7. En urbo Kopenhago

Antaŭ sunsubiro sabate la eskadro de subadmiralo Gyllenstierna ĵetis ankrojn en Christianshavn — la haveno de la dana ĉefurbo Kopenhago. Matrosoj kaj soldatoj, amasiĝintaj ĉe la ŝipflankoj, kun dezirego rigardis al la riĉa urbo, pitoreske etendiĝinta sub vesperaj sunradioj. Rufa Bill Hartwood rakontis:

— Mi havis honoron partopreni bombardadon de ĉi tiu urbo en la tago, kiam la unuigita eskadro decidis ekstermi la danojn. La liniaj ŝipoj staris ĝuste malantaŭ tiu kabo. Mi servis tiam kiel kanonisto sur centkanona «Hoko». Indus vidi, kio ĉi tie okazadis...

La matrosoj suspiradis: se ili povus promeni ĉi tie! La danoj, verŝajne, humiliĝis post kiam oni devigis ilin eliri el la alianco kun Rusio kaj Polio. Nun ja ili komprenis, kiu estas la vera mastro de ilia lando.

— Sed tamen ni ne finbatis ilin! — diris ferdekestro Okke, alnomita Lepora Nazo pro tio, ke li ĉiam movadis la nazon, kvazaŭ flarante. — Ni ilin ne finbatis! Antaŭ kvindek jaroj ni forte batis ilin, sed same ne ĝisfine. La sveda flago super la urbo — jen kion ni bezonas. Ĉu vi vidas la urbodomon? Ĝuste tie devas esti la sveda flago...

Sur la pruferdeko de la flagŝipo pafis la antaŭa kanono.

— La oldulo vokas la havenestron! — diris Svante Bragge — la ŝipa ekzekutisto. — Nun estos amuzo!

Dano — la estro de la haveno, alta homo en blua kaftano kaj blankaj ŝtrumpoj, — sur sia boato aliris kun ĝentila vizito al la flanko de «Krono». La parada ŝtuparo ne estis mallevita. La matrosoj vidis, kiel paliĝis la dana oficiro, kiam oni proponis al li leviĝi laŭ ŝnureskalo antaŭ la okuloj de rideganta ŝipanaro. Nek la subadmiralo, nek la ŝipestro Urquhart parolis kun la dano. La konversacio estis konfidita nur al la ĉefa ferdekestro del Robles.

La ferdekestro akceptis la oficiron stare, kontraŭ reguloj de ĝentileco ne interesiĝis pri sano de la dana reĝo kaj ne diris, por kio venis la eskadro. La dano estis silente mordanta la lipojn..

— Pro malfacileco de la ekspedicio grafo subadmiralo decidis ellasi parton de la ŝipanaro sur la bordon! — diris del Robles. — Mi esperas, la urbo afable akceptos la maristojn, venintajn sub la gloraj flagoj de la floto de lia moŝto reĝo de Svedio Karolo Dudek dua, daŭrigu la Sinjoro liajn tagojn...

Del Robles eksilentis, atendante, ke la dano diru «amen». Sed la dano diris nenion. Li staris, metinte la manon sur la tenilon de sia spado, fiera, larĝŝultra, alta. Per unu bato de la pugno li povus faligi la ferdekestron de la piedoj.

— Ĉu la urbo renkontos la matrosojn kaj soldatojn de lia reĝa moŝto kiel fratojn? — diris del Robles. — La magistrato ne avaros pri regalo, ĉu?

— La urbo kaj la magistrato ne estas parencoj de matrosoj de la floto de lia reĝa moŝto Karolo Dudek dua! — respondis la havenestro. — Kio koncernas manĝon, do la danoj de antikveco al neniu rifuzis regalon.

Post kelkaj minutoj la oficiro riverencis, petinte tempon por preparo de la urbo por renkonto de la «amikoj».

— Kiom da horoj vi bezonas por tio? — demandis del Robles.

— Ne pli ol du horojn ekde tiu sekundo, kiam mia boato atingos la bordon.

Del Robles konsentis. La havenestro malleviĝis laŭ la ŝnureskalo en sian boaton. La ŝipanaro akompanis lin per ridego, fajfado kaj ululado.

La suno jam delonge subiris, kiam sur la ŝipoj ekbatis tamburoj, informante matrosojn kaj soldatojn pri tio, ke ili povas iri sur la bordon. La homoj kiel pizoj ekŝutiĝis en ŝipboatojn. Super la senventiĝinta maro ektondris matrosaj kantoj, en lumo de plena luno la boatoj unu post alia aliradis la silentan bordon, kaj ĉi tie la gajon tuj anstataŭadis perpleksaj ekkrioj:

— Kio estas tio? Ĉu kavalerio?

— Ja ili estas kun muskedoj...

— Pro kia diablo?

Sur la kajo senmove staris rajdantoj kun sabroj, mallongaj lancoj kaj muskedoj. Luna lumo brilis sur la ŝtalaj kirasoj.

— Por kio ci staras ĉi tie? — demandis Birge Kornusa Kruro senmovan rajdanton.

— Iru laŭ via vojo! — respondis li per tia voĉo, ke Birge ne plu deziris demandi.

Sur ponto Knippelsbro, kiu estis liganta la urbon kun la haveno, staris surpiedaj soldatoj, apogante sin sur lancoj. Bill Hartwood provis ŝerci kun unu, sed la soldato insultis lin, kaj la anglo perdis deziron gaji.

— Kie ili prenis tiom da militistaro? — demandis Murdis Amikon de Svante Bragge — la ŝipa ekzekutisto. — Al la tuta Danio estas permesite havi ses mil soldatojn, sed ĉi tie estas ne malpli ol mil!

Leŭtenanto Brems, devancante la matrosojn, aŭdis la demandon de Murdis Amikon kaj kolere respondis:

— Ĉi tie ne estas soldatoj, tio estas urbanoj. Ili deziras, ke vi kondutu pli kviete, jen ĉio. Kvankam tio estas malgaja, nenion eblas fari. Gajo hodiaŭ ne estos, mi tiel supozas. Kaj estus bone, se mi erarus!

La urbo kvazaŭ formortis. Kiam la svedaj maristoj eniris en la urban pordegon, neniu fenestro lumis. Pordoj de domoj estis ŝlositaj, sur tavernoj kaj ĉardoj pendis seruroj, ĉe malfermitaj butikoj pasumadis gardistoj kun raŭke bojantaj hundoj sur rimenoj.

La supera artileriisto de «Krono» ĉefleŭtenanto Plomgren demandis rajdanton, kiu ŝajnis al li oficiro:

— Kion ĉio ĉi signifas? Kial estas tiom da soldatoj? Ĉu ni ne estas amikaj regnoj?

La rajdanto respondis:

— Iraĉu for, antaŭ ol mi surveturis vin per mia ĉevalo, malpura rabisto!

Plomgren kaptis la spadon. Tuj el fera pordego, kiu antaŭ tio ŝajnis fermita, elveturis ankoraŭ rajdantoj. Iliaj ĉevaloj ronkis, retenataj per mordaĵoj, la armaĵoj brilis en lumo de la ruliĝanta en nuboj luno. Plomgren kun siaj oficiroj staris meze de la pavimo. Ili estis nur kvar kontraŭ la grandnombra dana gardistaro.

— Iru kien vi iris! — diris la rajdanto. — Iru kaj parolu inter vi. Sur la placo de la Urbodomo vin atendas drinkaĵo kaj regalo. Iru! Kion vi bezonas de ni? Ĉu amikan ĝentilecon? Nia memoro estas ne tiom mallonga, kiel al vi ŝajnas. Ni ĉion memoras. Kaj niaj infanoj same ĉion memoros! Iru, antaŭ ol ĉi tie verŝiĝis sango!..

Sur la placo de la Urbodomo estis brulantaj peĉaj torĉoj kaj staris grandegaj tabloj kun rostita viando, legomoj en lardo kaj blanka pano. Kvardeksitelaj bareloj kun biero kaj deksitelaj kun vino estis disstarigitaj apud la fontano. Ĉe la pordoj de la urbodomo staris gardistoj kun halebardoj kaj pistoloj. Kaj ĉirkaŭ la placo senmove rigidiĝis ne malpli ol cent rajdantoj, kies parto estis hele prilumita de la luno, kaj alia parto kaŝita en ombro.

— Kiu do regalos nin? — laŭte kriis Bill Hartwood. — Kie estas la mastroj de la festeno?

— Regalu vin mem! — sonore respondis rajdanto, kies ĉevalo estis prancanta ĉe la magistratejo. — Regalu vin mem, kaj Dio absolvu viajn pekojn!

La oficiroj, ofendiĝinte, foriris sur sian ŝipon. Kaj la matrosoj kaj soldatoj komencis drinki kaj manĝi. Vodko estis bona kaj la manĝaĵo same — grasa kaj abunda. La oficiroj meze de la vojo ĉesis intenci ofendiĝi kaj revenis. Da manĝo kaj drinkaĵo estis ĝissate. Murdis Amikon kaj Okke Lepora Nazo, ebriiĝinte, ŝoviĝis en la basenon sub la fontano por naĝi. Birge Kornusa Kruro iris al la rajdantoj — paroli kun ili por ĝojigi la animon.

— Kiu vi estas? — demandis li junulon, kiu estis dormetanta en selo.

La dana junulo levis la kapon, oscedis, respondis trankvile:

— Mi estas forĝisto.

— Ĉu simpla forĝisto?

— Jes, simpla forĝisto.

— Kaj vi havas propran ĉevalon?

— Ne, tio estas ĉevalo de mia amiko — ĉaristo.

— Kaj la lanco? Kies estas via lanco?

— La lancon forĝis mi mem, per mia martelo, sur mia amboso.

— Drinku kun mi, knabo! — petis Birge. — Kvankam vi estas dano, sed mi havas nenion kontraŭ vi.

— Mi ne drinkos kun vi! — respondis la junulo. — Kiam venos por mi tempo drinki, mi trovos amikojn. Iru al la viaj kaj drinku kun ili. Deziru unu al la alia bonorde forporti viajn kapojn el tie, kien vi intencas iri!

— Kaj kien ni intencas iri? — demandis ebria Birge.

— Ja tion vi scias mem!

Birge foriris ŝanceliĝante. La luno leviĝadis ĉiam pli alte. La matrosoj roris kanton:

Rekrutigistoj trovis lin,
Kaj en la reĝan floton varbis lin,
Rekrutigistoj lin al servo prenas,
Kaj ŝipoj lin al morto trenas...

La kanto tondris sur la placo de la Urbodomo. Jakobo fiksaŭskultis — negaja kanto. Li estis iranta laŭ strateto. Lin neniu haltigis eĉ unufoje pro tio, ke li estis en ruĝa kaftano, ne simila al la bluaj uniformoj de maristoj kaj la verdaj uniformoj de soldatoj. La rajdantoj rigardis al li kiel al loĝanto de Kopenhago. Unu avertis ŝerce:

— Iru vi, fraĉjo, hejmen, alie vi trafos en svedajn manegojn kaj oni detiros de vi vian dandan kaftanon. Kaj la amatino atendos ĝis morgaŭ...

Jakobo respondis per rido.

Sur la urbodomo la horloĝo batis la dekunuan, kiam per krudfera pordofrapilo li frapis al malalta kverka pordo de la rusa ambasadejo. Al li oni malfermis ne tuj: en la pordo knaris giĉeto, ies okuloj suspekteme pririgardis Jakobon.

— Kiun vi bezonas?

— Sinjoron Izmajlov-on.

— Sinjoro ambasadoro ne akceptas en tiuj horoj.

— Mia nomo estas Jakobo el Stokholmo. Transdonu al la sinjoro ambasadoro, ke lin demandas Jakobo el Stokholmo...

La gardisto foriris por nelonge. Poste la malalta pordo malfermiĝis. Servisto kun kandelingo en la mano kondukis Jakobon en grandan malvarman halon. Sur tablo estis brulantaj kandeloj, vekiĝinta en sia kaĝo germana kanario estis mallaŭte kvivitanta. Jakobo staris senmove. Lia vizaĝo estis arda, la koro ofte batis.

La rusa ambasadoro Andreo Petroviĉ Izmajlov eliris al li per rapidaj paŝoj, metis la malgrandan fortikan manon sur la ŝultron, ekparolis gaje:

— Ĉu vi estas viva? Mi ĝojas, tre ĝojas! Mi ne esperis vidi vin viva... Montriĝu, kia vi estas? Vi estas ankoraŭ juna, mi pensis — vi estas pli aĝa. Vi agis racie — ne kiel junulo, sed kiel saĝa viro... Mi diris pri vi en Moskvo al la Siro. Estis ordonite diri al vi dankon pro la servo...

— Mi ne por tio! — konfuzite diris Jakobo.

— Mi scias, ke ne por tio, tamen la cara bona vorto helpos poste trovi direkton de la vivo. Eksidu!

Jakobo eksidis. Izmajlov sonigis arĝentan sonorileton, ordonis al servisto doni vespermanĝon, bruligi ankoraŭ kandelojn. Nun Jakobo ekvidis, ke Izmajlov ne estas juna — li aĝis pli ol kvardek jarojn, havis malfermitan, malhelan vizaĝon, rapidan rigardon, nigrajn sagajn lipharojn super la diklipa buŝo.

— Kio pri Ĥilkov?

La servisto primetis la tablon, enportis vinon, pladojn kun manĝo. Jakobo rakontadis. Izmajlov atente aŭskultadis, en liaj okuloj lumis bonkora intereso. Iam li kolere grakadis, iam insultadis. Kiam Jakobo finis sian malgajan rakonton pri Ĥilkov, Izmajlov suspiris:

— Aĥ, kia malfeliĉo. Nu, kiel helpi al li? Ja li estas juna, tute juna, sed vi jen diras: li grizhariĝis! Necesas pensi, pensi, eble, ni ion elpensos. Plu rakontu! Tamen, atendu, jen kion mi diros: grandan servon faris vi al via patrujo...

Jakobo ruĝiĝis, sed rigardis al la ambasadoro rekte, kvankam timis, ke larmoj aperos sur la okuloj.

— Grandan servon. Da viaj ĉifritaj leteroj mi mem ricevis pli ol dek, via ŝlosilo por ili estas bona, per tiu ŝlosilo mi la leterojn malfermadis, transsendadis en Moskvon — al la Siro, tra Polio kaj per aliaj vojoj. Viaj leteroj, kiuj iris de vi el Stokholmo, ĉiuj sian lokon atingis tra urbo Uleaborgo. Mortadis niaj kaptitoj, sed sian aferon faradis. En sango estas multaj leteroj, sed liveritaj nepre. Gloron, grandan gloron al la pereintoj!

La ambasadoro silentis iom, enpensiĝinte.

— En katenoj, de teruraj suferoj turmentataj, ne forgesadis la ĵuron la fidelaj bonaj homoj. Ĉu scias vi iliajn nomojn?

— Ne! — diris Jakobo. — Eĉ unu nomon mi ne scias, krom tiu, al kiu ekzekutisto forhakis la kapon en kastelo Gripsholm.

— Ŝĉerbatij, mi aŭdis. Ĉu oni torturis lin?

— Torturis forte.

— Ĉu li konis vin, sciis, kiu vi estas?

— Li sciis bone. Li estis la unua el la rusaj kaptitoj, kiun mi ekvidis. Mi pri li rakontis al sinjoro Ĥilkov, al kiu mi jam tiam portadis tagmanĝojn el la taverno. Sinjoro Ĥilkov sufloris al ni multajn necesajn ideojn — kiel kion fari por plia utilo, kaj monon ne avaris, kvankam li mem estas ne tro riĉa. Al li mi ŝuldas ankaŭ tion, ke multon el la antaŭlonge pasintaj tempoj de la rusia historio mi eksciis...

— Ĉu vi sciis, ke vi riskas la vivon? — interrompis Izmajlov.

— Mi komprenis tion.

— Sed Rusion vi neniam vidis?

— Ne vidis, sinjoro. Tamen multon pri ĝi mi eksciis de Andreo Jakovleviĉ Ĥilkov kaj de Ŝĉerbatij. La vortojn de miaj forpasintaj gepatroj, diritajn al mi en Kolivano, mi bone memoris: ĉiujn fortojn apliki por reveni en Rusion.

— Nun vi iras kun la eskadro?

— Kun la eskadro. Oni prenis min kiel helpanton de admirala bufedisto. En Stokholmo mi estas suspektata, resti plu mi ne povis...

La servisto lerte ŝanĝis sur la tablo la tablotukon, verŝis medon en kalikojn.

— Kio estas tiu trinkaĵo? — demandis Jakobo.

— Ĉu vi ne scias? — ridetis Izmajlov. — Tio estas medo. Bona malnova rusa trinkaĵo. Ĉu bona?

— Bona...

La okuloj de Izmajlov rigardis ruze:

— Kiam vi revenos en Rusion, estu singarda kun ĉi trinkaĵo. Al multaj ĝi malligadis langojn, multaj pro manko de kutimo tro vigle babiladis pri tio, kio ne plaĉas en la propra hejmo; pro tio okazadis malfeliĉoj...

Subite li demandis:

— Kion do Ŝĉerbatij rakontis al vi pri Rusujo?

Jakobo ĵetis al la ambasadoro sian obstinan rigardon, silentis iom, kvazaŭ pensante, poste respondis kun racia singardeco:

— Ĉie estas siamaniere bone kaj siamaniere malbone, sinjoro, sed ne estis por mi pli malbona vivo, ol ĉi tie. Mi rezonas tiel: homo estas naskita al la mondo ne vane, li devas ion fari. Sentas mi en mia animo strebon al afero, sed kia do afero mia estas ĉi tie? Ĉu estas destinite al mi de la sorto nur komplezadi la taverniston kaj donadi en la kelo bieron kaj vodkon al diboĉantaj matrosoj?

Izmajlov aŭskultis atente. La servisto forigis la pladojn kun manĝaĵo, donis ledan sakon kun tabako, erikajn kaj argilajn pipojn. La ambasadoro, oportune retrokliniĝinte en la fotelo, bruligante la pipon, diris:

— Tio estas prava, kvankam iom nebula. Nun ni parolos pri la afero, la filozofion ni lasu por libera tempo. Rakontu al mi kun detaloj, kia estas via admiralo, kiaj estas oficiroj, ĉu multaj estas soldatoj por surpieda batalo, por ŝipatakoj, por kanonoj... Necesas senprokraste pri ĉio skribi, mi jam morgaŭ sendos kurieron en Libavon, el tie al la poloj, tiuj liveros al la niaj.

Jakobo diris ĉion, kion sciis. Aŭskultante, Izmajlov kapjesadis:

— Brave, brave! Vi havas akran okulon, saĝulo, bone....

Trans la fermitaj, kurtenitaj fenestroj ekklakis hufoj de ĉevaloj, aŭdiĝis tintado de armiloj, rido. Izmajlov klarigis:

— La gardistaro forrajdas — do, la svedoj foriris sur la ŝipojn. La tuta urbo hodiaŭ leviĝis, forte ili malamas siajn venkintojn, dum duonjarcento ili batalis kuraĝe kontraŭ ili, sed, vidu, nun estas malvenko. Kiam vi estos en Rusio — diru: multaj danoj nun diris malfermite — prefere dronu la damnitaj svedoj en Moskvio kun siaj ŝipoj...

— Sed nur unu eskadro sveda venkon ne determinos! — diris Jakobo.

— Ne! Ne determinos, sed inspiros la niajn al tio, kio sekvos, — necesas kompreni! Ĝis la nuna tago ni la svedon ne venkadis. Se la eskadro ĉe Arĥangelsko estos frakasita — estos por la svedoj la unua mara malvenko. Kaj de kiu? De la rusianoj, kiujn ili opinias nur piediraj soldatoj, kaj eble ankoraŭ surĉevalaj, sed tute ne maristoj. Tamen la rusianoj estas marvojaĝantoj naturaj, tion mi kaj multaj aliaj tute ĝuste scias. Arkivisto ĉi-tiea, tre respektinda homo, granda filozofo kaj proksima mia kompano, antaŭ nelonge faris por mi kopion de letero de Frederiko, skribitan de la dana reĝo en marto de la jaro 1576, tio estas antaŭ pli ol cent jaroj, al iu Ludoviko Munk. Ĉi Munk estis sciiganta la reĝon danan pri tio, ke rusa rudristo el Malmuso konas vojon al Gronlando kaj al Grumanto... Kaj jen kion la reĝo skribas al Munk...

Izmajlov leviĝis, malŝlosis seruron en malgranda, jugland-ligna skatoleto, elprenis kvaroble falditan folion, legis en la dana, ellasante la superfluan:

— «Al Ludoviko Munk pri unu ruso, kiu vizitas Gronlandon. Eksciis ni el via mesaĝo, ke en la pasinta somero kelkaj Trondhejmaj civitanoj eniris en Vardo en rilatojn kun unu rusa rudristo Paŭlo, loĝanta en Malmuso kaj...»

La ambasadoro levis la fingron, legis kun speciala esprimo:

— «...ordinare, ĉiujare ĉirkaŭ la Bartolomea tago, naviganta al Gronlando. La rudristo Paŭlo sciigis ilin, ke se por lia laboro oni donos ioman rekompencon, li, eble, rakontos al ili informojn pri tiu lando kaj kondukos iliajn ŝipojn...»

Li faldis la paperon, demandis:

— Ĉu vi komprenas, kion tio signifas? La reĝo dana en tre malnovaj tempoj turnas sin al siaj civitanoj, ke tiuj sub gvido de rusa rudristo helpu al li savi siajn homojn, katenitajn de glacioj en Gronlando. Jen kion tio ĉi signifas.

Izmajlov ŝlosis la paperon en la skatoleto, ree eksidis en la fotelon, diris laŭte:

— Rusaj pomoroj estas mastroj kaj en maro kaj en oceano. En la sama tempo, kiam multaj germanaj, anglaj kaj aliaj sciencistoj kun gloro por si publikigas stultegajn traktatojn, en kiuj montras tute ne ekzistantajn en la polusaj landoj duonhomojn kun unusola okulo, — niaj pomoroj delonge vintras sur Grumanto, sur la Ursa insulo, sur Kolgujevo kaj Vajĉago, al Mangazeo iradas...

La horloĝo batis la duan. La ambasadoro subridis:

— Jen, parolis mi al vi kiom longe, — mankas konversaciantoj ĉi tie, pro pensoj iam la kapo ŝvelas. Aŭskultu atente: se vi trafos viva en Arĥangelskon — serĉu kapitan-komodoron Ievlev-on. Tio estas bona mia amiko, ni multajn landojn kune traveturis, ĉio estis — kaj bona kaj malbona. Li vin konas laŭ miaj al li leteroj. Morgaŭ mi akompanos vian eskadron. Estas ĉi tie tia loko, ke videblas ĉiu ŝipo, iranta tra Sundo. Mi akompanos kaj kurieron sendos al Silvestro Petroviĉ — ke la eskadro trairis la markolon, prepariĝu al inda akcepto...

Jakobo, ridetante, rigardis al Izmajlov rekte en la okulojn.

— Kaj al vi — ankoraŭ dankon! — diris la ambasadoro. — Jakobo... Kia estis nomo de via patro?

— Teodoro.

— Do, Jakobo Teodoroviĉ. Kaj ne ofendiĝu, ke Rusujo per kanona pafado vin renkontos. Komprenu tiun bruon kiel saluton al via nobleco kaj kuraĝo. Ni adiaŭu en la rusa maniero. Eble, vi eĉ ne scias, kiel ĝi estas farata, fremdiĝis?

Ili brakumiĝis, kisiĝis trifoje. En la grizaj okuloj de Jakobo brilis larmoj. Izmajlov ŝajnigis, ke ne vidas ilin, diris zorgeme:

— Malbone estas por vi post ĉiuj sur la ŝipon veni... Jen kio... vi estas tie kiel helpanto de bufedisto. Montru, fraĉjo, divenemon, portu al la admirala ino kvazaŭ donacon.

Li sulkigis la frunton, pensante, poste ekridis:

— Kaviaron vi portos. Ili, svedoj, ĝin tre ŝatas, kaj vi kvazaŭ kaviaron serĉis por plezuro de sia sinjorino. Ĉio do iros glate... Kaj ĝis la haveno vin mia Steĉjo kondukos — lin ĉi tie ĉiuj konas, vi iros tra kvietaj stratoj. Pri li ne timu: tre fidinda homo!

La admirala bufedisto sur «Krono» aĥis, ekvidinte bastan korbon kun nigra kaviaro. Aĥis matene ankaŭ sinjorino Gyllenstierna.

— Vidu! — diris ŝi al la subadmiralo dum matenmanĝo. — Ĉu vi vidas, kiel ĉiuj ĉi tie penas ĝojigi min? Kaj vi plu intencas sendi min hejmen, en tiun enuan Upsalon!

Grafo Gyllenstierna ne respondis. Li estis skribanta memorandon — leteron al la reĝa ambasadoro en Kopenhago rilate de la hieraŭa malhonorado. La sveda ambasadoro en Danio sidis samloke, en profunda fotelo, balancadis la piedon, vestitan per danda ŝuo kun banto, ludadis kun tenilhavaj okulvitroj. Kolonelo James manĝis la rusan kaviaron per arĝenta kulereto, diris langvore:

— Mi havis malfeliĉon hieraŭ traveturi en kaleŝo la urbon — vere, tio estas neeltenebla! Kvazaŭ en malamika ŝtato. Armitaj rajdantoj, armitaj piedirantoj, ŝlositaj domoj! Kiel vi tion toleras?

La ambasadoro levis la ŝultrojn:

— Ni devas, herre kolonelo! Ekde kiam lia reĝa moŝto frakasis ilin trairinte kun la floto la orientan brakon de Sundo — Flintreden, ili ne eltenas la svedan flagon... Bedaŭrinde, la memorando al nenio helpos. Unu bona venko super la moskvianoj valoras pli ol multaj memorandoj.