Apoginte sian ventron sur la Kalvan Kranion, kie la ekzekutistoj haste pikmortigadis la kondamnitojn, la nubo sinkis sur la Templon de Jerŝalaim, en fumaj fluoj ĝi plu rampis de la templa monteto kaj inundis la Malsupran Urbon. Ĝi fluis en la fenestrojn kaj de la kurbaj stratoj pelis la homojn domen. Ĝi ne rapidis fordoni sian akvon, ĝi estis fordonanta nur la lumon. Ĉiun fojon, kiam la nigran vaporan bolaĵon krevigis fajro, el la densa mallumo ŝprucis en la alton la potenca blokego, la Templo kun sia brilanta skvama tegmento. Sed la fajro tuj estingiĝis kaj la Templo denove malaperis en la nigra abismo. Plurfoje ĝi leviĝis kaj resinkis, kaj ĉiun fojon la sinkon akompanis krakbruego de katastrofo.
Aliaj trembriloj elŝiradis el la abismo la palacon de Herodo la Granda, kontraŭan al la Templo sur la okcidenta monteto, kaj la timigaj senokulaj oraj statuoj impetadis al la nigra ĉielo, etendante al ĝi siajn brakojn. Sed fojon post fojo kaŝiĝis la ĉiela fajro, kaj la pezaj tondrobatoj repuŝis la orajn idolojn en la mallumon.
La pluvego komenciĝis abrupte, kaj tiam la fulmotondro iĝis uragana ŝtormo. En la loko kie, antaŭ la tagmezo, apud la marmora benko interparolis la prokuratoro kaj la ĉefpastro, kun knalo simila al kanonpafo, cipreso rompiĝis kvazaŭ bastoneto. Miksite al akvopolvo kaj hajlo, tra la kolonaro sur la balkonon ŝutiĝis forŝiritaj rozpetaloj, magnoliaj folioj, malgrandaj branĉetoj kaj sablo. La uragano disŝiradis la ĝardenon.
Nur unu homo estis en la portiko, kaj tiu homo estis la prokuratoro.
Nun li ne sidis en la brakseĝo, sed duonkuŝis sur lekto ĉe malalta tableto, garnita je manĝaĵoj kaj vino en kruĉoj. Trans la tablo vakis alia lekto. Ĉe la piedoj de la prokuratoro ruĝis, kvazaŭ sango, larĝa neforviŝita flako, sur kiu estis disĵetitaj rompopecoj de frakasita kruĉo. La servisto, kiu antaŭ la fulmotondro estis aranĝanta la tablon por la prokuratoro, ial perpleksiĝis sub ties rigardo, konsternite, ĉu li faris ion mise, kaj la prokuratoro ekkolerinte frakasis la kruĉon kontraŭ la mozaika planko kaj diris:
— Kial ci servas sen rigardi min en la vizaĝon? Ĉu ci ion ŝtelis?
La nigra vizaĝo de la afrikano iĝis griza, en liaj okuloj aperis teruro, tremante li preskaŭ lasis fali la duan kruĉon, sed la kolero de la prokuratoro ial ĉesis same rapide, kiel ĝi ekestis. La afrikano haste sin klinis por kolekti la rompaĵojn kaj forviŝi la flakon, sed la prokuratoro al li mansvingis kaj la sklavo forkuris. La flako do restis.
Nun dum la uragano la sklavo sin kaŝis apud niĉo en kiu staris la statuo de blanka nuda virino kun la klinita kapo, ĉar li egale timis esti mistempe rimarkita, kiel preterlasi la momenton kiam lin vokos la prokuratoro.
Duonkuŝante sur la lekto en la fulmotondra krepusko, la prokuratoro mem verŝadis al si vinon en la kalikon, trinkis per longaj glutoj, fojfoje tuŝis panon, ĝin diserigis, glutis malgrandajn pecetojn, iam elsuĉis ostron, maĉis citronon kaj denove trinkis.
Pro la akvobleko, pro la tondrobatoj kiuj ŝajnis displatigontaj la palacan tegmenton, pro la frapado de la hajlo draŝiĝanta sur la ŝtupoj de la balkono, neniu ajn povis aŭdi, ke la prokuratoro ion murmuras parolante al si mem. Se la malcerta trembrilo de la ĉiela fajro estus ŝanĝiĝinta je konstanta lumo, observanto povus rimarki, ke la vizaĝo de la prokuratoro, liaj okuloj inflamaj pro la sendormaj noktoj kaj vino, esprimas malpaciencon; ke la prokuratoro, krom rigardi la du blankajn rozojn, dronintajn en la ruĝa flako, fojon post fojo turnas sian vizaĝon al la ĝardeno, renkonte al la akvopolvo kaj sablo; ke li iun atendas, malpacience atendas.
Pasis kelka tempo, kaj la akvovualo antaŭ la okuloj de la prokuratoro komencis maldensiĝi. Malgraŭ sia furiozo la uragano estis malfortiĝanta. La branĉoj ne plu krakis nek falis. La tondrobatoj kaj la ekbriloj iĝis malpli oftaj. Super Jerŝalaim nun ŝvebis ne la viola blanke borderita kovraĵo, sed ordinara griza nubo ariergarda. La fulmotondro estis forportata al la Asfalta Lago.
Nun iĝis distingeblaj la susuro de la pluvo kaj la bruo de la akvo torente malsupriĝanta tra la defluiloj kaj plu ruliĝanta sur la ŝtuparo, per kiu antaŭ la tagmezo la prokuratoro iris sur la placon por anonci la verdikton. Jen aŭdiĝis ankaŭ la ĝis nun superbruita fontano. Heliĝis. En la griza vualo fortiriĝanta orienten aperis bluaj truoj.
Ĉi tiam de fore, penetrante tra la frapado de la jam estingiĝanta pluveto, venis malfortaj trumpetsonoj kaj la susuro de kelkcent hufoj. Aŭdinte tion la prokuratoro faris malpaciencan movon, lia vizaĝo vigliĝis. La alao revenis de la Kalva Monto; laŭ la sono, ĝi estis pasanta tra la placo kie estis anoncita la verdikto.
Fine la prokuratoro aŭdis la longe atenditan paŝadon kaj plaŭdojn sur la ŝtuparo kondukanta al la supra ĝardena placeto tuj antaŭ la balkono. La prokuratoro etendis la kolon, liaj okuloj ĝoje ekbrilis.
Inter la du marmoraj leonoj aperis kapo en kapuĉo, poste la tuta plenstatura viro en mantelo algluiĝinta al lia korpo. Li estis tiu sama homo, kiu antaŭ la anonco de la verdikto flustre interparolis kun la prokuratoro en la kurtenita ĉambro de la palaco, kaj kiu dum la ekzekuto sidis sur la tripieda tabureto ludante per la vergo.
Sen atenti la flakojn la homo kun la kapuĉo transiris la placeton, paŝis sur la mozaikan plankon de la balkono kaj levinte la manon li diris per agrabla tenoro:
— Al la prokuratoro saluton kaj ĝojon. — La veninto parolis latine.
— Dioj! — ekkriis Pilato, — vi ne havas sur vi eĉ unu sekan fadenon! Kia uragano, ĉu? Bonvolu senprokraste iri en mian ĉambron. Ŝanĝu la vestojn, mi vin petas.
La veninto deĵetis la kapuĉon, aperigis sian tute malsekan kapon kun la haroj gluiĝintaj al la frunto, kaj kun ĝentila rideto sur la vizaĝo li rifuzis ŝanĝi la vestojn, certigante ke iom da pluvo neniel povas lin noci.
— Viajn obĵetojn mi malakceptas, — respondis Pilato kaj klakis per la manoj. Tiel li vokis la servistojn de li sin kaŝintajn, ordonis al ili zorgi pri la veninto kaj poste tuj surtabligi la varman manĝaĵon. Por sekigi siajn harojn, ŝanĝi la vestojn kaj ŝuojn, ĝenerale sin ordigi, la veninto bezonis tre mallongan tempon, kaj baldaŭ li reaperis sur la balkono en sekaj sandaloj, en seka purpura militista mantelo kaj kun glatigitaj haroj.
Dum lia foresto la suno revenis al Jerŝalaim kaj antaŭ ol foriri kaj sinki en Mediteraneo ĝi estis sendanta la adiaŭajn radiojn al la urbo abomenata da la prokuratoro kaj orizis la ŝtupojn de la balkono. Fervore plaŭdis la plene reviviĝinta fontano, turtoj paŝadis sur la sablo, blekis, pasis trans la forrompiĝintajn branĉetojn, bekis ion el la malseka sablo. La ruĝa flako estis viŝita, la rompopecoj forigitaj, sur la tablo vaporis viando.
— Mi aŭskultas la ordonojn de la prokuratoro, — diris la veninto proksimiĝante al la tablo.
— Sed aŭdos nenion antaŭ ol vi sidos kaj trinkos vinon, — afable respondis Pilato kaj montris al la alia lekto.
La veninto sin duonkuŝigis, la servisto verŝis densan ruĝan vinon en lian kalikon. Alia servisto atenteme klinis sin super la ŝultro de Pilato kaj plenigis la kalikon de la prokuratoro. Post tio per gesto Pilato forsendis ambaŭ servistojn. Dum la veninto trinkis kaj manĝis, la prokuratoro sorbetis sian vinon kaj tra la duone kuntiritaj palpebroj ĵetis rigardojn sur sian gaston. Tiu estis mez'aĝa viro, li havis tre agrablan, rondetan kaj puran vizaĝon kaj karnodikan nazon. Liaj haroj havis nedifineblan koloron; nun, sekiĝante, ili heliĝis. Determini lian etnon estus malfacile. Li mienis bonule, kvankam tiun precipan impreson iam kontrastis liaj okuloj, aŭ, pli ĝuste, ne la okuloj sed la maniero rigardi la interparolanton. Siajn malgrandajn okulojn la veninto kutimis teni sub la duonfermitaj, iomete strangaj, kvazaŭ ŝveletaj, palpebroj; tiam en la okulfendoj lumis senmalica ironio. Supozeble, la gasto de la prokuratoro estis humurema. Sed fojfoje, tute estingante tiujn humurbrilojn, li larĝe malfermis la palpebrojn kaj fiksis sur sia interparolanto subitan rigardon, kvazaŭ por esplori ian apenaŭan makuleton sur lia nazo. Tio daŭris nur unu momenton, poste la palpebroj remalleviĝis, kaj denove en la okulfendoj lumis la bonhumora ironio.
Ankaŭ duan kalikon da vino la veninto ne malakcepits, kun evidenta delico li glutis kelkajn ostrojn, gustumis la kuiritajn legomojn, manĝis viandopecon. Satiĝinte li laŭdis la vinon:
— Eminenta vito, prokuratoro, sed tio ja ne estas Falerno, ĉu?
— Cekuba, tridekjara, — afable respondis tiu.
La gasto metis sian manon sur la koron, rifuzis plu manĝi, deklaris, ke li satas. Tiam Pilato plenigis sian kalikon, same faris la gasto. Ambaŭ verŝis po iom da vino el sia kaliko en la pladon kun la viando kaj la prokuratoro laŭte diris, levante sian kalikon:
— Por ni, por vi, Cezaro, patro de la romianoj, la plej kara kaj bona el ĉiuj homoj!
Post tio la vino iĝis fintrinkita, la afrikano forprenis de la tablo la manĝaĵojn sed lasis la fruktojn kaj la kruĉojn. Same per gesto la prokuratoro forsendis la servistojn kaj restis sola kun sia gasto en la portiko.
— Do, — nelaŭte ekparolis Pilato, — kion vi povas diri pri la etoso en la urbo?
Nevole li turnis sian rigardon trans la ĝardenterasojn, malsupren, kie orizate de la lastaj sunradioj helis la kolonaroj kaj la plataj tegmentoj.
— Mi opinias, prokuratoro, ke la etoso en la urbo estas sufiĉe bona.
— Do, oni povas certi, ke la danĝero de tumulto jam ĉesis, ĉu?
— Certi, — la gasto tenere rigardis la prokuratoron, — oni povas nur pri unu afero en la mondo: pri la potenco de la granda Cezaro.
— La dioj sendu al li longan vivon, — tuj aliĝis Pilato, — kaj la ĉiean pacon. — Li paŭzis, poste daŭrigis: — Do, ĉu vi opinias, ke oni povas retiri la trupojn?
— Mi opinias, ke la kohorto de la Fulma legio povas reveni, — respondis la gasto, kaj aldonis: — Estus bone, se ĝi antaŭe defilus tra la urbo.
— Tre bona ideo, — aprobis la prokuratoro, — postmorgaŭ mi ĝin resendos, kaj ankaŭ mi mem forveturos; mi ĵuras al vi je la festeno de la dek du dioj, je la Laroj mi ĵuras — kare mi pagus por povi reveni hodiaŭ.
— Ŝajnas, ke la prokuratoro ne ŝatas Jerŝalaimon, ĉu vere? — bonhumore demandis la gasto.
— Ŝati Jerŝalaimon! — ridetis la prokuratoro, — sed en la mondo ne estas loko pli senespera. Eĉ sen paroli pri la naturo — ja mi misfartas ĉiun fojon, kiam mi venas ĉi tien! Tamen ne tio estas la plej malbona. La festoj! Magoj, magiistoj, sorĉistoj, tiuj pilgrimsvarmoj … Kaj la fanatikuloj, la fanatikuloj! Sufiĉas rememori pri tiu Mesio, kiun ili subite ekatendis ĉi-jare! Ĉiuminute oni pretu vidi antaŭ si plej malagrablan sangoverŝan incidenton. Senĉese movi la trupojn, legi kalumniojn kaj denuncojn, el kiuj duono celas onin mem! Konsentu, ke tio tedas. Ho, se mi ne servus Cezaron …
— Jes, la festoj ĉi tie estas malfacilaj, — konsentis la gasto.
— Tutkore mi deziras, ke la festotagoj plej rapide finiĝu, — energie aldonis Pilato, — kaj finfine mi povu reveni Cezareon. Ĉu vi kredos, tiu delira konstruaĵo de Herodo, — la prokuratoro svingis la brakon laŭ la kolonaro, komprenigante ke li parolas pri la palaco, — tre certe min frenezigas. Mi ne povas en ĝi noktumi. La mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon. Tamen ni revenu al la afero. Antaŭ ĉio, ĉu ne maltrankviligas vin tiu malbeninda Bar-rabba?
Ĉi tiam la gasto sendis sian specialan rigardon al la vango de la prokuratoro. Per siaj enuplenaj okuloj Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kuŝantan ĉe liaj piedoj kaj estingiĝantan en la antaŭvespero. Estingiĝis ankaŭ la rigardo de la gasto kaj li mallevis la palpebrojn.
— De nun oni konsideru lin sendanĝera kiel ŝafido, — ekparolis la gasto kaj sur lia ronda vizaĝo aperis faltetoj. Bar ne plu ribelos.
— Tro fama, ĉu? — rikanis Pilato.
— Kiel ĉiam, la prokuratoro tre subtile komprenis la aferon!
— Tamen, — zorgomiene diris la prokuratoro, kaj lia maldika, longa fingro kun la nigra ŝtono de la ringo leviĝis supren, — necesas …
— Ho, la prokuratoro ne dubu, ke dum mi estas en Judujo, ĉiu paŝo de Bar estos observata de miaj homoj.
— Nun mi estas trankvila, cetere kiel ĉiam, kiam vi estas ĉi tie.
— La prokuratoro estas tro bona!
— Nun bonvolu informi min pri la ekzekuto, — diris la prokuratoro.
— Kio interesas la prokuratoron?
— Ĉu en la amaso estis provoj manifesti indignon? Tio, kompreneble, plej gravas.
— Neniaj, — respondis la gasto.
— Tre bone. Ĉu vi mem konstatis la morton?
— Pri tio la prokuratoro estu certa.
— Diru do … ĉu antaŭ la pendigo oni donis al ili la pocion?
— Jes. Sed li, — ĉi tiam la gasto fermis la okulojn, — rifuzis ĝin trinki.
— Kiu do? — demandis Pilato.
— Pardonu, hegemono! — ekkriis la gasto, — ĉu mi lin ne nomis? Ha-Nocri.
— Malprudentulo! — diris Pilato, ial grimacante. Vejno ektremis sub lia maldekstra okulo, — morti de la sun'ardo! Kial rifuzi tion, kion proponas la leĝo? Kiel li vortumis sian malakcepton?
— Li diris, — respondis la gasto refermante la okulojn, — ke li dankas kaj ke li ne riproĉas, ke oni senigas lin je la vivo.
— Kiun? — demandis Pilato obtuze.
— Tion, hegemono, li ne diris.
— Ĉu li provis prediki ion antaŭ la soldatoj?
— Ne, hegemono, ĉi-foje li ne estis parolema. Li diris nur, ke la malkuraĝon li opinias unu el la precipaj homaj malvirtoj.
— Kion li aludis? — la gasto aŭdis la subite rompiĝintan voĉon.
— Tio estis nekomprenebla. Ĝenerale, li strange kondutis; kiel ĉiam, cetere.
— Kio estis stranga?
— La tutan tempon li provis rigardi en la okulojn jen al unu, jen al alia el la ĉirkaŭantoj, kaj senĉese li iel perplekse ridetis.
— Kio ankoraŭ? — demandis la raŭka voĉo.
— Nur kion mi diris.
La prokuratoro klakis per sia kaliko kontraŭ la tablo, verŝis por si vinon. Eltrinkinte la tutan kalikon li ekparolis:
— Jen pri kio temas: kvankam ni ne sukcesis, almenaŭ ĝis nun, malkovri liajn adepton aŭ adorantojn, tamen ni ne povas garantii, ke tiuj tute ne estas.
La gasto atente aŭskultis, iomete klininte la kapon.
— Tial, por eviti ĉiajn surprizojn, — daŭrigis la prokuratoro, — mi petas vin kiel eble plej rapide kaj diskrete forigi la korpojn de la surfaco de la tero, entombigi ilin sekrete kaj malbrue, por ke oni aŭdu pri ili nek sonon nek duonon.
— Jes, hegemono! — la gasto leviĝis kaj diris: — Konsiderante la gravon de tiu delikata tasko, permesu al mi tuj iri por ĝin plenumi.
— Ne, residiĝu, — diris Pilato geste lin haltigante, — restas ankoraŭ du aferoj. La dua: viaj gravaj meritoj ĉe la malfacila laboro en la ofico de la sekreta servo de la prokuratoro de Judujo havigas al mi la agrablan okazon raporti pri vi al Romo.
La vizaĝo de la gasto ruĝiĝis, li ekstaris, sin klinis antaŭ la prokuratoro kaj diris:
— Mi nur plenumas mian devon je la servo al Cezaro!
— Tamen mi havas peton al vi, — daŭrigis Pilato, — se oni proponos al vi promocion aliloke, malakceptu ĝin kaj restu ĉi tie. Neniuokaze mi volas vin perdi. Oni trovu alian manieron vin rekompenci.
— Mi estas feliĉa servi sub vi, hegemono.
— Mi tre ĝojas. Do, la tria afero. Ĝi koncernas tiun … Kiu do estas lia nomo … Jehudon el Kirjat.
Ĝuste ĉi tiam la gasto sendis al la prokuratoro sian rigardon kaj tute dece tuj ĝin estingis.
— Onidire, — plu parolis la prokuratoro mallaŭtigante la voĉon, — li ricevis monon pro tio, ke li tiel gastame akceptis en sia hejmo la malsaĝan filozofon.
— Ricevos, — delikate ĝustigis la estro de la sekreta servo.
— Ĉu temas pri granda monsumo?
— Tion neniu scias, hegemono.
— Nek vi mem? — komplimentante per sia miro diris Pilato.
— Ho ve, nek mi mem, — trankvile respondis la gasto, — sed ke la monon li ricevos hodiaŭ vespere, tion mi scias. Oni vokis lin en la palacon de Kajafo.
— Ah, la avida maljunulo el Kirjat, — ridetis la prokuratoro, — ja li estas maljuna, ĉu?
— La prokuratoro neniam eraras, tamen ĉi-foje li eraris, — afable respondis la gasto, — la homo el Kirjat estas juna viro.
— Interese. Ĉu vi povas lin priskribi? Ĉu li estas fanatikulo?
— Ho ne, prokuratoro.
— Do, ne fanatikulo. Kio ankoraŭ?
— Tre bela.
— Kaj plu? Ĉu li havas ian pasion?
— Malfacilas tiel intime koni ĉiun en tia granda urbo, prokuratoro …
— Ho ne, ne, Afranio! Ne malpliigu vian meriton.
— Li havas unu pasion, prokuratoro. — La gasto paŭzetis. — La pasion pri la mono.
— Kio li estas?
Afranio levis sian rigardon supren, iom pensis kaj respondis:
— Li laboras en butiko de monŝanĝisto, ĉe unu el siaj parencoj.
— Ah ha, ah ha. — Pilato eksilentis, rigardis ĉirkaŭen, ĉu iu estas sur la balkono, poste diris mallaŭte: — Nu, hodiaŭ mi ricevis informon, ke ĉi-nokte li mortos ponardita.
Nun la gasto ne nur ĵetis sian rigardon sur la hegemonon sed fiksis ĝin por kelka tempo, poste li respondis:
— Vi, prokuratoro, juĝis pri mi tro favore. Mi opinias, ke mi ne meritas vian raporton. Tiun informon mi ne havas.
— Vi meritas plej altan rekompencon, — diris Pilato, — sed mi havas la informon.
— Toleru ke mi demandu, de kiu vi ĝin ricevis?
— Nun mi preferus ne malkaŝi tion, des pli, ke ĝi estas hazarda, malklara kaj nefidinda. Sed mi devas antaŭvidi ĉion. Tion postulas mia ofico, kaj precipe mi fidas mian antaŭsenton, ĉar ĝi neniam min trompis. La informo temas pri tio, ke iu el la sekretaj amikoj de Ha-Nocri, indignite de la monstra perfido de la monŝanĝisto, komplotas kun siaj komplicoj mortigi lin hodiaŭ nokte kaj la monon ricevitan por la perfido kaŝe meti en la palacon de la ĉefpastro kun la skribaĵo: «Mi redonas la malbenitan monon».
La estro de la sekreta servo jam ne ĵetadis siajn subitajn rigardojn sur la hegemonon sed plu lin aŭskultis duonferminte la okulojn. Pilato daŭrigis:
— Kiel vi opinias, ĉu al la ĉefpastro plaĉos ricevi tian donacon en la festa nokto?
— Ĝi ne nur malplaĉos, — ridetis la gasto, — mi supozas, ke tio kaŭzos tre grandan skandalon.
— Ankaŭ mi tiel opinias. Ĝuste tial mi petas, ke vi okupu vin pri la afero, tio estas, aranĝu ĉion necesan por protekti Jehudon el Kirjat.
— La ordono de la prokuratoro estos plenumita, — diris Afranio, — kvankam mi devas trankviligi la hegemonon: realigi la planon de la krim'intencantoj estas tre malfacile. Oni nur pripensu, — parolante la gasto sin turnis al la prokuratoro, — elspuri la homon, lin murdi, kaj krome determini, kiom li ricevis, kaj submeti la monon ĉe Kajafon, kaj ĉion ĉi dum unu nokto, ĉu? Hodiaŭ?
— Kaj tamen oni murdos lin hodiaŭ, — obstine ripetis Pilato, — ja mi diris al vi, mi havas la antaŭsenton! Neniam ĝi min trompis. — Spasmo pasis sur la vizaĝo de la prokuratoro kaj per mallonga movo li interfrotis la manojn.
— Jes, hegemono, — obeeme diris la gasto, li sin levis, rektiĝis kaj subite redemandis: — Do, oni lin ponardos, ĉu?
— Jes, — respondis Pilato, — kaj mi esperas nur je via ĉiujn miriganta diligento.
La gasto ordigis la pezan zonon sub sia mantelo kaj diris:
— Saluton, sanon kaj ĝojon.
— Ah, mi tute forgesis! — nelaŭte ekkriis Pilato. — Mi estas ja via ŝuldanto!
— Ne, prokuratoro, vi ŝuldas al mi neniom.
— Kial do, ne? Rememoru, kiam mi envenis Jerŝalaimon, tie estis la amaso de almozuloj … mi volis ĵeti monon al ili, sed mi havis neniom kune, do mi prenis la vian.
— Ho, prokuratoro, tio certe estis bagatelo!
— Ankaŭ pri bagatelo oni memoru.
Pilato sin deturnis, levis la mantelon kiu kuŝis malantaŭ li sur la brakseĝo, prenis de sub la mantelo ledan saketon kaj prezentis ĝin al la gasto. Prenante la saketon tiu sin klinis kaj kaŝis ĝin sub sian mantelon.
— Mi atendas, — ekparolis Pilato, — vian raporton pri la entombigo kaj krome pri la fino de tiu afero pri Jehudo el Kirjat hodiaŭ nokte, ĉu vi komprenis, jam hodiaŭ nokte. La garddeĵorantoj havos la ordonon veki min tuj kiam vi venos. Mi vin atendas.
— Mi vin salutas, — diris la estro de la sekreta servo, kaj sin deturninte li foriris de la balkono. Oni aŭdis la malsekan sablon grinci sub liaj paŝoj, poste la klakadon de liaj botoj sur la marmoro inter la du leonoj. Malaperis liaj gamboj, poste la trunko kaj fine la kapuĉo. Nur ĉi tiam la prokuratoro rimarkis, ke la suno jam forsinkis kaj estiĝis krepusko.
[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]
Por defendi la Templon, Neĥemja konstruigis en la nord'okcidenta angulo de la Templa areo la kastelon Bira, kiun Herodo la Granda renovigis kaj alinomis omaĝe al sia protektanto M. Antonio.
la palaco de la reĝoj de la Hasmonea dinastio (Haŝmonidoj, {Hebree Haŝmonaim}, {Greke Hasmo:naîoi} alinome Makabeoj), kiu regis en Judujo 126 jarojn ĝis 37 a.K. kiam ĝin detronigis Herodo la Granda.
lekto (manĝosofo) —
«Speco de sofo, sur kiu la antikvuloj duonkuŝis ĉe manĝado» [PIV].
laŭ {Greka Asfaltîtis límnhe:}, {Latina Lacus Asphalitites}. La PIVa Morta maro estas duoble malĝusta: unue, ne temas pri maro, kaj due, pro la konfuzo inter «morta» ({Angle mortal, death-}, {France mortel} {Ruse смертный, смертельный}) kaj «senviva» (aŭ «malviva»; kp {Angle Dead Sea} {Ruse Мёртвое море}, {France mer Morte}). Cetere, la «Fundamenta Krestomatio» parolas pri «Malviva Maro».
Al la prokuratoro saluton kaj ĝojon —
Greke kaj slavone oni salutis per ĝoju (tiel ekz-e en [Biblio] Agoj 22:26), dum la salutvortoj rusa kaj latinaj signifas sanu; do, ĉi tie estas kurioza miksaĵo de la du tradicioj, kiu ŝajnas iel malbanaligi la etoson.
Falerno {Latine Falernum} —
fama vino produktata en Roma Kampanio, tiom forta, ke ĝi estis bruliva. Verŝajne ĝi malaperis en la epoko de Teodoriko (ĉ. 500 p.K.) kaj diferencas de la moderna {Ital vino di Falerno}.
Cekuba {Latine Caecubum} —
La vinon de la marĉoza {Latine Cæcubus ager} en suda Latio (Latium) gloris Horacio kaj Marcialo. – La malsamaj finaĵoj de la asimilitaj formoj estas kaprico de Bulgakov.
pocio —
Male ol [Biblio] Mateo 27:34, kaj laŭ D.F. Strauß, Bulgakov ŝajnas aludi pri vinum languidum, miksaĵo de acida vino, mirhoarba suko kaj eble aliaj amaraj substancoj, kiu efikis anesteze.
Afranio {Latine Afranius} —
pleba gentonomo en la antikva Romo.
[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]