Estas apud Kievo malsanulejo...

Ĉe la komandanto sidis britaj admiraloj kaj la supera estraro de tiu konvojo, kun kiu revenis «Puŝkino». La peza pordo ofte malfermiĝadis, kaj tiam en la akceptejo estis aŭdeblaj ekscititaj voĉoj de la aliancanoj kaj malsimpatiaj, mallongaj, akraj replikoj de la komandanto. La adjutanto en tre mallonga tuniko kun penema kaj diligenta vizaĝesprimo respekte refermadis la pordon, kaj denove en la akceptejo estiĝadis senbrua kaj solena atmosfero, nur aŭdeblis, kiel fajfetas vento sur montetoj, tie, trans la granda fenestro, kaj foliumas paperojn en dosierujo la superŝutita per aferoj diketa adjutanto.

La horloĝo batis la duan horon, kiam la aliancanoj foriris. Vlaĉjo rimarkis, ke tiu admiralo, kiu estis malpli alta, trairis la akceptejon ruĝega, ne levante la okulojn. Kaj iranta sekve post li ĝibeta bluokula maljunulo — veselkapitano — diris laŭte, evidente ne pensinte, ke lin povas kompreni la rusoj, tre klare, kun furiozo en la voĉo:

— Estu damnita tiu tago, kiam mi iĝis milita maristo!

La aliaj angloj returniĝis al li, sed li nur forsvingis iliajn klukantajn ekkriojn kaj malaperis en la koridoro. Sur la tablo de la adjutanto ekbrulis lampeto, kaj Ustimenko eniris en la kabineton, kie per blu-grizaj ondoj naĝis fumo de pipa kaj cigara tabako kaj kie kelnerino Zoja el la salono estis kunmetanta sur la pleton teajn glasojn kaj ne finmanĝitajn de la gastoj sandviĉojn. La komandanto estis kolere malfermanta la fenestron. Haltinte ĉe la pordo, Vlaĉjo sukcesis rimarki liajn ankoraŭ kolere kuntiritajn brovojn kaj la manon, deŝiriĝantan de la fenestra riglilo.

— Bonan tagon, majoro, — diris la admiralo, malferminte finfine la fenestron kaj eksidante sur la fenestrobreton. — Venu ĉi tien, alie eblas sufokiĝi ĉe mi post la amika konversacio. Eksidu. Ĉu vi ripozis?

Li parolis rapide, evidente ankoraŭ ne trankviliĝinte post la «amika konversacio», lia vizaĝo brulis, kaj la okuloj briletis per malbonkora lumo. Ustimenko raportis ĉion, kio necesis formale, la admiralo kapjesis, ankoraŭfoje invitis eksidi. Dum ioma tempo li rigardis malproksimen, al la golfo, poste la sulko inter liaj brovoj glatiĝis, la okuloj ekbrilis per tiel karaktera al li esprimo de kolera humuro, kaj li subite demandis:

— Ĉu vi, doktoro, antaŭlonge legis la «Ensorĉitan lokon» de Nikolao Baziljeviĉ Gogol?

— Antaŭlonge, kamarado komandanto.

— Tie estas tia malsukcesa avo, ĉiam serĉas kaŝitajn trezorojn, — rigardante en la okulojn al Vlaĉjo kaj ridetante, daŭrigis la komandanto. — Tiu avo, por trovi trezoron, vidu, bezonis trafi sur tian lokon, de kie samtempe videblas kaj «la kolombejo de la popa plantejo» kaj «la draŝejo de la subdistrikta skribisto». Sed neniel la avo tion sukcesadis, ne fariĝadis la afero, ĉar aŭ «la kolombejo elstaras, sed la draŝejo ne videblas», aŭ «la draŝejo videblas, sed la kolombejo mankas». Jen tute same ankaŭ tiuj ĉi...

Li almontris per la kapo al tiu flanko, kien foriris la aliancanoj...

— Tute same! Por kondukado de konvojoj ili bezonas tian vojon malkovri, por kaj la kolombejon kaj la draŝejon vidi samtempe. Sed ja estas milito — kaj tiel ne rezultas. Mi al ili tiun ĉi parabolon rakontis ĵus — ili ne taksis, eĉ pli paŭtis, diablo ĉion ĉi prenu...

La ridemaj fajretoj en liaj okuloj estingiĝis, li ekfumis kaj, rigardante malproksimen, al la blu-verdaj, helaj sub la sunaj radioj kaj kvietaj akvoj de la golfo, prononcis:

— Pardonu, tion mi diris tiel, interalie. Mi invitis vin, por danki pro la memornotoj. Treege utilan laboron vi faris, kamarado majoro. Kaj politike ĝuste taksis la situacion. Mirinda afero estas tiu politiko. Jen vi estas kuracisto, skribis al mi pri brulvundoj kaj tromalvarmiĝoj en konvojoj, sed jen! Kia bildo estis disvolvita, eĉ spiro perdiĝas! Mi pensas, nia «amiko» Churchill kaj aliaj «amikoj» el ilia militflota departemento multe pagus pro tio, ke viaj memornotoj entute ne ekzistu. Ciferoj! Ilin ne eblas kontraŭi! Do, pri tio mi diras al vi dankon, sed mi ankoraŭ al vi havas unu peton. La lastan. Poste revenu al via kirurgio, des pli ke Ĥarlamov insiste vin postulas, asertante, ke vi estas lia anstataŭonto...

Ustimenko ruĝiĝis knabece, kiel li scipovis tion fari eĉ nun, la komandanto rimarkis la ruĝon sur liaj vangoj kaj subridis:

— Ne gravas, majoro, ne konfuziĝu! Laŭdon de Ĥarlamov meriti estas honore, kaj kiam tiun laŭdon ankaŭ Levin konfirmas per siaj grakantaj krioj, kaj kun ili konsentas via skeptikulo Mordvinov, tio, vidu, ne estas bagateloj. Nu, kaj nun pri la peto...

— Mi aŭskultas vin, kamarado komandanto.

— Senprokraste, tuj, rekte el ĉi tie vi iros sur la aerodromon «Fiŝa». Ĉu vi estis tie?

— Estis.

— Trovu tie kolonelon Kopjuk. Ĉu vi memorfiksis? Kopjuk. Li vin atendas. Kun li vi iros sur transporta aviadilo en la regionon de Blanka Tero. Tio estas mallonga afero, sed tie, eble, estas frostvunditoj. Necesas ilin el tie evakui. Kaj same esplori la situacion. El la sama vidpunkto, kiun vi scias. Kopjuk Paŭlo Ivanoviĉ klarigos al vi la detalojn. Kun Mordvinov vi konsiliĝos pri demandoj speciale medicinaj. Jen tiele.

Li ekstaris kaj etendis al Vlaĉjo la manon.

— Mi deziras sukceson.

— Jes! — diris Ustimenko.

— Ĉu kun Amiraĝibi vi amikiĝis? — akompanante Vlaĉjon ĝis la pordo, demandis la admiralo. — Kia estas la homo?

— Elstara homo, — respondis Ustimenko per plena kaj feliĉa voĉo. Li eĉ haltis por momento. — Mirinda homo, bonega...

Kaj ankaŭ la admiralo por momento haltis, fiksrigardante al Vlaĉjo.

— Kaj tio estas bona, — diris li iomete malmilde. — Estas bone, doktoro, ke vi scipovas ĝoji, renkontante verajn homojn. Sed ekzistas, vidu, uloj, kiuj ne ellernis pri tio ĝoji. Sed kiam ili ekvidas malnoblaĵon kaj fiaĵon — eĉ ŝrikas pro admiro. Neniel mi tion povas kompreni...

Mordvinov nenion novan sciigis al Ustimenko. Li nur sciis, ke en la regiono de la Zubovska golfo sur la Blanka Tero ĉe la rando de la glacioj suferas katastrofon usona transporta ŝipo «Jesse Johnson», kaj kian katastrofon, neniu sciis klare.

— Sed permesu, — ekkriis Ustimenko, — tiu «Jesse» mem estis en nia konvojo, mi bone memoras, ni kune kargiĝis, sur unu sama albordiĝejo...

Mordvinov nur ŝultrolevis.

Kaj la korpulenta, treege trankvila fama aviadisto Kopjuk same sukcesis diri al Vlaĉjo nenion klaran. Nek flegistinojn, nek helpkuraciston li permesis kunpreni, timante superŝarĝon de la maŝino en la revena flugo.

Ĝis la vespero oni ne permesadis elflugon. Ustimenko ronĝadis biskotojn, altrinkante ilin per malforta teo, kaj aŭskultadis, kiel Kopjuk kverelis kun meteologoj pri iu varma fronto kaj aviadil-glaciiĝo, poste al li venis helpi la navigaciisto — alta kaj kolera junulo, poste la piloto-mekanikisto, kiun oni ĉi tie respekte nomadis avo. Tiam subite evidentiĝis, ke la dua piloto ekmalsanis, kaj estas neniu por lin anstataŭi.

— Li venenfungojn manĝis, — subridante, diris Kopjuk, — je dio, ĝuste. Mi vidis. Mi eliris matene el la terkabano, li al mi diras: «Paŭĉjo, rigardu, fungetoj!» Mi al li: «Oj, Lenĉjo, lasu!» Li ne eltenis — fritis! Kaj, ĉefe, li interesiĝas: «Paŭlo, kaj se estas veneniĝo per fungoj, ĉu tiam sekvos nepra morto, aŭ ekzistas okazoj de resaniĝo...»

Estis aŭdeble, kiel la aviadistoj kaj la meteologoj ridis, poste subite la dikmalalta, kvazaŭ gisita el krudfero «avo» kriis al Vlaĉjo: «Ni kuru al la maŝino», — kaj tie Kopjuk ĝentile invitis Ustimenkon sidiĝi en la seĝon de la dua piloto.

— Ĉu vi flugis iam? — demandis li.

— Flugis, — respondis Ustimenko.

Li morte deziris dormi, dum kvar tagoj li skribadis siajn memornotojn kaj nun, transdoninte la manuskripton al la komandanto, deziris forveturi al si, kiam oni lin subite tuj vokis kaj sendis sur ian Blankan Teron. Kaj la fama kolonelo Kopjuk estis intertempe en babilema humoro kaj detale rakontadis al Vlaĉjo, kiel li ekflugas:

— Ĉu vi sentas? Mi akcelas. Ĉe elirigo de aviadilo al la ekfluga loko la maŝinon oni regas per la bremsoj sur la dekstra kaj la maldekstra rado kaj, certe, per la motoroj, ŝanĝante jen dekstre, jen maldekstre nombron da rivoluoj. Kaj jen ni jam estas sur la ekfluga loko...

Ustimenko suspiris.

— Ĉi tie ni elprovos la motorojn, retenante nian flugaparaton per la bremsoj. La motoroj, kiel vi aŭdas, funkcias glate, ne stumblas, ni la maŝinon ellasas, ĉu vi komprenas? Jen-jen-jen. Nun nia aparateto impetas en la aeron. Ni levos al la aviadilo la voston, kontrolos laŭ la linio de la horizonto, laŭ la aparatoj — kaj jen deŝiriĝo. Tion ni diras laŭ sensaĵo — deŝiriĝo...

«Mi pereis, — pensis Vlaĉjo. — Li ne donos dormi eĉ por sekundo!»

Kaj la fama aviadisto estis parolanta senĉese.

— Jen kio, — diris Ustimenko proksimume post horo. — Vi min pardonu, kamarado kolonelo, sed mi deziras dormi. Mi ne povas...

Tiam Kopjuk-on atakis rido.

Kaj kiam li rakontis al siaj kolegoj pri tio, ke la militkuracisto deziras dormi, ilin same kaptis neretenebla ridego. Kaj la avo eĉ estis viŝanta larmojn pro rido kaj oj-adis, skuiĝante tuta. Iom poste Vlaĉjo eksciis, ke la skipo de Kopjuk neniel sukcesas satdormi dum la lastaj tagoj, kaj ĝuste por ne ekdormi la kolonelo sidigis apud si la majoron de medicina servo, sed la majoro, laŭ vortoj de Paŭlo Ivanoviĉ, «ne pravigis fidon», kaj nun mem tion konfesis.

— Bone, — fininte ridi, diris la korpulenta Kopjuk. — Ni parolu pri via medicino, eble tiam vi ne ekdormos.

Vlaĉjo malgaje suspiris: kiel li konis tiujn konversaciojn pri medicino! «Mi havas bopatrinon, ŝin kuracadis, kuracadis doktoroj, ne resanigis, sed kiam ŝi iris al homeopato — ŝi tuj resaniĝis! Unu homon oni tranĉis, distranĉis kaj lasis en la vundo tondilon, kaj poste estis nenia kancero, pro tio estas tio? Ĉe konata aviadisto ne malfermiĝis paraŝuto, li falis, kaj al li nenio okazis — kiel tion kompreni?»

Sed nenion tian diris Kopjuk.

Li neatendite malmilde demandis:

— Kial estas tiel malbone en la malsanulejoj, ĉu, doktoro?

— Kiel — tiel?

— Kaj en la malsanulejoj, kaj en la hospitaloj, — estis laŭte parolanta la kolonelo, tenante la manojn sur la stirilo. — Jen mi al vi pri mi mem rakontos. Operaciis oni min post la vundo en la kvardek dua, tio ankoraŭ sur la Nigra maro estis. La kapon oni operaciis. Mi estis kontuzita en la aero — estis bedaŭrinda okazo. Kaj mi aŭdas deklaron de la kirurgo — bona estis kirurgo, solida, profesoro, certe. Do li deklaras: «Nun al nia vundita amiko estas preskribita la sola kuracilo: kvieto!»

Preskaŭ kolera esprimo glitis sur la granda, forta, malfermita vizaĝo de la aviadisto.

— Nu, kaj oni donis al mi kvieton! Kaj tio estis en malfronta hospitalo, en la vera, bona. Ĉu vi imagas? Jen, ekzemple, nokto. Kiam vi ekdormetas — kaj tion fari estas malfacile por ni, ekdormi, — vi tuj saltas — iu bezonas flegistinon. Kaj la flegistino ne venas. Ĉiuj estas malfortaj, ekstari estas malpermesite. Kaj eĉ ne povas ni ekstari, eĉ se deziros. Do, oni tamburas per trinkpotoj, teleroj. Nature, ĉiuj vekiĝas. Kaj mankas kvieto, ne eblas ĝin akiri. Vi denove ekdormos — oni jam iradas, termometrojn ŝovas, la plankojn viŝas. Kaj taburetojn movas kun bruo. Poste, certe, injektoj. Komencis mi morti, doktoro. Kaj mortus, se ne prenus min la fratino en sian hejmon. Ŝi en la sama Novosibirsko loĝas, prenis min per dek subskriboj. Kaj mi, imagu, post du semajnoj resaniĝis. Nur pro kvieto...

Ustimenko silentis, ĵetante incititajn rigardojn al Kopjuk. Silentis, suspiradis kaj pensis pri tio, pri kio en tiaj okazoj pensas tre multaj kuracistoj: certe, protekta tagordo, ĉio ĉi estas bonega! Nu, kaj se la malsanulo havas perforitan ulceron? Aŭ volvulon? Per kia kvieto kaj ordo en la ĉambro vi devigos, kamarado kolonelo, la atrofiiĝintan intestaron restarigi siajn funkciojn? Aŭ al vi ŝajnas, ke hejme ĉe via fratino malsanulo kun kora insuficienco resaniĝos nur pro sola kvieto?

— Kaj ĉu vi scias, doktoro? Rakontis oni al mi, ke en Ukrainio, apud Kievo, estas malgranda malsanulejo...

Oscedinte en la pugnon, Vlaĉjo forturniĝis. Ora nubo estis naĝanta renkonten al la peza maŝino. Tie, malproksime sube, la oceano estis egalmezure rulanta siajn malvarmajn, neĉirkaŭrigardeble longajn, malhelajn ondojn...

— Jes, mi aŭskultas, malsanulejo...

Sed la kolonelo nenion pli rakontis. Li estis ne el tiuj homoj, kiuj scipovas rakonti en vakuon. Jam ne unuan fojon li «alŝoviĝadis» kun tiu vilaĝa malsanulejo. Plurfoje li rakontadis kaj al medicinaj generaloj, kaj al simplaj kuracistoj — kaj civilaj, kaj militaj. Kaj neniu ankoraŭ elaŭskultis lin ĝis la fino. Pri la mino, kiun Ustimenko elprenis el la ŝultro de matroso, Kopjuk legis en la flota ĵurnalo kaj, konatiĝinte kun Vlaĉjo, decidis, ke «tiu» komprenos, finaŭskultos, konsideros. Sed eĉ tiu ĉi ne finaŭskultis...

Li simple forgesis pri la malgranda malsanulejo nemalproksime de Kievo.

Forgesis, ne finaŭskultinte.

Kaj ĉu povis kolonelo Kopjuk scii, ke tiun konversacion Vlaĉjo Ustimenko ankoraŭ rememoros, kaj kiel rememoros! Rememoros multe pli poste, en malfeliĉo, kiu kaptos lin subite, en malfeliĉo, kiu, sensence kaj sovaĝe falinte sur lin, rompos lian tiom klaran kaj tiom precize nun difiniĝintan estontecon...

Certe, nenio tia povis veni en la kapon de la kolonelo.

Ĵetinte al la dormetanta militkuracisto furiozan rigardon, kolonelo Kopjuk ekfajfis. Li fajfis nelaŭte, penante trankviligi sin, kaj pensis malgaje pri tio, kiel malfacile estas por io nova kaj vera trabati por si vojon tra rutino, indiferenteco kaj malplenaj, laŭtaj frazoj de profesiaj oratoroj.

«Sanprotektado, — pensis li, — bonaj doktoroj, bonaj flegistinoj, bonaj brankardistinoj. Sed kiam ia estro bezonas hospitalon, tiam oni lin metas en apartan ĉambron, kaj tie oni ne bruas! Tie estas necesa kvieto. Tie tabureton oni ne puŝos tra la tuta ĉambro. Tie oni ne vekos por enŝovi termometron. Pri dormo de estro ili komprenas. Kaj se apud Kievo oni tian malsanulejon faris por kamparanoj, por kolĥozanoj, tio neniun interesas. Pro tiaj paroloj ili oscedas kaj ekdormas! Nu, atendu, kamaradoj doktoroj, ankaŭ mi iel-tiel estas deputito de la Supera Soveto de la USSR kaj trovos eblon takte elpaŝi en disputoj koncerne de via inercia rutino! Jen ni finos la militon, pinĉos al la Führer la voston definitive, tiam ni revenos al la demandoj de paca konstruado».

Pensante tiamaniere, kolonelo Kopjuk ekkondukis sian pezan maŝinon al alteriĝo. Ĉi tie, sur la Blanka Tero, tio estis malsimpla afero, des pli ke alteriĝi necesis kiel eble plej proksime al «Jesse Johnson», kiun la kolonelo ekvidis el la dua ĝiro, sed sur kiu neniu montris signojn de vivo. Tio estis tre stranga — ja ne mortis ili tie dum la pasintaj kvin tagnoktoj? Ne povis ja oni ĉi tie ilin mortigi?

En hurlado de la motoroj Vlaĉjo vekiĝis kaj same komencis rigardi, sed li des pli nenion komprenis. Li eĉ la transportan ŝipon ne vidis ĝis tiam, kiam li surpaŝis sur ĝian prujniĝintan, senbruan, silentan, kiel ĉio ĉi tie, ferdekon.

Kune kun la aviadistoj li staris iom sur la meza ferdeko, fiksaŭskultante malvivan sensonecon.

— Ĉe iliaj kanonoj la kulasoj estas demetitaj, — diris subite la avo. — Ĉu vi aŭdas, kamarado kolonelo?

— Do, kiu demetis? Ĉu ĉi tie estas faŝistoj?

La alta navigaciisto elrampis el la ferdeka kastelo, knaris per la pordo, vokis la radiiston:

— Nikola-aĉjo!

— Kion, Andreo? — kvazaŭ en arbaro, ie apud Moskvo, respondis la radiisto.

— La kargo estas en ordo.

— Terura afero, — tremerante per la dorso, prononcis la avo. — Ia tragedio ĉi tie okazis. Terura tragedio, jen rigardu...

Sed ĉi tie okazis nenia terura tragedio. Ĉio evidentiĝis mirinde simpla: la ŝipanaro, laŭ ordono de la ŝipestro, tutsimple forlasis la ŝipon kaj loĝiĝis en tendoj sur la bordo. Kaj la grasa ŝipestro kun skuiĝantaj frambaj vangoj, volvita super peltjako en litkovrilojn, longe kaj furioze kriadis al kolonelo Kopjuk, sur kies vizaĝo estis infane perpleksa esprimo:

— Jes, min malkovris germana skolta aviadilo! Kaj mi signis al ĝi, ke mi kapitulacas. Mi estas komerca maristo, sed ne milita. Al mi oni pagas asekuran kaj polusan kompenson pro tiuj diablaj veturoj. Sed al mi oni ne pagas pro morto. Ni transloĝiĝis sur la bordon kaj portas nenian responson pri via kargo. Mi ne komencis tiun ĉi militon. Mi ne havas kion dividi kun la germanoj. Mi estas izolisto kaj pacifisto. Kaj mi ne deziras sekvi al la gorĝo de via maro, tie estas germanaj submarinoj, kiuj min dronigos. Mi estas senarma! Elveturigu min el ĉi tie sur aviadilo; finfine, mi povas al mi permesi tiun lukson, vi havas vian kargon, la cetero estas detaloj...

Ustimenko estis nehaste tradukanta. Ĉio ĉi ŝajnis nereala — kaj la ĉirkaŭkreskitaj per barboj ebrietaj maristoj, kaj odoro de multekosta tabako, kaj la pipoj, kaj la mallerte starigitaj tendoj, kaj tio, ke la ŝipo kapitulacis al la kontraŭulo, kiu ĉi tie ne ekzistis, kaj la nesubiranta, nevarmiganta suno, kaj la litkovriloj, pitoreske surĵetitaj sur la ŝultrojn de tiuj dizertuloj, kaj iliaj kurbaj subridoj, kaj tremanta sur la manoj de la ferdekestro, en verda kostumeto kaj ĉapeleto kun plumo, malgranda, tusanta simio.

— Mi povas interparoli nur kun reprezentanto de la Sovetia registaro, — subite deklaris la ŝipestro. — Kaj kun vi mi ne deziras!

Kopjuk, peze paŝante en siaj peltbotoj, aliris al la ŝipestro, malbutonis la peltjakon kaj montris insignon de deputito de la Supera Soveto sur la malhelblua uniforma tuniko.

— Ili restos ĉi tie, — konfide sciigis la ŝipestro, — kaj mi iros kun vi. Ĉu taŭgas?

— Ne, ne taŭgas! — respondis la kolonelo. — Ni prenos nur malsanulojn, se ili ekzistas, kaj vunditojn, certe.

Sed Vlaĉjo trovis nek vunditojn, nek malsanulojn inter la ŝipanaro de «Jesse Johnson».

Tiam la ŝipestro proponis monon.

La monon kolonelo Kopjuk rifuzis.

Post tio la ŝipestro proponis preni «kion ajn kaj en kia ajn kvanto» de la transporta ŝipo «por via persona uzado».

— Ni iru al la maŝino! — diris Kopjuk.

Apud la aviadilo la ŝipestro komencis kaptadi Kopjuk-on je la baskoj de la peltjako. Kopjuk abrupte turniĝis, lia granda vizaĝo tremis pro furiozo. Kaj, leviĝante laŭ la ŝtuparo en la aviadilon, Vlaĉjo tradukis:

— Hontu!

Kaj en la aero la kolonelo, kvazaŭ petante pardonon de Ustimenko, diris al li:

— Mi ne diris al li la verajn vortojn — vidu, alilandano. Sed indus! — Poste li neatendite demandis: — Do, ĉu mi finrakontu pri la malsanulejo? Aŭ por vi estas tiom malinteresa? Homo vi estas ŝajne nemalbona, kun ili vi parolis tute inde, ĉu vi vere pri via specialeco malpli interesiĝas, ol mi pri la via?

Tiel, en la aero, en fora Arkto, majoro de medicina servo Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko unuafoje en la vivo aŭdis pri tio, kio multe pli poste okupis nemalgrandan lokon en la afero, al kiu li servis...