[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |
La unua inhibitoro
Mi ne scias, kioma de kotembro estas hodiaŭ, — mi perdis la kalendareton. Dankon al Dio, mi liberiĝis de Olimpo, kaj samtempe de la Prezidanto de Amikeco, kiu iĝis jam simple neeltenebla. Li kredigadis min, ke mia vizaĝo preskaŭ ne vokas abomenon. Pri mia liberiĝo mi ŝuldas al Kikeriks. Tio estas juna historiisto kaj samtempe homisto (homologo). Li venis al mi en la gastejon, aŭdinte pri veno de homo. Interalie, li montris al mi, kiel ŝalti Meduzon (kiun mi kovradis per viŝtuko), por ke ĉiuj dioj ŝtoniĝu kaj disŝutiĝu en blankan pulvoron, memstare kaŝantan sin sub la lito. Mi ne scias, kio ĝin entiras tien, sed mi ne demandis. Ĝenerale mi penas pli malmulte demandi, ja kion oni pensus en «Hilton» pri gasto, kiu demandus, kial lumas lampo kaj kiel reproduktiĝas ĉambristino. Mia nova konato tiel amikiĝis kun mi, ke mi nomas lin simple Kiks. Li venigis min en sociomaton, al demonstra lekcio pri historio.
La aparaton oni agordas al ajna socio, kun parametroj, ekzemple, romantikaj aŭ mezepokaj, kaj manipulas ĝin — plej ofte duope. Unu ludanto regas, la dua ludas por la regata socio. Tamen, ludi modelatan historion povas ankaŭ kelkaj homoj, regante partiojn, armeon, mezajn tavolojn kaj tiel plu. Gajnas tiu, kiu ricevas superpezon fine de duonhora seanco. Ĉio ĉi, kune kun sociaj moviĝoj, okazas kun milobla plirapidigo, kaj necesas nemalgranda lerteco. Mi estis imperiestro, kaj Kikeriks estis gvidanto de popolamasoj. Li detronigis min post kvin minutoj, ŝaltinte por si fortan karismon. Vane penis mi malhelpi al li per ediktoj, kaj vidante, ke la afero iras malbone, mi faris decidan eraron, malaltiginte impostojn. Necesas ja scii la teorion. Forigo de mizero tuj kondukas al troa kresko de apetitoj kaj minacas per tumultoj pli danĝeraj, ol ĉe mizero. Sociomatiko estas malsimpla arto. Mi ne sciis, ekzemple, ke malesto de mankoj estas tute ne pluso, sed nulo kaj ke plej gravas nevideblaj parametroj, speciale parametroj de emocioj. Ju pli alte vi staras en la socia hierarkio, des malpli vi sentas malfeliĉojn de via epoko, estante plenkontenta, sed eĉ pli grava povas esti tio, kion ne eblas vidi. Observataj valoroj ne egalas al la sentataj: ekzemple, por aristokratino neinvito al kortega balo estos sama malfeliĉo, kiel por malriĉa kamparanino — manko de pano por la infanoj. Tion, ŝajne, scias ĉiuj, sed nur ĉe la regilo de sociomato oni povas konvinkiĝi pri tio per propra sperto. Vere, tio estas mirinda ludo, ja la socio kondutas kiel viva; oni povas influi ĝin, formi publikan opinion, trankviligi per promesoj, sed nur ĝis certa grado kaj tempo, ĉar la socio memoras ĉion kaj reagas siamaniere. Krome, historiaj ludoj havas malsamajn nivelojn de malfacileco. Post ŝalto de scienc-teĥnika revolucio la potenco aŭ tute mildiĝas, aŭ, male, rigidiĝas, — estas diable malfacile ekvilibri meze. Envio de la subaj tavoloj, diris Kikeriks, subtenita de idealismo de reformistoj, puŝas historion al egalismo, kiu donas pli da elreviĝoj, ol da kontentiĝoj, ĉar eĉ en socio de egaluloj ŝajnas, ke pli bone vivas aliaj.
Strange, sed estas fakto: en Svisio mi iel preteratentis historiografion de la antaŭlertona epoko. Ili havis samajn zorgojn, kiel ni: koŝmaron de motorizado, energetika krizo, mona ĥaoso, politika tumulto, — kaj same kiel ni ili opiniis, ke ili falas en abismon. Kiam energetika krudaĵo elĉerpiĝis tute, ili sukcesis sintezi mikrobojn, transformantajn ajnan rubaĵon en brulaĵon. Bacillus benzinogenes, Spirocheta oleopoetica, — ilin oni aĉetadis en tablojdoj, kiel vinan giston, ĵetadis en rubujon, priverŝadis per akvo, kaj tiel venis fino al la naftaj Krezoj. Dum la tuta hieraŭa tago mi iradis kune kun Kiks al muzeoj. En Muzeo de Teĥniko mi vidis bakterian teksilon. Necesas malvestiĝi plene kaj enrampi en ujon, tre similan al kuvo. Vi kuŝas en varma solvaĵo, kaj kiam post kvaronhoro vi eliras, sur vi jam estas preta vesto, produktita de tajlora bakterio (Bacterium Sartoriferum); restas nur distranĉi tiun vestaĵon, demeti, gladi kaj pendigi en ŝranko. Ne necesas alkudri butonojn, ili kreiĝas el solidiĝanta sekreciaĵo de malgranda tineo en la ŝranko, — memkompreneble, ne ordinara tineo, sed genetike rekonstruita. Se necesas vintra kostumo, oni aldonas Vibrio Pelerinae aŭ ian parencan stamon, kaj rezultas io simila al vata ŝtofo. Ekzistas eĉ subŝtofaj vibrioj, konforme al deziroj de klientoj pri fasono, koloro, teksturo kaj tiel plu. Sed tiuj ĉi tajloraj novaĵoj estis renkontitaj kun unuanima abomeno kaj mortis per natura morto, ne iĝinte komune uzataj. Tamen la teksaj bakterioj preskaŭ tute likvidis la pakan industrion, kaj iliaj rubmanĝantaj kaj venensorbantaj specioj purigadis la medion.
Tiutempe kune kun la biotika mikroinĝenierado plu evoluadis aŭtomatigo, kaj kvanto de senlaboruloj kreskadis kiel geometria progresio. Okupiteco iĝadis escepto, senlaboreco — regulo, komenciĝis ribeloj, neniigado de industriaj robotoj, strataj bataloj; ŝajnis, ke tio jam estas fino. Sciencistojn-esploristojn, kaj speciale inventistojn kaj raciigantojn, la registaro devis kaŝi en subteraj bunkroj, protekti kaj savadi ilin, kiam la popolo atakis ilin kiel kulpulojn de la progreso, iĝinta katastrofo. Tamen nenio jam povis forturni la luzanojn de tiu ĉi vojo, kaj la sekva generacio ne plu persekutis ilin.
Ĝuste tiam malkovriĝis neforkonsumebla fonto de energio, ĉerpata rekte el la kosmo (kvankam mi plu ne scias, kiel ili faras tion). Kikeriks nomas tiun epokon la konsuma diluvo. De ĉenstabloj deiradis milionoj da aŭtoj, kaj komenciĝis vera akcelo de ilia kirasa defendo pro kresko de agresemo. Tiam tiujn aŭtojn (sufiĉe similajn al la teraj) oni produktadis ankoraŭ el ŝtalo per stampado, kaj laŭ deziro de aĉetantoj la produktantoj unue komencis plifirmigi la karoserion, poste munti en la bufroj specialajn dentegojn kaj spronojn, kaj tiu, kiu ne deziris veturi en kirasaŭto, riskis esti frakasita en plej proksima vojkruciĝo. Tribunaloj pri aŭtaj krimoj estis superŝutitaj per lavango da procesoj, kaj ramado iĝis tute laŭleĝa; damaĝon kompensadis asekurkompanioj. Junularo amuzadis sin per ĉasado al priservaj aŭtomatoj, speciale preferante telefonĉelojn; helpadis nek blenditaj vitroj, nek ŝtalo, per kiu oni kirasis telefonlibrojn. Kio koncernas hejme produktatajn bombojn, do ilia submetado estis tiom ordinara, diris Kikeriks, ke, kiam straton skuadis vica eksplodo, sur la teron faladis nur tiuj preterpasantoj, kiuj estis plej proksime. La ceteraj eĉ ne turnadis la kapojn, tamen, jam tiam oni portadis individuajn defendajn kokonojn, kiuj ĉe bruo de eksplodo pleniĝadis per kontraŭsplita ŝaŭmo — tute necesa antaŭzorgo, ĉar se kliento estis malkontenta pri bakejo, poŝtejo aŭ riparejo, li ne zorgigis sin per reklamacioj, sed simple eksplodigadis la malamatan oficejon. Oni vivis ĉiam pli riĉe kaj pli danĝere; kune kun sortimento de senpagaj ĝuoj kreskis sento de ĉies minaco. En la muzeo mi vidis vesperajn kostumojn kun subŝtofo el superfirma tantala fibro; la modo, obeante al diktado de la neceso, leĝigis blenditajn ĉapelojn, sed kvanto de viktimoj plu kreskis.
Aŭtomatojn de memdefendo unue ekuzis priservaj oficejoj, kio kaŭzis aperon de novaj fontoj de danĝero; kiel klarigis al mi Kikeriks, se en telefona budo vi gratis vian kapon tro abrupte aŭ nesufiĉe glate etendis la manon al la parolilo, vin tuj kaptadis je la kolumo ŝtala mano kaj elĵetadis sur la straton, kaj okaze de rezisto iufoje krakadis la ripoj. Tiamaj sensiloj estis ankoraŭ nesufiĉe selektivaj. Dum tuta tago sur stratoj hurladis sirenoj de «urĝa helpo», kaj vespere pezaj rubskrapiloj purigadis pavimojn de aŭtaj restaĵoj. Ŝanĝiĝis ankaŭ arkitekturo — neatendita gasto ne povis trafi en fremdan domon, kaj premante la butonon de la sonorilo ĉe la enirejo, oni devis forŝoviĝi flanken kaj duonsidiĝi, por sukcesi desalti, se pro miskompreno la pordo kun terura forto malfermiĝos eksteren, penante frapi la veninton al la frunto. Ajnan antaŭĉambron eblis dum du minutoj superverŝi per rapide densiĝanta likvaĵo, kaj nemalmultaj nevokitaj gastoj dronis, kiel muŝoj en rezino. En pordaj ansoj estis kaŝitaj magnetmezuriloj, kaj por submeti bombon al najbaro, oni devis preni plastan; sed eĉ tio ne garantiis sukceson: aperis universalaj indikiloj, tiom sensivaj, ke sufiĉis havi en la poŝo malnovan fajrilon, por ĉe la enirejo mem fali en kaptilon, kiu estis sub konstanta televida kontrolo de la polico. Malfermitaj scenejoj kaj estradoj foriris en la pasintecon, ĉar ĉe la unua falso de tenoro aŭ de violonisto, kaj eĉ ĉe disputinda traktado de adaĝio fare de plenumanto indigna melomano elprenadis el sub la seĝo anticipe rezervitan mitraleton; tial ĉiuj seĝoj, kaj en la partero, kaj sur la balkonoj, estis kovritaj per diafana kloŝo, kiu malfermiĝadis nur post sonoro pri komenco de interakto. Kaj eĉ se vi devis eliri pro urĝa neceso, vi devis ion elpensi, ne forlasante la halon, — ekde kiam kontentigo de tiuj necesoj iĝis ŝatata ŝirmo de bombistoj. En metroo kaj tramoj bruladis veraj bataloj, ĝis finfine en vagonoj estis instalitaj subfundaj katapultoj; el tramoj, kurantaj laŭ reloj, iam per tutaj grupoj elfaladis pasaĝeroj, alkroĉiĝintaj unuj al la aliaj, kaj kiel fadenbulo ruliĝadis sur pavimo, kaj kirasitaj preterpasantoj diligente ĉirkaŭiradis ilin.
Mi kuraĝis rimarki, ke tio estas terura, ridinda kaj simple nekredebla; tamen trafis falĉilo sur ŝtonon: ja Kikeriks estas homisto, kaj li tuj rememorigis al mi pri nia banditeco rilate al diplomatoj; dum ambasadorojn, eĉ plej bongustajn, sur la Tero ne tuŝis eĉ kanibaloj. Speciale multe da klopodoj estis kun robotoj, kiuj iĝis ŝatata objekto de urba ĉasado. La stratoj estis superŝutitaj per kadavroj; kaj kvankam, penante savi sian kiber-ĉambriston de kuglo, la mastroj nemalofte vestadis lin en sian propran kostumon, plej fervoraj ĉasistoj, anstataŭ priesplori kaj pridemandi la ĉasaĵon, preferis faligi ĝin per trafa pafo, kaj poste pravigi sin, ke ili prenis la viktimon por roboto. Malgraŭ strikta malpermeso, kelkaj tamen armadis siajn robotojn, por ke tiuj povu respondi per pafado al pafado; kaj ideaj kontraŭuloj de robotmurdoj intence sendadis al la paflinio kaptajn robotojn, kapablajn nek al ĉambropurigado, nek al vazarlavado, tamen priverŝantajn la ĉasistojn per mitralaj pafoj, aŭ specialajn modelojn, kiuj intence faladis ĉe sono de pafo, kaj kiam la pafisto, feliĉa kaj fiera, metadis la piedon sur la faligitan ĉasakiron kaj alportadis al la lipoj kornon, por proklami sian triumfon, la ŝajna trofeo enpikadis en lian femuron ŝtalajn dentegojn. Kio, siavice, furiozigadis membrojn de la ĉasista klubo kaj instigis ilin al uzo de misiloj. Aliaj, male, opiniis la akcelon de la ĉasaj armiloj ne nur tute natura, sed eĉ pikanta: laŭ ili, ju pli riska estas sporto, des pli interesa, kaj ĉasado al tigro estas multe pli honora, ol mortigado de leporoj. Kiam enmodiĝis ĉasado de sur aŭtoj, ĉiam pli similaj al kirasaŭtoj kun flamĵetiloj, kaj duonon de Hesperido neniigis incendio, kaŭzita de kunpuŝiĝo de du ĉasistaj komunumoj, la registaro ekstaris sur la flankon de la heroldoj de etikosfero — ĝuste en la lasta momento, kiel asertas nun ties defendantoj.
Konsciante, ke la agresemon, akumuliĝintan en la socio, ne eblas neniigi tuj kaj necesas permesi al ĝi malstreĉiĝi, la etikigistoj ne avaris pri financado de malbonabsorbaj sociaj institucioj. Multaj el ili ekzistas ĝis nun. Mi menciu nur pri kelkaj — ili, mi estas certa, ne malhelpus ankaŭ al ni. Mi komencu per malgranda: la luzanoj havas tradicion fari monumentojn al elstaraj kaj samtempe malamataj personoj — «monumentojn de malgloro»; anstataŭ bronzaj urnoj la postamenton ĉirkaŭas grandaj kraĉujoj. La unuan tian alegorian grupon kun cizelitaj en bronzo malbenoj oni faris jam en la pasinta jarcento al la tri Pseŭdo-Ksiksar-oj. Krome, ĉiu politikisto, farinta speciale grandan kontribuon por la afero de ĉies malbonfarto, havis sian monumenton aŭ almenaŭ buston. Kikeriks kredigis min, ke tiu speco de plastikaj artoj havas speciale altajn postulojn kiel al aŭtoroj de projekto, tiel ankaŭ por plenumantoj. La afero estas en tio, ke bildoj de malgloruloj estas plenumataj per materialo facile deformebla, sed dum nokto ĝi restarigas la antaŭan formon. Tamen, kiel montris praktiko, estas tute celkonforme el samaj materialoj fari monumentojn al tute meritaj agantoj: ĉiam troviĝos iu, kiu pridubas iliajn meritojn, kaj elspezoj por riparo de monumentoj, speciale de ampleksaj, estas tre grandaj. Por provincanoj (kaj ankaŭ por lernejanoj), organizite pririgardantaj la Malnovan urbon, malantaŭ ĉiu «malglora monumento» estas preparitaj kestoj kun respektivaj iloj. Ili estas kaŝitaj en heĝo, kaj ilia detrua forto precize konformas al rezistemo de la monumento. Escepto el la regulo, dislimanta gloron kaj malgloron, estis farita nur por la patroj-fondintoj de la etikosfero. Por fini eternajn kverelojn kaj malpacojn ĉe iliaj piedestaloj, oni devis eternigi tiujn virojn per du memorigaj kompleksoj; ĉiu deziranto konforme al siaj konvinkoj povas direkti sin aŭ al la unua, aŭ al la dua — kun flora bukedo aŭ kun io tute mala.
Tiel sukcese okazis, klarigis al mi Kikeriks, ke aŭtomatigo metis finon al la fizika laboro ĝuste tiam, kiam aperis unuaj lertontrustoj, kaj, kvankam la lertonoj estis tre malproksimaj de perfekteco, jam en la tria jaro kvanto de subitaj mortoj komencis malkreski. Eĉ malgraŭ tio, ke la krima mondo kune kun la ĉasistaj komunumoj kaj huliganaj bandoj, kaj ankaŭ ekstremistoj kaj ceteraj grupoj, por kiuj vivo sen sangoverŝado ne havis eĉ etan sencon, amase migris el urboj en ankoraŭ ne lertonizitan kamparon. Siavice, amasoj de fuĝantoj el kamparo ekfluis en grandajn urbojn; unuvorte, komenciĝis vera transmigrado de popoloj.
Tio estis epoko de kuraĝaj eksperimentoj. En unu el distriktoj nemalproksime de la ĉefurbo oni eksperimente enkondukis nelimigitan senpagan konsumadon — malgraŭ protestoj de parlamenta opozicio, esprimanta interesojn de grandaj industriistoj. Ili plu pledis por la leĝoj de merkato kaj vara produktado, kvankam memkosto de ajnaj produktoj evidente strebis al nulo. Energio kostis jam neniom, atingebla kiel aero, kaj eĉ pli atingebla, ĉar ĝi estis ĉerpata el la kosma spaco.
Ve, senpageco de bonoj kaj servoj kondukis al terurantaj rezultoj. Ĉiuj konkure komencis amasigi montojn da nenecesa havaĵo, elpensadi frenezajn ekstravagancojn, por superi parencojn, najbarojn, konatojn, kaj tiuj same ne postrestis. Al familiaj palacetoj oni devis alkonstruadi tenejojn de vestaĵoj, trezoroj, provianto, ties parto pereadis sen ajna utilo, kaj la laboro de akumulado iĝadis simple neeltenebla; tio metis la novriĉulojn en tian deprimon, ke ili fojfoje reagordadis pacajn robotojn kaj formadis el ili privatajn sturmajn taĉmentojn, por molesti ĉirkaŭantojn; ekbrulis kolizioj kaj eĉ tutaj militoj, litere intercivitanaj — inter apartaj civitanoj. Pro kio? Pro nenio. Oni devis ĉirkaŭigi per pikedoj kaj senarmigi tutan urbon, kaptitan de incendia fajro, skuatan de bombaj eksplodoj.
Ŝajne jam delonge oni scias, ke absoluta prospero absolute malĉastigas, tamen troviĝis idealistoj-optimistoj, kredantaj, ke la popolo baldaŭ trankviliĝos kaj ĉesos ekscesi. La nun ekzistanta sistemo, kreiĝinta antaŭ pli ol cent jaroj, dispelis tiujn infanajn revojn. Al ĉiu civitano por jaro oni disponigas strikte certan kvoton de energio. Li povas uzi ĝin por kio li deziras. Ekzemple, por tricent mil pantalonoj kun oraj galonoj, aŭ por ĉokolada monto kun marcipanaj interkrutejoj, aŭ por naŭcent platenaj flugantaj gramofonoj de tia povo, ke, eĉ kiam ili malaperas trans horizonto, ankoraŭ aŭdeblas ilia jeriĥa muziko; sed neniu jam disipas siajn rezervojn tiel senprudente: oni devas kalkuli elspezojn, kaj la kvoton oni ne rajtas akumuli aŭ unuigi kun kvotoj de aliaj personoj, por ke ne aperu sekretaj koalicioj aŭ aliaj subfosaj asocioj. Ĉion, kio necesas, oni kreas por ioma tempo, kaj poste malŝaltas, kiel ni — elektran lumon. Jam ne plu ekzistas unikaj objektoj, kaj donaco povas iĝi nur originala informo pri io tia, kion dume neniu havas, ĉar li pri tio ne aŭdis, kaj mem ne sukcesis elpensi. Alivorte, donaco povas esti nur io simila al recepto aŭ instrukcio. Esence, vere nova informo tiaspeca ne ekzistas: ajnan eblan informon entenas komputilaj listoj de bonoj, kaj ĝian neatingeblecon kaŭzas nur terura redundeco de la akumulitaj scioj.
Kun Kikeriks mi estis en arta galerio; sur honora loko ĉi tie staras statuo de Daksaroks, politikisto, kiu la unua komencis propagandi konstruadon de diboĉejoj. En tiuj ejoj, malfermitaj por ĉiuj plenaĝuloj, oni povas liberigi agresajn pasiojn. Nemalmultaj entianoj opinias Daksaroks-on plej granda ŝtataganto de la epoko de ĉies senagado, sed li havas ankaŭ mallaŭdantojn.
Laŭ konsilo de mia mentoro mi vizitis aŭtoklazon. Tio estas grandega sfera konstruaĵo, simila al velodromo. En grandega subtera parkumejo vi elektas aŭton, kaj poste laŭ ramplo enveturas sur ordinaran urban placon, sub malfermitan ĉielon. Tie estas permesita ĉio — rami aliajn aŭtojn, ĉasi piedirantojn, kovrante la vojon per kadavroj kaj frakasitaj aŭtoj, kaj eĉ enveturi domojn, farante ilin amaso de rompopecoj kaj nuboj de kalkaĵa polvo. Mi ne scias, kiel oni faras tiujn miraĝojn, sed sento de realeco de la okazanta estas plena. Kelkaj klientoj, oni diras, ne eliras el aŭtoklazoj, teruriĝante ĉe penso pri reveno sub la prizorgon de la etikosfero, tiom ĝi tedegis ilin. Ekzistas ankaŭ diboĉejoj de alia tipo — tie eblas senpune murdi, bruligi, rabi kaj torturi iun ajn ĝis centa ŝvito kaj ĝis perdo de la spirado, sed mi ial ne deziris.
Kikeriks opinias, — eble, prave, — ke inter frekventuloj de tiuj ejoj kaj ŝatantoj de sangaj spektaĵoj kiel taŭrobatalo aŭ filmoj, plenaj de krimoj, diferenco estas ne esenca, sed nur grada. Unuj sciuloj de la problemo vidas en la diboĉejoj amplifilojn de malaltaj instinktoj, pliakrigantajn senton de premateco ĉe homoj, laŭ sia naturo kruelaj, sed aliaj nomas tion deĵeto de negativaj emocioj, sekurvalvo, kiu donas malstreĉiĝon al tro insiste pacigata psiko de la civitanoj. Cirkulas onidiroj, kvazaŭ la diboĉejoj estas sub sekreta kontrolo de la Ministerio de Preventaj Rimedoj kaj ĉiu, kiu diboĉos fiktive, trafas en sliparon de personoj kun perversaj inklinoj, kaj poste al ili oni sendas animmildigantajn lertonojn. Opoziciuloj evitas tiujn ejojn kiel diablo krucon kaj taksas ilin treege malestime. Ne estas manko de fatamorganaj imitiloj ankaŭ eksterurbe, en specialaj ĉasejoj, kie pasiaj ĉasistoj elspuras la plej grandan beston — kurdlon, kaj eĉ miltunajn flamĵetantajn pirosaŭrojn. Verŝajne, ĝuste el tio aperis en la teraj materialoj kontraŭdiraj mesaĝoj pri fajrospirantaj flamurdloj: estante fantomoj, ili ekzistas kaj ne ekzistas samtempe. Ne mi sola misis, opiniinte amuziĝojn de la fremdplaneda civilizo ĉiutaga realo. La samo rilatas al la fifama manekenigo; manekenojn je natura amplekso, vide nedistingeblajn de la originaloj, oni vere povas mendi en filioj de firmao AVH (Ajnajn Varojn Hejmen); AVH produktas ĉion necesan por hejma mastrumado, ankaŭ laŭ individuaj mendoj, kaj neniu demandas klienton, kion li intencas fari kun la menditaj varoj, ja tera vendisto de vesto same ne tre interesiĝas, por kio ĝi necesas al la aĉetanto. Tio simple neniun zorgigas, kaj la diferenco estas nur en tio, ke sur Entio mendi androidon estas ne pli malfacile, ol fridujon.
Kikeriks diras, ke laboras ne pli ol 10% de ĉiuj entianoj, tamen tiu nombro konstante kreskas; malgraŭ ĉies lukso kaj sennombraj amuzoj, senlaboreco tedas multe pli, ol eblis imagi en la antaŭa epoko de mizero kaj senfortiga laboro. La ĉefa problemo restas, laŭ lia opinio, atingebleco de bonoj kaj amuzoj por ĉiuj. Kio estas donata senpage, valoras neniom; la dolĉa neniofarado tro multajn malesperigas, kaj oni jam komencas pensi, kiel fari la vivon pli malfacila. Aĥ, se la socio konsentus aprobi tiajn projektojn! Sed jen malfeliĉo — ĝi ne deziras, kaj fino. Sian nedeziron ĝi konfirmas en regule aranĝataj plebiscitoj, kaj la sola eliro estus kreo de iaj tute novaj obstakloj sur la viva vojo. Ja temas ne pri tio, ke en unu bela tago simple mankus nutraĵoj kaj la popolo, anstataŭ iri en diboĉejon, starus en vico por fromaĝo. Sed kiel efektivigi tiajn ideojn? Ajnaj ŝanĝoj postulas konsenton de plimulto, kaj la novtipaj malfacilaĵoj devas esti akceptitaj bonvole, sed ne truditaj. Tio estas ege komplika demando, skuis sian birdan kapon mia mentoro, tiuj hezitoj inter tentoj de sekreta potenco kaj hedonismigo; kaj nemalmultas tiuj, kiuj vivas kiel anakoretoj: ne eliras el la hejmo, portas la saman veston, ĝis ĝi forputros, kaj ĉion ĉi ili faras tial, ke la neceso de elekto ĉe reganta troabundo tute paralizas ilian volon.
Mi demandis pri Nigra Klivio, kaj al mi ŝajnis, ke la demando ne plaĉis al li. Anstataŭ respondo li komencis elesplori, kion mi scias pri Klivio, post kio li deklaris, ke je 98% tio estas mensogo, konsistanta el miskomprenoj kaj misprezentoj, kaj la cetero estas dubinda. Kiel do estis efektive? Efektive, respondis li, ni faris por klivianoj ĉion, kion ni povis. Pro malbonaj klimataj kondiĉoj ĉe ili ofte okazadis rikoltomanko, ni provizadis ilin per provianto (same, kiel Kurdlandon), kaj ili, tio estas iliaj potencoj, plu malsatigadis la popolon, akumulante strategiajn rezervojn por okazo de milito, kiun ili intencis komenci kontraŭ ni; kaj eĉ se en la eksportatajn nutraĵojn estis aldonataj substancoj, malebligantajn ilian longan konservadon, de nia flanko tio estis elementa antaŭvidemo, ne pli. Sed kio povus esti «pli», demandis mi; li nedifinite ridetis kaj diris, ke sur tiu grundo aperis multaj elpensaĵoj kaj kalumnioj, pri kiuj mi pli aŭ malpli frue aŭdos. La interparolo pri Klivio kondukis al rimarkebla malkonkordo inter ni.
* * *
De veturado en la Instituton de Nobligo de la Medio en mia memoro restis nur miro, kaŭzita de ekflugo de lifto: ĝi ekiris vertikale, kaj poste per klako de kartoĉo, enmetata en magazenon, transsaltis super la tegmento de la gastejo sur trakon, kiu per plata ĉielarko, sen ajna subtenilo, fleksiĝis super la urbo kaj kiel ĉielarko brilis per sep koloroj de la suna spektro. Poste venis mallumo, la planko milde falis sub mi, la ĉelo haltis senmove, ĝia muro malfermiĝis laŭ nevidebla suturo, kaj sur fono de plantoj kun grandaj blankaj floroj mi ekvidis altan luzanon kun homa vizaĝo, en kostumo kun unu butonvico kaj en neĝblanka ĉemizo, kvazaŭ li ĵus eliris de pariza tajloro: eĉ la roversoj de la jako kaj la kolumo de la ĉemizo estis tajloritaj laŭ la lasta modo — la modo de ducentjara aĝo! Ankaŭ tio estis parto de ĉiea respekto al mi, ja ili mem vestas sin alie. La luzano atendis min, anticipe etendinte la manon, kvazaŭ li timis forgesi, kiel oni salutu homon; ĉe la manpremo lia polmo malaperis en la mia kune kun la dikfingro. Tio estis Tipp Tippilip Tahalat, la direktoro de INM, nigraokula blondulo. Mi dezirus scii, kiel ili tion faras. Anstataŭ tradukilo — sur roverso — mi havis po unu malgranda metala rondeto sur ĉiu orelkonko; tera parolo kvazaŭ elnaĝadis el la buŝoj de la renkontantoj. Ili, verŝajne, aŭdis min same. Rimarkinte ĝeniĝon, montritan de Tahalat ĉe la renkontiĝo, mi sentis ioman faciliĝon: en lia kono de teraj moroj evidentiĝis mankoj, kaj nenio tiel premas, kiel aliula perfekteco.
Tahalat kondukis min en vere mirindan ejon. Tio estis preciza kopio de kunvena halo de antikva tera banko — proksimume de fino de la XIX-a jarcento. Longa, kovrita per verda drapo tablo inter du vicoj de nigraledaj foteloj, laktovitraj fenestroj, inter ili — vitraj ŝrankoj; en unuj staris libroj — inter ili mi rimarkis volumojn de jarlibroj de Lloyd, — en aliaj staris modeloj de velŝipoj kaj vaporŝipoj; kaj mi ree pensis, ke ili, je Dio, tro penas, aranĝante tian spektaklon por unusola konversacio kun terano! Ni eksidis al malgranda tableto ĉe fenestro, sub rododendro en majolika tino, inter ni vaporis kafaparato kun mokao, staris unu taso — por mi — kaj arĝenta sukerujo, ŝajne, kun brita leono; kaj por la mastro estis preparita io simila al piro sur tigo aŭ fungo kun lazura ĉapelo. Tahalat pardonpetis, ke li ne trinkos samon, kiel mi; li ne kutimas al tio kaj atendas mian indulgemon. Mi certigis lin, ke li faras al mi tro multan atenton; tiel ni konkuris en ĝentileco, mi — kirlante sukeron en la taso, li — turnante en la manoj la piron-fungon, kiu anstataŭ tigo havis tubeton, kaj interne — ian likvaĵon. Tahalat ekparolis pri mia malfeliĉa aventuro. Li rememorigis, ke mi restis viva danke al la etikosfero, kvankam, eble, mi ne klare konscias tion. Ĉe la kontraŭartistoj al mi nenio minacis, aldonis li, kio koncernas la gidianojn, do ili loĝas en rezervejo, lertonizita nur supraĵe. Tial, kiam oni eksciis pri mia kidnapo, oni plifortigis lokan koncentriĝon de lertonoj, kaj tiam ili tralikiĝis en la kelon.
— Finfine mi ekscios de vi, kiel ili funkcias, tiuj lertonoj, — diris mi, mense mirante pri bonega gusto de la luzana kafo.
— Plej bone — per eksperimento, — respondis la direktoro. — Ĉu mi povas peti vin vangofrapi min?
— Kio, kio, pardonu?
Mi pensis, ke en la traduko estas eraro, sed la direktoro kun rideto ripetis:
— Mi petas vin komplezi min, frapinte mian vangon. Vi vidos, kiel efikas la etikosfero, kaj poste ni diskutos tiun eksperimenton... Mi, eble, ekstaru; ankaŭ vi ekstaru — tiel estos pli oportune...
Mi decidis frapi lin, se li tiel deziris. Ni ekstaris unu kontraŭ la alia. Mi levis la manon — modere, ĉar mi ne deziris faligi lin, — kaj rigidiĝis kun la mano, formovita flanken. Io tenis min. Tio estis la maniko de la jako. Ĝi iĝis malmola, kiel lada tubo. Mi penis fleksi la brakon almenaŭ en la kubuto kaj kun grandega peno fleksis ĝin — sed nur duone.
— Ĉu vi vidas? — diris Tahalat. — Kaj nun mi petas vin rezigni vian intencon...
— Ĉu rezigni?
— Jes.
— Nu bone. Mi ne frapos vian...
— Ne, ne. Ne en tio estas la afero, ke vi tion diru. Vi devas sugesti tion al vi, doni internan solenan promeson.
Mi faris proksimume tiel, kiel li diris. La maniko moliĝis, sed ne fine. Mi plu sentis ĝian nenaturan malmolecon.
— Tio estas tial, ke vi ne tute rezignis tiun penson...
Ni plu staris vidalvide. Post minuto la maniko jam estis tute mola.
— Kiel tio estas farata? — demandis mi.
Sur mi estis jako, alveturigita el la Tero, — ĉeviota, cindrokolora, kun etaj griz-bluaj punktoj. Mi atente pririgardis la manikon kaj rimarkis, ke viloj de la teksaĵo nur nun kuŝiĝis, kvazaŭ tio estis lano de unue streĉiĝinta, kaj poste trankviliĝinta animalo.
— Malbonaj intencoj kaŭzas ŝanĝiĝojn en la organismo. Adrenalino iras en la sangon, la muskoloj iomete streĉiĝas, ŝanĝiĝas proporcio de jonoj kaj per tio — elektra ŝargo de la haŭto, — klarigis la direktoro.
— Sed tio estas mia tera vestaĵo...
— Ĝuste tial ĝi ne defendis vin ekde la komenco mem, sed nur post proksimume tri horoj. Tamen, nesufiĉe sukcese — kvankam lertonoj saturis la teksaĵon, vi restis por ili nekonata estaĵo, kaj ili vere reagis nur tiam, kiam vi komencis sufokiĝi — ĉu vi memoras? — en tiu kelo...
— Do ĉu estis ili, kiuj disŝiris la kolringon? — miris mi. — Sed kiel?
— La kolringo disfalis mem, lertonoj nur ordonis. Mi devas klarigi al vi pli detale, ja tio estas ne tute simpla.
— Kaj kio okazus, — interrompis mi lin, — se mi demetus la jakon?
...Kaj mi tuj rememoris, kiel tie, en la kelo, la ŝtelintoj malespere penis senvestigi sin.
— Je dio, bonvolu... — respondis la direktoro.
Mi pendigis la jakon sur la dorson de la seĝo kaj pririgardis la ĉemizon. Io estis okazanta al rozkvadratita poplino — ĝiaj mikroskopaj fibroj hirtiĝis.
— A ha... la ĉemizo jam aktiviĝas, — komprene diris mi. — Kaj se mi ankaŭ ĝin demetos?..
— Mi tutkore invitas vin demeti la ĉemizon... — prete, eĉ entuziasme respondis li, kvazaŭ mi divenis la deziron, kiun li ne kuraĝis eldiri. — Ne ĝeniĝu, mi petas...
Estis iel strange senvestiĝi en tiu rafinita halo, en hela niĉo ĉe fenestro, sub palmo. Tio, verŝajne, aspektus ne tiel neordinare en pli ekzota medio; tamen mi diligente malnodis la kravaton; senvestiginte min ĝis la zono, mi tiris supren la pantalonon kaj demandis:
— Ĉu nun mi povas, sinjoro direktoro?
Li iel eĉ tro volonte submetis la vizaĝon por bato, kaj mi, ne dirante plu eĉ vorton, turniĝis, starante sur iomete dismetitaj piedoj, kaj ili disglitis tiel subite, kvazaŭ la planko estus el glacio, kaj eĉ priverŝita per oleo; mi falegis rekte al la piedoj de la luzano. Li zorgeme helpis al mi leviĝi, kaj mi, rektiĝante, kvazaŭ nevole batis lian ventron per la kubuto kaj tuj ekkriis pro doloro: la kubuto trafis kvazaŭ al betono. Ĉu li havis kirason sub la vesto? Ne — inter la roversoj de lia jako mi vidis maldikan ĉemizon. Do, la afero estis ne en ĝi. Ŝajniginte, ke mi eĉ ne intencis bati lin, mi eksidis kaj komencis pririgardi la plandumojn de la ŝuoj. Ili tute ne estis glitemaj. Tute ordinaraj ledaj plandumoj kaj reliefaj kaŭĉukaj kalkanumoj — mi preferas tiajn, kun ili la iro estas pli risorta. Mi rememoris, kiel falis la artistoj, kiam ili per la tuta bando ekiris al mi, staranta sub la flugilo de la anĝelo. Jen kial! Mi levis la kapon kaj ekrigardis al la senmovaj okuloj de la konversacianto. Tiu bonkore ridetis.
— Ĉu lertonoj en la plandumoj? — diris mi la unua.
— Prave. En la plandumoj, en la kostumo, en la ĉemizo — ĉie... Mi esperas, vi nenion kontuzis?...
La kaŝita senco de tiuj vortoj estis malpli ĝentila: «Se vi ne svingus la manon tiel forte, vi ne falus».
— Bagateloj, ne gravas. Kaj se mi senvestiĝus ĝisnude?..
— Nu, tiam okazas diverse... Mi ne povas diri ĝuste, kio okazus: mi simple ne scias. Se oni povus scii, tiam eblus ĉirkaŭiri amorojn, tio estas amplifilojn de moralo... Atentu: filtrilo de agreso estas la tuta medio, sed ne nur vesto...
— Kaj se ĉi tie, ie en izola loko, mi ĵetus ŝtonon al via kapo?
— Mi pensas, ĝi deflankiĝus dum flugo aŭ disŝutiĝus en la momento de la bato...
— Kiel do ĝi povas disŝutiĝi?
— Escepte de nemultaj lokoj — ekzemple, rezervejoj, — nenie restis nenobligita substanco...
— Do, ĉu ankaŭ platoj de trotuaro? Kaj gruzo sur vojetoj? Kaj muroj? Ĉu ĉio estas artefarita?
— Ne artefarita. Sed lertonizita. Kaj nur en tiu senco, se vi deziras, artefarita, — parolis li pacience, zorgeme elektante vortojn. — Tio estis necesa.
— Ĉu ĉio, tute ĉio estas el etaj logikaj elementoj? Sed tio ja postulis nekredeblajn elspezojn...
— La elspezoj estis grandaj, sendube, tamen ne eblas diri, ke nekredeblaj. Finfine, tio estas nia ĉefa produkto...
— Ĉu lertonoj?
— Jes.
— Kaj nuboj? Kaj vintre, kiam akvo glaciiĝas? Kaj ĉu entute eblas lertonizi akvon?
— Eblas. Ĉio eblas, estu certa.
— Ĉu ankaŭ manĝaĵojn? Ĉu tiun ĉi kafon?..
— Jes kaj ne. Eble, mi nevole miskomprenigis vin pri nia teĥnologio. Vi opinias, ke ĉio konsistas el nuraj lertonoj. Nur el ili. Sed estas ne tiel. Ili simple troviĝas ĉie, kiel, ekzemple, ŝtala armaturo en ferbetono...
— Aĥ, jen kio! Do, ni diru konkrete: ĉu en tiu ĉi kafo? ĉu ili naĝas en ĝi? Sed kiam mi trinkis, mi nenion sentis...
Verŝajne, sur mia vizaĝo aperis grimaco de abomeno, ĉar la luzano kompate dismovis la manojn.
— En tia kvanto da kafo povus esti ĉirkaŭ miliono da lertonoj, sed ili estas malpli grandaj, ol teraj bakterioj kaj eĉ virusoj — por ke ilin ne estu eble forfiltri... Same estas kun via vesto, kun la ledo de la ŝuoj, kun ĉio.
— Do, ili senĉese penetras en profundon de organismo? Kun kiaj konsekvencoj? Ĉu ili estas en mia sango — kaj en la cerbo?
— Trankviliĝu! — Li levis la manon, kvazaŭ defendante sin. — Ili eliras el organismo, neniel ŝanĝante ĝin. La korpo por ili estas netuŝebla teritorio, konforme al niaj ĉefaj leĝoj. Ekzistas, tamen, specialaj kontraŭbakteriaj lertonoj, sed ilin uzas nur kuracistoj okaze de malsano, enportita el ekstere, ja en la aera spaco de Luzanio jam ekzistas neniuj malsanigaj mikroorganismoj... Nu, ĉu ni daŭrigu niajn eksperimentojn?..
Li aliris la tablon kaj eltiris tirkeston. Tie kuŝis kelkaj najloj — grandaj kaj malpli grandaj, martelo kaj plattenajlo.
— Ĉu vi bonvolos enbati najlon en la tabloplaton? — Li frapis per la fingro la palisandran tablotabulon.
— Mi ne dezirus malutili la meblon...
— Ne gravas, tio estas bagatelo.
Mi prenis la duonkilograman martelon kaj kelkajn grandajn najlojn, tintis per unu najlo je alia, kaj poste per kelkaj fortaj batoj enbatis kvarcolan najlon en la lignon ĝis la mezo. La verniso disŝprucis per brilantaj splitetoj. Mi frapis la najlon flanke — ĝi eksonoris, kiel agordforko. La direktoro etendis al mi la plattenajlon, kaj mi kun peno, ĉar la najlo sidis profunde, eltiris ĝin; ĝi preskaŭ ne kurbiĝis.
— Kaj ĉu nun mi devos enbati ĝin... en vian kapon? — divene demandis mi.
— Jes, estu afabla...
Por ke al mi estu pli oportune, li eksidis, iomete kliniĝinte, kaj mi nehaste demetis la ŝuojn, la ŝtrumpetojn — mi tute ne deziris ankoraŭfoje trafi sur la plankon, — almetis la najlon al lia kranio kaj faris simbolan baton per martelo, tre facile, sed tiel, ke la direktoro tremeris. Mi rigidiĝis hezite; li hastis kuraĝigi min:
— Mi petas vin, pli decide... sentime...
Tiam mi bategis per la martelo al la aspra ĉapelo, kaj la najlo malaperis. Simple malaperis — nur en mia polmo restis pinĉaĵo da cindra polvo.
Tahalat ekstaris kaj eltiris alian tirkeston. Tie kuŝis kudriloj, pingloj, raziloj. Li prenis manplenon da tio, metis en la buŝon kaj, malrapide movante la makzelojn, komencis maĉi, ĝis glutis tute. Ĝuste kiel iluziisto.
— Ĉu vi deziras provi?.. — proponis li al mi.
Do, mi prenis razilon, movis laŭ ĝi la fingropinton — akra! — kaj metis sur la langon kun konvena singardemo.
— Kuraĝe, kuraĝe...
Sur la lango sentiĝis metala gusto, kaj estis malfacile liberiĝi de penso, ke mi tuj terure kripliĝos; tamen astronaŭtiko fojfoje postulas oferojn. Mi mordis la razilon, kaj ĝi disŝutiĝis en la buŝo en delikatan pulvoron.
— Ĉu vi deziras najlon? aŭ kudrilon? — regalis li min.
— Ne, dankon... Probable, sufiĉas...
— Tiuokaze ni konversaciu...
— Kiel tio estas farata? — demandis mi, ree preninte mian tason. Mi rimarkis, ke, kvankam pasis sufiĉe multa tempo, la kafo plu estas same varmega, kiel ĉe la unua gluto. — Ĉu ĉio ĉi estas pro lertonoj? Sed lertonoj estas nur logikaj elementoj... kaj tio, — mi almontris la najlojn, disĵetitajn sur la tablo, — verŝajne, estas vera ŝtalo?..
— Jes, solaj lertonoj nenion farus sen nia teĥnologio de solidaj korpoj... Vi, sendube, scias, kiel aperas televida bildo?
— Certe. Ĝin desegnas sur ekrano radio de fokusigitaj elektronoj...
— Ĝuste. La bildo aperas kiel impreso de la okulo; en fotoj kun tre mallonga ekspondaŭro videblos nur apartaj situoj de la luma makulo. Ĝuste tiu principo kuŝas en la bazo de nia teĥnologio de solidaj korpoj; najlo aŭ ajna alia metala objekto ekzistas nur kiel certa nombro de atomaj nubetoj, kiuj moviĝas ene de formo, determinata de speciala programo. Tiuj atomoj kreas ion similan al mikroskopaj fajlaĵoj kaj, kurante laŭ siaj trajektorioj kun grandega rapido, kreas impreson de najlo. Aŭ de alia objekto el ŝtalo aŭ ajna metalo. Tamen, tio estas ne nur impreso, iluzio, kiel bildo en televidilo, — kun tia najlo oni povas fari ĝuste samon, kiel kun ordinara najlo, forĝita aŭ stampita, ĉu vi komprenas?
— Kiel do? — perplekse demandis mi. — Do, moviĝantaj fajlaĵoj... atomoj... Kaj kun kia rapido ili moviĝas?
— Depende de tio, kian objekton necesas krei. En tiuj ĉi najloj — ĉirkaŭ 270 000 km/s. Ili ne povas moviĝi malpli rapide: la objekto ŝajnus tro malpeza; kaj ĉe pli grandaj rapidoj relativismaj efektoj manifestiĝus en troa kresko de maso, kaj al vi ŝajnus, ke la najlo pezas multe pli, ol ĝi devas... Imito de la natura stato devas esti senriproĉa! Tiuj atomaj nubetoj kuras ĝuste laŭ difinitaj orbitoj — kaj per tio «ĉirkaŭdesegnas» la formon de la necesa objekto, kiel — se ni uzu primitivan komparon — brulanta pinto de cigaredo desegnas cirklon en mallumo...
— Sed tio ja postulas konstantan alfluon de energio!
— Kompreneble! La energion liveras nukleona kampo, interaganta kun la gravita. Ĝin ne eblas forŝirmi, kiel ne eblas forŝirmi la graviton. Kaj se vi prenos ion el ĉi tie, — li desegnis rondon per la mano, — en vian ŝipon, ĉio ĉi disŝutiĝos al polvo, tuj kiam la ŝipo forlasos nian stabiligan kampon.
— Do, ĉio, kio estas ĉi tie, — kaj la mebloj, kaj la tapiŝo, kaj la palmoj...
— Ĉio.
— Ĉu ankaŭ la muroj?
— En tiu ĉi domo — jes. Sed estas ankoraŭ iom da malnovaj, nelertonizitaj konstruaĵoj...
— Kaj ĉu okaze de paneo de energiliverado ĝi disŝutiĝos?
— Vidu, paneo estas neebla.
— Kial? Panei povas ĉio.
— Ne. Ne ĉio. Tio estas ne pli ol superstiĉo. Ekzistas fortoj absolute senpaneaj, se nur elvoki ilin. Atomoj ne konas paneojn, ĉu ne? Elektrono neniam falos sur la nukleon...
— Sed atomo en kvieta stato ne absorbas energion.
— Jes, tial ĉi tie tio estas aranĝita alie. Alfluo de energio estas necesa.
— Sekve, ĝi povas ĉesi.
— Ne, ĉar ni ĉerpas ĝin rekte el la gravita kampo de nia planeda sistemo. Ĉu vi komprenas? Per tio ni, certe, iom bremsas la moviĝon de la planedo ĉirkaŭ la Suno, sed la malrapidiĝo, kaŭzata per tia ekspluato egalas nur al ĉirkaŭ 0.2 sekundoj dum jarcento...
— Tamen iuj maŝinoj aŭ aparatoj devas produkti tiun energion, kaj sekve, povas panei, — insistis mi.
Li nege balancis la kapon.
— Tio ne estas maŝinoj, — diris li. — Ili ne havas triviĝantajn meĥanikajn partojn. Same, kiel ne havas tiajn partojn atomoj. Tio estas rezulto de interferenco de speciale kunigitaj kampoj. Energio en kosmo estas ĉie, en neelĉerpebla kvanto, necesas nur scii, kiel ĝin atingi...
— Kaj via vizaĝo — ne ofendiĝu, mi petas, — ĉu ĝi aspektas homa same danke al tiu teĥniko?
— Kial mi ofendiĝu? Jes, vi divenis. Tio estas simple ago de ĝentileco... Mi rakontis al vi, kiel ni produktas metalajn objektojn. Ĉion ceteran fari estas pli facile... sed tio estas ligita kun strukturo de konkretaj solidaj korpoj. Mi timas, ke traktado de aliaj teĥnologioj kondukus nin tro malproksimen — en terenon de fiziko, nekonata de vi... Tamen la principo ĉiam estas la sama. Ajna materia objekto estas svarmo de atomoj en vakuo. Atomoj, inkluditaj en strukturon, konforman al ilia stato. Ni direktas tiujn strukturojn, jen ĉio. La orkestro estis preta ekde la momento de apero de la Universo kaj nur atendis direktistojn...
— Vi, probable, havas industrion de monstra skalo, — rimarkis mi.
— Ne tiom monstra, kiel vi pensas. Ĝi estas aŭtomata, memsufiĉa kaj mem regas sin.
— Sed ĉu en akvo ja eblas iun dronigi?.. — demandis mi kun espero en la voĉo.
— Ne. Ĉu vi deziras provi? En tiu ĉi domo estas baseno...
— Ne indas, verŝajne. Vi nur diru al mi, kiel la akvo vin savas? Ĉu elpuŝas sur la supraĵon?
— Ne, ĝi disociiĝas al hidrogeno kaj oksigeno, kaj per tiu miksaĵo oni povas spiri...
— Disociiĝas — ĉu danke al lertonoj?
— Jes, pli ĝuste, lertonoj ordonas al molekuloj, kiuj estas retenataj de fortokampoj.
— Vi, eble, opinios min sovaĝulo, — diris mi, — sed mi konfesu: ĉio, kion vi diras, ŝajnas al mi fantazio. Tio estas simple nekredebla!
— Kvazaŭ mi rakontas fabelojn, ĉu? — ridetis la luzano. Li ekstaris, aliris al la muro, malŝlosis gardoŝrankon kaj prenis el tie ordinaran grizan ŝtoneton. — Tio estas ne lertonizita kaj ne sintezita, — diris li kun mistera vizaĝesprimo. — Tio estas aŭtentika, natura sabloŝtono... Kaj kio? Mi petas vin pensi: ĉu ĝi estas konstruita «simple»?
— Nu, el atomoj, el kombinaĵoj de silicio...
— Tio estas facile direbla! Sed vi ja estas klera homo, vi scias, ke tio estas miliardoj kaj trilionoj da atomoj; sian makroskopian formon — ĝuste tiun ĉi — ili konservas nur pro senlaca rivoluado de elektronaj ŝeloj, stabiligataj de barieroj de nukleaj potencialoj, kaj ankaŭ pro tio, ke 8000 specoj de virtualaj kvazaŭpartikloj retenas de disfalo la pseŭdokristalan kradon kun ties anomalioj, tipaj por sabloŝtono, kaj tiel plu. Se vi ien ĵetos tiun ŝtoneton, tiam ĝiaj atomoj, ĝiaj fortokampoj, ĝiaj elektronoj, estante en konstanta moviĝo, retenados la senŝanĝan formon de la firma mineralo dum milionoj da jaroj; kaj ajna natura objekto estas rezulto de sennombra aro da tiaj procezoj... Kaj ni ellernis fari siamaniere ion, ne malpli kaj ne pli, sed nur iomete alie komplikan... La limo, kiun faris la Naturo inter detrueblaj kaj nedetrueblaj teĥnologioj, iras iomete pli alte ol la atoma nivelo. Tial necesis subiĝi — laŭ la ampleksa skalo — al la partikloj, el kiuj la Naturo konstruas la atomojn, kaj el tiuj subatomaj elementoj konstrui tion, kion bezonas ni. Kompreneble, ĉio ĉi estas nur ĝeneralaj indikoj, sed ne teĥnologia recepto... Ni produktas solidajn korpojn kun ajnaj necesaj por ni ecoj... kaj ilian sorton regas lertonoj, al kiuj ni taskis la regadon.
— Do, ĉu vere ĉe vi najloj estas racihavaj? Kaj ŝtonoj, kaj akvo, kaj sablo, kaj aero?
— Nu, ne tute racihavaj... Racio subkomprenas universalecon kaj kapablon ŝanĝi programon de agado, kaj tion la lertonoj ne povas. Ili estas pli ĝuste io simila al ege akraj sendormaj instinktoj, enkonstruitaj en la medion. En ordinara lertona sistemo estas ne pli da racio, ol, ekzemple, en mandibloj aŭ kruro de insekto.
— Ni supozu, — diris mi, — sed ni revenu ankoraŭfoje al la etikosfero... ĉu? Mi ne scias, kiel eblas teksi ŝtofon el lertonizitaj fibroj, sed ni supozu, ke mi scias. Kio plu? Eblas kudri el tiu teksaĵo kostumon: mi konsentas. Sed kiel okazas, ke en tiu kostumo ne eblas bati la dentojn de proksimulo?
Li levetis la brovojn:
— Vin tio iomete incitas, ĉu? Tio estas ordinara interna rezisto kaj eĉ ŝoko, tute komprenebla ĉe kunpuŝiĝo kun teĥnologio de alia stadio de civilizo. Ne, la afero estas ne en lertonoj, entenataj en la teksaĵo. Ja via vesto komence ne estis lertonizita — lertonoj sedimentiĝis sur ĝi poste, tio postulas certan tempon, ĝuste tial vin opiniis potenciala predo, alloga viktimo tiuj — niaj tiel nomataj ekstremistoj... Ja ili, klare, ricevis iomajn informojn pri nia civilizo, almenaŭ en lernejo. Ajna viva estaĵo kvazaŭ altiras lertonojn. Lertonoj kreas ĉirkaŭ ĝi nevideblan nubon. Ĝi neniel influas ordinaran vivagadon. Ĝi estas tute nesentebla. Tiu nubeto ellernas tipajn reagojn de certa persono; tio necesas tial, ke stato de preteco al agreso ĉe malsamaj personoj manifestiĝas malsame. Kion do diri pri reprezentantoj de alia racihava specio, tia, kiel la homo! Niaj lertonoj komence ne sciis, kio kaj kiel minacas al vi. Se sur via loko estus ordinara luzano, oni ne sukcesus lin enĉenigi, se li ne dezirus tion mem. Unuvorte, la etikosfero en ĉiu konkreta okazo ne posedas momentan kaj absolutan efikecon dekomence, sed ĝi ekposedas tiun post tempo. Krome, lertonoj estas malsame specialigitaj — kiel... ni diru, kiel virusoj, tamen tio estas virusoj de bono. Se al vi oni donus iun neordinare raran venenon, kiun viaj personaj lertonoj ne sukcesus rekoni ĝustatempe, do la unuaj simptomoj de veneniĝo iĝus alarmaj signaloj. Laŭ tiu signalo flugantaj grupoj de lertonoj kuniĝas en pli grandajn formitaĵojn, cetere kun rapido de lumo — aŭ de radiondoj, — kaj por helpo estas vokataj lertonoj, kapablaj efiki kiel kontraŭveneno. Ili ne nepre penetras en vin materie. Ili nur fore reguligas konduton de aliaj lertonoj de via medio, kaj tiuj jam sub tiu diktado povas, ekzemple, dum kelkaj sekundoj malbloki en la ĉeloj venenitajn spirajn enzimojn. Vi por nelonge perdos konscion kaj rekonsciiĝos iom malforta. Jen ĉio. Kiel vi jam, verŝajne, divenas, ni ne bezonas postan medicinon, kiu plu dominas sur la Tero; nia medicino estas anticipa: ajna organismo estas sub senlaca prizorgado...
— Ĉu lertonoj okupiĝas pri profilaktiko?
— Certe.
— Do, ili komprenas ĉiujn fakojn de medicino? Sed tio subkomprenas altan gradon de universaleco...
— Ne. Mi petas min pardoni, sed vi plu pensas per kategorioj de via tempo, de via nivelo de scioj, kaj tio nenion donas. Mi demandas — ne por ofendi vin, sed por pli bone klarigi al vi: ĉu povus eĉ la plej saĝa terano de antikva tempo kompreni, kiel funkcias radio aŭ ŝaka komputilo? Ja por tio necesas almenaŭ ion scii pri elektro, pri elektromagnetaj osciloj, pri ties modulado, entropio, informo...
— Tamen nek radio, nek komputilo estas absolute fidindaj, — insistis mi. — Do kion vi faris, ke egaliĝis kun Sinjoro Dio?..
Li subridis:
— Sinjoro Dio ne kreis la mondon el tiel absolute fidinda materialo, kiel ŝajnis antaŭe. Materion eblas neniigi. Materio, se premi ĝin pli forte, iĝas nesenpanea kaj povas simple malaperi — ekzemple, en gravitaj brakumoj de kolapsanta stelo, — kaj tiam de ĝi, super la nigra, senfunda kavo, nenio restos, krom gravito, ĉu ne? Tie, en la nigraj truoj, kie materio ellasas sian gravitan spiriton, estas la limo de ĝia fidindeco. Kaj, kompreneble, la limo de fidindeco de ĉiaj teĥnologioj. Sed por ĉiu tago niaj atomoj estas ne pli malbonaj, ol tiuj de Dio. Ni subrigardis la Naturon sur la necesa nivelo de ĝia strukturo. Jen ĉio. Atomo de hidrogeno ne povas panei tiel, ke ĝi ne estu kapabla kuniĝi kun atomoj de oksigeno al H2O. Kaj tute same ne «paneas» la lertonoj.
— Bone, — diris mi, sentante, ke mi transiras al retreto, — sed ĉu signifas tio, ke mia vesto observas min? Aŭ ke la manikoj gvatas sian mastron?
— Vidu, — respondis Tahalat, — vi, mem ne sciante tion, ripetas argumentojn de nia opozicio. Kravatoj-agentoj, ĉemizoj-denuncistoj, manikoj-spionoj. Ho Dio, reprezaliaj kalsonoj! Ja estas nenio simila, kredu min. En humida grundo grajno ĝermas. Ĉu ĝi observas temperaturon? Ĉu nefideme taksas perspektivojn de kresko? Meditas pri vetero, antaŭ ol faros gravan decidon ekĝermi? La lertonoj kondutas tute same. La leĝoj de la Naturo estas antaŭ ĉio malpermesoj: oni ne povas ricevi energion el nenio; oni ne povas superi la lumrapidon kaj tiel plu. Ni enmuntis en la ĉirkaŭantan nin Naturon ankoraŭ unu malpermeson — defendantan la vivon. Kaj nenion pli. Ĉio cetera estas paranoja deliro, persekutmanio, komprenebla tiomgrade, kiomgrade en la antaŭlertona epoko oni trovadis racion en ĉio, kio almenaŭ en iu rilato kondutis kiel racia Estaĵo. El la samo fontis stranga miksado de nocioj kaj timoj pri prakomputiloj. Ke ili kvazaŭe povas ekribeli kontraŭ la socio. Fabeloj! Sed ĉi tie, — li signis rondon, — nenie estas persona racio. Estas nur lertonizitaj fenestroj, mebloj, muroj, kurtenoj, aero — ĉio ĉi, kompreneble, estas pli komplika, ol kontraŭincendiaj indikiloj, sed tute same estas destinita por strikte limigitaj celoj.
— Sed kiel ili distingas ludon disde vera batalo? Amikan premon disde sufoka? Almenaŭ en sporto. Aŭ ĉu vi ne konas sporton?
— Ne, certe ni konas. Vi deziras scii, sur kio baziĝas la scipovo de la lertonoj rekoni? Do, mi respondu. Tia scipovo estas vere necesa. Socio, ekposedanta fortojn de la Naturo, emas al fortaj kataklismoj. Dezirata bonfarto kaŭzas nedeziratajn konsekvencojn. Novaj teĥnologioj malkovras antaŭ perfortemuloj novajn eblojn kaj perspektivojn. Ekŝajnas, ke ju pli granda estas potenco super la Naturo, des pli granda estas demoralizo de la socio. Kaj tio estas vero — ĝis certa limo. Tio sekvas el sinsekvo mem de malkovroj. Estas pli facile preni de la Naturo ĝian detruan povon, ol ĝian bonvolon, kaj ĝuste la detrua potencialo iĝas dezirata celo. Tia estas nova historia danĝero. Eĉ pli: logikaj konsekvencoj de teĥnologioj subfosas ilian fundamenton; vi tion konas laŭ ekzemplo de agonio de la natura medio. Poste — sed tion vi ankoraŭ ne konas — aperas ekokancero. Io simila al degenero de grandaj aŭtomatigitaj kaj komputilizitaj sistemoj. La nova, absorbanta celo — ĉiam pli granda grado de ekposedo de la mondo — kvazaŭ iĝas substituita de la diablo. Malnovaj fontoj de bonoj sekiĝas pli frue, ol malkovriĝas novaj, kaj plua progreso pendas super abismo. Ordo, atingata per teĥnologio, kreas pli da ĥaoso, ol ĝi kapablas digesti! Por superi ĉiujn ĉi barojn (kies fonto estas en nefidindeco de la teĥniko kaj en la homa naturo, kiu same estas nesenpanea, ĉar ĝi estis formita en aliaj kondiĉoj, en alia mondo), necesas grimpi sur novan, pli altan nivelon de teĥnoevoluo, ŝteli de la Naturo la trezoron, akiri kiun estas plej malfacile, — tiun, kaŝitan en la subatomaj fenomenoj. Ĉe ni por tio servas sintezo de novaj solidaj korpoj kaj novaj metodoj de ilia regado, tio estas la lertonoj. Tiaj estas la du fundamentoj de nia civilizo. Ilian simbiozon ni nomas etikosfero. Lavanga kresko de scioj minacas fari la sciencon kaĉo de sennombraj fakoj, kaj tiam laŭ konata aforismo eksperto scios ĉion pri nenio! Tion oni ne rajtas permesi. La sava turno iĝas kreo de tutmonda sistemo de scioj, atingeblaj sen ajnaj limigoj, — sed jam ne por vivaj estaĵoj. Neniu el ili sukcesos regi tiun grandegaĵon. Ajna el apartaj polveroj, kiaj estas lertonoj, tute ne estas universala, tamen universalaj estas ili ĉiuj kune. Kaj tiun ilian universalecon ĉe neceso povas uzi ĉiu, kiel mi penis montri al vi per la ekzemplo de rara veneniĝo. Bonvolu noti, ke la tuta nevidebla nubeto de lertonoj, kiuj vin prizorgas, mem scipovas ne tro multe — kaj samtempe ĉion, al kio kapablas tuta nia etikosfero, se ĝi povas dum iaj sekundoj atingi ajnan informon, entenatan en la tutmonda sistemo. Tiun povon eblas voki al helpo en ĉiu minuto, kiel ĝinon el fabelo. Sed tio estas permesita nur al lertonoj! Neniu povas fari tion mem, senpere, kaj sekve, uzi la nevideblan koloson de la etikosfero kontraŭ iu ajn...
— Kaj ĉu oni ne povas trompi lertonojn? — demandis mi. — Ĉu tute? Ial mi ne emas kredi...
Li ekridis, sed iel negaje.
— Ja vi konvinkiĝis per vi mem. Viaj ŝtelintoj tion sukcesis — parte kaj por nelonge — nur tial, ke vi ankoraŭ estis estaĵo nekonata al la etikosfero.
— Sed ja listo de ĉiuj penseblaj pravigoj de krimoj estas senfina... Malbonon eblas fari ne rekte, sed per miloj da ĉirkaŭiraj manieroj...
— Sendube. Sed mi ja ne diras, ke Luzanio estas realigita paradizo...
Mi subite ekrigardis al li, absorbita de nova ideo:
— Ŝajne, mi scias, kiel superruzi lertonojn...
— Ĉu mi povas ekscii, kiel?
— Miaj ŝtelintoj ĝuste tion penis fari. Nun mi komprenis! Ili penis ŝanĝi kvalifikon de sia ago...
Li ekrigardis al mi kun maltrankvila scivolemo:
— Kion vi volas diri?
— Nun mi pensas, ke ili penis transformi ekzekuton en oferon... Kvazaŭ sanktigi ĝin. Por ke murdo iĝu io alta kaj nobla. Kiel helpo. Kiel savo. Oni devis oferi min al io pli valora, ol la vivo.
— Al kio do? — demandis li kun malkaŝa ironio.
— Ĝuste tio restis sufiĉe malklara. Ili ŝajnis certaj pri si, ĝis komencis la aferon... Kvazaŭ ili ĉiuj kune faris elanon, penante transsalti barieron, — kaj ne povis...
— Ĉar ilia kredo estas malvera! — interrompis li min. — Ili deziris kredi sian mision, sed ne sukcesis. Ne eblas kredi nur tial, ke vi tion deziras!
— Tamen al aliaj povas fortuni pli, — grumblis mi. — Ne al buĉistoj, kompreneble. Sed povas esti homoj, vere konvinkitaj, ke, farante murdon, ili faras bonon. Kiel en la mezepoko, kiam oni forbruligadis la korpon, por savi la animon. Unuvorte, trompo jam ne estos trompo, se la kredo iĝos vera...
— La mezepokon ne eblas renaski per sola deziro, eĉ plej pasia, — kontraŭis Tahalat. — Mi diros al vi pli: furiozeco de tiaj penoj malkovras ilian kaŝkaŭzon — en ĝi ne estas eĉ grajno da sankteco! Per falsa rito de oferado estas pli facile trompi homojn, ol lertonojn...
— Tio estas ĝuste tio, kion ne sonĝis niaj saĝuloj, — rimarkis mi. — Logika poleno, distinganta kredon disde nekredo. Sed kiel?
— Tio nur ŝajnas nekomprenebla enigmo. Lertonoj tute ne taksas sincerecon de kredo. Ili simple reagas al simptomoj de agreso kaj ne agas, se tiuj ne estas. Ne ĉiu kredo ekskludas agresemon. Kio povas estas pli agresema, ol fanatikeco? Tial ĝi ne dormigos ilian atenton. Agresemon ekskludas strebo al bono, sed ĝi, siavice, ekskludas murdon. Certe, ne ĉiam estis tiel, sen en la pasintecon ne eblas reveni.
— Mi ne ĵurus! — kontraŭis mi. — Speciale kiam jam estas konata la necesa formulo: fiksitaj en la strukturo de materio ordonoj perdas forton, se la murdanto kredas je bono de sia ago. Krome, kredo kaj nekredo ne estas reciproke ekskluzivaj logikaj kategorioj. Oni povas kredi parte, de tempo al tempo, pli forte, malpli forte... kaj ie sur tiu vojo finfine transsalti la lertonan barieron...
La luzano ĵetis mornan rigardon al mi:
— Vere, tia sojlo ekzistas. Mi ne trompu vin. Sed ĝi estas pli alta, ol vi opinias. Multe pli alta. Tial oni sturmas ĝin vane...
Divenante, ke mi laciĝis — la konversacio daŭris preskaŭ tri horojn, — la direktoro jam ne insistis pri vizito de laboratorioj. Reen min akompanis lia silentema asistanto. Kiam ni ŝvebis super la urbo, mian atenton altiris granda makulo de verdaĵo, borderita per helmoj de brilantaj turoj; eksciinte, ke tio estas urba parko, mi petis veturigi min tien.
Dum ioma tempo mi vagadis sur aleoj, apenaŭ rimarkante ilin — el mia kapo ne povis foriri la interparolo kun Tahalat, — kaj finfine mi eksidis sur benkon; apude en sablokesto ludis infanoj. La benko estis ne tute ordinara, kun niĉoj por kruroj, kiujn la entianoj, eksidante, submetas sub sin. Sed la infanoj el malproksime aspektis tute kiel niaj, ili eĉ havis siteletojn, por fari kukojn el sablo. Kukojn estis faranta nur unu eta, eble trijaraĝa, knabino, sidanta kaŭre aparte de ĉiuj. La ceteraj ludis alie. Ili ĵetadis manplenojn da sablo, penante trafi en la okulojn de aliulo, kaj ridegis, kiam la sablo, reflektita per nevidebla blovo, ĉirkaŭŝutadis la ĵetinton mem.
El trans heĝo eliris etulo — ne pli aĝa, ol la ceteraj, — kaj ion ekparolis. Lin oni ne aŭskultis, tiam li komencis mokimiti la ludantojn, ĉiam pli krude, ĝis tute furiozigis ilin. Ili ĵetis sin al la arogantulo, sed, kvankam ili estis pli altaj kaj iris triope kontraŭ unu, li tute ne ektimis, kaj ne mirinde: la atakantoj nenion povis fari al li. Mi ne scias, kio rebatis iliajn batojn, sed tiu knabo, la malplej alta, trankvile staris inter la ofensivantaj al li, jam serioze koleraj infanoj; finfine ĉiuj kune ili renversis lin kaj komencis salti sur li. Sed la knabeto, ŝajne, iĝis glita, kiel glacio; vane penis ili teni unu la alian por ne fali, aŭ salti post elano. La infanaj krioj ĉesis; la infanoj silente komencis senvestiĝi, por venki la ofendinton nudaj. Du infanoj tenis lin, kaj la tria, farinte el laĉo maŝon, ĵetis ĝin sur la kolon de la viktimo kaj streĉis. Mi nevole ĵetiĝis, sed ne sukcesis ekstari, kiam la laĉo krevis. Tiam tiuj etuloj iĝis vere frenezaj. Komenciĝis tia tumulto, ke en la sablokesto leviĝis polva nubo. El ĝi ĉiuminute iu aperadis, por levi kuŝantajn apude fosileton aŭ rastileton, kaj kun levita mano ĵetadis sin al la neatingebla malamiko. Furiozo de la infanoj estis iĝanta malespero. Unu post la alia, forĵetante siajn ludajn instrumentojn, ili eliris el la sablokesto kaj eksidis sur gazono malproksime unu de la alia, mallevinte la kapojn. La etulo ekstaris, li ĵetadis al ili sablon, aliradis proksime, ridis pri ili — finfine unu el ili ekploris, ŝiris sian kostumeton kaj forkuris. La nerealiĝinta viktimo forpaŝis en alia direkto. La ceteraj longe kolektadis siajn aĵojn, poste ekkaŭris en la sablokesto kaj ion tie desegnadis. Finfine ankaŭ ili foriris. Mi ekstaris kaj trans la kapo de la knabineto, kiu plu senpasie renversadis siajn kuketojn, ĵetis rigardon al la desegnaĵo, lasita de la infanoj: mallerta konturo de figuro, distranĉita laŭlonge kaj transverse per profundaj batoj de fosileto.
Notoj:
Bacillus benzinogenes, Spirocheta oleopoetica —
benzingenera bacilo, olekreanta spiroketo (lat).
Vibrio Pelerinae —
pelerinaj vibrioj (lat).
[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |