[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

La ektoko

La vojo al la plej grandaj malkovroj iras tra absurdo. Kiel oni scias, la sola metodo ne maljuniĝi estas morti; per tia konkludo ordinare finiĝas serĉoj de eterna juneco. Por entianoj tiu fino iĝis komenco de senmorteco. Hieraŭ mi vidis filozofon, kiu maljuniĝos neniam, ĉar li jam dum tricent jaroj estas kadavro. Kaj mi ne nur vidis, sed eĉ konversaciis kun li dum pli ol horo. Kun li mem, ne kun lia maŝina kopio aŭ ia alia sozio. Tio estis Aniks, kiu antaŭ tricent sesdek jaroj ricevis de la lasta el Ksiksar-oj titolon de Krona Saĝulo, kaj sekve, memoras ankoraŭ la tempojn de la imperio. Sur Diĥtonio mi aŭdis iam pruvon de neatingebleco de eterna vivo sen grandegaj prizorgantaj maŝinoj kaj vidis tiujn maŝinojn, ampleksan aparataron, en kies sino la senmortigato trenas sian vivon de vera paralizulo. Diĥtoniano Berdegar pruvis, ke ĝuste tiom da aparataro necesas, por enmetadi reen en la organismon la informon, perdatan dum maljuniĝado. Entianoj evidentiĝis pli inĝeniaj, ol diĥtonianoj. Ili ne malkonfirmis la pruvojn de Berdegar, ja tio estas neebla. Ili agis alie: faris ĉirkaŭiran manovron kaj atingis senmortecon per morto.

Mi devas klarigi tion pli detale. La tasko ŝajnas absurda: tiun, kiu deziras ekzisti eterne, oni devas mortigi. La tuta afero estas en tio, kiel okazas tiu mortigo. En la organismon oni enkondukas lertonojn, programitajn tiel, ke ili penetras en ĉiujn histojn, irante laŭ la molekulaj procezoj de la vivo. Tiuj lertonoj estas konstruitaj el subatomaj partikloj, do ili estas malpli grandaj ol la plej malgrandaj virusoj. Ili ne estas observeblaj eĉ ĉe plej forta pligrandigo. Iom post iom ili «algluiĝas» al ĉelnukleoj kaj plenigas ilin. Ili estas tiel malgrandaj, ke la organismo ne rimarkas ilin kaj ne ŝaltas sian sistemon de defendo. En la komenca stadio de ektokigo tiuj lertonoj ankoraŭ ne laboras, sed nur lernas sian estontan laboron, kvazaŭ legante ĉiujn informajn fenomenojn, el kiuj konsistas la vivo. Ili ne malutilas la histojn, restante ties pasivaj ombroj, — kvazaŭ spektanto, kiu memvole eliris sur la scenejon kaj kopias ĉiujn moviĝojn de pantomimo. Aspekte en la organismo nenio ŝanĝiĝas, ĝis la saturiĝintaj per informo lertonoj komencas preni al si funkciojn de vivaj eroj de la protoplasmo. Energion, necesan por tio, ili ĉerpas el atomnukleaj reakcioj, nomataj kvietaj. Tamen tiuj reakcioj poiomete mortigas la organismon.

La ektokigato tion ne sentas. Li moviĝas, pensas kaj agas same kiel antaŭe, li povas manĝi kaj trinki, sed post ioma tempo, mezurata per jaroj, li jam ne bezonas nutron. Lia korpo iom post iom mortas; sedimentiĝintaj en ĝi trilionoj da lertonoj organiziĝis en nevideblan subatoman skeleton, kiu tute ne bezonas interŝanĝon per viva materio. Ĝuste tio estas ektoko, alivorte kadavro, malkomponiĝanta tute nerimarkeble, paŝon post paŝo. Lia antaŭa karno iom post iom malaperas kune kun elĵetaĵoj de la organismo, sed li pri tio ne scias, ĉar, foririnte el la vivo, li plu ekzistas. Kvazaŭ se malnovan vaporan maŝinon de Watt funkciigus elektromotoreto, kaŝita en la ŝafto de la inercirado, tiel ke krankojn kaj piŝtojn movas jam ne vaporo, sed elektra energio. Tia maŝino estos nur funkcianta maketo — kaj la samon eblas diri pri la korpo de ektoko. La entian terminon ni tradukas al la helena: «ektos» signifas «ekstera», ja senmorteco ĉi tie venas el ekstere. Specialistoj nomas substituitan korpon pseŭdomorfozo: la malvivaj logikaj sistemoj, lertonoj, anstataŭas la vivan protoplasmon. La organismo, remburita interne, kiel ĉifonfiguro, konservas sian aspekton, formon kaj funkcion, tamen — jen vere kruela ironio! — la surogata materialo estas pli longviva kaj efika, ol la natura. Dum ioma tempo ambaŭ sistemoj — la organika kaj la lertona — agas paralele, sed la malviva iom post iom neniigas la vivan, kaj la ĉefa problemo de ektoteĥniko estis sukcesa sinkronigo de la rampanta morto kaj de la same rampanta pseŭdomorfozigo. Tio, kaj nur tio, ŝajnis komence nerealigebla. Por sukceso oni devis pagi per hekatomboj da laboratoriaj animaloj. Kiam metabolo komencas ŝiriĝi, kiel putriĝinta tolo, ĉiujn funkciojn de la viva materio jam sukcesis preni al si la lertonizita portanto, kaj la korpo kun flagretantaj en ĝi restaĵoj de vivo nun estas ne pli ol malplena ŝelo, preskaŭ tute seninternaĵa pupo, postiĉo, sub kiu sensone pulsas la energia skeleto de lertonoj.

La ektokigato ne povas juniĝi: ja lertonoj ricevas de la korpo nur tiun informon, kiu estis en ĝi en la momento de ilia invado. Oni devas vivi la pseŭdovivon en la aĝo, en kiu estis lertonizita la korpo. Tial la plej bonajn rezultojn donas ektokigo en juneco. Cent jarojn post ĝia komenco la homo estas biologie mortinta. En lia organismo jam ne estas eĉ spuro de muskoloj aŭ nervoj. Restis iliaj senriproĉaj anstataŭaĵoj, kaj ili mem estis plene pseŭdomorfozigitaj — substituitaj de lertonoj, iĝinte nutra substrato de senmorteco. Do oni devas vere morti, por ĝin ricevi. Post proksimume ducent jaroj iomete ŝanĝiĝas la ekstera aspekto, sed, kiel oni asertas, rimarki tion kapablas nur specialisto. Nun jam nenio restis de aŭtonomio de la vivaj procezoj. Ĉiuj organoj de la korpo funkcias kiel la vapora maŝino, nerimarkeble movata de elektro, do, substituita. La okuloj povas provizore malklariĝi: ĉi tie la pseŭdomorfoza sinkronigo fojfoje misas, sed ankaŭ ili baldaŭ ricevas firman diafanecon de vitro. La haŭto iom post iom malheliĝas, ĉar lertonoj en procezo de nukleaj transformoj eligas jonojn de pezaj metaloj. Tiu metala brileto aperas post ĉirkaŭ tricent jaroj. Oni opinias, ke neniaj aliaj flankaj efikoj ekzistas dum almenaŭ kvin mil jaroj. La sango plu fluas en la vejnoj, sed tio estas nur senutila ruĝa likvaĵo, kiu ne portas en si oksigenon, — io simila al kutima dekoracio. Se la koro haltus (kvankam halti ĝi ne povas, same kiel substituita vapormaŝino), ektoko plu pensus kaj moviĝus, ja lia koro estas imitaĵo. Ĝi, tamen, devas funkcii plu: sento de obtuza silento kaj vakuo en la brusto povus kaŭzi maltrankvilon. Do, ĉiuj signoj de la vivo konserviĝas plene — krom ĝi mem. Biologie tio estas kadavro, kiu ĝuste tial timas nek vakuon, nek malsanigajn bakteriojn, nek mortigan malvarmegon. Lertonoj en procezoj de nukleaj transformoj eligas varmon, dozatan tiel, ke temperaturo de la korpo de ektoko ne diferencu de la temperaturo de viva korpo. Sed la aspekto konserviĝas nur tiom, kiom tio necesas por normala farto. La internaĵo de la ektoka kranio estas malvarma, ĉar la lertonizita cerbo pli bone funkcias ĉe malaltaj temperaturoj.

Kiam komenciĝis amasa ektokigado, esploristoj konstatis ĝian egan fiziologian fidindecon kaj samtempe — danĝerajn psikajn konsekvencojn en formo de ĉiaspecaj neŭrozoj kaj eĉ frenezo, ĉar oni ne povas devigi senmortigitojn forgesi pri la prezo, kiun ili devis pagi. Ektoko ne kapablas reproduktiĝi. Kiu scias, eble, ankaŭ tion oni sukcesus atingi, sed por kio serĉi teĥnikajn solvojn, se malvivuloj tutegale generus malvivulojn. Ektoko per nenio aŭ preskaŭ per nenio diferencas de vivulo, sed li scias, ke li estas malviva. Li spiras, sed liaj pulmoj ŝvelas kiel senutila balgo. Dormon li same ne bezonas. Li pensas pli rapide kaj pli bone ol tiuj, kiuj havas varman, provizatan de sango cerbon. En spirita senco li restas la sama estaĵo, kiel antaŭe: la cerbaj strukturoj, kreantaj personecon, ne nur ne ŝanĝiĝis, sed eĉ plifirmiĝis. Ne vivante, li povas nek maljuniĝi, nek morti. Li ne malsanas kaj ne sentas doloron. Oni ne povas nomi lin androido aŭ roboto, ja li ĝis la lasta osto, ĝis la lasta ĉelo estas sama, kiel antaŭ la ektokigo. Tio, ke li ne estas sama, estas trovebla nur per biopsio kaj elektrona mikroskopo, en kiu videblas la plej subtila atoma strukturo de lia organismo. Temas, sekve, pri falsaĵo, kiu estas en multaj rilatoj pli perfekta, ol la originalo, ĉar ĝi estas pli fidinda kaj longviva, ol tiu. Tiela estis ĉe la aŭroro de la lertona epoko ties grandega triumfo. Dekoj da miloj soifis tiun senmortecon, — sed evidentiĝis, ke ili ne povas elteni ĝin. Kiel rimarkis Irrks, unu el la kreintoj de ektoteĥniko, necesis, verŝajne, naskiĝi malviva, por «elteni» esti ektoko. (Kvankam ektologoj opiniis, — kiel evidentiĝis, erare, — ke psikologiaj malfacilaĵoj de ektokigo mildiĝas pro tio, ke la ektokigato mortas ne en unu momento, sed dum longaj jaroj, iom post iom, rimarkeble nek por si mem, nek por la ĉirkaŭantoj). Tio estis fino de la entiaj revoj pri senmorteco. Nenia alia metodo, oni klarigis al mi, povas egali ektoteĥnikon — neniu donas tiom evidentan kaj senduban garantion de eterna ekzistado. Tiu, kiun oni revivigis el cindro, estos jam alia estaĵo, eble, simila al la mortinto kiel du akvogutoj inter si, sed tamen iu alia — kiel sozio. Ĉar ĉe la limo inter morto kaj reviviĝo aperas ekzistadaj paradoksoj, kiujn ne eblas superi, tio estas solvi: KIU, propre, malfermas la okulojn kiel revivigito — ĉu TIU SAMA aŭ nur TIA SAMA homo. Male, ektoteĥniko, estante malrapidema metodo, garantias kontinuecon de ekzistado per evidenta maniero. Tio, ke neniu kapablas elteni konsekvencojn de la tiom elstara atingo, estas tute alia afero — kaj teĥnika perfekteco ne kapablas helpi en tio.

«Malakcepto de senmorteco» okazas diverse, sed la ĉefaj simptomoj estas similaj: abomeno al la propra korpo, faŭkanta spirita vakuo, timo kaj malespero, kreskanta al manio de sinmortigo. Aldonendas ankaŭ, ke la socio ne plifaciligadis la vivon de la ektokigitoj, montrante en rilatoj kun ili siaspecan malestimon, miksitan kun envio. Pri tio, kial nur sola Aniks, eksa imperiestra filozofo, ne rezignis tian ekziston, mi aŭdis multajn kontraŭdirajn versiojn. Kvazaŭe li mem foje nomis sin eterna atestanto de la pasanta mondo, sed tio, ŝajne, estas nur unu el la duonlegendaj historioj, ligitaj kun lia nomo. Sciencajn okupiĝojn li forlasis antaŭ pli ol cent jaroj. Kaj li neniun akceptas: jam neniu el liaj disĉiploj estas viva. Oni diras, necesas mem iĝi ektoko, por senti guston kaj pezon de tia ekzisto. La luzanaj historiistoj per ĉiuj fortoj penas ĉirkaŭiri la ektoteĥnikan stadion de sia civilizo. Ŝajnas, por ili tio estas epizodo same ĝena kaj prisilentata pro samaj konsideroj, kiel la pereo de Klivio. Kvazaŭ se kaj tie kaj ĉi tie okazis io, ĉiurilate hontinda, jam ne korektebla, nek forstrekebla el la memoro.

Aniks loĝas en negranda unuetaĝa eksterurba domo kun ĝardeno, kovriĝinta per trudherbo kaj kampaj floroj. Li mem deziris renkontiĝon kun mi, kaj tio estis, kiel oni certigis min, rara distingo. En la junaj jaroj, tio estas ankoraŭ en la epoko de la imperio, li publikigis sian ĉefan verkon, aperintan sub influo de la Instruo pri Tri Mondoj, tiu fundamento de la entia penso. En lia trakto la Instruo estis reduktita. Aniks venis al konkludo, ke eblas nur du specoj de mondoj. Mondo aŭ estas lojala al siaj loĝantoj, aŭ mallojala. Lojala mondo estas mondo, en kiu ne ekzistas nepercepteblaj ecoj kaj neatingeblaj lokoj. Tio estas mondo sen nesolveblaj enigmoj kaj eternaj misteroj, mondo, absolute travidebla por ekkonanta racio. Kaj mallojalan mondon ekkoni ĝisfine ne eblas. Ĝi estas neperceptebla kaj neelĉerpebla. Ĝuste tia estas nia mondo. Aniks komparis ĝin en sia ĉefa verko kun puto, kies amplekso estas limigita kaj finhava, sed el kiu eblas ĉerpi akvon senfine. La Universo estas ĝuste tia: finhava kaj neelĉerpebla. Post ducent jaroj, jam estante ektoko, li enkondukis en sian instruon korekton, unuavide negrandan. Li konservis la antaŭan klasifikon de mondoj, tamen agnoskis, ke nur mondon, kiun li antaŭe nomis mallojala, oni povas opinii favora. Nur tia mondo eterne defias la racion, kaj la racio pli ŝatas vojon, ol la vojfinon, ekkonon — pli, ol la finan formulon, kaj la fina venko por ĝi signifus finan malvenkon. Kion farus la racio, ekkoninta «ĉion»? Tial Aniks ŝanĝis la signumon de lojaleco kaj mallojaleco en sia tipologio de mondoj. Jen kion mi sciis, kiam mi transpaŝis la sojlon de lia domo.

Kikeriks, mia akompananto, en la domon ne eniris. Eble, Aniks deziris renkontiĝon malpublikan, mi ne scias. Mi pri tio ne demandis. Li sidis sur ligna verando, en radioj de la suno, neordinare hela por la nordaj regionoj de Luzanio, kaj rigardis, kiel mi iras al li inter altaj vicoj de arbustoj, kovritaj per lanugo de jam velkantaj floroj. Li sidis ĉe malalta ligna tablo, sur tia stranga por miaj okuloj seĝo, konstruita tiel, ke oni povu submeti sub sin la krurojn laŭ la entia maniero, kaj similis pli al giganta grandkapa bufo, ol al kalva birdo. Lia vizaĝo, firma, reliefa, grandega, kun larĝe sidantaj okuloj kaj naztruoj, havis koloron de mahagono kun malbrile blua nuanco. Sub lia blanka mantilo, aŭ, eble, monaĥa froko estis divenebla potenca skeleto; siajn grandajn malhelajn manojn li metis sur la tablon kaj rigardis al mi senmove, ne palpebrumante per siaj okuloj, flavaj, kiel ĉe kolera kato. Ekvidinte lin, mi tuj ekkredis, ke li aĝas preskaŭ kvarcent jarojn. Kvankam mi ne rimarkis ĉe li eĉ unu falton, kaj lia voĉo sonis forte, estis en li io terurante maljuna. Ne laco, pli verŝajne pacienco — pacienco ne de homo, sed de ŝtono. Aŭ, eble, indiferenteco. Kvazaŭ li jam ĉion vidis kaj nenio povis mirigi lin, nek interesi.

— Saluton, veninto el la Tero, — diris li, kiam mi surpaŝis sur knarantajn lignajn ŝtupojn de la verando. — Mi aŭdis pri ĝi antaŭlonge. Eksidu. Mi havas tabureton por homoj...

Kaj vere, la tabureto, kiun li almontris por mi, estis de la tera speco. Mi eksidis, ne sciante, kion mi diru. Oni min certigis, ke li foriris el la vivo, sed, eble, tio estas nur terminologia demando?

— Vi similas al ni, — diris li. — Vi iras laŭ la sama vojo, kiel ni, kaj, verŝajne, venos samtien.

Li rigardis en la ĝardenon. La suno lumis rekte al liaj grandaj flavaj pupiloj, sed, ŝajne, ne estis blindiganta lin. Tra la blanketa lanugo sur la kapo videblis la haŭto, malhela ĝis blueco.

— Unue mi respondos la demandon, kiun vi deziras fari al mi. Kial neniu kuraĝas al ektokigo? Jen la respondo. Tial, ke mortemuloj ne bezonas senmortecon. Ekzistado, purigita de ĉiuj danĝeroj, perdas ajnan valoron. Kutime oni nomas tion morta enuo. Ĉi-okaze la sobra prudento trafis ĝuste.

— Kaj vi? — demandis mi mallaŭte.

— Mi ne enuas, — respondis li, plu rigardante en la ĝardenon preter mia vizaĝo. — Pri kio vi ankoraŭ deziras demandi min?

— Pri Nigra Klivio. Vi devas ĝin memori.

— Mi memoras.

— Kio estis Ka-Undrio?

Li turnis al mi sian grandan kapon sur la ĝibetaj ŝultroj.

— Do, ankaŭ vi serĉas misteron en ĝi? Mi devas vin elrevigi. Sur ajna loĝata planedo aperas multaj kulturoj, kaj venkas tiu, kiu la unua ekposedas materian povon kaj universalan ideon. Nur sola povo aŭ nur sola ideo ne sufiĉas. Ili devas aperi kune, kiel du aspektoj de la samo. Tiurilate la Tero ne diferencas de Entio. La venkinta ideo pri sia sukceso ŝuldas ne al militaj konkeroj, sed al bonoj, kiujn ĝi promesas. Sed eĉ plenumitaj promesoj elrevigas, ja historio ne povas halti, nek en la ora epoko, nek en la nigra, kaj la venkinta ideo, strebanta al tiu ĉi mondo aŭ al alia, kondukas ne tien, kiel ĝi almontras. Aspekte la kurdlanda kaj la luzana ideologioj estas absolute kontraŭaj, sed ilia esenco estas sama. Temas pri ĝuo de bonoj de iu sociordo sen akompanantaj ĝin malbonoj. Kaj tie, kaj ĉi tie liberon oni strebas pacigi kun mallibero ne per interna laboro de spirito, sed per ekstera forto. Ĉe tia rigardo al la aferoj vi vidos, ke inter ni kaj ili ne estas esenca diferenco. Politmobilo estas solvo de la dilemo, diferencanta de la lertonsfero per metodo, sed ne per celo. Niaj malliberejoj estas pli komfortaj, ol la kurdlandaj kaj ne tiom rimarkeblaj, tamen ni estas samaj prizonuloj, kiel ili. Kaj ĉi tie, kaj tie limigoj estas truditaj el ekstere. Tia aliro al ĉiuj fenomenoj estis karaktera por ni ekde la plej antikvaj tempoj. Mi nomas ĝin ektotropa. Vi sur la Tero nomas ĝin instrumenta. El vidpunkto de la antaŭaj generacioj ĉiu sekvanta stadio de civilizo estas aŭ koŝmaro, aŭ, por optimistoj, paradizo. Sed vidita el ekstere, ekzemple, per viaj okuloj sur Entio, ĝi ŝajnas simple frenezo, mirinde kruela en sia strebo realiĝi ĝis la fino. Ĉu vere?

Li faris paŭzon, sed mi silentis, kaj li ekparolis ree:

— Apartaj stadioj de teĥnologio estas kiel flosantaj glacipecoj, kaj la socio de la planedo moviĝas antaŭen, saltante de unu el ĝi sur alian. Kiom granda estos distanco inter najbaraj glacipecoj, kaj sekve, ĉu sukcesos la sekva salto aŭ ĝi finiĝos en akvo, dependas de la kosma loterio — tiu, kiu modlas planedojn. Katastrofo ĉiam ĉeestas en la sfero de la ebla. Sed se la sorto permesas al ni transsaltadi ĉiam plu kaj plu de glacipeco sur glacipecon, tio ne signifas, ke finfine ni eliros sur firmaĵon. Vi, eble, ne scias, ke la etikosfero estis por ni plie pajlero, je kiu penas teni sin dronanto, ol miraĝo de perfekteco. Bonfarto stultigas, ĝi naskas perforton, sekvantan el malespero, — primitivecon de mizero anstataŭas primitiveco de senbrideco. Ni ne havis alian vojon. Iam ankaŭ vi konvinkiĝos pri tio, se la glacipecoj sub viaj piedoj ne disiros pli frue. Kompreneble, tio ne signifas, ke vi eniros en etikosferon; alternativaj ektotropaj solvoj estas nemalmultaj, sed diferencas ili unu de la alia ne pli, ol la luzana de la kurdlanda. Tute malfermita socio finfine devas iĝi senforma kaĉo; tiu tute fermita — same, kaj inter ili ne ekzistas stato de stabila ekvilibro. Tial estas ne mirinde, ke la eternon ni same prenis per sturmo el ekstere. Vi demandis pri Ka-Undrio. Neniu scias, kio estis ĝi por la klivianoj. Kiel brankojn de fiŝo oni ne povas klarigi ekster la akvo, tiel ankaŭ nocion ne eblas klarigi ekster la kulturo, kiu naskis ĝin. Mi opinias, ke Ka-Undrio estis ankoraŭ unu rimedo de kombino de libero kun mallibero. Mi ne scias kia ĝuste, sed mi ne pensas, ke detaloj de la solvo gravas: absolute bonaj solvoj ne ekzistas. La klivianoj ne tiom forte diferencis de la ceteraj entianoj. Se vi komprenis — aŭ ne komprenis, — demandu plu.

— Kiel vi murdis ilin? — demandis mi. — Ĉu estas vero, ke preskaŭ neniu sciis pri la milito? Viaj fontoj diras pri tio malsame...

— Niaj fontoj mensogas, — respondis la granda maljunulo. Li plu senmove rigardis al la ĝardeno, prilumita de la suno. — Sed mensogas ne tie, kie vi vidas mensogon. Historiistoj plu ne povas decidi, kio estis tio — ĉu preventa aŭ responda bato. Kaj per kia armilo ĝi estis farita — ĉu per biologia aŭ ia alia. Kvazaŭ tio tiom gravas. Gravas tio, ke la ektokigo aperis kiel rimedo de neniigo. Nur poste ĉe la lertonistoj falis vualo de la okuloj, kaj ili trovis, ke mortigo kapablas daŭrigi vivon. Tute ne tion ili deziris. La lertonoj de la unua generacio estis ilo de ektocido.

— Do, la lertonoj aperis kiel armilo?

— Jes. Ili mortigadis iom post iom, nerimarkeble kaj nereturneble. Iam komenciĝintan procezon de ektokigo eblas nek returni, nek interrompi. Lertonoj, dissemitaj super Klivio, murdis ĝin dum iomaj kelkaj jaroj.

— Kaj la glaciejo? Ĉu estas vero, ke...

— La glaciiĝo de la Nordo venis poste. Mi ne esploris detalojn de milita historio kaj ne scias, kiel aperis glaciiĝo de la tuta kontinento. Sed mi ne pensas, ke pro pura hazardo. Se vi deziras scii pli multe, direktu vin al la pentantoj. Ĉu vi scias, kiuj ili estas?

— Jes. Ordeno, rememoranta la sorton de Klivio.

— Ne tute tiel. Ĉio ĉi estas pli komplika. Sed vi iru al ili. Tio estas nemalbona konsilo, kvankam vi ekscios ne tion, kion vi deziras ekscii.

— Ĉu vi pensas, ke mi sukcesos?

— Mi pensas, ke neniu malhelpos al vi en tio. Ĉiuokaze, vi povas provi. Ĉu vi deziras demandi ankoraŭ pri io?

— Diru, kial vi deziris renkontiĝon kun mi, se vi mem pri nenio demandas?

— Mi deziris vidi homon, — diris Aniks.



[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]