŝiaj okuloj karese brilis, la ombrigita kerosena lampo varme prilumis la nudigitajn brakojn, briletis sur ampoloj, kiam Veresova estis preparanta la injektilon, por injekti al Cvetkov kamfaron aŭ kafeinon, kaj Vlaĉjo, ree ekdormetante, rememoradis la brakojn de Banjo, ŝiajn larĝajn polmojn kaj aŭskultantajn okulojn — tia li ŝin ĉiam memoris kaj vidis dum ĉiuj ĉi jaroj.
— Kian motoron li havas! — diris antaŭ la mateno Vera Nikolajevna. — Feran!
Rektiĝinte en la fotelo, ŝi plu fiksrigardadis la vizaĝon de Cvetkov, ŝiaj okuloj ĉe tio iĝis malmildaj, perdis sian karesan brilon, kaj kiam leviĝis la suno, ŝi neatendite severe demandis:
— Probable, bonega homo estas via komandanto?
— Bonega! — respondis Vlaĉjo. — Tiaj homoj estas raraj!
Kaj li ial rakontis al ŝi — al tiu malmulte konata doktorino — la tutan historion de ilia marŝado, ĉiujn iliajn suferojn, rakontis pri la bonega volforto de Cvetkov, rememoris, kiel operaciis ili infanojn en la atendejo ankoraŭ tie, en tiu vivo, rememoris la germanan transportan aviadilon kaj ĉiujn malgrandajn kaj grandajn miraklojn, kiujn ili travivis sub komandado de Cvetkov.
— Ĉu lia rango estas proksimume kolonelo? — penseme demandis Veresova.
— Mi ne scias, — diris Vlaĉjo. — Ja li estas kirurgo, ĉu vi ne komprenis? Estis li, kiu tie operaciis, kaj mi asistis lin...
Tagmanĝinte per seka milea kaĉo, Vlaĉjo trovis la ekonominon kaj demandis ŝin, laŭ kies ordono la taĉmento estas tiel fie manĝigata.
Razita, kun vizaĝo, senigita je ĉiuj signoj de tiu freŝa juneco, kiun Ustimenko simple spiris, en sia nigra trivita, sed lavita svetero, en rajdpantalono, demetita de mortigita germana leŭtenanto, kaj en same germanaj purigitaj botoj, kun «Walther» ĉe la zono, li atendis respondon.
La ekonomino ekstaris, poste ree sidiĝis, montris, intencinte paroli, siajn akretajn ezokajn dentojn, poste ekkriis:
— Mi ne povas! Mi ne responsas! Laŭ tio, kiel ordonos Anatolo Anatoljeviĉ...
— Kaj kiu ĉi tie estas Anatolo Anatoljeviĉ? — interesiĝis Ustimenko.
— Ili, kanajloj, ĉion superabunde havas, — el post la dorso de Vlaĉjo diris Babijĉuk. — Mi kun la ekonomo rigardis nokte — malkovris ilian kulakecon. Kaj butero, kaj femuraĵoj, kaj konservaĵoj — ĉio estas akumulita. Nur da kondensita lakto estas amasoj, diablo ilin premu, avarulojn... Ordonu — ni ilin elkulakigos!
Ne respondinte, Ustimenko direktis sin al la direktoro, kun kiu li renkontiĝis en la pordo de la teraso.
— Veresov, — prezentis li sin, cedante al Vlaĉjo la vojon. — Direktoro... de tiu ĉi tuta luksaĵo. Direktoro, certe, eksa, kaj nun nur loĝanta ĉi tie...
Vlaĉjo silentis. Anatolo Anatoljeviĉ estis viro malalta, kun pendantaj frambkoloraj vangoj, en bonorda jaketo, iomete rememoriganta per io malnovan fotaĵon de gimnaziano, tamen nekredeble maljuna.
— Ĉu vi promenas?
— Promenas.
Ili sidiĝis en la gastoĉambro, ĉe ronda inkrustita tableto. La direktoro per la poŝtuko frotis iun makulon sur la lakita tabloplato, spiris al ĝi kaj ankoraŭfoje frotis. Lia dikvanga vizaĝo esprimis ĉagrenon.
— Domaĝe, — plendis li. — Nia mahagonisto estas en la armeo, neniu povas ordigi la meblaron...
— Je-es, milito! — nedifinite prononcis Vlaĉjo.
La direktoro ĵetis al li rapidan rigardon.
— Nin ĉi tie oni manĝigas tre malbone, — seke diris Ustimenko. — Miaj homoj malsatis, elturmentiĝis en la marŝado, kaj vi havas rezervojn. Necesas ordoni, ke la kuirejo ne estu limigita. Vi estas direktoro...
— Eĉ ne petu, mi timas! — haste diris li. — Mi timas, timas, al vi estas bone, vi foriros, kaj min la germanoj pendumos. Ne, ne petu, oni denuncos, kaj mi pereos...
— Kiu do denuncos?
— Tiaj ĉiam troviĝos, — kun mallonga subrido diris Veresov. — Homoj, ili estas malsamaj! Tre, tre malsamaj, kaj en ilia animo ne eblas vidi. Kaj esti pendumito, kara kamarado, mi ne deziras. Se, vidu, almenaŭ estus pro kio, sed ja estas sensence. Tial mi neniajn ordonojn faros, sed vi mem forprenu. Vi havas forton. Kaj ni estas homoj fremdaj. Tiele! Kaj bone! Kun tiu ĉi nuna nia estro zu Stackelberg oni ne ŝercu, mi multe aŭdis...
Ustimenko leviĝis.
— Kaj ĉu vi ne hontas tiel malkuraĝi? — demandis li. — Jen via nevino timas nenion, helpas al ni...
— Mi, kara amiko, havas sanon ne tian, kiel ŝi, — subite sincere kaj malgaje respondis Veresov. — Miaj vejnoj estas monstraj, mi foriri ne povos. Kaj ŝi havas junajn krurojn, por ŝi tio ne timindas. Tial vi prefere, vere, per forto de mi la ŝlosilojn forprenu, mi tuj ilin al vi elportos...
La ŝlosilojn li tuj elportis kaj, fordonante la ligaĵon al Vlaĉjo, konsilis:
— La konservaĵojn nun malŝpari mi ne rekomendas. Vi ilin kunprenu. Miajn ĉevalojn vi same, verŝajne, kunprenos, do tiel al vi kreiĝos kaloria rezervo. Tio estas pli efika, ol bakita pano, kaj grio, kaj makaronioj...
La tagmanĝo en tiu ĉi tago, same kiel en ĉiuj sekvaj, kiujn la taĉmento pasigis en la «Alta», estis kuirita «laŭ la normo», kiel esprimis rapide resaniĝanta Cvetkov. Manĝis li kiel dek homoj, ĉiutage ŝvitbaniĝis kun komprenanta en tiu laboro Babijĉuk en la banejo, faradis ian, neniam aŭditan de Vlaĉjo, «hindan spiran gimnastikon», kaj al nekredemaj Vlaĉjaj «hm» kontraŭdiradis:
— Tuta via scienco, kara moŝto, estas plena eklektikismo, ŝamaneco kaj friponaĵo. Kaj la hinda gimnastiko estas per nenio pli malbona, ol, ekzemple, la misfama psikanalizo. Sed al mi kun ĝi estas pli gaje, mi, kiel al mi ŝajnas, pro ĝi pli bone fartas. Ĉu al vi tio malhelpas?
Kaj ordonadis, kaj komandadis jam li — Cvetkov, sed ne Ustimenko. La batalantoj — de la rezonema docento Ĥolodilin ĝis la mildega ekonomo Simakov — gajiĝis; tio, ke Cvetkov «elturniĝis kaj restis viva», estis bona antaŭsigno, kaj la okazintaj malfacilaj tagoj kaj malsukcesaj bataloj nun estis, kompreneble, alskribitaj al la malsano de Cvetkov, kion li, cetere, neniom negis, demandante kun signifo en la voĉo:
— Nu, kiel? Ĉu bone, infanoj, vi militis sen mi? Ĉu sukcese? Tamen, verŝajne, vi ripozis: mi estas malfacila komandanto, postulema, kun mi estas bagno, sed ne milito... Ĉu tiel?
Kelkfoje dum tago li demandadis:
— Kio pri nia grundplibonigiso, Ustimenko? Kiel vi pensas? Ĉu kaptis lin la faŝistoj?
Kaj enpensiĝadis.
En noktoj li multe fumadis, la vigla animstato forlasadis lin, kaj per malpacienca, abrupta voĉo li diradis:
— Nu, bone, ni renkontiĝos, nu, respondos mi laŭ tuta severeco, kompreneble en arbustojn ne forkuros, ĉio estas vero...
— Pri kio vi? — dormeme miris Vlaĉjo.
— Pri la historio en Belopolje, diablo ĝin prenu. Al vi estas bone, vi ne murdis, sed mi murdis indan homon. Ne, tio estas ne nervoj, tio estas normo. Ni rezonu...
Kaj li rezonadis, jen pravigante sin, jen akuzante, sed akuzante tiel kruele kaj krude, ke al Vlaĉjo estis malfacile aŭskulti.
— Se mi povus ebriiĝi! — foje kun sopiro diris Cvetkov.
— Da alkoholaĵo estas amaso kaj amaseto, — malŝate respondis Ustimenko. — Jen, trans mia lito. Vi rajtas, ja vi estas la komandanto...
— Ja vi estas ruza insekto, — kun subrido respondis Cvetkov. — Vi kun plezuro rigardus al mi ebria. Ne sukcesos!
Veresova longe sidadis en ilia ĉambro, li diradis al ŝi netolereblajn arogantaĵojn pri virinoj ĝenerale kaj pri ŝi speciale, rakontadis ne ridindajn kaj vulgarajn anekdotojn, sed fojfoje koketis, rememorigante al Vlaĉjo per io Gruŝnickij-on el la romano de Lermontov.
— Aĥ, ĉio, sinjorino, estas en la pasinteco, — aŭdis foje Vlaĉjo, alirante la malfermitan pordon. — Ĉu vi scias, kiel en la versaĵo:
Ĉu la panjo min amis tian, Flavan, kiel serpent' ĉioscian, Kaj kun griza duone harar'...2 |
Ustimenko eniris. Cvetkov iomete konfuziĝis, ellasis el siaj polmoj la fingrojn de Vera Nikolajevna kaj diris kun defio en la voĉo:
— Mi pri versaĵetoj ne estas specialisto! Jen, nia Vlaĉjeto, verŝajne, estas scianto de liriko...
En la malfermitan pordon enrigardis Ĥolodilin, faris komplotan vizaĝon kaj malaperis, Vera Nikolajevna foriris, kaj Vlaĉjo ial malgajiĝis.
— Kial vi, Ustimenko, aspektas, kvazaŭ glutis muŝon? — demandis lin Cvetkov.
Kaj, ne atendante respondon, li eksplikis sian vidon de la virinoj, la «Evidinoj», kiel li esprimis. Li parolis longe, tre certe kaj neordinare krude. Vlaĉjo aŭskultis silente, lia vizaĝo estis malgaja.
— Ĉu vi scias, Konstanteno Georgijeviĉ, ja tio ĝenerale estas konfeso de triviala malĉastulo, — prononcis li post silento. — De plej efektiva, rigidiĝinta kaj enua en sia konvinkiteco...
Malforta ruĝo aperis sur la ankoraŭ pala post la malsano vizaĝo de Cvetkov, li eĉ kvazaŭ konfuziĝis.
— Kaj tiu afekta pozo! Ĉu vi serioze tiel opinias? Ja estas abomene tiel vivi!
— Tamen mi estas libera! — ne tute sincere subridis Cvetkov. — Kaj ĉiam estos libera, eĉ edziĝinte, kion mi, certe, ne faros...
— Iru al diablo! — diris Vlaĉjo. — Ne scipovas mi diskuti tiujn temojn...
— Vi, probable, estas enamiĝinta al iu netuŝebla princino? — ekfumante kaj ringe elspirante la fumon, interesiĝis Cvetkov. — Kaj ŝi nun...
— Interalie, vi ricevos al la muzelo! — nelaŭte promesis Ustimenko. — Ĉu vi komprenis, Konstanteno Georgijeviĉ? Kaj ricevos ne kiel komandanto, sed kiel babilulo kaj maljuna fiflirtemulo...
Nelonge antaŭ la vespermanĝo Ĥolodilin alportis al Cvetkov «laŭ lia ordono» kelkajn volumetojn de malnova eldono de Ĉeĥov kaj petis permeson fari demandon. Fojfoje la docento ŝatis dandi per bona milita edukiteco.
— Nu, demandu! — per generala voĉo permesis Cvetkov.
— Por kio vi, nur pardonu min, subite bezonas Ĉeĥov-on?
— Kion vi volas diri?
— Jen tion. Ĉu vi legas tiaspecajn verkojn?
— Kiaspecajn do verkojn mi, laŭ vi, legas?
— Mi timas aserti ion ajn. Sed Ĉeĥov ja... Aŭ tio estas por voĉlegado? Komuna?
— Prefere vi, Ĥolodilin, iraĉu for! — petis la komandanto. — Io en vi hodiaŭ al mi ne plaĉas!
— Jes, komandanto! — seke respondis la docento kaj foriris, kaj Cvetkov longe kaj malŝate rigardis al la fermiĝinta post li pordo.
Dum la tuta vespero, kaj longe post la noktomezo, kaj en la mateno li legadis, ne deŝirante sin, kaj lia bela seka vizaĝo esprimadis jen koleron, jen ĝojon, jen malestimon, jen kortuŝitan admiron. Kaj Vlaĉjo, okupiĝante pri aferoj de la taĉmento — pri subvestoj, kovriloj, kiujn li decidis kunpreni, medikamentoj en la malsanulejeto de la ripozdomo, konservaĵoj, — pensis pri tio, kiom da ĉio diversa estas koncentrita en Cvetkov kaj kiel, plej probable, estas malsimpla lia interna, morala vivo.
— Aŭskultu, — vokis lin subite Cvetkov, kiam li eniris en ilian ĉambron por preni alumetojn. — Aŭskultu.
Kaj per voĉo, litere tremanta pro emocio, li voĉlegis:
— «Mi jam komencas forgesi pri la domo kun mezanino, kaj nur malofte, kiam mi skribas aŭ legas, subite senkaŭze mi rememoras jen la verdan lumon en la fenestro, jen sonon de miaj paŝoj, aŭdiĝintan en la kampo nokte, kiam mi, enamiĝinta, estis revenanta hejmen kaj frotanta la manojn pro malvarmo. Kaj eĉ pli malofte, en minutoj, kiam min turmentas soleco kaj mi malgajas, mi rememoras malklare, kaj iom post iom al mi komencas ŝajni, ke pri mi oni same rememoras, oni min atendas, kaj ni renkontiĝos... Misjusj, kie estas vi?»3.
Frapferminte la libron, Cvetkov dum kelkaj momentoj silentis, poste, por ke Vlaĉjo ne suspektu lin pri troa sentimentaleco, diris:
— Kaj Ĉeĥov-on oni ne resanigis de ftizo. Jen — via medicino!
— Ne afektu, — mallaŭte diris Vlacĵo. — Vi ja ne tial legis al mi pri Misjusj.
— Mi legis pri Misjusj, — seke kaj edife respondis Cvetkov, — tial, kamarado Ustimenko, ke ĉi tie estas tre bone dirite, kiel li «frotis la manojn pro malvarmo». Mi tion same memoras laŭ la juneco, en Kursko. Kaj tion mi ĉiam rememoras ĉe vorto «Patrujo». Ĝi por mi — tiu vorto — estas ne geografia nocio kaj eĉ ne morala, sed tia: mi estas enamiĝinta, kantas la famaj kurskaj najtingaloj, mi aĝas dek naŭ jarojn, kaj mi ŝin akompanis la unuan fojon en la vivo.
— Ĉu vi ŝin amas ĝis nun?
— Kiun? — mallarĝiginte la okulojn al Vlaĉjo, interesiĝis Cvetkov. — Pri kiu vi diras?
«Diablo vin prenu!» — forirante, en kolero pensis Vlaĉjo.
Kaj kiam li revenis, Cvetkov al li diris:
— Ĉu vi scias, li ankaŭ pri mi skribis, pli ĝuste pri mia patrino.
— Kiel do? — ne komprenis Vlaĉjo.
— Tre simple. Ni mem estas kamparanoj, el Sirnja, ĉe ni estas nur Saĥarov-oj tie kaj Cvetkov-oj, aliaj ne estas. Kaj mia panjo estas analfabeta, ne preskaŭ analfabeta, sed simple tute nelegoscia. En Sirnja nun estas germanoj. Kaj la panjo neniel povis kompreni, ke mi ĉe ŝi estas doktoro, vera kuracisto. Kaj kiam ŝi ekmalsanis, kaj ŝin la onkloj (la patron mi delonge ne havas) alveturigis al mi en Kurskon — mi tie staĝis, — ŝi pensis, la panjo, ke mi estas brankardisto, ĉu vi komprenas? Jen, aŭskultu, ĉi tie estas skribite...
Disŝirante la vortojn, malmilde, farante strangajn paŭzojn, li voĉlegis:
— «Kaj nur la maljunulino, la patrino de la forpasinto, kiu nun loĝas ĉe bofilo-diakono en fora distrikta urbeto, kiam ŝi eliradis vespere, por renkonti sian bovinon, kaj renkontadis en la paŝtejo aliajn virinojn, rakontadis pri la infanoj, pri la nepoj, pri tio, ke ŝia filo estis ĉefpastro, kaj dum tio ŝi parolis timide, timante, ke al ŝi oni ne kredos...
Kaj al ŝi vere ne ĉiuj kredis...»
Li ree frape, kiel hieraŭ, fermis la libron, ĵetis ĝin for, sur la liton, kaj diris:
— Tion vi ne sukcesos, sinjoroj germanoj! Al tio vi nin ne revenigos! Jen kion, certe, neniuj viaj taktikistoj kaj strategiistoj konsideras...
Kaj, rimarkinte sur si atentan Vlaĉjan rigardon, demandis:
— Ĉu vi konsentas, bona doktoro Haass? Aŭ guto da «senkulpa sango» kapablas timigi vin ĝis tio, ke vi ne plu tenos armilon?
Vespere Ustimenko, sidante apud la lampo, legis germanan ĵurnalon, trovitan de Simakov en la kontoro de la «Alta». Li legadis ĝin jam dum kelkaj tagoj, por almenaŭ iomete kutimiĝi al la lingvo, kaj nun atingis artikolon de Rosenberg4. «Meti teruron en ĉiujn, kiuj restos vivaj, — movante la lipojn, flustris Vlaĉjo. — Frapado de ferumitaj germanaj botoj nepre devas voki mortan timon en la koro de ĉiu ruso — ekde bebaj jaroj ĝis la Metuŝelaĥa aĝo. Ĉiuj memoru la saĝan eldiron: ĉiu lando en la obeigita de ni mondo kun dankaj larmoj lasos por si tion, kion ne bezonas nia granda Germanio...»
— Aŭskultu, kamaradoj! — diris Ustimenko kaj voĉlegis al Cvetkov kaj Veresov tion, kion li tradukis.
— Kaj kio? — demandis Cvetkov. — Jen, trovis vi, per kio nin interesigi. Mi kun Vera Nikolajevna rezonas pri multe pli interesaj temoj...
— Ĉu pri interesaj? — miris ŝi.
— Tamen, min ne plu kontentigas ajnaj paroloj, — rigardante al Veresova per sia ofensiva, premanta, senkaŝe avida rigardo, diris Cvetkov. — Mi, Venjo, estas sana homo, viro, kiel vi scias, kaj vi kun mi nur babilas kaj babilas...
— Vi estas terure malĝentila, — ridetante al Cvetkov, respondis Vera Nikolajevna. — Neelteneble malĝentila. Ĉu vi vere pensas, ke tia malĝentileco plaĉas al virinoj?
— Tio estas kontrolita, — subridis li. — Absolute preciza metodo...
Vlaĉjo ŝovis la germanan ĵurnalon en la fajran hejtfornon, tiris sin kaj foriris. Jam malheliĝis, trans la angulon de la domo, trans la terason plonĝis Babijĉuk brakume kun sia blonda flegistino, la mildega ekonomo Paŭlo Kondratjeviĉ, tusetante, estis solide promenanta sur la larĝa aleo kun onjo Sanjo — kuiristino.
— Ni en la antaŭmilita periodo por barĉo beton nepre stufadis en gispoto kun lardo, — aŭdis Vlaĉjo, — ni normojn kaj porciojn, certe, konsideradis...
Sur la perono de la manĝejo du batalantoj — Azbelev kaj Cedunko — estis malgaje kantantaj pri sorp' amara, kiu tremas ĉe vojo kaj klinas branĉojn en malĝojo5. La Lakta Vojo larĝe kaj milde estis prilumanta la malvarman, frostan ĉielon. Ne hastante Vlaĉjo ĉirkaŭiris la postenojn ĉirkaŭ la «Alta», ekfumis kaj revenante hejmen renkontis Vera-n Nikolajevna-n — ŝi preskaŭ kuris, frapante per la kalkanumoj sur la glaciiĝinta tero de la aleo.
— Ĉu okazis io? — demandis Ustimenko, subite ektiminte pri Cvetkov.
Ŝi fortiriĝis, poste ridetis per la ŝminkitaj lipoj. Ŝi odoris je dolĉa parfumo — firma kaj malmilda.
Haltinte, deĵetinte la ŝalon sur la ŝultrojn, rigardante al Vlaĉjo per malhelaj, senbrilaj, probable ridantaj okuloj, ŝi demandis:
— Kaj kio povas al li okazi? Li estas praktike sana. Sed ĝenerale, lia humoro ial malboniĝis, kaj li sufiĉe malĝentile deklaris al mi, ke tempas dormi...
Kaj, proksime rigardante al Vlaĉjo, spirante varmon al lia vizaĝo, ŝi petis:
— Ni, doktoro, vagu ĉi tie. Mi kun vi babili bezonas. Tre bezonas.
— Nu, bone, — ne tre ĝentile konsentis li.
Ŝi prenis lian brakon, rapide kaj frostosente alpremiĝis al li kaj diris:
— Estas ia freneza vivo. Kaj via komandanto estas... stranga...
— En kio do?
— Aŭskultu, petu lin, ke li kunprenu min, — haste kaj arde petegis ŝi. — Mi ja ĉi tie pereos. Kaj ĝenerale! Mi ne deziras resti kun stampo de homo, konservinta sian vivon en okupacio. Ĉu vi komprenas min?
Ree ekridinte, ŝi rapide kaj facile turnis sin al la Vlaĉja vizaĝo kaj, ree ĉirkaŭigante lin per varmo de sia spirado, per odoro de dolĉa parfumo kaj preskaŭ tuŝante lin per la disflugintaj harbukloj, plendis:
— Ĉu vi sovaĝiĝis en viaj bataloj kaj vagadoj? Aŭ vi pensas, ke mi estas spionino? Mi ĉiujn dokumentojn ĉi tie havas, mi estas honesta sovetia specialisto, vi devas kunpreni min. Mi estas fortika, eltenema...
Ŝia voĉo ektremis, ŝi estis preta ekplori.
— Kial vi ne respondas?
— Mi timas, al vi estos malfacile! — konfuzite diris Ustimenko. — Tio, vidu, ne estas promeno...
La proksimeco de Veresova estis maltrankviliganta lin, ŝiaj lipoj estis tro proksimaj de lia vizaĝo. «Tiel oni ne parolas pri afero», — subite kolere pensis li, sed fortiriĝi estis stulte, kaj li ne deziris ŝajnigi oficialan severecon. Kaj per tono, ne karaktera por li, trosenĝena kaj iom impertinenta, li demandis:
— Ĉu dum marŝado vi ne ploros? Panjon ne vokos? Sur la manojn preni ne petos?
— Ne, — seke respondis ŝi. — Ĉiuokaze, vin ne petos!
— Sed tamen mi ne komprenas, — silentinte iom, ekparolis Vlaĉjo, — ne komprenas. Vera Nikolajevna, kial ĝuste mi devas raporti al la komandanto pri via deziro iri kun ni. Ĉu vi mem ne povas kun li konversacii?
— Nun por mi tio estas malfacila, — streĉite respondis ŝi. — Ĉu vi komprenas, malfacila! Okazis stultega incidento, kaj via Cvetkov, plej probable, simple ekmalamis min...
Vlaĉjo levis la ŝultrojn: kia ankoraŭ incidento? Sed li demandis pri nenio. Kaj Cvetkov-on li, certe, ne demandis, tiu estis ne tia homo, kiu permesus fosi en sia animo...
— Kiel fartas viaj vunditoj? — interesiĝis la komandanto, kiam Vlaĉjo demetis la piedveston kaj kuŝiĝis sur la risortan matracon, al kiu li ĝis nun ne povis alkutimiĝi. — Ĉu ili kapablas moviĝi?
— Ja ni veturigos ilin sur ĉaregoj...
— Tio ne estas respondo. Mi demandas — ĉu ili kapablas al plua marŝado?
— Tute! — incitiĝinte, respondis Ustimenko. — Tamen, vi mem povas kiel kuracisto...
— Kuracisto ĉi tie estas vi! — malvarme interrompis lin Cvetkov. — Kaj al vi, kuracisto, mi, komandanto, ordonas — preparu ilin morgaŭ al transportado... Ĉu klaras?
— Klaras! — respondis Vlaĉjo.
Kaj, furioziĝinte, ĵetinte la piedojn de sur la lito, per obtuza pro ofendiĝo voĉo li demandis:
— Kaj kial, bonvolu diri, vi parolas kun mi per tia tono? Ĉu mi estas marodanto, aŭ malkuraĝulo, aŭ perfidulo? Kio estas tiuj kapricoj de geniulo? Kio estas tiuj ŝanĝoj de humoro? Kio estas tiu impertinentaĵo, finfine?
Pro miro Cvetkov komence leviĝis, poste eksidis inter siaj kusenoj. Lia vizaĝo esprimis perplekson, poste li ridetis, poste petis:
— Pardonu min, bonvolu. Mi promesas, ke tio ne ripetiĝos. Mi ekregos min, Vladimiro Atanazijeviĉ, kredu min...
Kaj li mem rakontis pri tiu «incidento», pri kiu tiam menciis Veresova: antaŭ horo, en ŝia ĉeesto, subite venis ĉi tien Ĥolodilin kaj deklaris, ke li deziras interparoli malkaŝe. Li ne estis ebria, sed estis en tiu stato, kiun en malnova tempo oni difinadis per vorto «afekcio». Dense ferminte post si la pordon, la docento komence ektimis pri sia propra kuraĝo, sed Cvetkov lin vigligis, kaj tiam Ĥolodilin deklaris, ke en la taĉmento ekzistas «malsanaj humoroj», ligitaj kun la restado en la «Alta»...
— Kiaj tiaj «malsanaj humoroj»? — trankvile kaj eĉ moke demandis Cvetkov.
— Ĉu diri? — ekdubis la docento.
— Ja se vi komencis — finu.
— Ĉu vi ne ofendiĝos? Kredu, mi pro plej bonaj intencoj.
Kaj citis:
Kaj post ili laŭtas mokoj: «Pro virin' li lasis nin, kun virin' pasigis nokton, mem fariĝis li virin'».6 |
Cvetkov paliĝis, Veresova ekridis.
— Kiel honesta homo, — deklaris Ĥolodilin, — la nomojn de miaj batalaj kamaradoj, portantoj de tiuj humoroj, mi ne diros.
— Kaj mi eĉ ne demandas! — respondis Cvetkov. — Por mi ĉio estas klara. Vi povas esti libera.
La rakonton de la komandanto Vlaĉjo aŭskultis atente, poste ekfumis kaj konsilis:
— Fajfu! Ĉi tie estas nur unu malfacilaĵo — Veresova postulas, ke ni kunprenu ŝin. Kaj rifuzi al ŝi ni, ĝenerale, havas nenian rajton...
Cvetkov pensis iom, same fumis kaj, malmilde fiksrigardante al Ustimenko, diris sian verdikton:
— Do, estos tiel: Veresova iros kun ni, kiel via... nu, amikino, aŭ fianĉino, aŭ... aŭ, unuvorte, vi kaj ŝi estas malnovaj amikoj. Ekde tiu ĉi horo mi al ŝi havas nenian rilaton, kaj tio estas ne kamuflado, sed vero. Ĉu vi min komprenas? Ŝajnigi mi ne scipovas. Iri per si mem por ŝi estos malfacile. Ŝi ne estu kiel, ĉu vi scias, fratino Danjo aŭ Manjo, amika knabino. Ŝi estu Veresova Vera Nikolajevna. Jen tiamaniere... Ĉu al vi klaras?
— Klaras, — ne tre komprenante, kiel ĉio ĉi sukcesos, respondis Ustimenko.
— Nu, kaj se klaras, do, eblas ankoraŭ legi iomete — nun kiam ankoraŭ estos okazo! — apetite diris Cvetkov kaj alŝovis al si pli proksime la lampon.
— Kion vi legos?
— Divenu laŭ la unua frazo...
Kaj Cvetkov, ĝuante kaj ĝojante, voĉlegis:
— «Estis la oka horo de mateno — la tempo, kiam oficiroj, oficistoj kaj alveturintoj ordinare post varmega, sufoka nokto banadis sin en la maro kaj poste venadis en la pavilonon — trinki kafon aŭ teon...»7
— Mi ne scias! — levis la ŝultrojn Vlaĉjo.
— «Ivano Andrejeviĉ Lajevskij...» — singarde legis ankoraŭ tri vortojn Cvetkov.
Vlaĉjo ĉagrene sulkiĝis.
— Ja vi estas kultura homo, — trankvile fiksrigardante Vlaĉjon, diris Cvetkov. — Pensanta kuracisto, «la dika intestaro», kiel esprimis unu mia amiko, «por vi estas malfermita libro». Kiel do vi tiel pri Ĉeĥov, ĉu?
Kaj subite kun angoro en la voĉo li ekkriis:
— Ĉu vi pensas, ke mi vin insultas? Min mem, Ustimenko. Malbone, stulte mi vivis. Ĉiam, vidu, mankas tempo.
Li glatumis la dorseton de la libro per sia granda mano kaj ordonis:
— Bone, dormu. Post la venko ni estos pli saĝaj!