Ja eĉ malpli ol ellitiĝi — ŝajnis al li, ke eĉ malfermi la okulojn li ne povas, ĉar apenaŭ li tion farus, tuj ekbrilegus fulmo kaj lia kapo rompiĝus en pecojn. En tiu kapo resonegis peza sonorilo, inter la okulgloboj kaj la fermitaj palpebroj flosis brunaj makuloj kun fajre verda bordero, kaj super ĉio li sentis naŭzon, kaj en la naŭzo ŝajnis implikita muziko de ia trudiĝema gramofono.
Li streĉis sian memoron, sed rememoriĝis nur unu afero, ke, probable hieraŭ kaj nesciate kie, li staris kun buŝtuko en la mano kaj provis kisi sinjorinon, promesante viziti ŝin je la sekva tago ĝuste je la dek dua horo. La sinjorino tion malakceptis, ŝi ripetadis: «Ne, ne, mi ne estos hejme!», sed Steĉjo persistis pri sia ideo: «Spit, mi venos!»
Kiu estis la sinjorino, kioma horo estis nun, de kioma tago kaj de kiu monato — ĉio ĉi senspure forviŝiĝis el lia konscio, kaj — la plej malbona afero — li ne povis kompreni, kie li estas. Li provis determini almenaŭ la lastan kaj por tio li pene disigis la kungluiĝintajn palpebrojn de la maldekstra okulo. En la duonlumo li vidis ion malhele brileti. Finfine Steĉjo rekonis la plenstaturan spegulon kaj komprenis, ke li kuŝas surdorse en sia lito, tio estas en la ekse juvelistvidvina lito, en la dormoĉambro. Ĉi tiam li sentis tian puŝegon en la kranio, ke li fermis la okulojn kaj ekĝemis.
Ni klarigu la diritan. Steĉjo Latronov, direktoro de la teatro Varieteo, rekonsciiĝis je tiu mateno en sia hejmo, en la apartamento kiun li okupis kun la forpasinto Berlioz, en granda ses'etaĝa domo kiu krampoforme etendiĝis laŭ la strato Sadovaja.
Endas diri, ke tiu apartamento n-ro 50 jam delonge havis la reputacion se ne tute malbonan, do almenaŭ strangan. Antaŭ du jaroj ĝi ankoraŭ apartenis al la vidvino de la juvelisto de Fougeré. Anna Francevna de Fougeré, estiminda kaj tre negocema sinjorino kvindekjara, tri ĉambrojn el la kvin ludonis al du loĝantoj: la familinomo de unu estis, se ni ne eraras, Belomut, tiu de la dua ne konserviĝis.
Nu, antaŭ du jaroj en la loĝejo komenciĝis neklarigeblaj fenomenoj: el ĝi senspure malaperis homoj.
En iu ripoztago la apartamenton vizitis miliciano, li elvenigis en la antaŭĉambron la duan loĝanton (kies familinomo perdiĝis) kaj diris, ke tiu estas petata por unu minuto veni al la miliciejo por tie ion subskribi. La loĝanto ordonis al Anfisa, la malnova kaj fidela mastrumistino de Anna Francevna, respondi al la eventualaj telefonvokoj ke li revenos post dek minutoj, kaj li foriris kun la ĝentila blankganta miliciano. Tamen ne nur post dek minutoj li ne revenis sed neniam ajn li revenis. La plej mirinda estis tio, ke, evidente, kun li malaperis ankaŭ la miliciano.
La pia, aŭ, se diri la tutan veron, la superstiĉa Anfisa sen ĉirkaŭfrazo deklaris al sia ĉagrenita mastrino, ke tio estas sorĉo, ke ŝi bonege scias, kiu forportis la loĝanton kaj la milicianon, sed antaŭnokte ŝi malvolas diri tion. Do, estas sciate, ke unu fojon komenciĝinte la sorĉo iĝas nehaltigebla. La dua loĝanto malaperis, kiom ni memoras, lunde, kaj je la merkredo malaperis, kvazaŭ englutite de la tero, Belomut — kvankam, verdire, ĉe aliaj cirkonstancoj. Kiel kutime, je la mateno venis la aŭtomobilo por veturigi lin al la oficejo, sed poste ĝi neniun reportis kaj mem neniam reaperis.
La afliktego kaj la teruro de Mme Belomut estis nepriskribeblaj. Sed, ho ve, ambaŭ ne daŭris longe. En tiu sama nokto, reveninte kun Anfisa de la vilao, kiun Anna Francevna ial haste vizitis, ŝi jam ne trovis civitaninon Belomut en la loĝejo. Pli ol tio: la pordoj de ambaŭ ĉambroj, kiujn okupis la geedzoj Belomut, estis sigelitaj.
Iel-tiel pasis du tagoj. Je la tria tago Anna Francevna, kiu dum la lastaj diurnoj suferis je sendormeco, same haste forveturis al la vilao … Ĉu necesas diri, ke ŝi ne revenis!
Restinte sola, Anfisa satploris kaj enlitiĝis post la unua horo nokte. Ne estas sciate, kio okazis pri ŝi poste, sed la najbaroj el aliaj apartamentoj rakontis, ke el la n-ro 50 la tutan nokton aŭdiĝis klakbruoj kaj ke ĝis la mateno en ĝiaj fenestroj helis la elektra lumo. Matene oni eksciis, ke ankaŭ Anfisa malaperis!
Pri la malaperintoj kaj pri la malbenita loĝejo la domanoj dum longa tempo rakontadis ĉiajn legendojn, kiel ekzemple tiu, ke la magra kaj pia Anfisa portis sur sia velkinta brusto ŝaman saketon kun dudek kvin grandaj briliantoj, kiuj apartenis al Anna Francevna. Ke en la hejtligna ŝedo de la vilao, kiun haste vizitis Anna Francevna, tute meme malkovriĝis nekalkulebla trezoro en formo de tiaj samaj briliantoj kaj caraj ormoneroj … Kaj tiel plu en la sama ĝenro. Nu, kion ni ne scias certa, pri tio ni ne responsas.
Tiel aŭ alie, sed la apartamento restis vaka kaj sigelita nur unu semajnon, post kio tien enloĝiĝis: la forpasinto Berlioz kun sia edzino kaj tiu sama Steĉjo, ankaŭ kun sia edzino. Tute nature, apenaŭ ili sin instalis en la malbenita loĝejo, tuj komenciĝis ĉiaj misaĵoj. Nome, dum unu monato malaperis ambaŭ edzinoj. Sed ĉi tiuj ne senspure. Pri la edzino de Berlioz estis rakontate, ke oni vidis ŝin en Ĥarkovo kun baledestro, dum pri la edzino de Steĉjo oni diris, ke ŝi reaperis ĉe Boĵedomka kie, laŭ klaĉo, la direktoro de Varieteo, profitante sian sennombran konataron, per iu artifiko sukcesis havigi al ŝi ĉambron en plurfamilia apartamento, tamen sub la kondiĉo, ke neniam ŝi proksimiĝu al la domo ĉe Sadovaja …
Do, Steĉjo ekĝemis. Li volis voki la mastrumistinon Grunjo kaj postuli de ŝi piramidonon, sed li tuj komprenis, ke tio estas stultaĵo … ke nature, Grunjo ne uzas piramidonon. Li provis serĉi helpon de Berlioz, dufoje li ĝemvokis: «Miĉjo … Miĉjo …» sed, vi mem tion komprenas, li ne ricevis respondon. En la loĝejo regis absoluta silento.
Movinte la piedfingrojn Steĉjo konstatis, ke li kuŝas en ŝtrumpetoj; per tremanta mano li palpis sian femuron por kompreni, ĉu li surhavas ankaŭ pantalonon, sed ĉi tion li ne sukcesis kompreni.
Finfine, konvinkiĝinte ke li estas forlasita kaj sola, ke li povas kalkuli je nenies helpo, li decidis sin levi, kiom ajn grandan superhoman fortostreĉon li devus fari.
Steĉjo disigis la kungluiĝintajn palpebrojn kaj per la spegulo li vidis sin homo kun distaŭzita hararo, kun ŝvelinta, nigrastopla vizaĝo, kun sinkintaj okuloj, surhavanta malpuran ĉemizon kun kolumo kaj kravato, kalsonon kaj ŝtrumpetojn.
Tia li vidis sin en la spegulo, kaj apud la spegulo li vidis nekonatan viron, nigre vestitan, kun nigra bereto.
Steĉjo sidiĝis sur la lito kaj kiel eble plej multe elorbitigis la sangoŝvelajn okulojn gapante al la nekonato.
Tiu rompis la silenton, dirante per peza basa voĉo kaj kun fremdlingva prononcmaniero la jenajn vortojn:
— Bonan tagon, simpatiega Stefano Bogdanoviĉ!
Estiĝis paŭzo, post kiu per terura fortostreĉo Steĉjo igis sin eldiri:
— Kion vi volas? — kaj konsterniĝis ne rekoninte sian voĉon. La vorton kion li prononcis soprane, vi sonis base kaj pri volas li tute fiaskis.
La nekonato afable rikanetis, eligis grandan oran poŝhorloĝon kun brilianta triangulo sur la kovrilo, lasis ĝin sonorigi dek unu batojn kaj diris:
— La dek unua. Do, ĝuste unu horon mi atendas vian vekiĝon, ĉar vi fiksis nian rendevuon por la deka ĉe vi. Jen mi estas!
Steĉjo palpe trovis sian pantalonon sur seĝo apud la lito kaj flustris:
— Pardonu … — surmetinte la pantalonon li raŭke demandis: — Bonvolu diri, kiu vi estas?
Paroli estis por li malfacile. Ĉe ĉiu vorto li sentis pinglon enpikiĝi en lian cerbon, kaŭzante inferan doloron.
— Kiel do? Eĉ mian nomon vi forgesis? — ridetis la vizitanto.
— Pardonon … — stertoris Steĉjo sentante sin riĉigata je nova postdrinka simptomo: al li ŝajnis, ke la planko apud la lito ien foriĝis, kaj ke tuj, la kapon malsupren, li impetos al ĉiuj diabloj en la inferon.
— Kara Stefano Bogdanoviĉ, — sagace ridetante diris la nekonato, — piramidono vin ne helpos. Sekvu la saĝan maksimon de la antikvuloj: similan kuracu per simila. La sola rimedo kiu povas vin revivigi estas du glasetoj da vodko kun varma kaj spica almanĝaĵo.
Steĉjo estis ruzulo, kaj malgraŭ sia tuta misfarto li komprenis, ke trovite en tia stato li prefere ĉion konfesu.
— Verdire, — li komencis grandpene movante la langon, — hieraŭ mi iomete …
— Eĉ ne vorton plu! — respondis la vizitanto kaj facilmove deŝovis sin kun la brakseĝo flanken.
Steĉjo rond'okule gapis al la malgranda tablo, kie sur pleto estis aranĝita matenmanĝo: blanka pano, premita kaviaro en vazeto, marinitaj noblaj boletoj sur telero, malgranda kaserolo kaj fine, vodko en la ampleksa juvelistvidvina karafo. Precipe frapis Steĉjon tio, ke la karafo estis nebultegita pro malvarmo. Cetere, tio estis facile komprenebla, ja ĝi staris en la gargarpelveto plenŝtopita je glacio. Resume, la tuta aranĝo estis plej konvena kaj kompetenta.
La nekonato ne lasis la miregon de Steĉjo kreski ĝis patologiaĵo, tre lerte verŝinte al li duonglaseton da vodko.
— Kaj vi? — pepis Steĉjo.
— Kun plezuro!
Per la tremsaltanta mano Steĉjo portis la glaseton al la lipoj, la nekonato malplenigis la sian per unu gluto. Maĉante pecon de kaviaro Steĉjo trapuŝis la vortojn:
— Kial do vi … almanĝetu!
— Dankon, mi neniam almanĝas, — respondis la nekonato kaj duan fojon plenigis la glasetojn. La kaserolo iĝis malfermita, ĝi entenis kolbasetojn en tomata saŭco.
Kaj jen disiĝis la malbeninda verdo antaŭ la okuloj, la vortoj iĝis prononceblaj kaj, plej grave, Steĉjo rememoris kelkajn cirkonstancojn. Nome, ke la afero hieraŭ estis ĉe Sĥodnja, en la vilao de la skeĉisto Ĥustov, kien tiu Ĥustov veturigis Steĉjon per taksio. Li eĉ rememoris, kiel la taksio estis prenata apud Métropole, tie ankoraŭ ĉeestis tiu — aktoro li estas aŭ io simila … kun portebla gramofono. Jes, jes, jes, tio estis en la vilao! La gramofono ja hurligis ĉiujn hundojn de la ĉirkaŭejo. Nur la sinjorino kiun Steĉjo volis kisi restis neklarigita … La diablo scias, kio ŝi estas … ĉu en la radiofonio ŝi laboras, ĉu ne.
Do, la hieraŭo komencis iom post iom malobskuriĝi, tamen nun Steĉjon multe plie interesis la aferoj hodiaŭaj, inter ili la apero de la nekonato en lia dormoĉambro, kaj ankoraŭ kun manĝo kaj vodko. Jen kion dezirindus klarigi!
— Nu, mi esperas ke nun vi rememoris mian nomon, ĉu?
Steĉjo nur hontigite ridetis kaj senhelpe disigis la brakojn.
— Tamen! Mi vidas, ke hieraŭ post la vodko vi trinkis portvinon! Karulo, ja tion fari ne decas!
— Mi volus peti vin ke tio restu inter ni, — kaĵolmiene diris Steĉjo.
— Ho, certe, certe! Sed pri Ĥustov, evidente, mi ne responsas.
— Ĉu vi lin konas?
— Hieraŭ mi dum mallonga tempo vidis lin en via oficejo, nu, unu supraĵa rigardo sur lian vizaĝon sufiĉas por kompreni, ke li estas malnobla, ĉikanema, senprincipa, pugolekema kanajlo.
«Precizege!» pensis Steĉjo frapite de tiom trafa, ĝusta kaj konciza karakterizaĵo de Ĥustov.
Jes, la hieraŭo estis rekonstruiĝanta el malgrandaj pecetoj, sed maltrankvilo ne forlasis la direktoron de Varieteo. Nome, en la ĵusa tago faŭkis grandega nigra truo. Pardonon, sed ĉi tiun berethavan nekonaton Steĉjo tutcerte ne vidis hieraŭ en sia oficejo.
La vizitanto rimarkis lian embarason, impone diris:
— Voland, profesoro pri nigra magio, — kaj rakontis ĉion de la komenco.
Hieraŭ posttagmeze li venis en Moskvon el la eksterlando, tuj vizitis Steĉjon kaj ofertis sian gastludon en Varieteo. Steĉjo telefonis al la Moskvoregiona komisiono pri la spektakloj kaj akordigis la aferon (Steĉjo paliĝis kaj mirigite palpebrumis), subskribis kontrakton kun profesoro Voland pri sep elpaŝoj (Steĉjo gape malfermis la buŝon) kaj interkonsentis kun Voland, ke por priparoli kelkajn detalojn tiu venu al li hodiaŭ matene je la deka horo … Do, li venis!
Veninte li trafis la mastrumistinon Grunjo, kiu klarigis al li ke ŝi mem ĵus venis, ke ŝi ĉi tie ne loĝas, ke Berlioz ne estas hejme, kaj se la vizitanto volas paroli al Stefano Bogdanoviĉ, tiam li mem iru en la dormoĉambron. Stefano Bogdanoviĉ dormegas tiom profunde, ke ŝi ne kapablas lin veki. Vidinte la staton de Latronov, la artisto sendis Grunjon al la plej proksima nutrovendejo por aĉeti la vodkon kaj la manĝon, al la apoteko por la glacio kaj …
— Permesu ke mi al vi kvitiĝu, — tute frakasite ĝemis Steĉjo kaj serĉis sian biletujon.
— Fi, lasu tiun bagatelon! — ekkriis la gastludanto kaj rifuzis plu diskuti ĉi tion.
Do, la vodko kaj la manĝo klariĝis, kaj tamen Steĉjo plu mienis plej mizere: absolute nenion li memoris pri la kontrakto, kaj je sia kapo li garantius, ke ĉi tiun Volandon li hieraŭ ne vidis. Ĥustov estis, jes, sed Voland ne estis.
— Permesu ĵeti rigardon sur la kontrakton, — mallaŭte petis Steĉjo.
— Bonvolu …
Steĉjo rigardis sur la paperon kaj rigidiĝis. Ĉio estis bonorda. Unue, lia propramana aŭdaca parafo! Ĉe la flanko, oblikva skribaĵo de la mano de la financa direktoro Rimskij, permesanta antaŭpagi al la artisto Voland dekmil rublojn el la tridek kvin mil rubloj ŝuldotaj al li pro la sep elpaŝoj. Kaj super ĉio, la ricev'atesto de Voland, ke la dekmil rublojn li jam enspezis!
«Kion do ĉi tio signifas?» pensis la malfeliĉa Steĉjo, kaj ĉio ekturniĝis antaŭ liaj okuloj. Ĉu komenciĝis jam la sinistraj memorbreĉoj? Tamen memkomprene, post ol la kontrakto estis prezentita, plu lasi vidi sian miron estus rekte maldeca. Steĉjo petis la gaston pri minuta forpermeso, kaj sur la ŝtrumpetoj kuris en la antaŭĉambron al la telefono. Kurante li kriis kuirejen:
— Grunjo!
Tamen neniu respondis. Tiam li ĵetis rigardon al la pordo de la kabineto de Berlioz, situanta apud la antaŭĉambro, kaj ĉi tiam, laŭ la rutina dirmaniero, li haltis kvazaŭ alforĝite al sia loko: sur la anso de la pordo li vidis ŝnuron kun grandega sigelo. «Saluton!» iu pafkriis en lia kapo, «Mankis nur ĉi tio!» Nun liaj pensoj ruliĝis laŭ duobla relvojo, sed, kiel ĉiam dum katastrofo, samdirekte kaj ĝenerale la diablo scias kien. La tutan konfuzegon en la kapo de Steĉjo malfacilas prezenti. Unue estis la diablaĵo pri la nigra bereto, malvarma vodko kaj la neimagebla kontrakto — kaj nun, bonvolu vidi, krom ĉio ĉi ankoraŭ la sigelo sur la pordo! Rakontu al iu ajn ke Berlioz ion tian faris — ja neniu ĝin kredos, nu neniu! Sed la sigelo, jen ĝi estas! Hm …
Ĉi tiam en lia cerbo ekzumis plej malagrablaj pensetaĉoj pri la artikolo kiun li — domaĝa koincido! — antaŭ kelkaj tagoj trudis al Berlioz por publikigo en lia revuo. Verdire, tute stulta artikolo! Kaj tute fuŝa, kaj la pago mizera …
La rememoron pri la artikolo tuj sekvis la rememoro pri dubinda interparolo, okazinta, kiom li memoris, la dudek kvaran de aprilo vespere, ĝuste tie, en la manĝoĉambro, kiam Steĉjo vespermanĝis kun Berlioz. Nu, nature, striktasence tiun ĉi interparolon oni ne povus kvalifi dubinda (tian Steĉjo neniam akceptus), sed ĝi estis interparolo pri malnecesa temo. Tute libere, civitanoj, oni povus pri tio ne paroli. Tutcerte, antaŭ la sigelo oni povus rigardi ĝin bagatelo, sed nun, kun la sigelo …
«Aĥ, Berlioz, Berlioz!» bolis la pensoj en la cerbo de Steĉjo, «Ja ĉi tion mi ne povas enkapigi!»
Sed nun ne estis tempo por malĝojado, kaj Steĉjo diskis la numeron de le kabineto de Rimskij, financa direktoro de Varieteo.
La situacio estis tikla: unuflanke, la alilandano povus ofendiĝi ke Steĉjo lin kontrolas post ol li prezentis la kontrakton, kaj alflanke, paroli al la financa direktoro estis tre malfacile. Nu fakte, oni ja ne povus lin demandi: «Diru, ĉu mi faris hieraŭ kontrakton je tridek kvin mil rubloj kun profesoro pri nigra magio?» Tute maltaŭga demando!
— Jes! — en la aŭdilo eksonis la akra, malagrabla voĉo de Rimskij.
— Bonan tagon, Gregoro Daniloviĉ, — mallaŭte ekparolis Steĉjo, — telefonas Latronov. Jen kia afero … hm … hm … ĉe mi sidas tiu … he … artisto Voland … Do … mi volis demandi, kio estas pri la hodiaŭa vespero?
— Ah, la nigra magiisto? — respondis Rimskij en la aŭdilo, — la afiŝoj tuj venos.
— Ah ha, — diris Steĉjo per malforta voĉo, — do, ĝis …
— Ĉu baldaŭ vi venos? — demandis Rimskij.
— Post duonhoro, — respondis Steĉjo kaj, pendiginte la aŭdilon, li premis sian brulantan kapon per la manoj. Aĥ, kia fiega rezultas aĉaĵo! Kio okazis pri la memoro, civitanoj? Kio?
Tamen plu restadi en la antaŭĉambro estus malĝentile, kaj Steĉjo rapide faris planon: li ĉiel kaŝu sian nekredeblan memortruon, kaj nun antaŭ ĉio li ruze paroligu la alilandanon, kion do ĉi tiu intencas hodiaŭ prezenti en la al Steĉjo konfidita Varieteo?
Steĉjo sin forturnis de la aparato kaj en la antaŭĉambra spegulo, jam delonge ne purigata de la maldiligenta Grunjo, li klare vidis strangan stangofiguran longulon kun nazumo (aĥ, se Ivano Nikolaiĉ estus tie! Li tuj estus rekoninta la ulon!). Nu, la homo speguliĝis kaj malaperis. Alarmite, Steĉjo pli atente rigardis tra la antaŭĉambro kaj duafoje li ricevis ekpuŝon, ĉar en la spegulo pasis grandega nigra virkato kaj same malaperis.
Por unu momento lia koro ekhaltis, li ŝanceliĝis.
«Kio do estas ĉi tio?» li pensis, «ĉu mi freneziĝas? De kie venas tiuj spegulbildoj?!» Rigardante tra la antaŭĉambro li timigite kriis:
— Grunjo! Kial ĉe ni vagas kato? Kiel ĝi trafis ĉi tien? Kaj la alia ulo?»
— Trankviliĝu, Stefano Bogdanoviĉ, — respondis voĉo, tamen ne tiu de Grunjo, sed la voĉo de la gasto el la dormoĉambro, — la kato estas mia. Ne nervozumu. Koncerne al Grunjo, ŝi ne estas ĉi tie, mi sendis ŝin al Voroneĵ, ŝia naskiĝloko, ĉar ŝi plendis, ke vi jam delonge retenas ŝian ferion.
Tiuj vortoj estis tiom surprizaj kaj absurdaj, ke Steĉjo decidis, ke li misaŭdis. Tute konsternite li trotetis en la dormoĉambron kaj stuporiĝis sur la sojlo. Liaj haroj moviĝetis kaj sur lia frunto ekbrilis malgrandaj ŝvitgutetoj.
La gasto ne plu estis sola en la dormoĉambro, nun li havis kompanion. La duan brakseĝon okupis la individuo kiun Steĉjo ĵus viziis en la antaŭĉambro. Nun li estis klare videbla: plumsimilaj lipharoj, unu vitro de la nazumo briletas, la alia mankas. Sed en la ĉambro estis io ankoraŭ pli malbona: sur la juvelistvidvina puftabureto senĝene duonkuŝaĉis iu tria, nome, la timige granda nigra kato, tenanta en unu piedo glaseton da vodko kaj en la alia, forkon kun alpikita fungo marinita.
La lumo, eĉ sen tio magra en la dormoĉambro, komencis estingiĝi antaŭ la okuloj de Steĉjo. «Estas do tiel ke oni freneziĝas» li pensis kroĉante sin je la pordokadro.
— Mi vidas, karega Stefano Bogdanoviĉ, ke vi estas iom surprizita, ĉu? — demandis Voland la klakantan per la dentoj direktoron de Varieteo. — Tamen la afero estas neniom mirinda. Tio estas mia sekvantaro.
Ĉe tiuj vortoj la kato eltrinkis sian vodkon kaj la mano de Steĉjo glitis laŭ la pordokadro malsupren.
— Nu, mia sekvantaro bezonas lokon, — daŭrigis Voland, — tiel ke unu el ni estas troa en la loĝejo. Al mi ŝajnas ke tiu troa estas ĝuste vi!
— Ili, ili estas troa! — kaprovoĉe kunkantis la kvadratita longulo, parolante pri Steĉjo en la lakeeca pluralo. — Ĝenerale dum la lasta tempo ili nekredeble porkumas. Ili drinkas, misuzas sian pozicion por malĉastadi kun la virinoj, en la ofico ili faras nenion, nek povas ion fari, ĉar ili nenion ajn komprenas pri la tasko al ili komisiita. Al la superuloj ili ĵetas polvon en la okulojn!
— La ofican aŭton li misuzas! — hipokrite aldonis la kato maĉante la fungon.
Kaj ĉi tiam, dum Steĉjo, tute sinkinte sur la plankon, per senforta mano gratis la pordokadron, okazis la kvara, lasta apero en la loĝejo.
Rekte el la plenstatura spegulo eliris malalta sed eksterordinare larĝaŝultra individuo, kun bulĉapelo sur la kapo kaj kun elbuŝigita kojnodentego hidiganta jam sen tio mirinde mallogan fizionomion. Krome, lia hararo estis fajre ruĝa.
— Ĝenerale, — li enmiksiĝis en la konversacion, — mi ne komprenas, kiel li povis iĝi direktoro, — la rufulo parolis pli kaj pli nazsone, — li tiom same estas direktoro, kiom mi estas episkopo!
— Vi ne similas episkopon, Azazello, — rimarkis la kato prenante al si kolbaseton sur la teleron.
— Ja ĝuste pri tio mi parolas, — nazvoĉis la rufulo kaj, sin turninte al Voland, li respekte aldonis: — Permesu, messire, lin ekspedi al ĉiuj diabloj?
— Huŝ!! — subite sputis la kato hirtigante sian hararon.
Kaj la dormoĉambro ekturniĝis ĉirkaŭ Steĉjo, lia kapo puŝiĝis kontraŭ la pordokadro kaj svenante li pensis: «Mi mortas…»
Sed li ne mortis. Kiam li malfermetis la okulojn, li vidis sin sidanta sur io ŝtona. Ĉirkaŭ li aŭdiĝis kontinua bruo. Bone malferminte la okulojn li vidis, ke bruas la maro, eĉ pli ol tion, ke ondo balancas tuj sub liaj piedoj, resume, ke li sidas sur la pinto de moleo, ke sub li lazuras brilanta maro, kaj malantaŭe sur la montoj etendiĝas bela urbo.
Steĉjo ne sciis, kiel konvenas konduti en similaj okazoj. Li levis sin sur la tremantajn gambojn kaj iris sur la moleo al la bordo.
Sur la moleo staris viro, li fumis kaj kraĉadis en la maron. Steĉjon li rigardis per sovaĝaj okuloj kaj ĉesis kraĉi. Tiam Steĉjo faris jenon: li surgenuiĝis antaŭ la nekonata fumulo kaj diris:
— Mi vin petegas, diru, kiu estas tiu urbo?
— Ne malbone! — diris la senkora fumulo.
— Mi ne estas ebria, — raŭke protestis Steĉjo, — mi estas malsana, io min trafis, mi estas malsana … Kie mi estas? Kiu estas tiu urbo?
— Nu, Jalto …
Steĉjo milde ekspiris, sinkis sur la flankon, lia kapo puŝiĝis kontraŭ la varma pavimero de la moleo. La konscio lin forlasis.
[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]
La teatro Varieteo {Ruse театр Варьете} —
Bulgakov traktas Varieteon kiel nomon propran. Laŭ kelkaj indikoj oni rajtas situigi ĝin ĉe la moderna «Teatro de Satiro».
Anna Francevna de Fougeré /fuĵere'/ —
la patronomon eblas derivi el {Germane Franz} aŭ {France François} (Francisko; nomo fremda, en la Ortodoksia sanktulnomaro tia nomo ne estis); la familinomo ŝajnas aludi pri la fama Peterburga juvelisto Fabergé kaj (pli komike) pri la {Rusa фужер} (speco de vinglaso).
en la koncerna epoko antstataŭ la tradicia septaga semajno en la urboj validis tagsesoj ({Ruse шестидневка}): ĉiu monato havis po 5 tagsesojn (1-6, 7-12 ktp tagoj de la monato; la 5a tagseso daŭris ĝis la fino de la monato). La lasta tago de ĉiu tagseso estis ripoztago; ĝi povis esti ajna tago de la tradicia semajno (malsupre estas dirite, ke la koncerna ripoztago estis lundo).
Mme —
mallongigo de la franca «Madame» /madam'/ (=sinjorino).
nun la stratoj Durov (de 1927) kaj Dostojevskij (de 1940).
Grunjo —
karesformo de rusa innomo Agrafena (= Agripino [PIV]).
similan kuracu per simila {Latine simila similibus curantur.} —
La artikolado sekvas {Germanan Kurieren Sie Gleiches mit Gleichem}; male, la francoj emus artikoli ambaŭ adjektivojn.
Sĥodnja —
fervojstacio nord-okcidente de Moskvo.
7.
messire /mesir'/ {F} —
«Mia sinjoro», iam honortitolo de granda moŝtulo, poste de ĉia nobelo.
[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]