Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

P —

  1. Etlitere p signifas «paĝo» (ankaŭ «pĝ»); cicera punkto (kontraste al la piga punkto: pt); onoprefikson «piko-».
  2. Ĉeflitere, P estas mallongigo de la obloprefikso peta-.
  3. Vd P=NP-demando (PNP-demando).

1996-02-29


paĝ·ar·o

Retoj: = TTT-paĝaro.

2002-04-20


paĝ·avanc·o

Komando de printilo kaj prezentanta ĝin stirsigno (Askia kodono 12), avancanta la printopozicion ĝis la sekva paĝo.

Angle: form feed, FF
France: saut de page
Germane: Seitenvorschub
Ruse: перевод страницы

1998-07-26


paĝ*o
  1. Lib.: «Ĉiu el la du flankoj de paperfolio, sur kiu oni skribas aŭ presas … Tio, kio estas skribita aŭ presita sur ĉiu flanko de paperfolio» [PIV1].
  2. Komp.: Fizika rikordo, aro da la memorĉeloj havantaj identajn komencajn bitojn de la adreso, traktebla kiel unu tuto en iuj operacioj (ekz-e eneligoj inter la ĉefa kaj ekstera memoro; vd virtuala memoro).
  3. TTT-paĝo (kaj simile, vikia paĝo).

Angle: page
Ruse: страница

1996-02-29


paĝ·o·par·o

Lib.: Ĉe komposta redaktado, (bildigo de) du tujsekvaj kontraŭaj paĝoj de malfermita eldonaĵo, trakteblaj kiel unu tuto (ekz-e por kontrolo per superflugo).

Angle: opening, double-page spread
Germane: Seitenpaar
Ruse: разворот

1998-01-26


paĝ·o·titol·o

Lib.: Ripetiĝanta rubriko (titolo de la kuranta verko, sekcio, artikolo), eventuale kun paĝonumero, dato, aŭtornomo ktp, situanta supre, sube aŭ flanke de la ĉefteksta parto de la paĝo. Vd supra paĝotitolo, suba paĝotitolo.

Angle: running title, page header/footer
Ruse: колонтитул

1996-02-29


pak·aĵ·o
  1. Retoj: En komputila reto, ĝenerala termino por indiki transmetatan datumpecon en ajna tavolo de la septavola etalona modelo (sed precipe en la aplika tavolo). Kp datagramo, kadro.
  2. En Ada, modulo.
  3. Rezulto de la ago «paki».
  4. Kolekto da programaj moduloj arigitaj laŭ komuna apliktereno, aŭtoro, distribuanto, vartado. Ekz-e la pakaĵo LAPACK por la problemoj de lineara algebro.

Angle: packet (1); package (2)
Ruse: пакет

1998-09-08


pak*i

Transformi datumo(j)n en mallongan prezenton oportunan por konservado aŭ transmeto; en pakita prezento al ĉiu datumano respondas minimume sufiĉa kvanto da bitoj, ekz-e po du dekumaj ciferoj estas prezentataj per unu 8-bita bajto. Kp malpaki, densigi.

Angle: pack
Ruse: паковать

1996-02-29


pal*ig·i

En GUI, malemfazi neuzeblajn (ekz-e menuerojn kies funkcio ne estas disponebla en la kuranta reĝimo) aŭ neaktualajn (ekz-e la ĵus sekvitajn hiperligilojn).

Angle: to dim

2000-10-07


palpebr·um·o

Mienvinjeto esprimanta aludon, iam indikanta ke malgraŭ ŝerca formo temas pri serioza afero; en Askio prezentata per ;-)

Angle: half-smiley, semi-smiley, winkey face
Ruse: прищур

1996-02-29


panel*o

Maniero aranĝi informojn en fenestro.

Angle: panel
Ruse: панель

1996-02-29


pane*o [Jel], misfunkcio —

Kompleta aŭ parta perdo de funkciivo aŭ misa funkciado.

Noto. «Paneo» akcentas estiĝon de misaĵo, dum «eraro», ĝian kaŭzon.

Angle: fault, failure, malfunction
France: défaillance, panne
Ruse: сбой, отказ

1996-02-29


pane·toler·o, paneimuno —

Kapablo de (komputilizita) sistemo plu plenumi siajn funkciojn post paneomisfunkcio de parto de ĝiaj ekipaĵoj.

Rim. La idealo estas «paneimuno» sed praktike oni prefere kalkulu je «panetolero».

Angle: fault tolerance
Ruse: отказоустойчивость

1996-02-29


paragraf*o

Laŭ PIV1,

  1. Ĉiu el la sekcioj de ĉapitro, en jura aŭ didaktika teksto, ordinare montritaj de aparta signo (§ aŭ ¶) aŭ de cifero …
  2. La signo mem, kiu tion montras.
Kp alineo. La signo § (kurba paragrafo, kiu ŝajnas pli internacia kaj kutima en la esperantlingva literaturo (ekz-e «vd §24 de la Ekzercaro…»), disponeblas en la Latina-3a ĉe la kodono 16uA7. La rekta paragrafo disponeblas en Unikodo kaj en la Latina-1a ĉe la kodono 16uB6 (tiun kodlokon en la Latina-3a okupas la litero ĥ).

Vd referencilo.

Angle: paragraph
Ruse: параграф

1996-09-30


paralel*a
  1. Rilata al sendependaj procezoj plenumataj samtempe; vd kunrulo, plurprocesorado.
  2. Pri datumtransmeto ĉe kiu po pluraj bitoj estas sendataj samtempe, kp seria.

Angle: parallel
Ruse: параллельный

1996-02-29


paralel·a serĉ·o
  1. Serĉo de datumo laŭ pluraj kriterioj.
  2. Serĉo dum kiu la elementoj de la serĉoareo estas analizataj samtempe. Kp seria serĉo.

Angle: parallel search

1996-02-29


paralel·a sum·il·o

Sumilo kiu traktas ĉiujn ciferpoziciojn samtempe.

Angle: parallel adder
Ruse: параллельный сумматор

1996-02-29


paralel·ad·o

Metodoj celantaj pligrandigi la komputivon aŭ la rendimenton de komputa sistemo per pliigo de procesoroj kaj de operacioj samtempe plenumataj. La termino «paralelado» estas iom malpreciza; striktasence ĝi signifas plurprocesorado (la komputilo havas plurajn procesorojn kaj la procezoj plenumiĝas en «vera paralelado»); iam oni aplikas la terminon anstataŭ kunrulon («kvazaŭparalelado»); alia eventualo — estas pluraj procesoroj havantaj malsamajn komputivon kajaŭ funkciojn, kaj iaj procezoj aŭ iuj iliaj partoj estas plenumataj per tiuj specialcelaj procesoroj (ekz-e per eneligaj disponaĵoj).

Vd podetala paralelado, pogranda paralelado, disfadenigo.

Angle: parallel processing, parallelism
Ruse: параллелизм

1998-03-19


parametr·o [PIV1, KKV] —

Operando de subprogramo (precipe de proceduro aŭ de makroo). Verkante subprogramon aplikendan al pluraj diversaj objektoj (valoroj kajaŭ variabloj), oni indikas tiujn traktotajn objektojn per fikciaj nomoj — kiel formalajn parametrojn de la algoritmo. Por ke la tradukilo povu efike realigi la agojn super la parametroj, en la ĉapo de la subprogramo oni kutime specifas iliajn ecojn; tiuj specifoj iom similas al deklaroj, sed kutime estas malpli precizaj (ekz-e, verkante ĝeneralan proceduron por traktado de matricoj oni havas intereson ne antaŭfiksi en la specifo de la koncernaj tabeloj ilian longon). En voko de la subprogramo estas indikataj la faktaj parametroj, t.e. la objektoj super kiuj efektive estos plenumata la algoritmo.

Angle: parameter
Ruse: параметр

1996-02-29


parametr·o·pas·ig·o

La operacioj kaj datumstrukturoj uzataj de la vokanta programo por indiki al la vokata proceduro objektojn kaj valorojn super kiuj estu plenumata la proceduro.

Angle: parameter passing, parameter substitution
Ruse: передача параметров

1996-02-29


par·ec·bit·o

Kontrola bito kies valoro indikas, ĉu la nombro de nenulaj informaj bitoj de mesaĝo (vorto, bajto) estas para. En iuj sistemoj la parecbito estas la disaŭo de la informaj bitoj (pariga kontrolo, angle even parity: la nombro de ĉiuj bitoj en la mesaĝo ĉiam estas para); en aliaj estas uzata ties nego (malpariga kontrolo, angle odd parity: ĉiu mesaĝo entenas almenaŭ unu nenulan biton).

Angle: parity bit
Ruse: бит чётности

1996-02-29


parenteza ordon·o

Speco de struktura ordono, sekvenco da ordonoj, pakita en ordonajn krampojn (Paskale STARTO kaj FINO) traktebla kiel unu ordono (ekz-e en okazelekta ordono). La Paskala sintakso:

   parenteza_ordono = "STARTO" ordono{";" ordono} "FINO".

Angle: compound statement
Ruse: составной оператор

1996-02-29


part·a ord·o

Ordo, tia ordorilato, pri kiu ne estas postulate, ke ĝi estu linia ordo.

Angle: partial order
Ruse: частичный порядок

1996-02-29


part·e ord·a ar·o

Orda aro kies ordorilato estas parta ordo.

Angle: poset
Ruse: частично-упорядоченное множество, ЧУМ

1996-02-29


Pascal [paskal']

Programada lingvo kreita de N. Wirth en 1969 kun la celo avancigi sistememan kaj struktureman programverkadon, precipe en instruado de komputoscienco.

La programlingvo Pascal ofertas nemultajn sed bone elektitajn rimedojn, servantajn por konstrui «strukturajn» datumojn kaj ordonojn el limigita kolekto de bazaj esprimiloj.

La simplaj tipoj de Pascal estas la reela tipo kaj diversaj numereblaj tipoj. La bazaj numereblaj tipoj estas enumeracioj kaj la pratipoj Boolean, Char, Integer (en Paskalo resp. Bulea, signa, entjera); krome, eblas difini novan numereblan tipon estkiel subvariejon de jam difinita numerebla tipo.

La kunmetitaj, aŭ malsimplaj tipoj estas difinataj per indiko de iliaj komponantoj kaj de la strukturiga maniero. En Pascal estas kvar bazaj strukturigaj manieroj: tabelo, rikordo, aro, dosiero.

La variabloj estas kreataj implice per deklaroj aŭ malimplice per memorgenerilo. Por identigi tiun duan specon de variabloj estas uzataj referencoj.

Pascal ofertas kutiman sortimenton da simplaj ordonoj: valorizo, vakua ordono, procedurvoko, salto; la strukturaj ordonoj estas parenteza ordono, seo, okazelekta ordono, tri specoj da iteracioj, superrikorda ordono.

La ordonoj kaj deklaroj kune formas blokojn: procedurojn, funkciojn, programojn.

Pascal inspiris multajn lingvoprojektojn; el ĝia granda posteularo speciale menciindas Ada, MODULA, Oberono.

1996-02-29


pas·ig·grup·o

En la formalparametra listo de Paskalo, tia grupo de najbaraj specifoj pri formalaj parametroj de procedurofunkcio, ke ĉiuj grupanoj estas pasigataj sammaniere (vd pasigo per valoro, pasigo per referenco).

Angle: formal parameter section

1996-02-29


pas·ig·o per algoritm·o (peralgoritma parametro) —

Tia parametropasigo, ke la esprimo, aperanta kiel la fakta parametro estas rekalkulata en la korpo de la proceduro ĉiufoje kiam necesas atingi la koncernan parametron; do, pasigo per algoritmo efikas tiel, kvazaŭ la fakta parametro estus enskribita en la korpon de la proceduro anstataŭ ĉiu apero de la responda formala parametro. Pasigo per algoritmo estis la ĉefa parametropasigo en ALGOL-60.

Angle: call by name
Ruse: предача параметра по написанию, подстановка написанием

1996-02-29


pas·ig·o per referenc·o (perreferenca parametro) —

Tia parametropasigo, ke la vokata proceduro ricevas la adreson de la objekto aperanta kiel la fakta parametro; la operacioj super la formala parametro tuj efikas la objekton el la vokanta parto de la programo. Pasigo per referenco rekomendindas okaze de ŝanĝendaj (rezultaj) parametroj, precipe se oni malvolas kopii longajn objektojn (kp pasigo per valorrezulto). Pasigo per referenco estas la ĉefa parametropasigo en FORTRAN.

Angle: call by reference; parameter passed by reference
Ruse: передача параметра по ссылке, подстановка ссылкой

1996-02-29


pas·ig·o per rezult·o (perrezulta parametro) —

Tia parametropasigo, ke la vokata proceduro ricevas la adreson de variablo aperanta kiel la fakta parametro (kiel ĉe la pasigo per referenco), sed por la operacioj super la formala parametro uzas lokan variablon; nur ĵus antaŭ la reveno en la vokantan programparton la fakta objekto ricevas la rezulton el tiu loka variablo. Sekve, dum la plenumo de la procedurkorpo la pasigo per rezulto ne efikas la objekton el la vokanta parto de la programo. Pasigo per rezulto rekomendindas okaze de ŝanĝendaj (rezultaj) parametroj, precipe se estas danĝero, ke tiaj parametroj povas havi komunaĵon kun aliaj faktaj parametroj aŭ kun mallokaĵoj. Pasigo per rezulto disponeblas en ALGOL W kaj Ada.

Angle: call by result; parameter passed by result
Ruse: подстановка параметра результатом

1996-02-29


pasig·o per valor·o (pervalora parametro) —

Tia parametropasigo, ke la vokata proceduro ricevas kopion de la valoro de esprimo aperanta kiel la fakta parametro; la operacioj super la formala parametro ne efikas la objekton el la vokanta parto de la programo. Pasigo per valoro estas rekomendinda okaze de la argumentaj parametroj.

Angle: call by value; value parameter
Ruse: передача параметра значением

1996-02-29


pas·ig·o per valor·rezult·o

Kombino de pasigo per valoro kaj pasigo per rezulto. La procedurkorpo ricevas kopion de la fakta parametro en helpan variablon, kaj ĵus antaŭ la reveno el la proceduro la kuranta valoro de tiu helpa variablo (eventuale ŝanĝita de la proceduro) estas kopiata en la faktan objekton. Do, la fakta parametro devas esti variablo. Pasigo per valorrezulto disponeblas en ALGOL W kaj Ada.

Angle: call by value-result

1996-02-29


Paskal·o

[Portreto de Paskalo] Esperantigita vario de la programlingvo Pascal, uzata en ĉi tiu Leksikono kiel provaĵo de Esperanta komputika simbolaro. Apartaj tabeloj donas la tradukon de la vortosimboloj (Ŝlosilvortoj de Pascal kaj Paskalo) kaj de la aprioraj nomoj (Pradifinitaj nomoj de Pascal kaj Paskalo).

La tutan sintakson de Paskalo oni povas trairi komencante de la radika nocio programo.

Noto. «Paskal·o. Virnomo, i.a. de Blazio Paskalo, franca verkisto de la 17a jc» [PIV1].

Angle: Pascal
Ruse: паскаль

1996-02-29



pas*o (trairo, tralego) —

La funkciado de iuj datumtraktiloj (ekz-e tradukiloj) estas dividita en sekvencajn stadiojn, aŭ pasojn. Ĉiu paso estas subtasko kiu ricevas sian fontan dosieron, kaj ĝin prilaborante konstruas la celan dosieron (kiu estos fonta por la sekva paso — aŭ la celdosiero de la tuta datumtraktado).

Angle: pass
Ruse: проход, просмотр

1996-02-29


pas·vort·o [PIV1, Jel, Pfei] —

Signoĉeno kiun la uzanto (homo aŭ programo) devas prezenti por ricevi la rajton atingi risurcon.

Angle: password
France: mot de passe
Germane: Passwort, Kennwort
Ruse: пароль

1996-02-29


patr·a dosier·o

Dosiero entenanta la staton de ĉefdosiero antaŭ la ĵusa ĝisdatigo. Vd ĝisdatigo de dosiero, ida dosiero.

Rim. En la anglalingva terminaro iam okazas generacia ŝovo: anstataŭ «patro – ido» estas uzataj grandfather – father («avo – patro»).

Angle: father file
France: fichier créateur
Ruse: исходный файл

1996-02-29


patr·a procez·o

Procezo kiu lanĉis alian procezon, rilate al tiu lasta (la ida procezo).

Angle: parent process
Ruse: родительский процесс

2000-08-20


patr*o

En radikhava arbo, nodo a estas patro de vertico b, se b estas la radiko de subarbo de la arbo kies radiko estas a (kaj tiam b estas ido de a).

Angle: father, parent (node)
Ruse: отец, родитель, родительская вершина

1996-02-29


PeKoTeK·o (de «PErKOmputora TErmino-KOlekto») —

Terminologia iniciato de akademiano R. Eichholz (la akademiano mem transskribas la prononcon de sia nomo per [Ajkholc]).

PeKoTeKo «utiligas komputerikan terminologion por prilabori terminologian materialon. Per IBM-kongrua komputero kaj la programaro WordPerfect, donitaĵoj pri terminoj estas registritaj sur moldiskoj, kaj tiuj ĉi estas kopiitaj kaj cirkuligitaj inter partoprenantoj en terminologiaj diskutoj. Sur la moldiskoj estas kolektitaj opinioj pri jam proponitaj terminoj kaj ankaŭ novaj terminoj» [el recenzo de B. Golden en la Heroldo de Esperanto].

1996-02-29


pel*il·o

Programo, peranta inter la operaciumo aŭ ĉefprogramo kaj disponaĵo (ekz-e klavaro); i.a. ĝi traktas la interrompojn de la disponaĵo, envicigas la mendojn, tradukas la ordonojn en komandojn de la disponaĵo.

Angle: (device) driver
France: pilote
Germane: Treiberprogramm
Ruse: драйвер

1996-02-29


pend*i

Ĵargona vorto priskribanta la staton de sistemo, kiam ĝi neniel reagas al la ordonoj de la uzanto atendante iun eventon. Kp halteti, sveni.

Angle: hang, (to be) suspended
Ruse: висеть, повиснуть

1996-02-29


pep*o

Milda komputilbleko normale aŭdigebla per la Askia sonorilsigno (BEL, la kodono 7), ofte por plendi pri eraro de la uzulo. En la literaloj de C pepon prezentas \a (de alert, alarmo).

Angle: alert, beep, feep
France: bip
Germane: Alarm
Ruse: писк

1996-02-29


periferi(aĵ)o [Z, KKV, Jel] —

Disponaĵo, muntita aparte de la ĉefa bloko de la komputilo, kaj plenumanta mendojn de la ĉeforgano sen ties interveno, ekz-e eneligaj organoj (printilo ktp).

Angle: peripheral
Ruse: периферийное устройство

1996-02-29


per·komput·il·a grafik·o

Komputile stirataj enigo, eligo, bildigo, transformado kaj redaktado de grafikaj objektoj.

Angle: computer graphics
Ruse: машинная графика

1996-02-29


perluet·o [Pt] —

Vd komerca «kaj».

Angle: ampersand
France: perluète
Ruse: коммерческое И

1996-02-29


permanent·a konekt·o

Atingomaniero per dediĉita (speciala) lineo, ebliganta estigi rektan komunikadon en la Interreto. Kp konekto per komutebla lineo.

Angle: dedicated line
France: ligne specialisée
Germane: Standleitung
Ruse: постоянное подключение

1996-02-29


permut·aĵ·o [PIV1] —

Laŭ PIV1,

Mat.: Ĉiu el la eblaj diversaj manieroj vicigi la elementojn de certa aro: la diversaj permutaĵoj de la elementoj a, b, c estas: abc, acb, bac, bca, cab, cba.
Pli matematike, permutaĵo de n elementoj estas disĵeto de aro { 1, … n } sur sin mem.

Simbole la nombro de permutaĵoj de n elementoj estas

Pn = n! = Aⁿn 

Kp aranĝaĵo, ciklo, faktorialo kombinatorikaĵo.

Angle: permutation
France: permutation
Germane: Permutation
Ruse: перестановка

1996-08-24


permut·o [Z] —

Interŝanĝo de la enhavo inter memorblokoj, ofte arigitaj en paĝojn, ekz-e, en la administrado de virtuala memoro.

Angle: swapping
France: permutation
Ruse: подкачка, замещение

1996-08-24


persist*a erar·o

Ripetiĝanta eraro kiu ne estas sporada eraro kaj kiu ne malaperas post reregistrado aŭ reŝargo.

Angle: hard error
France: erreur persistante

1996-02-29


person·a komput·il·o, PK, komputileto —

Unuuzula komputilo farita surbaze de mikroprocesoro.

La komputivo de la averaĝa PK duobliĝas ĉiujn 18 monatojn, do la tempo de morala kadukiĝo de PK estas ĉ. 3 jaroj.

Angle: personal computer, PC
Pole: komputerek, PC, pecet
Ruse: персональный компьютер, ПК

1996-02-29


pes·it·a mez·um·o

Mat.: Mezumo en kies kalkulado la mezumataj grandoj x₁, x₂, …, xn aperas kun pezoj p₁, p₂, …, pn; la pesita mezumo potenca estas

z = ((p₁⋅x₁k + p₂⋅x₂k + … + pn⋅xnk) / (p₁ + p₂ + … + pn) )1/k,
k ∈ ℝ ∖ { 0 }

ĉe k=1 tio donas pesitan mezumon aritmetikan; ĉe k=−1, pesitan mezumon harmonan; se ĉiuj pk estas egalaj, la pesita mezumo iĝas simpla potenca mezumo.

Angle: weighted average
France: moyenne pondérée
Germane: gewogenes Mittel
Ruse: взвешенное среднее

1996-02-29


peta-

Obloprefikso uzata antaŭ unuoj por signifi 1e15; simbole P.

En komputado la nombra valoro de tiu obloprefikso kutime estas 250 = 1024⁵ = 1 125 899 906 842 624, se temas pri memorkapacito, kaj por neprigi tiun sencon ISO rekomendas la obloprefikson pebi-, Pi; ekz-e 1 Pibajt = 1024 Tibajt.

1999-06-25


petit·a

«Lib.: Kvalifikas specon de tipoj el ok punktoj» [PIV1] — vd tipara grado.

Angle: brevier, 8pt type
Ruse: петитный

1996-02-29


Petri-ret·o

Speco de abstrakta nedeterminisma aŭtomato por priskribo kaj analizo de kunrulaj algoritmoj en formo de direkta grafeo dukolora, proponita de germana-Usona matematikisto C. A. Petri (1962).

Detaloj

Angle: Petri net
Ruse: сеть Петри

1996-02-29


pez·ekstrem·o

Karakterizo de komputila arkitekturo, indiko ĉu ĝi estas pezkomencapezfina. Se vi ne scias la pezekstremon de via komputilo kaj volas ĝin determini, vi povas uzi la klasikan C-programeton:

   void main(){ 
      union{long l; char c[sizeof(long)];} u; 
      u.l = 1; 
      if(1 == u.c[0]) printf("Pezfina\n"); 
      else if(1 == u.c[sizeof(long) - 1]) printf("Pezkomenca\n"); 
      else printf("Pezekstremo nekonata\n"); 
   }

Angle: endianness

1999-07-23


pez·fin·a

Pri komputila arkitekturo ĉe kiu plurbajtaj nombraj valoroj havas la pli pezajn ciferpoziciojn en la bajtoj kun pli granda numero. Kp pezkomenca, pezekstremo.

Angle: little-endian

1996-02-29


pez·komenc·a

Pri komputila arkitekturo ĉe kiu plurbajtaj nombraj valoroj havas la pli pezajn ciferpoziciojn en la bajtoj kun malpli granda numero. Kp pezfina, pezekstremo.

Angle: big-endian

1996-02-29


pez*o
  1. Rango de ciferpozicio, koeficiento asociita kun la ciferpozicio en numeralo en pozicia nombrosistemo. Ekz-e oni povas paroli pri la plej malpezaj cifer(pozici)oj en la rezulto de aritmetika operacio; la plej peza bito en la vorto, ktp.
  2. Tipara pezo.

Angle: weight, significance
Ruse: значимость; насыщенность

1996-02-29


PGKD

Mat.: La plej granda komuna divizoro; vd Eŭklida algoritmo.

Angle: gcd, greatest common divisor
Ruse: НОД, наибольший общий делитель

1996-02-29


pi (π)

Mat.: Simbolo de la transcenda nombro, la kvociento de la perimetro de cirklo per ĝia diametro. Por la komputikaj bezonoj oni kutime uzas

pi = 3.14159265358979323846

Angle: pi
Ruse: пи

1996-11-28


pied*o

Lib.: La surfaco de prestipo kontraŭa al la kapo.

Angle: foot
Germane: Fuß
Ruse: подошва

1996-11-05


pig*o

Lib.:

  1. Anglalingvuja tipara grado (12 pt = 4.2175 mm), funkcie simila al cicero (12 p = 4.51 mm), kvankam iomete malpli granda.
  2. La tajpa denso po 10 signoj en colo.

Noto. Etimologie la angla pica devenas el la Latina pica, kiu estas nomo de birdospeco (pigo), kaj en la Mezepoko estis ĵargona nomo de eklezia manlibro presita en tiu tipara grado kaj temanta pri la migraj festoj (dependaj je la Pasko) — eble pro kolorasociaĵo pri la librokovrilo; simile, «cicero» estas ŝuldata al 16-jarcenta eldono de verkoj de Cicerono.

Angle: pica
Ruse: цицеро; пайка

1996-02-29


pik*il·o, montrilo —

En grafika uzulinterfaco kaj precipe en interaga grafiko, logika eniga disponaĵo por indiki elementon de bildo aŭ segmenton; ĝin povas realigi muso, lumplumo, stirglobo, stirstango, sagoklavoj.

Angle: pick device, pointing device
Ruse: указка

1996-02-29


piktogram·o [PIV1] —

En grafika uzulinterfaco, vinjeto simbolanta sur la ekrano objekton aŭ operacion; almovante la kursoron sur la piktogramon, la uzulo lanĉas operacion, valorizas parametrojn ktp.

Angle: icon
Ruse: пиктограмма, значок

1996-02-29


piramid*a ord·ig·o

Ordiga algoritmo uzanta specialan duuman arbon, nomatan piramido (angle heap, ruse пирамида), kaj ŝuldata precipe al verkoj de Williams kaj Floyd.

Detaloj

Angle: heap sort
Ruse: пирамидальная сортировка

1996-02-29


PL/1

Vd PL/I.

1996-02-29


plan·il·o, taskaro —

Aplikaĵo en persona komputilo aŭ poŝkomputilo por manipuli negrandan datumbazon por plani aranĝojn, taskojn, renkontiĝojn ktp.

Angle: organizer, agenda

2002-04-08


plat*a

Senstruktura, ununivela. Ekz-e plata teksto; plata memoro estas memorarkitekturo kun unu sola linia adresspaco (ne segmentita), ktp.

Angle: flat
Ruse: плоский

1996-02-29


plat·a tekst·o

Teksta datumaro entenanta nur la videblajn signojn kaj ne pli ol Askiajn stirsignojn; do, neniajn stirkodojn specifajn por iu aranĝiloprintilo; ekz-e platigita prezento de datumbazografeo, el kiu eblas aŭtomate rekonstrui la tutan datumstrukturon.

Angle: flat file, plain text (flat ASCII, plain ASCII)

1996-02-29


platform·o [PIV1] —

Kombino de komputilo (aparataro) kaj operaciumo.

Rim. Tiu difino aspektas tre simila al tiu por komputa sistemo. La diferenco estas en la uzado: oni parolas pri «komputa sistemo», kiam oni malvolas distingi inter la aparataro kaj la programaro («la sistemo paneis» — kaj oni eble eĉ ne scias, ĉu pro aparata aŭ programa eraro); oni parolas pri diversaj platformoj, diskutante porteblon, disponeblon ktp de rimedo («tiu funkcio estu realigebla sur ajna platformo»).

Angle: platform
France: plate-forme
Germane: Plattform
Ruse: платформа

1996-02-29


plat·ig·i

Forfiltri strukturigilojn, precipe transformi arbon en linian sekvencon de ĝiaj folioj (forigante la nodojn); redukti «riĉan» prezenton de teksto al plata teksto.

Angle: flatten
Ruse: выстраивать

1996-02-29


plen·a domajn·nom·o

Retoj: En la Interreto, maniero identigi komputilon per simbola nomo en la formo

masxino.sekcio.organizo.retregiono
(interalie, ĝi aperas en retadresoj).

Vd domajno, domajna nomsistemo. Kp Internet-adreso.

Angle: fully qualified domain name

1999-01-13


plen·dupleks·a

En komputila reto, tia komunikada reĝimo, ke la enigaĵo ĉe unu komputilo iras al la dua, eĥiĝas al la unua, kaj nur post tio aperas sur la ekrano de la unua.

Angle: full duplex

1996-02-29


plen·um*ebl·a

Al ĉiu propozicio respondas Bulea funkcio kiun oni ricevas traktante la propoziciajn variablojn kiel argumentaron super la variejo { vero, malvero }, kaj la propoziciajn konektilojn, kiel Buleajn operaciojn. Propozicio estas memkontraŭdiro, se la koncerna funkcio identas al malvero; taŭtologio, se la funkcio identas al vero; plenumebla, se ĝi ne estas memkontraŭdiro (nek taŭtologio).

Noto. La traduko konformas al la germana-rusa modelo kaj al la etimo de Esperanta plenumi.

Angle: satisfiable
Germane: Erfüllbar
Ruse: выполнимый

1996-02-29


plen·um·ebl·o·problem·o

Ekzemplo pri NP-kompleta problemo.

Necesas decidi por ajna donita propozicio, ĉu ĝi estas plenumebla. La naiva solvo estas per elĉerpa serĉo: oni provu ĉiujn eblajn kombinojn de la propoziciaj variabloj. La kompliko de tia algoritmo estas eksponenciala, O(2ⁿ), kaj oni ne sukcesis konsiderinde ĝin plibonigi. Aliflanke, se oni konsideras la nedeterminisman komputadmodelon kaj ties difinon de la kompliko, la plenumebloproblemo havas nur polinoman — fakte eĉ linearan — tempokomplikon O(n); maldetale, ĝi estas nur la kompliko de komputado de la valoro de donita propozicio sur «plenumanta» argumenta opo.

Angle: satisfiability problem

1996-02-29


plen·um·ebl·a dosier·o

Prezento de programo en formo de dosiero, preta por rulo. En MS-DOS tiaj dosieroj havas la finaĵon .com .exe.

Angle: executable file
Ruse: выполнимый файл

1996-10-14


plen·um*i

Fari la agojn preskribitajn per komando, ordonoprogramo, ekz-e interpreti maŝinkodon aŭ plenumi proceduron. Kp rul-.

Angle: execute
Ruse: исполнять

1996-02-29


plen·um*o
  1. La ago plenumi.
  2. Rultempa laboro de tradukita programo (kontraste al la traduko, traduktempo).

Angle: execution, execute phase
Ruse: исполнение; счёт

1996-02-29


plen·um·skal·o

Indikilo grafike prezentanta, kiom da laboro jam estas plenumita, kaj kiom restas (plej ofte en formo de kreskanta horizontala streko).

Angle: progress bar
Ruse: индикатор исполнения, градусник

2003-06-03


PL/I

Programada lingvo kreita de la firmao IBM ĉ. 1963 por la komputiloj de la serio IBM/360 kaj kombinanta trajtojn de la programlingvoj COBOL, FORTRAN kaj ALGOL-60.

1996-02-29


pli·bon·ig·i

Optimigi.

Angle: optimize
Ruse: оптимизировать

1996-02-29


plur-

Tradicia esperantigo de la internaciaj prefiksoj multi- kaj poly-; «plur-» estas sence pli ĝusta (kutime temas pri «pli ol unu» [PIV1], ne pri multaj aferoj) kaj helpas al unuecigo (ekz-e al la angla multihierarchical respondas la rusa полииерархический).

Angle: multi-, poly-
Ruse: много-, мульти-, поли-

1996-02-29


plur·afiŝ·i

Retoj: Afiŝi en pluraj forumoj, sendante apartajn afiŝojn samenhavajn – kp disafiŝi.

Angle: multipost
France: multipublier, envoi multiple

2003-07-05


plur·ar·o

Datumstrukturo el eventuale diverstipaj elementoj, simila al aro tamen kapabla enteni plurajn aperojn de unu sama elemento.

Angle: bag, multiset
Ruse: мультимножество

1996-02-29


plur·grafe·o

Grafeo kiu ne estas unugrafeo, t.e. kiu havas «oblajn eĝojn» — ekz-e la grafeo el la problemo pri la Konigsbergaj pontoj (vd La Konigsbergaj pontoj).

Angle: multigraph
Ruse: мультиграф

1996-02-29


plur·linear·a funkci·o

Mat.: Tia funkcio f de n∈ℕ argumentoj, ke ĝi estas lineara por ĉiu el ili, t.e. por ĉiu 1≤k≤n veras

f(x₁,…x′k+x″k,… xn) = f(x₁,…x′k,… xn) + f(x₁,…x″k,…xn)
f(x₁,…β⋅xk,…xn) = β⋅f(x₁,…xk,…xn)

Ekz-e skalara produto de vektoroj estas dulineara funkcio (n=2); simile oni parolas pri trilineara funkcio (n=3) ktp.

Angle: multilinear form
Ruse: полилинейная функция, полилинейная форма

1998-08-27


plur·medi·o

Homa-komputila interagado per pluraj datumspecoj (en pluraj datummedioj): teksto, senmova aŭ moviĝanta bildo, sono ktp.

Kutime plurmedio entenas rimedojn de hiperteksto (kp hipermedio).

Plurmediajn dokumentojn oni kutime liveras sur lumdisko kaj per TTT.

Forumo: news:comp.multimedia.

Angle: multimedia
Ruse: мультимедиа

1998-01-07


plur·operaci·um·a komput·il·o

Komputilo en kiu pluraj operaciumoj estas instalitaj (ekz-e Vindozo kaj Linukso). Elekton de uzota operaciumo oni plenumas per komuta praŝargilo.

Angle: dual operating systems
Ruse: система с двойной загрузкой

2001-04-12


plur·procesor·ad·o

«Vera paralelado», komputilo en kiu pluraj procesoroj paralele plenumas diversajn taskojn.

Angle: multiprocessing
Ruse: мультипроцессирование, многопроцессорная работа

1996-02-29


plur·senc·a, ambigua[PIV1] —

Frazo f en formala lingvo generata de senkunteksta gramatiko G estas plursenca, se G ebligas konstrui du diversajn derivarbojn por f. Senkunteksta gramatiko estas plursenca, se en la lingvo de ĝi generata ekzistas plursenca frazo. Senkunteksta lingvo estas plursenca, se ĉiu senkunteksta gramatiko ĝin generanta estas plursenca.

Ekz-e, en Paskalo la sintakso de seo estas dusenca; la ĉi-subaj programpecoj montras du diversajn derivarbojn por unu sama SE-ordono.

   SE y = 0 TIAM 
     SE x › 0 TIAM x := 5 
   ALIE x := 7    { misa analizo } 
 
   SE y = 0 TIAM 
     SE x › 0 TIAM x := 5 
     ALIE x := 7  { bona analizo }

Tiun ambiguon oni solvas per ekstergramatika rimedo (la lingvodifino «proze» preskribas ĉiun ALIE rilatigi al la plej proksima ankoraŭ senpara TIAM). Simile plursenca estas la esprimo a+++b en C: ĉu temas pri (a++)+b, ĉu pri a+(++b)? Kp unusenca.

Angle: ambiguous
France: ambiguë
France: mehrdeutig
Ruse: неоднозначный

1996-02-29


plur·task·ad·o

Kunrulo.

Angle: multitasking, concurrency
Germane: Mehrprogrammbetrieb
Ruse: многозадачность

1996-02-29


plu·send·i

Retoj: Sendi kopion de ricevita retletero al alia(j) retpoŝta(j) adreso(j). Normala poŝtilo disponigas specialan komandon por plusendado.

Angle: forward
Ruse: дослать

1998-12-17


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion