

 
 
 
- Kio estas spamo? 
 - Ĉu gravas la enhavo de la mesaĝo? 
 - Kio pri la adresaro de Derk? 
 - Kiel mi plendu pri spamo? 
 - Kiel mi ne plendu pri spamo? 
 - Kion faros la 
poŝtestro de la spaminto? 
 - Sed mi 
ne volas ke la spaminto perdu sian retkonekton! 
 - Pliaj informoj pri spamo: en la 
angla 
 
Ĉar «spamado» en la esperantista retkomunumo ŝajne iĝas 
problemo, la «Monato» aperigis artikolon pri tio (N-ro 4, 1998) kaj Yves Bellefeuille preparis respondaron pri tio. Malsupre estas iom 
redaktita versio de ĉi lasta.  
«Spamo» estas ago amase sendi mesaĝon per retpoŝto al homoj kiuj ne petis 
ĝin, aŭ amase afiŝi mesaĝon en pluraj forumoj. La nomo venas de la Usona viandaĵo 
«Spam», kiun famigis Monty Python. Kompreneble, oni rajtas 
amassendi mesaĝon al la abonantoj de dissendolisto, al homoj kiu petis informojn 
pri io, ktp. 
Unusola mesaĝo ne estas spamo, kia ajn estas ĝia enhavo. 
Ĝi tamen povas esti fia pro aliaj kaŭzoj, kompreneble. 
 
«Spamo» estas iu ajn mesaĝo amassendita, sendepende de enhavo. Ofte la 
mesaĝo estas komerca, sed spammesaĝoj foje temas pri religio, ĉenleteroj, 
petoj ke oni sendu plendojn aŭ salutojn al diversaj homoj, aŭ aliaj 
stultaĵoj. La enhavo tamen povas helpi decidi ĉu la spamo estis sendita 
pro malico, aŭ pro stulteco kaj naiveco. Tio povas influi la reagon de la 
poŝtestro (vidu poste). 
Lastatempe aperis spammesaĝoj kiuj misinformas 
pri neekzistantaj virusoj, ekz-e «Good Times», «Penpal Greetings» 
aŭ «Join the Crew», kun peto ke oni amase plusendu la mesaĝon. 
Tiuj avertoj estas ĉiam falsaj; nepre ne plusendu ilin. 
 
La adresaro de Derk Ederveen diras ke ĝi estas «por faciligi rektan 
kontakton, ne por grandskala dissendado», kaj ke oni ne uzu ĝin «por sendi 
mesaĝon al ĉiuj». Tia amassendado do kontraŭus la eksplicitajn regulojn 
de la adresaro, denove senkonsidere de la enhavo. Tamen, se oni plendas pri 
spamo (vidu poste), la poŝtestro verŝajne konsideros la ĝeneralan regulon 
kontraŭ spamado kiel pli konvinkan argumenton ol la regulojn de la adresaro. 
 
Sendu plendon al postmaster@sistemo.de.la.fiulo. Skribu en la angla, 
diru ke vi plendas pri spamo, kaj sendu kopion de la spammesaĝo, kun ties 
mesaĝoĉapo (vd poste). Skribu afable; memoru ke la poŝtestro ne kulpas pro 
la ago de sia uzanto, kaj via celo supozeble estas ke la poŝtestro helpu 
vin, ne ke li koleriĝu kontraŭ vi. Profesiaj spamistoj kaŝas sian 
identon por malhelpi ke oni plendu kontraŭ ili. Oni devas legi la tutan 
mesaĝoĉapo por malkovri, kiu fakte ĝin sendis. Kun kelkaj poŝtiloj, oni 
uzu la ordonon Show all Headers aŭ simile por vidi la 
mesaĝoĉapon. 
Jen ekzemplo pri tia mesaĝoĉapo: 
   Received: from VMSrelay4.pcy.mci.net (vmsrelay4.pcy.mci.net 
       [204.71.0.56]) by mail.storm.ca (8.8.6/8.8.6) with ESMTP id DAA08627; 
       Sat, 27 Sep 1997 03:52:43 -0400 (EDT) 
   >From: waynesmail@mci2000.com 
   Date: Fri, 26 Sep 1997 22:31:38 -0500 (EST) 
   Subject: FREE!! $20.00's Worth Of Long Distance Phone Cards!! 
   To: waynesmail@mci2000.com 
   Reply-to: waynesmail@mci2000.com 
   Message-id: <> 
   Comments: Authenticated sender is <waynesmail@mci2000.com> 
La linio From asertas ke la sendanto estas ĉe 
mci2000.com. Tamen la linio Received montras ke la mesaĝo iris 
de mci.net al storm.ca (mia retnodo). Do oni plendu al 
postmaster@mci.net. 
Ofte la linio Message-ID taŭgas por 
determini de kie la mesaĝo estis sendita, sed ĉi tiu spamisto estis ruza 
kaj la linio estas malplena. 
Vi ankaŭ povas sendi plendon al 
via postmaster; eble li blokos la estontajn mesaĝojn de la 
spaminto, tiel ke vi ne plu ricevos mesaĝojn de li. Tamen tio prezentas 
aliajn problemojn, kaj ne ĉiuj sistemoj ebligas tion. Vi povas demandi al 
via poŝtestro ĉu vi sendu al li kopiojn de plendoj pri spamo. 
En sia 
adresaro, Derk Ederveen petas ke oni informu lin per mallonga mesaĝo se oni 
suspektas misuzon de la adresaro per spamado. 
 
Ne reciproku al la spaminto amassendado («poŝtobombado»). Tio estas same 
neakceptebla kiel la spamado mem, kaj vi povus perdi vian propran konton.  
Ĉiutage homoj perdas sian retkonekton pro spamado. Grandaj servoj kiel 
Compuserve kaj America On Line (AOL) publikigas listojn de 
kontoj nuligitaj pro spamo. Ofte, la poŝtestro nur admonos la uzanton, 
se tiu ne spamis antaŭe, kaj ŝajne agis pro nescio aŭ naivo. Foje oni 
volonte konkludos ke la uzanto estis nur naivulo pro la enhavo de la mesaĝo. 
Post tiu admono oni kutime ne plu toleros spamon. Pro gravaj spamadoj oni tuj 
nuligas konton. 
 
Do, skribu rekte al la spaminto kaj atentigu lin ke amassendado estas misago, 
senkonsidere de la enhavo de la mesaĝo. Laŭ mia sperto, tio ofte ne 
funkcias, kaj la spaminto respondas ke li rajtis amassendi sian mesaĝon pro 
ĝia «graveco», aŭ ĉar li ne sendis komercan mesaĝon, ktp. Tiam oni 
tamen devas plendi ĉe la poŝtestro de la spaminto se oni volas malhelpi ke 
ĉi tiu spamu denove.  
 - Fight Spam on the Internet! 
 - http://spam.abuse.net/spam/ 
 - Lasu's Net Abuse Links 
 - http://www.cs.helsinki.fi/~wirzeniu/net-abuse.html 
 - The Net Abuse 
FAQ 
 - http://www.cybernothing.org/faqs/net-abuse-faq.html. 
 
 Ankaŭ regule 
afiŝata en news:news.admin.net-abuse.bulletins.  Yves Bellefeuille 
yan@ottawa.com. 
Ottawa, Canada 
Français / English / Esperanto