[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

13
La heroo aperas

Do, la nekonato minacis Ivanon per la fingro kaj flustris: «ŝŝ!»

Ivano mallevis la piedojn sur la plankon kaj streĉis la vidon. De la balkono en la ĉambron singardeme rigardis viro, razita, pintanaza, kun malkvietaj okuloj kaj kun tufo da malhelaj haroj falinta sur la frunton; li povus aĝi tridek ok jarojn.

Certiĝinte, ke Ivano estas sola, la mistera vizitanto dum kelka tempo atente aŭskultis, poste kuraĝiĝis kaj paŝis en la ĉambron. Ĉi tiam Ivano rimarkis, ke la homo estas vestita kiel paciento. Li surhavis subvestojn, grizbrunan kitelon loze pendantan de la ŝultroj, pantoflojn metitajn sur la nudajn piedojn.

La enveninto palpebrumis al Ivano, enpoŝigis ŝlosilfaskon, flustre demandis: «Ĉu vi permesas, ke mi sidiĝu?», kaj ricevinte kapjeson li okupis la brakseĝon.

— Kiel vi pasis ĉi tien? — Ivano demandis flustre, obeante la sekan minacantan fingron, — la balkonkradoj ja estas ŝlositaj!

— La kradoj estas ŝlositaj, — konfirmis la gasto, — sed nia Praskovja Fjodorovna estas plej bonkora kaj, ho ve, distriĝema homo. Antaŭ unu monato mi ŝtelis ŝian ŝlosilfaskon kaj tio ebligas al mi eliri sur la eksteran balkonon, kiu etendiĝas laŭ la tuta etaĝo, kaj tial mi povas, fojfoje, viziti miajn najbarojn.

— Se vi povas eliri sur la balkonon, vi ankaŭ povas fuĝi, ĉu? Aŭ estas tro alte?

— Ne, — firme respondis la vizitanto, — mi ne povas fuĝi de ĉi tie ne pro la alto, sed ĉar mi ne havas kien fuĝi. — Post paŭzo li aldonis: — Do, oni gastas, ĉu?

— Oni gastas, — respondis Ivano fikse rigardante la brunajn, tre malkvietajn okulojn de la veninto.

— Jes … — ĉi tiam la vizitanto subite maltrankviliĝis, — Mi esperas, vi ne estas furiozulo? Ĉar vidu, mi ne povas suferi bruon, kverelojn, perforton kaj similajn aferojn. Precipe malamas mi la homan kriadon — la doloran, la furiozan, ĉian ajn. Trankviligu min, diru, vi ne estas furiozulo, ĉu?

— Hieraŭ en restoracio mi pugnis iun sur la muzelon, — brave konfesis la aliiĝinta poeto.

— Motivo? — severe demandis la gasto.

— Verdire, sen motivo, — respondis Ivano embarasite.

— Fi! — malaprobis la vizitanto la agon de Ivano, kaj aldonis: — Cetere, kial vi diras «pugnis sur la muzelon»? Tio ja ne estas tute certa, ĉu homo havas muzelon aŭ vizaĝon. Tamen verŝajne ja vizaĝon. Kaj pugni … Ne, ĉi tion vi rezignu por ĉiam.

Admoninte Ivanon la gasto demandis:

— Via profesio?

— Poeto, — ial malvolonte konfesis Ivano.

La veninto ĉagreniĝis.

— Denove misŝanco! — li ekkriis sed tuj sin rekaptis, pardonpetis kaj demandis: — Kaj kiu estas via familinomo?

— Senhejmulo.

— Eh … — grimacis la gasto.

— Do, vi malŝatas miajn versojn, ĉu? — scivole demandis Ivano.

— Malŝategas.

— Vi kiujn legis?

— Ne legis mi viajn versojn! — nervoze ekkriis la veninto.

— Kiel do vi juĝas?

— Kial ne, — respondis la gasto, — ĉu mi ne legis la versojn de aliaj? Cetere … ĉu tamen miraklo? Bone, mi akceptos vian juĝon. Diru mem, ĉu bonaj estas viaj versoj?

— Ili estas monstraj, — diris Ivano, subite malkaŝe kaj kuraĝe.

— Ne plu verku! — petegis la vizitanto.

— Mi ĵure promesas! — solene diris Ivano.

La ĵuron konfirmis manpremo, kaj ĉi tiam el la koridoro aŭdigis malbruaj paŝoj kaj voĉoj.

— Ŝŝ! — la gasto flustris, elsaltis sur la balkonon kaj ŝlosis post si la kradon.

Praskovja Fjodorovna envenis, demandis, kiel Ivano fartas kaj ĉu li preferas dormi en mallumo. Ivano petis la vickuracistinon lasi la lumon kaj ŝi foriris, dezirinte al la malsanulo bonan nokton. Kaj kiam ĉio kvietiĝis, revenis la gasto.

Li flustre informis Ivanon, ke en la 119-an ĉambron estas venigita novulo, senĉese balbutanta ion pri valuto en ventoltruo kaj ĵuranta, ke en lia domo ĉe Sadovaja ekloĝis demonoj.

— Li furiozas malbenante Puŝkinon kaj kriadas: «Diboĉadov, bis, bis!» — parolante, la gasto plurfoje angore tremeris. Trankviliĝinte, li denove sin sidigis, diris: — Cetere, ni lin lasu, — kaj daŭrigis la interparolon kun Ivano: — Do, kial vi estas ĉi tie?

— Pro Poncio Pilato, — mishumore rigardinte la plankon diris Ivano.

— Kion?! — kriis la gasto forgesinte ĉian prudenton, kaj mem ŝtopis al si la buŝon per la mano, — kia nekredebla koincido! Mi vin petegas, rakontu!

Ial Ivano sentis konfidon al la nekonato, kaj komence nekuraĝe kaj balbute, poste pli verve li rakontis la hieraŭan historion de ĉe la Patriarĥa lageto. Jes, kunsenteman aŭskultanton havis Ivano Nikolaiĉ en la persono de la mistera ŝlosilŝtelinto! La gasto ne traktis la poeton frenezulo, li sekvis la raporton kun eksterordinara interesiĝo kiu fine kreskis ĝis vera ekzalto. Li senĉese interrompis la rakonton per ekkrioj:

— Nu, nu! Plu diru, mi vin petegas! Sed, pro ĉio sankta, nenion ajn preterlasu!

Ivano mem nenion preterlasis, tiel rakonti ja estis pli facile, kaj iom post iom li avancis ĝis la momento, kiam Poncio Pilato en blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo eliras sur la balkonon.

Tiame la gasto preĝmaniere kunigis la manojn kaj flustris:

— Ho, kiel mi divenis! Ho, kiel mi ĉion divenis!

La raporton pri la terura morto de Berlioz la aŭskultanto komentis per stranga rimarko, kiun akompanis malica ekbrilo en liaj okuloj:

— Mi tamen bedaŭras, ke tie ne okazis, anstataŭ via Berlioz, la kritikisto Latunskij aŭ la literaturisto Mstislavo Laŭroviĉ, — kaj pasie kvankam senvoĉe li ekkriis: — Plu!

La kato paganta al la konduktorino treege amuzis la gaston, kaj li skuiĝadis pro mallaŭta rido rigardante Ivanon kiu, ekscitite de la sukceso de sia rakonto, kaŭre saltetadis prezentante la katon kun la monero ĉe la lipharoj.

— Tiel, — raportinte pri la incidento en Gribojedovo, malgajiĝinte kaj malsereniĝinte finis Ivano, — mi trafis ĉi tien.

La gasto kondolence metis sian manon sur la ŝultron de Ivano kaj diris jene:

— Kompatinda poeto! Sed, karulo, vin mem vi riproĉu pri via malfeliĉo. Estis malprudentaĵo konduti antaŭ li tiel senrespekte, eĉ impertinentete. Pro tio vi suferis, kaj danku, ke oni vin traktis relative indulge.

— Sed, finfine, kio do li estas? — ekscitite skuante la pugnojn demandis Ivano.

La gasto atente lin rigardis kaj respondis per demando:

— Ĉu vi ne ekdeliros? Ĉi tie ni ĉiuj estas homoj nefidindaj … Ĉu certe oni ne bezonos la kuraciston, injektojn kaj ceteran klopodadon?

— Certe, certe! — ekkriis Ivano. — Diru do, kio li estas?

— Nu bone, — respondis la gasto kaj diris aŭtoritate, klare apartigante la vortojn: — Hieraŭ ĉe la Patriarĥa vi renkontiĝis kun Satano.

Ivano tenis sian promeson kaj ne ekdeliris, sed li estis ja tute malspritigita.

— Maleble! Li ne ekzistas.

— Pardonon! Ĝuste vi tion ne diru. Vi estis, probable, unu el liaj unuaj viktimoj. Nun bone sciante, ke vi estas en psikiatria kliniko, vi tamen plu ripetas, ke li malestas! Vere, tio estas stranga!

Konfuzite, Ivano silentis.

— De kiam vi komencis lin priskribi, — daŭrigis la gasto, — mi tuj antaŭsentis, kun kiu vi hieraŭ havis la plezuron interparoli. Sed pri Berlioz mi miras! Nu, vi evidente estas homo virga, — ĉi tiam la gasto refoje petis pardonon, — sed Berlioz, laŭ tio, kion mi pri li aŭdis, ja estis ion leginta! La unuaj paroloj de la profesoro forpelis ĉiujn miajn dubojn. Oni ne povas lin ne rekoni, mia amiko! Cetere, vi … mi ne volas vin ofendi, sed mi ja ne eraras, vi estas homo senklera, ĉu?

— Sendube, — konsentis Ivano, nerekonebla.

— Nu jes … Vidu, eĉ la vizaĝo kiun vi priskribis … la diverskoloraj okuloj, la brovoj! Sed, pardonu, eble vi eĉ la operon Faŭsto neniam aŭdis?

Ivano ial treege konfuziĝis kaj tute ruĝiĝinte komencis balbuti ion pri vojaĝo al sanatorio en Jalto …

— Nu jes, nu jes … tute ne mirinde! Sed Berlioz, mi ripetas, li min surprizas. Li estis homo ne nur erudicihava sed ankaŭ tre ruza. Kvankam pro la justo mi devas diri, ke Voland kapablas vuali la okulojn al homo eĉ pli ruza.

— Kiu?! — siavice kriis Ivano.

— Ŝŝ!

Ivano larĝasvinge frapis sian frunton per la maplato kaj ekŝuŝis:

— Jes, jes, mi komprenas. Li havis la komencliteron W sur la vizitkarto. Aj-aj-aj, kia umaĵo! — Dum kelka tempo li konsternite silentis, rigardante la lunon ŝvebi malantaŭ la krado, poste ekparolis: — Do, li fakte povis esti ĉe Poncio Pilato, ĉu? Ĉar tiam for li jam estis naskita, ĉu? Kaj ili traktas min frenezulo! — Ivano indigne montris al la pordo.

Amara falto aperis ĉe la lipoj de la gasto.

— Ni rigardu la veron rekte en la okulojn, — la gasto turnis sian vizaĝon al la nokta lumaĵo, fluganta tra la nuboj. — Kaj vi, kaj mi, ni estas frenezuloj, tion ni honeste agnosku! Vidu, li vin skuis, kaj vi freneziĝis, ĉar vi, verŝajne, havas dispozicion al tio. Tio, kion vi rakontis, sendube fakte okazis; sed ĝi estas tiom eksterordinara, ke eĉ la genia psikiatro Stravinskij ne povis ĝin kredi. Ĉu li vin ekzamenis? (Ivano kapjesis.) Via interparolinto estis ĉe Pilato, li matenmanĝis kun Kantio kaj nun li vizitas Moskvon.

— Sed li aranĝos terurajn diablaĵojn ĉi tie! Oni devas lin kapti, ĉu? — en la nova Ivano leviĝis, kvankam sen firma konvinko tamen ja leviĝis, la antaŭa, ankoraŭ ne finvenkita Ivano.

— Vi jam provis, por vi sufiĉas, — ironie replikis la gasto, — ankaŭ al la aliaj mi malkonsilas tiajn provojn. Kaj pri la diablaĵoj vi povas lin fidi. Aĥ, kia domaĝo, ke ne mi sed vi lin renkontis! Kvankam ĉio jam forbrulis kaj la karbojn kovris cindro, tamen, mi ĵuras, por tia renkonto mi fordonus la ŝlosilfaskon de Praskovja Fjodorovna, ĉar krom ĝi mi havas nenion. Mi estas malriĉa, kiel almozulo!

— Por kio vi lin bezonas?

Kelkan tempon la gasto silente malĝojis kaj tikadis, sed finfine li ekparolis:

— Tio estas stranga afero, ja ĉi tie mi estas same kiel vi, pro Poncio Pilato, — la gasto timeme rigardis ĉirkaŭen kaj diris: — Vidu, antaŭ unu jaro mi verkis romanon pri Pilato.

— Ĉu vi estas verkisto? — demandis Ivano interesite.

La gasto malsereniĝis kaj minacis Ivanon per la pugno, poste li diris:

— Mi estas majstro. — Solene li eligis el la poŝo de la kitelo grasmalpuran nigran ĉapeton sur kiu per flava silko estis brodita la litero M. Li surmetis la ĉapeton kaj sin montris al Ivano profile kaj fronte por pruvi, ke li estas majstro. — Ŝi mem ĝin por mi kudris, — li aldonis mistere.

— Kiu do estas via familinomo?

— Mi ne plu havas familinomon, — respondis la gasto kun sombra malaprezo, — mi rezignis pri ĝi, same kiel pri ĉio en la vivo. Ni forgesu pri tio.

— Almenaŭ pri la romano ion rakontu, — delikate petis Ivano.

— Bone, mi rakontos. Mia historio ja vere estas ne tute ordinara, — komencis la gasto.

… Fakulo pri historio, antaŭ du jaroj li ankoraŭ laboris en iu Moskva muzeo, kaj krome tradukadis.

— El kiu lingvo? — demandis Ivano interesite.

— Mi scias kvin fremdajn lingvojn, — respondis la gasto, — la lingvojn anglan, francan, germanan, latinan kaj grekan. Nu, iomete legas en la itala.

— Ne malbone! — envie flustris Ivano.

La historiisto vivis solece, nenie li havis ian ajn parencon, apenaŭ kelkajn konatojn en Moskvo. Kaj subite li gajnis centmil rublojn.

— Imagu mian miregon, — flustris la nigraĉapa gasto, — kiam, ŝovinte la manon en la lavaĵkorbon, mi eltiris ĝuste la numeron, kiun mi vidis en la gazeto! La obligacion, — li klarigis, — mi ricevis en la muzeo.

Gajninte la centmilon, la mistera gasto de Ivano faris jenon: li aĉetis librojn, forlasis sian ĉambron ĉe la strato Mjasnickaja …

— Uuh, la malbeninda ĉambraĉo, — li graŭlis.

… kaj luis de konstrurajtigito en la strateto apud Arbat' …

— Ĉu vi scias, kio estas la konstrurajtigitoj? — demandis la gasto Ivanon, kaj tuj klarigis: — Ili estas negranda aro de friponoj, kiuj iel transvivis en Moskvo …

Li luis de konstrurajtigito du ĉambrojn en la kelo de malgranda domo en ĝardeno. Sian oficon li forlasis kaj komencis verki la romanon pri Poncio Pilato.

— Aĥ, tio estis la or'epoko! — la okuloj de la flustranto brilis, — tute izola loĝejeto, kun antaŭĉambro, kaj en ĝi lavabo, — ial ĉi tio lin aparte fierigis, — la malgrandaj fenestroj tuj super la vojeto kondukanta al la stratpordo. Je kvar paŝoj kontraŭe, ĉe la barilo, estis siringo, tilio kaj acero. Aah, aĥ, aĥ! Vintre mi tre malofte vidis tra la fenestro ies nigrajn krurojn kaj aŭdis la neĝon kraki sub ili. Kaj en mia forno ĉiam brulis la fajro! Sed subite venis la printempo, kaj tra la malklara fenestrovitro mi vidis la nudajn siringobranĉojn sin vesti per verdo. Kaj ĝuste tiam, la lastan printempon, okazis io multe pli rava ol gajni centmil rublojn. Kio, konsentu, estas ja grandega monsumo!

— Vi pravas, — jesis la atente aŭskultanta Ivano.

— Mi malfermis la fenestrojn kaj sidis en la dua, tute malgranda ĉambreto, — la gasto komencis mezuradi per la brakoj: — tiom … jen sofo, kontraŭe alia sofo, inter ili tableto, sur ĝi belega noktolampo, pli proksime al la fenestro estis libroj, ĉi tie malgranda skribotablo, kaj en la dua ĉambro (ĝi estis vastega, dek kvar kvadratajn metrojn!) mi havis librojn, librojn kaj la fornon. Aĥ, kian hejmon mi havis!

»Ebriige odoras la siringo! Mia kapo malpeziĝas pro laco kaj la historio de Pilato flugas al la fino …

— La blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo! Mi komprenas! — ekkriis Ivano.

— Ĝuste tiel! Pilato impetis al la fino, kaj mi jam sciis, ke la lastaj vortoj de la romano estos: «… la kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato». Nu, mi, kompreneble, eliradis por promeni. Centmil estas multe da mono, do mi havis tre belan vestokompleton. Aŭ mi iris tagmanĝi en malmultekostan restoracion. Ĉe Arbat' estis ĉarma restoracio, mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas.

La okuloj de la gasto larĝe malfermiĝis kaj li plu flustris rigardante la lunon.

— En la manoj ŝi portis abomenajn, alarme flavajn florojn. La diablo scias ilian nomon, sed ial ili estas la unuaj kiuj aperas en Moskvo. Kaj tiuj floroj tre klare kontrastis ŝian nigran mantelon. Ŝi portis flavajn florojn! Malbona koloro. De Tverskaja ŝi sin turnis en strateton kaj de tie rigardis malantaŭen. Nu, la straton Tverskaja vi sendube konas, ĉu? Tie estis pasantaj miloj da homoj, sed mi ĵuras al vi, ke ŝi vidis nur min kaj ŝia rigardo estis pli ol angora, ĝi estis kvazaŭ malsana. Kaj min impresis ne tiom ŝia belo, kiom la eksterordinara, de neniu iam ajn vidita soleco en ŝiaj okuloj!

»Obeante la flavan signon, ankaŭ mi min turnis en la strateton kaj ŝin sekvis. Silente ni iris laŭ la kurba, teda strateto, mi ĉe unu flanko kaj ŝi ĉe la alia. Imagu, la strateto estis tute senhoma. Mi suferis, ĉar al mi ŝajnis, ke mi devas al ŝi paroli, kaj mi timis, ke mi diros nenion kaj ŝi foriros kaj neniam plu mi ŝin vidos.

»Kaj imagu, subite ŝi ekparolis:

»- Ĉu plaĉas al vi miaj floroj?

»Mi klare memoras, kiel sonis ŝia voĉo, malalteta kaj kun rompoj, kaj, kvankam tio estas stulta, ŝajnis al mi, ke ĝia eĥo eksplodis en la strateto kaj resonigis la malpure flavan muron. Mi rapide transiris la strateton kaj proksimiĝante al ŝi mi respondis:

»- Ne.

»Ŝi rigardis min mirigite kaj mi, abrupte kaj tute neatendite, komprenis, ke dum mia tuta vivo mi amis ĝuste tiun virinon! Nekredeble, ĉu? Vi, verŝajne, diros, ke mi frenezas, ĉu?

— Nenion mi diras! — ekkriis Ivano kaj aldonis: — Mi petegas, rakontu plu!

Kaj la gasto daŭrigis:

— Jes, ŝi rigardis min mirigite, kaj poste, rigardinte, ŝi demandis:

»- Ĉu vi tute ne ŝatas florojn?

»Io en ŝia voĉo impresis min kiel malamikema. Mi igis min iri sampaŝe, kaj — tio surprizis min mem — mi sentis nenian ĝenon.

»- Mi ŝatas florojn, sed ne tiajn, — mi diris.

»- Do kiajn?

»- Mi rozojn ŝatas.

»Ĉi tiam mi bedaŭris, ke mi tion diris, ĉar ŝi pardonpete ridetis kaj ĵetis siajn florojn en la kanaleton. Mi iom konfuziĝis, tamen relevis ilin kaj prezentis al ŝi, sed ŝi ridetante forpuŝis la florojn kaj mi portis ilin en mia mano.

»Kelkan tempon ni iris silente, poste ŝi forprenis la florojn el mia mano, ĵetis ilin sur la pavimon, ŝovis sian manon en la nigra grandmanuma ganto sub mian brakon kaj ni paŝis kune.

— Plu, — diris Ivano, — kaj mi petas, nenion preterlasu.

— Plu? — redemandis la gasto, — nu, la pluan vi povus mem diveni. — Per la dekstra maniko li viŝis subitan larmon kaj daŭrigis: — La amo elsaltis antaŭ ni, kiel el sub la tero murdonto elsaltas en strateto, kaj ĝi trafis nin ambaŭ!

»Tiel onin trafas fulmo, tiel trafas suoma duonponardo!

»Cetere, ŝi poste asertis, ke tio estas malvera, ke ni, sendube, amis unu la alian jam delonge, sen esti interkonataj, kaj kiam ŝi vivis kun alia viro, kaj mi kun tiu … kiu do estas ŝia nomo …

— Kun kiu? — demandis Senhejmulo.

— Kun tiu … nu … kun tiu … — diris la gasto klakante per la fingroj.

— Vi estis edziĝinta, ĉu?

— Jes, ja tial mi klakas … Al tiu … Banjo, Manjo … ne, Banjo … ŝi havis tian striitan robon … la muzeo … ne, mi ne plu memoras.

»Do, ŝi diris, ke portante la flavajn florojn ŝi eliris je tiu tago por ke mi finfine ŝin trovu, kaj ke se tio ne estus okazinta, ŝi sin venenus, ĉar ŝia vivo estis sensenca.

»Jes, la amo tuj nin trafis. Mi komprenis tion je tiu sama tago, jam post unu horo, kiam ni, sen atenti la urbon, venis sur la kajon de Moskvo-rivero ĉe la Kremla murego.

»Ni interparolis tiel, kvazaŭ ni estus disiĝintaj nur hieraŭ, kvazaŭ ni estus konataj jam multe da jaroj. Ni interkonsentis renkontiĝi la sekvan tagon samloke, ĉe Moskvo-rivero, kaj efektive ni renkontiĝis. La maja suno al ni lumis. Kaj baldaŭ, baldaŭ ŝi iĝis mia sektreta edzino.

»Ŝi venis ĉe min ĉiun tagon, kaj mi estis atendanta ŝin de la mateno. La atendo manifestiĝis en tio, ke mi movadis tien kaj reen la objektojn sur la tablo. Dek minutojn antaŭ la interkonsentita tempo mi sidiĝis apud la fenestro kaj aŭskultis, ĉu klakas la kaduka stratpordo. Kaj jen kuriozaĵo: antaŭ nia konatiĝo tre malofte, preskaŭ neniam iu ajn venis en nian korton, kaj nun mi havis la impreson, ke la tuta urbo pilgrimas tien. La stratpordo ekklakis, la koro ekbatis, kaj bonvolu vidi — je la nivelo de miaj okuloj, tuj antaŭ la fenestro nepre aperas ies malpuraj botoj. Akrigisto. Kiu do en nia domo bezonas akrigiston? Por kion akrigi? Kiajn tranĉilojn?

»Ŝi venis tra la pordo po unu fojon tage, kaj tiajn antaŭajn korbatojn mi havis po almenaŭ dek. Mi ne troigas. Kaj poste, kiam estis veninta ŝia horo kaj la horloĝo montris tagmezon, la palpitacio ne ĉesis ĝis la momento, kiam malbrue, apenaŭ aŭdeble, preter mia fenestro pasis la ŝuoj kun bantoj el nigra ŝamo kaj ŝtalaj bukoj.

»Fojfoje ŝi petolis: haltinte ĉe la dua fenestro ŝi frapetis per la ŝupinto kontraŭ la vitro. Mi tuj kuris tien, sed la ŝuo malaperis, malaperis la nigra silko ombranta la fenestron — kaj mi iris malfermi la pordon.

»Neniu sciis pri nia am'afero, tion vi kredu, malgraŭ ke tiaj sekretoj ĉiam sciiĝas. Ne sciis ŝia edzo, nek la konatoj. En la malnova pavilono kies kelon mi loĝis oni sendube sciis, oni rimarkis ke virino min vizitadas, sed neniu sciis ŝian nomon.

— Kaj kiu ŝi estas? — demandis Ivano, ege interesite de tiu amhistorio.

La gasto gestis, ke neniam li tion diros, kaj daŭrigis sian rakonton.

Ivano eksciis, ke la majstro kaj ŝi ekamis unu la alian tiel forte, ke ili iĝis nedisigeblaj. Nun Ivano klare imagis la du ĉambrojn en la kelo de la pavilono, ĉiam krepuskajn pro la siringo kaj la ĝardenbarilo. La trivitajn ruĝajn meblojn, la skribotablon, sur ĝi la horloĝon kiu batis ĉiun duonhoron, kaj librojn, librojn ekde la farbita planko ĝis la fumnigra plafono, kaj la fornon.

Ivano eksciis, ke lia gasto kaj ties sekreta edzino ekde la unuaj tagoj de sia kunesto konkludis, ke la destino mem renkontigis ilin ĉe la strat'angulo de Tverskaja, kaj ke ili estas kreitaj por resti kune sian tutan vivon.

Ivano eksciis, kiel la geamantoj pasigis la tagojn. Veninte, ŝi surmetis antaŭtukon kaj en la malgranda antaŭĉambreto kun la lavabo ial fieriganta la kompatindan malsanulon ŝi ekbruligis sur la ligna tablo petrolforneton, preparis la manĝon kaj aranĝis ĝin sur la ovala tablo en la unua ĉambro. Dum la majaj fulmotondroj, kiam la akvo brue torentis preter la blindetaj fenestroj al la stratpordo minacante inundi ilian lastan rifuĝejon, la geamantoj hejtis la fornon kaj bakis en ĝi terpomojn. De la terpomoj leviĝis vaporo, la nigra ŝelo makulis la fingrojn. En la kelo sonis rido, post la pluvo la arboj en la ĝardeno lasis fali rompitajn branĉetojn kaj blankajn florgrapolojn. Kiam ĉesis la fulmotondroj kaj venis la varmega somero, en la florvazo aperis la longe sopiritaj kaj de ambaŭ ŝatataj rozoj.

La homo kiu titolis sin majstro febre laboris super la romano, kaj ĝi fascinis lian nenomitan amatinon.

— Vere, fojfoje kontraŭ ĝi mi ĵaluzis, — flustris la nokta gasto veninta de la balkono.

Merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, ŝi relegadis la skribitan, kaj releginte ŝi brodis ĉi tiun ĉapeton. Fojfoje ŝi kaŭris ĉe la malsupraj librobretoj, aŭ staris sur seĝo ĉe la supraj, kaj per ĉifono forviŝis polvon de centoj da librodorsoj. Ŝi antaŭdiradis gloron, ŝi lin kuraĝigis, kaj ĝuste tiam ŝi komencis nomadi lin majstro. Ŝi malpacience atendis la jam promesitajn lastajn vortojn pri la kvina prokuratoro de Judujo, ŝi deklamadis apartajn frazojn kiuj al ŝi precipe plaĉis, ŝi diris, ke tiu romano estas ŝia vivo.

La verko estis finita en aŭgusto, komisiita al nun forgesita tajpistino, kiu faris kvin kopiojn. Kaj fine venis la tempo, kiam endis forlasi la sekretan restadejon kaj eliri en la vivon.

— Kaj mi eliris en la vivon tenante ĝin en la mano, kaj tiam finiĝis mia vivo, — flustris la majstro kaj mallevis sian kapon kaj longan tempon balanciĝis la malgaja nigra ĉapeto kun la flava litero M. Li daŭrigis sian rakonton, sed ĝi iĝis iom konfuza. Nun unu afero estis klara, ke tiam la gaston de Ivano trafis katastrofo.

— Tiam mi unuafoje okazis en la mondo de la literaturo, sed nun, kiam ĉio finiĝis kaj mia pereo estas evidenta, la rememoro pri ĝi min hororigas! — solene flustris la majstro levante la manon. — Jes, li konsternis min, ho, kiom li min konsternis!

— Kiu? — apenaŭ aŭdeble flustris Ivano, penante ne interrompi la ekscitiĝintan gaston.

— Nu, la redaktoro, ja mi diras, la redaktoro. Do, li finlegis. Li min rigardis tiel, kvazaŭ mi havis flegmonan vangon, iel malrekte, kaj je iu momento li eĉ konfuzite gruntridis. Li tusetadis kaj senbezone taŭzis la manuskripton. La demandoj, kiujn li faris, ŝajnis al mi frenezaj. Sen diri ion ajn pri la romano mem li demandis min, kio mi estas kaj de kie mi venis, ĉu jam delonge mi verkadas kaj kial oni nenion aŭdis pri mi antaŭe; li eĉ prezentis tute idiotan, laŭ mia opinio, demandon: kiu do sugestis al mi verki romanon pri tia stranga temo?

»Tuttedite mi lin demandis rekte, ĉu li publikigos la romanon aŭ ne.

»Tiam li nervoziĝis, ion balbutis kaj fine deklaris, ke sola li ne rajtas tion decidi, ke mian verkon devas legi aliaj redakcianoj, nome la kritikisto Latunskij kaj Arimann kaj la literaturisto Mstislavo Laŭroviĉ. Li proponis al mi reveni post du semajnoj.

»Post du semajnoj min akceptis fraŭlino kies okuloj pro ĉiama mensogado strabis nazen.

— Ŝia nomo estas Lapŝonnikova, ŝi estas la sekretariino de la redakcio, — subridetis Ivano, kiu bone konis la mondon tiom kolere pentratan de lia gasto.

— Eblas, — bruske respondis la gasto. — Do, ŝi redonis al mi la manuskripton, ĝi aspektis trivita kaj malpura. Evitante rigardi min en la vizaĝon ŝi min informis, ke por la sekvaj du jaroj la redakcio jam havas sufiĉan provizon de verkoj, kaj ke tial la demando pri publikigo de mia romano, laŭ ŝia esprimaĵo, «forfalas».

»Kion postan mi rememoras? — murmuris la majstro frotante sian tempion, — ho jes, la defalintajn petalojn sur la titolpaĝo kaj krome la okulojn de mia amikino. Jes, tiujn okulojn mi memoras.

La rakonto de la gasto iĝis pli kaj pli konfuza kaj fragmenta. Li parolis ion pri oblikva pluvo kaj senespero en la kela restadejo, pri tio, ke ankoraŭ ien li iris. Flustre li kriis, ke ŝin, kiu instigis lin al la batalo, li tute ne riproĉas, ho ne, li ne riproĉas!

— Mi memoras, mi ankoraŭ vidas tiun malbenindan internan folion, — murmuris la gasto, per du fingroj desegnante en la aero gazetfolion. El liaj pluaj konfuzaj frazoj Ivano komprenis, ke alia redaktoro aperigis grandan fragmenton el la romano de tiu, kiu nomis sin majstro.

Laŭ ties vortoj, jam post ne pli ol du tagoj en alia gazeto aperis artikolo de la kritikisto Arimann, titolita «Malamiko sub la protekto de redaktoro», kiu avertis la leganton, ke la gasto de Ivano, profitante senzorgemon kaj malkleron de la redaktoro, provis kontrabandi en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo.

— Ah jes, mi memoras tion! — ekkriis Ivano. — Sed mi forgesis vian nomon!

— Mi ripetas, ne parolu plu pri mia nomo, ĝi ne plu ekzistas, — respondis la gasto. — Tio ne gravas. Post unu tago mi trovis alian artikolon, subskribitan de Mstislavo Laŭroviĉ, kiu rekomendis sekompate frapi la fi-pilatismon kaj la ikonpentristaĉon kiu ekvolis kontrabandi (denove tiu malbeninda vorto!) ĝin en la gazetaron.

»Konsternite de tiu monstra fi-pilatismo mi malfaldis trian gazeton. Ĝi enhavis du artikolojn, la unu estis de Latunskij, kaj la alia estis subskribita per «N.E.». Kredu al mi, la verkoj de Arimann kaj Laŭroviĉ ŝajnis ŝerco kompare kun la artikolo de Latunskij. Sufiĉas diri, ke ĝia titolo estis «Militanta malnovritano». La legado de la artikoloj pri mi mem min tiom absorbis, ke mi ne rimarkis ŝin aperi antaŭ mi (ŝlosi la pordon mi forgesis) kun malseka ombrelo kaj same malsekaj gazetoj. El ŝiaj okuloj ŝprucis fajro, ŝiaj manoj tremis kaj estis malvarmaj. Ŝi impetis al mi por min kisi, poste ŝi diris raŭke kaj frapante per la mano kontraŭ la tablo, ke ŝi venenos Latunskijon.

Ivano konfuzite tusetis sed diris nenion.

— Venis tute senĝojaj tagoj. La romano estis verkita, restis nenio farinda, kaj la vivo de ni ambaŭ konsistis en tio, ke ni sidis sur la tapiŝeto sternita sur la planko apud la forno kaj rigardis en la fajron. Cetere, nun pli ofte ol antaŭe ni estadis dise. Ŝi kutimiĝis foriri por promeno, kaj al mi okazis strangaĵo, unu el multaj en mia vivo … Subite mi ekhavis amikon. Ja mi ne estas amkiĝema, malbenindan trajton mi havas: mi estas nekomunikema, malkonfidema, suspektema. Kaj jen mirindaĵo: malgraŭ tia karaktero ĉiam troviĝas iu neantaŭvidita, neatendita, groteska, kiu penetras mian animon, kaj ĝuste tiu ulo plaĉas al mi pli ol ĉiuj ceteraj.

»Do, en tiu malbeninda tempo foje malfermiĝis la stratpordo de nia ĝardeno — mi ankoraŭ memoras, ke la tago estis agrabla, aŭtuna. Ŝi estis for. Viro envenis tra la stratpordo, li iris en la domon al mia konstrurajtigito por iu afero, poste li elvenis malsupren en la ĝardenon kaj mirinde facile konatiĝis kun mi. Li prezentis sin gazetisto. Li treege al mi plaĉis, tiom, ke eĉ nun mi fojfoje lin rememoras, kaj imagu, ke iel li al mi mankas. Iom post iom li komencis vizitadi min. Mi eksciis, ke li estas fraŭlo, ke li loĝas apude en simila malgranda loĝejo, kiun li opinias tro malvasta, ktp. Lin viziti li ne invitis. Al mia edzino li malplaĉegis. Mi lin defendis. Ŝi diris:

»- Faru, kion vi volas, sed mi ripetas, ke tiu homo impresas min naŭze.

»Mi ekridis. Jes, tamen vere, kial do li min tiom ravis? Nu, ĝenerale, homo kiu interne, en sia skatolo, havas nenian surprizon, estas seninteresa. Tian surprizon Alojzo (mi forgesis mencii, ke nomo de mia nova konato estis Alojzo Bakŝiŝev) enhavis. Mi neniam renkontis — kaj tutcerte neniam renkontos — alian homon same sagacan. Se mi ne povis kompreni la sencon de gazetnotico, Alojzo tuj ĝin al mi klarigis, kaj estis evidenta, ke tion li faras tute senpene. Same estis pri la demandoj kaj fenomenoj de la vivo. Sed eĉ pli ol tio. Alojzo min ĉarmis per sia pasio pri la literaturo. Li ne ĉesis sieĝi min per siaj petoj ĝis mi konsentis voĉlegi al li la tutan romanon. Pri la verko li esprimis plej favoran opinion, sed poste li ripetis ĉiujn rimarkojn pri la romano, eldiritajn de la redaktoro. Li divenis ilin nekredeble precize, kvazaŭ li ĉeestis tie, kaj eĉ unu fojon li ne maltrafis. Krome, li detale klarigis al mi — kaj mi sentis, ke li ne eraras — kial mia romano ne povas esti publikigita. Ĉiun fojon li verdiktis: Ĉapitro tioma estas nepublikigebla …

»La artikoloj ne ĉesis. Pri la unuaj mi ridis. Sed ju pli da ili aperadis, des pli ŝanĝiĝis mia sinteno rilate al ili. La dua stadio estis miro. Io eksterordinare falsa kaj malbrava estis sentebla en ĉiu linio de la artikoloj, malgraŭ ilia minaca kaj memfida tono. Mi ne povis forpeli la persistan impreson, ke la aŭtoroj de tiuj artikoloj diras ion alian ol kion ili deziras, kaj ke ĝuste tio furiozigas ilin. Kaj poste, imagu, venis la tria stadio, la timo. Ne, ne la artikolojn mi timis, tion vi atentu, sed tute aliajn aferojn, neniel koncernantajn la artikolojn aŭ la romanon. Ekzemple, mi timis la mallumon. Resume, komenciĝis la stadio de mensa malsano. Se nokte mi estingis la lumon en la malgranda ĉambro, al mi tuj ŝajnis, ke tra la fenestro — kiun ja mi sciis fermita — enrampas polpo kun tre longaj kaj malvarmaj tentakloj. Tial mi devis dormi ĉe la lumo ŝaltita.

»Mia amatino tre ŝanĝiĝis (pri la polpo mi, kompreneble, al ŝi ne diris; sed ŝi mem vidis, ke mi iel misfartas). Ŝi maldikiĝis kaj paliĝis, ŝi ne plu ridis kaj senĉese petis min pardoni al ŝi tion, ke ŝi konsilis al mi publikigi la fragmenton. Ŝi volis, ke mi ĉion forlasu kaj veturu al la Nigra Maro kaj por tio elspezu la reston de la centmil rubloj.

»Ŝi tre insistis, kaj mi, malvolante ekspliki (iel mi antaŭsentis, ke la vojaĝo al la maro ne okazos), promesis al ŝi, ke mi forveturos je unu el la sekvaj tagoj. Sed ŝi diris, ke ŝi mem aĉetos por mi la bileton. Tiam mi eligis mian tutan monon, proksimume dekmil rublojn, kaj prezentis ĝin al ŝi.

»- Kial tiom multe? — ŝi miris.

»Mi pretekstis, ke mi timas ŝtelon kaj petas ŝin gardi la monon ĝis mia forveturo. Ŝi ĝin prenis, metis ĝin en sian mansaketon, kaj kisante min ŝi diris, ke ŝi preferus morti ol lasi min sola en tia stato, sed ke oni ŝin atendas, ke ŝi cedas al la neceso, ke ŝi venos morgaŭ. Ŝi min petegis timi nenion.

»Estis krepusko meze de oktobro. Kaj ŝi foriris. Mi kuŝigis min sur la sofon kaj endormiĝis ne ŝaltinte la lampon. Vekis min la sensaĵo, ke la polpo estas ĉi tie. Palpe mi apenaŭ sukcesis en la mallumo ŝalti la lampon. Mia poŝhorloĝo montris la duan nokte. Mi endormiĝis malsaniĝanta, mi vekiĝis malsana. Subite al mi ŝajnis, ke la aŭtuna mallumo tuj forpremos la vitrojn el la fenestroj, inundos la ĉambron kaj mi sufokiĝos en ĝi kvazaŭ en inko. Mi leviĝis homo, kiu ne plu sin regas. Mi ekkriis, aperis la penso kuri al iu ajn, eĉ supren al mia konstrurajtigito. Mi baraktis kontraŭ mi mem kiel frenezulo. En mi restis ankoraŭ sufiĉe da forto por atingi la fornon kaj ekbruligi en ĝi la lignon. Kiam la fajro ekkraketis kaj la pordeto komencis tintetadi, al mi ŝajnis, ke mia stato iĝis iomete pli bona … Mi impetis al la antaŭĉambro, ŝaltis tie lumon, trovis botelon da blanka vino, ĝin malŝtopis kaj trinkis rekte el la botelo. Tio obtuzigis mian timegon — almenaŭ tiom, ke mi ne kuris al la konstrurajtigito sed reiris al la forno. Mi malfermis la pordeton, la ardo komencis dolorigi al mi la vizaĝon kaj la manojn, mi flustradis:

»- Divenu, ke min trafis katastrofo. Venu, venu, venu!

»Neniu venis. En la forno blekis la fajro, pluvego batadis kontraŭ la fenestrovitroj. Tiam okazis la lasta. Mi prenis el la tirkesto la pezajn kopiojn de la romano kaj la malnetojn kaj komencis bruligi ilin. Tio estis tre peniga laboro, ĉar papero kovrita je densa skribaĵo brulas malbone. Rompante la ungojn mi disŝiradis la kajerojn, starigis ilin vertikale inter la ŝtipojn kaj per la fajrohoko taŭzis la foliojn. Plurfoje la cindro min superfortis kaj sufokis la fajron, sed mi plu batalis kontraŭ ĝi, kaj la romano, malgraŭ sia obstina rezisto, tamen estis pereanta. La konataj vortoj riveliĝadis antaŭ miaj okuloj, la flavo nehaltigeble grimpis sur la paĝoj supren, sed la vortoj persistis. Ili malaperadis nur kiam la papero nigriĝis kaj mi furioze disbatis ilin per la fajrohoko.

»Subite mi aŭdis iun nelaŭte grati la fenestron. Mia koro saltis, mi ŝovis la lastan kajeron en la fajron kaj kuris por malŝlosi la kortan pordon. Al ĝi kondukis brikaj ŝtupoj, mi stumblis kaj mallaŭte demandis:

»- Kiu estas tie?

»Voĉo, la ŝia, respondis:

»- Estas mi.

»Mallertiĝinte mi apenaŭ sukcesis obeigi al mi la ĉenon kaj la ŝlosilon. Ŝi enpaŝis, ŝi falis sur mian bruston, tuta malseka, kun malseka vizaĝo kaj malbukliĝintaj haroj, tremanta. Mi povis prononci nur unu vorton:

»- Vi … vi? — kaj mia voĉo rompiĝis kaj mi kuris malsupren. En la antaŭĉambro mi malembarasis ŝin je la mantelo kaj rapide ni eniris la unuan ĉambron. Ŝi ekkrietis, ŝovis sian manon en la fornon kaj ĵetis sur la plankon la reston de la romano, kies malsupra rando jam komencis bruli. La ĉambro tuj pleniĝis je fumo. Surtretante la fajron mi ĝin estingis, ŝi sinkis sur la sofon kaj ekploris nereteneble kaj spasme.

»Kiam ŝi silentiĝis mi diris:

»- Mi malamas la romanon kaj mi timas. Mi estas malsana. Mi hororas.

»Ŝi ekstaris.

»- Ho Dio, kiom vi estas malsana! Kial do ĉi tio, pro kio? Sed mi vin savos, mi vin savos. Kiel do tio povis okazi?

»Mi vidis ŝiajn okulojn, ŝvelintajn pro la fumo kaj ploro, mi sentis ŝiajn malvarmajn manojn karesi mian frunton.

»- Mi vin kuracos, mi vin kuracos, — ŝi murmuradis kroĉiĝante je miaj ŝultroj, — vi ĝin reskribos. Kial, nu kial mi ne lasis ĉe mi unu ekzempleron!

»Pro kolerego ŝi nudigis la dentojn, ŝi ankoraŭ diris ion malklare. Poste ŝi kunpremis la lipojn kaj komencis kolekti kaj glatigi la ĉirkaŭbrulintajn foliojn. Tio estis ĉapitro, mi ne plu memoras kiu, el la mezo de la romano. Ŝi zorge kunmetis la nigrarandajn foliojn, envolvis ilin en paperon, ĉirkaŭligis per rubando. Ĉiu ŝia ago montris, ke ŝi estas rezoluta kaj plene sin regas. Ŝi postulis vinon, trinkis kaj ekparolis pli trankvile.

»- Jen kiel oni pagas pro mensogo, — ŝi diris, — kaj mi malvolas plu mensogi. Jam nun mi restus ĉe vi, sed min naŭzas fari ĝin tiel. Mi malvolas ke en lia memoro restu, ke mi forlasis lin nokte. Li faris al mi nenian malbonon. Oni urĝe lin vokis, en la fabriko okazis incendio. Sed baldaŭ li revenos. Morgaŭ matene mi interparolos kun li, mi diros, ke mi amas iun alian, kaj mi revenos al vi por ĉiam. Tamen respondu al mi, eble vi ne volas tion, ĉu?

»Mi diris al ŝi:

»- Mia kara, mia kompatinda, mi ne lasos vin fari tion. Pri mi estas mise kaj mi malvolas vidi vin pereanta pro mi.

»- Ĉu ĝi estas la sola kaŭzo? — ŝi demandis proksimiĝante siajn okulojn al la miaj.

»- Jes, la sola.

»Ŝi tre vigliĝis, sin premis al mi brakumante min je la kolo kaj diris:

»- Mi estas pereonta kun vi. Morgaŭ mi estos ĉe vi.

»Kaj jen la lasta kion mi memoras el mia vivo: lumstrio penetranta el mia antaŭĉambro, kaj en la lumstrio — ŝia malbukliĝinta harfasketo, ŝia bereto kaj ŝiaj rezolutaj okuloj. Krome mi memoras la nigran silueton sur la sojlo de la ekstera pordo kaj la blankan volvaĵon.

»- Mi vin akompanus, sed mi ne plu havas la forton reveni sola, mi timas.

»- Ne timu. Paciencu kelkajn horojn. Morgaŭ matene mi estos ĉe vi. — Tiuj estis ŝiaj lastaj vortoj en mia vivo.

— Ŝŝ! — subite la malsanulo sin interrompis levante la fingron, — malkvietan lunnokton ni havas hodiaŭ.

Li malaperis sur la balkono. Ivano aŭdis la radojn preterruliĝi laŭ la koridoro, iu plorĝemis kaj ekkrietis.

Kiam ĉio kvietiĝis, la gasto revenis kaj komunikis, ke la 120-a ĉambro ricevis loĝanton. Estas venigita iu, kiu petas redoni al li lian kapon. Ambaŭ interparolantoj kelkan tempon angore silentis, tamen trankviliĝinte ili denove sin turnis al la interrompita rakonto. La gasto jam malfermis la buŝon por daŭrigi — sed la nokto vere estis malkvieta. En la koridoro ankoraŭ sonis la voĉoj, tial la gasto flustris al Ivano en la orelon tiom mallaŭte, ke la sekvan parton de lia rakonto eksciis sole nur la poeto — krom la unuan frazon:

— Kvaronhoron post ŝia foriro aŭdiĝis frapado al miaj fenestroj …

Evidentis, ke la malsanulon tre ekscitas tio, kion li flustras al la poeto en la orelon. Spasmoj tordis lian vizaĝon. En liaj okuloj flagris furiozo kaj timo. Per la mano la rakontanto almontris la lunon, jam antaŭlonge foririntan de la balkono. Nur kiam ekstere ĉesis ĉia bruo, la gasto sin forŝovis de Ivano kaj ekparolis pli laŭte.

— Do, estis mezo de januaro, nokto, mi surhavis tiun saman surtuton, sed sen butonoj. Mi kurbis pro malvarmo en mia korto. Malantaŭe neĝoamaso tute kaŝis la siringoarbedojn, antaŭ mi lumetis, kurtenite, miaj fenestroj; mi klinis min al la unua kaj aŭskultis — en miaj ĉambroj ludis gramofono. Nur tion mi sukcesis aŭdi; vidi mi povis nenion. Kelkan tempon mi staris tie, poste mi foriris el la ĝardeno. En la strateto ludis la neĝventego. Hundo impetis al miaj piedoj, mi ektimis kaj transkuris la strateton. La malvarmo kaj la sieĝanta min timo min trancigis. Mi ne havis kien iri, kaj la plej simpla solvo estus ĵeti min sub tramon en la avenuo kien kondukis mia strateto. De malproksime mi vidis tiujn lumplenajn, glacikovritajn kestegojn kaj aŭdis ilin hide grinci en la frosto. Sed, mia kara najbaro, la malfacilaĵo konsistis en tio, ke la timo penetris ĉiun ĉelon de mia korpo. Same kiel la hundon mi timis ankaŭ la tramojn. Ho, malsano pli malbona ol la mia en tiu domo ne estas, tion vi kredu!

— Sed vi povis ja al ŝi sciigi, — diris Ivano kompatante la mizerulon, — cetere, ŝi havas vian monon. Ja ŝi ĝin konservis, ĉu?

— Ne dubu pri tio, certe ŝi ĝin konservis. Tamen ŝajnas al mi, ke vi min ne komprenas. Aŭ, pli ĝuste, mi verŝajne perdis mian iaman kapablon priskribi. Finfine, apenaŭ mi ĝin bedaŭras, ĉar neniam plu mi ĝin bezonos. Al ŝi, — la gasto pie rigardis en la noktan mallumon, — venus letero el frenezulejo. Havante tian adreson, ĉu oni kuraĝas sendi leteron? Mense malsana? Vi ŝercas, mia amiko! Ĉu mi faru ŝin malfeliĉa? Mi ne kapablas.

Je tio Ivano ne trovis respondon, sed silente li kompategis sian gaston. Tiu, turmentate de siaj rememoroj, balancadis la kapon en la nigra ĉapeto kaj diris:

— La kompatinda virino. Cetere, mi havas la esperon, ke ŝi min forgesis!

— Sed eblas, ke vi resaniĝos … — hezite diris Ivano.

— Mi estas nekuracebla, — trankvile respondis la gasto, — kaj kiam Stravinskij diras, ke li revenigos min en la vivon, mi ne kredas. Li estas homama kaj volas min konsoli. Cetere, mi ne kontestas, ke nun mi fartas multe pli bone. Tamen, kie do mi haltis? La frosto, la rapidantaj tramoj. Mi sciis, ke ĉi tiu kliniko jam funkcias, kaj piede mi iris al ĝi tra la tuta urbo. Frenezaĵo! Ekster la urbo mi estis frostmortonta, sed min savis hazardo. Kamiono paneis, mi turnis min al la ŝoforo, tio estis proksimume kvar kilometrojn ekster la urbo, kaj, je mia miro, li min kompatis. La kamiono devis iri ĉi tien, kaj li min veturigis. Resume, mi estis savita, nur la piedfingroj de la maldekstra piedo frostvundiĝis. Sed tion oni kuracis. Ĉi tie mi estas jam kvaran monaton. Kaj imagu, mi trovas, ke ĉi tie estas tute ne malbone. Oni ne faru grandajn projektojn, mia kara najbaro, vere! Ekzemple, mi volis vojaĝi ĉirkaŭ la mondo. Nu, tion la sorto al mi rifuzis. Mi vidas nur infiniteziman peceton de la globo. Supozeble, ĝi ne estas ties plej rava parto, sed, mi ripetas, ĝi ne estas tro aĉa. Jen la somero venas, sur la balkono volviĝos hedero — tiel promesas Praskovja Fjodorovna. La ŝlosiloj donas al mi novajn eblojn. Nokte estos la luno. Ah, ĝi jam foriris! Friskiĝas. La noktomezo jam pasis. Mi devas foriri.

— Diru do, kio okazis poste pri Jeŝua kaj Pilato, — demandis Ivano, — mi vin petegas, mi volas scii tion.

— Aĥ ne, ne, — dolore tikis la gasto, — mi ne povas sen hororo rememori mian romanon. Kaj via konato de la Patriarĥa farus tion pli bone ol mi. Dankon pro la konversacio. Ĝis revido.

Kaj antaŭ ol Ivano povis reagi, la krado mallaŭte tintetis, fermiĝis, kaj la gasto malaperis.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri ĉap. 13

oni gastas

{Ruse сидим?} – kio signifas propre «ĉu (o)ni sidas?» kaj figursence «ĉu (o)ni prizonas?»%v8.1 aŭ eventuale «ĉu (o)ni festenas?». La malliberejan interpreton subtenas la klara analogio kun «La grafo de Montekristo» de A. Dumas:

la klinikola kastelo If
Ivano Edmondo Dantès
la majstroabato Faria

Siavice, A. Dumas per la nomo Montekristo aludis kalvarion (la Kalvan Monton).


obligacion mi ricevis ...

en la priskribata epoko la civitanoj estis ĉiel devigataj aĉetadi obligaciojn de ŝtataj pruntoj.


konstrurajtigito {Ruse застройщик} —

persono ricevinta terenon por konstruado (simple aĉeti teron post 1917 oni ne rajtis). [Varankin] tradukas la vorton per konstruinto (pĝ 150).


Tverskaja

ĉefa strato de Moskvo. Oni ne konfuzu ĝin kun la bulvardo Tverskoj, kiun ĝi cetere krucas.


suoma duonponardo

ĉasista trancilo ĉe kies malakra rando estas kanaleto por ellasi la sangon de la pikmortigata besto. Tiajn duonponardojn tre ŝatis banditoj. {Ruse финский нож} {Estone puss}.


petrolforneto {Ruse керосинка} —

speco de kuirforneto, pli simpla kaj malpli povuma ol primuso.


rifuĝejo

la rusa vorto (приют) estas tiu sama, kies aliaj aperoj estas tradukitaj per «restadejo», %vd 10.6.


Arimann

la vorto ŝajnas ordinara germana aŭ jida familinomo, kaj samtempe aludas pri [PIV]:

Ariman∙o Mito: La principo la malbono en la zoroastra religio.


Mstislavo Laŭroviĉ

aludo pri la dramverkisto Vsevolod Viŝnevskij, kiu per politikaj atakoj malpermesigis surscenigon de kelkaj verkoj de Bulgakov (ambaŭ antaŭnomoj estas relative maloftaj slavaĵoj; la familinomo Laŭroviĉ rilatas al laŭro proksimume kiel Viŝnevskij al ĉerizo – kaj la du radikoj aperas en {Ruse Лавровишневые капли} («laŭrĉeriza akvo», kvietigilo, kiu estis tre ŝatata en la 19-a jc kaj produktata el la folioj de laŭrĉerizo, {Latine Prunus laurocerasus} {Ruse лавровишня} {France laurier-cerise}).


fi-pilatismo {orig. пилатчина} —

similan esprimaĵon la proletaj verkistoj aplikis al verkoj de Bulgakov mem, {Ruse булгаковщина}.


malnovritano {Ruse старообрядец} —

Rus-ortodoksiano malakceptanta la reformojn de la patriarko Nikono (XVII jc), kiuj celis akordigi kelkajn liturgiaĵojn de la Rusa Ortodoksio kun la tradicioj de la ceteraj Ortodoksiaj Eklezioj; kvankam la vorto povus signifi {figursence} konservemulo, tamen ĉi-okaze ĝi estas groteske malkonvena.

[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]