Ĉapitro deka

Multan kruston sen pano glutadis ni,
Per nudaj piedoj neĝon tretadis ni,
Dorse knutitaj estadis ni...
Kanto
Pro tribut' al despot'
ni fariĝis biskot'.
Rilejev1

1. Favoran venton al vi, ŝipistoj!

Mateniĝe en la domon de la vojevodo kun decaj donacoj, bruaj, gajaj, bonanimaj aspekte, venis fremdlandanoj — ŝipestroj, eskortantoj, negocistoj — adiaŭi. La servisto de la vojevodo, laŭ la moro, ronde portadis al la gastoj drinkaĵojn kaj almanĝaĵojn, eksterlandaj maristoj fumadis per pipoj, tintigadis la glasojn, frapadis silenteman Apraksin-on al la ŝultro, pikante ŝercadis, promesadis en la sekvonta jaro, kiam malfermiĝos marnavigado, veni sur multaj ŝipoj kun abundaj varoj. Teodoro Matejeviĉ kapjesadis, ridetadis, sed liaj okuloj estis malvarmaj.

Silvestro Petroviĉ, stare, ĉe kandela lumo — en la manĝohalo estis ankoraŭ malhele — legadis dokumentojn — paspermesilojn de ŝipistoj, metadis sigelon, subskribadis pri tio, ke la ŝipo de ŝipestro tiu kaj tiu povas libere foriri laŭ sia vojo. Paspermesiloj estis multaj, Ievlev subskribis paspermesilojn de Golgolsen, Koost, Danberg; sed la paspermesilon de Urquhart demetis flanken.

— Ho! — ekkriis Uquhart. — Ĉu io estas ne en ordo?

Apraksin aliris pli proksime al Ievlev, prenis el liaj manoj la paspermesilon, etendis al Urquhart.

— Tio signifas?.. — movis la brovetojn la ŝipestro.

— Signifas, ke ni ne plu vokas vin ĉi tien.

La fremdlandanoj ĉesis ŝerci, en la manĝohalo estiĝis silento.

— Mi havos honoron plendi al lia sanktoleita moŝto caro! — ekkriis Urquhart. — Mi donas al vi vorton de honoro, sinjoro vojevodo, ĉi ago ne servos al via utilo.

— Mi tion scias pli bone!

— Vi responsos pro via aroganteco!

— Al kiu? Ĉu al tiu potenculo, kies servon vi, sinjoro, fidele plenumas sur la rusa tero?

Urquhart ŝajnigis, ke ne komprenis, indigniĝis, levis la ŝultrojn.

— Ĉe deziro la ŝipestro povas atingi lian sanktoleitan moŝton! — diris Danberg. — Mi ne toleros plu humiligojn pri ni. Jes, jes, respektindega Urquhart, ek al vojo! Ni ĉiuj prokrastos fornavigon, kaj vi havos aŭdiencon ĉe la rusa caro, kaj multoj pagos pro tio...

— Ŝipestro Urquhart povas iri sur sian ŝipon! — trankvile prononcis Apraksin. — Li ne havas paspermeson por io ajn alia. Kio koncernas ceterajn honestajn ŝipestrojn kaj negocistojn, do mi ne konsilus al ili defendi ŝipestron Urquhart-on, alie mi devos pensi, ke ankaŭ ili ĉi tie estas ne por bona komercado...

Silvestro Petroviĉ palpebrumis al servisto, tiu aliris al Teodoro Matejeviĉ kun pleto. Apraksin prenis trinkokruĉon, levis, diris kun gaja rideto:

— Feliĉan vojaĝon, sinjoroj maristoj.



1. Kondrato Rilejev (1795–1826) — rusa poeto, revoluciulo, unu el la organizintoj de la ribelo de la decembristoj (la 14-an de decembro 1825) kaj mortekzekutita pro tio en 1826.