Ĉapitro kvina

1. Malfacila konversacio

En dimanĉa mateno Antipo Timotejev frapegis per la pugno al la tabloplato tiel, ke ektremis fajretoj en lucernoj, graŭlis furioze:

— Kioman fojon dirite — mi ne fordonos! Mizerulo, fava hundaĉo, nelavita muzelo, kion vi elpensis!

— Malpli laŭte bruu, patro, — morne petis Rjabov.

— Mi por vi ne estas patro, vi por mi ne estas bofilo! — kriegis Antipo. — Ajna remisto trudiĝas kiel parenco! Iru, kampulaĉo, for, dum vi estas viva, iru, hastu...

Sur pato estis siblantaj flanoj kun kazeo, kantis birdoj de Taisja en siaj kaĝoj, plu hele lumis la suno, ĉio estis kiel en la pasintaj tempoj, sed efektive ĉio iĝis malbona, tiel malbona, ke nur pereu...

Ne hastante, peze frapante per la botoj, Rjabov eliris sur la peronon. Taisja estis atendanta ĉi tie — apud la sorpujo. La rudristo silentis.

— Nu? — demandis ŝi.

— Malbone! — eldiris li.

— Ĉu pli malbone ne okazas? — tirinte la brovon, subridis ŝi. — Do, ĉu kompati vin, rudristo? Jen, kia malfeliĉo, jen katastrofo neeltenebla, pli malbona ne troveblas en la mondo...

Rjabov rigardis, ne komprenante — ĉu ŝi ŝercas aŭ vere kompatas lin. Por kio do tiel tremas ŝia broveto, por kio ruze brilas la okuloj?

— Timiĝis vi, mi vidas, al vi mem ne similas, — evidente, terura estas mia patro? Ve al mi, rudristo, eraris mi: antaŭe pensis — mi havas kuraĝan fiŝiston, mi kuraĝan viron al mi prenas, sed li estas milda, kvieta, kiel akvo kaj herbo, timema, kiel leporo aŭ muso...

Sentime, apud la perono, ŝi metis siajn maldikajn manojn trans liajn ŝultrojn, ordonis severe:

— Vi min ŝtele forprenos!

— Kiel — ŝtele?

— Kiel? Ja kiel sukcesos. Forprenos, kaj en tio estas nia sorto. Kian sorton ni havos, tiel ni vivos. Ĉu komprenis vi, saĝulo?

Kun tio ŝi malaperis en la domo.

Poste ĉio iris ĉiam pli malbone. La maljunulo, kvazaŭ freneziĝinte, la dungan laboron pagis per sola gado, li devis reveni en la monaĥejon, en la monaĥejo dronis velboato, patro ekonomo vendis la rudriston al la «Ora nubo», kaj tiam en iu aŭtuna vespero leŭtenanto Krikov venis al Antipo por aĉeti fiŝon por la doganaj soldatoj. Taisja estis en la domo. Atanazio Petroviĉ ĵetis al ŝi rigardon kaj konsterniĝis. Konsterniĝis por longe, la fiŝon aĉetis altpreze, malbonodoran, salitan, pagis ĝin ne laŭ la regulo — ĉion plene antaŭ transportado — kaj soldaton sendis rajdi sur ĉevalo por dolĉaj regaloj. Taisja al la leŭtenanto ne rigardis, sed la maljunulo ekrevis kaj dum la tuta nokto ne povis ekdormi.

Krikov ekfrekventis Muskojn, sidadis silente aŭ diradis tiele:

— Foje kaŝis danaj ŝipistoj klingojn por vendo. Mi kaptis.

Taisja frapetadis per puntobobenoj, ne levante rigardon, la maljunulo flate ekkriadis:

— Interesa afero! Kio okazas!

Denove por longe estiĝadis silento en la ĉambro. Ekkriadis grilo, eksilentadis. Movetiĝadis birdo, kaj nur la puntobobenoj frapetadis en la lertaj Taisjaj fingroj.

La konsterniĝinta leŭtenanto ree diradis:

— Soldato Jerofejev en nevola maniero glutis antaŭnelonge ĉe ni en la dogana domo kudrilon!

— Jen kiel! Ĉu li mortis?

— Vivas. Kaj tiuj danaj ŝipistoj ankaŭ pipron alveturigis. Ni same kaptis.

Pri la leŭtenanto la maljunulo Timotejev esprimiĝis tiel:

— Pretas sinjoro leŭtenanto Krikov. Nun li de ni ne foriros. Ni havas nian riĉon.

Taisja leviĝis de sur la benko, aliris al la patro proksime kaj diris:

— Ne estos tio!

Ŝiaj okuloj ekbrulis, la ruĝo foriris de la vangoj. Antipo rigardis al la filino unue kun mirego, poste komencis krii. Ŝi staris forturniĝinte, ne aŭskultis, kvazaŭ ne al ŝi li estis krianta, kvazaŭ ŝin tute ne interesas tuta tiu krio en la domo.

Antaŭ vespero denove alrajdis la leŭtenanto, vestita speciale, surŝprucigita per tinkturo de fremdlanda arbo vanilo, diskombita je tri flankoj, kun spado, kun gantoj, kun spronoj. Timideco tiutage lin atakis tia, ke krom pri la antaŭnelonga pluvo li ne diris eĉ unu vorton kaj nur tusetadis per trumpeta voĉo. Taisja sidis pala, al la gasto ne ĵetis eĉ unu rigardon, la maljunulo koleriĝadis pli kun ĉiu minuto. Kiam la patron oni vokis for el la ĉambro, Taisja diris al la leŭtenanto, ne levante la okulojn:

— Je Dio mi petas vin, sinjoro, ne plu veni ĉi tien. Mi havas fianĉon, de li mi nenien iros, kaj se oni devigos — mi dronigos min.

Ŝi levis al li siajn grandegajn travideblajn okulojn, ruĝiĝis tuta tiel, ke eĉ ŝiaj malgrandaj oreloj iĝis puncaj, ridetis kaj ree kliniĝis super la laboraĵo, mallaŭte eldirinte:

— Pardonu pri tio!

Atanazio Petroviĉ griziĝis, tusis tiel, ke la domo redonis al li eĥon, deziris tuj iri for, sed pensis tion maldeca kaj ne moviĝis de la loko. Necesis ion diri, li kunmetis en la menso frazon kaj diris ĝin per obtuza voĉo:

— Jen kia estas konkludo de ĉi konverso.

Taisja, ne komprenante, ree ĵetis al li rigardon. Li konfuziĝis, diris malespere:

— Tainjo, Taisja Antipovna, kion vi faris kun mi!

Kaj, kunpreminte la kapon per la polmoj, oĥis tiel, ke al Taisja premiĝis la koro. Kaj Krikov tiutempe, hirtiginte sian tritufan hararanĝon, kaptis sian kolumon, malbutoniĝis kaj subite iĝis la antaŭa Ataĉjo, ĉasisto, dvinano, simplulo. La maljunulo sub la fenestroj plu estis skoldanta dungitojn, promesadis al ili ĉiajn plagojn, kaj ĉi tie, en la ĉambro, Taisja unuafoje dum tuta tiu ĉi tempo ekparolis kun Krikov, kiel kun bona kaj sola amiko.

— Atanazio Petroviĉ, sinjoro Krikov! Vi por li ne estas malamiko, vi por li estas amiko! — estis diranta ŝi rapide, kaj ŝiaj lipoj tremis pro emocio. — Mi scias, li rakontis, avinjo Eŭdoĥa vin kiel knabojn en unu kuvo lavadis. Atanazio Petroviĉ, vi por li kaj por mi estas sola amiko en la mondo. Vi alie ne povas, krom helpi al ni, ĉar ni neniun krome havas en la mondo...

Ŝi parolis longe kaj petadis ne rakonti al la patro pri tiu ĉi konversacio, kaj la leŭtenanto sidis apogiĝinte kaj silentis. Poste li same en silento leviĝis kaj, forgesinte sur la benko la gantojn, batiĝinte je la pordofosto, eliris.

En la sama vespero sur la boata albordiĝejo Atanazio Petroviĉ, jam drinkinta sufiĉe multan kvanton da gdanska vodko, renkontiĝis kun la rudristo. Rjabov estis ĵetanta supren sakojn el malnovaj retoj kun seka fiŝo. Krikov rigardis al li desupre, pufigadis la naztruojn, pensis: «Mortpikos mi la ofendinton per la spado, nenio alia restas al mi, tia estos la fino de ĉi malgaja fablo».

Tamen li ne mortpikis, sed nur diris:

— Mi havas honoron inviti vin, Ivano Sabateiĉ, por kune pasigi ioman tempon ĉe kruĉo kaj konversacio.

— Jen mi la fiŝon elĵetos, tiam vi min invitos! — bonanime respondis Rjabov.

Li elĵetis ĉiujn sakojn, lavis sin en la kvieta Dvino, poste ekrigardis al Krikov kaj demandis:

— Kial vi, Atanazio, hodiaŭ kvazaŭ muŝon glutis? Ĉu vi malsanas?

Ili sidis en la ĉambro de la leŭtenanto, drinkis mumon — anglan bieron. Krikov akre rigardadis al la rudristo, la okuloj de Atanazio Petroviĉ estis malbonkoraj, la supra lipo tremeradis.

— Ĉu mi mortpiku vin? — demandis li.

— Ja mortpiku! — respondis senzorge Rjabov. — Ĉu gravas? Aŭ mortpafu! Prenu vian muskedon, metu sur la stangon kaj pafu. Kaj mi ne moviĝos, la afero estas senerara, vi trafos!

Tiel ili sidis, ĝis Rjabov komprenis, en kio estas la afero. Kaj kiam li komprenis, diris:

— Bone, Atanazio Petroviĉ, kial ni nur ĉirkaŭe iras, pri la afero ne parolas. Mi ŝin vivan ne fordonos. Kaj mia vorto estas sankta. Serĉu por vi alian edzinon, jen al vi tuta mia parolo. Se vi serĉos — trovos, se ne trovos — restos sena, sed al Muskoj forgesu viziti.

Krikov sidis silente, peza pro la vodko kaj la biero; nekutima al vino, li tute moliĝis, kvazaŭ eĉ maljuniĝis. Al la rudristaj vortoj li nur movis la okulojn, diris malgaje:

— Amas mi ŝin, rudristo, tiel amas...

Rjabov silentis.

Peze spirante — la nokto estis sufoka, varma, ne aŭtuna, — Krikov ordonis al la rudristo foriri. Per tio ĉio finiĝis. Krikov ne plu iradis al Muskoj, sed al Rjabov pro tio ne iĝis pli bone. Antipo tute freneziĝis, dufoje batis Taisja-n, en la tria fojo ŝi levis kontraŭ li pastorulon, kaj tiel, ke ŝi batus, se la patro ne elturniĝus ĝustatempe. Por persvado estis vokita popo de sia paroĥo, poste ĉefpastro, poste abatino. Taisja al ĉiuj iliaj bonaj vortoj silentis, kvazaŭ mutiĝis. Foje nokte, elkurinte al la rudristo, ŝi elportis du ringojn, diris: jen ni gefianĉiĝos, tiel ne taŭgas, sed ni faros...

La ringon li ne portis, tenis hejme en la subplankejo, por ne malhonori la fraŭlinon. Li timis — lin mem oni enigos en la monaĥejan malliberejon, aŭ li dronos, aŭ jen oni vendis lin trans la maron, kion ŝi tiam faru, kiel vivu plu? Sed kiam li pensis, ke ŝi edziniĝos al aliulo, la sango ĵetiĝadis al la kapo, ajna prudento forlasadis la rudriston, en furiozo li turnadis la kapon, balbutadis:

— Ne, vi ne edziniĝos! Ne edziniĝos, kara! Ne edziniĝos!

Hodiaŭ nokte lin kaptis malespero, senekzempla, neniam okazinta antaŭe. Malleviĝinte en la subplankejon, li elprenis la ĉifonon kun la ringo, surmetis la ringon sur la fingron, decidis firme: «Mi fordonos. Kien ŝi kun mi iru? Kion vi elpensis, stultulo, akvulo, al kiu vi rigardas? Sciu, fulgulo, vian lokon sur la tero, kiu estis destinita al vi dekomence. Memoru vian sorton, ne serĉu alian, ne evitu ĝin. Maro, kaj tempesta hurlo, kaj kanto en drinkejo — tiel vi plu vivu. Se vi ekamis Taisja-n — foriru. Kion, krom malfeliĉo, vi povas alporti al ŝi? Kia caro? Al kia caro vi necesas? Kiaj povas esti maraj amuzoj? Nenio tia povas esti kaj estos neniam. Prenu vian orfon kaj dungiĝu al malproksima Terska bordo, jam ne tiom longbrakaj estas la monaĥoj — ne atingos tie. De la Terska bordo vi atingos Kolan. Ankaŭ tie homoj loĝas, kaj mortos vi tutegale en la maro. Ne mortas fiŝistoj en domo, ne fosas fiŝistoj tombon en la flava ĉedvina tero. Do kial ne foriri?»

...Kuntirinte la brovojn, apoginte la barbon sur la pugnojn, longe kaj senmove sidis li en la gepatra domo, aŭskultadis, kiel sub la planko susuras muso.

Malleviĝis sur la genuojn meze de la ĉambro, diris mallaŭte:

— Benu, patro, benu, patrino, iri el la urbo Arĥanĝela for. Ne estas ĉi tie por mi vivo, elturmentis, subpremis oni min per malicaj maljustaĵoj...

Li atendis, kvazaŭ ili povis respondi, poste serĉis per la okuloj en la domo, ĉu estas io, kio taŭgus por memoro? Ĉu estas la saketo de la patro, la zoneto, la molaj pugnogantoj, kiujn li memoris de la infaneco, de tiu tempo mem, kiam prenadis lin la patro kiel ĥaradrion en longan vojaĝon — al la eksterlando aŭ al la malvarma Grumanto, apud kiu en frosta mara abismo vivas Kankra caro, oceana minaca mastro, kiun timas ĉio vivanta sur la akva fundo: de malgranda fiŝeto ĝis centarŝina besto — baleno.

Nenio restis: kun kio vivas rudristo, kun tio li mortas, ĉion, kion li havas, prenas la maro. Malplenas pakoj en lia domo, ne brilas arĝento en skatoloj, ne putras drapoj, satenoj, peltaĵoj en liaj keloj. Kio estis perlaborita, tio estis forvivita, kaj kion ja perlaboras fiŝisto? Farunon prunte, salon prunte, por kaftano drelikon prunte, kaj kiam venas kvitiĝo, li jam nenion ricevas. Pro tio li vizitas drinkejon. Kiu el la maro eliĝis, tiu iras rekte en banejon, kaj el tie en drinkejon. Laŭ tiu vojo iradis la avoj, laŭ la sama iradas la filoj, tio estas la sorto de la nepoj, kaj neniu, eble, ŝanĝos, venkos la sorton, donitan al barka rudristo de la severa pomora dio.

Ĉu foriris li, Ivano Rjabov, de sia sorto?

Ĉu foriris la patro, kiu ĉiutage kaj ĉiunokte esperis eliri en la maron ne sur ŝipeto, sed sur granda ŝipo, la patro, kiu kun fiero diradis, kiel li kondukos tiun ŝipon en forajn varmajn marojn, en landon Afrikon, iĝos tie la unua rudristo kaj revenos kun gloro kaj grandega riĉo.

Kio restis nun de Sabateo Rjabov, de lia sentimeco, de lia potenca forto, de lia rido laŭta kaj gaja, ruliĝanta, kiel kanona pafado?

Nenio restis. Nur en la memoro li restis, la patro, kun kanto, kiun kantadis li, revenante ebria el la drinkejo, — la amara, prema kaj mallonga, kiel la vivo mem de la blankmara fiŝisto:

Jen karekso, verda herb',
En la kamp' amara herb'...

Multo restis en la memoro...

Jen knaras, detruiĝas barko, ĵetas ĝin tondrantaj sovaĝaj ondegoj, krucosignas sin dungitaj fiŝistoj, preĝas al sankta Nikolao pri saviĝo, kaj la patro, tuta en mara ŝaŭmo, sub ĝemanta, hurlanta vento premegas tutforte al la rudrostango kaj raŭke, gaje sakras, ordonas forĉerpi akvon, ordonas malhisi la velon, ordonas kalfatri fendojn en la barko...

Tuta li, la patro, staras antaŭ la okuloj: gudro, kaj fokoleo, kaj fiŝaj skvamoj, algluiĝintaj sur la botojn. Kaj kiel li sidas, malkliniĝinte, sur benko, glatumas la humidan post bano barbon per la granda mano, aŭskultas riĉulojn-dungantojn:

— Faru komplezon, Ivaniĉ, konduku la barkon ne fore. Kiam tempesto falos, sen vi ni ne vivos, dronos sen krucosigno. Pro Dio, Ivaniĉ, ni irus nehaste, komplezu, kara...

Fuma lumo de keno diseriĝas en la malhela glaso de la botelo, la patro nehaste diras:

— Jen tio estas malbona, ke ne fore. Se fore — pli bone estus. En teron Afrikon mi irus. Oni diras, kvazaŭ estas tia. Aŭ ne? Kvazaŭ la popolo tie estas plene nigra, iradas ili nudaj...

La dungantoj interŝanĝas rigardojn pro la paroloj de la rudristo, diras pri la sia, verŝas en dikajn glasojn vinon, almanĝas per gado. La konversacio fluas malrapide, la rudristo evitas respondi, la dungantoj premas. Post la dua stofo ili interbatas la manojn pro interkonsento. Kaj morgaŭ jam ne estas patro, kvazaŭ li eliris por nelonge al najbaro por preni fajron, kvazaŭ li revenos tuj.

Tiel ili vivis, ĝis foje knaris la pordo, eniris griza pro maljuneco fiŝista avo, preĝis al ikonoj, diris:

— La via, Dia vidvino, forpasis. Prenis lin la maro. Mi mem vidis, kiel batadis lin la maro, batis al ŝtonoj, ne eltenis la rudristo, frakasiĝis la barko. Forta tempesto falis, Dio savu kaj indulgu, tuj ilin la maro prenis, plenumiĝis super ili la Dia volo.

Dum mallonga tempo poste vivis la patrino, iris foje, ne vestiĝinte, por akvo en vintro, kaptis ŝin frosta febro — ŝi mortis. Kaj restis la ĥaradrio sola en la mondo treni sian fiŝistan vivaĉon. El ĥaradrio li iĝis dungito, el dungito eliris rudristo. Li iradis laŭ la sama vojo, el la maro en la banejon, el la banejo en la drinkejon, por drinki rememore al amikoj, por forgesi malvarman maran salon, sangajn vezikojn sur la manoj, knaradon de velboato, roradon de tempesto...

Li vivis kiel ĉiuj. Kaj jen — ĝisvivis.

La brigada rudristo Ivano Rjabov devas foriri de la gepatraj lokoj, fuĝi, kaŝiĝi. Pro kio?

Kun severe briletanta rigardo eliris la rudristo sur la peronon sub malgrandan oftan pluveton. Apogis per bastono la pordon, diris al la najbarino:

— He, honesta vidvino, prenu mian konstruaĵon, foriras mi...

La najbarino maltrankviliĝis, kun nekovrita kapo aliris pli proksime, demandis:

— Kien do vi, orfo?

— Pri mi ne maltrankvilu, sed la domo, mi pensas, estos utila. Kaj preĝu por Dia sklavo Ivano, ke ankaŭ li pli varme vivu en la Dia mondo. Kun tio adiaŭ, Gabrielovna!

La vidvino riverencis malalte.

— Ĉu al vi malfeliĉo okazis, Ivano Sabateiĉ?

Li nenion respondis, subridis kaj ekiris. Domoj en la germana Komerca korto estis brulantaj per longaj langoj, la flamo fajfadis kaj hurladis, fajreroj ne estingiĝadis sub pluvo, flugis flanken, bruligadis najbarajn domojn... La vidvino estis mallaŭte ploranta pri la bonkoreco de la fremda viro, krucosignadis ŝin postsekve, lamentis pri la sorto de la rudristo Rjabov Ivano Sabateiĉ.