En la medicin-sanitara bataliono ĉe la maljunulinoj

Dum vica edifa konversacio pri moralaj principoj en medicino Palkin alportis flotan ĵurnalon «En vaĉo». Al Vlaĉjo estis ordonite voĉlegi la unuan paĝon de la komenco ĝis la fino, kvankam ĉion, kio estis tie presita, ili jam aŭdis per la radio. Unue Ustimenko malnete tralegis la paĝon per la okuloj. Li ĉiam tiel faradis, kaj Aŝĥen Ovanesovna ĉiam pro tio koleris.

Kaj nun li same koleriĝis.

— Nu! — kriis la fisorĉistino. — Tio estas ne kamaradece, Ustimenko! Ni atendas, sed li legas mem por propra plezuro. Mi ĉiam sciis, ke vi estas egoisto, Vladimiro Atanazijeviĉ...

— Tricent tridek mil homoj, — legis Vlaĉjo. — Kiele! En Germanio estas oficiale deklarita funebro.

— Vi al mi ne rerakontu, kiel en legoĉambro, vi al mi sinsekve voĉlegu, — ordonis Aŝĥen. — Li nin kiel stultulinojn traktas, ĉu vere, Zinjo? Li nin ne degnas per voĉlegado!

Zinaida Mikaelovna brogis sin per teo kaj konsentis, ke «ne degnas».

— Ja je dio, bonvolu! — ekkriis Vlaĉjo kaj, alŝoviĝinte pli proksime al la lampeto, komencis voĉlegi: — «Finrezulte la kontraŭofensivo ĉe Stalingrado transkreskis en ĝeneralan ofensivon de la tuta Sovetia Armeo sur grandega fronto ekde Leningrado ĝis la Azova maro. Dum kvar monatoj kaj dudek tagoj de la ofensivo la Sovetia Armeo en malfacilegaj kondiĉoj de vintro moviĝis okcidenten sur kelkaj sektoroj je 600–700 kilometroj, puriginte disde la malamiko la regionojn de la lando...»

— Ĉu vi iam aŭdis, kiel oni psalmas? — interesiĝis la fisorĉistino. — Aŭ ne aŭdis?

— Ne aŭdis! — diris Vlaĉjo. — Sed mi ne plu voĉlegos. Vi ĉiam estas malkontentaj pri mi!

— Vi, Vlaĉjo, ne havas artistan talenton, — diris Bakunina. — Eĉ mi pli bone ol vi voĉlegus.

Kaj ŝi per sia alta voĉeto komencis legi pri tankoj kaj kanonoj, pri kirasitaj transportiloj kaj aviadiloj, pri trofeaj obusoj kaj aviadilaj bomboj. Kaj la fisorĉistino aŭskultis kaj aprobe balancadis la longnazan kapon, kaj sur la muro de la terkabano balancadis la kapon ŝia ombro — eĉ pli timinde, ol Aŝĥen Ovanesovna mem.

— Per kio vi tie ĉiam knaras? — demandis ŝi Vlaĉjon.

— Ĉi tie kuŝas malmuntita pistolo, mi ĝin deziras munti. Ĉu ĝi estas via?

— Mia, — kapjesis Aŝĥen. — Mi ĝin malmuntis, sed kunmeti reen ne povas. Laŭ mi, tie estas multe da superflua.

— Ĉu vi tiel pensas?

— Mi estas certa.

Zinaida Mikaelovna per tremerinta voĉo legis pri la turna punkto en la historio de la milito. Kaj legis pri tio, ke en la fajro de la Stalingrada batalo la homaro ekvidis aŭroron de venko super la faŝismo. Kaj ankoraŭ pri tio, ke la germanoj skribas: «Ni perdis tamen nur Stalingradon, sed ne Breslaŭon aŭ Kenigsbergon».

— Stultuloj! — diris Aŝĥen. — Memkontentaj idiotoj! Ĉu vere, Vlaĉjo, Zinjo bone voĉlegas? Ŝi antaŭe deklamadis, kiam estis juna, «Frenezulon» de, ŝajne, Apuĥtin, kaj tion, ĉu vi scias, «Ŝakjamunion». Ĉu vi ne aŭdis? Iam Zinjo al vi deklamos!

Kaj ŝi montris, kiel Bakunina laŭtlegas versaĵojn. Por tio Aŝĥen Ovanesovna iomete globigis siajn nigrajn okulojn, tordis la buŝon, retropaŝis al la muro kaj ekkriis:

Jam enrompiĝis al mi,
Nin disdividis per muro,
Pikas al mia krani',
Faras folioj torturon...

— Petaloj! — korektis Zinaida.

— Ha! — minace graŭlis Aŝĥen. — Ha!

Krevas la brust' pro angor',
Dio, mi vane vin vokas!
Ĉie cejana horor'
Min persekutas kaj mokas!1

— Ĉu fortas? — demandis ŝi de Vlaĉjo.

— Fortas, vere fortas, — diris Ustimenko. — Mi eĉ timiĝis iomete.

— Mi povus ludi Otelon, — patose prononcis Aŝĥen, — se tio, certe, estus virina rolo. Kaj sciu, kara Vladimiro Atanazijeviĉ: mi tre ŝatas la malnovan skolon sur la scenejo, kiam teatro estas vera teatro, kiam oni siblas, kaj raŭkas, kaj ŝrikas, kaj kiam estas terure kaj eĉ iomete honte en la spektejo. Kaj nun, tiu «grilo sur kameno»...

Ŝi svingis la manon.

Zinaida Mikaelovna ne konsentis.

— Nu, ne diru tiel, Aŝĥen, — diris ŝi timide, — aktoroj — tio estas neforgesebla. Ĉio estas simpla, kiel la vivo mem, kaj samtempe...

— Teda, kiel la vivo mem! — ekkriis Aŝĥen. — Ne, ne, kaj ne disputu kun mi, Zinaida, tio estas por ideaj asizaj advokatoj kaj tiaj anĝeletoj, kiel vi en la juneco. Arto devas esti arda, jen tia!

Kaj, por Vlaĉja sufero, ŝi denove deklamis:

— Vi iru for, — min markis stampo de pasi'...
De am' mi estas filo, katenita
De la pasi' momenta malbenita.
Por la moment' mi sangon verŝos el la kor'...
Por ĝi mensogos mi!
Vi iru for!2

— Jen, ankaŭ al Palkin plaĉas! Ĉu plaĉis, Eŭgrafo Romanoviĉ?

— Kio en tio povas plaĉi, — morne respondis Palkin, metante varmigitan bolkruĉon sur la tablon. — Entute nenia senco estas, sola maldecaĵo... Kaj kiel vi povas, jam nejunaj virinoj...

Li ĉiam nomadis siajn estrinojn en pluralo.

— Palkin deziras nin engaĝi en la sinon de la eklezio, — kun suspiro diris Aŝĥen. — Aŭ en sekton. Vi, ŝajne, estas saltulo, Palkin?

Kaj al Vlaĉjo ŝi kriis:

— Ŝmiru buteron pli dense! Pli alte! Pli dike ŝmiru buteron, vi abomene aspektas, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi tion ne toleros kaj eĉ plendos al via onklino. Vi ja scias, kia mi estas intrigemulino...

Palkin aldonis brullignon en la feran hejtofornon, malhelruĝa flamo por momento prilumis lian Rasputin-an barbon, la sangajn lipojn, la blankajn dentojn, la rabistajn ciganajn okulojn. En la longa tubo aŭdiĝis fajfo, Zinaida Mikaelovna ekparolis langvore:

— Mi memoras, en Nico mi iam aĉetis tri blankajn rozojn. Mirindaj tie estas rozoj. Kaj sur la tombo de Aleksandro Ivanoviĉ Herzen...

— Jen via pistolo, — diris Vlacjo al la fisorĉistino. — En ĝi ne estas ajnaj superfluaj pecoj, Aŝĥen Ovanesovna. Nur vi mem ĝin ne malmuntu.

— Ĉu vi gin ŝargis?

— Ŝargis.

— Tiam metu ĝin en la pistolujon, kaj la pistolujon metu sur la breton super mia lignolito. Mi ne ŝatas tuŝi tiujn revolverojn. Kaj la Zinjan vi same pririgardu, ĉe ŝi tie, eble, jam musoj elkoviĝis, ŝi ĝin eĉ unu fojon ne tuŝis... Zinjo, faru al Vladimiro Atanazijeviĉ buterpanon, li ne scipovas...

Trinkinte teon kun lakto, Aŝĥen Ovanesovna volvis por si grandegan memfaritan cigaredon, enmetis ĝin en cigaredingon el vitroplasto kun gravuritaj ornamaĵoj, faritaj de helpkuracisto Mitjaŝin pri milit-medicinaj temoj, eligis al la malalta plafono tutan nubon da tabaka fumo kaj revenis al la problemo, de kiu komenciĝis la hodiaŭa konversacio, — pri konduto de kuracisto en diversaj malfacilaj vivaj cirkonstancoj.

— Decidemo kaj ankoraŭ decidemo! — minace movinte la brovojn, prononcis Aŝĥen Ovanesovna. — Jen, bonvolu aŭskulti, Vladeto, pri kazuistika kazo kun fama pediatro Rauchfuß3: la gepatroj kategorie malpermesis fari al la infano trakeotomion. Rauchfuß ordonis al brankardistoj ŝnuri la gepatrojn kaj, certe, savis la infanon. Idioto juristo, elpaŝinta en la peterburga jura societo, kvalifikis la konduton de la profesoro Rauchfuß kiel duoblan krimon: malliberigo de la gepatroj kaj kaŭzado de korpa damaĝo al la infano. Ĉu vi aŭdis ion similan?

— Idiotojn oni ne semas kaj ne rikoltas, ili mem kreskas, — diris Ustimenko. — Mi legis, ke jam en nia jarcento profesoroj de la pariza medicina fakultato indignis pri faktoj de kuracado de sifiliso. Ili asertis, ke «estas malmorale doni en la manojn de la homoj rimedon droni en malĉasto». Mi ne eraras, mi havas bonan memoron...

Li direktis flanken la pistolon TT de Bakunina kaj klakis per la perkutpinglo.

— Estu pli singarda! — petis Aŝĥen. — Kial ĉiuj knaboj tiel ŝatas ludi soldatetojn?

— Ja nun estas milito! — trankvile respondis Vlaĉjo. — Ĉu vi forgesis?

— Kaj vi estas impertinentulo! — diris la fisorĉistino. Kaj transiris al la temo, kiu ĉiam maltrankviligadis ŝin, — tion ŝi nomadis «diagnoza komforto». La juna generacio de kuracistoj, asertadis Aŝĥen, ne scipovas efektive «inspekti» malsanulon, ĝi plene fidas al laboratoriaj kaj instrumentaj metodoj de esplorado, kiuj dorlotas la kuracistojn, iliaj sensorganoj perdis necesan akrecon, la vidkapablo malfortiĝis, la flarsenton ilin preskaŭ ne uzas...

— Jes, jes, certe, — kapjesis Bakunina, miksante ludkartojn antaŭ paciencludo. — Certe. Profesoro Besser prave asertis, ke variola malsanulo odoras je ŝvita ansero.

— Sed de kie mi sciu, kiel odoras ŝvita ansero? — miregis Vlaĉjo. — Nin pri tio neniu iam ajn instruis. Kaj por kio...

Sed ambaŭ maljunulinoj, kiel ĉiam, ne permesis al li diri eĉ vorton. Tamen ili mem lin edukadis, ili al li konsiladis, ili lin plenigadis per ĉio, pri kio ili pensis mem, kion ili spertis kaj travivis. Interŝanĝante, kiel al ili ŝajnis, enigmajn rigardojn, ili traktis lin, kiel Makarenko siajn junajn deliktulojn4, ili havis ian metodologion de influo al li, ili opiniis lin obstinulo, tre ofendiĝema, ili havis al li siajn «alirojn», iomete kiel al nerva malsanulo. Kaj subite li komprenis: ili ambaŭ neniam havis infanojn — jen kio! Kaj ĉi tie, en tiu Arkta regiono, ili kvazaŭ trovis por si filon...

— Manĝu vitaminojn! — ordonadis unu.

— Trinku koniferan tizanon, — insistadis la alia.

— Ne malutilu al la okuloj per malbona lumo! — koleradis Aŝĥen. — Vi estas kirurgo, vi devas havi bonan vidadon.

— Ne ŝutu tiom da pipro en supon, — per alta voĉo petadis Bakunina. — Kion vi faras kun vi?

— Por kio vi fumas?

— Ĉu vi, ŝajne, trinkis vodkon, kapitano Ustimenko?

— Ne indas maĉi sodon, vi alkalizas la stomakon.

— Kial vi havas grizan vizaĝon?

— Ĉu vi skribis leteron al via onklino?

— Ĉu vi iam okupiĝos pri viaj renoj?

Jam, danke al dio, forpasis la periodo, kiam ili deziris lin edzigi. Zinaida Mikaelovna, vidviniĝinta, kiam ŝi estis tute knabino, insistis pri tio, ke nur en «feliĉa geedzeco homo plene malfermiĝas». Oganjan kredis al la vortoj de la amikino.

— Vi ja komprenas, Vladeto, — diris ŝi foje al Ustimenko, — kun mia aspekto mi ne povis kalkuli pri ies favoro. Nun mi jam iel nobliĝis — en vera fisorĉistino estas siaspeca ĉarmo de malbeleco, — sed kiam vi aĝas dudek jarojn kaj de vi ĉiuj forĵetiĝas, tiam edzineco imagiĝas kiel sorto de filistrinoj. Sed vi ne devas preni de mi ekzemplon. Vi devas ekami sinforgese, pasie, por la tuta vivo. Kial vi ne ekamu Katinjon? Ŝi estas serioza kaj nestulta knabino, kun via helpo kun tempo el ŝi kreiĝos nemalbona doktoro...

Vlaĉjo timigite strabis al Oganjan: kial subite Katinjo? Kial ne dika Kondoŝina? Kial ne Nora kun ŝiaj harligoj kaj inklino al gitaro? Kion ili de li deziras — la maljunulinoj?

— Lasu lin, Aŝĥen, — konsilis Bakunina. — Li havas korinklinon, pri kiu li silentas.

— Li ne havas korinklinojn! — ekkriis Oganjan. — Memkontenta knabaĉo, jen kio li estas. Mi konas tiun tipon, ili ne scipovas ami. Kapraj tiriĝoj — jen kiel tio nomiĝas...

— Ja ne deziras mi edziĝi, — plende diris Vlaĉjo. — Kia vi estas, je dio, Aŝĥen Ovanesovna, fortvola komandanto. Vi decidis min edzigi, kaj fino. Kaj kio estas kapraj tiriĝoj?

— Vi ĉiuj estas virkaproj! — diris Aŝĥen. — Virkapraj tiriĝoj, jen kiel!

Finfine la ideon pri edziĝo ili forlasis, sed tiam en iliajn kapojn venis, ke li devas verki disertaĵon. Verki, veturi kaj defendi. Al tiu ideo ili revenadis ĉiutage. Sed li ne havis tempon kaj ne deziris preni temojn, per kiuj lin litere superŝutadis Aŝĥen. Foje, koleriĝinte, li demandis ŝin:

— Laŭ mi, vi tre ŝatas Ĉeĥov-on, ĉu?

— Jes, ŝatas, — streĉiĝinte, respondis Oganjan.

— Jen, aŭskultu, — diris Vlaĉjo kaj voĉlegis el la «Teda historio» pri tio, kiel juna doktoriĝa kandidato venas al profesoro por temo. «Mi tre ĝojas esti utila, kolego, — legis Vlaĉjo, — sed unue ni interkonsentu pri tio, kio estas disertaĵo. Sub tiu vorto oni konvencie subkomprenas verkon, konsistigantan produkton de memstara kreado. Ĉu ne? Sed verko, skribita laŭ aliula temo kaj sub aliula gvido, nomiĝas alie...»

Aŝĥen Ovanesovna ruĝiĝis kaj nomis Vlaĉjon «malfacila homo». Kaj al Zinaida Mikaelovna li plendis, kiam ili estis solaj:

— Ni kun niaj edifaj konversacioj kondukis nian knabon ĝis morala krizo. Suspektinte lin komence pri elementoj de karierismo, ni ne rimarkis en li la koron de princo Miŝkin. Nun ni ĉion ĉi devas solvi, ĉar li ne estas adaptita por la vivo...

Pro ĉio ĉi eblis freneziĝi.

Eĉ pri lia uniformo ili okupiĝadis kvarmane. Elpensinte pri Miŝkin, la doktorinoj kun grandaj por si malfacilaĵoj vestis kaj piedvestis Vlaĉjon per ĉio nova kaj eĉ luksa — la maljunulinojn oni ĉie tiel amis, ke al ili neniu rifuzadis pri io ajn, — kaj nun Ustimenko paradis en bonege tajlorita flota tuniko, li havis mantelon de speciala fasono, havis dandan palton, eĉ kaskedon al li alveturigis Aŝĥen el la baza vestostaplo. Memkompreneble, lin embarasis tiuj zorgoj, li ĝeniĝis, kiam la maljunulinoj en la naskiĝtago donacis al li cigaredujon, anticipe aĉetitan en Moskvo kaj transportitan kun oportuna okazo al la floto, ĝis tiom ĝeniĝis, ke li eĉ bruskis.

Fojfoje li malamadis ilin ambaŭ, kaj ili ambaŭ ĉe li miksiĝis: la nazo de Aŝĥen kaj la alta voĉo de Zinaida Mikaelovna, la nazumo de la fisorĉistino kaj la paciencludoj de Bakunina apartenis al unu sama homo. Tiun homon, elturmentintan lin per la zorgemo, li ne povis elteni, sed la maljunulinojn li amis respekte, karese kaj gaje. Amis ankaŭ nun, kiam li aŭskultis tion, kion li bonege sciis...

— Sergio Petroviĉ Fjodorov, — kun signifo en la voĉo prononcis Aŝĥen, — vi lin, Vladeto, ne konis, do li rekomendis tre sprite kaj saĝe: en sia strebo pli bone kuraci homojn post unu aŭ du jarcentoj ne tranĉmurdi siajn samtempanojn...

— Eble, tio estas sprita kaj saĝa, — diris Vlaĉjo, — sed por ni, kirurgoj, en tio estas io danĝereta. Esence...

— Sed ĉu vi deziras tranĉmurdi? — demandis Aŝĥen.

Tiutempe ekpepis la zumilo de la kampa telefono. Oganjan levis la parolilon kaj per vira voĉo diris:

— «Siringo» aŭskultas. Jes, kamarado kolonelo, estos plenumite. Ĉu ekskluzive al ni? Bone, ni estos pretaj.

Ŝi leviĝis, miksis la kartojn de la paciencludo de Zinaida Mikaelovna, tiris Vlaĉjon je la haroj kaj ordonis:

— Ni iru. Tuj estos vunditoj. Multe. Ni iru prepariĝi.

Kaj kante prononcis sian ŝatatan verson el «Iliado»:

— «Multajn soldatojn valoras resanigisto grandlerta». Ĉu vi estas grandlerta resanigisto, Vlaĉjo?

— Ne, — diris Ustimenko. — Sed mi lernas.

La tutan nokton, kaj la tutan tagon, kaj la duan senfinan nokton la kuracistoj de la medicin-sanitara bataliono 126 pasigis sur la piedoj. Multfoje dum tiu freneza tempo flegistino Kondoŝina faradis al Aŝĥen Ovanesovna injektojn de kafeino. La kuracistoj laboris sur ĉiuj tabloj. La helpkuracisto Mitjaŝin en la fino de la dua nokto perdis konscion, oni zorgeme eltrenis lin al frosto. Rekonsciiĝinte, Mitjaŝin tre konfuziĝis kaj, flava, kiel sterila tuko, denove revenis en la operaciejon. En tiu sama minuto Ustimenko ekvidis Vera-n Nikolajevna-n Veresova-n, alveturintan kune kun kuracistoj de plifortiga grupo. Ŝi eniris, elstariginte antaŭen la manplatojn, rozkolora pro malvarmo, afereme gaja, ekscitita.

— Saluton, Vladimiro Atanazijeviĉ! — kriis ŝi al li.

Li nur ĵetis al ŝi malsimpatian rigardon per la okuloj elturmentitaj kaj ruĝiĝintaj, kiel ĉe kuniklo. Ne gravas, poste li al ŝi ĉion diros. Sed, certe, tute nenion li diris. Tutsimple ne sukcesis, ĉar komencis Vera:

— Vi tiel kondutas, kvazaŭ mi vin instalis en Almaaton5, — ekparolis ŝi, per brilantaj, humidaj kaj feliĉaj okuloj fiksrigardante al Vlaĉjo. — Vi paŭtas, vi al mi ne skribis, vi kondutas kiel ofendita. Sed kion mi al vi faris malbonan? Vi estas en medicina bataliono, sur varmega sektoro, vi havas bonegajn estrojn, kiel vi impertinentas ne danki min?

— Kaj vere, Vlaĉjeto, vi devas esti danka al kapitano Veresova, — diris tute ĉion forgesinta Aŝĥen. — Ĉu al vi ĉi tie estas malbone?

La lacaj doktoroj el la plifortiga grupo, laŭte interparolante, manĝis salaton «kun freŝa cepo» kaj trinkis teon en malalta terkabano-manĝejo. Palkin, jam sukcesinta ŝteli antaŭ la okuloj de Vlaĉjo tri ladskatolojn de konservita kolbaso kaj tre timanta senmaskigon, estis troigite afable regalanta la gastojn. Vera Nikolajevna, postulinte de Nora ŝian gitaron, ekkantis la flotan kanton:

Mi scias, amikoj: mi mortos sen maro,
Kaj maro ne vivos sen mi...

Ŝi kantis bone, tiel bone, ke Zinaida Mikaelovna eĉ ekkriis:

— Vi devas lerni, karulino! Vi havas veran senton!

— Sento ne sufiĉas, — ekridis Vera Nikolajevna. — Senton havas centmiloj, sed da veraj kantistinoj estas dekoj...

Alkuris flegistino Kondoŝina, sciigis, ke komenciĝas neĝblovado, kaj pro tiu neĝblovado tie, ekstere, ĉiuj eksentis sin ankoraŭ pli komforte. Krome ŝi alportis paketon, Aŝĥen ĝin solene malfermis, laŭtlegis ordonon pri promocio de ŝi kaj Bakunina al rango de subkolonelo de m. s., kaj de Ustimenko — al majoro. Kaj ĉiuj vidis, kiel kaj ŝi, kaj Zinaida Mikaelovna ĝojas pri Vlaĉjo. Je tio oni decidis drinki, kaj Palkin estis sendita en la terkabanon de Aŝĥen por botelo da portovino.

— En mia flasko estas alkoholo, — diris la estro de la plifortiga grupo kirurgo Stupin. — Se ni ĝin diluos...

Stare ili drinkis je la subkoloneloj kaj majoro. Kaj Vera Nikolajevna tiutempe ne deŝirante rigardis al Ustimenko. Kaj ankaŭ Aŝĥen rigardis al li. Tre nelaŭte ŝi diris al Bakunina:

— Mi hodiaŭ rigardadis al li fojfoje en la operaciejo, kiam iris la torento. Kaj hodiaŭ kaj hieraŭ. Li estas energia, rapida, singarda, pensema. Kia lerteco, Zinjo. Mi en liaj jaroj estis simple malseka kokino. Kaj ĉu vi scias, pri kio mi pensis?

— Pri kio? — kiel ĉiam timide interesiĝis Zinaida Mikaelovna.

— En tiu lerteco estas jam iomete da nia senmorteco. Ekzemple, li kliniĝas tute kiel mi, kaj mi tion faras, kiel nin instruis Spasokukockij. Ĉu vi kaptas mian penson?

— Kaj palpas li en mia maniero, — definitive timidiĝinte, sed tamen rigardante rekte en la okulojn de Aŝĥen Ovanesovna per siaj malgrandaj, helaj, radiaj okuletoj, diris Bakunina. — Mi al li dufoje diris, ke tiel estas pli oportune, kaj li finfine konsentis...

— Obstina! — admire rigardante al Vlaĉjo, diris Aŝĥen.

— Tre, tre obstina! — konfirmis Zinaida Mikaelovna. — Kaj vidu, li jam estas okupita. Jam disputas kun Stupin. Ĝentile, sed disputas...

Kaj Vlaĉjo vere disputis, ili lin bonege konis.

— Ĉu eblas, ke mi restos ĉe vi? — demandis Vera Nikolajevna, alsidiĝante al Aŝĥen. — Ĉu vi ne kontraŭos? Ja mi estas diversflanka kamarado, kun mi ankaŭ en mastrumado estos ideala ordo.

Tiutempe ŝi rigardis al Vlaĉjo, kiu per la tenilo de forko estis premdesegnanta sur la laktolo situon de fremda korpo en la humero de la operaciita hodiaŭ nokte ĉefserĝento Monasenko. Kolonelo Stupin estis morne aŭskultanta kaj penis obĵeti, sed Vlaĉjo ne permesadis al li.

— Ĉu vi opinias, ke en mia mastrumaĵo estas malordo? — demandis Aŝĥen.

— Ne, kial do, vi havas modelan medicinan batalionon, sed mi ankaŭ en tiu tereno povas al vi helpi.

Aŝĥen silentis.

— Ĉu mi povas esti kun vi sincera, kiel kun propra panjo? — karese demandis Vera. — Ĉu vi permesos, Aŝĥen Ovanesovna?

La maljunulino kapjesis per la granda kapo.

— Mi freneze amas tiun ĉi homon, — almontrinte Vlaĉjon per rigardo, flustre diris Veresova. — Mi amas lin pli ol la vivon, pli ol la gepatrojn, pli ol min mem. Mi pretas pro li akcepti mizeron, mi pretas iri kun li ĝis mondrando...

— Mondrando ne necesos, — kun sia karaktera, kriĉa akĉento penseme prononcis Aŝĥen. — Kaj mizero ne necesos. Tiu ŝipo bezonas grandan profundon, el Ustimenko rezultos neordinara kuracisto. Jam nun li prezentas per si fenomenon...

— Ĉu fenomenon? — per solaj lipoj ripetis Vera, kaj ŝiaj vangoj kovriĝis per intensa ruĝo.

— Fenomenon, jes! Kaj ne kompreni tion povas nur tre stultaj homoj. Tial vi, Vera Nikolajevna, nenion riskas, donacinte al li vian senton...

Ŝi kun malmilda intereso celumis al Vera sian nazumon:

— Pri kapabloj de kamarado Ustimenko oni scias en nia sanitara departemento, lin oni jam plurfoje invitadis en la bazan hospitalon, vi tion, plej probable, scias. Generalo Ĥarlamov estas tre interesita pri lia plua sorto. Kaj Aleksandro Markoviĉ Levin6, kiu, kiel vi scias, estas grave malsana, diris al mi, ke Ustimenko lin tute ĉarmis...

Vera silentis, mallevinte la okulojn: ŝi eĉ iomete timis. Kaj Aŝĥen daŭrigis, kvazaŭ legante ŝiajn pensojn:

— En tiu ĉi milito, mia karulino, ĉio estas ne tiom simpla: estas generaloj, kiuj okupas postenojn de kapitanoj, — eble, mi iomete troigas... Sed estas kapitanoj, kiuj eniros en Berlinon kiel generaloj, kaj eble eĉ marŝaloj, kaj en tio mi neniom troigas. Mi kredas je tiu supera justeco, kara Vera Nikolajevna, kvankam al generalo sur kapitana posteno ŝajnas, probable, alie. Ĉu vi konsentas kun mi?

Veresova rapide kapjesis. Ŝi komprenis ne ĉion. Ŝi nur komprenis, ke Vlaĉjo eniros en Berlinon kiel generalo. Kaj ŝi eĉ fermis la okulojn por momento, tiel ŝi ekĝojis pri li.

— Tia homo, kiel Ustimenko, bezonas bonan edzinon, — aŭdis ŝi. — Por li ĉio estas tro serioza, ĉu vi komprenas? Li serioze rilatas al la vivo.

— Kaj per kio mi por li malbonas? — malrapide ridetis Vera Nikolajevna. — Ĉu mi estas stulta? Ĉu malbela? Kaj profesion, interalie, Aŝĥen Ovanesovna, ni havas saman...

— Ĉu vere? — silentinte iom, subite demandis Aŝĥen. — Ĉu ankaŭ vi estas doktoro?

«Ĉu ŝi freneziĝis? — timigite kaj kolere pensis Vera. — Nu, atendu, maljuna fisorĉistino!»

Je la unua horo posttagmeze, kiam la neĝblovo iom kvietiĝis, la plifortiga grupo forveturis al la marponto, kaj de tie al la ĉefa bazo — per leĝera ŝipo. Ustimenko ne adiaŭis Vera-n, li tiutempe estis laboranta en pansejo. Aŝĥen Ovanesovna rigardis, kiel li tie komandas, kun plezuro aŭskultis, kiel li ekskoldis subite mallertan flegistinon Sonjo Simakovskaja, aldonis al Sonjo ankaŭ de si mem kaj direktis sin laŭ la granitaj glaciiĝintaj ŝtupoj al sia terkabano. Kun peno malferminte la pezan, glaciiĝintan pordon, ŝi demetis la vatjakon, ekfumis cigaredon el donacita hodiaŭ de Stupin bela skatolo, suspiris kaj diris al Bakunina:

— Estos nia virĉevaleto jungita, Zinjo! Jam eĉ ŝi, tiu belulino, komprenas, en kion kun tempo elkreskos tia persono, kiel nia Vlaĉjo. Kaj mi, stulta kaduka maljunulino, ne retenis min kaj ankoraŭ enverŝis oleon en fajron. Vi, probable, ne scias pro via sankteco, sed ekzistas virinoj, kiuj sincere, kun tuta pasia ardo, freneze amas sukceson. Jes, jes, tiaj ekzistas! Ili amas nur sukceson kaj povas iri al sinoferado por prospero...

Bakunina miksis la kartojn kaj ekkriis:

— Vi min simple timigas, Aŝĥen!



1. El versaĵo «Frenezulo» (1890) de A. Apuĥtin (1840–1893), iam tre populara ĉe deklamistoj.
2. La tradukinto sukcesis trovi nek la nomon de la versaĵo, nek ties aŭtoron. Eble, la versaĵo estis elpensita de la aŭtoro mem de la romano.
3. K. A. Rauchfuß (1835–1915) — unu el la unuaj pediatroj de Rusio, germandevena.
4. A. S. Makarenko (1888–1939) — elstara sovetia pedagogo, verkisto. Li kreis laboran kolonion por neplenaĝaj deliktuloj, en kiu li en praktiko elprovis la ellaboritan de li eduk-pedagogian sistemon, donintan bonegajn rezultojn.
5. Almaato — tiama ĉefurbo de la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko, profunda malfronto, kien evakuiĝis multaj homoj kaj institucioj.
6. Protagonisto de alia romano de Jurij German — «Subkolonelo de medicina servo» (1949).