Tri leteroj
Letero unua
«Kara, amata Aglaja Petrovna! El letero de la patro, tre lakona — Vi ja scias lian manieron skribi, — mi komprenis, ke Vi estas en hospitalo. Ĉu Vi estas vundita? Mi penis pensi pri forpermeso, almenaŭ por kelkaj tagoj al Vi en Moskvon, sed Vi ja komprenos, peti la konscienco ne permesis. Ĉe ni nun estas febra kaj urĝa laboro, kaj mia laboro estas responsa — mi ĉi tie havas nemalgrandan rangon de ekspedistino. Ĉu vi scias, kio estas tio? Ni, ekspedistinoj, laboras en la servo de sango. Ni ekspedas sangon por transfuzo tien, kie tiu sango estas necesa. Necesas ordinare tie, kie estas bataloj, kaj kiam estas bataloj, tiam oni la vojojn kaj pripafas kaj pribombas, sed la sango ne atendas, pli ĝuste, oni ĝin atendas — tiun valoregan sangon, sekve, ni, ekspedistinoj, «sur panjajn manojn», kiel ŝatas esprimi konata de Vi V. A. Ustimenko, peti preni nin ne rajtas. Tial ni spertas diversajn teruraĵojn sur tiuj militaj vojoj kun niaj valizoj. En la lastaj tagoj mi eĉ rajdi ellernis — oni donis al mi ĉevaleton, vilan, dikventran, kvietan, mi kun ĝi trotas sur niaj marĉoj. Noktoj nun estas blankaj, en mallumo ne eblas kaŝiĝi.
Iam mi tre timas, Aglaja Petrovna, ne koleru, ke mi tiel skribas.
Rulŝtonoj, marĉoj, nebulo, kaj minoj hurlas, kaj mitraloj pafas. Kaj ĉio ĉi kontraŭ mi — Banjo Stepanova — kaj mia valizo kun sango. «Estas malfacile sen kutimo», kiel diris ĉe ni unu soldato, kiam oni al li amputis la brakon.
Ĉu vi nenion aŭdis pri mia panjo?
Laŭ la letero de la patro al mi ŝajnis, ke li ion scias.
Skribu, mi petas, al mi ĉion, kion Vi scias, al mi ial ŝajnas, ke al ŝi estas malbone — al la panjo.
De Eŭgeĉjo mi ricevadas regulajn leterojn. Li estas en ordo kaj eĉ prepariĝas ien veturi por diserti.
Kio pri Vlaĉjo? Mi pri li nenion scias. Ĉu li plu estas en sia eksterlando? Se tio al Vi ne estas malagrabla, transsendu al mi tion, kion li al Vi skribas. Mi simple interesiĝas, ni ja iam tre amikis.
Eble, Vi scias, mi ja ne plu estas aktorino. Mi forlasis tiun okupiĝon. Kaj multon jam vidis dum la milito. Nun oni nomas min «fratino» — tio estas la plej bela el ĉiuj konataj de mi vortoj. Antaŭ kelkaj tagoj mi estis demetanta piedvestojn de vundito, li ne permesas, poste diras:
— Lasu ĝin al diablo, fratino, estas ĝene, miaj piedoj estas malpuraj...
Interalie, al tiu vundito mi donis mian sangon. Mi, vidu, havas la nulan sangogrupon, kaj li, tiu vundito, estis tute, kiel oni ĉe ni diras, «malbona». Sur unu brankardon oni kuŝigis lin, sur la duan min, ĉio estis en ordo. Nur mi treege malfortiĝis. Oni multe da sango prenis, ĉirkaŭ kvarcent kubetojn. Kaj mi en tiu sama tago ankoraŭ nekredeble laciĝis. Kaj matene oni alveturigis majoron Kozirev — cetere, li jam estas subkolonelo. Sapeisto. Konata. Nia Mikaelo Ivanoviĉ Rusakov venas al mi: tiel kaj tiel, diras, Barbara, vi ne ĉagreniĝu, necesos ankoraŭ de vi sangon pruntepreni. Nenio, diras, estos terura, ni al vi fiziologian solvaĵon injektos. Kaj por mi jam, honeste dirante, estis tutegale, mi eĉ ne komprenis bone. «En ordo, respondas mi, faru, mi fajfas!» Li eĉ sulkiĝis, Mikaelo Ivanoviĉ: «Kiele vi, Barbara, vulgare esprimiĝas».
Nun ambaŭ estas vivaj — kaj la soldato kaj Kozirev. Kaj la Kozirev-aj sapeistoj — ilin oni ĉi tie ĝuste tiel nomas «kozirevanoj» — portas al mi ĉiajn keksojn kaj ceterajn manĝaĵojn el lia ekstra porcio, por revenigi la «sangeton». Tial mi nun estas kvazaŭ en sanatorio.
Jen do en la libera tempo mi al Vi skribas.
Ĉio estis, Aglaja Petrovna, ĉion mi vidis. Portadis mi vunditojn, rampadis, trenadis vunditojn sur paltoj, sur treniloj. Ĝenerale, tio estas malfacila, ĉevala laboro, pro kiu doloras la lumbo kaj oni deziras ĝemi. Ankoraŭ mi estis rastisto, sanitara rastisto. La afero estas en tio, ke ĉi tie eblas perdi vunditojn, tro sovaĝa estas la naturo — holmetoj, marĉoj, ĉiaj diversaj branĉegoj, rulŝtonoj neatenditaj. Do ni iradis ĉene laŭ tiu vojo, laŭ kiu, ekzemple, estis atakanta la roto. Estas simple kaj utile.
Ĉu al Vi ŝajnas, ke mi skribas en ia malĝusta tono?
Mi ial malgajas, Aglaja Petrovna. Ĉu vi deziras, mi Vin iomete amuzos, skribos, kiel mi ankoraŭ printempe estis en banejo? Kiam al mi estas malgaje, mi tiun historion rememoras, fojfoje tio helpas. Eble, ankaŭ Vi ridetos?
Jen venis en banejon: nia fama kirurgia flegistino Anna Markovna — ŝi estas tre dika kaj portas viran trikitan subveston, — poste la «sanga servo» — ekspedistinoj Kapa, Tasja kaj mi. Tasja ĉe ni estas bela, ne eblas okulojn deŝiri — alta, longkrura, tute ne tia dikmalalta, kiel mi.
Kaj la banejo ĉe ni estas ne en terkabano, sed en tia tendeto. Duontendo, duonkonstruaĵo. Ni malvestiĝis, al Anna Markovna ni varmegan akvon verŝas, levis teruran bruon. Kapa brogiĝis kaj krias:
— Rassulov, donu pli malvarman. Ĉu vi freneziĝis?
Rassulov ĉe ni estas soldato, kiu estras aŭtoduŝan instalaĵon. Poste ĉio ordiĝis, la akvo ekiris normala, ni lavas la kapojn, diskutas, kiu kian figuron havas. La ĉefa juĝisto, certe, estas Anna Markovna: Tasja havas tro longajn krurojn, mi tro malgrandajn, Kapa havas tro deklivajn ŝultrojn.
— Kaj nun rigardu al mi, — diras Anna Markovna kaj ekstaras en pozo de statuo.
Ni konsiliĝas kaj verdiktas: necesas al vi, Anna Markovna, iomete maldikiĝi, vi havas tro Rubens-ajn formojn.
Tiutempe io subite ektondris, ekhurlis. Anna Markovna tuj ekkaŭris kaj sur la kvar piedoj — salt' en angulon. Ni ĉiuj — same kien ajn. Kaj Tasja klarigas:
— Tio, knabinoj, estas aeratako!
Ĝi denove bategas! Splitoj flugas, brikoj falas, ia feraĵo deŝiriĝis, fumo, incendio, el la tubo varmega akvo verŝiĝas. Anna Markovna krias:
— Knabinoj, al tranĉeoj!
Kaj ni ĉiuj estas nudaj, kaj en la korto neĝo falas. Kaj niaj vestoj estas nesciate kie, ĉiuj superŝutitaj. Ĉu vi imagas la situacion? Kaj jam nia Tasja la pordon malfermis kaj eksteren ekkuris, vaporo de ŝi iras. Kaj post ŝi Anna Markovna per mallongaj transkuroj salt'-salt', kiel rano. Kaj per emajlita bovlo la kapon kovris!
Poste Kapa ekkuris, poste mi — en littolo, kiel fantomo.
Certe, ni nenion komprenas.
Kaj la aviadilo ja antaŭlonge forflugis. Dum ni enordiĝadis — tiom da ridego estis, ne eblas eĉ al homoj rigardi. Ja ni nudaj en la neĝon saltis, en tranĉeon.
Anna Markovna filozofie rimarkis:
— Kaj nenio speciala. Mi, knabinoj, aŭdis, ke virinoj, kiam ili estas sen viroj, tre facile cedas al amasaj psikozoj. En tiu ĉi okazo estis amasa psikozo de timo. Kaj amasa infektiĝo je tiu psikozo.
Ĉu ne estas ridinde?
Ĉu mi neniom Vin amuzis per tiu ĉi historio, Aglaja Petrovna?
Se Vi scius, kiel malbone estas en mia animo!
Mi finas skribi. Venis Kozirev, li transdonas al Vi profundan riverencon kaj petas skribi, ke li multe pri Vi aŭdis kaj estus feliĉa iam konatiĝi. Tamen, li mem deziras alskribi de si kaj prenis de mi promeson, ke mi ne rigardos al lia alskribaĵo.
Mi kisas Vin, kara, amata Aglaja Petrovna.
Via Banjo.
Estimata Aglaja Petrovna! Mi feliĉas sciigi al Vi, ke Barbara Rodionovna antaŭ du monatoj, nome la 23-an de majo de tiu ĉi jaro, eltiris min sur trenilo el aventuro, el kiu, plej ofte, oni ne eliras vivaj. Tial mi nun duoble ŝuldas al Barbara Rodionovna pri tio, ke mi ekzistas en tiu ĉi mondo. Ie iam en tagoj de la paca vivo mi legis tian frazon: «Se vi bezonos mian vivon — venu kaj prenu ĝin». Tiujn belajn kaj fortajn vortojn mi adresas al Barbara Rodionovna, la plej bona homo el ĉiuj, kiujn mi iam renkontis sur militaj vojoj.
Sincere Via inĝeniero-subkolonelo Kozirev».
Letero dua
«Saluton, kara mia edzino!
La kamarado, kiu transdonos al vi sendaĵon kaj enmanigos la leteron, estas veselleŭtenanto Zvjagincev Alekseo Aleksandroviĉ, komandanto de destrojero «Serioza», sur kiu mi tenis mian flagon. Nun la supremenciita ŝipo estas direktita al riparo, kaj k-do Zvjagincev estis mallongdaŭre forpermesita al la familio en Kazano. Vi lin karesu, li havas malfeliĉon en personaj aferoj: mortis la patrino. En la aldonata sendaĵo estas mia ekstra porcio, ĉion ĉi vi devas manĝi: butero, konservaĵoj — gado en tomatoj, kukaĵoj. La cetero estas donaco de la komandantaro, la estraro hazarde eksciis, en kiaj vi troviĝis cirkonstancoj, kaj devige ordonis al mi transsendi al via adreso la aldonatan pakaĵon. Kio estas en ĝi — mi ne scias.
Kiel ni militas — al vi raportos veselleŭtenanto Zvjagincev. Li estas sufiĉe informita. Ĝenerale, vi povas lin fidi. La kamarado estas elprovita en bataloj kaj fortvola komandanto. Batalajn epizodojn rakonti mi ne scipovas, nur pri unu afero mi povas vin certigi — mi penas servi al la Sovetunio kaj esti merita je tia edzino, kiel vi. Pardonu, se mi mallerte esprimis.
La pereo de Alevtina kaj ŝia heroa konduto sub kalkano de la damnitaj okupaciantoj min tre afekciis. Mi eĉ vortojn ne trovas, por priskribi al vi mian staton.
Kio koncernas la instruistinon Okajomova kaj la libroteniston Averjanov, do mi ĉi tie ĝuste ne miras. Tro ofte ni supraĵe juĝas homojn kaj malantaŭ iliaj bagatelaj malvirtoj ne vidas la ĉefan esencon. Mi, laŭ la serva devo, havis okazojn konvinkiĝi pri tio.
Nun, kara edzino, klarigu al mi iun enigmon: venis al mia ŝipo antaŭnelonge tre bela juna virino, kapitano de medicina servo k-dino Veresova Vera Nikolajevna, kaj diris, ke ŝi turnas sin al mi kun granda kaj grava peto rilate de konata de mi militkuracisto Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko. Mi, certe, tre ĝojis, aŭdinte pri Vlaĉjo. Ŝi priskribis al mi la iron de la partizana taĉmento kaj karakterizis Vladimiron en tre bela aspekto, al kio mi, certe, same ĝojis, alian mi de li neniam atendis. Plue k-dino Veresova ankaŭ priskribis al mi Vladimiron kiel homon, ekmalsanintan je la renoj en batala situacio, kaj dum la konversacio deklaris, ke ŝi esperas pri mia helpo rilate de solvo de la demando pri militservado de Vladimiro en nia floto. Al mia demando — ĉu deziras tion k-do Ustimenko mem — k-dino Veresova V. N. respondis eviteme, kaj mi, pro ĝentileco, ne povis insisti. Samtiam ŝi deklaris, ke ŝi jam havis interparolon kun la estro de la sanitara departemento k-do Mordvinov, kaj ankaŭ kun la flagŝipa kirurgo general-majoro de m. s. profesoro k-do Ĥarlamov. Ili kvazaŭ ne estas kontraŭ, sed estus bone, se mi (t. e. Stepanov R. M.) «puŝus la solvon de la demando». Mi, memkompreneble, deklaris, ke «puŝi mi ne estas instruita», rezultiĝis eĉ malĝentile, sed mi ne povis min reteni. Skribu, mi petas, kara mia edzino, en kio tie ĉi estas problemo kaj kion diras pri tiu demando Vladimiro mem.
Resaniĝu kaj refortiĝu.
Mi kisas vin, ĉiam via
Rodiono Stepanov».
Letero tria
«Onjo mia, onklino!
Juĝante laŭ via degne ironia letero, vi min pardonis. Sed vi ankoraŭ ne scias, ke kiam oni min elhospitaligis, mi venis al vi en la trian konstruaĵon, sed ĉe vi tie estis okazanta iu rondvizitado kun profesoroj, kaj mi ne estis enlasita. Kaj la tempo estis limigita, kiel esprimas oratoroj. Kaj ankaŭ timis mi, ke oni min kaptos kaj metos reen, ja via nevo foriris el la hospitalo, kio nomiĝas, «restante sub suspekto». Nur, mi petas, ne maltrankviliĝu — mi estas sana kaj fartas bonege.
Mi ĝojos, se la persona vivo de Barbara ordiĝos. Sed skribi al ŝi pri tio mi ne intencas. Nu, se Kozirev, do Kozirev. Min tio tute ne koncernas. Ke ŝi estas brava — tion mi ĉiam sciis kaj neniom dubis pri ŝiaj homaj kvalitoj, kaj ke niaj sortoj disiris — kun tio nenion, onklino, eblas fari. Certe, kulpas nur mi, neniu alia, sed ja mi ne intencas iun kulpigi. Tial ni metu en tiu demando punkton. Kaj ne revenu al tio, kio estas decidita definitive por ĉiam.
Nun legu, kiel min renkontis ĉi tie mia estro — majoro de m. s. Oganjan Aŝĥen Ovanesovna. Se vi deziras ŝin imagi al vi — rememoru aspekton de normala malica maljuna sorĉistino; ŝi, cetere, mem scias, ke similas al fisorĉistino, kaj eĉ laŭforte per tio koketas.
Mi venas.
— Kapitano de medicina servo Ustimenko?
— Ĝuste tiel.
— Vladimiro Atanazijeviĉ?
— Tute precize.
— Ĉu la novelon de Ĉeĥov «Ioniĉ» vi legis?
— Legis.
— Tiaj doktoroj okazas ankaŭ en nia tempo, ĉu vi ne trovas?
— Ne trovas.
— Certe, ili estas ne tiom senkaŝaj akiremuloj kaj sian cinikecon tenas ĉe si, sed ili ekzistas. Kaj taktikon ili havas alian, kaj strategion. En milito ili, laŭ mi, havas unuan kaj ĉefan celon — resti vivaj.
— Mi ne konas tiajn, — diris mi.
— Ili uzas protektojn...
— Por kio?
— Por resti vivaj!
Tia stulta konversacio daŭris sufiĉe longe. Finfine mi esprimiĝis, ke Ioniĉ estas malaperinta ekzemplero, ne ebla en nia socio.
— Ĉu ne ebla? — interesiĝis Aŝĥen.
Kaj celumis al mi sian nazumon, kiun ŝi uzas, kiel duopan mitralon.
— Ĉu ne ebla? Kaj ĉu tion asertas vi? Vi, pro kiu min, maljunan virinon, vokis al si la estro de la sanitara departemento Mordvinov kaj komprenigis, ke iuj instancoj estas interesitaj pri tio, ke vi — Ustimenko — estu kontenta pri mi. Vi, kiu...
Ĉu vi imagas, onjo, kio al mi okazis?
Eble, al mi fariĝis ĝuste tio, kion forpasinta Prov Jakovleviĉ Polunin sufiĉe precize karakterizis kiel «kokinan histerion». Mi nun absolute ne memoras, kion mi kriegis, nur unu aferon mi memoras certe, ke la maljunulino numero du — Zinaida Mikaelovna Bakunina, nia terapeŭto, — vekiĝis trans sia vando kaj alportis al mi kuleron da bromo. Nun vi, mi esperas, komprenas, ke tutan tiun fiaĵon kun protekto al mi aranĝis ĝuste tiu tre bela Vera Nikolajevna Veresova, pri kiu al vi siatempe skribis Rodiono Metodjeviĉ. Tiun Vera-n mem mi ankoraŭ ne havis honoron vidi ĉi tie, ŝi estas ĉi tie en nia floto, sed kiam mi ŝin vidos, tiam mi jam kun ŝi parolos! Konversacios sincere!
Kaj dume (vi ne povas min ne kompreni, onklino) mi devis kaj devas per ĉiu mia paŝo pruvadi al la maljunulinoj, ke mi ne estas estonta Ioniĉ, ne Ostap Bender1 kaj, kiel ŝatas diri via edzo, honesta homo. Tio estas nefacila laboro. Ĝenerale, pruvi ke vi ne estas vi, ĉiam estas turmente, kaj ĉi tie estas simple terure, ankoraŭ sciante, kiaj estas miaj estrinoj.
Kaj nun — kiaj do ili estas?
Aŝĥen — la ĉefa estrino — estas tre seka en komunikado, severa, neparolema, sed sub tiu oficialeco kaj ĝentila malmildeco, sub la nazumo, kiun ŝi, tenante per la fingroj, celumas al la konversacianto, sub abrupta parolo kaj tute viraj manieroj nur stulta kreteno povas sukcesi ne vidi koron, plenan de kompatemo kaj vera helpemo, koron de kuracisto — pardonu, onklino — danke al Dio, de tia, kiel N. E. Bogoslovskij aŭ forpasinta I. D. Postnikov.
Tute sola en la mondo, pro volo de la sorto maljuna fraŭlino, neniam havinta kaj edzon, kaj infanon, ŝi neniam sciis, kaj ankaŭ nun, en maljuneco, ne scias, kion signifas vivi por si, kaj kvankam ŝi de neniu postulas ajnan abnegacion, tamen neniu povas labori ĉe ŝi malbone aŭ mezbone, ĉiuokaze sub siaj kapabloj. Kun homoj, laborantaj pro timo, sed ne pro konscienco, mia maljunulino numero unu estas absolute senkompata kaj nepetegebla. Kaj tiujn, kiuj laboras, ne ŝparante siajn fortojn, Aŝĥen ne rimarkas, opiniante, ke nur tia laboro estas normo, kaj fojfoje diradas ne sen malica ĝojo, ke nun estas milito, kaj la sindikata kolektiva laborkontrakto pri okhora labortago estas nevalida.
Kaj la maljunulino numero du estas mildega kaj ĉarmega estaĵo, malgranda, magra, interalie, bonega terapeŭto, sed tute malcerta pri si, tia, ke ĉiujn diagnozojn ŝi faras en demanda formo, ŝateganta Aŝĥen-on Ovanesovna-n, kun kiu la sorto konatigis ŝin jam en la jaroj de la intercivitana milito sur iu kirastrajno, kie Zinaida malespere enamiĝis al estro aŭ komandanto, pri kio Aŝĥen rememoradas ankaŭ nun, dirante enigme:
— Via fama senprudenteco!
Tamen sur la fingro de Zinjo estas geedziĝa ringo. Kaj ŝi ruĝiĝas, kiel ruĝiĝas, onjo!
Aŝĥen al mi pri ŝi rakontis tiel:
— Zinjo estis tre malriĉa kaj ĉiam malsata, ĉiam! Kaj ŝia patro — efektiva sekreta konsilisto — malbenis Zinjon, kaj, kiam ŝi plenumis sian minacon kaj forkuris por lerni, tiu sekreta konsilisto eĉ revenigis ŝin per la polico. Sed ŝi forkuris duan fojon, kaj ne por iĝi fama, ne, ŝi eĉ ne havis por tio kapablojn, ŝi nur deziris porti utilon al homoj. Kaj rekte el Sorbono ŝi venis en Mordovion — kiel zemstva kuracisto. Polica serĝento parolis kun ŝi malĝentile, car ŝi estis sub kontrolo pro mallojaleco, kamparanoj kuracadis sian sifilison ĉe popola resanigisto, kaj Zinjo ne havis lignon, por hejti la domon. Kaj havis nenian protekton, kian ekzemple havas vi, Vladimiro Atanazijeviĉ! Tute nenian...
Ĉu vi komprenas, onklino, kiele estis por mi tion aŭskulti? Kaj ree Ioniĉ. Ekzemple, tia konversacio:
Aŝĥen: — Kaj ĉu vi plu insistas, ke Ioniĉ-oj ĉe ni ne ekzistas?
Mi: — Plu insistas.
Zinaida: — Vi estas tre obstina, Vladimiro Atanazijeviĉ!
Aŝĥen: — Se oni deziras bonon al nia sovetia socio, tiam oni ne riverencu kaj ne flatu al ĝi. Ioniĉ-oj ekzistas. Ĉeĥov estis rare bona doktoro kaj scipovis vidi antaŭen. Ekzemple, vi estas juna Ioniĉ.
Mi: — Ĉu denove Ioniĉ?
Zinaida: — Rigardu al tiu junulo. Li eĉ estas mirigita!
Aŝĥen: — Kioma horo nun estas?
Mi: — Mi kulpas, mi preterdormis! Sed mi...
Aŝĥen: — Kiel mi supozas, Zinjo, Ioniĉ, verŝajne, same komencis sian ruliĝon sur deklivo per tio, ke malfruadis en sian malsanulejon. Li ne havis tie realajn interesojn, li entute havis neniajn interesojn, li nur amuzadis sin, kalkulante monbiletojn...
Zinaida: — Tranĉadis kuponojn...
Mi: — Mi ne komprenas, kia estas ligo inter mia malfruiĝo kaj tranĉado de kuponoj...
Aŝĥen: — Kaj kian vi havas aspekton, kapitano Ustimenko. Al vi estas hontinde rigardi. Vi ne trovis tempon por razi vin. Sur vi estas ĉifita tuniko, ĉifita kaj reĉifita. Kaj ĉu vi ne povas eĉ purigi viajn ŝuojn?
Mi (en vica fanfarona, impertinenta, abomena, ĝenerale ne karaktera al mi, sed tamen kokina histerio): — Nu bone, mi per ĉio estas malbona. Mi estas Ioniĉ, trafinta al vi laŭ protekto. Mia ĉefa ideo estas resti viva. Do aŭskultu nun, en kian embarason mi trafis...
Aŝĥen: — Ĉu vi aŭdas, Zinjo, li, evidentiĝas, trafis en embarason!..
Zinaida: — Tamen, eble, ni aŭskultos lin, Aŝĥen. Li tro nervoziĝas. Kaj rigardu, kia li estas pala. Eĉ iomete blua...
Mi: — Mi ne bezonas vian kompaton. Vi mem sendis min vespere en la regimentan punkton, kaj ĝuste tie...
Poste mi rakontas, kio nome estis tie.
Tio estas neseninteresa historio, onklino.
Ĉu vi imagas — iras grupo de niaj matrosoj el la marinfanterio. Inter ili estas vundito, sed vigla, paŝas mem, sen ajna helpo, kaj laŭte krias de tempo al tempo:
— Disiru, mi eksplodos! Disiru, mi eksplodas! Ne aliru proksime — danĝero por la vivo! Venigu medicinon kun sapeistoj...
Mi aliras al tiu matroso. Brava knabego, evidente drinkinta nemalgrandan dozon por vigleco kaj kuraĝo. Kiel poste evidentiĝis, li estas skolto el fama ĉe ni trupunuo de kapitano Leontjev, lia nomo estas Saĉjo Djakonov. Oni donis al li alkoholon jam post la okazintaĵo. Kaj la okazintaĵo, kiel klarigis al mi la eskortantaj la vunditon kamaradoj, konsistis jen en kio: en la ŝultron de Saĉjo trafis kvindekmilimetra mino kaj ne eksplodis. Eksplodi ĝi povas en ajna minuto, ĝia eksplodigilo estas el plasto, unuvorte ruza aĵo. La minon aŭ la eksplodigilon necesas forigi, sed tie ĉi sola kirurgio estas senforta, necesas partoprenigi sapeiston, kaj tian, ke li estu inteligenta.
Saĉjo ĉion ĉi elmalproksime konfirmas, penante ne gestadi.
Al li oni alportas tabakaĵon — li fumas, starante trans rulŝtonego, por ke, se la mino eksplodos, ne vundi aliajn.
Ni kunvokas konsiliĝon de la regimentaj kuracistoj, kaj dum nia konsiliĝo venas sapeisto, morna oĉjo el tiu speco de niaj oficiroj, kiujn oni neniam kaj per nenio povas ne nur mirigi, sed eĉ elirigi el la stato de kutima flegmo. Li aliris al Saĉjo, kaŭriĝis, pririgardis la eksplodigilon kaj deklaris ties tipon, kvazaŭ tio povis al io helpi. Ĉi tie estis kaj «duobla vo», kaj «naŭ», kaj kelkaj «a», kaj ankoraŭ diversaj artifikoj.
Mi demandas:
— Kaj kio?
Li respondas:
— Mi tiun ĉi eksplodigilon nun ne kaptos. Ĝi apenaŭ el la haŭto eliĝis. Necesas, ke vi la karnon por li pluen distranĉu, al tiu mara aglo, tiam ni la minon puŝos je ĝia okpluma stabiligilo kaj plenumos neŭtraligon. La homoj disiru, por ke, se ni eraros kaj ĝi eksplodos, neniu, krom ni tri, suferu.
— Kaj vi, — tion Saĉjo diras, — penu ne erari. Sapeisto eraras unufoje en la vivo, sed mi en via eraro partopreni ne intencas. Vi estu pli diligentaj.
Ni iris triope en la tendon. Matrosoj al Saĉjo el malproksime konsilas:
— Vi sub la piedojn rigardu, ne mispaŝu, Saĉjeto!
— Saĉjeto, via vivo necesas al la popolo!
— Saĉjo, amiko, konservu senmovecon.
Ni venis, mi lin sidigis. Li ridetas, sed pene. Blanka, ŝvito fluas. Nu, kaj mi rideti ne povas. Elstaras el lia ŝultro tiu okpluma stabiligilo, diablo ĝin prenu, kaj mi ĉiam pensas, kiel mi ĝin ne tuŝu. Kaj la sapeisto rekomendas:
— Vi, doktoro, estu singarda. Tiuj ĉi «kvindekaĵoj» havas sentemajn eksplodigilojn. En ajna sekundo ĝi povas el ni salaton fari.
Distranĉis ni per razilo sur nia Saĉjeto la vatjakon. Mi neniam pensis, ke tio estas tia turmenta laboro — distranĉi vatjakon. Poste la kamizolon ni malkudris. La mino eniris sub la haŭton rekte sub la skapolo, kaj la eksplodigilo apenaŭ videblis en la akselkavo. Donis mi al li grandan dozon da novokaino — al Saĉjo — kaj prenis la skalpelon. Tiam ankaŭ mi mem kovriĝis per ŝvito. Kaj la sapeisto gvidas:
— Ne, mi ankoraŭ ne povas kapti, miaj fingroj estas masivaj, vi, doktoro, ankoraŭ karnon al li tranĉu. Ne gravas, ke la suturo estos pli granda, tamen ni tri restos vivaj. Ĉi tie risko estas pravigebla kaj celkonforma...
Finfine tiu nigra plasta eksplodigilo tuta iĝis ekstere. Kaj tiam ĉu vi scias, kion al mi la sapeisto diris?
— Nun vi, doktoro, foriru: por la tria estas necelkonforme eksplodi, se estas eblo limiĝi per du.
Li min elpelis, kaj post minuto vokis reen: la eksplodigilo jam estis malŝraŭbita, kaj mia sapeisto, kies nomon mi ne eksciis kaj nun jam, verŝajne, neniam ekscios, kaj Saĉjo, kiel knaboj, estis pririgardantaj la internaĵojn de tiu eksplodigilo kaj disputantaj:
— Ĉu vi vidas, kian ĝi havas fuzeon?
— Ja tio estas nabo!
— Vi mem estas nabo, matroso. Jen, rigardu, memorfiksu: tio estas inercia perkutilo...
Kaj la neŭtraligita mino kuŝis sur la tabureto.
Mi prilaboris la vundon, surmetis suturojn kaj, dio min juĝu, donis al Saĉjo ĉirkaŭ cent gramojn da medicina alkoholo.
— Almanĝi per io, — petis mia Saĉjo. — Ĉe mi pro tiu aventuro apetito nun vekiĝis, kamarado doktoro...
Dum mi kuŝigadis mian Djakonov-on, la sapeisto malaperis, kunpreninte la minon. La amikoj de Saĉjo estis atendantaj min sur rulŝtonoj. Ili havis vodkon. Kaj sub plej tradicia «trinku ĝis la fundo, trinku ĝis la fundo» mi, onklino, via amata nevo, via bonkonduta knabeto Vladeto, ebriiĝis, kiel lasta mizerulo. Mi ne memoras, kion ni tie kriis, sur la rulŝtonoj, mi memoras nur, ke mi kune kun ĉiuj kantis «Sterniĝis la maro senfina», interkisis kun tiuj lipharaj albatrosoj, iradis kune kun ili al ilia komandanto, poste ilia komandanto kondukis min al sia estro, kaj tie, kiel al mi ŝajnas, mi ial donis solenan ĵuron eterne resti en la kadroj de la Milit-mara floto.
Poste mi tro longe dormis kaj, finfine, fanfaronis al la maljunulinoj, kia mi estas heroo.
Ĉu vi scias, kion diris Aŝĥen, elaŭskultinte la historion pri la mino? Ŝi diris kun rideto:
— Jes, kapitano Ustimenko, ĉi tie ne eblas voki laborprotekton!
Ĉio ĉi faris al ili nenian impreson.
Sed rilati al mi ili komencis iomete pli bone. Eble, eĉ tute bone, ĉiuokaze, pri Ioniĉ ili ne plu rememoras. Kaj en tiu malbona mateno Aŝĥen diris:
— Ĉu ni matenmanĝu kune? Eksidu, Ustimenko, ni trinkos teon! Palkin, Palkin, kie vi estas, ni deziras trinki bonan, fortan, varmegan teon kun oksikoka ekstrakto! Aŭ kun kondensita lakto. Kaj panon, Palkin, Palkin!
Kaj Palkin, onklino, sciu, tio estas neordinare ruza viro kun barbo, kiel ĉe Greĉjo Rasputin2, tre forta, sanulo, sed, vidu, tolstojano-nerezistanto, kiel li mem sin prezentas. Li estas brankardisto, li timas sangon, svenas ĉe vido de vundo, kaj ni neniel povas konvikti lin pri simulado. Miaj maljunulinoj sklave dependas de li, ĉar ili scipovas nek hejti fornon, nek trovi akvon, scipovas fari nenion, krom sia afero. Li, kanajlo, tion uzas. Do jen:
— Palkin, Palkin, ni trinku teon! Palkin, sed kie estas la sukero? Kiel — formanĝita, ankoraŭ hieraŭ estis multege da sukero! Kiel tiel — estis kaj nun ne estas, ne arogantu, Palkin! Ja neniu vin, Palkin, suspektas, kaj pri nenio ni al vi aludas, simple estas tre strange. Kaj ĉu kondensita lakto ne estas?
Aĥ, onjo, kara onjo, kiel mi malamas, kiam oni ofendas tiajn, kiel miaj maljunulinoj! Se vi scius! Al Palkin-oj nur necesas ne doni liberon, kaj ĉio estos en ordo.
Atinginte Palkin-on, mi lin vokis:
— Palkin, he, Palkin!
Li haltis. Sed ne returniĝis. Kio mi estas por li? Nur kapitanaĉo. Li eĉ siajn majorinojn ne timas.
— Palkin, — diris mi, — kiel vi staras?
— Mi neniel staras, — respondis Palkin. — Mi ne estas marŝa servanto. Mi ne devas stari antaŭ ĉiu ajnulo.
— Jen kio, Palkin, — diris mi al li. — Jen kio, kara mia kamarado Palkin. Unue, vi nun antaŭ mi ekstaros en atentopozo. Laŭ ĉiuj reguloj! Vi tion scipovas fari, mi vidis, kiel vi staris, kiam venis la estro de la sanitara departemento. Atenton, Palkin!
Li paliĝis. Verŝajne, tian aspekton havis Rasputin, kiam al li levis la manon Sumarokov-Elston aŭ Puriŝkeviĉ. Kaj tamen ekstaris en atentopozo. Kaj mi diris tiel:
— Vi, Palkin, estas normala simulanto kaj sentaŭgulo. Mi kontrolis, vi tute ne estas tolstojano. Vi estas simple kanajlo! Kaj ŝtelisto. Abomena ŝtelisto de la milita tempo. Se vi kuraĝos ŝteli de miaj majorinoj eĉ peceton da sukero, eĉ grajneton, mi vin kunprenos promeni al la unua frontlinio. Vi rampos la unua, kaj mi post vi. Kaj se vi haltos — mi vin mortpafos. Ĉu vi komprenas, Palkin?
— Komprenas, kamarado kapitano, — frapante per la blankaj dentoj, respondis Palkin. — Permesu plenumi?
Ial tro multe mi skribis al vi, onklino.
Kaj ĝenerale, ĉio iras ne tiom malbone, onklino! La maljunulinoj, certe, plu turmentas min per sia edukado, ili opinias, ke al nia generacio ne sufiĉas «moralaj principoj». Kaj mi, el ilia vidpunkto, estas nemalbona kuracisto, sed havas malbonajn manierojn (ho dio!), krias al ilia kompatinda Palkin, kiu (kial mi nur komencis zorgi pri ili?) eĉ muŝon ne ofendas, neniam ion ŝtelas kaj sen kiu ili eĉ minuton ne vivos, kaj krome — kiel ili opinias, miaj estrinoj, — estas tre malbone, ke mi ne havas fianĉinon.
— Al vi mankas retenanta elemento, — deklaris al mi foje Aŝĥen.
— Kial? — miris mi.
— Vin neniu kaj nenie atendas. Kaj poeto Simonov skribis: atendu min, atendu do!
— Ne skribis tion Simonov! — respondis mi.
Mallonge dirante, onjo, vespermanĝi mi nun devas kun ili, ili «firmigas» miajn moralajn principojn kaj ŝtopas min per ĉiaj vitaminoj. Iam estas interese, kaj iam enue.
Zorgu pri vi.
Se vi ne edziniĝus al Rodiono Metodjeviĉ, tiam mi, ĉe malesto ĉe mi de «moralaj principoj», tute povus al vi edziĝi. Bedaŭrinde, mi estas via nevo, tio estas iel malbone. Aliflanke, diferenco en aĝo inter ni estas ne tiom granda. Kaj kun paso de tempo mi edziĝus al aliaj, pli junaj, kaj mi kun miaj junaj edzinoj promenigadus vin, maljunan, en rulseĝo.
Skribu al mi, onklino! Onjo vi mia!
Vladimiro».