[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

Denove Peterburgo

1

Ŝin mi amis tute alie. Ŝi estis, kiel knabino: verŝajne tia ŝi restos ĉiam. Kaj komence, longe, mi kvazaŭ estis trankviliganta kaj karesanta infanon, kaj ŝi estis fidanta min kaj alpremiĝanta; sed en iu momento, kiel ĉiam, tiu senlima vira potenco super la delikata, elasta, ĝoja, subite rompis kluzojn, kaj mi ekbolis; kaj ŝi jam ne simple estis obeanta — ŝi avide submetadis sin, kaptadis kun jubila krio, kaj mi estis malfermanta translimajn profundojn kaj reversiĝanta, penante fordoni al tiu di-benita abismo la tutan animon kaj esencon; kaj vere por momento estis mortanta...

Per speciala avio ni ekflugis nokte kaj, iomete atinginte la sunon, venis al Pulkovo en malfrua vespero. Rekte el la flughavena domo mi telefonis al Stanjo — neniu respondis. Kaj nun, kvankam, antaŭ ol revenis spiro, revenis ankaŭ ronĝanta maltrankvilo pri ŝi — ĉu ŝi ne ekmalsanis, kie ŝi povas esti en tia malfrua horo, ĉu funkcias la telefono — mi estis feliĉa, ke mi venis al Vasiljevskij.

— Karulo mia...

— Ĉu?

— Bela mia...

— Jes, tia mi estas.

— Vi sopiris pri mi, mi sentas.

— Tre.

— Kiel tio plaĉas al mi.

— Kaj al mi.

— Kiel al mi plaĉas ĉio, kion vi faras kun mi!

— Kiel al mi plaĉas fari tion kun vi!

— Eble, vi ankoraŭ manĝi deziras? Vi ja ne manĝis bone dum la tuta tago!

— Mi amas vin, Liza.

— Ho Dio! Kiom longe vi ne diris tion al mi!

— Ĉu?

— Tutajn dek du tagojn!

— Kaj ĉu vi...

— Mi tre-tre forte vin amas. Ĉiam pli kaj pli forte. Se tio daŭros, en kvindekjara aĝo mi iĝos simple blanka veruko ie sub via akselo. Ĉar mi ne povas deŝiriĝi de vi.

— Mi ne deziras verukon. Mi deziras knabinon.

— Kaj kiel vin Paŭlinjo amas! Ĉu vi scias, al mi ŝajnas, ke jam iomete kiel viron. Al ŝi estos malfacile, mi timas, forgesi pri via bildo, kiam venos ŝia tempo.

— Kiam gepatroj amas unu la alian, la infanoj amas la gepatrojn.

— Prave. Ŝi rigardas min, kaj vin amas; rigardas vin, kaj min amas...

— Ĉu al vi ne estas malfacile kun mi, Liza?

— Mi estas tre feliĉa kun vi. Tre-tre-tre.

Folioj sur vento.

Sed ĉu kulpas ili, ke ne scipovas flugi mem? Kiu aŭdacos kapti ilin el vento kaj ĵeti en koton kun krio: «Via flugo estas mensogo, vin tiras la vento! Tio, ke vi flugas nun, tute ne signifas, ke vi povos flugi ĉiam...»?

Tra la kurtenoj el la fenestroj likis avara griza lumo. En la manĝoĉambro, malantaŭ ne tute fermita pordo, egalmezure tiktakis la horloĝo. Senfunde malhelis malsupre la tapiŝo, kiel fumaj fantomoj staris la speguloj. La hejmo.

Ŝia spiro tiklis miajn harojn sub la akselo — tie, kie ŝi intencis alkreski. Preskaŭ metinte ŝin sur min, mi brakumis ŝin per ambaŭ brakoj, forte-forte, preskaŭ spasme — kaj tutegale mi deziris fari tion eĉ pli forte, eĉ pli proksime.

Kaj, kiel ĉiam post amoro, mi por ioma tempo iĝis malkutime babilema. Mi deziris ĉiujn pensojn rakonti al ŝi, ĉiujn nuancojn... almenaŭ tiujn, kiujn eblas.

— Vi neniam rakontis tiel detale pri viaj aferoj.

— Ĉar tiu afero estas ne tia, kiel la aliaj. Ĉu vi komprenas, mi ĉiam pensas — verŝajne, ne hazarde tio estis ĝuste li. Tia justa, tia honesta, tia preta helpi al ĉiu humiligita. Ja li eĉ en la deliro plu defendis iun, plu batalis por iu nur al li sola komprenebla idealo. Jen en kio estas la afero. Simple tiu idealo iĝis monstre perversa.

— Mi ne povas imagi tion.

— Ankaŭ mi. Sed li, mi sentas, imagis. Tio estis por li natura. Kvazaŭ iu iomete ŝanĝis iujn akcentojn en lia animo — kaj tuj tiuj kvalitoj, kiujn ni kutimis, kaj prave kutimis, taksi plej supere, iĝis monstraĵoj. Sciu, mi antaŭe pensis, ke homo ne havas kvalitojn tute malbonajn aŭ tute bonajn, ke tre multo dependas de situacio. En unu situacio mildeco estas utila, sed en alia ĝi montriĝos sia malo kaj iĝos salivemo kaj senhelpa humileco, kaj tiuj situacioj havas egalajn rajtojn okazi. En unu situacio severeco egalas al krueleco, sed en alia ĝuste ĝi estos vera bonkoreco. Pardonu, mi ne povas dume formuli pli bone, la penso drivas... Nun mi ekpensis, ke ĉio estas tute alie. Situacioj, kie bonkoreco estas pereiga, kaj savas krueleco, ne havas ekzistorajtojn. Se la mondo faras el fiereco malmildecon, el fidelo altrudemon, el fidemo stultecon, el helpo perforton — tio estas malbenita mondo.

Ŝi suspiris.

— Certe, Saĉjo. Vi rompas malfermitan pordon. Bonkoreco sen Dio estas salivemo, fiereco sen Dio — malmildeco, helpo sen Dio — perforto...

Mi ridetis kaj karesis ŝian kapon.

— Saĉjo, ĉu ve ne sentas, ke mi pravas?

— Kislenko ankaŭ antaŭe ne kredis je dio — kaj estis bonega homo. Kaj poste plu ne kredis tute same — kaj iĝis rabia hundo.

— Se li kredus je Dio, lin ne ricevus diabloj.

— Kiomajn kredantojn ili ricevas, Liza! Kaj kiomajn ateistojn — ne ricevas!

En la manĝoĉambro, interrompinte pacan tiktakadon, eksonoris la telefono.

— Kiu tio povus esti? — timigite demandis Liza. — Estas preskaŭ la tria horo...

Kaj mia koro stumblis. Kvankam Stanjo neniam telefonis al mi hejmen, kaj des pli neniam telefonus nokte, la unua freneza penso estis — kun ŝi io okazis.

Ne, ne kun ŝi. Telefonis Kruus.

— Pardonu, ke mi ĝenas, — diris li per senkolora pro laco voĉo, — sed vi, kiel mi scias, matene raportos en la ministrejo, kaj mi volis, ke vi sciu. Kislenko mortis.

— Ĉu li ankoraŭ ion diris? — post paŭzo demandis mi.

— Eĉ ne vorton. Bonan nokton.

— Bonan nokton, Voldemaro Olgerdoviĉ. Mi dankas vin. Iru ripozi.

Mi surmetis la parolilon.

— Ĉu io okazis? — tre trankvile demandis el la dormoĉambro Liza.

— Ankoraŭ unu korpo ne eltenis disduiĝon inter justo homa kaj justo diabla, — diris mi.

— Kio?

— Liza... Pardonu. Ĉu vi permesos, kiel escepton... mi rekte ĉi tie fumu, ĉu?

— Certe, Saĉjo, — momente respondis ŝi. Kaj post paŭzo: — Sed pli bone vi tion ne faru, vere.

Mi eĉ ridetis kontraŭvole. En tio estis ŝi tuta. Amata mia.

— Jes, vi pravas. Mi ne fumos.

— Pli bone venu al mi. Mi vin facilete ĉirkaŭkisos.

Mi ekiris al ŝi. Ŝi sidis en la lito, etendiĝinte renkonte al mi; sur la delikata brusto, jaspe brilanta en mallumo, mallerte malhelis anguloza ligna kruceto.

— Ĉu Liza estas tiu, kiu lispas? — demandis mi.

— Ĝuste tiu.

Mi sidiĝis sur randon de la lito, kaj ŝi tuj brakumis min per ambaŭ brakoj. Mallaŭte demandis:

— Li mortis, ĉu?

— Jes.

— Ĉu vi lin tre bedaŭras?

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.

— Tre.

— Ja li estas murdinto, Saĉjo.

— Li trafis iun teruran muelilon. Mi fordonos la vivon, por ekscii, kio lin tiel kripligis.

— La vivon ne fordonu, — petis ŝi. — Vi ja min mortigos.

2

— ...Do, por mi estas senduba, ke ni renkontis treege rapidan, tute novan, aŭ, almenaŭ nenie antaŭe registritan manieron de krimcela influo al homa psiĥo. Mi ne ekskludas tion, ke kun similaj okazoj nia, kaj eĉ la monda praktiko jam renkontiĝis, sed ne sukcesis ilin identigi, ĉar, kiel vi vidas, identigado ĉi tie estas treege malfacila. La influita objekto ne robotiĝas. Li plene konscias sin, li konservas bazajn trajtojn de sia karaktero — sed konduta reago de tiuj trajtoj terure misformiĝas. Kaj, aldone, se juĝi laŭ la okazo kun mortinta Kislenko, baldaŭ post plenumo de krima ago la influita objekto mortas pro io simila al cerba inflamo, kaŭzita de psiĥa ŝoko. La ŝokon, siavice, kaŭzas, kiom eblas juĝi, kreskantaj spasmaj osciloj de la psiĥo inter du ĝeneralaj variantoj de konduto. Esence, ekde momento de apero de tiuj osciloj la homo estas destinita al morto — ambaŭ variantoj estas kondiĉitaj de la plej esencaj karakterizaĵoj de lia egoo, kaj samtempe ili ne nur estas reciproke ekskludaj, sed eĉ pli, el pozicio de ĉiu el ili la alternativa varianto estas abomena, humiliga, atestas pri plena morala degenero de egoo, pri plena socia degradiĝo.

— Eble, tio tamen estas ia malsano? — demandis Lamsdorf. Malgaja, li sidis trans tablo kontraŭ mi, apogante la kapon per la manoj. Tra fendoj inter la fingroj ridinde kaj kompatinde hirtiĝis liaj famaj vangoharoj.

— La fakuloj kredigas, ke ne, — respondis mi.

— Mistera afero, sinjoroj, — diris el sur divano la ministro. Li sidis en angulo, metinte la kruron sur alian kruron, kaj estis ekfumanta pipon. Samkiel mi antaŭ tagnokto, li venis al la ministrejo rekte el aerodromo — pro la katastrofo de «Carido» li devis ĉifi programon de lastaj tagoj de sia Aŭstralia vojaĝo — kaj li same estis vestita ne oficiale. — Mistera kaj timiga. Ĉu kontaktojn de Kislenko vi jam esploris?

— Mi lasis homojn en Tjuratamo, — respondis mi. — Kun kazaĥaj kolegoj ili esploros lastajn tagojn de la vivo de Kislenko laŭ minutoj, estu certa. Kaj samtempe mi ne tre kredas, ke tio ion donos.

— Kial? — levis la brovojn la ministro.

— Kislenko vivis simple, malfermite. Hejmo — laboro, laboro — hejmo... Kaj ankaŭ tablo en korto — domeno kaj damludo. Hazardaj homoj en Tjuratamo praktike ne ekzistas.

— Sed iu ja ĝin prilaboris?

Mi kuntiris la ŝultrojn.

— Iu prilaboris.

— Kiel vi interpretas tiun frazon... e-e... — la ministro prenis kunpinglitajn paĝojn de kuŝanta apud li sur la divano raporto; pli firme preminte la pipon en la buŝangulo, per libera mano li elprenis el surbrusta poŝo okulvitrojn kun rompitaj arketoj kaj alportis al la okuloj: — «Bedaŭrinde, lin mem mi jam ne atingos»?

— Mi timas, ke same, kiel vi, Anatolo Feofilaktoviĉ, — penante paroli senemocie, respondis mi. — Atentante, aldone al ĉio cetera, la fakton de kripligo de la legitimiloj, atestantan pri subite riveliĝinta patologia malamego al la cara familio kaj ties simbolaro, mi inklinas opinii, ke per tiu frazo Kislenko esprimis bedaŭron pri neeblo plenumi terorisman agon rilate de lia imperiestra moŝto.

— Dio savu kaj absolvu nin! — timigite balbutis Lamsdorf kaj faris krucosignon.

— Ĉu vi opinias, kolonelo, ke ni devas plifortigi gardadon de la dinastianoj?

Mi kun dubo balancis la kapon.

— Eĉ la plej etan spuron de sisteme funkcianta organizo ni ne trovis.

— Vi trovos, sed estos jam malfrue! — ekkriis Lamsdorf.

— Aliflanke, — respondis al si mem la ministro, mediteme spireginte per la pipo, — kia, je diablo, povas esti plifortigo de gardado, se plej kontrolita homo povas jen tiel freneziĝi senkaŭze kaj elpafi al la imperiestro tutan ŝargilon...

— Vi, ekzemple, — sufloris mi.

Li silente ekrigardis al mi.

— Vi, homo decidema kaj principema, aktive ŝatanta justecon, samtempe arda patrioto de via patra Kurska gubernio, — klarigis mi, — subite rimarkis, ke lasta el la aprobitaj de Dumo kaj konsentitaj de la imperiestro ukazoj iel limigas rajtojn de Kurskaj kamparanoj. Nu, ekzemple, vica elektrolinio trairos ne tra Kursko, sed tra Belgorodo, kaj en Belgorodaj vilaĝoj elektroenergio kostos je duonkopeko malpli. Gvidata de via principemo, simple bolante pro indigno, vi dum la plej baldaŭa aŭdienco alvenas la imperiestron kaj, manpreminte, silente sendas eksplodan kuglon en lian ventron.

— Kion vi diras, princo! — indigne ekvigliĝis Lamsdorf.

— Pardonu, Ivano Volfoviĉ, tio ne estas preparitaĵo, mi improvizas. Sed tio, kiel al mi ŝajnas, estas tre bona ekzemplo de tio, kio okazis al Kislenko.

— Jes, jenaj aferoj, — post paŭzo diris la ministro, kaj, grakĝemante, kun peno ekstaris. Ekiris laŭ la kabineto — malrapide, iom ŝanceliĝante. Verŝajne, li tro sidis en seĝo de avio Kanbero — Peterburgo. — La aferoj bonas, kiel fulgo blankas...

Lamsdorf konsternite balancis la kapon.

La ministro dum ioma tempo paŝadis tien-reen, de tempo al tempo ellasante per la pipo grizviolajn nubetojn de aroma, miela fumo. Poste li haltis antaŭ mi. Mi ekstaris.

— Ja sidu vi...

Tiam mi permesis al mi sidi.

— Mi ja sidi jam ne povas, je Dio... Kion vi intencas fari plu?

— Nu, unue, prilabori la kontaktojn de Kislenko; ĉiel ajn, tio estas deviga proceduro. Ni pri tio jam parolis. Due, mi volas retrospektive evidentigi analogiajn krimojn, se tiaj okazis. Statistiko estas granda scienco. Eble, ni sukcesos trovi ion, eĉ iajn leĝojn riveli. Kaj, trie, estas ankoraŭ unu ideeto... kiel aldona sukeraĵo.

— Kio? — demandis la ministro.

— Min maltrankviligas la deliro de Kislenko. Ja ĝi estas treege sencohava, kaj fakte, priskribas iun tute konkretan bildon. Kontraŭ iu li batalas, defendas iun virinon... kun sama ardo, kun kia vi, Anatolo Feofilaktoviĉ, viajn Kurskajn kamparanojn.

Lamsdorf foliumis kuŝantan antaŭ li sur la tablo ekzempleron de la raporto, ekkuris per la okuloj laŭ linioj.

— Kaj plue. La lastaj vortoj, kiujn diris Kislenko dum sia vivo.

— «La flagon, la flagon supren... ili vidu nian, ruĝan...» — laŭte legis Lamsdorf. — Ĉu tio?

— Jes, tio.

— Supozinde, la flago estas ruĝa? — precizigis la ministro.

— Supozinde. Ĉu vi ne havas iajn asociaĵojn?

— Sincere dirante, ne.

— Mi same, — diris Lamsdorf. — Kvankam tio, certe, estas kroĉaĵo. En la indikilo de Hagelström...

— Stop', stop', Ivano Volfoviĉ. La afero estas en tio, ke la ruĝa simbolaro estis vaste uzata de fruaj komunistoj en tiu epoko, kiam la komunismo — prakomunismo, pli ĝuste — penis en diversaj landoj kontesti potencan regon de historie kreiĝintaj administraj strukturoj. Tio estis stultaĵo, certe, kvankam kaŭzita de katastrofaj sociaj moviĝoj de la dua kvarono de la antaŭa jarcento... sed se tio estus sukcesa — tuj al la komunismo venus fino. Baldaŭ iĝis klare: ju plian perforton propagandas instruo aŭ movado, des pli da kriminalaj elementoj iĝas ĝiaj adeptoj, senrevene transformante la tutan konfesion en kriman bandon, — ĉar, ju pli perforto estas rangigata kiel reordigo de la mondo, des pli oportuna rimedo por profitcela perforto iĝas la instruo aŭ la movado.

— Mi ie legis tiun frazon...

— Sendube, Ivano Volfoviĉ! En la jura fakultato vi ja devus ĝin legi! «Kio estas la "popolamikoj" kaj per kio ili minacas al la popolo», Vladimiro Uljanov. Eklezia nomo — Lenin.

— Al mi lia stilo ĉiam ŝajnis tro peza, — pale ridetis Lamsdorf.

— Ankaŭ pro «Agni-jogo» kapo doloregas, — ofendiĝis mi.

— Al la afero, sinjoroj, al la afero! — senpacience diris la ministro.

— Ja mi ĝuste pri la afero parolas, Anatolo Feofilaktoviĉ. Sub ruĝa flago, ekzemple, heroe pereadis sur barikadoj Lionaj teksistoj en mil-okcent-tridek-kvara jaro — tute ne krimuloj, sed simplaj, justaj, malesperigitaj de mizero laboruloj. Estis ankaŭ aliaj ekzemploj. Kaj jen. Povas esti, eblas, ne ekskludeblas, ekzistas ia probablo — ke konserviĝis ia hermetika sekto, konservanta instruon de komunismo en primitiva sovaĝeco kaj tute degenerinta... nu, io simila al la Irlandaj fanatikuloj, kiuj jam meze de nia jarcento eksplodigadis Londonajn magazenojn.

La ministro penseme spiregis per la pipo, plu starante meze de la kabineto, apoginte unu manon je la flanko kaj faltis la vizaĝon. Tamen la vizaĝo de Lamsdorf sereniĝis:

— Kiel sukcese estas, ke la imperiestro komisiis tiun ĉi aferon al vi!

— Mi volus tiel pensi, — diris mi.

La ministro subite ekmoviĝis antaŭen kaj, plu faltante la vizaĝon, aliris proksime al mi. Mi denove leviĝis. Li prenis mian kubuton.

— Se estas tiel, povas malkovriĝi tute monstraj misteroj, — mallaŭte kaj abrupte diris li. — Kolonelo, ĉu vi estas certa?.. Ĉu vi estas preta plu esplori tiun ĉi aferon — aŭ vi, kiel komunisto...

— Mi estas pli ol preta, — respondis mi. — Tio estas afero de mia honoro.

Dum ankoraŭ sekundo li atente rigardis en mian vizaĝon, poste deiris kaj eksidis, denove metinte la kruron sur la kruron. Tiam ankaŭ mi eksidis.

— Kion vi intencas fari por prilaboro de tiu versio? — demandis li.

— Mi intencas konsulti rekte la sesan patriarkon de komunistoj de Rusio, — decideme respondis mi.

Denove miaj interparolantoj dum ioma tempo silente digestis tiujn vortojn. Poste Lamsdorf demandis:

— Sed ĉu tio estas deca?

— Tio estas neevitebla. Eĉ se li nenion scias pri tio — mi inklinas pensi, ke ne scias, — tiam, almenaŭ, li pli bone ol ĉiuj ceteraj kapablos montri al mi homojn, kiuj povas ion scii. En la patriarkejo ekzistas fako pri ligoj kun eksterlandaj eparkioj — por ke ĝiaj laborantoj komencu doni al mi informojn, mi ankaŭ bezonos subtenon de la patriarko. Krome, ekzistas tia riĉega afero, kiel onidiroj kaj legendoj — kaj same ili ne preteriras la patriarkon.

— Do, tio estas racia, — diris la ministro. — Kiam vi intencas veturi al Simbirsko?

— Mi esperas sukcesi jam hodiaŭ. Ekstremokaze — per la unua matena flugo, je la sesa kaj dek kvar. Tempo estas kara. Io sugestas al mi, ke tempo estas kara.

— Dio al vi helpu, Aleksandro Lvoviĉ, — diris la ministro kaj, elpreninte el la poŝo «bulbon» de horloĝo, rigardis al ciferplato. Leviĝis.

— Dankon, Anatolo Feofilaktoviĉ. Nun ankaŭ mi havas al vi demandon. Ĉu mi agu kiel reprezentanto de MŜS, aŭ simple kiel privata persono, kiel konfesiano, strebanta al konversacio?

La ministro ekpensis, ŝajne — kun ioma malplezuro. Verŝajne la demando ŝajnis al li rekta ĝis sentakteco — li deziris, ke mi faru oportunan por la kabineto de ministroj decidon memstare.

— Pli bone turnu vin kiel privata persono, — nevolonte diris li post longa, ĝena silento. — Komprenu... ekflaros gazetistoj kaj leviĝos ondo — jen, imperia servo denove enmiksiĝas en aferojn de konfesioj. Ekgrumblos Sinodo, el Dumo ekŝutiĝos interpelacioj. Al ili nur preteksto sufiĉas... Pruvu poste kvindekan fojon, ke vi ne estas fiulo.

— Bone, Anatolo Feofilaktoviĉ, mi ĝuste tiel agos, — diris mi. Li abrupte reenŝovis la horloĝon en la poŝon.

— Ĝis la funebra ceremonio restis kvardek minutoj, kaj mi ankoraŭ devas razi min kaj alivestiĝi. Ivano Volfoviĉ, ĉu vi iras?

— Jes, certe.

— Do, ni renkontiĝos malsupre. Kaj vi, Aleksandro Lvoviĉ?

— Mi esprimos miajn kondolencojn al la pereintoj per akcelita enketado de la afero, — diris mi.

3

Super Lepora insulo ventre murmuregis basoj de adiaŭa saluto. Alte tintetis vitroj. La funebra procesio etendiĝis de Isaaka katedralo laŭ la tuta kajo kaj tra tuta Triunua ponto. Venis reĝino de Grandbritio kun pli aĝa filino, bela kaj avara je demonstro de sentoj — ŝin oni siatempe opiniis ebla fianĉino por la grandprinco; venis la kronprinco de Germanio, ne tro sukcese kaŝanta sub malvarma masko sian afekcion pro la tragika pereo de la kuzo — Vilhelmo-Frederiko mem jam ne kapablis forlasi la Potsdaman palacon; kvazaŭ plenmano de Kristnaskaj piceaj ornamaĵoj moviĝis, tenante sin proksime unu al la alia, parencaj monarkoj de Skandinavio; la prezidanto de Tutĉinia Kunveno de Popolaj Reprezentantoj respektoplene subtenis la kubuton de Pu I — jam tute kadukiĝinta, sekiĝinta, kiel grilo, ĉirkaŭvolvita ĝis la okuloj, sed tamen riskinta persone demonstri lastan omaĝon; decidinte ne prokuri la aferon al la filo, venis mikado, kaj post li — multenombraj reĝoj de Indoĉinio. Preskaŭ ĉiuj kronoj de la mondo, malĝoje klinitaj, kiel unu familio defilis laŭ tiuj lokoj, kie mi kutime perpiede paŝadis hejmen, kaj ilin vipis malseka balta vento.

Rigardante sur ekranon de televidilo, staranta en angulo de la kabineto, mi antaŭ ĉio vokis al mi la estron de la grupo «Buki» leŭtenanton Papazjan.

— Jen, ankaŭ por vi aperis laboro, Azero Akopoviĉ. Kaj ne nur por vi persone, sed por la tuta grupo. Tiel estos pli gaje. Faru por mi ekstrakton el ĉiuj eblaj kriminalaj informoj laŭ jen proksimume kia principo: murdatencoj aŭ provoj de diversioj, inklude sukcesajn, kun ne tute klaraj kaj tute neklaraj motivoj. Unuavice serĉu okazojn, kiam kriminto post la krimo iĝis psiĥe nevalida aŭ pereis, aŭ mortis en neklarigitaj cirkonstancoj.

— Komprenite, — kapjesis la leŭtenanto. Mi sentis, ke li impetas al la laboro: la enketo estas sensacia, la grupo ekzistas jam dum pli ol tagnokto, sed ankoraŭ ne ricevis eĉ unu taskon. — Laŭ kiu regiono?

Mi malgaje rigardis al li kaj silentis.

— Ĉu laŭ tuta Rusio? — penis diveni li.

— Laŭ la tuta mondo, — diris mi. Li fajfetis. — Sed laŭ Rusio, certe, antaŭ ĉio.

— Dum kia periodo? — juĝante laŭ la voĉo, lia entuziasmo iomete estingiĝis.

Mi malgaje rigardis al li kaj silentis.

Lia vizaĝo etendiĝis. Ankaŭ li silentis — diveni li jam ne kuraĝis.

— Dum ĉirkaŭ cent kvindek jaroj, — diris mi finfine. — Kiom sufiĉos fidinda statistiko. Moviĝu en direkto, kontraŭa al la kronologia: la nuna jaro, la antaŭa jaro, la antaŭantaŭa jaro kaj tiel plu.

Li kuraĝe aŭskultis, rimarkeble serioziĝinte. Kaj tiam mi, por jam fine mortbati lin surloke, neglekte informiĝis:

— Ĉu du horoj al vi sufiĉos?

— Sed timu ja dion, sinjoro kolonelo!.. — ekkriis li, sed mi rapide etendis la manon kaj tuŝis lian manplaton, streĉiĝintan sur la tablo.

— Ne, Azero Akopoviĉ, tio jam estis mia ŝerco. Mi iomete vin gajigas antaŭ la atako. La laboro estas infera, mi bonege komprenas. Ne hastu, faru skrupule. Sed ankaŭ ne prokrastu. Mi tuj donos al vi kopion de mia raporto pri Kislenko — elporti el la kabineto mi ne permesos, rigardu ĉi tie. Tiam vi pli bone komprenos, kion mi serĉas. Kaj vi memstare faros selekton de faktoj, kiujn trovos viaj knaboj. Mi ne havas por tio tempon.

Dum Papazjan, lokiĝinte en angulo, kun profesia rapideco foliumis la raporton, mi telefonis al ĉifristoj kaj demandis, ĉu ne venis al mia nomo raportoj de Karavajĉuk. Tiuj venis. Kiel estis atendite, okazis neniaj incidentoj en Usona parto de la projekto «Ares». Tamen, la usonanoj kun treega afablo dankis pro la averto, promesis pligrandigi gardadon de okupitaj en la projekto personoj kaj esprimis esperon, ke ni trovos eblon informi ilin pri rezultoj de la enketo, se tiuj rezultoj, el nia vidpunkto, tuŝos interesojn de Nord-Amerikaj Ŝtatoj. Sur la version «Ares» eblis meti finan krucon.

Tute serioziĝinta pro la legito Papazjan redonis al mi la raporton, kaj foriris, kaj mi direktis min al lingvistoj. Kaj ankaŭ tie ĉio estis malbona. La vorton «OMON» sciis neniu. Komputila prilaboro de la termino montris, ke plej probable ĝi estas mallongigo, kaj ni por nelonge retrovis esperon — sed kiam la kompo komencis elŝuti sennombrajn variantojn de malĉifrado, de ankoraŭ tute simplaj «Obeanta Majoro Observanta Naturon» kaj «Ordeno de Monda Ordigo de Nacioj» ĝis tute nedigesteblaj, mi kaj la operatoro nur kraĉis sen anticipa interkonsento; kaj se priatenti, ke la mallongigo povus esti alilingva? Unuvorte, tiu fadeno same nenien kondukis.

Tiam mi revenis en mian kabineton.

4

— Ho, saluton! Kie vi estas?

— En la oficejo.

— Ĉu vi jam revenis?

— Jam hieraŭ. Tuj post la dekdua mi provis telefoni al vi el la flughaveno, sed neniu alvenis.

— Ha, do ankaŭ vi telefonis?

— Ĉu vi estis hejme?

— Jes, mi kuŝis senforte. Kaj, kiel ĉiam, iu simple disŝiradis la telefonon, sed mi preferis morti, ol ekstari. Tre malfacila estis tago, mi kuradis ĉie, kiel ĉevalo — serĉis, ĉu ne bezonas iu haki lignaĵon.

— Pardonu, mi ne komprenas.

— Laboron mi serĉis, Saĉjo, kio ja ĉi tie estas nekomprenebla. Mono necesas.

— Stanjo, — singarde diris mi, — eble mi tamen povus...

— Ŝajne ni jam parolis pri tio, — seke interrompis ŝi. — Ni ne rekomencu.

Helpon per monbiletoj ŝi neniam akceptis en ajna formo. Eĉ, kiel tio nomiĝas, por mastrumado. Eĉ prunte: de aliuloj ŝi opiniis sin rajta pruntepreni, sed de mi — ne. Ŝi povis pretere mencii, ke en la hejmo laŭlitere mankas manĝaĵo, kaj tuj aranĝi por mi caran tagmanĝon aŭ vespermanĝon; kaj ŝi, sidante kontraŭe kaj bekante el sia telereto, informis intertempe, ke mono restis por du tagoj, kaj se iu «Nova vorto», ekzemple, prokrastos honorarion, do necesos meti dentojn sur breton — kaj en mian gorĝon ne povis trairi peco, kvankam kuiris ŝi ĉiam mem kaj ĉiam bonege. Unufoje mi provis silente submeti sub paperon sur ŝia skribotablo ducentrublan monbileton — matene, jam surstrate, mi trovis tiun monbileton en palta poŝo. Mi preskaŭ forbrulis pro honto.

— Do, ĉu troviĝis hakenda ligno?

— Imagu, jes. Ŝajne mi ricevos postenon de malsupera redaktisto en literatura sekcio de «Rusa hebreo». Kaj kio estas tre valora — ne necesas ĉiutage iri al la oficejo. Eblas alkuri unu aŭ du fojojn dum semajno, preni tekstojn — kaj iri hejmen.

— Sed kio okazis, Stanjo? Kial subite akriĝis monbezono?

— Venis tia momento. Por ŝpari por estonta vivo. Nu, estas neinterese rakonti, Saĉjo.

Kaj ĉio. Ŝi aludas al malfacilaĵoj, sed neniam rakontos, en kio ili estas. Iam, kiam tiu trajto nur komencis riveliĝi en ŝi — en unuaj monatoj estis nenio simila — al mi ŝajnis, ke ŝi faras tion intence. Poste mi komprenis, ke alie ŝi ne povas, en tio estas ŝi tuta. Konscii, ke ŝia vivo ne estas paradizo, mi, certe, devas, sed scii ion konkretan por mi estas senutile, ĉar ja tutegale mi ne povas iel helpi, kaj ŝi eĉ ĝeni min ne deziras, ŝi mem sukcesos... Foje al mi ŝajnis, ke mi falas de glacia muro; mi kroĉiĝas, penas teni min, ĝissange rompante la ungojn, kaj ne povas — ili glitas laŭ polurita blendo.

— Ĉu vi venos hodiaŭ?

— Mi tre volus.

— Kiam?

— Eĉ nun.

— Bonege. Sed sciu, mi havas al vi peton, pardonu. Hodiaŭ al mi neatendite venas Janusz Kwiatkowski — ĉu vi memoras, mi rakontis, tiu redaktoro el Lodzo. Tio estas ne homoj, sed krokodilidoj. Matene li telefonas kaj diras, ke elflugas. Ĉi tie li havas aferojn por tri tagoj en fonduso de subteno de okcident-slavaj literaturoj, do, anstataŭ pagi por hotelo, li min informas, ke loĝos ĉe mi, kaj jen ni, malnovaj amikoj, finfine bone intervidiĝos. En novembro li vizitis min preterveturante, vidis, ke mi havas du ĉambrojn... Vespere li venos, ĉu vi imagas?

— Kun peno, sed imagas.

— Ĉu mi povas, ĉu ne — li eĉ ne demandis. Kaj mi, ĝenerale, iomete malsanas, kaj en la hejmo ĉio mankas. Ĉu vi ne povus aĉeti ian manĝaĵon?

— Sendube, — diris mi, — certe. Vi povus ne klarigadi tiom longe. Post horo mi elveturos.

— Dankon, vere! Kaj jen kio ankoraŭ: ĉu la ŝlosilojn vi havas ĉe vi?

— Certe.

— Mi nun havas tute truan kapon, tial mi diras, dum memoras — lasu ilin, mi donos ilin al li por tiuj tri tagoj. Ne sidos ja mi apud la pordo, aŭskultante lian sonorilon...

— Certe, — diris mi. — Atendu.

— Kison.

— Reciproke.

Mi trairis preter deĵoranto, grumblinte: «Mi estos post tri horoj»; furioze skrapante per la kalkanumoj je asfalto, preskaŭ kuris al mia aŭto. La ŝlosilo eniris en la startigilon nur post tria provo. La motoro ekronkis, ekgraŭlis. Mi preskaŭ forgesis signali turniĝon. Turnis al Miliona strato, kun fajfa rapido traveturis preter la palacoj, preter Marsa Kampo, kaj enfluis en densan torenton, kiu, kiel senfine longa, artika testudo rampis laŭ Sadovaja-strato suden.

Esence, tiuj ĉi radaj benzinaj aŭtaĉoj jam estas anakronismo. Jam dum longa tempo oni ellaboradas projektojn pri konvertado de individua transporto al gravita tirado, same kiel ĉe aeraj ŝipoj — ne necesas vojoj, ne necesas benzino, ne estas bruo, ne estas eliggasoj, rapido laŭ ajna malfermita spaco estos tricent, eĉ kvarcent verstojn hore. Sed tio postulos plenan anstataŭigon de la tuta aŭtaro — unue; treege malfaciligos vojregadon — due; krome, aŭtaj kaj vojaj magnatoj rezistas, kiel tricent spartanoj — trie; nu, kaj kvare — necesos minimume kvinoble plidensigi la reton de orbitaj gravitiloj. Ankaŭ tio kostas multe kaj postulas multajn klopodojn. Kaj dume ni veturas, odoraĉas, bruligas altvaloran nafton, likas tra kapilaroj de vojoj.

Apud Inĝeniera Kastelo mi turnis al Fontanka kaj laŭ la kajo ekveturis pli rapide.

Kiom mi komprenis, antaŭ kvar jaroj ŝi havis tute frenezan amon kun tiu Kwiatkowski. Rekte ŝi ne rakontis, sed laŭ preteraj mencioj, kaj eĉ simple konante ŝin, eblis diveni. Du ĉambroj! Kaj kiom da litoj? Kvankam en la manĝoĉambro staras malnova otomano. Aŭ ŝi sternos al li sur apudporda tapiŝeto?

Ie tute proksime, maldekstre, freneze ekhurlis sonsignalo kaj ekjelpis bremsoj. Grandega ombro de buso, tremante, pendis iom super mia aŭteto kaj tuj malaperis malproksime.

Fu, diable. Evidentiĝis, ke mi traveturis sub ruĝa lumo kaj eĉ ne rimarkis. Tio nomiĝas — dio savis.

Bone. Mi ekkoleris kontraŭ mi mem. Ja kiu mi estas? Eble, ŝi nun havas lastan eblon reveni al tiu, kiun ŝi ĝis nun amas?

Ĝenerale, kiam mi estis ekscianta, ke al tiu aŭ alia homo Stanjo bone rilatas aŭ, des pli, iam lin amis, tiu homo tuj kreskis en miaj okuloj. Eĉ ne vidinte lin, mi komencis rilati al li iel... amikece, eble; mi komencis lin pli estimi. Mi ne scias, kial. Eble, subkonscie laboris logiko: ja ne senkaŭze ŝi lin amis. Eble, tio estis io parenca al tio, kiel diris en Saguramo Stanjo pri Liza kaj Paŭlinjo, mi jam ne scias, ĉu sincere aŭ nur dezirante plezurigi min — ho, se sincere! — «ja parencaj homoj». Simple mi nun freneziĝis, ĉar tro neatendite tio okazis. Mi tro nervoziĝis dum lastaj tagnoktoj, kaj pri Stanjo maltrankvilis — jen ŝi preskaŭ nudpieda paŝadas laŭ malvarmaj flakoj, jen ne respondas nokte... kaj ĝenerale ŝi malproksimiĝas...

Necesus legi dum libera tempo, kion tiu Kwiatkowski verkas. Ekzistas, verŝajne, tradukoj en la rusan.

Sed kie ĝi estas, tiu libera tempo?

Publikigu li ŝin en sia Lodzo... Kaj monon pagu pli...

Sed la animo estis peza. Malgaja.

Unue mi veturis al la flughaveno kaj prenis restintajn en la deponejo du apetitajn botelojn da «Aragvo», kiujn donacis al ni por adiaŭo Iraklo. Mi ilin de ĉi tie eĉ ne prenis antaŭe — sciis, ke ili necesos al mi kaj Stanjo. Jen, ili necesas.

Mi veturis reen.

Ho dio, nu certe, ŝi estas malfeliĉa kun mi, por ŝi tio estas humiliga, por ŝi tio estas malofta... ŝi estu feliĉa sen mi. Mi deziras, ke — al — ŝi — estu — bone!

Sed la animo estis peza.

La plej proksima al ŝia hejmo supermarkto — stulta vorto, mi ĝin malamas, sed ĝi enradikiĝis, kaj eĉ rusan analogon nun ne eblas trovi; tamen, kiel tion demandis, ŝajne, ankoraŭ Ĵukovskij: por kio ni bezonas fremdan vorton «kolono», se estas belega rusa vorto «fosto»? — estis la Torĵoka. Mi traveturis sub fenestroj de Stanjo, preteris pontojn kaj parkis la aŭton.

Mi ĝojis almenaŭ ion fari por ŝi.

Rabobeste kaj fiere mi rulis mian kradan ĉareton laŭ senhoma labirinto inter brilantaj magazentabloj, plukante de ili retsakojn kun elitaj, pure lavitaj terpomoj el Polesje, paketojn kun Poltavaj brustaĵoj kaj femurpecoj, kun Astraĥanaj fiŝaĵoj, vazojn kun Muromaj peklitaj kukumoj kaj Valdajaj peklitaj fungoj, danaj marinitaj petromizoj kaj ĉinaj salaj spicoj, Kamĉatkaj kraboj kaj Hokajdaj kalmaroj, feste kolorigitajn skatolojn de Konstantinopolaj ĉokoladaj sortimentoj kaj Lubekaj marcipanoj, sunajn faskojn de Marokaj oranĝoj kaj pezajn, lilajn grapolojn de taĝika vinbero. Per tio, kion mi prenis, eblis kvin malsatajn amantojn manĝigi ĝis dispepsio. Al ŝi sufiĉos por du semajnoj. Kaj ie sur fundo de torento de senordaj pensoj batiĝis: ŝi nur provu redoni al mi monon pro tio ĉi... nur provu... ŝi tutegale tiom ne havas.

Al mi mem apenaŭ sufiĉis.

— ... Saĉjo, vi freneziĝis! — ekkriis ŝi, apenaŭ malferminte la pordon. Ŝi estis freŝa, ripozinta, evidente ŝi ĵus banis sin; pezaj nigraj haroj estis ĉirkaŭligitaj per ĉarma rubandeto; facila malfermita bluzo preskaŭ malkovris la bruston; mallonga jupeto tegis ŝin. Transformiĝis virino, atendas gaston. Eĉ estas strange, ke ŝi min rekonis — en amaso da pakaĵoj mi tute perdiĝis, kiel perdiĝas en ornamaĵoj ornamita kun sengusta malavaro Kristnaska piceo.

— Kun vi ja eblas freneziĝi, — anhelante, diris mi. — Kien elŝarĝi?

Ni iris al la kuirĉambro; ŝi preskaŭ dancetis, irante, kaj de tempo al tempo retrorigardis al mi — energio simple bolis en ŝi. Mi komencis elŝarĝi, kaj ŝi — tuj ordigi sian ĉielan manaon:

— A ha, tion mi manĝos kun vi... ankaŭ tion kun vi... la terpomojn mi tuj ekkuiros... Ĉu vi estas malsata?

— Ne, certe ne.

— Tio estas bona... — malferminte malvarmujon, ŝi daŭre kaj skrupule densigis vazojn kaj pakaĵojn, parolante, preskaŭ kantante: — Mi ne uzurpas — ja mi venis hejmen, kaj mi ne servas — ne bezonas panon. Mi 'stas pasio via, via ripoz' dimanĉa, mi estas sepa tago, via ĉielo sepa... Ĉu al Vasiljevskij vi sukcesis alveturi?

— Certe.

— Kiel fartas Paŭlinjo?

— Ĉu vi scias, mi ŝin eĉ ne vidis. Kiam mi venis — ŝi jam dormis, kiam foriris — ŝi ankoraŭ dormis.

— Liza?

— Ĉio estas en ordo.

— Dankon al dio.

Rememoro pri la nokto kiel malrapida fajra blovo ruliĝis tra la korpo.

— Stanjo, ĉu vi kredas je dio?

— Mi ne scias... — ŝi fermis la malvarmujon kaj malfleksiĝis, rigardis en mian vizaĝon. Ŝia rigardo brilis milde, mole. Malofte okazas tia. — Kredi kaj deziri kredi — ĉu tio estas samo?

— Ami kaj deziri ami — ĉu estas samo? Savi kaj deziri savi — ĉu estas samo?

— Nu jen. Mi jam preskaŭ ekkredis, ke vi estas dio, kaj vi ĵus pruvis, ke dio ne ekzistas... Sed por kio konjako?

— Kiel «por kio»? Ja Iraklo donacis al ni, do ĝi ĉe vi atendu okazon. Kaj, eble, la homo post vojaĝo deziros drinki.

— Li sendube formanĝos, sed kiu ja al li donos... Mi eĉ ne montros, — enpreminte en ĉiu mano po botelo, ŝi ekbaraktis en la kuirĉambro, cerbumante, kie aranĝi kaŝlokon. Ne trovis; starigis dume rekte sur la tablon. La konjako, kvazaŭ densa bruna suno, lumis malantaŭ vitro. Mi ekdeziris drinki.

— Kaj jen ankoraŭ, — mi prenis el la poŝo ŝlosilojn de ŝia loĝejo, kiujn mi tutegale preskaŭ neniam kuraĝis uzi — simple portadis, kiel dolĉan simbolon de posedo; kaj gardeme metis sur la malvarmujon. Neniam plu mi ilin vidos, kiel proprajn orelojn.

— Kia saĝulo! Kaj mi tute forgesis... Ĉu vi ne helpos al mi senŝeligi terpomojn?

Mi ŝanceliĝis. Antaŭ minuto, kiam ŝi rigardis tiel milde, al mi, stultulo, ŝajnis dum momento, ke ŝia viglo, ŝia alvoka vestaĵo estas por mi. Trofieriĝis vi, Trubeckoj, trofieriĝis. Ŝi rapide trovis kuirejan tranĉilon.

— Mi helpus kun ĝojo, Stanjo, sed mi nun devas reveni al la laboro. Pardonu.

Ŝi honeste faris ĉagrenitan vizaĝon.

— Lasu! Jam vesperiĝas, kion vi tie povos fari? Janusz post horo kaj duono estos ĉi tie, mi vin konatigos; vere, tiam vi drinkos duope, vi malstreĉiĝos iomete. Vi havas tre lacan vizaĝon, Saĉjo.

— Mi ĉi tie nur malhelpos. Li estas via malnova amiko, kolego...

Ŝi ĵetis oblikvan atentan rigardon — tranĉilo estis en unu mano, terpomo en la alia.

— Saĉjo, ŝajne vi min ĵaluzas.

— Certe.

— Jen bonege. Ja mi jam pensis, ke al vi estas tutegale.

Mi montris per la manoj hokajn ungegajn manegojn, levis ilin super ŝi kaj per voĉo de Ŝer-ĥano tire muĝis:

— Tio estas mia predo!

Lerte turnante terpomon sub tranĉila klingo, ŝi superece subridetis, kaj mi bonege komprenis ŝian subridon: ja tio estas ankoraŭ nesolvita demando — kiu estas kies predo.

— Ne maltrankvilu, — diris ŝi poste, — mi estas tre fidela knabino. Kaj krome, tute ne uzebla.

— Ĉu «aperis la luno purpura»?

Ĉi-foje ŝi turnis al mi la kapon kun nekomprenebla por mi miro; poste sekreteme ridetis.

— Ne, nur la humoro ne konvenas.

— Nu, mi esperu, — diris mi.

Kaj la ektintintan tranĉilon, kaj obtuze frapintan terpomon ŝi simple faligis — kaj ekplaŭdis per la manplatoj:

— Li ĵaluzas! Saĉjo ĵaluzas! Tiun minuton mi atendis dum duonjaro! Hu ra!

La terpomo, turniĝante kaj frapante, ekruliĝis al rando, sed decidis ne fali.

Laŭ mi, la humoro de Stanjo estis tute konvena.

Kompatinda mia amatino. Ĉiam scii tion pri mi, ĉiutage... «Ĉu al Vasiljevskij vi sukcesis alveturi? Ĉu oni vin manĝigis?»

La gorĝo spasmis pro admiro de ŝi.

— Nu, diru finfine, kiel al vi ŝajnas mia nova hararanĝo? Ĉu plaĉas?

Mi sopiris ŝin ĝis langvoro kaj tremo — sed, se mi kisos ŝin nun, ŝi respondos, sed mem estos pensanta, ke jen la Varsovia avio eligis ĉasion, kaj jen Janusz aliras al taksia haltejo.

— Tre plaĉas. Same kiel ĉio cetera. Al vi ĝenerale konvenas knabina stilo.

— Simple vi ŝatas knabinojn. Tial mi penas konformi.

Ŝi deturniĝis, levis la terpomon kaj la tranĉilon. Sur min kvazaŭ iu metis cent pudojn — tiel premis sento de adiaŭo por ĉiam. Kaj tutegale estis tia tenero... Mi brakumis ŝin ĉe la ŝultroj, facile alpremis ŝin ĉe la dorso al mi kaj mallevis la vizaĝon en aromajn, purajn harojn: la malfermita bluzo, vestita sur nuda korpo, senhonte vokis la manplaton tra klaviklo malsupren, al la brusto — mi estis apenaŭ detenanta min.

— Trubeckoj, ne leku. Mi ja ne sukcesos fari la tagmanĝon.

Ne min ŝi vokis. Lastan fojon mi facile kunpremis la fingrojn sur ŝiaj ŝultroj, kisis je la verto — kaj lasis.

— Bone, Stanjo, mi iras. Ne ofendiĝu.

— Domaĝe. Sed eble vi post la laboro venos, ĉu? Ni babilu...

— Por kio?

— Nu, eble mi deziras fanfaroni pri vi? Ĉu tio ne venas en vian kapon?

— Sincere dirante, ne. Mi ne scias, pri kio en mi eblas fanfaroni. Al mi ŝajnas, ke viaj amikoj opinias min agace honesta soldataĉo — ĉu stulta pro sentimentoj, ĉu sentimenta pro stulteco.

— Kia ridinda vi estas. Kaj kion vi faros morgaŭ?

— Mi flugos al Simbirsko kaj petos renkonton kun la patriarko de komunistoj.

Ŝi tranĉvundis fingron. Ekkrietis, ŝovis la manon sub akvostrion — kaj konsternite turniĝis al mi.

— Sed por kio?

— Estas afero. Feliĉon, Stanjo!

Ŝi paŝis al mi, kiel en Saguramo kaŝante la manojn malantaŭ la dorso, por ne guti sur sin, nek sur min; ofendite, en knabina stilo paŭtis.

— Kaj brakumi-kisi?

Mi brakumis-kisis.

5

En mia kabineto mi — parte por distriĝi, sed plejparte pro servodevo — sen speciala entuziasmo provis rekte per ĉemanaj rimedoj kontroli mian version. Rubriko «fruaj tendencoj de komunismo», ŝlosilvorto «kriminalaj». Sed la vidigilo komencis elmeti ŝimajn, konatajn nun nur de malvastaj fakuloj kaj senpasiaj disketoj faktojn kaj nomojn. Francaj bombistoj: murdu per eksplodpaketo veturantan, ekzemple, el teatro, tute senkulpan oficiston — kaj ni tuj iĝas je paŝo pli proksime al justa sociordo. Bakunin. «Nenion kostas ribeligi ajnan vilaĝon». «Revoluciaj inteligencianoj, per ĉiuj eblaj rimedoj faru vivan ribelan ligon inter disigitaj kamparanaj komunumoj». Neĉaev. Murdisto, degenerulo. Nura nomo de la gazeto, kiun li komencis eldonadi eksterlande, multon kostas: «Popola revenĝo». Artikolo «Ĉefaj bazoj de estonta socia ordo», la mil okcent sepdeka jaro: oni donu al la socio kiel eble plej multe, kaj mem konsumu kiel eble plej malmulte (sed kio estas socio, se ne tiuj «oni»? eble, nur estraro), laboro estas deviga sub minaco de morto, ĉiujn produktojn de laboro distribuas inter laborantoj eksklude laŭ altaj rezonoj por neniu kontrolebla kaj entute de neniu konata sekreta komitato... Certe, revante pri tielaĵo publike, en pensoj oni tenas, ke oni sukcesos iĝi prezidanto de tiu komitato. Kanajlo.

Ĉiuj ĉi mornaj sektoj, malvastaj, kiel neniam vizitataj de suno kanjonoj, forputris jam en la sepdekaj jaroj kaj en Eŭropo, kaj en Rusio; dum ioma tempo ili plu bruletis en la Oriento, hibridiĝante kun naciisma fanatikeco kaj rezultigante foje terurajn hibridojn, sed poiome ankaŭ tie ili malaperis. Ŝajne, mi denove serĉis vane.

Telefonis Papazjan kaj petis lin akcepti — mi diris, ke mi povas eĉ tuj. Mi surmetis la parolilon kaj ekfumis. La humoro estis abomena. Kwiatkowski verŝajne jam venis. Kaj Stanjo estas tia bela kaj tia... preparita. Kaj jen ankoraŭ tiuj projektistoj de nova socio, al kiuj eĉ mi, komunisto, volis pafi — simple kiel al rabiaj hundoj, por ili ne mordu homojn. Sed tio estas, certe, kiel dirus Liza, koleremo — terura peko. Certe, ne pafi, — ĉu mi estas Kislenko? Simple kuraci kaj, ĉiuokaze, izoli. «Popolamikoj»...

— Nu, kio? Ĉu vi vere jam finis? — malsprite ŝercis mi, kiam la leŭtenanto eniris.

— Tute ne, male.

— Sidiĝu. Kio okazis?

Li eksidis.

— Mi permesis al mi iom vastigi interpreton de la ricevita tasko, — eldiris li kaj stumblis, atende rigardante min. Mi paŭzis, penante kompreni. Zorgeme estingis cigaredstumpon en la cindrujo, premis per ĝi flagretantajn pecojn de cindro.

— Kiamaniere?

— Komprenu, — kun preteco komencis klarigi li, — la materialo, kiun vi donis al mi por rigardi, estas simple terura, kaj ĝi vin, verŝajne, iom hipnotigis. Mi pensis: ja ne ĉiuj homoj estas tiom decidemaj kaj principemaj, kiel kompatinda Kislenko. Ne ĉiu, eĉ tiele freneziĝinte, tuj kuraĝos je murdo. Kaj mi permesis al mi provi rigardi kun samaj simptomoj malpli gravajn aferojn — rabatakojn, huliganaĵojn...

— Sed tio estas jam vere infera laboro.

— Vi pravas, sendube. Sed tamen ĝi donis ian rezulton. Rigardu. En la nuna kaj la antaŭa jaroj, — li etendis al mi folieton kun numeritaj faktoj, — murdoj, similaj al niaj, ne okazis. Sed incidentoj malpli gravaj — estis. Du sensencaj batadoj en Suĥumo. Ses tute neklarigeblaj kruelaj interbatadoj en vilaĝetoj en mia patra regiono, inter Laĉino kaj Ĥankendo. Absolute neprovokita kaj absolute sencela, dum tago, atenco al policano sur Maneĝa placo en Moskvo.

Mi atente tralegis la liston. Interese...

— Ja vi estas bravulo, leŭtenanto, — diris mi. Li ruĝiĝis pro plezuro; li ĝenerale facile ruĝiĝis, ĝuste kiel Liza. — Bravulo. Mi dume havas neniun ideon, ĉu estas ĉi tie ia ligo kun nia afero, sed tipologia simileco estas evidenta.

— Nu jes! — ekscitite kapjesis Papazjan. — Kaj kio estas plej grava, ĉiuj subjektoj de la krimoj aŭ estis evidente ebriaj, kaj tial iliaj klarigoj, ke ili ne memoras pri siaj agoj kaj ne povas ilin klarigi, tuj estis kreditaj, aŭ perdo de memoro estis atribuita al, ekzemple, ricevita bato al la kapo, kaj plu analizi la akcidenton same neniu penis.

— Interese, — jam laŭte diris mi. — Kaj, certe, ĉar krima ago estis ne tiom kruela kaj malhumana, kiel en la okazo kun Kislenko, do ankaŭ pereiga psiĥa ŝoko ne aperis, homo vivis plu. Memoro pri la aberacia memrealiĝo, verŝajne, simple estas forpremata en subkonscion. Interese, diable! Se ni kontrolus, ĉu ŝanĝiĝis karaktero de tiuj homoj, ĉu ili iĝis pli incitiĝemaj, malafablaj, timemaj...

— Ankoraŭ unu infera laboro, — kun entuziasmo diris Papazjan.

— Ne, ne distriĝu dume. Se aperos jam tute interesa statistiko, tion kontrolos aliuloj. Daŭrigu tiel, kiel vi komencis — vastigite.

— Jes! — Papazjan ekstaris. Paŭzis, kaj poste sinĝeneme demandis: — Sinjoro kolonelo, ĉu vi jam havas version?

— Kaj ĉu vi? — demandis mi, apoginte la dorson je seĝa dorsapogilo, por estu pli oportune rigardi al la vizaĝo de la staranto.

— Jes!

— Nu, nu...

— Nekonata al la scienco mutacia viruso! Ĝi trafas centrojn de bremsado en cerbo, kaj malsanulo montras agresemon pro bagatelaj, ridindaj por normala homo kaŭzoj, kaj poste mem ne memoras tion, kion faris dum la nebuliĝo. Sed restas potenciala krimulo, ĉar la viruso nenien malaperis, ĝi sidas en sinapsoj. Eble, al ni minacas epidemio.

— Ja vi estas tuta bravulo, Azero Akopoviĉ! Bravege!

— Ĉu vi pensas proksimume same?

— Por konfirmi la version pri ĵusa mutacio kaj vastiĝanta epidemio necesas — kio?

Li pripensis dum sekundo.

— Verŝajne, montri statistike, ke similaj okazoj de jaro al jaro iĝas pli multenombraj, kaj antaŭ ioma tempo ili tute malestis.

— Do, ĝuste vi pri tio okupiĝu, — mi suspiris. — Ankaŭ mi havas version, Azero Akopoviĉ, kaj neniom pli bonan ol la via. Ĝi baziĝas sur unusola frazo de Kislenko...

— Sur kiu? — avide demandis Papazjan.

— Pardonu, dume mi ne diros. Vi povas iri.

Li diligente turniĝis kaj ekiris al la pordo.

— Oĥ, sekundon!

Li haltis kaj returniĝis al mi.

— Diru, ĉu vi konas tiun verkiston — Janusz Kwiatkowski?

— Jes, — mirigite respondis Papazjan. — Fakte li estas poeto... Poeto kaj eldonisto.

— Ĉu bona poeto?

— Brila. Li egale filigrane laboras en la pola, la litova kaj la rusa. Li estas juna, sed li jam estas ne leviĝanta, sed tute leviĝinta stelo.

— Juna — kiel?

— Nu, mi ne scias... proksimume de mia aĝo.

Do, li estas pli juna, ol ŝi. Kaj sufiĉe multe, je kvin–sep jaroj.

— Kaj pri kio li verkas?

— Nu, mi kun liaj versoj ne tre... Li tro batas sin je la brusto rilate de avantaĝoj de katolikismo. Kaj ĝenerale — la pola herbejo estas la plej grava en la mondo.

— Nu, — diris mi mediteme, kaj, mi timas, kun stulta tono de ĝenerale nekutima por mi edifeco, — ju malpli granda estas herbejo, des pli kara ĝi estas por tiu, kiu sur ĝi kolektas nektaron.

Papazjan ridetis.

— Ĉu mi ja ne scias?

— Ha, do Kwiatkowski simple ne tiun herbejon laŭdas?

Ni kun plezuro ridis. Inter senfinaj rabatakoj kaj mutaciaj virusoj evidente mankis amika babilado. Verŝajne, por ĝi ne manku, necesas esti poeto kaj eldonisto.

— Sed por kio vi tion bezonas, Aleksandro Lvoviĉ?

— Estas ĝene trinki konjakon kun homo, kiun mi tute ne konas, sed li ja estas fama.

— Kiajn konatojn vi havas! — envie suspiris Papazjan.

Konato. Nu, eblas ankaŭ tiel nomi. Parenco de edzina flanko. Mi per gesto forsendis la leŭtenanton: farinte penseman vizaĝon, ŝajnigis, ke mi tajpas, tajpas ion en la komputilo.

Do, ŝi ligiĝis kun naciistoj. Ne sufiĉas al ni malfeliĉoj. Nur ŝi ne menciu, stultulineto, ke ŝi amikas kun kolonelo de Rusia speciala servo. Li ŝin tiam neniuokaze publikigos.

Juĝante laŭ tempo, ili jam finmanĝas terpomojn. Transiras al trinkaj proceduroj. Interese, ĉu ŝi sukcesis kaŝi la konjakon aŭ forgesis?

Aŭ ŝi eĉ ne intencis, sed nur ŝajnigis?

Malfermita bluzo sur nuda korpo kaj rubandeto en aromaj haroj. La humoro ne konvenas...

Do, mutacia viruso. Nu, la ideo estas ne pli malbona, ol ĉiu alia. Ni, interalie, pri tio ne pensis. Necesas esti knabo, por tielaĵon elpensi. Sed ja dum sekcado de la korpo de Kislenko tiun version ni ne kontrolis. Necesas precizigi, ĉu ne estis rimarkitaj iaj organaj ŝanĝoj en la cerbo. Eble, ni ripetu sekcadon? Oĥ, ja la edzino de Kislenko, verŝajne, jam forprenis la korpon. Kompatinda.

Se tio estas viruso — do, mi kaj Kruus havas ŝancon en proksima estonteco freneziĝi. Interese. Jen tuj klakos io en la kapo — kaj mi, neniom ŝanĝiĝinte rilate de miaj inklinoj, iĝos rolulo de historia filmo. Mi batmalfermos la loĝejon de Stanjo, murdos ŝian verkistaĉon per ofica armilo, poste ŝin ektiros je la haroj...

Interese, ĉu ankaŭ ĉi tio ŝin flatos? Ĉu ŝi ekaplaŭdos kaj ekkrios: «Ĵaluzas! Hu ra!»?

Mi laciĝis.

La funebraj ceremonioj jam delonge finiĝis, la kajo estis dezerta. Maloftaj aŭtoj kun surdiga siblado traglitadis pretere, tranĉante flakojn kaj verŝante sur trotuaron ŝaŭmajn, festonajn fontanetojn — necesis atenti. Morna Nevo ruliĝis al la maro, kaj renkonte al ĝi iris densa humida vento kaj vipis la vizaĝon, frapis la bruston. Laŭ tuta ĉielo ŝvelis nigraj hirtaĵoj de nuboj, nur oriente jen aperadis, jen denove malaperadis bluaj truoj — kvazaŭ moke montrante, kia devas esti vera ĉielo.

Mi longe staris sub varmega duŝo, poste sub malvarma. Poste sidis en profunda, hejmeca fotelo en la kabineto; lanugeca, peza, kiel gladilo, komforta Timoteo varmigis miajn genuojn, mi gratis ĝin malantaŭ la orelo — ĝi kun plezuro turnis grandfruntan kapon per mentono supren, kaj mi gratis al ĝi la mentonon, kaj aŭskultis Paŭlinjon, kiu, instaliĝinte sur divano sub kloŝlampo, submetinte unu piedon sub sin, finfine laŭtlegis al mi sian fabelon. Mirinde, kiajn psiĥologiajn nuancojn elpensis tiu etulino. Se verkus mi, la giganto nepre komencus konfiskadon de manĝaĵoj de tiuj, kiuj jam pri nenio pensas, havante ĉion jam pretan. Ne, kontraŭdiris ŝi, deŝirante sin de la teksto, tiuokaze ili komencus pensi nur pri manĝo, kaj ĉio. Kaj tiuj, kiuj jam antaŭ tio pensis nur pri manĝo, komencis pensi, kiel saviĝi, kiel helpi al si, — unue ĉiu pensis, kiel helpi al si mem, poste ili poiomete komprenis, ke helpi al si eblas nur kune, tiel, ke ĉiuj helpu al ĉiuj.

Mi aŭskultis kaj pensis: bela knabino, tre similas la panjon. Jam la brusto ŝvelas, ho dio. Ĉu vere Paŭlinjo havas talenton? Pro tiu penso haroj stariĝis, mi kaj fieris, kaj timis. Ĉu mi dezirus al la filineto sorton de Stanjo? Malfacila sorto. Kvankam ekzistas, certe, literaturistoj, kiuj banas sin en riĉo — sed, laŭ mi, ilin neniu amas, krom tiuj, kiuj drinkas kun ili ĝis senkonsciiĝo; sed tio same ne estas bona sorto, ni tian ne bezonas. Malfacila, senkompata vivo — kaj por si, kaj por tiuj, kiuj estas apude. Ne hazarde, verŝajne, inter literaturistoj mankas komunistoj, kaj se eĉ aperos iu, do li verkas aĉe: lispado, edifeco, nuraj moralaĵoj kaj nenio viva. Verŝajne, tiuj homoj kaj nature, kaj laŭ devo de sia servo ne povas ne esti tiuj, kiujn oni kutime nomas egoistoj. Sciencisto, por malkovri ion novan, uzas, ekzemple, komputilon kaj sinkrofazotronon; inĝeniero, por krei ion novan uzas tabelojn kaj desegnilojn — sed literaturisto, por malkovri kaj krei novan, uzas nur vivajn homojn, kaj ne havas li alian manieron, alian vojon. Ne havas alian stablon kaj testejon. Jes, li estas sprita kaj agrabla interparolanto; jes, li povas kortuŝe kaj fidele zorgi pri homoj, kiujn li renkontas unu fojon dum duonjaro; jes, li kapablas je mirindaj eksplodoj de sindonemo, abnegacio, — sed tio estas nur labora instinkto, kiu scias: alie ne eblas penetri en aliulon, sed ja necesas ekkoni tiun, necesas ekbruligi flamojn de pasioj, eksenti fremdajn sentojn propraj, kaj la proprajn — grandaj, por poste elsuĉitaj el tiu ĉi sindono impresoj, difraktiĝinte, digestiĝinte, iam kuŝiĝu sur paperon, kaj dekoj da miloj da fremdaj homoj, legante, sentu akrajn korpikojn kaj balancu kapojn: kiel ĝuste! kiel prave!.. kaj, satsuĉinte, li elrampos el vi, mem suferante pro subita fremdiĝo ne malpli, ol vi — sed tutegale eliras neeviteble, deŝiriĝas kun sango, timigite hakas etenditajn al li en senespera peno reteni manojn kaj lasas tiun, por kiu, ŝajne, vivis, en cindro, en ruinoj kaj ploro. Ĝuste kiel Stanjo min nun.

Kaj alie — li ne povas. Tia laboro.

— Paĉjo, — mallaŭtete demandis Paŭlinjo, kaj mi komprenis, ke ŝi jam delonge silentas. — Pri kio vi tiel enpensiĝis?

— Pri vi, filinjo, — diris mi, — kaj pri viaj regnanoj.

— Vi ne timu, — diris ŝi, alirante. Ŝi sidiĝis sur kubutapogilon de mia fotelo kaj metis la manon sur mian ŝultron. — Mi ne malutilos al vi. Simple necesas ja iel ilin rekonsciigi. Nu, dum ioma tempo ili sentos doloron, jes. Mi nun komencis duan parton. Ĉio finiĝos bone.

Almenaŭ pro tio dankon, pensis mi. La pordo malfermiĝis, kaj en la kabineton eniris Liza. Ŝi ekridetis, rigardante al nia konfida etoso.

— Karaj knaboj kaj karaj knabinoj! Ĉu vi ne deziras iomete manĝi? Saveljevna jam aranĝis la tablon.

— Deziras, — diris mi kaj ekstaris.

— Deziras, — ripetis Paŭlinjo tre solide kaj ankaŭ ekstaris.

Kroĉinte la manojn, ni nehaste, kiel plenaĝuloj, ekiris al la manĝoĉambro post Liza.

Ŝi iris iomete antaŭe, en longa, libera robo ĝis kalkanoj — la vespa talio estis ĉirkaŭligita per vasta zono. Hela nebulo de haroj balanciĝis laŭ takto de paŝoj. Mi flugos matene, pensis mi. Tutegale nokte tie mankas aferoj — ĉu en la flughaveno sidi? Por kio? Netolereble mi volis atingi Lizan kaj flustri: «Pardonu... pardonu...» Mi ofte sonĝis: mi ĉion-ĉion al ŝi rakontas, kaj ŝi, laŭ ilia kristana moro, per potenco, donita al ŝi de Dio, absolvas miajn pekojn... Foje eĉ, ŝajne, mi balbutis tion dum dormo. Kion ŝi aŭdis? Kion komprenis?

Ni vespermanĝis. Poste, babilante pri bagateloj, trinkis teon kun papavaj kringoj. Poste Paŭlinjo, preninte transistoran ricevilon, foriris al si — kuŝiĝi dormi kaj dormige vagi laŭ la etero, eble tie troviĝos iu moda melodio. Kaj Liza verŝis por ni ankoraŭ po taso, poste ankoraŭ. Ŝi povis trinkadi teon laŭ malnovaj kutimoj — ĝis sepa ŝvito — nu, kaj mi kune kun ŝi.

— Kia bona vespero, — diris Liza. — Kia bona vespero estas, ĉu vere?

Mi estis certa, ke Paŭlinjo delonge dormas. Verdire, eĉ miaj propraj okuloj jam gluiĝis; mi malstreĉiĝis, moliĝis. Kiam Paŭlinjo en nokta ĉemizo subite eniris la manĝoĉambron, mi eĉ ne komprenis, kial ŝi moviĝas, kiel blinda.

Ŝi ploris. Ploris sensone kaj amare. Ŝi penis ion diri — kaj ne sukcesis. Viŝis la vizaĝon, snufis. Ni sidis, ŝtoniĝinte.

— Paĉjo... — gorĝe diris ŝi. — Paĉjo, oni vian komuniston mortpafis!

— Kio?! — ekkriis mi, eksaltante. La taso, abrupte tintinte ĉe la subtaso, renversiĝis, kaj densa teo, aromanta je mento, verŝiĝis sur tablotukon.

La ricevilo staris sur kuseno de Paŭlinjo. La anoncisto parolis:

«... Proksimume je la dek unua kaj dudek. Unu aŭ du nekonatoj, kaŝatendinte la patriarkon apud enirejo, faris kelkajn pafojn, elŝiris tekon, kiun la patriarko portis en la mano kaj, uzante mallumon kaj relativan senhomecon sur la strato, forkuris. En serioza stato la suferinto estas transportita al hospitalo...»

Viva. Ankoraŭ viva. Nur li restu viva.

Tio ne povus esti hazardo. Preskaŭ ne povus.

Al kiu mi diris, ke mi intencas konsulti la patriarkon? Al la ministro kaj Lamsdorf...

Kaj al Stanjo.

Ne povas esti. Ne povas esti. Ne povas esti!!!

Mi sovaĝe ĉirkaŭrigardis. Paŭlinjo ploris. Liza, same alkurinta ĉi tien, staris en la pordo, alpreminte la pugnon al la lipoj.

— Mi devas paroli telefone. Eliru el ĉi tie.

— Paĉjo...

— Eliru! — muĝis mi. Ili tuj malaperis, la pordo firme fermiĝis. Mi deŝiris la parolilon.

Ĉe Stanjo ludis muziko.

— Stanjo...

— Oj, de kie vi?

— El la hejmo.

— Tio estas io nova. Ĉu tio estas bona signo aŭ male? — ŝi havis tute sobran voĉon, tio estis bona. Sed raŭketa baritono, laŭte demandinta malproksime de la mikrofono ion similan al «Kto to jest?», montris nemalgrandan gradon de ebriiĝo. Nature, la konjakon trinkaĉas. Verŝajne jam la duan botelon atingis. «Tio estas mia edzo», — ruslingve diris Stanjo, kaj, kvazaŭ iu lutlampo blovis en mian koron flamon akran kaj malmolan.

— Kaj ni ĉi tie, Saĉjo, sidas sen vi, rememoras pasintan lirikon, planas estontajn aferojn...

— Nur ne absorbiĝu en lirikon.

— Mi eĉ ne fumas. Imagu, li prenas de mi en «Ne zginela» tutan kolekton da versaĵoj, je sepcent linioj!

— Mi gratulas. Stanjo, ĉu vi...

— Mi volas preni rusan pseŭdonimon. Ĉu mi povas uzi vian familinomon?

— Ni devenas de Gediminidoj. Tio estos precioza, speciale por Polio. Stanjo, aŭskultu...

— Kaj ĉu la fraŭlinan familinomon de Liza?

— Pri tio endas demandi ŝin.

— Do, mi ne povas, — suspiris ŝi.

— Stanjo, ĉu vi al neniu diris pri tio, kien mi intencas flugi?

— Ne, kara, — ŝia voĉo tuj serioziĝis. — Ĉu io okazis?

— Ĉu vi estas certa?

— Sed al kiu mi povis? Mi eĉ ne eliris, kaj kun Janusz ni havas tute aliajn temojn.

— Eble, telefone?

— Mi kun neniu parolis telefone, — ŝi jam komencis incitiĝi. — Honestan vorton, kun neniu, Saĉjo. Sufiĉas.

— Nu, bone... — mi forte frotis la vizaĝon per libera manplato. — Ĉio estas en ordo, pardonu.

Mi treege, neelteneble hontis. Pro tio, kio venis en mian kapon.

— Stanjo... Vi estas tre bona. Dankon al vi.

— Saĉjo, — ŝia gorĝo, ŝajne, spasmis. — Saĉjo. Mi ja eĉ ne scias, kiel vi al mi rilatas. Ĉu vi min almenaŭ iomete amas?

— Jes, — diris mi per solaj lipoj. — Jes, jes, jes, jes!!

Ŝi silentis iom.

— Ĉu vi min aŭdas?

— Jes, — diris mi laŭte. — Jes. Kaj jen kio ankoraŭ. Vi ne diru al li, kio mi estas. En senco, kie mi laboras.

— Kial?

— Nu, eble tio malhelpos al la publikigo.

— Kia vi estas ridinda, — denove diris ŝi. — Kial do malhelpos?

— Nu... — mi ne sciis, kiel esprimi pli takte. — Li ŝajne iomete tro interesiĝas pri naciaj problemoj...

— Ĉu vi, — ŝia voĉo denove ŝanĝiĝis, ree iĝis abrupta kaj malamika, — pri ĉiuj miaj amikoj nun informiĝos en viaj dosieroj? Li estas en iu via sliparo de nelojaluloj, ĉu? Kia aĉo! — kaj ŝi ĵetis la parolilon.

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.

Jen, zorgis.

Kie ŝi trovis tiajn vortojn. «Nelojaluloj...» Ŝi legu malpli da historia makulaturo...

Mi ne kredas. Ne povas esti.

Ĉu vere koincido?

Tiaj — ne okazas.

Mi denove prenis la parolilon.

— Fraŭlino, kiam vi havas plej proksiman flugon al Simbirsko?


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

Notoj pri la ĉapitro


La aferoj bonas, kiel fulgo blankas...

Rusa proverbo.


«Aragvo»

Kartvela konjako.


Ĵukovskij

Bazilo (Vasilij) Ĵukovskij (1783–1852), fama rusa poeto de XIX-a jarcento, amiko de Puŝkin.


Li sendube formanĝos, sed kiu ja al li donos

Proverbiĝinta citaĵo el fama rusa anekdoto:

«En zoologia ĝardeno vizitanto demandas serviston: "Ĉu tiu ĉi foko povas formanĝi sitelon da fiŝo?" — "Jes". — "Kaj du sitelojn?" — "Jes". — "Kaj tri?" — "Ĝi sendube formanĝos, sed kiu ja al ĝi donos?!"»


Neniam plu mi ilin vidos, kiel proprajn orelojn

Rusa proverbo.


«Aperis la luno purpura»

Fama rusa romanco. Por ĝuste kompreni la aludon, rememoru, ke en pluraj lingvoj unu sama vorto signifas kaj lunon, kaj monaton.


pudo

Malnova rusa mezurunuo de pezo; proksimume egalas al 16 kilogramoj.


Bakunin

Miĥailo Aleksandroviĉ Bakunin (1814–1876), fama rusa revoluciulo kaj publicisto, partoprenanto de la revolucio de 1848–1849 jaroj en Germanio; unu el ideologoj de anarkiismo; partoprenanto de Unua Internacio, kontraŭulo de marksismo.


Neĉaev

Sergeo Gennadieviĉ Neĉaev (1847–1882), rusa revoluciulo-komplotulo, partoprenanto de studenta movado en Peterburgo en 1868–1869 jaroj, en 1869–1871 estis proksime ligita kun Bakunin, kreis sekretan organizon «Popola revenĝo» (1869); en 1872 estis transdonita de svisaj potencoj al la rusa registaro, mortis en Petropavlovska fortikaĵo (prizono). Liaj revoluciaj ideoj estis aparte kruelaj kaj perfortemaj. Li kaj liaj adeptoj iĝis prototipoj por romano de Dostoevskij «Demonoj».


«Kto to jest?»

«Kiu estas tio?» (en la pola)


Gediminidoj

Idoj de litova grandprinco Gedimino. Nepo de Gedimino Jagelo iĝis fundinto de pola dinastio de Jagelonoj. En Rusio tio estas princa branĉo, dua laŭ altrangeco post Rurikidoj.


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]