La densa akvovualo torentis malsupren. En la ĉielo fojon post fojo flamiĝis fajrofadenoj, la ĉielo krevadis, la ĉambron de la malsanulo inundadis timiga trembrila lumo.
Ivano mallaŭte ploris sidante sur la lito kaj rigardante la malklaran riveron ŝaŭme boli. Ĉe ĉiu tondrobato li ĝemetis kaj kaŝis la vizaĝon en la manoj. Paperfolioj kovritaj per liaj skribaĵoj dise kuŝis sur la planko; ilin forblovis de la tableto ventopuŝo penetrinta en la ĉambron ĵus antaŭ la fulmotondro.
La provoj de la poeto verki deklaron pri la danĝera konsilisto rezultigis nenion. Ricevinte de la dika vickuracistino, kies nomo estis Praskovja Fjodorovna, paperon kaj krajonstumpon, li, antaŭĝuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis ĉe la tableto. La unuaj linioj prosperis al li sufiĉe facile:
«Al la milicio. De la membro de MASSOLIT I.N.Senhejmulo. Deklaro. Hieraŭ vespere mi kun la forpasinto M.A.Berlioz venis al la Patriarĥa lageto …»
Kaj ĉi tie la poeto haltis, precipe embarasite de la vorto forpasinto. Jam la komenco prezentis absurdaĵon: kiel do — «venis kun la forpasinto»? La forpasintoj ja ne promenas! Certe, tiel li riskas ŝajni frenezulo!
Tion pensinte Ivano ŝanĝis la skribitan. Rezultis jeno: … kun M.A.Berlioz, poste forpasinta … Ankaŭ ĉi tio ne kontentigis la aŭtoron. Li provis trian redakcion, kiu tamen rezultis eĉ pli malbona ol la du unuaj: Berlioz, surveturota de tramo … — tiom pli, ke en la aferon implikiĝis la de neniu konata samnoma komponisto, kaj li devis precizigi: «kaj ne la komponisto».
Tiuj du Berliozoj elĉerpis lian paciencon, li ĉion forstrekis kaj decidis komenci rekte per io tre efekta, por tuj kapti la atenton de la leganto: li skribis, ke la kato provis envagoniĝi en la tramon, poste li revenis al la epizodo pri la fortranĉita kapo. La kapo kaj la antaŭdiro de la konsilisto pensigis lin pri Poncio Pilato, kaj por plia konvinkivo Ivano decidis prezenti la rakonton pri la prokuratoro ekde la momento, kiam tiu en blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo eliris en la portikon de la Heroda palaco.
Ivano fervore laboris, ion elstrekadis, superskribadis novajn vortojn kaj eĉ provis desegni Poncion Pilaton kaj la katon sur la malantaŭaj piedoj. Tamen la desegnaĵoj malmulte helpis, kaj ju pli li avancis, des pli konfuza kaj nekomprenebla iĝis la deklaro de la poeto.
Proksimume en la tempo kiam, sterniĝinte el la malproksimo, la timiga nubego kun sia fumanta rando kovris la pin'arbaron kaj ekblovis la vento, Ivano konsciis, ke li senfortiĝis, ke la deklaron li ne sukcesos ordigi; sen zorgi pri la disflugintaj folioj li amare kaj mallaŭte ekploris.
La bonkora vickuracistino Praskovja Fjodorovna vizitis la poeton dum la fulmotondro, maltrankviliĝis vidante lin plori, kuntiris la kurtenojn por ke la fulmoj ne timigu la malsanulon, kolektis la foliojn de sur la planko kaj tenante ilin en la mano kuris por venigi la kuraciston.
Tiu venis, faris al Ivano injekton en la brakon kaj asertis al li, ke li ne plu ploros, ke ĉio ĉi pasos, ĉio ŝanĝiĝos kaj ĉio forgesiĝos.
La kuracisto diris veron. Baldaŭ la transrivera pin'arbaro reprenis sian antaŭan aspekton. Ĉiu ĝia pino klare desegniĝis sub la ĉielo, lavita ĝis la antaŭa pura lazuro; ankaŭ la rivero kvietiĝis. Tuj post la injekto la angoro de Ivano komencis estingiĝi, tiel ke nun la poeto trankvile kuŝis sur sia lito kaj rigardis la ĉiel'arkon etenditan sur la firmamento.
Tiel daŭris ĝis la vespero, kaj li eĉ ne rimarkis la ĉielarkon disflui, nek la ĉielon iĝi malgaja kaj pala, nek la pinarbaron nigriĝi.
Trinkinte varmegan lakton, Ivano sin rekuŝigis kaj mem miris pri tio, kiel ŝanĝiĝis liaj pensoj. Iel mildiĝis la rememoro pri la malbeninda demonkato, ne plu horora estis la fortranĉita kapo, kaj forlasinte tiujn ideojn Ivano konstatis, ke finfine, en la kliniko estas tute nemalbone, ke Stravinskij estas klara kapo kaj famulo, ke havi kun li aferon estas tre agrabla. Krome, la vespera aero estas aroma kaj freŝa post la fulmotondro.
La domo de malĝojo estis endormiĝanta. En la kvietaj koridoroj estingiĝis la diafanaj blankaj ampoloj kaj anstataŭ ili konforme al la regularo heliĝis malfortaj bluaj noktolampetoj, ĉiam pli malofte tra la pordo aŭdiĝis delikata paŝetado de la vickuracistinoj sur la gumaj matoj de la koridoro.
Nun Ivano kuŝis en dolĉa langvoro, rigardis jen la lampoŝirmilon, kiu de la plafono verŝis mildigitan lumon, jen la lunon, leviĝantan de malantaŭ la nigra arbaro, kaj interparolis kun si mem.
— Kial do mi tiel ekscitiĝis pri tio, ke Berlioz trafis sub la tramon? — rezonis la poeto. — Finfine, lasu mi lin al lia sortaĉo! Ja nek per Eva nek per Adamo mi estas lia parenco. Se ekzameni la aferon tute objektive, endos agnoski, ke mi, fakte, nur tre supraĵe konis la forpasinton. Ja kion mi pri li sciis? Absolute nenion, krom ke li estis kalva kaj terure elokventa. Kaj plu, civitanoj, — daŭrigis Ivano iun alparolante, — ni esploru jenon: Kial do mi, bonvolu tion al mi malkonfuzi, ekfuriozis kontraŭ tiu mistera konsilisto, profesoro kaj magiisto kun lia malplena kaj nigra okulo? Pro kio estis la tuta absurda postkuro, en kalsono kaj kun kandeleto en la mano, kion celis la hida pelmelo en la restoracio?
— Tamen, tamen! — subite per severa voĉo obĵetis de ie, ĉu de interne, ĉu de super la orelo, la antaŭa Ivano al la Ivano nova, — pri tio, ke la kapo de Berlioz iĝos fortranĉita ja li antaŭsciis, ĉu? Kiel oni ne ekscitiĝu?
— Nu, kamaradoj, kiu tion kontraŭdiras! — respondis la nova Ivano al la arkaika, antaŭa Ivano. — Ke la afero estas suspektinda, tio klaras eĉ al infano. Li estas persono neordinara kaj centprocente mistera. Sed ĝuste tio ja estas la plej interesa! Homo, kiu persone konis Poncion Pilaton, kion pli interesan oni povas deziri? Kaj anstataŭ fari tiun stultan kverelaĉon ĉe la Patriarĥa, oni povis ja ĝentile lin demandi, kio poste okazis pri Pilato kaj Ha-Nocri. Ĉu tio ne estus multe pli inteligenta?
»Male, mi okupiĝis pri iaj sensencaĵoj! Vidu, kia grava evento: ĉefredaktoro de beletra revuo surveturita de tramo! Do kio, ĉu la revuo ĉesos aperadi? Finfine, la homo ja estas mortema, eĉ, kiel oni tre ĝuste rimarkigis, subitmortema. Nu, estu paco al lia cindro! Estos alia ĉefrdaktoro, eble eĉ pli elokventa ol la ĵusa.
Post nelonga duondormo la nova Ivano malicete demandis la antaŭan Ivanon:
— Resume, kio mi estas laŭ tiu afero?
— Kreteno! — klare respondis de ie baso, apartenanta al neniu el la du Ivanoj kaj ege simila al la baso de la konsilisto.
Ial neniom ofendite per la vorto kreteno, kaj eĉ agrable surprizite, Ivano ridetis kaj resinkis en la duondormon. Silentpaŝe estis venanta sonĝo, jam ekaperis la elefantokrura palmo, kaj la kato preterpasis — neniel timiga, eĉ amuza; do, Ivano estis plene endormiĝonta, kiam subite la krado senbrue forglitis flanken kaj sur la balkono vidiĝis mistera silueto evitanta la lunlumon kaj minacanta Ivanon per la fingro.
Sen malpleja ektimo Ivano sin levetis sur la lito kaj vidis viron stari sur la balkono. Tiu viro metis la fingron sur siajn lipojn kaj flustris:
— Ŝŝ!
[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]