4. Kolonelo Snivin laboras
En la noktomezo la 9-an de oktobro kolonelo Snivin ordonis al la servosoldato bloveksciti fajron kaj infuzi kafon. Trinkinte kafon en la lito, li ekfumis la pipon kaj komencis vesti sin — kiel ĉiam kun skrupulo kaj ekzempla diligenteco.
— Mia amiko, ĉu al vi minacas danĝero? — demandis Anabela, rigardante al la edzo per dormemaj okuloj.
Kolonelo Snivin helpe de la servosoldato estis vestanta sub la ledan maŝkirason ankoraŭ malgrandan ŝtalan brustoŝildon — tiajn forĝadis hispanoj el bona toleda ŝtalo.
— Ho ne, mia anĝelo! — diris kolonelo Snivin. — Estas tute nenia danĝero. Sed kial ne uzi antaŭgardajn rimedojn, eĉ se superfluajn...
Li kisis la edzinon, facile tiklis al ŝi la mentonon, bruante per la spronoj eliris.
En la korto estis krakantaj tamburoj, fajfantaj fajfiloj kaj kornaj tuboj. Ĉio estis malseka kaj nigra ĉirkaŭe — kaftanoj, seloj, sabroj, pistoloj. Pafistoj batadis la ĉevalojn al la dentoj, serĉadis la estron, lin atendis kolonelo Snivin. Ĉe lumo de lanterno, kolektinte la dekestrojn kaj duoncentestrojn de la pafista regimento kaj la oficirojn de la rajdistoj, Snivin montris la kvitmarkon, ĵetante ĝin sur la polmo, klarigis, kiel necesas preni homojn al la cara ŝipkonstruejo por konstruado.
La dragonoj jam ekveturis al Ĥolmogoro — preni ŝuldantojn por la ŝipkonstruejo de Baĵenin. La rajdistoj, dogansoldatoj kaj pafistoj estis disveturantaj al antaŭurboj de Arĥangelsko — laŭ Kurjo, al Muskoj, en Solombalon, al Kuzneĉiĥo. En la tuta argilriĉa Ĵabinska kabo glitadis ĉevalaj hufoj, fajfadis skurĝoj, tintadis en humida obskuro armiloj. La vicojn de pafistoj estis fermanta lanternisto — li portis en lanterno fajron, se necesos pafi.
Kolonelo Snivin silentis, frapetante la ĉevalon per la mano en ganto kun larĝa mansupro, observis la ordon, por ke neniu konfuzu ion. Du pafistoj, postiĝinte, estis elveturantaj el la korto, interparolante inter si. Snivin fiksaŭskultis.
— Anatemo, diablo grasa, kvitmarkojn postulas! — diris unu. — De kie ilin preni?
— Proprajn homojn kapti — pro kio? — demandis la alia.
Kolonelo Snivin ordonis al ambaŭ deĉevaliĝi. Ili aliris lin, li komencis vipi per skurĝo la vizaĝojn, aldirante:
— Anatemo, diablo grasa, ĉu tiel? Estas mi — diablo grasa? Kaj vi estas rusa porko, kaj mi por vi estas dio!
La unuajn oni komencis kapti dormantajn ŝarĝistojn apud la Komerca korto. Unu falis sur la genuojn en koton, ekhurlis:
— Kion vi faras, kruelaj, nia salajro estas du rubloj por jaro, kaj eĉ tiu ne estis pagita, iun ajn demandu, ĉu vi estas homoj aŭ hundoj...
La rajdisto piedbatis la ŝarĝiston per altboto, la pafistoj malaprobe insultis...
— Kial vi batas, hundo, li havas hernion, vidu, li estas blua...
En lumo de peĉaj torĉoj oni enĉenigis la ŝarĝistojn, pelis en la arestejon — por kolekti. Samtempe kaptiĝis sakristiano, lin oni ĵetis en la keletaĝon. Oni tordis la brakojn al impostataj metiistoj, ligis kupriston, du kvasistojn, amase pelis fiŝistojn — laborantoj de la Blanka maro. Neniu estis komprenanta ion, la pafistoj oĥadis: «hodiaŭ ni vin ligas, morgaŭ oni nin ligos». Nur fremdlandanoj rigardis per enuaj okuloj — ilin tia okazintaĵo ne koncernis, ili ne pagadis al la fisko.
Ĉe la mateniĝo io tondris en la vestiblo de avino Eŭdoĥa. Rjabov elŝovis la manon el sub la varma ŝultro de Taisja, levis la kapon. Dragonoj estis batantaj al la pordo per la piedoj; estis hontinde rompi la pordon de la avino, ĉiuj konis ŝin en la urbo, sed kion fari — la servo.
Surĵetinte sur la ŝultrojn la kaftanon, la rudristo malriglis la pordon, bruligis kenan torĉon en ingo. En la fenestroj estis malklare komenciĝanta tago — pluva, venta.
— Kvitmarkon donu! — per malvarmuma voĉo diris dragono, elpremante akvon el sia longa malseka barbo.
Avino Eŭdoĥa lerte glitis de sur la forno, demandis:
— Ĉu vi freneziĝis? Kian tian kvitmarkon?
Taisja rigardis sen palpebrumi, atendis, kio estos. Rjabov ne haste, inde al sia titolo de cara rudristo, malfermis skatolon, prenis la paperon. Sed la paperon oni ne legis. Necesis kvitmarko.
— Vestiĝu! — ordonis la dragono kun grizaj lipharoj.
Sur la strato hurlis inoj — aliaj dragonoj estis forkondukantaj najbarajn virojn. Avino Eŭdoĥa eklamentis, Taisja per ankoraŭ dormemaj, rondaj okuloj rigardis, kiel vestiĝas Rjabov. Poste ŝi ekkriis, eksidis sur la lito. Kiam Rjabov-on oni elkondukis, ŝi ekkuris post lin — sen kapa kaj pieda vesto, surĵetinte sur sin citronkoloran someran robon. La rudristo returnis sin, — tiel bela li vidis ŝin ankoraŭ neniam: la lanugaj harligoj disĵetiĝis, dorma ruĝo — delikata kaj varma — ankoraŭ brulis sur la vangoj, la rozaj lipoj estis duonmalfermitaj, la manojn ŝi alpremis al sia brusto — maldikajn, karesajn liajn manetojn. Kaj pro tio, ke terure kunpremiĝis la koro, kaj pro tio, ke ĉio en li ŝiriĝis renkonten al ŝi, kaj por ne senhonoriĝi antaŭ la dragonoj kaj amaso da viroj, kiuj estis knedantaj per botoj kaj bastoŝuoj koton, — li haltis kaj diris krude:
— Nu, nu! Ne kuru! Iru en la domon, ĉu vi aŭdas?
Taisja haltis, etendis post lin la manon, staris iom, faris ankoraŭ paŝon antaŭen kaj rigidiĝis...
Poste, sufokiĝante, ŝi kuris en la domon, vestiĝis dece kaj, kaŝinte la paperon en la sino, ĵetiĝis al la vojevoda domo demandi sinjoron vojevodon.
— Al Vavĉugo li forveturis! — respondis al ŝi kvieta maljunuleto ĉe la pordego.
— Ĉu por longe?
— Kiu scias, sinjorino. Al mi oni ne diras. Forveturis kaj forveturis.
— Kaj sinjoro Ievlev? Cara tablestro Ievlev, Silvestro Petroviĉ?
— La tablestro estas ĉi tie, kun ŝipistoj, al li ŝipistoj venis. Ja vi iru, ne timu, li malbonon ne faros.
Kaj li mem, kvazaŭ antaŭ bojarino, malfermis antaŭ ŝi malaltan barilpordeton.
En la vestiblo estis neniu, nur du neviditaj maldikmuzelaj ĉashundoj ekĝojis al Taisja, kvazaŭ al konatino. Ŝi preteris la vestiblon, trairis unu halon, frapis al la pordo, trans kiu bruis viraj voĉoj. Neniu respondis al ŝi, ŝi frapis ankoraŭ. Tiam la pordo malfermiĝis, kaj palvizaĝa, nealta homo mire kaj ne severe ekrigardis al Taisja per helaj bluaj okuloj. En lia mano estis fumanta pipo, sur la ŝultroj, super la kaftano, estis sciura pelto. Trans li videblis aliaj homoj, ardezoj kuŝis sur la tablo: inter la ardezoj kaj paperoj staris ludila malgranda ŝipeto.
— Kiun vi bezonas, belulino? — demandis Ievlev.
— Sinjoron Ievlev-on Silvestron Petroviĉ-on! — libere, kvazaŭ ŝi estis en la vojevoda domo ne la unuan fojon, respondis Taisja.
— Ja mi estas Ievlev...
Li eliris al ŝi, frapferminte post si la pordon, trans kiu tuj ree malakorde ekdisputis viraj voĉoj. Taisja ekrigardis al li, mallevis la okulojn, per la solaj lipoj, subite perdante la sentimecon, eldiris:
— Mian edzon oni prenis hodiaŭ al la cara ŝipkonstruejo. Forkondukis. Rjabov li estas, Ivano Sabateiĉ, rudristo. Li havas dokumenton de siro Petro Aleksejeviĉ...
Ievlev silentis.
Ŝi rigardis al li maltrankvile, atendante respondon. Finfine li diris firme:
— Kio estas malbona, ke oni lin prenis? Ŝipojn necesas konstrui, kie preni homojn? Oni libervole ne iras, ni pelas per forto.
— Sed ja ne ĉarpentisto li estas, ne kalfatristo, ne forĝisto. Rudristo!
— Kiam venos tempo rudri — ni liberigos, sed nun estas malfrua aŭtuno, en la maron ne necesas iri. Anstataŭ ol sur forno kuŝi, li prefere aferon faru. La viro li estas kun kapo, hakilon en la mano teni povas...
Taisja silentis senmove. Ievlev aldonis pli milde:
— En la cara ŝipkonstruejo, mi pensas, estos ne pli malbone, ol en la monaĥejo. Vidis mi, scias, kiele ili tie vivis...
Malrapide, ne returniĝante, ne riverencinte al Ievlev, ŝi ekiris al la vestiblo. Li ne vokis ŝin, kvankam ŝi sentis — li rigardas al ŝia dorso. Jam en la vestiblo Taisja aŭdis lian voĉon:
— Kaj ne iru plu al iu ajn, neniu helpos...
Poste frapis la pordo.
Ĉe la pordego ŝi sidiĝis sur benkon, senforte faligis la kapon. La pordisto-maljunulo kompatis ŝin, regalis per bona vorto:
— Aĥ, belulino, kial malĝoji? Ne tia estas viro Ivano Sabateiĉ, ke li pereu en la ŝipkonstruejo. Lin la maro ne prenas, kial do sur seka loko malfeliĉon atendi? Vivu pli kuraĝe, atendu, li konstruos la ŝipojn, revenos...
De la vojevoda biendomo Taisja ekiris al la patro. Ĉe la konata barilpordeto, nigriĝinta pro pluvo, ŝi staris longe, ne aŭdacante eniri, rigardis al pufaj, kvazaŭ fajrantaj grapoloj de sorpoj. Trans la alta barilo furiozis, bojis forgesintaj la mastrinon luphundoj.
Ekvidinte la filinon, Antipo severe ĉirkaŭrigardis ŝin tutan, de la kapo ĝis la botetoj, demandis venene:
— Nu? Ekbezoniĝis tamen la patro?
Taisja trankvile kaj malgaje rigardis al la kolera, rikananta maljunulo.
— Certe, prenis oni vian bravulon? — kriis Antipo. — Prenis, kaj tiam ankaŭ mi iĝis bona? Pagu por mia latrono, por la kanajlo, por la drinkemulo, pagu, paĉjo...
Al Taisja tremeris la vizaĝo, sed ŝi silentis — li furiozu plu. Ŝi staris en sia domo kvazaŭ fremda, rigardis al la propra patro, kvazaŭ vidis lin unuafoje: maljuna iĝis Antipo, flaviĝis, ŝvelis, ĉu drinkas multe? Kaj ŝi rememoris, kiel diris al ŝi homoj, ke Antipo ĉie fanfaronas pri la savo de la caro, montras la caran kaftanon kaj la ĉapon, ordonas regali sin kun respekto.
— Se vi venis, do riverencu! — kriis Antipo. — Kliniĝu, ne staru kiel ŝtipo! Al la piedoj falu, petu kompatige, kun humilo...
— Por kio tiel, paĉjo? — mallaŭte demandis Taisja.
La maljunulo perpleksiĝis por momento, poste kriis ankoraŭ pli kolere:
— Fiulino putra, stultulino, por kiu de mi vi foriris? Por krudlaboristo senpantalona, por dungito, por remisto. Kaj jen vi atingis! Sed mi estas rudristo cara, jen kiu mi estas! Mi la caron mem...
Taisja malrapide returniĝis kaj eliris en la vestiblon. La kapon ŝi tenis alte, en la okuloj ne estis larmoj. Antipo kriadis en la domo, faligis kandelingon, insultis. Ŝi mallaŭte fermis post si la barilpordeton kaj ekiris al Solombalo, al la ŝipkonstruejo, tien, kien oni jam matene forpelis la virojn el la urbo. La mallonga aŭtuna tago jam estis finiĝanta. Nigraj nuboj — flokaj, malaltaj — rampis super la urbo, super la bulbaj kupoloj de la preĝejo de sankta martirino Paraskeva, super alta domo de riĉa popo Kosmo. Estis eta pluvo — malrapida, malvarma. La pafistoj — en ĉapoj, borderitaj per vulpa pelto, en longaj, nigriĝintaj pro humideco kaftanoj, streĉe zonitaj per ŝnuroj — estis paŝantaj al siaj domoj, mornaj, koleraj, — estis honte rigardi en la okulojn de inoj. Ĉe barilpordetoj, ĉe peronoj estis hurlantaj maljunulinoj. En ĉevala kolumno — po tri en linio — estis revenantaj la rajdistoj...
Tiun lokon, ĉe kiu antaŭnelonge staris la nederlanda ŝipo, Taisja ne rekonis: sur la bordo iris firma palisaro kun feraj pikiloj supre, super la anguloj altis budoj — por ke tie sidu militistoj, rigardu, kiel oni laboras en la ŝipkonstruejo, kaj ĉu oni ne intencas malbonon: fuĝi, aŭ mortigi la majstron, aŭ fornaĝi laŭ Dvino. Kaj militistoj el germanoj jam sidis en varmaj felmanteloj, en peltaj ĉapoj, kun halebardoj kaj fusiloj, — de tia kien oni povas foriri? Kaj la pordego same estis ne simpla, sed duopa, kovrita per fero. En unu pordegon vi enveturos, la duan oni ne malfermos. La unuan fermos, ĉion pririgardos — tiam iru pluen.
Ĉe la palisaro iradis inoj kun ŝvelintaj okuloj, lulante infanojn. Geknaboj pli aĝaj tenadis sin je la baskoj, tremadis pro humideco, demandadis:
— Panjo, kaj kie estas nia paĉjo? Panjo, kaj kial paĉjo ne venas?
— Panjo, ĉu paĉjo ankoraŭ el la maro ne eliris?
— Panjo, ĉu tie ĉi oni vendas fiŝon?
Taisja alpremis la vizaĝon al la palisaro, sed neniun ekvidis, nur traboj kuŝas kaj iuj du fremdlandanoj pasumas, ridegas inter si. Ŝi staris longe, ĝis la nokto, nenion esperante, nenion atendante. Kaj ĉiam al la pordego aliradis jen pafistoj, jen dragonoj, jen rajdistoj, jen dogansoldatoj, kondukadis virojn el malproksimaj lokoj — konstrui ŝipojn.
Nokte Taisja venis al avino Eŭdoĥa kaj senvorte kuŝiĝis sur la benkon. La avino kuiris sbitenon, sed ŝi ne trinkis.
Ŝi kuŝis, ne fermante la okulojn, en mallumo kaj aŭskultadis — ĉiam ŝajnis, ke ŝi ion aŭdos...