8. Trafis falĉilo sur ŝtonon
Kiam la barko de Ievlev, transportinte la liberigitajn prizonulojn en Arĥangelskon, albordiĝis al la varfeto, konstruita kontraŭ la palaco, ŝipestro Urquhart, pasiginta la nokton kiel gasto en la cara apartamento, estis malrapide pasumanta sur la bordo kaj fumanta pipon, meditante pri tio, kiel ankaŭ hodiaŭ li pasigos por sia utilo la tutan tagon...
Salutinte la caran tablestron, la ŝipestro silente kaj afable atendis, kia la pala bluokula oficiro eliros sur la bordon, por konversacii kun li, sed Ievlev, evidente, ne inklinis konversacii, rigardis per malplenaj okuloj en la rondan vizaĝon de la ŝipestro kaj silentadis, dum tiu esprimiĝadis pri vetero kaj pri agrableco de matenaj promenoj en tiuj horoj, kiam la aero ankoraŭ estas tute freŝa kaj plena de aromoj de herboj, kaj ankaŭ — de malfermiĝantaj renkonten al Febo floroj.
— Ni lasu Febon, — sen ajna ĝentileco en la voĉo prononcis Ievlev, — sed kial viaj homoj, sinjoro, drinkigas iujn niajn per malica trinkaĵo kaj, pensante, ke ebriigis, ĉian maljustaĵon kun ili faras kaj elesploras, kie kiajn ŝipojn ni konstruas, kion konstrui intencas, kiel pri kio pensas kaj meditas?
Urquhart viŝis la humidiĝintan vizaĝon kaj ĵus elpensis, kion respondi, kiam Ievlev ree kaj eĉ pli malĝentile, ol antaŭe, demandis:
— Ĉu konata de vi, sinjoro, estas la nocio — informisto, aŭ spiono? Ĉu vi ne estas kaŝsendito, sinjoro? Ĉu ne por tio vi maskeradon negocistan uzas, ke por via ŝtato ricevi necesajn por vi informojn kaj per tio al via potenculo servi? Ĉu ne estas vi, sinjoro, militserva homo?
— Sinjoro! — ekkriis Urquhart.
— Sinjoro! — jam tute severe respondis Ievlev. — Sinjoro, mi disponas informojn, kiuj povas esti en ajna minuto al mia monarĥo, kaj tiam via fortuno turniĝos al vi dorse kun tia rapido, ke vi eĉ preĝi ne sukcesos antaŭ morto.
Al la ŝipestro ektremetis la mentono, li deiris je paŝo kaj per voĉo, plena de ofendita memdigno, demandis:
— Sinjoro, se vi ne ŝercas, tiam...
— Tiam?
— Lia sanktoleita moŝto caro...
— Lia cara moŝto estos informita pri via metio senprokraste, tuj kiam li bonvolos vekiĝi. Tial, — firme daŭrigis Ievlev, — tial mi opinias kiel plej por vi bona neniam plu plenumi vian profesion, kiu estas multe pagata, sed kiu povas kosti al vi la kapon. Pri fiaĵoj kaj malicaĵoj de via hispana ferdekestro, kiun proponis vi kiel ŝipestron al lia cara moŝto, mi estis ĝuste sciigita. Ĉi tie, inter ni, troviĝas princo-cezaro Romodanovskij. Ĉu vi aŭdis pri li?
Urquhart ree viŝis sin per fulardo, sur lia griza vizaĝo aperis grandaj ŝvitaj gutoj.
— Kiu ne aŭdis pri tiu glorinda grandsinjoro!
— La princo-cezaro, — daŭrigis Ievlev tiel malmilde, ke ne restis dubo pri vereco de liaj vortoj, — la princo-cezaro ŝerci ne ŝatas, ĉu vi scias pri tio? Kaj se vi ne forlasos por estonta tempo la ludon, kiun vi entreprenis, — la princo-cezaro mem okupiĝos pri via persono kaj faros tion tre lerte...
La ŝipestro penis majeste rideti, sed anstataŭ rideto lia vizaĝo mizere misformiĝis.
— Jen ĉio, kion mi havas por diri al vi, — elparolis Ievlev. — Nun direktu vin sur vian ŝipon kaj tie pensu en libera tempo, ĉu necesas por vi poste erari per nearĝenta arĝento, alveturigante ĝin en bareloj ĉi tien...
Tiam la ŝipestro sukcesis interrompi la tablestron. Stamfinte per la piedo en ŝuo kun banto, li komencis krii, ke lia cara moŝto en la hieraŭa tago mem bonvolis puni la kulpulon de la historio kun arĝento kaj ke li, Urquhart, al neniu permesos diskreditigi la caran ordonon...
— Mi vin diskreditigas! — ne levante la voĉon, plu kun kolera forto prononcis Ievlev. — Vin, sinjoro, kaŝsenditon, monfalsiston, kalumnianton kaj akapariston de sklavoj. Kaj al vi mi diras: iru tuj en ĉi minuto sur vian «Oran nubon» kaj sidu tie silente, ĝis ĉi tie estos decidite, kiel agi kun vi: elpeli vin tien, de kie vi venis, aŭ doni al princo Teodoro Jurijeviĉ sub lian manon, en la Kancelarion, kie torturmajstroj veran veron el vi eltorturos...
La ŝipestro ektimis. Kaj, kvazaŭ intence, ĝuste en tiu ĉi tempo sur la peronon de la cara domo eliris la princo-cezaro, per la fingroj metante la harojn sur la orelojn, prisuĉante la malsekan lipharon, ĵetante rigardojn al matena Dvino, al barkoj kaj boatoj, starantaj ĉe la varfo, al soldatoj, kiuj estis kuirantaj likvan kaĉon sur la bordo.
Prokrasti ne endis. Kaj la ŝipestro, salutinte per ĉapelaj plumoj preskaŭ sur la sablo, treninte la piedon, stamfis, frapinte ankoraŭ teron per la kalkanumo antaŭ la furioza oficiro, retropaŝis al sia boato, puŝis dormintan Ardeon, depuŝiĝis per hokstango kaj nur tiam, en libero, retrovis normalan spiron. Lia bonanima vizaĝo ŝanĝiĝis, la dikajn lipojn li kunpremis, la okuloj nun rigardis ne perplekse kaj timigite, sed kun seka moka kolero.
Leviĝinte sur la ferdekon de «Ora nubo», Urquhart per rapidaj paŝoj atingis sian kajuton, ordonis infuzi por si kafon pli fortan kaj voki tuj la ferdekestron.
— Se ankoraŭfoje vi ektintencos ion similan al tio, kion vi intencis pri la Granda Ivano, — per voĉo, tremanta pro furiozeco, eldiris la ŝipestro, — tiam al via interparolanto ne permesi foriri viva, ĉar ni ambaŭ, vi kaj mi, nun pendas sur fadeneto, ĉu vi komprenas? Sur maldika fadeno de morto en torturejo. Ĉu vi komprenas?
Del Robles silentis, ĵetante mokajn rigardojn al la timiĝinta ŝipestro.
— For! — kriis Urquhart.
La hispano eliris.
Urquhart prenis el skulptita ŝranketo flakonon kun trankviliga levantena balzamo, gutis en tason, eltrinkis kaj, forgesinte pri la kafo, veturis kun Ardeo sur la urban bordon, kie apud la muro de la Komerca korto estis promenanta larĝŝultra homo en nigra vesto de kuracisto — Des-Fonteines, kiel nomis lin arĥangelskaj fremdlandanoj.
— Ĉu herre1 ŝipestro estas afliktita de io? — moke demandis la kuracisto.
— Mi petas vin je la nomo de Dio: nenie kaj neniam nomu min herre! — petegis Urquhart. — Mia vivo estas en danĝero...
— Mi funebras kune kun vi, se estas tiel, kiel vi diras! — subridis la kuracisto. — Do, kio okazis?
La ŝipestro rakontis. Des-Fonteines kuntiris la ŝultrojn.
— Via ferdekestro deziris akiri favoron de la admiralo preter mi, — diris li trankvile, — kaj enkaptiĝis. Mi ne scias, kial bezonis grafo Gyllenstierna kontroli tiujn informojn, kiujn li ricevas de mi. Ĉu vi havis honoron konversacii kun la duko en Stokholmo?
— Mi estis prezentita al li! — respondis Urquhart.
— Por kio?
— Grafo Gyllenstierna dubas pri tio, ke la moskvianoj konstruas floton. Ili konstruas ŝa-lu-pojn, — tiel bonvolis esprimi lia grafa moŝto...
Des-Fonteines silentis. Senvorte li malfermis antaŭ la ŝipestro la pordeton de sia korto. Du nigraj hundoj de dana raso montris la dentojn al Urquhart, Des-Fonteines karese fajfis al ili.
En la hejmo de la kuracisto estis pure, odoris balzamoj kaj kuracaj herboj, sur la tablo staris kranio, apud ĝi du helicaj kandeloj.
.....