5. Malfacila marvojaĝo
Hispano Álvarez del Robles venis sur la caran jaĥton solene kaj estis akceptita kun honoro, konvenanta al multesperta kaj dokta navigisto. Dismetitne sur la tablo en la cara kajuto nederlandajn mapojn de la Blanka maro, del Robles diris kun graveco:
— Ĉi mapoj, granda siro, estis veturigitaj sur nia «Ora nubo», kaj kvankam ni ne uzis ilin, sed ni povas garantii ilian ĝustecon, ĉar ili estis elfaritaj de estiminda kaj nesuperebla majstro kaj lertulo, kiu estas tiom sperta en sia afero...
Teodoro Baĵenin ĝentile, sed firme interrompis la hispanon:
— La mapo, kiu estas dismetita ĉi tie, estas malĝusta!
Petro kolere demandis:
— Sed vi ja de kie scias?
— Mi scias, siro, mi plurfoje iradis ĉi vojon. La gorĝo estas montrita sur la nederlanda mapo ĝuste, sed tio, kio estas antaŭ la vojo al la Solovecaj insuloj — malĝuste. La Somera bordo jen kien turnas. Kaj la Una golfo estas ne ĉi tie, ne konas la fremdlandanoj niajn lokojn, el la kapo elpensis la mapon...
Kaj li deiris de la tablo.
Romodanovskij, klininte la kapon kiel kolera bovo, estis ĉirkaŭrigardanta la homojn — kiun akuzi? Menŝikov kliniĝis al Nariŝkin, diris per intence timigita voĉo:
— Dronos ni, bojaro, je Dio dronos. Antaŭnelonge kokino kiel virkoko kokerikis, tio estas ĝusta antaŭsigno...
Nariŝkin flustris al la najbaro, Streŝnev faris larĝan krucosignon kun timo en la okuloj, bojardumaa sekretario Zotov svingis furioze la manon — pereis ni, kion nun diri, se ni nian vojon ne scias. La ludmaristoj Voronin, Ievlev, Apraksin estis perplekse interŝanĝantaj rigardojn. Episkopo Atanazio mallonge ridegis:
— Fripono li estas, sed ne ŝipestro, via estiminda fremdlandano. Voku la rudriston, kun li paroli necesas, sed ne kun tiu ĉi nudkrurulo...
Ievlev venigis Rjabov-on, tiu alportis noditan pakon, singarde malnodis, metis sur la tablon libron en malnova leda bindaĵo, malfermis. Petro, malalte kliniĝinte, rapide laŭtlegis:
«Ĉi marvojaĝa libro estas kompilita honeste kaj ĝuste en bona ordo, laŭ kiu maristoj, marlaboristoj trovas ĉiujn danĝerajn en maro lokojn kaj per tio savas sian vivon...»
La caro levis la kapon, ĵetis mallongan rigardon al Rjabov, abrupte movis la ŝultron, komencis foliumi la libron plu, serĉante mapojn: trovis unu — manĝis ĝin per la rigardo.
— De kie estas ĉi libro? — demandis Apraksin.
— Ĉe vidvino troviĝis! — respondis Rjabov. — Estis bona rudristo avo Mokeo, forprenis lin la maro, li mem scipovis legi kaj skribis.
— Naviga gvidlibro! — diris Petro per gaja laŭta voĉo. — Aŭskultu, Silvestro Petroviĉ...
Kaj li ree komencis laŭtlegi, stumblante sur nekonataj vortoj:
«Kiam Dvino degelos, ni sur niaj ŝipoj hastas post la glacio. Tra la golfo kaj preter la Vintra bordo ni gaje kuras, kiam la vento kaj rapidfluo portas. Ĉe Orlovaj rifoj kvankam abundas glacipecegoj, sed salmao troviĝos, ni trairos». Kio estas salmao?
— Ja markolo, en nia maniero — salmao! — diris Rjabov.
— Kiel estas dirite ĉi tie pri rifo — subakva ŝtono — «nur necerte»? — demandis Petro, almontrante per la fingro la libran folion.
— Mi, siro, legi ne scipovas, — diris Rjabov, rigardante en la ruĝvangan vizaĝon de la caro. — Sed se oni skribas «nur necerte», tio signifas, ke tiu ĉi marlaboristo ne trompas marvojaĝanton kaj nur avertas por ajna okazo...
La gvidlibron ili legis longe, ĝis ŝanĝiĝis vento kaj ekŝaŭmis per ondokrestoj la maro. Antaŭ ol foriri el la kajuto supren, Petro ordonis al Ievlev kaŝi la libron en fidindan lokon. Vespere la rivero komencis tiel svingi la jaĥton, ke del Robles timiĝis kaj por vigleco drinkis rumon. Dufoje avo Teodoro kaj Rjabov avertis la hispanon, ke necesas malhisi la velojn, povas bati skualo, tiam ne okazu malfeliĉo. Del Robles ne obeis. Skualo vere batis, la nemalhisita velo krevis kun bruego, simila al kanona pafo. Ŝnuroj kun fajfo dishakadis la aeron, ŝaŭma kolera ondego superkovris la pobkastelon, forportis distriĝintan fiŝistan filon Moĉjon, barelon kun grio, rezervajn tabulojn. Antipo staris ĉe la stirrado senmove, liaj okuloj rigardis firme, li metadis la ŝipon transverse de la ondo, kiel en la foraj junaj jaroj. Rjabov aliris lin proksime, demandis:
— Eble, vi ripozos iomete, patro?
— Poste!
La subdiakono kaj la sakristiano de mastro Atanazio estis muĝantaj sur la ferdeko diservon pri savo de kristanaj animoj; la bojaroj, hurlante pro timo, faradis malgrandajn krucosignojn, promesadis al Dio grandajn kandelojn, se ili atingos firmaĵon, malhelpadis al la matrosoj, kriadis, ke oni turnu al la bordo. Atanazio kun Patriko Gordon staris apud la masto, ambaŭ nudkapaj, kvazaŭ elhakitaj el kverko, disputis pri la kredo. Gordon miksadis rusajn frazojn kun latino. Atanazio, viŝante la vizaĝon de salaj ŝprucoj, aŭskultis atente, iam subite furioze kontraŭante.
— Sed vi estas... kolera! — diris Gordon.
— Nun mi laciĝis, en la pasintaj tempoj mi vere, estis minaca.
— Ĉu estis vi, kiu al iu la barbon elŝiris en koncilio?
Atanazio bonanime ekridis:
— Furioza skismulo Nikito Profananto en la Faceta Palaco1 atakis min, kaj elŝiris mian barbon. Iradis mi poste kun nuda vizaĝo, hontinde. Malfruis mi iomete, se mi scius — mi al li, hundaĉo, mem la unua la barbon elŝirus...
— Ankaŭ la katolikoj kaj la protestantoj — ĉiuj batiĝas, — diris Gordon. — Malbone...
— Sed ĉu vi ne batas?
— Mi ne estas popo.
— Sed ĉu popo ne povas batiĝi? Jen, vi estas generalo, kaj mi popo, se ni interbatiĝos sur la tero en deca loko — kiu kiun venkos? Per spado piki mi ne estas instruita, sed per la pugnoj mi pli kapablas. Ĉu vi batiĝos kun mi?
Gordon ne respondis, komencis fiksrigardi la bordojn, al kiuj kun bruego frakasiĝadis fortikaj maraj ondegoj.
— Ĉu al vi ne estas enue vivi, generalo? — demandis Atanazio.
— Okazas, ke tre enue! — diris Gordon.
— Ankaŭ al mi okazas, ke estas malfacile. Tiele malfacile. Por kio, mi pensas, ĉio ĉi? Ne, ne kortuŝe, ne...
...