Kvazaŭ ĵus vekiĝinte, la poeto viŝis la vizaĝon per la mano kaj rimarkis, ke ĉe la Patriarĥa jam vesperas.
La akvo nigriĝis kaj sur ĝi jam estis glitanta malpeza boato, oni aŭdis plaŭdon de remilo kaj ridon de civitanino en la boato. Publiko aperis sur la benkoj de la aleoj — pli ĝuste, en la tri aliaj lateroj de la kvadrato, escepte tiun kie sidis niaj interparolantoj.
La ĉielo super Moskvo iel senkoloriĝis, en la alto tute klare videblis la plena luno, kvankam pale blanka, ankoraŭ ne ora. Oni spiris multe pli facile kaj la voĉoj sub la tilioj sonis pli milde, vesperece.
«Kiel do povis okazi, ke mi ne rimarkis lin plekti tutan novelon?», mirigite pensis Senhejmulo. «Ja estas jam vespero! Cetere, eble ne li rakontis ĉi ĉion sed mi endormiĝis kaj mem ĝin sonĝis, ĉu?»
Tamen estas pli verŝajna, ke rakontis la profesoro, ĉar alie necesus akcepti, ke la samon sonĝis ankaŭ Berlioz, kiu diris, atente rigardante la vizaĝon de la alilandano:
— Via rakonto, profesoro, estas tre interesa, kvankam ĝi tute malakordas kun la Evangelioj.
— Mi petas pardonon, — kun indulgema rideto respondis la profesoro, — ja vi devas scii pli bone ol iu ajn, ke absolute nenio el la skribita en la Evangelioj iam okazis, kaj se ni komencos referenci la Evangeliojn kiel historian fonton … — li denove ridetis kaj Berlioz konfuziĝis, ĉar ĝuste tion li mem diris al Senhejmulo kiam ili iris laŭ la Malgranda Bronnaja strato al la ĝardenplaco.
— Vi pravas, — diris la redaktoro. — Tamen mi timas, ke neniu povas certigi, ke tio, kion vi rakontis, fakte okazis.
— Ho, tamen! Iu povas certigi kion! — en misa rusa lingvo tre memfide respondis la profesoro kaj subite li kun mistera mieno geste invitis la amikojn proksimiĝi.
De ambaŭ flankoj ili sin klinis al li, kaj li diris, denove en la bona rusa, sen la misprononco kiu pro nesciata kialo jen aŭdiĝis, jen malaperis:
— Fakte … — la profesoro timeme rigardis ĉirkaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon ĝis la flustro, — fakte mi mem ĉeestis ĉion. Kaj sur la balkono kun Poncio Pilato, kaj en la ĝardeno kiam li interparolis kun Kajafo, kaj sur la podio — sed kaŝe, kvazaŭ inkognite, tial mi petas vin nepre teni ĉion en plej granda sekreto, ŝŝ!..
Ekestis silento kaj Berlioz paliĝis.
— Ĉu … ĉu vi jam longe estas en Moskvo? — li demandis per ŝanĝiĝinta voĉo.
— Mi ĵus venis en Moskvon, — perplekse respondis la profesoro, kaj nur ĉi tiam la amikoj rigardis lin pli atente en la okulojn kaj vidis, ke la maldekstra, la verda, estas tute freneza, dum la dekstra estas senesprima, nigra, malviva.
«Nun ĉio klaras!» pensis Berlioz ekscitite, «tute simple, venis freneza germano, aŭ eble li ĵus freneziĝis ĉe la Patriarĥa. Bela historio!»
Jes, tio klarigis ĉion: la strangegan matenmanĝon ĉe la forpasinta filozofo Kantio, la idiotajn parolojn pri la oleo kaj Anjo, la antaŭdirojn pri la fortranĉota kapo kaj la reston — la profesoro estis mense malsana.
Berlioz tuj komprenis, kio estas farenda. Sin retroĵetinte sur la benk'apogilon li palpebrumis al Senhejmulo malantaŭ la dorso de la profesoro kvazaŭ dirante: «Ne spitu lin!» — sed la konsternita poeto ne komprenis liajn signojn.
— Jes, jes, certe, jes, — ekscitite parolis Berlioz, — finfine ĉio ĉi estas ebla! Nu tute ebla, kaj Poncio Pilato, kaj la balkono, kaj la resto … Ĉu vi venis sola aŭ kun via edzino?
— Sola, sola, mi ĉiam estas sola, — amare respondis la profesoro.
— Do, kie estas viaj pakaĵoj, profesoro, — mielvoĉe demandis Berlioz, — ĉu en Métropole? Kie vi enhoteliĝis?
— Ĉu mi? Nenie, — respondis la freneza germano, pelante sur la lageto la angoran kaj sovaĝan rigardon de sia verda okulo.
— Kiel do? Sed kie vi loĝos?
— En via loĝejo, — kun subita impertinenteco respondis la frenezulo kaj palpebrumis.
— Mi … mi tre ĝojas, — ekbalbutis Berlioz, — sed vidu, en mia loĝejo estos al vi malkomforte … Dum en Métropole estas ravaj numeroj, ĝi estas bonega hotelo.
— Kaj la diablo, ĉu ankaŭ la diablo ne estas? — subite la profesoro gaje demandis Senhejmulon.
— Ankaŭ …
— Ne kontraŭdiru! — senvoĉe, nur per la lipoj flustris Berlioz, sin ĵetinte malantaŭ la dorson de la profesoro kaj terure grimacante.
— Ne estas ja ia ajn diablo! — maltrafe ekkriis Ivano Nikolaiĉ, tute malspritigite de ĉiuj ĉi sensencaĵoj. — Tie sufiĉus nenia pacienco! Vi ĉesu frenezumi!
Ĉi tiam la malsanulo ekridegis tiel, ke el la tilio super la sidantoj elflugis pasero.
— Nu, jen kio ĉe vi estas vere amuza, — eligis la profesoro skuate de la ridego, — oni demandu vin pri io ajn, ĝi nepre mankas! — Abrupte li ĉesis ridi kaj — la fenomeno kutima ĉe mensa malsano — de la ridego li pasis al la alia ekstremo, incitiĝinte li malmilde krietis: — Ĉu tamen ne estas?
— Trankviliĝu, profesoro, trankviliĝu, — murmuradis Berlioz klopodante ne spiti la malsanulon. — Bonvolu resti ĉi tie kun kamarado Senhejmulo, mi nur telefonos tre rapide de la strat'angulo kaj poste ni vin kondukos kien ajn vi volos. Ja vi ne konas la urbon …
La planon de Berlioz endas taksi ĝusta: necesis tuj kuri al la plej proksima telefonbudo kaj sciigi al la Alilandanburoo ke jen, en la ĝardenplaco de la Patriarĥa lageto sidas veninta el eksterlando konsilisto en evidente malnormala stato. Do, oni faru ion, ja okazas ia malagrabla misaĵo.
— Do, vi volas telefoni … Nu, telefonu, — malgaje konsentis la malsanulo, kaj kun subita pasio li aldonis: — Tamen adiaŭante mi vin petegas, kredu almenaŭ je tio, ke la diablo ekzistas! Pri io plia mi eĉ ne parolas. Sciu, ke pri tio estas sepa pruvo, la plej certa! Kaj ĝi tuj iĝos al vi prezentita.
— Bone, bone, — diradis Berlioz per false dolĉeta voĉo. Li palpebrumis al la ĉagrenita poeto, kiun neniel ĝojigis la neceso gardi la frenezan germanon, kaj impetis al tiu elirejo de la ĝardeno, kiu estas ĉe la angulo de la Malgranda Bronnaja kaj Jermolajevskij-strateto.
Nu, la profesoro tuj resereniĝis kaj kvazaŭ resaniĝis.
— Miĥaelo Aleksandroviĉ! — li postkriis al Berlioz.
Tiu skuiĝetis kaj sin returnis, sed lin tuj trankviligis la penso ke ankaŭ lian nomon la profesoro povis trovi en gazetoj. La profesoro metis la manojn voĉtube antaŭ la buŝo kaj kriis:
— Ĉu mi tuj sendigu telegramon al via onklo en Kievon?
Berlioz denove miregis. Kial la frenezulo scias, ke li havas onklon en Kievo? Tutcerte, nenia gazeto raportis tion. Ah ha, ĉu Senhejmulo tamen estus prava? La dokumentoj ja povas esti falsaj … Aĥ, kia stranga ulo! Telefoni, telefoni, tuj telefoni! Oni rapide lin klarigos.
Sen atendi daŭrigon Berlioz kuris pluen.
Tuj ĉe la elirejo al la Malgranda Bronnaja renkonte al la redaktoro ekstaris ĝuste tiu civitano kiu antaŭe, en la suna lumo, modliĝis el la grasa varmego. Tamen nun li estis ne aera sed ordinara, karna, kaj en la komenciĝanta krepusko Berlioz klare vidis, ke liaj lipharoj tre similas kokinajn plumojn, ke liaj malgrandaj okuloj estas ironiaj kaj ebrietaj, ke lia kvadratita pantalono estas tirita tiom alte ke videblas la malpuraj blankaj ŝtrumpetoj.
Berlioz eĉ paŝetis malantaŭen, sed li tuj sin trankviligis per la penso, ke tio estas banala koincido kaj ke nun mankas tempo por okupi sin pri tio.
— Ĉu turnokrucon vi serĉas, civitano? — per fendita tenoro demandis la individuo, — ĉi tien bonvolu! Iru rekte kaj vi venos ĝuste kien vi volas. Verdire, la indiko plene valoras kvaronlitron … resobrigan drinkon por eksa kapelestro! — la kvadratita larĝasvinge demetis sian ĵokean kaskedon.
Sen atenti la almozpetan histrionadon de la kapelestro, Berlioz kuris al la turnokruco kaj metis sur ĝin la manon. Ĝin turninte li estis paŝonta sur la relvojon, kiam en lian vizaĝon ŝprucis ruĝa kaj blanka lumo: sur la vitra kesto ekhelis la skribaĵo «Atentu tramon!»
Senprokraste aperis la tramo mem, sin turnante de Jermolajevskij al la Malgranda Bronnaja laŭ la nova linio. Pasinte la turnon kaj havante antaŭ si rektan vojon, la tramo subite eklumis de interne kaj plirapidiĝis.
La singardema redaktoro, kvankam li staris sekure, tamen volis reiri malantaŭ la baron, remetis la manon sur la turnilo kaj faris paŝon reen. Sed lia mano glitis for, lia piedo nehaltigeble, kvazaŭ sur glacio, ŝoviĝis sur la pavimŝtonoj deklivantaj malsupren al la reloj, la alia gambo saltis en la aeron kaj Berlioz trafis sur la trakon.
Penante kapti apogon li falis dorsen, lia nuko neforte puŝiĝis kontraŭ la pavimo. Li ankoraŭ havis la tempon vidi en la alto — sed ĉu dekstre aŭ maldekstre, tion li jam ne komprenis — la orizitan lunon. Li ankoraŭ sukcesis sin turni sur la flankon, per despera movo tirante la gambojn al la ventro; sin turninte li ekvidis nehaltigeble impeti sur lin la absolute blankan pro teruro vizaĝon de la tramkondukistino kaj ŝian skarlatan kaptuketon. Berlioz ne kriis, sed ĉirkaŭ li la tuta strato ŝrikis per histeriaj inaj voĉoj. La kondukistino tiregis la elektran bremson, la vagono kliniĝis antaŭen, poste saltetis, krakante kaj tintante la vitroj ŝutiĝis el ĝiaj fenestroj. Ĉi tiam en la cerbo de Berlioz iu freneze ekkriis: «Ĉu ..?» Ankoraŭ unu fojon, la lastan fojon ekbrilis la luno, ĝi jam estis dispeciĝanta, poste iĝis mallume.
La tramo kovris Berliozon kaj sub la kradon de la Patriarĥa aleo, sur la pavumitan deklivon falis malhela ronda objekto. De la deklivo ĝi saltetante ruliĝis sur la pavimŝtonojn de la Malgranda Bronnaja strato.
Ĝi estis la fortranĉita kapo de Berlioz.
Bulgakov uzis simpligitan nomon {Ruse бюро иностранцев} anstataŭ la tiaman {Ruse Бюро обслуживания иностранцев, «Бюробин»}.
Tiun frazon oni povus rigardi germanaĵo {Germane Und er wird Ihnen sogleich präsentiert werden}, tamen ĝuste tia parolmaniero ŝajnas ideala solvo por la problemo de ata/ita: ĝi ebligas distingadi la aspektojn (-ita) kaj klare indiki, ke temas pri statŝanĝo (ekesti, iĝi). Zamenhof ĝin havis preta antaŭ siaj okuloj en la pola gramatiko, sed probable la suma premo de la lingvoj angla, franca, rusa igis lin malatenti la komencan aspekton ĉe la helpverbo esti; nu, la sekvinta polemiko montras, ke la pli logika pola dirmaniero tamen meritas konsideron.
Strateto kiu limis la Patriarĥan ĝardenplacon okcidente.
Ne maleblas aludo al rusa frazo, kiu estas proverba modelo de senkoheraĵo, galimatio:
En la legomĝardeno kreskas sambuko, dum en Kievo mi havas onklon.
Tiu parolmaniero, nun ne plu uzata, aludis enketon fare de la (sekreta) polico.
Pli evidente kokplumoj kiel diabla ornamaĵo aperos en ĉap. 18, proksimiĝante al [Faŭsto]:
Ĉagrenon por dispeli mi(versoj 1535-1541 de la germana originalo). — Ŝajna spado aperos en ĉap. 4.
Nobelo venas noblasenta,
En ruĝa vesto orbrodita,
Kun mantelet' pursilkteksita,
Sur la ĉapel' la koka plumo,
Zoninte longan, pintan spadon,
Kaj vin konsilas, por resumo,
Imiti mian vestportadon
Neniam en la indikitaj stratoj estis trama linio, kaj Bulgakov, kiu kelkajn jarojn loĝis apude, certe sciis tion.
despera {Neo} —
Ekstreme danĝera, senbrida, ekscititega (malespero povas rezultigi rezignacion aŭ desperon, t.e. senbridan pretecon fari ĉion ajn, sendepende je la danĝero). {Angle desperate, desperado} {Pole desperacki}.
Kutima kapvesto de komsomolanino.