Mi laciĝis sen vi!

— Ho, kiel vi odoras je eksterlando! — diris al li Veresova, ĝoje brilante per la okuloj kaj fiksrigardante en lian ĝis la ostoj maldikiĝintan vizaĝon. — Vere, Vladimiro Atanazijeviĉ, estas ia tute speciala odoro...

Li plu staris sur la sojlo de sia terkabano: io ĉi tie ŝanĝiĝis, sed kio — li ne povis kompreni.

— Ĉu vi ne koleriĝos? Mi ĉi tie loĝis. Mi tuj ĉion forigos.

— Kial mi koleru, — indiferente respondis li.

Kaj ekvidis sur la tablo letereton — oblikvajn kaj kurbajn, ĉiam hastajn skribaĉojn de Barbara.

— Jes, tio estas de via Stepanova, — spurinte lian rigardon, diris Vera Nikolajevna. — Ŝi ĉiam atendadis, kompatinda, ke vi revenos, en la lastaj minutoj ŝi skribis, antaŭ la ekveturo mem, Kozirev eĉ koleris, ke ŝi prokrastas...

Ŝi ion diris ankoraŭ, sed li jam ne aŭdis — legis.


«Mi tiel atendis vin, — legis li, kaj lia koro peze batis, — mi tiel sufere atendadis vin, Vladeto! Mi tamen pensis, ke vi aperos en la vera, tria fojo. Sed vi ne aperis, vi, certe, intence foriris, denove desaltis de la tramo, ne pardoninte al mi mian nevolan kulpon. Aĥ, Vladeto, Vladeto, kiel mi laciĝis sen vi, kaj kiel vi laciĝis sen mi, kaj kiel vi bezonas esti pli simpla kaj pli bonkora al homoj, kaj kiel vi bezonas ellerni kompreni ne nur vin mem, sed ankaŭ aliajn, kaj kiel tempas al vi finfine kompreni, kie estas vivo homa, kaj kie estas vivo de sanktuloj... Kaj ĉu entute ekzistas tiuj vivoj de sanktuloj?

Kvankam mi jam ne estas knabino, tamen, kiam mi trafis en la fronton, por mi multe kostis tiu imago pri vivo de homoj kiel pri vivo de sanktuloj. Homoj estas homoj, ili estas malsamaj, kaj la malsamaj homoj havas ankoraŭ malsamajn flankojn en ĉiu, kaj vi tion ĝis nun ne deziras kompreni kaj agnoskas nur sanktulojn el via vidpunkto, ekskludante ĉiujn, kiuj ne konformas al via kruela kaj ne ĉiam justa mezuro.

Jen nun vi ankaŭ kun mi rompis, ĉar mi denove ne estas sankta. Sed mi ja amas vin, mia eterna, abomena turmentanto, mi estas sola tia ĉe vi, kiu al vi necesas ĉiam, mi ĉion en vi komprenadus kaj helpadus al vi ne rompi seĝojn, mi kvietigadus vin kaj glatumadus, eĉ tiam, kiam vi impetas mordi, mi aŭskultadus viajn deliraĵojn, mi... sed kial nun pri tio rezoni. Sed tamen dankon al vi pri ĉio. Dankon ne pro mi, sed pro tio, ke vi estas, pro tio, ke la ĉefan — tion, kion mi en vi ĉiam amos, vi ne perdis dum tiuj ĉi jaroj, sed, eble, eĉ firmiĝis en tio.

Kion mi subkomprenas — mi neniam diros, sed ĝi en ĉiu viva homo, sendube, estas la ĉefa.

Do, jen — dankon al vi pro tio, ke vi estas! Mi tre bezonis ĝuste nun, en tiuj ĉi miaj malgajaj tagoj, ekscii, ke en la mondo ekzistas tiaj, kiel vi. Adiaŭ, la plej kara mia homo!

Barbeto».


— Kaj ĉu mian leteron ŝi ne ricevis? — demandis Ustimenko de Veresova, kiu, volvinte tube sian liton, jam malfermis la pordon.

La demando havis nenian sencon: li komprenis, ke nenian leteron ŝi ricevis.

— Atendu, — diris Vera. — Mi revenos kaj ĉion rakontos.

Li verŝis por si malvarmiĝintan teon el tekruĉo kaj avide eltrinkis, poste relegis pri vivoj de sanktuloj. Ĝenerale, ĉio ĉi estis maljusta — aŭ ne tute justa. Jam tiam, dum la pesto, li neatendite por si miris, rigardante al Soldatenkova. Kaj la maljunulinoj? Kaj Cvetkov? Sed ankaŭ tio havis nenian signifon antaŭ tiu fakto, ke li nun tute perdis Barbara-n. Kaj neniu estis pri tio akuzenda, krom li mem!

— Jen via letero, — enirante kaj ĵetante la leteron sur la tablon, diris Vera. — Ĝi venis post la evakuo de Stepanova.

— Ĉu vi estas certa, ke post?

— Ja ne mi liveras poŝton, — defie prononcis Veresova. — Mi ekvidis vian skribmanieron — jen ĉio. Certe, mi povus transsendi vian sendaĵon al subkolonelo Kozirev — ja li scias, kie estas Stepanova, li mem ŝin el ĉi tie forveturigis, sed vi apenaŭ laŭdus min pri tio...

Ustimenko silentis.

Veresova eltrenis el sub la lignolito sian trivitan valizon, malfermis ĝin kaj, facile malleviĝinte sur la genuojn, okupiĝis pri kunmetado de siaj aĵoj — de io rozkolora, diafana, strange ne soldata en tiu ĉi milita vivo. Kaj odoro de parfumo subite atingis Vlaĉjon.

— Vi ne ĉagreniĝu! — petis ŝi. — Ĉi tie ja tutegale estis vake. Kaj al mi tiel tedis la gitaro de Nora, flustrado de la flegistinoj, tuta tiu nia kara kolektivo. Tiel bone estis legi ĉi tie kaj cedi al ĝojoj de individuismo. Bezonas ja homo iam esti sola.

— Ja mi nenion diras, — malvigle respondis li.

Al la pordo oni frapis, Mitjaŝin alportis bolkruĉon kun bolakvo, panon en viŝtuko kaj aldonan oficiran porcion — biskvitojn, buteron, konservaĵojn — veran riĉaĵon. Kaj ankoraŭ vodkon — du botelojn, donacon de la «patronoj», venintan dum Vlaĉjo forestis. La dungita civilulino Helena jam estis saltanta, kiel kaprino, kapitano Ŝapiro, kun sia ĉarma, iom distrita rideto, alportis paperojn por subskribo, Nora, anhelante, raportis, ke «pri pantopono oni impertinente rifuzas duan fojon», la zumilo de la kampa telefono ekzumis sur la breto, la konata, kutima «senorda ordo» de milito, ties ĉiutaga vivo denove absorbis en sin militkuraciston Ustimenko, kaj li revenis en sian ŝtonan terkabanon nur antaŭ nokto — malsata, laca, sed trankviliĝinta — kaj neniom miris, ekvidinte primetitan tablon kaj Vera-n Nikolajevna-n — maldikan, altan, mirinde belan, arde kaj karese ĉirkaŭrigardantan lin.

— Tio estas pro kio? — demandis li, kutime pendigante la kitelon ĉe la pordo.

— Ĉu la balo? Pro via bonorda reveno.

— Kaj vi, laŭ mi, jam drinkis?

— Nepre. Se por vi estas tutegale, ke vi revenis, do por mi tio tute ne egalas, kaj se vi revenis cetere en mia naskiĝtago, do, konsentu, tio estas tre kompleza viaflanke...

— Ĉu hodiaŭ estas via naskiĝtago?

— Post dudek minutoj komenciĝos mia naskiĝo!

— Do ni voku pli da homoj!

— Ne, — atente kaj arde rigardante en la Vlaĉjajn okulojn, diris Veresova. — Neniuokaze. Tio ja estas mia naskiĝtago, sed ne via! Ĉu vere?

Li eksidis kaj etendis la manon por preni cigaredojn.

— Nur timu nenion, — petis ŝi. — Tutegale pri ni oni parolas kaj parolos. Kaj tutegale Sanjo ploros, kaj Nora portos en la mamzono vian fotaĵon. En tio neniel eblas helpi...

En ŝiaj okuloj dancis fajreroj, la lipoj tremeradis pro retenata rido.

— Ĉu vi scias, kiu vi estas, Ustimenko?

— Nu, kiu?

— Kvieta donĵuano, jen kiu vi estas! Inoj parolas pri vi ne alie, ol kunfrapante la manojn kaj montrante la okulblankojn. Kaj ankoraŭ tiu via sendependeco, ĉu vi memoras, kiel diris la saĝa Aŝĥen: «Eleganta impertinenteco rilate al la potenculoj». Ja inoj pro tio freneziĝas. Vidi homon, kiu tute ne malkuraĝas antaŭ altranguloj kaj konservas trankvilon...

— Lasu, — diris Ustimenko, — vi min tro laŭdegas. Kaj ne en konservado de trankvilo ja estas la afero. Mi, Vera Nikolajevna, plurfoje diradis, ke nia armea regularo estas saĝega libro. Ĝi donas plenan eblon senti sin plenrajta civitano ĉe plej strikta sistemo de plenumo de subordiĝo.

Li verŝis por ŝi kaj por si vodkon kaj metis sur la teleron pecon da gado en oleo.

— Sed tutegale vi estas ia elturmentita! — subite mallaŭte diris Veresova. — Neprizorgita orfo! Ekzistas tiaj — lupidoj. Necesas vin enordigi, prilavi, purigi. Nur ne prancu tuj, neniu atencas vian internan sendependecon.

Kaj, silentinte iom, ŝi interesiĝis:

— Ĉu estas malfacile en tiuj konvojoj?

— Ne, ne tre.

Ili kunfrapis la glasetojn tra la tablo, streĉite rigardante en la okulojn de unu al la alia. Vera eltrinkis sian vodkon, turnis la malgrandan kapon kaj la alte metitajn harligojn, ekridis kaj tuj verŝis ankoraŭ.

— Mi ebriiĝos hodiaŭ. Nur ne juĝu min, severa Vlaĉjeto!

«Kaj kio, se ŝi vere min amas? — trankvile pensis li. — Tiam kiel?»

— Nenion vi al mi deziras rakonti, — diris Veresova malgaje. — Mi scias, ke vi por Stepanova konservas. Ŝi, certe, estas ĉarma — via Banjo: kaj senartifika, kaj malfermita animo, kaj junecon vi ambaŭ havis poezian, kaj ĉio cetera, sed infanaj amrilatoj ordinare finiĝas per nenio. Se ne per tro fruaj geedziĝoj, kiuj estas kondamnitaj al disfalo. Sed ĉio ĉi estas stultaĵoj, mi parolas ne pri tio. Mi parolu pri alio...

Deklininte la kapon malantaŭen, ridante per la malhelaj, profundaj, flagrantaj okuloj, kun nebonkora rideto sur la lipoj Veresova avertis:

— Mi vin al ŝi ne donos! Ne tial, ke vi al ŝi ne necesas, ĉio ĉi estas bagateloj — tiuj diversaj Kozirev-oj, kvankam mi, certe, povus eĉ kun pli granda profito por mi tiun Kozirev-on al vi priskribi, sed mi tion konscie ne faras, ĉar vi estas saĝa kaj miajn konsiderojn komprenas. Mi al vi ĝuste diras, ke Kozirev estas malgrava, li estas ŝia malfeliĉo. Sed tamen mi vin al neniu donos. Kaj ne tial ne donos, ke vi por mi estas nekompareble pli necesa kaj grava, ol por ili ĉiuj. Ĉu vi scias, kial?

— Kial? — iomete timigite demandis li.

— Tial, ke mi scias, mi observas vin kaj pro tio scias — kio vi povas iĝi! Kaj vi antaŭ miaj okuloj fariĝas tio! Kaj eĉ kun mia helpo, ĉar, kvankam vi tion neniom rimarkas, sed mi ĉiam diradas al vi — kaj kun konvena okazo kaj sen ĝi, — ke vi estas fenomeno! Ĉu vi komprenas? Kaj homo devas ekkredi tion, ke li estas fenomeno, tiam ankaŭ aliaj tion ekkredos, mi ion tiaspecan legis. Kaj mi vin devigos esti fenomeno, kiel ajn vi obstinu, mi vin devigos leviĝi sur la pinton, sur grandiozan alton, kie la kapo turniĝas, kaj tie mi al vi diros, sur tiu alto, sub tiu vento, mi al vi ĝuste tie diros, ke mi estas via parto, mi estas parto de tiu via estonteco, mi, mi estas parto de via genio, de via gloro, de via — nu, kiel tion diri, kiel esprimi, — kiam vi, ekzemple, malfermos kongreson de kirurgoj ie en postmilita Parizo, aŭ Londono, aŭ Lisbono...

— O ho! — ridante, diris li kaj tuj sulkiĝis, rememorinte pri Torpentow kaj Ward kaj pri la morto de la naskiĝinta homo. — Vere, sur grandan alton vi min intencas suprenigi...

— Sed vi ne ŝercu! — abrupte interrompis ŝi lin. — Mi estas sentalenta kuracisto, ĉu vi pensas, ke mi ne komprenas? Mi estas nenia kuracisto, sed mi estas saĝa, mi estas virino, kaj mi estas vera edzino por tia homo, kiel vi. Vi pereos sen mi, — subite senkompate diris ŝi. — Oni vin dispremos, formanĝos, eĉ ostojn de vi ne lasos. Vi al stultaj, sentalentaj profesoroj kaj mizeraj karieristoj, pro homaj ideoj kaj ankoraŭ pro tio, ke vi estas tute, stulte ne ambicia, — vi al ili, ĉiaj konformistoj-idiotoj, verkados librojn pro danko en antaŭparolo aŭ eĉ en piednoto. Jen kio al vi estos sen mi. Ja mi vin jam konas sufiĉe. Kaj kun mi vi ekkredos je vi mem, mi al vi dum tutaj niaj noktoj flustrados — kia vi estas, kaj matene, nu almenaŭ dum du-tri horoj, vi tion devos memori, ĉu vi komprenas?

— Komprenas, — ridetante, diris li, — sed por tio ja ni ankoraŭ bezonas geedziĝi, ĉu ne?

— Kaj vi ja edziĝos al mi, — kun forto diris ŝi. — Mi ne estas fiera, mi atendos. En amo, ĉu vi scias, Vlaĉjeto, nur stultulinoj kaj kokinoj estas fieraj — kaj filistrinoj. Aĥ, ŝi prefere mortos, ol oferos sian fierecon. Do, ŝi ne amas, se fieras. Do, la vera sento ne ekzistas eĉ je groŝo, jen kion tio signifas... Estis ankaŭ mi iam fiera...

Ŝi drinkis ankoraŭ vodkon, subridis — densa, varma ruĝo kovris ŝiajn vangojn:

— Kun koloneloj kaj subkoloneloj! Kun unu aviadisto — aĥ, kiel li timidis, kaj arogis, kaj ploris. Kaj eĉ kun generalo. Kun profesoro nia en la instituto — kiam mi ankoraŭ tute knabino estis. Ora kapo — vera sciencisto...

Ŝiaj brilantaj okuloj rigardis kvazaŭ tra Ustimenko, en iun por ŝi sola videblan foron. Poste ŝi skuis la kapon tiel forte, ke unu ŝia harligo — malhel-kaŝtankolora, glacea — glitis sur la epoleto trans la dorson, — tiris sin kaj diris:

— Ĉu vi scias, kio en vi estas la ĉefa? Interna morala sendependeco. Ili, ĉiuj miaj, neniam tion havis. Havis, sed ĝis ia nivelo, aŭ eĉ ĝis plafono. Dio scias, kion mi al vi babilas, kaj tio aspektas flato, sed mi tiel pensas, kaj bezonas, ke vi ĉion sciu. Drinku, mi petas, je mia sano almenaŭ unufoje — ja mi tamen hodiaŭ naskiĝis.

Vlaĉjo etendis la manon tra la tablo al ŝia glaseto, Veresova subite rapide kliniĝis, per du varmegaj polmoj kunpremis lian pojnon kaj alpremiĝis per la lipoj al lia mano.

— Lasu! — konfuziĝante, ekkriis li. — Ĉesu do, Vera... Venjo! Vera Nikolajevna, ja ne eblas tiel!

— Kaj vi min nomu Vereto, — tra subite aperintaj larmoj petis ŝi. — Tio ja estas nemalfacila! Aŭ vi timas malpurigi? Ne timu, en tio estas nenio timinda, subkolonelo Kozirev verŝajne nenion kun ŝi timas...

Li ŝiris la manon, ŝi ne lasis.

— Tio estas stulta! — prononcis li. — Kaj malnobla!

— Ne. Tio estas simpla, kiel almozulino sur preĝeja perono, — jen kia tio estas. Sed mi ja al vi diris, ke mi ne estas fiera...

Retenataj larmoj aŭdeblis en ŝia voĉo, sed ĉio ĉi lin neniel interesis — en lia animo amare kaj dolore plu sonis la vortoj: «Subkolonelo Kozirev verŝajne nenion kun ŝi timas!»

Kaj subite kvazaŭ vento alportis — forta kaj momenta — tiun aŭtunan matenon en la fora kaj kara juneco, kiam bruis branĉoj de sorpujo sub la malfermita fenestro kaj kiam li unuafoje en la vivo spertis al Barbara senton de kompato kaj kareso, rememoris la larĝan polmon inter siaj kaj ŝiaj lipoj, ŝian knabinan korpon, kiun li brakumis, kaj ŝiajn mokajn vortojn pri tio, kiel ili geedziĝos:

— En via libera tempo, ĉu tiel, Vlaĉjeto?

«Kara mia homo! — subite kun peza, bolanta kolero pensis li. — Fajrobirdo! Dankon, ke vi estas! Kaj vi mem?»

Elŝirinte sian manon, li leviĝis, verŝis en la glason pli da vodko, ekfumis kaj, penante esti pli simpla kaj pli senĝena, sed tamen per streĉita voĉo li diris:

— Je via sano, Vera. Kaj vidu, al mi kaj vi estas nemalbone! Jen, tio, alia, ni drinkas, almanĝas!

— Tion vi diras ne al mi, — kun mallonga kaj malgaja subrido sagace divenis Veresova. — Ĉi tie via «tio, alia» tute ne koncernas. Nun vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, al Stepanova repagas. Nur ne pensu, mi petas, ke mi faras al vi scenon. Ne zorgu, mi ankaŭ en tio al vi helpos, mi al vi en ĉio helpos, kaj tiujn viajn sentojn venki — same helpos. Mi estas eltenema kaj, se mi enjungis min, mi tiros. Kaj mi ja enjungis min. Mi ja estas via, kamarado majoro, ĝis, vidu, la ĉerka kovrilo mem. Ne gravas, ke al mi estas malfacile, ne gravas, ke mi ĉiujn venantajn al vi leterojn, nur por ajna okazo, tenas super vaporo kaj per tranĉileto — havas mi tian malnovan skalpelon, specialan — malfermas kaj tralegas, la amo ĉion senkulpigas, gravas alio...

Survolvinte sur la manon sian falintan harligon, ŝi kun forto ŝiris ĝin, leviĝis, mordis la lipon kaj, proksime alirinte al Ustimenko, ripetis:

— Gravas alio! Gravas — ĉu mi taŭgas al vi?

Ŝi rigardis al li rekte — per senmova malhela rigardo.

— Taŭgas! — bruske diris li. — Nepre taŭgas!

Lia kapo estis iomete turniĝanta pro la trinkita vodko kaj pro tio, ke Veresova estis tiel proksime de li.

— Tiam ordonu: restu! — ordonis ŝi, preskaŭ ne malfermante la lipojn.

— Restu! — ripetis li.

— Tio ne gravas, ke vi min ne amas, — same ne malfermante la lipojn, prononcis Vera Nikolajevna. — Tio havas nenian signifon. Vi min ekamos — kun tempo, — mi scias, mi estas certa. Ekamos, ĉar mi iĝos parto de vi.

Metinte la manojn sur liajn ŝultrojn, ŝi iomete altiris lian vizaĝon al siaj lipoj kaj, preskaŭ tuŝante lian buŝon, petis:

— Kaj bonvolu diri almenaŭ unu proksimume karesan vorton. Tio ja estas por vi ne malfacile. Pro ĝentileco, kaj mi penos kredi, ke tio estas vero. Diru al mi «kara», aŭ «amata», almenaŭ ion! Tio estos al mi donaco por la naskiĝtago...

— Venjo! — flustre kompate diris li kaj, subite rememorinte kun turmenta, venĝa kolero ĉion poreterne pasintan, aldonis: — Vereto!

— Kiel? — tremerinte per la tuta korpo kaj alpremiĝante al li, demandis ŝi.

— Vereto! — avide kaj rapide ripetis li. — Vereto!

— Vidu! — apenaŭ aŭdeble en lian orelon diris ŝi. — Vidu, kia vi ĉe mi estas malavara, dankon al vi! Vi ne avaris!

Kaj matene Nora Jarceva, ne rigardante al liaj okuloj, gratulis lin.

— Pro kio? — demandis li.

— Pro via persona feliĉo! — tra larmoj respondis Nora.