La verko entenas 2649 komputadajn terminojn en
Esperanto kun difinoj kaj klarigoj en tiu lingvo. Precipe atentitaj estas la
bazaj nocioj de teoria komputoscienco, diskreta matematiko, programado,
personaj komputiloj, surtabla tipografio. Laŭeble la programada temaro estas
prezentita en Paskalo (esperantigita Pascal), kaj la verko entenas
priskribon de ĉiuj nocioj de tiu programlingvo.
Ĉe la esperantlingvaj
artikoloj estas indikitaj la respondaj anglaj termintradukoj; krome, en la
alfabeta ordo estas donitaj la Esperantaj tradukoj de 2743 anglaj terminoj.
Tial la leksikono uzeblas kaj en angla-Esperanta, kaj en Esperanta-angla
tradukoj.
This «Dictionary of Computing»
contains 2649 terms and definitions in Esperanto. Special consideration is
given to the basic notions of theoretical computing science, discrete
mathematics, programming, personal computers and desktop publishing. The
programming topics are mostly presented in a version of Pascal, and the book
gives a complete description of all the notions of this programming
language.
The Esperanto articles are followed by English
translation of the headwords; and conversely, Esperanto translations are
provided for 2743 English terms in an alphabetic index. Therefore it is
possible to use the lexicon for both English-to-Esperanto and
Esperanto-to-English translation.
There is a printed version of this lexicon ([KL10]; presently out of print).
Se vi povas
kaj volas disponigi al la mondo TTT-kopion (spegulon) de la Leksikono en via TTT-ejo, bv
skribi al Sergio Pokrovskij ("sergio.pokrovskij"heliko"gmail.com"), por ke mi povu mencii
vian TTT-ejon en la listo.