[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

Tjuratamo

1

Varmego.

Onde tremas la horizonto. La stepo ankoraŭ ne estas forbruligita, ankoraŭ ne iĝis morte-bruna kaj polvoza, sed jam estas tuŝita de malmola flaveco. Ardas helblua antaŭvespera ĉielo; mankas nubetoj sur ĝi, nur malhela punkteto de akcipitro fluas tra zenito.

De Kaspia maro ĉi tien, de ĉi tie al Altajo, tra Altajo en Mongolion kaj pluen, pluen, finiĝante nur kun la kontinento, etendiĝas tiu ĉi admirinda, ne havanta egalajn al si, dissternita kaj presita per miljara suna inundo herba oceano.

La granda stepo. Grandioza kaldrono, bolinta dudek jarcentojn. Kiomfoje ĝi elverŝis ondojn, bruligantajn la lok-sidan mondon! Granda kulturo; ne tiom, eble, laŭ siaj finaj atingoj — kvankam ĉu ni, ŝtopiĝintaj en pezajn klifojn de senmovaj domoj, juĝu pri tio — kiom laŭ originaleco kaj daŭro de tiu originaleco.

Venas huna car' Atilo...

Ie ĉi tie — nu, eble, iomete pli sude — trapasis iam tiuj, kiuj, komence inundinte duonon de Rusujo per sango, poste elteninte ondon de responda ekspansio, delonge iĝis kun tiu Rusujo kvazaŭ du flankoj de unu medalo; altvalora medalo, per kiu avara je premioj historio dekoracias tiujn, kiuj sukcesis elvivi kaj kunviviĝi.

Sankta tero.

Kvazaŭ meditante deirinte for de la ceteraj kaj kaptinte momenton, kiam oni ne rigardis al mi, mi surgenuiĝis kaj rapide kisis tiun sekan kaj firman, kiel arbo, teron. Leviĝis. De la hangaroj jam rapidis, saltetante sur nevideblaj de ĉi tie malglataĵoj, malfermita ĵipo; jam videblis estro de la Tjuratama sekcio de ŝtatsekureco kolonelo Bolsoĥojev, staranta en la aŭto apud ŝoforo kaj videble saltetanta kune kun la ĵipo. Per unu mano li kroĉiĝis al la ventoŝirmilo, per la alia tenis kaskedon ĉe viziero.

Mi malrapide ekiris renkonte al li. La ĵipo eksaltis kaj, skuiĝinte per la tuta korpo, haltis senmove; Bolsoĥojev, kun anticipe etendita mano, elsaltis sur teron. Ni manpremis.

— Saluton, Jaĥonto Aldabergenoviĉ.

— Saluton, Aleksandro Lvoviĉ, bonvenon, — li tuŝis la kaskedon, antaŭe, verŝajne, surmetitan tro streĉe, por ĝin ne forblovu vento. — Jes, Ibrajo vin tre precize alterigis. Ĝuste el tiu ĉi loko estis elfluganta «Carido». Ĝis la hangaroj estas tricent dudek metroj. La tiraŭton, kiu elrulis la gravitavion el la stacio sur la kampon, stiris Usmano Ĝumbajev. Kaj laŭ liaj propraj vortoj, kaj laŭ ĉiuj atestoj — al la aparato li ne proksimiĝis. Li kondukis la tiraŭton el la garaĝo — jen niaj garaĝoj, maldekstre — ne elirante el la kajuto; atendis, ĝis oni alkroĉos; elkondukis sur la kampon, atendis, ĝis oni malkroĉos, same ne elirante el la kajuto, kaj kun teĥnikisto Kislenko revenis al la garaĝo.

Dum la konversacio ni nerimarkite aliris la avieton, veturigintan nin el Vernyj. Mi prezentis al Bolsoĥojev miajn homojn, kaŝiĝintajn de suno en ombro de negranda, duone vitrizita stacidomo.

— Ĉu mi ankoraŭ necesas, Jaĥonto Aldabergenoviĉ? — demandis la juna piloto, elŝoviĝinte el la kajuto. Bolsoĥojev demande rigardis min. Mi geste resendis la demandon al li.

— Tjuratamo estas jen, je tri verstoj, — diris Bolsoĥojev, svinginte la manon al masivo de neĝeblankaj plurloĝejaj domoj, etendiĝinta al norda horizonto kaj degelanta en suna vualo. — Tie, — la kolonelo montris per la fingro al sud-okcidento, — estas startaj kapsuloj, tio estas pli fore, je ĉirkaŭ dek sep verstoj. Sed, kiel mi komprenas, al ni ne necesas tien iri?

— Dume ne necesas.

— Tiuokaze, flugu, kara, — diris Bolsoĥojev al la piloto. Tiu kapjesis, adiaŭe movis la manplaton, kaj entiris la kapon en la kajuton. Parabolaj riceviloj sur kresto de la avieto ekmoviĝis, viviĝante, direktis sin en unu punkton, kaj la avieto senbrue ekflugis supren. Ĉiam pli rapide... jen blindige trembrilis respegulo de suno, reflektita de iu el vitroj de la kajuto, jen ĝi iĝis malhela punkto, kiel la akcipitro — kaj malaperis.

— Rakontu plu, Jaĥonto Aldabergenoviĉ, — petis mi.

— Steĉjo Ĉereviĉnij dum la tuta mateno umadis en najbara al «Carido» nesto, — kapjesinte, daŭrigis Bolsoĥojev. — Unu nia serĉavio, «Pomo», antaŭ tri tagoj revenis post ĝenerala riparo, kaj Steĉjo estas tia pedanto... Iu sensilo malbone funkciis, ne kontaktis, ŝajne, kaj li estis esploranta la skemon. Ĝis «Carido» al li estis sufiĉe fari nur unu paŝon. Sed en la hangaro ja ĉiam estas homoj. Aliaj teĥnikistoj, kaj krome gardisto, starigita ĉe «Carido» post la teĥnika kontrolo, ĵuras, ke Ĉereviĉnij el la motora sekcio de «Pomo» ne eliris. Post forflugo de la grandprinco li tie ankoraŭ umadis dum ĉirkaŭ kvar horoj, eĉ malfruis por tagmanĝo. Fine, la gardisto mem, Vardvano Nuriev. Dudek jaroj da senriproĉa servado. En depozicioj de atestantoj estas, certe, truoj je unu aŭ du minutoj, sed ĝenerale ĉio montras, ke proksime al la gravitavio li ne aliris. Kaj krome: duonhoron antaŭ surposteniĝo, li venis al la laborejo, tra paskontrolo venis, kun tute malplenaj manoj.

— La eksplodaparaton al li povus transdoni, ekzemple, tiu Ĉereviĉnij. Ĝi povus esti anticipe kaŝita, ni diru, ie en «Pomo». Sufiĉas nur duonminuto...

— Jes, tiel ankaŭ povus esti. Versioj estas pluraj, sed la plej probabla ŝajnas alia. Tamen, se vi permesos, Aleksandro Lvoviĉ, unue mi volus fari al vi demandon.

— Je dio, Jaĥonto Aldabergenoviĉ, bonvolu.

— Ĉu la fakto de minado de «Carido» estas absolute pruvita? — Bolsoĥojev per voĉo substrekis la vorton «absolute». — Ĉu ne estos tiel, ke ni vane...

— Sed kial vi demandis, Jaĥonto Aldabergenoviĉ? Ĉu vi havas iujn dubojn?

— Nu, kiel diri... — ĝenite balbutis la kolonelo, kaj subite, decidinte, diris: — Ne nur dubojn, sed mi simple ne povas imagi!

Kruus kompreneme kunpremis la lipojn, kaj forturnis rigardon, bedaŭre balancante la kapon. Klimov nazgruntis, turmentante per flavaj dentoj malmultekostan cigaredeton, havantan malbonsignan aspekton. Grigoroviĉ, kovrante sin de la suno per la manplato, observis la akcipitron, dronantan en blanka ĉielbluo.

— Jen ni parolas nun kvazaŭ pri io sufiĉe ordinara, afero kiel multaj... sed mi sentas min kiel en deliro, kiel en koŝmara sonĝo! Jen tiel, simple, murdi kvin homojn — kaj eĉ pli, Aleksandron Petroviĉ-on! Ja lin ĉiuj amis ĉi tie... Eble, tamen estis malfeliĉa akcidento?

— Ho ve, Jaĥonto Aldabergenoviĉ, — respondis mi. — Formale tio ankoraŭ ne estas pruvita, sed la fizikistoj kredigas, ke la motoro neniel povis doni eksplodon. Mi matene en Kramatorskon speciale telefonis, parolis kun tri inĝenieroj de la gravitmotora uzino — ne. Ĉiuj unuvoĉe: ne. Nu, kaj kio koncernas la fakton — miaj homoj frumatene elflugis al Lodejnoe Pole, por skrupule esplori kolektitajn fragmentojn de la ŝipo. De vi ni provos telefoni tien — eble, ili jam ion trovis.

Bolsoĥojev silentis iom.

— Do, en la aŭton, ĉu? — diris li malgaje. — Ĉu ni veturu al la hangaroj?

Ne hastante, ni ekiris al la ĵipo. Unua komprenis Klimov:

— Ni ne lokiĝos.

— Jes, vere, — Bolsoĥojev eĉ stumblis. — Pardonu... mi vin solan atendis, Aleksandro Petroviĉ. Oni min iel malĝuste informis.

— Ni iru perpiede ĉiuj kune, — proponis mi. — Ĝuste laŭ vojo vi sukcesos priskribi la situacion.

Bolsoĥojev kun preteco kapjesis kaj faris al la ŝoforo, atendanta en la ĵipo, liberigan geston per la mano. La ĵipo, mallaŭte graŭletinta en atenda reĝimo, estrece ekgraŭlis kaj eksaltis de la loko; abrupte turniĝis, kliniĝante kaj risorte saltetante, kaj ekimpetis al la garaĝoj.

— Suspektoj falas antaŭ ĉio sur Igoron Fomiĉ Kislenko nur tial, ke li, diference de la menciita de mi triopo, malaperis senspure tuj post la forflugo de «Carido», — ekparolis Bolsoĥojev. — Aliflanke, li dufoje dum lastaj minutoj antaŭ la starto restis kun la aparato praktike sola — nek el la aparato, nek el la tiraŭto li estis videbla. En la hangaro li sola kroĉis je pruaj hokoj du trenkablojn; tiam lin, verdire, povus vidi la gardisto. La gardisto tiun operacion reale ne estis observanta, sed Kislenko pri tio ne povis scii. Preterpasanta meĥanikisto Guŝĉin vidis pretere, kiel Kislenko umas kun la dua kablo, sed ion suspektindan en liaj agoj ne rimarkis — ni konversaciis kun Guŝĉin tre skrupule. Kaj, fine, la plej probabla momento — malkroĉo de la trenkabloj. Tio estas du aŭ tri minutoj, kaj neniu estis ĉirkaŭe. Magnetan, ekzemple, minon alkroĉi ie ĉe la poŭpo — estas sekunda afero, se scii, kie al ĝi ne minacas deŝiro per aerfluo. Kislenko, spertega teĥnikisto, tian kaŝitan lokon sendube povus elpensi.

Vere, estis en ĉio ĉi io de koŝmara sonĝo. En la konversacio jen kaj jen flugis vortoj: spertega teĥnikisto, senriproĉa servado, kontrolita homo, fidinda laboranto... Kaj ja alie ne povus esti — Tjuratamo! Sed samtempe sep tute senkulpaj homoj pereis per terura morto.

Kaj kion nun sentas la grandprincino Anastasia? Belulino, saĝulino, vera amiko; mi havis okazon danci kun ŝi en lasta Kristnaska balo — kiel li kaptadis rigardon de la edzo!

Kion sentus Liza aŭ Stanjo, se min...

Kaj — mi, se ŝin aŭ ŝin?

Kiel sengarda estas homa korpo! Eĉ karesante, eblas fari doloron; kion do diri pri intenca malutilo. Kiel tiu dieca guteto bezonas zorgon; kiomaj blindige belaj sentoj kaj agoj pendas sur hareto, en plena sklaveco de maldikega haŭteto, de mizeraj kotaj buletoj sur vandoj de angioj, de iu sinovio, de kaŝita fonto de hormonoj — ni gardu, gardu nin reciproke, helpu kaj pardonu, zorgu, kiel malsanulojn, ja ni ĉiuj malsanas je tiu karno, rompebla, kiel konko de heliko, kaj vivavida, kiel avidas sunon verda folio. Alie simple ne eblas elvivi!

— Sed kion tio, fakte, signifas — malaperis? — demandis mi.

— Malaperis — tio estas malaperis, kaj ĉio, — suspiris Bolsoĥojev. — Baldaŭ post la forflugo li iris hejmen por tagmanĝi, — li loĝas ĉi tie relative nemalproksime, en la proksima rando de Tjuratamo; de la haltejo de buso, kiu kursas inter la flughaveno kaj la urbo, estas distanco je tri minutoj de paŝado; tial li kutime tagmanĝis ne en la kantino, sed hejme... Kaj jen — ni ricevas mesaĝon el la ĉefurbo. Nu, dum ni ekturniĝis, pasis horo, ne malpli. Ni serĉas tie kaj tie — mankas Kislenko. Ĉiuj estas apude, sed lin, kiel oni ĉe vi en Rusio diras — kvazaŭ bovino per lango forlekis. El la laborejo foriris, al la hejmo ne venis. Ni iris al la fervoja stacio, al la busa stacio, al la pasaĝera flughaveno, al ĉiuj kasistoj, al ĉiuj postenaj policanoj montris foton — ne, ne memoras. Certe, tio ne estas garantio — li povus tragliti, kaj oni lin ne memorfiksis, aŭ li fuĝis sur preterirantaj aŭtoj, ĉio povus esti... Sed estas strange, tamen. Kaj, jen kia ankoraŭ strangaĵo — li, kiel montris traserĉo, tiumatene antaŭ ol iri el la hejmo al la laborejo, ĉiujn legitimilojn neniigis.

— Kiel do? — konsterniĝis mi.

— Konduklicencon li forbruligis — oni trovis pecon de bruligita kovrilo en cindrujo, kaj nenio pli restis. Pasporton li turmentis, kvazaŭ freneziĝis — deŝiradis ĉiun paĝon kaj bruligis, la aglon tranĉis per tranĉilo kaj same volis bruligi, sed la kovrilo nur rande karbiĝis, ĝi estas malmola... En la sama cindrujo ankoraŭ estas cindro, jam ne eblas kompreni, de kio.

— Kiel do li trafis en la laborejon?

— Nu, la paspermesilon li evidente konservis.

— Kaj ĉu vi tiun paspermesilon ne provis serĉi en la urbo? En rubo, en urnoj... kaj simple, sur iu trotuaro, sur ŝtuparo?

— Verdire, ne.

— Se esti logika, li, tuj post la afero, devus forigi ankaŭ la lastan el la tiom malamegataj de li legitimiloj. Ekzemple, rekte en la buso ĵetis sub seĝon, kaj eĉ per kalkanumo premis... aŭ en kanaleton ĉe vojrando. Ne, verŝajne ne eblas trovi, se en kanaleton. Sed en la buso — verŝajne eblas trovi, Jaĥonto Aldabergenoviĉ! Kaj en urno eblas!

Li kun dubo balancis la kapon. Tamen Kruus kontentigite eksnufis, ekkapjesis.

— Kaj ĉu en malsanulejoj vi lin serĉis?

— Certe! En ĉiuj tri hospitaloj, en ĉiuj traŭmohelpejoj, en profilaktejo... eĉ en kadavrejoj ni rigardis. Mankas. Kaj okazis neniaj incidentoj — nek interbatado, nek aŭtosubpremo, nek murdo, nek akcidento. Pri tio, ke tuj post la afero lin iu likvidis, ni tuj pensis. Nenie, nenio.

— Jes, mi komprenas. Sed... mi diris pri io alia. Ĉu psiĥiatria malsanulejo estas en Tjuratamo?

Bolsoĥojev mirigite ĵetis oblikvan rigardon al mi.

— Ne.

— Kaj ĉu urĝaj narkologiaj helpejoj?

— Certe, estas, sep. Foje aperas ebriuloj... kaj ankaŭ narkotaĵoj penetras foje el Centra Azio. Ĉu vi pensas, ke unuaranga teĥnikisto Kislenko, eksplodinte la princon-heredonton de Rusio, tiel ebriiĝis pro ĝojo en la plej proksima stratangulo, ke eĉ la hejmon ne sukcesis atingi kaj jam dum tuta tagnokto ne povas rekonsciiĝi?

— Ne tute tiel. Sed jen kio maltrankviligas min. Krimo, kiu aspektas ne motivita, tute ne nepre devas havi nekonatan por ni motivon. Ĝi vere povas esti ne motivita.

Malantaŭ mia dorso aŭdiĝis kontentigita snufado de Kruus. Bolsoĥojev konsternite movis la manplaton laŭ la vizaĝo.

— Mi preteratentis, — konfesis li. — Ne venis en la kapon. Ja vere: Aslanov, la lasta, kiu vidis Kislenkon antaŭe, menciis, ke tiu estis ia stranga!

— Jen. Necesos tre skrupule paroli kun ĉiuj, kiuj vidis lin dum la lasta tagnokto antaŭ la katastrofo. Kaj kun liaj parencoj. Ĉu li havas parencojn?

— Edzinon kaj du knabojn.

— Do, ankaŭ kun la edzino. Kaj nun jen kio, — ĝis la hangaroj restis tute malgranda distanco, kaj mi volis priparoli tiun tiklan por mi demandon, dum ĉirkaŭe estas minimumo da homoj. — Oni diris al mi, ke Kislenko estas komunisto.

— Jes.

— Ĉu delonge?

— Dum dek du jaroj.

— Kiu akceptis liajn votojn?

— Altanses Erkinbekova, — la voĉo de Bolsoĥojev iĝis estima, preskaŭ adora.

— Ĉu ĉi tie, en Tjuratamo?

— Jes.

— Ni devos konversacii kun ŝi.

— Tio ne eblas, Aleksandro Lvoviĉ. Antaŭ tri jaroj ŝi mortis. — Bolsoĥojev mediteme strabis min, verŝajne pensante, kiel mi komprenis sekundojn poste, ĉu ne opinios mi tion, kion li intencis diri, mallerta peno flati al ĉefurba ulo — lin, certe, oni jam informis, ke la sendito de la centro estas samkonfesiano de la suspektato — kaj poste decideme finis: — Ŝin entombigis la tuta urbo, kiel sanktulinon.

— Tiuokaze necesos konversacii kun la nuna prioro de la Tjuratama stelo, — senemocie diris mi.

La konversacio rompiĝis. Lastajn tridek metrojn ni paŝis silente; suferanta pro varmego nordano Kruus, ne povanta plu deteni sin, ofte viŝadis la vizaĝon per vasta, iomete parfumita tuko. Malferminte antaŭ ni pordon de la administra alo, Bolsoĥojev, kaŝante okulojn, balbutis malklare:

— Kaj tamen, vidu... Kislenko estis abstinulo.

2

En kabineto de estro de flughavena gardistaro, kie ni provizore instalis nin, estis relative malvarmete; susuris kaj turnadis diafane tremantan kapon ventolilo. Kruus-on, kondukatan de unu el lokaj laborantoj, juna kozaka kapitano, evidente feliĉa pro tio, ke li ricevis okazon partopreni la enketon de tiom ŝoka krimo, mi sendis al la narkologiaj helpejoj; Grigoroviĉ-on — al la hejmo de Kislenko, ordoninte traserĉi ĉion ne simple, sed ĝuste kun celo trovi aliajn spurojn de anomala, mallogika konduto de la suspektato, ja min treege maltrankviligis tiuj bruligitaj legitimiloj; al Klimov mi ordonis rigardi la laborlokon de Kislenko, serĉante ajnan kaŝlokon, aŭ spurojn de produktado de la mino. Tri knaboj de Bolsoĥojev ekiris, kompatindaj, serĉi la paspermesilon — teda kaj malmulte perspektiva laboro, sed ni ne rajtis neglekti ion ajn. La kabineto malpleniĝis — restis Bolsoĥojev mem kaj mi. Li, anhelante, iomete demande ĵetis oblikvan rigardon al mi kaj malbutonumis sian militjakon, poste superan butonon de la ĉemizo. Li eksidis kontraŭ la ventolilo, domaĝe balancante la kapon pro ĉiuj ĉi aferoj, kaj dum iu momento ŝajnis al mi mirinde simila al la ventolilo — sama ronda, plata, malĝoje klinita kaj bonkora vizaĝo. Nur de la ventolilo blovetis freŝo, sed de Bolsoĥojev — varmego. Mi viŝis la ŝvitan frunton per dorsa flanko de la manplato, eksidis sur randon de tablo apud telefonoj, metis la manon sur parolilon.

— Jen pri kio mi ankoraŭ volis vin demandi, Jaĥonto Aldabergenoviĉ.

— Mi aŭskultas vin, Aleksandro Lvoviĉ.

— Fakte, se io estus, vi mem al mi dirus... Ĉu ne okazis iaj provoj malhelpi laboron sur la lanĉejoj, aŭ... iuj atencoj kontaŭ okupitaj en «Ares» fakuloj...

— Certe, mi dirus, — respondis Bolsoĥojev. — Tio estis ĝuste la unua, kio venis en mian kapon. Kaj se la unua — do, malĝusta, tiel la tuta mia sperto montras. Tute nenio okazis, Aleksandro Lvoviĉ. Ĉio estas pura. Se okazus, mi scius... kaj tutegale mi parolis pri tio kaj kun la estro de gardistaro de la kosmodromo, kaj kun la uloj, respondecaj pri sekureco de gvidaj fakuloj. Nenio. Nek ĉantaĝo, nek minacaj leteroj, nek atencoj, nek diversioj. Tio estas ne «Ares».

— Sincere dirante, mi opinias same, — diris mi kaj levis la parolilon. Klavumis kodon de Lodejnoe Pole, poste telefonnumeron, tuj poste — kodon, ŝaltantan ekranadon de lineo. Meze de la klavaro ekbrulis verda lampeto, kaj en la parolilo aŭdiĝis alta, interrompiĝanta fajfeto — do, la interparolo ekiris tra ĉifrilo, kaj subaŭskultado iĝis neebla.

Mi bone sukcesis. Tuj alvenis Serĉjo Staĉinskij el la grupo «Az».

— Tio estas Trubeckoj. Kio estas ĉe vi, Serĉjo? Ĉu vi rigardis?

— Jes, Aleksandro Lvoviĉ, ĉio estas ĝusta, estas neniaj duboj. Diversio.

Jes. Mi por sekundo fermis la okulojn. Nu, fakte, neniu ja dubis. Sed pravas ja Bolsoĥojev — ne eblas imagi. Duobliĝo de personeco: mi jam dum dek sep horoj okupiĝas pri la krimo, sed en profundo de la animo ĝis nun ne povas ekkredi, ke tio vere estis krimo, sed ne malfeliĉa akcidento.

— Ĉu vi estas certa? — mi tamen ne sukcesis min deteni. Staĉinskij silentis iom.

— Sinjoro kolonelo, nu ne turmentu vin, — diris li milde. — Duboj malestas.

— Kia mino? Kies? Ĉu vi sukcesis determini? — mi superŝutis lin per demandoj, kaj la tono, ŝajne, estis iomete tro abrupta — sed mi tre malvolis aspekti deprimita.

— La fragmentoj, certe, estas en terura stato, — respondis Staĉinskij. — Ni transportos ilin al Peterburgo kaj ĉion esploros ankoraŭfoje en la laboratorio. Sed anticipa konkludo estas tia: memfarita mino, produktita amatore. Kartoĉo kun likva oksigeno plus acida eksplodigilo plus magneto plus ĉirkaŭfluiga kesto. Ĉio genia estas simpla. Per tia aĉaĵo nin ĉiujn eblas ekstermi, se ekprodukti ĝin amase. Ĝi estis alkroĉita sub maldekstra tira paraboloido — la paraboloido estis forrazita dum ono de sekundo, la gravitavio ekturniĝis ĉirkaŭ laŭlonga akso... ĝenerale, jen tiel.

— Komprenite, — diris mi. La voĉo iomete raŭkiĝis, mi singarde tusetis.

— Kio? — ne komprenis Staĉinskij.

— Nenio, Serĉjo, mi simple tusas. La gorĝo spasmis pro tiaj novaĵoj. Kiam vi intencas moviĝi al Peterburgo?

— Eble, post tri horoj. Mi ĵus finis la esploradon. Ni nun komencas paki ĉion — kiam pakos, tuj elflugos.

— Vi tie... esploru la ŝipon antaŭ la elflugo.

— Tjfu-tjfu-tjfu. Vere, tiel eblas komenci timi propran ombron. Ia infera malicaĵo.

— Ankoraŭ demandon, Serĉjo. Kiom da tempo necesas, por kroĉi tian surprizon sur ŝelo de avio?

Staĉinskij snufis.

— Du sekundojn kaj duono. Sekundon, por ŝovi la manon al brusto aŭ en pendantan sur ŝultro sakon, sekundon, por elmeti, kaj duonsekundon, por leviĝinte sur piedpintoj, fari «plaŭd'!».

— Komprenite, — denove diris mi. — Bone... Kia vetero estas tie?

— Dankon, ke almenaŭ ne pluvas. Kaj ĉe vi?

— Kaj ĉe ni — ŝvito pluvas de ni, — respondis mi. — Nu, sukceson. Se en la laboratorio io aldone montriĝos — telefonu. Mi dume ne intencas reveni.

Mi surmetis la parolilon kaj levis la okulojn al kviete atendanta Bolsoĥojev — tiu duonfermis la okulojn, submetante la vizaĝon al la ventolilo; liaj haroj, nigraj kaj malmolaj, hirtiĝis kaj dancis en aera fluo.

— Nu jen, — diris mi. — Eksploda aparato, kiun povus konstrui eĉ infano. Estas bone, ke ĉe ni maloftas infanoj kun similaj inklinoj. Oksigena kartoĉo kaj acida kapsulo.

Bolsoĥojev malfermis la okulojn kaj denove domaĝe kapjesis. Poste subite ekvigliĝis, iom lame — verŝajne ŝvelis la piedo pro sidado — alkuris la telefonon kaj kaptis la parolilon. Mi deŝoviĝis, por ne malhelpi. Bolsoĥojev klavumis iun mallongan numeron kaj, atendinte, kiam tie oni levos parolilon, temperamente ekparolis kazaĥlingve. Mi deŝoviĝis pli; ĉi tie, diablo min prenu, mi ne povus diri eĉ «didad gmadlobt». Abomena sento estas senlingveco; oni tuj sentas sin fremda kaj sensignifa. Bolsoĥojev faris kulpajn okulojn, kaj, kaptinte momenton, kovris la mikrofonon per la mano kaj flustris:

— Pardonu, Aleksandro Lvoviĉ. La hodiaŭa stapla deĵoranto ne komprenas la rusan.

— Lasu, Jaĥonto Aldabergenoviĉ. Ne li ne komprenas la rusan, sed mi ne komprenas la kazaĥan. Bedaŭrinde. Mi al vi venis.

Bolsoĥojev iomete ekridetis, jam aŭskultante, kion oni diras al li de tie. Poste ion diris, balancinte la kapon, kaj surmetis la parolilon. Silentis iom. Dum ioma tempo ni silente rigardis unu al la alia.

— Ne pli frue ol antaŭhieraŭ Kislenko ricevis en la staplo likvan oksigenon. Dek ok kartoĉojn. Por hieraŭa tago estis planita longa superalta flugo de ekologia sondilo «Ozono», tio estis por ĝi.

— Necesas spuri sorton de ĉiu kartoĉo, — diris mi. — Ĉu ne povus iu krom li...

— Ni sekvos, — respondis Bolsoĥojev. Paŭzis. — Ja tio estas li, li, Aleksandro Lvoviĉ.

— Kaj klarigi, kiu ordonis al Kislenko ricevi la oksigenon kaj kiam, — mi denove frotis la frunton. — Oĥ, vidas mi, ke estas li... Invitu la atestantojn, Jaĥonto Aldabergenoviĉ. Kaj la unua estu tiu, kiu vidis, ke Kislenko aspektis «iel strange».

Riparisto Aslanov depoziciis, ke antaŭhieraŭ, t.e. en tago antaŭ la katastrofo, li renkontis Kislenkon ĉe la pas-kontrolo. Verŝajne, tiu revenis el la hejmo post tagmanĝo. Li staris apud la interna elirejo, jam sur la teritorio de la aerodromo, kaj rigardadis sian paspermesilon, evidente, ĵus montritan al la gardisto. Aslanov tiam ŝercis: ĉu vi vin mem ĉesis rekoni sur foto, ĉu maljuniĝis, dikiĝis? Kislenko levis al li la okulojn, kaj ili estis iaj strangaj, estingiĝintaj kaj obtuze-nekomprenemaj, kvazaŭ la teĥnikisto eĉ Aslanov-on, sian malnovan kamaradon kaj ĉiaman kunludanton je domeno kaj damoj, ne rekonis, pli ĝuste, ne tuj rekonis, sed kun peno rememoris. Aslanov-on afekciis la vizaĝo de Kislenko — ĝi estis laca kaj ĉu krueliĝinta, ĉu malfeliĉa. «Mi eĉ pensis, ke almenaŭ lia edzino estas mortanta», — diris Aslanov. Tamen, tiu vizaĝesprimo post momento malaperis, Kislenko ekregis sin. Li ion balbute ŝercis — Aslanov eĉ ne memoris, kion ĝuste, sed diris strangan, memoriĝintan frazon: «Ĉu ĉiuj freneziĝis...» Aslanov, iomete ofendiĝinte, eĉ petis precizigi, sed Kislenko, verŝajne jam fine rekonsciiĝinte, ekridis, frapis lin laŭ la ŝultro kaj diris: «Tion mi pri miaj aferoj diris». Poste li ekiris al la hangaroj. Ĝenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: bona kamarado, bonega laboranto, vera komunisto.

Elektroteĥnikisto Ĉonia depoziciis, ke vespere de la sama tago renkontis Kislenkon en la metiejo, tiu estis ion tornanta per tornilo. Krom li, en la ejo estis neniu. Al Ĉonia, veninta en la metiejojn hazarde, serĉante perditan notlibreton — li poste trovis ĝin en tute alia loko, en la kantino — ŝajnis, ke Kislenko estis konfuzita kaj maltrankviligita de la renkonto. Ĉonia pri nenio lin demandis, sed Kislenko mem komencis klarigi: diris, ke fabrikas por la fileto donacon por naskiĝtago... Interalie, la filoj de Kislenko havas naskiĝtagojn en novembro kaj marto. Sed dum la interparolo Ĉonia pri tio ne rememoris — li estis zorgigita de la perdo kaj rapide foriris. Ĝenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: tian justan, kompateman, ĉiam pretan helpi homon oni malofte povas renkonti.

Samtempe tri atestantoj depoziciis, ke en la mateno antaŭ la katastrofo Kislenko aspektis forte ekscitita. Sed tiam oni tion ne atentis — ĉiuj estis en bona humoro, sciante, ke okazos renkonto kun la grandprinco, homo, kiun, kiel mi ankoraŭfoje konvinkiĝis, ĉiuj ĉi tie profunde estimis.

Tamen, reveninte el la kampo sur la tiraŭto, Kislenko ŝanĝiĝis — el li oni kvazaŭ elmetis iun risorton, li ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ne tre bone komprenante, kie li estas kaj kion li ĉi tie faras. Li ektremadis pro ajna brueto; kiam oni al li alparolis el malantaŭ la dorso, li ekkrietis. Tamen, li preskaŭ tuj foriris. Por tagmanĝi, tiel decidis ĉiuj. Opinioj pri Kislenko estas plej pozitivaj.

En la regeneracian sistemon de la flugopreta «Ozono» estis instalitaj ĉiuj dek ok kartoĉoj. La lanĉo estis nuligita nur pro tumulto, komenciĝinta pro la pereo de «Carido». Elementa kontrolo montris, ke unu el la instalitaj kartoĉoj estas malplena, jam eluzita. La kartoĉojn instalis Kislenko. Fakturon pri ricevo de oksigeno subskribis estro de meteologia servo de la kosmodromo Sapgir. Tiaspecaj flugoj estis sufiĉe ordinara praktiko: meteologoj skrupule observadis staton de la atmosfero sur diversaj altoj super Tjuratamo, penante unusignife klarigi, ĉu malboninfluas al ĝi, aŭ tamen ne, lanĉoj de grandaj ŝipoj.

Ĉirkaŭ la oka vespere mi kun Bolsoĥojev permesis al ni interrompi laboron kaj trinki po glaso da kafo kun sandviĉoj. Sed ne sukcesis mi eĉ la unuan gluton trankvile fari, kiam ekŝutiĝis vicaj novaĵoj.

Revenis la knaboj de Bolsoĥojev kaj fiere donis al Jaĥonto Aldabergenoviĉ la paspermesilon de Kislenko. Ili trovis ĝin en unu el busoj, kursintaj de la aerodromo al la urbo kaj reen; ili trovus eĉ pli frue, sed malfeliĉe ĝuste hodiaŭ tiu buso ne kursis, io paneis en transmisio. La paspermesilo kuŝis sur planko sub unu el seĝoj, duonkovrita per kaŭĉuka substernaĵo, dekroĉiĝinta de la metala fundo. Ĝi estis tute sendifekta; evidente, Kislenko jam ne turmentadis ĝin. Trinkante kafon, mi kun domaĝa miro rigardis la vizaĝon sur la foto — ordinaran vizaĝon de bona mezaĝa homo, timigite streĉitan, kiel tio ĉiam okazas sur fotoj en oficaj dokumentoj, kun miopaj sulketoj ĉe la okuloj, kun malgranda nevuso sur maldekstra vango, kun molaj lipoj; sub la maldekstran paraboloidon tiu homo metis minon. Mi ne komprenas, pensis mi, ne komprenas. «Ĉu ĉiuj freneziĝis...» Ne komprenas. Kaj tiam venis Grigoroviĉ — Klimov, nenion trovinte, venis jam pli frue kaj silente sidis en la angulo, sole kun siaj teruraj cigaredoj. Grigoroviĉ same nenion trovis — neniajn strangaĵojn, krom kovrilojn de bruliĝintaj legitimiloj. Kaj la edzino de Kislenko, jam serioze maltrankviligita de malapero de la edzo kaj de nia aktiveco, nenion interesan sukcesis rememori por li. Kvankam, dum la nokto antaŭ la katastrofo Kislenko preskaŭ ne kuŝis; ŝi lasis lin en la kabineto, kun nekomprenebla atento studantan lernejan lernolibron «Historio de Rusio dum nova tempo», prunteprenitan de la pli aĝa filo, — li legas kun ia mirego, levas la okulojn, movante lipojn, poste denove legas. Sed ĉu tio estas riproĉinda?

Kaj ĝenerale li estis, kiel ĉiam. Nur tre laca. Tre. Ia malplenigita. Sed ŝi decidis, ke simple estis multe da laboro pro la forflugo de la grandprinco, kaj nenion demandis.

Unu strangan frazon li diris al ŝi, kaj pro tiu frazo nun, post la okazintaĵoj, eblis terurigite krii. Jam forirante matene al la laboro en la tago de la katastrofo, kisinte la edzinon je la vango, li ridetis iel nekutime severe kaj diris: «Nu bone. Mi repagos anstataŭ vi ĉiuj, puremuloj beataj. Bedaŭrinde, lin mem mi jam ne atingos». Ŝi demandis, kion li volas diri, sed li ne respondis.

Mi denove celis mian sandviĉon, kaj eksonoris telefono. Bolsoĥojev prenis la parolilon, halo-is, aŭskultis, kaj donis ĝin al mi.

— Kruus, — diris li.

— Trubeckoj, — diris mi en la parolilon.

— Ni trovis lin, — pro evidenta emocio Kruus pli forte, ol kutime, tiris siajn kaŭĉukajn estonajn vokalojn. — Venu, tio estas kvina urĝa narkologia helpejo. Kislenko estas tre malbona. Kaj la plej malbona estas tio, ke mi ne komprenas, kio kun li okazas.

3

Kislenkon oni trovis ĉirkaŭ la dua horo sur strato, nemalproksime de haltejo de buso, kursanta inter la aerodromo kaj la urbo, sed ne tiu, sur kiu li kutime eliris, sed je du haltejoj poste; verŝajne, la sian li simple preterveturis. Verŝajne, en la buso li eksentis sin malbone, li komencis perdi konscion — sed iel elrampis, vagis ĝis kaŝita sur bordo de kanaleto, en arba ombro, benko, kaj tiam fine senkonsciiĝis. Kiam tio okazis — ne eblas diri precize; Tjuratamo estas urbo labora, tage sur strato eblas renkonti malmultajn homojn. Trovis Kislenkon du gimnazianoj, irantaj hejmen post lecionoj. Ili vokis policanon. Jen bildo: falinte flanken, sidas sur la benko homo, el la buŝo fluas strieto de salivo, odoras je alkoholo, la pantalono estas malseka pro urino. Certe, la policano decidis, ke la homo estas ebria ĝis senkonscia stato. Li vokis «rikoltistojn de ebriuloj». Tiuj, kvankam okazo estis rara, ne tre cerbumis; veturigis en la helpejon, faris klisteron, injekton kaj lasis dormi. Dum la transportado Kislenko ion balbutis, kvazaŭ deliris, sed kiu ja aŭskultas en tiaj okazoj? Tamen, unu sanitaristo, el junaj, al li ĉio ĉi ankoraŭ ŝajnis nova, fiksmemoris treege, el lia vidpunkto, absurdan frazon — ĝuste pro sia absurdeco ja ĝi fiksiĝis en la memoro. Malklare balbutinte ion pri, kiel li nekompreneble esprimis, «demokrataj fiuloj», Kislenko subite tre klare diris: «La popolo malsatas, kaj al vi ĉi tie ne sufiĉas ordinaraj estroj, ankoraŭ carojn vi denove establis...»

Du aliaj sanitaristoj ne povis konfirmi la depozicion de la juna kolego, sed unu necerte kapjesis: jes, pri la caro estis io, sed kio ĝuste — ne fiksiĝis en la memoro.

Nur matene kuracistoj ekmaltrankvilis serioze — Kislenko ne rekonsciiĝis; li jam evidente ne dormis, sed estis sen konscio, kaj de tempo al tempo terure ekkriis. Oni faris analizojn. Spurojn de narkotaĵoj oni ne trovis, spurojn de alkoholo — trovis en minimuma kvanto. Tiom homeopatia dozo neniel povus kaŭzi similan efekton. Verŝajne, tiel mi pensis, Kislenko simple trinkis kvindek gramojn por kuraĝo antaŭ la afero aŭ tuj post ĝi, por malstreĉiĝi. Ne pli. Sed malstreĉiĝi li ne sukcesis.

Oni penis lin rekonsciigi. Provis ĉion — de la plej elementaj rimedoj, kiel salamoniako, ĝis komplikaj kompleksaj injektoj — ĉio estis vana. Oni penis determini personecon, sed ne trovis iujn ajn legitimilojn, kaj kiam, poiome ekkomprenante, ke la okazo estas ja tro netriviala, oni informis la urban polican administrejon, tiam jam Kruus venis.

— Por purigi la konsciencon mi ripetis ĉiujn analizojn, — rakontis Kruus, kaj mi rigardis la renversitan, sekiĝintan, jam kovritan per grizetaj vangoharoj vizaĝon de Kislenko sur kuseno. Ĝi tiom ne similis la foton en la paspermesilo... Kvazaŭ la teĥnikisto pasis tra iu katastrofo, tra terura, mezepoka milito, kie oni senhaŭtigas vivajn homojn, kie suĉinfanojn oni ĵetas en flamon. De tempo al tempo liaj lipoj sensone moviĝis. Lumo de surtabla lampo, staranta sur norma hospitala ŝranketo ĉe la litkapo, elhakis el la vizaĝo akrajn nigrajn ombrojn, ili ŝajnis truoj. — Nenio, ĉio estas pura. Estas neniaj spuroj de psiĥomimetikaj, halucinogenaj drogoj, de drogoj, plialtiĝantaj sugestieblon... Entute estis neniaj drogoj, krom tiuj, kiujn oni injektis al li ĉi tie. Memorante vian implicite eldiritan hipotezon, mi penis malbloki lian memoron, — la lipoj de Kruus ektremetis. Ŝovinte la manon ien profunde sub evidente fremdan ĥalaton, kaj umadinte ĉe la brusto, li eltiris sian larĝan naztukon kaj viŝis la vizaĝon. Pretere mi rimarkis, ke la naztuko jam perdis sian aromon. Ĝi odoris je medikamentoj, je malseka kahela planko, je homa korpo, suferanta sur la lito — sed ne plu je parfumo. — Kaj tiam, Aleksandro Lvoviĉ, mi preskaŭ trafis sur apudan liton por longe.

— Kiel?

Kruus ŝovis la tukon reen.

— Li rekonsciiĝis. Li malfermis la okulojn, sidiĝis sur la lito. Mi memoras, ke mi sukcesis ekĝoji — ja ĉio iras glate, ni tuj komencos esplori... Kaj tiam li ekkriis: «Ne! Mi ne volas! Ja li estas viva! Li ridetas al mi!» Mi konfesu al vi, ke tian suferon, tian malesperon mi observis neniam dum mia vivo. Li provis desalti de la lito. Lin kun peno tenis du sanitaristoj. Tiam li komencis krii: «Mortigu min!» Kaj mi, parte pro timo, parte dezirante almenaŭ iel trankviligi liajn evidentajn, kvankam tute nekompreneblajn al mi suferojn, rapidis endormigi lin. En trankviligan, malstreĉigan dormon.

— Ĉu liajn kriojn vi iel fiksis?

— Ĉio estas en la diktofono. Kaj ankoraŭ tie estas frazo, kiu sendube plikompletigos kaj plibeligos vian liston de strangaj frazoj, diritaj de Kislenko dum la lasta tagnokto. Li ekdormis momente, sed ial dormis maltrankvile, baraktis, kaj kvazaŭ luktis kontraŭ iu. Kaj subite klare ekkriis: «Pro kio vi la virinon?... OMON bugrita, kiun vi defendas? Ili, Judasoj, Rusion vendas, kaj vi ĉi tie kun bastonegoj!» Poste li sensone ankoraŭ ion balbutis — mi penis legi laŭ la lipoj, sed sencon ne kaptis — kaj subite tiel mallaŭtete, senhelpe: «la flagon, la flagon supren... ili vidu nian, ruĝan...» Kaj jam poste — nenio.

Mi eĉ per la dentoj ekknaris. «Mallaŭtete», «senhelpe» — kio do okazas! Kompatinda, kompatinda homo!

Kiel diris Iraklo? «Trovu ilin kaj mortigu». Jen, mi trovis.

— OMON, — malrapide ripetis mi nekonatan vorton.

— Kion signifas tiu vorto, mi ne scias, — tuj diris Kruus. Diablo pikis min je la flanko.

— Kaj kion signifas la sekvanta post ĝi, ĉu vi scias?

Kruus digne premis la lipojn.

— Pf! Ĉu mi ne estas rusiano, Aleksandro Lvoviĉ? — demandis li kun penema volga akcentado je «o».

— Nu bone, bone, Voldemaro Olgerdoviĉ, pardonu. Ĉu vi estas certa, ke vi ĝuste aŭdis?

— Kislenko tre klare akcentas vokalon «o», pli forte, ol mi ĵus montris. Ne povas esti iaj duboj. Du «o» kaj akcento sur la lasta silabo.

— Eble, io en kriminala slango? Necesos konsulti krimfolkloristojn... Kvankam de kie teĥnikisto Kislenko scius?..

— Eble, tio estas nomo? — supozis siavice Kruus. — Tio estus tre sukcese... Kvankam... — samkiel mi, interrompis li sin, — tiuokaze kial poste staras pluralo: «kun bastonegoj»?

— Kion vi opinias pri fumpaŭzo, Voldemaro Olgerdoviĉ? — demandis mi.

— Volonte. Al mi tiu ĉambro jam iom... — li ne trovis vortojn, kaj eĉ ne penis fini la frazon, — eĉ sen tio ĉio estis komprenebla.

— Mi sidos ĉi tie, — diris Bolsoĥojev. En la ĉambro lokiĝis sep litoj, kaj ĉiuj ili estis liberaj, krom tiu, sur kiu suferis en sia nekomprenebla senkonscia stato Kislenko. La kolonelo, kunkroĉinte la fingrojn kaj ĝibetiĝinte, sidis sur apuda lito orfe kaj malgaje. — Eble li ankoraŭ ion diros.

Ni eliris en la koridoron. Ni iris preter kulpe rigardantaj kuracistoj — unu el ili tuj eniris en la pordon malantaŭ niaj dorsoj, por anstataŭi Kruus-on; iris preter ploranta edzino de Kislenko, iam, verŝajne, bela, sed jam forte dikiĝinta taĝikino — Kruus, tubforme kunpreminte la lipojn, negative balancetis la kapon responde al ŝia senespera rigardo.

La narkologia helpejo estis kaŝita profunde de malgranda, sed densa kaj pompa ĝardeneto, kaj rufa lumo de stratlanternoj ĉi tien ne penetris. Ni deiris malantaŭ angulon, por ne frapu la okulojn lumo de forta lampo super la enirejo, kaj eksidis sur benketon en mallumo, sub grandegaj steloj, tralumantaj de la velura ĉielo tra truoj en arabeskaj linioj de platanoj.

La manoj de Kruus tremis, mi donis al li fajron. Ekflagris oranĝkoloraj fajretoj.

Estis silento.

— Ĉu hipnota programado? — demandis mi.

— Mi komprenas, — nehaste ekparolis Kruus, — ke vin, kiel nefakulon, ĉio pensigas pri tio. Vere, ni konas kelkajn okazojn, kiam krimuloj, por fari iujn agojn per aliulaj manoj, per manoj de hazardaj homoj, kiujn eĉ ne eblas suspekti, uzis tiun teruran trukon, — li nervoze enspiris la fumon, kaj tiu movo montris klaran kontraston al afektita trankvileco de la parolo. — Kiel tio okazas? Unue homon oni akcelite sugestias, kutime anticipe enmetinte en la organismon drogojn, plifaciligantajn tiun operacion. Kun manĝaĵo, trinkaĵo, aŭ — per aerosolo... Ekzemple, heksametildekstraliserginbromidojn, aŭ ion similan, ne gravas. Gravas tio, ke iliajn spurojn eblas detekti en la organismo eĉ post du aŭ tri semajnoj post la enmeto — sed mi ilin ne trovas. Kaj nur antaŭ semajno neniu — tion vi mem al mi diris — sciis, ke la grandprinco ekveturos al Peterburgo. Plu. Pri la ricevita sugestio la homo ne memoras kaj vivas senzorge. Sed en certa momento, sub influo de iu anticipe enkondukita en la programon prajmo — koda vorto, poŝtkarto kun certa bildo, apero de homo kun certa aspekto, finfine, post specifa batado de horloĝo, estis tia okazo — por kelka tempa intervalo la homo iĝas roboto kaj faras vicon de kelkaj, strikte difinitaj agoj. Lia kapablo varii ilin depende de konkreta situacio estas minimuma.

— Ĉu vi volas diri, ke por tio, ke Kislenko konstruu oksigenan minon, ĝuste tiun tipon de mino devus enmeti en lian konscion la krimulo?

— Tute prave, — kapjesis Kruus.

— Do, la krimulo devis anticipe scii, ke antaŭ la forflugo de «Carido» Kislenko ricevos en la staplo la oksigenon?

— Sendispute.

— Sed la decido pri lanĉo de la pilotata sondilo «Ozono» okazis kelkajn tagojn antaŭ ol iĝis sciate pri la forflugo de «Carido».

— Jen, vidu, denove malkonformo. Sed la plej grava sekvos. Plenuminte la programon — transdoninte, ekzemple, pakaĵon al iu, aŭ instalinte minon — jes, minon, okazis precedencoj — la «peono» nenion memoras pri siaj agoj kaj plu vivas senzorge. Kaj eĉ se oni lin pridemandas, li negas ĉion kun maksimuma natureco. Mi neniam eĉ aŭdis, ke la programo estis konstruita alie, por krimuloj tio estas la plej alloga varianto. Post malblokado de memoro, se ĝi estas sukcesa — ĉe mi ĝi kutime estas sukcesa, — modeste enŝovis Kruus, — la «peono» rememoras pri tio, kion li faris en senkonscia stato kaj eĉ foje rememoras la sugestian operacion mem. Kvankam tio okazas malpli ofte, ja tie staras la plej fortaj blokoj... Kaj en ĉi tiu okazo, mi petas rimarki, ĉio estas mala. Kislenko preskaŭ tagnokton antaŭ la krimo aspektas, kvazaŭ li rekonsciiĝis en nekonata mondo. Sed aspektas li tute inteligente, nur perpleksite — sed «peono» aspektas, male, stultete, aŭtomatece, sed pri nenio miras. Poste Kislenko rapide adaptiĝas, lia tuta memoro estas je lia dispono, kaj li kondutas ne nur inteligente, sed, pardonu, inĝenie — el evidente hazarde trovitaj materialoj produktas eksplodan aparaton.

— Eble, tamen, Sapgir, aŭ iu el superaj estroj de la administracio de la aerodromo? — tute perdante firmaĵon sub la piedoj, senhelpe supozis mi. — Ili ja sciis pri la planata flugo de «Ozono»...

Sed ne pri baldaŭa flugo de «Carido», — tuj interrompis mi min mem. Pri tio neniu sciis. La grandprinco decidis flugi subite — komprenis, ke povas permesi al si du tagojn.

— Plue, — ne aŭdante min, prelegis Kruus. — Farinte la agon, li, anstataŭ forgesi ĝin kaj iĝi normala, iĝas eĉ pli malnormala. Fakte, li estas en ŝoko kaj, plej probable, ĝuste pro la farito. Kiam mi penas malbloki lian memoron, anstataŭ rememori sin krimanta, li, juĝante laŭ lia sovaĝa krio «Mi ne volas! Li estas viva!», iĝas antaŭa, kutima si, bona kaj kompatema homo, kiu nun ne plu povas vivi kun tia pezo sur la konscienco. Kiam mi lasas lin, li daŭras lukti kontraŭ nekompreneble kiu, troviĝante en iu iluzia mondo. Kio estas tiu mondo, laŭ kelkaj fragmentaj frazoj ne eblas diri, sed mi kredigas vin, ke en la korpo de Kislenko ekloĝis nun iu alia. Kaj kontraŭ antaŭa Kislenko li luktas ĝismorte.

— Skizofrenio... — balbutis mi. Kruus kuntiris la ŝultrojn. — Kaj la legitimiloj? — rememoris mi. — Kial li bruligis la legitimilojn?

— Kion mi povas diri? — denove kuntiris la ŝultrojn la psiĥologo. — Necesas transporti lin al Peterburgo — tie, kun tuta aparataro, ni provos kompreni. Kaj necesas hasti. Li laŭlitere forbrulas antaŭ niaj okuloj.

El la silento aŭdiĝis rapide proksimiĝanta bruo de aŭto. Hastema, malsupra lumo de aŭtolanternoj lekis delikatan haŭton de arboj — verdetaj dum tago trunkoj elsaltis el la mallumo kiel morte-blankaj fantomoj kaj ree kaŝiĝis. Deĵetinte la cigaredstumpon, mi ekstaris por rigardi, kiu alveturis.

Ĝuste kiel mi atendis, tio estis Grigoroviĉ. Forveturante de la aerodromo ĉi tien, mi sendis lin konversacii pri Kislenko kun prioro de ĉi-tiea stelo de komunistoj. La konversacio donis neniajn rezultojn. Bonega homo, honesta, skrupule digna, ĉiam strebanta helpi kaj defendi. Ne kapablas ofendi eĉ muŝon. Post la morto de Altanses Erkinbekova li estis unu el kandidatoj al Tjuratama prioro. Apenaŭ ne elektiĝis.

— Jes, — diris mi kun malfacila suspiro, — ĉi tie por ni ne plu estas aferoj. Certe, ni esploru la version pri la estro, sed... Doktoro, ĉu transportado ne malutilos al nia suferanto?

Kruus longe serĉis sian tukon. Finfine trovis. Viŝis la lipojn. Poste la frunton.

— Mi absolute ne scias, — poste respondis li.


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

Notoj pri la ĉapitro


Tjfu-tjfu-tjfu

Laŭ rusa superstiĉo oni devas trifoje kraĉi trans maldekstra ŝultro, por ke malbona aŭguro ne realiĝu.


OMON

Otrjad Milicii Osobogo Naznaĉenija — Speciala Milicia Taĉmento (rus.).


akcentado je «o»

Laŭ la norma rusa prononco senakcenta «o» proksimiĝas al «a», sed en kelkaj dialektoj (inklude kelkajn volgajn) tio ne okazas kaj «o» klare diferencas disde «a».


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]