— Nu, oni vin tute ellacigis, ĉu? — demandis Voland.
— Ho ne, messire, — respondis Margarita, sed apenaŭ aŭdeble.
— Noblesse oblige, — rimarkis la kato kaj verŝis al ŝi en ruĝvinan glason kristale klaran likvon.
— Ĉu tio estas vodko? — ŝi demandis per malforta voĉo.
Pro ofendiĝo la kato saltetis sur sia seĝo.
— Kion vi diras, reĝino? — li stertoris, — ĉu mi aŭdacus verŝi al damo vodkon? Ĝi estas pura alkoholo!
Margarita ridetis kaj provis forŝovi la vinglason.
— Trinku sen timo, — diris Voland, kaj ŝi tuj prenis la glason en la manon. — Hella, vin sidigu, — li ordonis kaj klarigis al Margarita: — La plenluna nokto estas nokto festa, kaj mi manĝas en la intima kompanio de miaj konfidenculoj kaj servistoj. Do, kiel vi vin sentas? Kiel pasis tiu laciga balo?
— Mireginde! — ekbabilis Kerubjev, — ĉiu estas ravita, enamiĝinta, frakasita, kiom da takto, kiom da lerto, logo, ĉarmo!
Voland silente levis sian glason kaj tintigis ĝin kontraŭ tiu de Margarita. Ŝi obeeme eltrinkis kun la penso ke pro la alkoholo tuj venos ŝia fino. Tamen okazis nenio malbona. Viva varmo disfluis en ŝia ventro, io mole puŝis ŝin sur la nukon, ŝi sentis siajn fortojn reveni, kvazaŭ ŝi vekiĝus post longa refreŝiga dormo, kaj krome, ŝi eksentis lupan malsategon. Kiam ŝi rememoris, ke ŝi nenion manĝis de la hieraŭa mateno, ĝi iĝis eĉ pli akra. Ŝi komencis avide gluti kaviaron.
Behemoto fortranĉis pecon da ananaso, ĝin surŝutetis per salo kaj pipro, ĝin manĝis kaj tiel brave renversis duan glaseton da alkoholo, ke ĉiuj aplaŭdis.
Post ke ankaŭ Margarita malplenigis sian duan glason, pli hele ekbrulis la kandeloj en la kandelabroj, kaj pli vigla iĝis la fajro en la kameno. Margarita sentis nenian ebrion. Enigante siajn blankajn dentojn en la viandon, ŝi ĝuegis la el ĝi fluantan sukon kaj samtempe observis Behemoton ŝmiri ostron per mustardo.
— Vi ankoraŭ metu sur ĉi ĉion kelkajn vinberojn, — mallaŭte diris Hella, per la kubuto puŝetante la katon en ties flankon.
— Bonvolu ne instrui al mi la vivon, — respondis Behemoto, — mi mem havas sufiĉan sperton pri festenado, jes, tute sufiĉan!
— Aĥ, kiel agrablas noktomanĝi ĝuste tiel, ĉe la kamenfajro, tute simple, — kraketis Kerubjev, — en intima rondo …
— Ne, Fagoto, — oponis la kato, — ankaŭ la balo havas siajn ĉarmon kaj grandiozon.
— Ĝi havas nek ĉarmon nek grandiozon, krome, tiuj idiotaj ursoj, kaj ankaŭ la tigroj ĉe la verŝtablo per sia blekado min preskaŭ migrenigis, — diris Voland.
— Jes, messire, — diris la kato, — se vi opinias, ke al ĝi mankas grandiozo, mi tuj obeeme aliĝos al tiu opinio.
— Vin gardu! — respondis Voland.
— Mi nur ŝercis, — humile diris la kato, — kaj koncerne la tigrojn, mi ilin rostigos.
— Tigraĵo ne estas manĝebla, — diris Hella.
— Ĉu tiel vi opinias? Tiam bonvolu aŭskulti, — replikis la kato, kaj kun plezure duonfermitaj okuloj Behemoto rakontis pri tio, kiel foje ĝi dum dek naŭ tagoj vagadis en dezerto, sin nutrante nur per la viando de tigro de ĝi mortigita. La kurioza rakonto interesis ĉiujn, kaj kiam la kato ĝin finis, ĉiuj ĥore ekkriis:
— Blago!
— La plej interesa en tiu blago estas tio, — diris Voland, — ke ĝi estas mensoga de la unua ĝis la lasta vorto.
— Ĉu tiel? Mensoga? — ekkriis la kato, kaj ĉiuj pensis ke ĝi tuj ekprotestos, sed anstataŭe Behemoto nur diris mallaŭte: — Inter ni juĝos la Historio.
— Diru, — plivigliĝinte post la vodko Margarita sin turnis al Azazello, — ĉu vi lin pafmortigis, la eksbaronon?
— Nature, — respondis Azazello, — kiel eblus lin ne pafmortigi? Li estis pafmortigenda.
— Mi tiel ekscitiĝis! — ekkriis Margarita, — tio okazis tiom neatendite.
— En tio estis nenio neatendita, — obĵetis Azazello, sed Kerubjev komencis ĝemadi kaj lamentadi:
— Kiel do oni ne ekscitiĝu? Mi mem sentis miajn genuojn tremi! Paf! Ek! La barono pum!
— Nemulte mankis ke mi havu atakon de histerio, — aldonis la kato, lekante kaviaron disde la kulero.
— Jen kion mi ne povas kompreni, — diris Margarita, kaj oraj brileroj de la kristaloj dancis en ŝiaj okuloj, — ĉu eblas ke ekstere oni ne aŭdis la muzikon kaj la tutan bruegon de la balo?
— Certe oni nenion aŭdis, reĝino, — respondis Kerubjev, — la aferon endas aranĝi tiel, ke oni ne aŭdu. Tion endas plej zorge aranĝi.
— Jes, kompreneble … ĉar fakte tie ja estis la viro sur la ŝtuparplaceto … kiam mi venis kun Azazello … kaj la alia, ĉe la enirejo … al mi ŝajnas, ke li observis vian apartamenton.
— Prave, prave! — kriis Kerubjev, — prave, kara Margarita Nikolavna! Vi firmigas mian suspekton. Jes, li observis la apartamenton. Unue li ŝajnis al mi distriĝema privata docento aŭ enamiĝinto langvoranta sur la ŝtuparo, sed ne, ne! Io suĉis mian koron! Aĥ! li observis la loĝejon! Kaj ankaŭ la alia, ĉe la enirejo! Kaj ankaŭ tiu de sub la arko, egale!
— Nun interese, ĉu oni povus veni por vin aresti? — demandis Margarita.
— Nepre oni venos, ĉarma reĝino, nepre! — respondis Kerubjev, — mi antaŭsentas ke oni venos, ne tuj, kompreneble, sed siatempe oni nepre venos. Tamen mi opinias, ke estos nenio interesa.
— Aĥ, kiel mi ekscitiĝis, kiam tiu barono falis, — ripetis Margarita, evidente plu impresite de la murdo, la unua kiun ŝi vidis en sia vivo. — Certe, vi bone celpafas, ĉu?
— Konvene, — diris Azazello.
— Je kiom da paŝoj? — ne tute klare demandis Margarita.
— Tio dependas de la celo, — prudente rimarkigis Azazello, — unu afero estas trafi la fenestrovitrojn de kritikisto Latunskij, kaj io tute alia estas trapafi lian koron.
— La koron! — ekkriis Margarita, ial metante la manon sur la sian, — la koron! — ŝi ripetis obtuze.
— Kio estas tiu Latunskij? — demandis Voland ekzamenante Margaritan per la duonfermitaj okuloj.
Azazello, Kerubjev kaj Behemoto diskrete mallevis sian rigardon, Margarita ruĝiĝis kaj respondis:
— Estas tia kritikisto. Hodiaŭ vespere mi disfrakasis lian loĝejon.
— Ĉu? Kial?
— Li, messire, li pereigis majstron, — klarigis Margarita.
— Sed kial vin mem vi klopodigis? — demandis Voland.
— Permesu al mi, messire, — ĝoje ekkriis la kato saltante sur sia seĝo.
— Sidu, — grumblis Azazello sin levante, — tuj mi mem tien veturos …
— Ne! — ekkriis Margarita, — ne, mi vin petegas, messire, tion oni ne faru.
— Laŭ via plaĉo, laŭ via plaĉo, — respondis Voland, kaj Azazello residiĝis.
— Do, kie ni haltis, karega reĝino Margot? — diris Kerubjev, — ah jes, la koro … Li trafas la koron, — Kerubjev etendis sian longan fingron direkte al Azazello, — laŭ elekto, en ajnan atrion aŭ en ajnan el la ventrikloj.
Margarita ne tuj komprenis, kaj kompreninte ŝi mirigite ekkriis:
— Sed ili ja ne estas videblaj!
— Karulino, — tintetaĉis Kerubjev, — ĝuste tio ja estas la malfacilaĵo, ke nevideblaj! Tio ja estas la tuta interesaĵo! Videblan objekton ĉiu povas trafi!
Kerubjev malfermis tirkeston de la tablo, prenis tie piksepon kaj prezentis ĝin al Margarita, petante ke ŝi per sia ungo marku unu el la pikiloj. Ŝi markis tiun de la supra dekstra angulo. Hella ŝovis la karton sub la kusenon kaj kriis:
— Prete!
Azazello, kiu sidis turninte la dorson al la kuseno, prenis el la poŝo de sia frakpantalono nigran aŭtomatan pistolon, metis ĝian tubon sur la ŝultron kaj, sen turni sin al la lito, li pafis kaŭzante gajan ektimon en Margarita. Oni retiris la karton el sub la trapafita kuseno; la pikilo, kiun markis Margarita, estis trafita.
— Mi ne dezirus troviĝi sur via vojo, kiam vi havas pistolon en la mano, — diris Margarita, kokete rigardetante Azazellon. Ŝin fascinis la homoj kapablaj fari ion unuaklase.
— Karega reĝino, — plu pepadis Kerubjev, — al neniu mi rekomendas troviĝi sur lia vojo, eĉ se li ne havas pistolon en la mano! Je mia honorvorto de eksa kapelestro kaj ĉefkantisto, neniu gratulus tian troviĝunton.
La kato, kiu sidis malserena dum la pafoprovo, subite deklaris:
— Mi min devontigas rompi la rekordon pri la piksepo.
Azazello responde nur graŭlis ion, sed la kato obstinis, ĝi postulis ne unu sed du revolverojn. Azazello eligis duan pistolon el la glutea poŝo de sia pantalono, kaj kune kun la unua, malestime tordante la buŝon, prezentis al la fanfaronulo. Oni markis du pikilojn sur la sepo. Turninte sian dorson al la kuseno, la kato longe celis. Margarita sidis ŝtopinte la orelojn per la fingroj kaj rigardis la strigon, kiu dormetis sur la kamenbreto. La kato pafis el ambaŭ pistoloj, post kio tuj ekŝrikis Hella, la strigo mortigite falis de la kameno kaj la horloĝo haltis disrompite. Hella, unu el kies manoj sangis, hurlante enigis siajn ungojn en la hararon de la kato, tiu responde kroĉiĝis al la ŝia, kaj ambaŭ, bule interplektite, ruliĝis sur la planko. Unu vinglaso falis de la tablo kaj frakasiĝis.
— Forprenu de mi tiun rabiiĝintan diablinon! — hurladis la kato sin defendante kontraŭ Hella, kiu rajde sur ĝin sidiĝis. Oni disigis la batalantojn, Kerubjev blovis sur la trapafitan fingron de Hella, kaj ĝi tuj saniĝis.
— Ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fuŝige parolas! — kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forŝiritan de ĝia dorso.
— Mi vetas, — ridetante diris Voland al Margarita, — ke tion ĝi faris intence. Behemoto estas paflertulo.
Por signi sian repacigon, Hella kaj la kato interkisis. Oni reprenis la karton el sub la kuseno kaj ĝin ekzamenis. Neniu pikilo, krom la truita de Azazello, estis trafita.
— Tio ne estas ebla, — asertis la kato rigardante tra la karto la lumon de la kandelabro.
La gaja noktomanĝo pluis. La kandeloj gutetis en la kandelingoj, la kameno elverŝis en la ĉambron sekajn, bonodorajn varmoondojn. Satiĝinte, Margarita sidis beata, ŝi rigardis la grizviolajn ringojn ŝvebi de la cigaro de Azazello al la kameno, kie la kato kaptis ilin per la pinto de spado. Ŝi nenien deziris foriri, kvankam laŭ ŝia kalkulo jam estis malfrue. Konsidere ĉion okazintan, estis proksimume la sesa matene. Profitante paŭzon, ŝi turnis sin al Voland kaj hezite diris:
— Ŝajnas, ke mi devas iri … Malfruas.
— Kial hasti? — demandis Voland ĝentile sed sekete. La ceteraj silentis ŝajnigante sin absorbitaj pri la cigaraj fumrondoj.
— Jes, mi devas iri, — konfuzite pro ĉio ĉi diris Margarita kaj rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ serĉante mantelon aŭ balsurtuton. Subite ŝia nudeco komencis ŝin ĝeni. Silente Voland prenis el la lito sian grasan trivitan noktosurtuton kaj Kerubjev ĝin ĵetis sur ŝiajn ŝultrojn.
— Mi dankas al vi, messire, — apenaŭ aŭdeble diris Margarita kaj demande ekrigardis Volandon. Tiu respondis al ŝi per ĝentila kaj indiferenta rideto. Nigra malgajego ekpremis la koron de Margarita. Ŝi sin sentis trompita. Evidente, neniu intencas rekompenci ŝin pro ĉio kion ŝi faris dum la balo, same kiel neniu ŝin retenas. Krome, ŝi klare konsciis, ke ŝi ne havas kien iri de ĉi tie. La preterfluginta ideo, ke ŝi devos reveni en la palaceton, kaŭzis en ŝi internan eksplodon de malespero. Ĉu ŝi mem petu, kiel Azazello tente konsilis al ŝi en la Aleksandra ĝardeno? «Ne, por nenio ajn» — ŝi diris al si mem.
— Ĉion bonan, messire, — ŝi diris voĉe kaj pensis: «For, iel ajn for de ĉi tie, ekstere mi iros al la rivero kaj min dronigos».
— Nun sidiĝu, — subite ordonis Voland. La vizaĝo de Margarita ŝanĝis la koloron kaj ŝi sin sidigis. — Ĉu adiaŭonte vi deziras diri ion?
— Ne, nenion, messire, — fiere respondis Margarita, — krom tion, ke se vi ankoraŭ min bezonos, mi pretas volonte plenumi ĉion deziratan. Mi neniom laciĝis kaj la balo min tre amuzis. Tiom, ke se ĝi ankoraŭ daŭrus, mi volonte prezentus mian genuon al la kisoj de miloj da pendumiluloj kaj murdistoj, — ŝi vidis Volandon kvazaŭ tra vualo, ŝiaj okuloj plenis je larmoj.
— Ĝuste! Vi absolute pravas! — kriis Voland per resonanta kaj timiga voĉo, — tiele!
— Tiele! — eĥis la sekvantaro de Voland.
— Ni provis vin, — daŭrigis Voland, — neniam ion petu! Neniam kaj nenion, precipe de tiuj, kiuj estas pli fortaj ol vi. Oni mem proponos kaj oni mem ĉion donos! Sidigu vin, fiera virino! — Voland forŝiris la pezan noktosurtuton de Margarita kaj denove ŝi retroviĝis sidanta apud li sur la lito. — Do, Margot, — daŭrigis Voland mildigante sian voĉon, — kion vi deziras pro tio, ke hodiaŭ vi estis ĉe mi la mastrino? Kion vi deziras pro tio, ke vi patoprenis la balon nuda? Je kiom vi taksas vian genuon? Kian damaĝon faris al vi miaj gastoj, kiujn vi ĵus nomis pendumiluloj? Diru! Kaj nun diru sen ĝeno, ĉar mi mem proponas.
La koro de Margarita ekbatis, ŝi profunde ekspiris kaj komencis pripensi ion.
— Nu, ek, kuraĝon! — instigis ŝin Voland, — veku vian fantazion, ĝin spronu! Jam pro la nura ĉeesto dum la murdo de tiu perfekta kanajlo barono oni meritas rekompencon, precipe se oni estas virino. Do?
Al Margarita ekmankis spiro, ŝi jam estis eldironta la intimajn kaj en la animo preparitajn vortojn, kiam subite ŝi paliĝis, malfermis la buŝon kaj rondigis la okulojn. «Frida! Frida! Frida!» kriis en ŝiajn orelojn ies obseda, peteganta voĉo, «Mia nomo estas Frida!». Margarita, stumblante sur la vortoj, ekparolis:
— Do, ĉu mi rajtas, sekve, peti pri unu afero?
— Postuli, postuli, mia donna, — kompreneme ridetante diris Voland, — vi rajtas postuli unu aferon!
Aĥ, kiel lerte kaj klare Voland emfazis, ripetante ŝiajn proprajn vortojn, tiun «unu aferon»!
Ankoraŭfoje Margarita ekspiris kaj diris:
— Mi volas, ke oni ĉesu prezenti al Frida la tukon, per kiu ŝi sufokis sian infanon.
La kato levis la okulojn al la ĉielo kaj brue ekspiris, tamen sen ion diri: evidente, ĝi ankoraŭ memoris pri sia pinĉita orelo.
— Konsidere tion, — rikanetante diris Voland, — ke subaĉeto fare de tiu stultulino Frida estas, memkomprene, nepre ekskludenda — ĉar tio ja estus malakordigebla kun via reĝina digno — mi eĉ ne scias, kion mi faru. Restas al mi jeno: min provizi je ĉifonoj kaj ŝtopi per ili ĉiujn truojn en mia dormoĉambro!
— Pri kio vi parolas, messire? — miris Margarita, aŭdinte tiujn, efektive nekompreneblajn, vortojn.
— Mi tute konsentas kun vi, messire, — enmiksiĝis Behemoto, — ĝuste per ĉifonoj! — kaj incitite la kato frapis la tablon per la piedo.
— Pri la kompatemo mi parolas, — klarigis siajn vortojn Voland sen malkroĉi disde Margarita la rigardon de sia fajra okulo. — Fojfoje tute neatendite kaj perfide ĝi penetras tra plej mallarĝaj fendoj. Tial mi parolas pri ĉifonoj.
— Kaj mi, ankaŭ mi parolas pri tio sama! — ekkriis la kato, antaŭgarde klinante sin for de Margarita kaj ŝirmante siajn pintajn orelojn per la piedoj makulitaj je la roza kremaĵo.
— Iru for, — diris Voland al la kato.
— Mi kafon ankoraŭ ne trinkis, — tiu respondis, — kiel mi foriru? Ĉu vere, messire, en festa nokto oni dividos la festenanojn en du kvalitojn? La unuj estus de unua, kaj la aliaj, laŭ la esprimo de tiu avarulaĉo bufedisto, de dua freŝgrado?
— Silentu, — ordonis Voland al la kato kaj, turninte sin al Margarita, li demandis: — Evidente, vi estas eksterordinare bonkora homo, ĉu? Ege morala, ĉu?
— Ne, — energie protestis Margarita, — mi scias, ke kun vi oni povas paroli nur malkaŝe, do malkaŝe mi diru: mi estas vanta homo. Mi petis por Frida nur tial, ke mi senprudente donis al ŝi firman esperon. Ŝi atendas, messire, ŝi kredas je mia povo. Kaj se ŝi trompiĝos, mia situacio estos terura. Dum la tuta vivo mi ne havos trankvilon. Nun tio estas fakto! Iel ĝi okazis.
— Ah, — diris Voland, — tio estas komprenebla.
— Do, ĉu vi faros tion? — mallaŭte demandis Margarita.
— Certe ne, — respondis Voland. — Vidu, kara reĝino, tie estas simpla miskompreno. Ĉiu administrofako zorgu pri siaj aferoj. Mi ne kontestas, ke niaj ebloj estas konsiderindaj, multe pli grandaj ol opinias iuj, ne tre sagacaj, homoj …
— Ho jes, multe pli grandaj, — ne sukcesis sin deteni la kato, evidente fiera pri tiuj ebloj.
— Silentu, la diablo vin prenu! — diris Voland kaj daŭrigis returninte sin al Margarita: — Tamen kial mi faru tion, kio koncernas alian, kiel mi ĝin nomis, administrofakon? Do, mi tion ne faros, vi mem faru.
— Sed per mi, ĉu tio plenumiĝos?
Azazello ironie ĵetis sur ŝin oblikvan rigardon de sia misa okulo, apenaŭ rimarkeble skuetis la rufan kapon kaj snufis.
— Faru do, jen turmento, — tedite grumblis Voland kaj, turninte sian globuson li komencis ekzameni sur ĝi ian detalon, verŝajne kondukante ankaŭ alian aferon dum la interparolo kun Margarita.
— Do, Frida … — sufloris Kerubjev.
— Frida! — orelbore kriis Margarita.
La pordo impete malfermiĝis kaj la hirta, nuda, sed ne plu ebria virino tranc'okula enkuris en la ĉambron, etendis siajn manojn al Margarita, kaj ĉi tiu majeste diris:
— Vi estas pardonita. Oni ne plu alportos la tukon.
Aŭdiĝis ekhurlo de Frida, ŝi falis vizaĝ-al-tere antaŭ Margarita kruce disĵetinte la brakojn. Voland mansvingis kaj Frida malaperis.
— Mi dankas al vi, adiaŭ, — diris Margarita kaj sin levis.
— Nu, Behemoto, — ekparolis Voland, — ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto. — Li sin turnis al Margarita: — Do, tion ni ne kalkulu, ja mi faris nenion. Kion por vi mem vi deziras?
Estiĝis silento. Ĝin interrompis Kerubjev, kiu flustris al Margarita:
— Mia diamanta donna, mi konsilas al vi esti ĉi-foje pli prudenta! La fortuno ja povas ne plu prezentiĝi!
— Mi volas ke tuj, nunsekunde, oni rehavigu al mi mian amdonanton, la majstron, — diris Margarita, kaj ŝia vizaĝo spasmiĝis.
Ventpuŝo penetris en la ĉambron, kuŝigante la flamon de la kandeloj, la peza fenestra kurteno ŝoviĝis flanken, la fenestro larĝe malfermiĝis kaj en la fora alto vidiĝis la plena, noktomeza kaj neniel matena, luno. De la fenestrobreto sur la plankon sterniĝis verdeta noktoluma tuko, kaj sur ĝi aperis la nokta gasto de Ivano, kiu nomis sin majstro. Li surhavis sian malsanulejan veston: kitelon, pantoflojn kaj la nigran ĉapelon, kiun li neniam forlasis. Tikoj grimace tordis lian nerazitan vizaĝon, kun frenezula timemo li oblikve rigardetis la kandelajn flamojn, kaj ĉirkaŭ li bolis la lunluma torento.
Margarita tuj lin rekonis, ŝi ĝemis, svingetis la manojn kaj kuris al li. Ŝi kisadis lian frunton, liajn lipojn, ŝi premis sian vizaĝon al lia stople pika vango, kaj la longe retenatintaj larmoj nun fluis el ŝiaj okuloj. Ŝi prononcadis nur unu vorton, sensence ŝi ripetis:
— Vi … vi, vi …
La majstro sin de ŝi disigis, kaj obtuze diris:
— Ne ploru, Margot, ne turmentu min, mi estas grave malsana. — Per unu mano li kroĉiĝis je la fenestrobreto, kvazaŭ intencante sur ĝin salti kaj forkuri, grimace nudiginte la dentojn li angore rigardis la sidantojn kaj ekkriis: — Mi timas, Margot! Denove mi havas halucinojn.
Sufokate de plorsingultoj Margarita flustris per intermita voĉo:
— Ne, ne, ne, nenion timu! Mi estas kun vi! Mi estas kun vi!
Kerubjev lerte kaj netrudeme ŝovis seĝon malantaŭ la majstron, kaj tiu sin lasis sur ĝin sidiĝi. Margarita falis sur la genoujn, sin premis al la flanko de la malsanulo kaj tiel senmoviĝis. En sia ekscito ŝi ne rimarkis, ke ŝia nudeco iel ĉesis, ke nun ŝi surhavas nigran silkan mantelon. Klininte la kapon la majstro rigardis la plankon per mornaj malsanulaj okuloj.
— Jes, — post paŭzo ekparolis Voland, — ili bone lin prilaboris. — Al Kerubjev li ordonis: — Ek, kavaliro, donu trinki al la homo.
Margarita persvadadis la majstron per tremanta voĉo:
— Trinku, trinku. Ĉu vi timas? Ne, ne, kredu al mi, ili vin helpos.
La malsanulo prenis la glason kaj eltrinkis ĝian enhavon, sed lia mano ektremis kaj la malplenigita glaso frakasiĝis ĉe liaj piedoj.
— Bona aŭguro, bona aŭguro! — ekflustris Kerubjev al Margarita, — rigardu, li jam rekonsciiĝas.
Fakte, la rigardo de la malsanulo iĝis malpli sovaĝa kaj perturbita.
— Ĉu vere estas vi, Margot? — demandis la luna gasto.
— Ne dubu, estas mi, — respondis Margarita.
— Ankoraŭ! — ordonis Voland.
Post ol la majstro malplenigis la duan glason, en liaj okuloj reaperis la vivo kaj la inteligento.
— Nu jen, tio estas alia afero, — diris Voland ekzamenante la majstron per akra rigardo, — nun ni interparolu. Kiu vi estas?
— Nun mi estas neniu, — respondis la majstro, kaj rideto tordis lian buŝon.
— De kie vi ĵus venis?
— El la domo de malĝojo. Mi estas mense malsana, — respondis la veninto.
Tiujn vortojn Margarita ne eltenis, ŝi denove ekploris. Poste, viŝinte siajn okulojn, ŝi ekkriis:
— Teruraj vortoj! Teruraj vortoj! Li estas majstro, messire, mi avertas vin pri tio. Kuracu lin, li valoras tion!
— Ĉu vi scias, kun kiu vi nun interparolas? — demandis Voland la veninton, — ĉe kiu vi estas?
— Mi scias tion, — respondis la majstro. — En la frenezulejo tiu bubo, Ivano Senhejmulo, estis mia najbaro. Li rakontis al mi pri via renkonto.
— Certe, certe, — reagis Voland, — mi havis la plezuron renkonti tiun fraŭlon ĉe la Patriarĥa lageto. Min mem li preskaŭ frenezigis, konvinkante min ke mi ne ekzistas! Sed vi, ĉu vi kredas, ke mi vere estas mi?
— Necesas kredi, — respondis la veninto, — kvankam, evidente, multe pli trankviliga estus rigardi vin halucinaĵo. Mi petas pardonon, — subite rekonsciiĝinte aldonis la majstro.
— Nu, se tio vin trankviligas, rigardu tiel, — ĝentile diris Voland.
— Ne, ne, — timigite diris Margarita skuante la majstron je la ŝultro, — ekkonsciu, antaŭ vi vere estas li!
Ankaŭ tiun fojon la kato enmiksiĝis:
— Fakte, mi vere similas halucinon. Atentu mian profilon en la luna lumo, — la kato ŝovis sin en la lunluman faskon kaj volis ankoraŭ ion diri, sed oni petis ĝin silenti, kaj Behemoto, respondinte: — Tre bone, mi mutiĝos. Mi estos silentema halucino, — eksilentis.
— Nun diru al mi, kial Margarita nomas vin majstro? — demandis Voland.
La veninto melankolie ridetis kaj diris:
— Tio estas pardonebla malrigoraĵo. Ŝi tro alte aprezas la romanon kiun mi verkis.
— Pri kio temas la romano?
— Pri Poncio Pilato.
Ĉi tiam refoje ŝanceliĝis kaj balanciĝis la flamlangetoj de la kandeloj, ektintetis la vazaro sur la tablo, Voland tondre ekridegis, sed neniu timis nek miris pri la ridego. Behemoto ial aplaŭdis.
— Pri kio, pri kio? Pri kiu? — ekparolis Voland ĉesinte ridi. — Ĝuste nuntempe, ĉu? Tio estas eksterordinara! Ĉu vi ne povis trovi alian temon? Montru, — Voland etendis la malfermitan manon.
— Bedaŭrinde mi ne povas tion fari, — respondis la majstro, — ĉar mi bruligis la manuskripton en la forno.
— Pardonu, sed tion mi ne povas kredi, — diris Voland, — tio ne eblas. La manuskriptoj ne forbrulas. — Li turnis sin al la kato kaj ordonis: — Ek, Behemoto, donu do la romanon.
La kato tuj saltis de la seĝo kaj ĉiuj vidis, ke ĝi sidis sur dika stako de manuskriptoj. La supran ekzempleron la kato, respekte sin klininte, prezentis al Voland. Margarita ektremis kaj kriis, ankoraŭfoje emociite ĝis larmoj:
— Jen ĝi estas, la manuskripto! Jen ĝi estas!
Ŝi ĵetis sin al Voland kaj aldonis ravite:
— Ĉiopova! Ĉiopova!
Voland prenis la ekzempleron, ĝin turnis, metis flanken kaj silente, sen rideto, fikse rigardis la majstron. Sed tiu sen videbla kaŭzo falis en melankolion kaj maltrankvilon, sin levis de la seĝo, tordis siajn manojn kaj, turninte sin al la malproksima luno, tremerante, komencis murmuri:
— Eĉ nokte, ĉe la luno mi ne havas kvieton, kial oni min maltrankviligis? Ho dioj, dioj …
Margarita kroĉiĝis je lia malsanuleja kitelo kaj sin premante al li ankaŭ ŝi murmuradis en angoro kaj en larmoj:
— Ho Dio, kial vin ne helpas la kuracilo?
— Tuj, tuj,- flustris Kerubjev klopodante ĉirkaŭ la majstro, — tuj ni ĉion aranĝos … Ankoraŭ unu glaseton, mi trinkos kune.
La glaseto palpebrumis, ekbrilis en la luna lumo, kaj ĝi helpis, tiu glaseto! Oni residigis la majstron kaj la vizaĝo de la malsanulo akceptis kvietan esprimon.
— Nu, nun ĉio estas klara, — diris Voland, per sia longa fingro frapetante la manuskripton.
— Absolute klara, — konfirmis Behemoto, forgesinte sian promeson esti silentema halucino, — nun mi klare vidas, kio estas kamuflita per la ĉefa linio de tiu verketo. Kion vi diras, Azazello? — la kato demandis Azazellon, kiu la tutan tempon restis silenta.
— Mi diras, — nazvoĉe respondis tiu, — ke vin dronigi estus bona afero.
— Indulgu min, Azazello, — diris la kato, — ne sugestu tiun ideon al mia sinjoro. Ja kredu al mi, ĉiun nokton mi aperus al vi same vestita per la luna lumo, kiel la kompatinda majstro, mi kapsignus al vi kaj geste mi instigadus vin min sekvi. Kion vi tiam sentus, ho Azazello?
— Nu, Margarita, — diris Voland reprenante la interparolon, — nun diru ĉion. Kion do vi bezonas?
La okuloj de Margarita ekflamis kaj ŝi petege demandis Volandon:
— Ĉu vi permesos ke mi kaj li iomete interflustru?
Voland kapjesis kaj ŝi, tuŝetante la orelon de la majstro, ion flustris. Oni aŭdis lin respondi:
— Ne, estas tro malfrue. Mi ne plu volas ion ajn en la vivo. Krom ke mi vidu vin. Sed al vi denove mi konsilas, forlasu min. Kun mi vi pereos.
— Ne, mi vin ne forlasos, — respondis Margarita kaj sin turnis al Voland: — Mi petas revenigi nin en la kelon ĉe la strateto apud Arbat', kaj ke la lampo denove lumu, kaj ke ĉio estu kiel antaŭe.
Ĉi tiam la majstro ekridis kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian antaŭlonge malfriziĝintan, krispan kapon, li diris:
— Ah, ne atentu tion, kion diras la kompatinda virino, messire. En tiu kelo jam delonge loĝas alia homo, kaj ĝenerale neniam okazas, ke ĉio estus kiel antaŭe. — Li premetis sian vangon kontraŭ la kapo de sia amikino, ŝin brakumis kaj murmuris: — Mia kara … mia kompatinda …
— Tio neniam okazas, ĉu tiel vi diras? — reagis Voland. — Prave. Tamen ni provu. — Kaj li ordonis: — Azazello!
De la plafono tuj impete falis perpleksega kaj preskaŭ freneziĝinta civitano en nuraj subvestoj; ial li havis valizon en la mano kaj kaskedon sur la kapo. Pro teruro li tremis kaj ŝajnis kaŭronta.
— Ĉu Bakŝiŝev? — demandis Azazello la falintan de la ĉielo.
— Alojzo Bakŝiŝev, — tiu respondis tremante.
— Ĉu estas vi, kiu leginte la artikolon de Latunskij pri la romano de la jena homo sendis skriban denuncon, ke li tenas kontraŭleĝan literaturon? — demandis Azazello.
La ĵus veninta civitano iĝis blua, liaj okuloj pleniĝis je pentaj larmoj.
— Vi volis transloĝiĝi en liajn ĉambrojn, ĉu? — je plej konfidence intima tono nazvoĉe demandis Azazello.
Ŝuŝado de furioza katino aŭdiĝis en la ĉambro, Margarita hurlis enigante siajn ungojn en la vizaĝon de Alojzo Bakŝiŝev.
— Spertu, spertu, kio estas sorĉistino!
Okazis tumulto.
— Kion vi faras? — kriis la majstro suferante, — Margot, tio estas hontinda!
— Mi protestas, tio estas neniel hontinda! — blekegis la kato.
Kerubjev detiris Margaritan malantaŭen.
— Banujon mi instalis, — kriis Bakŝiŝev sangante kaj klakante per la dentoj, galimatiante en sia teruro: — jam la sola surkalkado … la vitriolo …
— Estas tre bone, ke vi instalis banujon, — aprobis Azazello, — li bezonas banojn, — kaj Azazello kriis: — For!
Tuj Bakŝiŝev iĝis levita, renversita kaj forblovita el la dormoĉambro de Voland tra la malfermita fenestro.
La majstro elorbitigis la okulojn, flustrante:
— Tamen, tio ja ŝajnas eĉ pli forta ol la prodaĵoj pri kiuj rakontis Ivano! — profunde impresite li lasis vagi sian rigardon kaj fine fiksis ĝin sur la kato: — Ĉu ĝi estas … pardonu, sinjoro kato … — li stumblis, hezitante kiel li titolu la katon, — ĉu vi estas la kato kiu provis envagoniĝi en la tramon?
— Mi mem, — flatite konfirmis la kato, kaj aldonis: — Mi ŝatas, ke vi tiel ĝentile traktas katon. Ĝenerale oni ial kutimas alparoli la katojn tute senceremonie, kvankam neniu kato iam ajn tintigis kun oni sian glason je interfratiĝo.
— Ial ŝajnas al mi, ke vi ne tute estas kato, — dubeme diris la majstro kaj nekuraĝe li turnis sin al Voland: — Finfine en la kliniko oni rimarkos ja mian foreston.
— Kial do ili rimarku? — trankvilige diris Kerubjev, kaj en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, — ĉu ĝi estas via malsanhistorio?
— Jes.
Kerubjev ĵetis la malsanhistorion en la kamenon.
— Ne estas la dokumento, do ne estas la homo, — li kontente rezonis, — kaj ĉi tio, ĉu ĝi estas la domlibro de via konstrurajtigito?
— J-jes …
— Kiu estas ĉi tie registrita? Ĉu Alojzo Bakŝiŝev? — Kerubjev blovis sur la paĝon de la domlibro, — ek! jen li ne estas en la libro, kaj bonvolu atenti, ke neniam li tie estis. Se la konstrurajtigito miros, diru al li, ke Alojzon li sonĝis. Bakŝiŝev? Kia Bakŝiŝev? Nenia Bakŝiŝev iam estis. — Ĉi tiam la ŝnurizita libro forvaporiĝis el la manoj de Kerubjev. — Jen, ĝi jam kuŝas en la skribotablo de via konstrurajtigito.
— Vi trafe sentencis, — diris la majstro admirante la perfektecon de la laboro de Kerubjev, — «Ne estas la dokumento, do ne estas la homo». Nu, ĝuste mi ne estas, ĉar mi ne havas paperojn.
— Mi pardonpetas, — ekkriis Kerubjev, — sed ĝuste tio estas halucino. Jen ĝi estas, via legitimilo.
Kerubjev transdonis al la majstro la dokumenton, poste li sentimentale levis la okulojn kaj mieltone flustris al Margarita:
— Kaj jen estas via havo, Margarita Nikolavna, — kaj li donis al ŝi la kajeron kun la brulnigriĝinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la ŝparkasan libreton, — dekmil rubloj, kiel vi bonvolis deponi, Margarita Nikolavna. Fremdan apartenaĵon ni ne bezonas.
— Mi preferus, ke velksekiĝu miaj piedoj, ol tuŝi fremdan apartenaĵon, — ekkriis la pufiĝinta kato, dancante sur valizo por prempaki en ĝin ĉiujn ekzemplerojn de la misaventura romano.
— Ankaŭ vian dokumenton bonvolu preni, — daŭrigis Kerubjev prezentante al Margarita ŝian legitimilon. Poste li sin turnis al Voland kaj respekte raportis: — Ĉio, messire!
— Ne, ne ĉio, — respondis Voland forlasante sian globuson. — Kion mi faru, donna, pri via sekvantaro? Miaflanke, mi ĝin ne bezonas.
Ĉi tiam tra la malfermita pordo enkuris Nataŝa, plue nuda, ŝi svingetis la manojn kaj kriis al Margarita:
— Estu feliĉaj, Margarita Nikolavna! — ŝi kapsalutis la majstron kaj sin returnis al Margarita: — Ja mi ĉion sciis, kien vi iradis.
— La servistinoj ĉion scias, — rimarkigis la kato multsignife levante la antaŭan piedon, — opinii ilin blindaj estas eraro.
— Kion vi volas, Nataŝa? — demandis Margarita, — revenu en la palaceton.
— Mia kara koro, Margarita Nikolavna, — petege diris Nataŝa kaj surgenuiĝis, — persvadu ilin, — ŝi ĵetis oblikvan rigardon al Voland, — ke oni lasu min sorĉistino. Mi jam ne volas reveni en la palaceton! Nek al inĝeniero, nek al teknikisto volas mi edziniĝi! Hieraŭ dum la balo sinjoro Ĵakvo faris al mi edziĝproponon. — Nataŝa malpugnigis la manon kaj vidigis iajn ormonerojn.
Margarita demande rigardis Volandon. Tiu kapjesis. Nataŝa ĵetis sin al Margarita sur la kolon, sonore ŝin kisis kaj kun venkkrio forflugis tra la fenestro.
Anstataŭ Nataŝa aperis Nikolao Ivaniĉ. Li ree havis sian homan aspekton, tamen mienis tre malserene, eĉ incitite.
— Jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, — diris Voland fiksante sur lin mallogatan rigardon, — kun grandega plezuro, tiom lia ĉeesto ĉi tie estas malkonvena.
— Mi tre petas liveri al mi atestilon, — ekparolis Nikolao Ivaniĉ, ĵetante ĉirkaŭen sovaĝajn rigardojn sed je tre insista tono, — atestilon pri tio, kie mi pasigis la ĵusan nokton.
— Por kiu celo? — severe demandis la kato.
— Por la celo prezenti ĝin al la milicio kaj al mia edzino, — firme diris Nikolao Ivaniĉ.
— Normale ni ne donas atestilojn, — respondis la kato kun malserene grava mieno, — sed por vi, estu tiel, ni faros escepton.
Kaj antaŭ ol Nikolao Ivaniĉ konsciis la respondon, la nuda Hella jam sidis ĉe tajpilo kaj la kato estis al ŝi diktanta:
— Estas atestate per ĉi tio, ke ties portanto Nikolao Ivaniĉ pasigis la indikitan nokton en la balo ĉe Satano rekviziciite estiel trafikilo … malferman krampon, Hella! Enkrampe metu: eksporko. Subskribo — Behemoto.
— Kaj la dato? — pepis Nikolao Ivaniĉ.
— Datojn ni ne indikas, kun la dato la papero ne estus valida, — subskribante la atestilon replikis la kato, prenis de ie sigelilon, sur ĝin surblovetis, stampis sur la papero la vorton PAGATE, kaj enmanigis la atestilon al Nikolao Ivaniĉ. Post kio Nikolao Ivaniĉ senspure malaperis kaj lian lokon okupis nova, neniel atendita viro.
— Kiu ankoraŭ? — mallogite demandis Voland per la mano ŝirmante siajn okulojn kontraŭ la lumo de la kandeloj.
Punĉo mallevis la kapon, ekspiris kaj nelaŭte diris:
— Lasu min reen. Mi ne povas plu esti vampiro. Ja tiam, en la okazo kun Rimskij, preskaŭ ĝis la morto mi kaj Hella lin prilaboris! Mi ne estas sangsoifa. Lasu min reen.
— Galimatio, — diris Voland kun grimaco de malkontento. — Kio estas Rimskij? Kion li babilas?
— Bonvolu ne zorgi pri tio, messire, — respondis Azazello kaj sin turnis al Punĉo: — Per telefono oni ne respondu kanajle. Per telefono oni ne mensogu. Ĉu klare? Ĉu promesite?
Pro ĝojo ĉio konfuziĝis en la kapo de Punĉo, lia vizaĝo ekradiis kaj sen kompreni, kion li diras, li ekbalbutis:
— Je la sankta … pardonon! Mi volas diri, via moŝ… tuj post la tagmanĝo … — Punĉo premis la manojn al la brusto petege rigardante Azazellon.
— Nu bone, hejmen, — tiu diris, kaj Punĉo aerdisiĝis.
— Nun lasu min sola kun ili, — ordonis Voland, almontrante la majstron kaj Margaritan.
Lia ordono tuj estis plenumita. Post kelka silentado li sin turnis al la majstro.
— Do, reen en la kelon ĉe Arbat', ĉu? Sed kiu verkos? Kaj kio pri la revoj, pri la inspiro?
— Mi ne plu havas revojn, nek inspiron, — respondis la majstro, — nenio ĉirkaŭe min interesas, krom ŝi, — li denove metis siajn manojn sur la kapon de Margarita, — oni min rompis, mi enuas kaj mi volas reveni en mian kelon.
— Kaj via romano, Pilato?
— Ĝi iĝis al mi abomena, tiu romano, pro ĝi mi tro multe suferis.
— Mi vin petegas, ne parolu tiel, — plorvoĉe diris Margarita. — Kial vi min turmentas? Ja vi scias, ke mian tutan vivon mi metis en tiun verkon. — Sin turninte al Voland ŝi aldonis: — Ne aŭskultu lin, messire, li estas tro torturita.
— Sed necesas ja ion priskribadi, ĉu? — diris Voland, — se vi elĉerpis la prokuratoron, nu, pentru ekzemple tiun Alojzon.
La majstro ridetis.
— Tion Lapŝonnikova ne publikigos, kaj krome, tio estas seninteresa.
— Per kio do vi vivos? Ja vi mizeros.
— Tre volonte, — respondis la majstro. Li tiris al si Margaritan, metis sian brakon ĉirkaŭ ŝiajn ŝultrojn kaj aldonis: — Ŝi prudentiĝos, min forlasos …
— Malprobable, — diris Voland tradente kaj daŭrigis: — Do, la homo verkinta la historion de Poncio Pilato foriras en la kelon kun la intenco instali sin tie ĉe sia lampo kaj mizeri, ĉu?
Margarita disiĝis de la majstro kaj arde ekparolis:
— Mi faris ĉion, kion mi povis, mi flustris al li la plej logan. Sed li malakceptis tion.
— Kion vi flustris, tion mi scias, — kontraŭdiris Voland, — sed ĝi ne estas la plej loga. Kaj al vi mi povas sciigi, — kun rideto li sin turnis al la majstro, — ke via romano ankoraŭ liveros al vi surprizojn.
— Tio estas tre malgajiga, — respondis la majstro.
— Ne, tio ne estas malgajiga, — diris Voland, — de nun jam nenio timinda vin atendas. Do, Margarita Nikolavna, ĉio estas farita. Ĉu vi havas kontraŭ mi iun pretendon?
— Ho, messire, kion vi diras !..
— Do, prenu tamen ĉi tion por memoro pri mi, — diris Voland eligante el sub la kuseno negrandan oran hufumon inkrustitan je diamantoj.
— Ne, ne, ne, pro kio?
— Ĉu vi intencas kun mi disputi? — demandis Voland ridetante.
La mantelo de Margarita ne havis poŝon, tial ŝi envolvis la hufumon en tablotukon kies angulojn ŝi nodis. Ĉi tiam io ŝin mirigis, ŝi rigardis al la fenestro, kie plu brilis la luno, kaj diris:
— Jen kion mi ne povas kompreni … Kiel do, plu kaj plu daŭras la noktomezo, ja antaŭlonge devis jam esti mateno, ĉu?
— Festan noktomezon estas agrable iomete reteni, — respondis Voland. — Nu, mi deziras al vi feliĉon.
Margarita preĝmaniere etendis ambaŭ brakojn al Voland, tamen ŝi ne aŭdacis al li proksimiĝi kaj mallaŭte ekkriis:
— Adiaŭ! Adiaŭ!
— Ĝis revido, — diris Voland.
Margarita en la nigra mantelo, la majstro en la malsanuleja kitelo eliris en la koridoron de la juvelistvidvina loĝejo, kie brulis kandelo kaj kie ilin atendis la sekvantaro de Voland. Kiam oni ekiris el la koridoro, Hella portis la valizon, en kiu estis la romano kaj la modesta havaĵo de Margarita. La kato helpis Hellan. Ĉe la pordo de la apartamento Kerubjev kapklinis kaj malaperis, la ceteraj iris akompane laŭ la ŝtuparo. Ĝi estis senhoma. Kiam oni pasis la interŝtuparan placeton de la tria etaĝo, aŭdiĝis mola bato, sed neniu ĝin atentis. En la ter'etaĝo, antaŭ la pordo de la sesa enirejo, Azazello blovis supren, kaj paŝinte en la korton neniam vizitatan de la luno oni tuj vidis dormi, dormi sur la perono per evidente profunda dormo, la homon en la botoj kaj kaskedo, kaj krome, grandan nigran aŭtomobilon kun malŝaltitaj lumoj. Tra la antaŭa glaco malklare videblis la silueto de la kampokorvo.
Oni jam volis loki sin en la veturilo, kiam afliktite Margarita nelaŭte ekkriis:
— Ho Dio, mi perdis la hufumon!
— Enaŭtiĝu, — diris Azazello, — kaj atendu min tie. Mi tuj revenos, mi nur esploros la aferon. — Kaj li foriris en la ŝtuparejon.
Nu, la afero estis jena. Iom pli frue, antaŭ ol Margarita, la majstro kaj iliaj akompanantoj paŝis sur la ŝtuparon, tien el la apartamento n-ro 48, situanta sub la juvelistvidvina, eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj aĉetsako en la manoj. Ŝi estis ĝuste tiu Anjo, kiu la ĵusan merkredon lasis disflui, malfeliĉe por Berlioz, sunfloran oleon ĉe la turnokruco.
Ne estas sciate, kaj verŝajne neniam iĝos sciate, pri kio sin okupis en Moskvo tiu virino, nek kiuj estis ŝiaj vivrimedoj. Estis sciate nur, ke ĉiutage oni povas vidi ŝin portanta jen la ladbotelon, jen la aĉetsakon, jen la ladbotelon kaj la aĉetsakon kune, aŭ en la bazaro, aŭ sub la pordega arko de la domo, aŭ en la ŝtuparejo, sed plej ofte en la kuirejo de la apartamento n-ro 48 kie ŝi loĝis. Krome kaj precipe oni sciis, ke en ĉiu ajn loko kie ŝi estas aŭ aperas tuj komenciĝas skandalo, kaj krome, ke ŝi havas la alnomon la Pesto.
Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitiĝi eksterordinare frue, sed ĉi-foje ŝi fruis supermezure, io ŝin levis baldaŭ post la noktomezo. Ŝia ŝlosilo turniĝis en la seruro, Anjo elŝovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traiĝis la resto de ŝia korpo, ŝi tirŝlosis post si la pordon kaj estis jam ien forironta, kiam sur la supera placeto knalis pordo, iu ruliĝis malsupren laŭ la ŝtuparo kaj karambolis kun Anjo tiel forte, ke ŝia okcipito puŝiĝis kontraŭ la muro.
— Kien la diablo pelas vin en nura kalsoneto? — ŝi ŝrikis frotante sian nukon. La viro en subvestoj, kun valizo en la mano kaj kaskedo sur la kapo, respondis al Anjo sen malfermi la okulojn, per sovaĝa voĉo somnambula:
— La banhejtilo! La vitriolo! La sola surkalkado kiom kostis, — li ekploris, bojkriis: — For! — kaj impetis, tamen ne pluen, malsupren laŭ la ŝtuparo, sed reen, al la pli alta interŝtupara placeto kies vitro estis rompita per la piedo de la ekonomiisto, kaj tra tiu fenestro, la piedojn supren, li elflugis en la korton. Anjo eĉ pri sia okcipito forgesis, ŝi krietis kaj siavice impetis al la fenestro. Ŝi kuŝigis sin ventre sur la placeton kaj elŝovis la kapon eksteren, atendante vidi sur la asfalto prilumata de la korta lanterno, la frakasiĝintan viron kun la valizo. Tamen nenio ajn estis sur la nuda asfalto de la korto.
Restis nur unu ebla konjekto, ke la stranga somnambulo forflugis el la domo birde, sen lasi post si eĉ malplejan spuron. Anjo sin krucosignis kaj pensis:
— Nu jen, la fama apartamento kvindeka! Vere oni pri ĝi rakontas! Jen, tia apartamento!
Ĉi tion ŝi ankoraŭ ne finpensis, kiam supre refoje klakis la pordo kaj kure venis dua iu. Anjo alpremis sin al la muro kaj vidis sufiĉe solidan civitanon, kun barbeto kaj, laŭ ŝia impreso, iomete porkid'aspekta vizaĝo, ŝtelgliti preter ŝi kaj, simile al la unua, forlasi la domon tra la fenestro, same sen ajna emo frakasiĝi sur la asfalto. Post tio Anjo tute forgesis la celon de sia ekspedicio, ŝi restis sur la ŝtuparo, sin krucosignante, mirĝemetante kaj al si mem parolante.
Tria civitano, sen barbeto, kun ronda razita vizaĝo, en zonbluzo, elkuris de supre post mallonga tempo kaj tute same forflirtis tra la fenestro.
Laŭde al la reputacio de Anjo endas diri, ke ŝi estis scivola kaj decidis ankoraŭ atendi, ĉu okazos pluaj mirindaĵoj. Supre la pordo denove malfermiĝis, ĉi-foje eliris tuta kompanio, kaj ne kure sed ordinare, kiel normalaj homoj. Anjo forlasis la fenestron, kuris reen al sia pordo, rapide ĝin malŝlosis, sin kaŝis malantaŭe, kaj en la fendo kiun ŝi lasis refermetante la pordon ekflagris ŝia scivorema okulo.
Iu — ĉu malsanulo? ĉu strangulo? — pala, stoplobarba, kun nigra ĉapeto kaj ia kitelo, ŝanceliĝeme paŝadis laŭ la ŝtuparo malsupren. Lin zorgeme subtenis je la brako moŝtetulino en nigra sutano — tiel ŝajnis al Anjo en la mallumeto. La sinjorino ne estis tute nudpieda, ŝi surhavis — ĉu ŝuojn? iajn travideblajn, evidente eksterlandajn, tute disŝiritajn. Sed… la ŝuoj ja estis bagatelo, ja ŝi estas nuda! Nu jes, sub la sutano ŝi havas nenion! «Jes, tia apartamento!» La tuta animo de Anjo jubilis pro la antaŭgusto de tio, kion morgaŭ ŝi rakontados al la najbaroj.
La strange vestitan sinjorinon sekvis sinjorino absolute nuda, portanta valizon, kaj ĉirkaŭ la valizo klopodadis grandega nigra kato. Preskaŭ voĉe Anjo ion ekpepis, sed ŝi sin superregis kaj nur frotis la okulojn.
La procesion fermis malalta lameta alilandano kun misa okulo, sen jako, en blanka frakveŝto kaj kun kravato. La tuta kompanio pasis preter Anjo malsupren. Ĉi tiam de sur la interŝtupara placeto aŭdiĝis bato. Kiam la paŝoj estingiĝis, Anjo, kvazaŭ serpento, elglitis de malantaŭ la pordo, starigis sian ladbotelon ĉe la muro, sin sternis sur la placeto kaj palpserĉis ĉirkaŭe. Ŝi trovis buŝtukon, en ĝin estis envolvita io peza. Ŝiaj okuloj elorbitiĝis kiam ŝi malnodis la buŝtukon. Anjo tenis la juvelon tuj antaŭ la okuloj kaj ili brilis per tute lupa flamo. En ŝia kapo estiĝis kirlo: «Nenion mi vidis! Nenion mi scias!.. Ĉu al la nevo? Ĉu dissegi?.. La ŝtonojn ja oni povus elskrapi … kaj po unu vendi, unu ŝtoneton ĉe Petrovka, alian ĉe Smolenskij … Kaj — nenion mi vidis, nenion mi scias!»
Ŝi kaŝis la trovaĵon sub la brustopecon de sia robo, reprenis la ladbotelon kaj jam volis, prokrastinte la urb'iron, gliti reen tra la duone malfermita pordo, kiam subite, la diablo scias de kie, antaŭ ŝi aperis la senjaka blankbrustulo, kiu nelaŭte diris:
— Ek, donu la hufumeton kaj la buŝtukon.
— Kian do buŝtuketon, kian hufumeton? — demandis Anjo, tre lerte simulante nekomprenon, — nenian buŝtuketon mi vidis. Ĉu vi, civitano, estas ebria?
Sen diri ion pluan, la blankbrustulo per siaj fingroj, malmolaj kiel aŭtobusa kroĉstango kaj same malvarmaj, ĉirkaŭprenis ŝian kolon, tute malebligante ian ajn enspiron. La ladbotelo falis el ŝiaj manoj sur la plankon. Kelkan tempon la senjaka alilandano tenis Anjon sen aero, poste li forigis la fingrojn de ŝia kolo. Anjo glutis aeron kaj ridetis.
— Ĉu la hufumeton? — ŝi diris, — jes, tuj! Do, ĝi estas via hufumeto, ĉu? Ĵus mi ĝin trovis ĉi tie, ĝi kuŝis en buŝtuketo … Mi speciale zorgis, ke ia ajnulo ĝin ne forprenu, ĉar tiam adiaŭ la hufumeto!
Ricevinte la hufumon kaj la buŝtukon, la alilandano superŝutis Anjon per ceremoniaj salutoj kaj emfazaj dankoj, riverencis, forte premis ŝian manon kaj diris kun orelfrapa eksterlanda prononco:
— Mi plej profunde dankas, madame. Por mi tiu hufumeto estas kara memoraĵo. Permesu al mi, pro tio ke vi ĝin konservis, enmanigi al vi ducent rublojn. — El sia veŝtpoŝo li eligis la monon kaj donis ĝin al Anjo.
Spasme ridetante ŝi ripete ekkrietis:
— Ah, plej humile mi vin dankas! Merci! Merci!
La malavara alilandano per unu movo glitis al la tujsuba ŝtuparplaceto, sed antaŭ ol definitive malaperi li kriis supren, ĉi-foje kun absolute rusa prononcmaniero:
— Vi, maljuna sorĉistino, se vi ankoraŭ trovos fremdaĵon, vi ĝin ne kaŝu en vian robaĉon sed portu ĝin al la miliciejo!
Anjo, en kies kapo ĉio okazinta sur la ŝtuparo estigis zumon kaj konfuzon, ankoraŭ longe staris sur la placeto inercie kriante:
— Merci! Merci! Merci! — dum la alilandano jam estis for.
Ankaŭ la aŭtomobilo estis forlasinta la korton.
Redoninte al Margarita la donacon de Voland, Azazello ŝin adiaŭis kaj demandis, ĉu oportune ŝi sidas; Margarita ŝmace interkisis kun Hella, la kato respekte kisis ŝian manon, ĉiuj tri adiaŭe mansvingis al la majstro, kiu kuntiriĝis senmova kaj indiferenta en la malproksima angulo sur la benketo, kaj gestinte al la kampokorvo ili tuj aerdisiĝis, opiniante malnecesa sin embarasi per ŝtuparsuriro. La kampokorvo ŝaltis la reflektorojn kaj elveturigis la aŭtomobilon tra la pordego preter la viro dormanta ŝtone profundan dormon sub la pordega arko. Kaj la lumoj de la granda nigra veturilo perdiĝis inter la aliaj lumoj en la sendorma kaj brua strato Sadovaja.
Post unu horo en la kelo de malgranda domo situanta en strateto apud Arbat', en la unua ĉambro, kie ĉio estis same kiel antaŭ la terura aŭtuna nokto de la pasinta jaro, ĉe la tablo kovrita per velura tablotuko, sub la lampo kun lumŝirmilo, apud kiu staris florvazo kun konvalo, Margarita sidis kaj silente ploris pro la ĵusa travivaĵo kaj feliĉo. Antaŭ ŝi kuŝis la fajroronĝita kajero; apude altis la stako de sendifektaj kajeroj. La domo silentis. Sur la sofo en la malgranda ĉambro, kovrite per sia malsanuleja kitelo, la majstro kuŝis en profunda dormo. Li spiris egale kaj neaŭdeble.
Satplorinte, Margarita sin okupis pri la nedifektitaj kajeroj kaj trovis la lokon, kiun ŝi legis antaŭ la renkonto kun Azazello sub la Kremla murego. Dormi ŝi ne deziris. Ŝi tenere karesis la manuskripton, kiel oni karesas amatan katon, ŝi turnis ĝin en la manoj, rigardante ĝin de ĉiuj flankoj, jen ekzamenante la titolpaĝon, jen malfermante la finon. Subite ŝin kaptis la terura penso, ke ĉio ĉi estas sorĉaĵo, ke la kajeroj tuj malaperos, ke ŝi retroviĝos en sia dormoĉambro en la palaceto kaj tie vekiĝinte ŝi devos iri sin dronigi. Sed tio estis la lasta timiga penso, eĥo de la longaj suferoj travivitaj. Nenio malaperis, la ĉiopova Voland estis vere ĉiopova, kaj tiom longe kiom ŝi volis, ĝis la mateniĝo, se ŝi dezirus, Margarita povis, susurigante la foliojn de la kajero, ilin rigardadi kaj kisi kaj relegi la vortojn:
— La mallumego veninta de la maro kovris la de l' prokuratoro abomenatan urbon … jes, la mallumego …
[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]
La titolo originala estas Извлечение мастера, laŭvorte La eligo de la majstro.
Noblesse oblige /nobles' obliĵ'/ {F} —
la rango (la nobeleco, la nobleco) devigas [onin].
mi min devontigas rompi la rekordon —
tipe staĥanovisma frazo.
{Ruse моего любовника}; en la unua publikigaĵo estis pli prude: mian amaton ({Ruse моего возлюбленного}).
nevole frakasi vazaraĵon oni opinias bona aŭguro; kutima maniero malembarasi la frakasinton.
la repliko preskaŭ koincidas kun la demando, kiun Stalin faris al B. Pasternak, decidante pri la sorto de O. Mandelŝtam: «Sed li ja estas majstro, ĉu?»
la manuskriptoj ne forbrulas {Ruse рукописи не горят} —
tiu Bulgakova frazo proverbiĝis en la rusa, precipe okaze de publikigoj de antaŭe malpermesitaj verkoj.
en la originalo la majstro hezitas inter ciado kaj viado.
temas pri la ĉetabla rito dum kiu la du partoprenantoj samtempe eltrinkinte el siaj pokaloj sin kisas kaj de tiu momento cias unu la alian, {German Bruderschaft}.
dokumenta kajero broŝurita per ŝnuro, kies du finoj estas sigelitaj.
PAGATE —
{orig. уплочено}, kio estas kruda kvankam ofta eraro (anstataŭ уплачено, «pagite»).
{Ruse дамочка} (laŭlitere, dameto), malŝata vorto, aludanta malplebajn pretendojn («delikataĉulino») .
iamaj Moskvaj bazaroj.
ĉi-loke la originalo estas iom malklara.
[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]