[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

PARTO UNUA

… Nu, kiu estas vi?
— De l' fort' mi estas ono
Malbonvolema ĉiam, sed kaŭzant' de bono.
[Faŭsto]

1
Neniam interparolu kun nekonato

Foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la ĝardenplacon de la Patriarĥa lageto. La unua, vestita per griza somera kompleto, estis malalta, diketa, kalva, sian malfrivolan ĉapelon li portis en la mano, kaj sur lia bone razita vizaĝo vastis kolosaj okulvitroj en nigra korna muntumo. La dua, larĝaŝultra juna viro kun senorda rufeta hararo kaj kvadratita kaskedo sur la nuko, surhavis buntan ĉemizon, ĉifitan blankan pantalonon kaj nigrajn sportoŝuojn.

La unua estis neniu alia ol Miĥaelo Aleksandroviĉ Berlioz, redaktoro de dika beletra revuo kaj la prezidanto de Massolit, unu el la plej grandaj Moskvaj literatur'asocioj. Lia akompananto estis la juna poeto Ivano Nikolaiĉ Ponirjov, verkanta sub la pseŭdonimo Senhejmulo.

Atinginte la ombron de apenaŭ verdiĝintaj tilioj, la literaturistoj tuj ĵetis sin al bunta budo kun surskribo «Biero kaj Trinkaĵoj».

Nu, oni notu la unuan strangaĵon de tiu terura maja vespero. Ne nur antaŭ la budo, sed en la tuta aleo paralela al la Malgranda Bronnaja strato, ne estis eĉ unu homo. Je horo, kiam oni apenaŭ povis spiri la varmegan aeron, kiam la suno, ardiginte Moskvon, en seka nebulo estis falanta ien trans Sadovaja-strato, neniu venis sub la tiliojn, neniu sidiĝis sur benkon, malplena estis la aleo.

— Mi petas mineral'akvon, — mendis Berlioz.

— Mineral'akvon mi ne havas, — ial ofendiĝis la virino en la budo.

— Ĉu vi havas bieron? — raŭkvoĉe demandis Senhejmulo.

— Bieron mi ricevos vespere, — respondis la virino.

— Do kion vi havas? — demandis Berlioz.

Abrikot'akvon, sed varmetan, — diris la virino.

— Nu, donu, donu, donu!..

La abrikot'akvo eligis abundan flavan ŝaŭmon kaj la aero ekodoris je frizejo.

Sattrinkinte, la literaturistoj tuj komencis hiki, pagis kaj sidiĝis sur benkon vizaĝe al la lageto kaj dorse al la Malgranda Bronnaja strato.

Tiam okazis la dua strangaĵo, kiu koncernis nur la redaktoron. Subite li ĉesis hiki, lia koro saltis kaj por unu momento ien trafalis, poste revenis, sed kun malakra pinglo en ĝin enpikita. Krome, Berlioz eksentis senkaŭzan, sed tiel fortan teruron, ke li volis tuj forkuregi de la Patriarĥa.

Berlioz angore rigardis ĉirkaŭen, sen kompreni, kio lin timigis. Li paliĝis, viŝis la frunton per la poŝtuko, pensis: «Kio min trafis? Tio ja neniam okazis … La koro stultumas … Forlasu mi ĉion kaj veturu en Kislovockon

Kaj jen la varmega aero plidensiĝis antaŭ li kaj formis travideblan civitanon tre strange aspektantan: ĵokea kaskedo sur la malgranda kapo; kvadratita kaj tro mallonga jaketo, same aera; dumetra staturo, sed la ŝultroj mallarĝaj; nekredeble maldika; kaj la mieno — bonvole atentu! — sarkasma.

La vivo de Berlioz evoluis tiel, ke li ne kutimiĝis al fenomenoj eksterordinaraj. Ankoraŭ pli paliĝinte, li malsprite rigardegis kaj konsternite pensis: «Tio ne estas ebla!..»

Sed tio ja estis, kaj la longa travidebla civitano pendolis antaŭ li dekstren kaj maldekstren sen tuŝi la teron.

La teruro tiom ekposedis la redaktoron, ke li fermis la okulojn. Kiam li ilin remalfermis, li vidis, ke ĉio estas finita, la vizio aerdisiĝis, la kvadratita malaperis, kaj samtempe la malakra pinglo foriĝis el la koro.

— Ho, diablo! — ekkriis Berlioz. — Ĉu vi scias, Ivano, ĵus min preskaŭ trafis sunfrapo. Mi eĉ kvazaŭ haluciniĝis. — Li provis rideti, sed en liaj okuloj ankoraŭ flagris la angoro kaj liaj manoj tremis.

Iom post iom li tamen trankviliĝis, unu fojon sin ventumis per la poŝtuko, kaj bravete dirinte: «Do, bone», li daŭrigis la parolon, interrompitan pro la trinkado de abrikot'akvo.

Poste oni eksciis, ke ĝi temis pri Jesuo Kristo. La problemo estis jena. La redaktoro mendis al la poeto grandan kontraŭreligian poemon por la sekva numero de la revuo. Tiu verkis la poemon, kaj eĉ tre rapide, sed bedaŭrinde ĝi neniom kontentigis la redaktoron. La ĉefan personon, Jesuon, la poeto pentris per tre malhelaj farboj, kaj tamen Berlioz opiniis, ke ĉio estas reverkenda. Nun li faris kvazaŭ prelegon pri Jesuo, por komprenigi al la poeto lian precipan eraron.

Malfacilas diri, kio fakte mishelpis Senhejmulon: ĉu la bildokrea forto de lia talento, ĉu la kompleta malkono de la temo, sed lia Jesuo estis perfekte viva, ja viva, iam ekzistunta Jesuo, kvankam cetere, havanta ĉiujn malvirtojn Jesuo.

Nu, Berlioz penis pruvi al la poeto, ke gravas ne tio, kia estis Jesuo — ĉu bona aŭ malbona — sed la fakto, ke ĉi tiu kiel individuo tute ne ekzistis, kaj ke ĉiuj rakontoj pri li estas nur fikcio, ordinara mito.

Menciendas, ke la redaktoro estis erudiciulo, kaj tre lerte li referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el Aleksandrio, la kleregan Jozefon Flavion, kiuj eĉ per unu vorto ne menciis Jesuon. Evidentigante vastajn sciojn, li komunikis al la poeto, ke la loko en la libro dek kvina, ĉapitro kvardek kvara de la famaj Analoj de Tacito, kie temas pri la ekzekuto de Jesuo, certe estas posta falsa intermeto.

La poeto, por kiu ĉio rakontata de Berlioz estis novaĵo, atente aŭskultis, fiksrigardante tiun per siaj viglaj verdaj okuloj, kaj nur malofte li hikis, duonvoĉe malbenante la flavan abrikot'akvon.

— Ne estas eĉ unu orienta religio, — diris la redaktoro, — en kiu junulino, plej ofte virga, ne naskus dion. Kaj la kristanoj inventis nenion novan, same elpensinte sian Jesuon, kiu fakte neniam vivis. Jen kio estas precipe emfazenda …

La alta tenoro de Berlioz sonoris en la malplena aleo, kaj avancante en la labirinto, kien nur tre klera homo povas penetri sen la risko perdiĝi, li konigadis al la poeto pli kaj pli da interesaj kaj utilaj informoj pri la egipta Oziriso, bona dio kaj filo de la Ĉielo kaj de la Tero, pri la fenica dio Tamuzo, pri Marduko kaj eĉ pri la malpli konata timinda dio Vitzliputzli, kiun iam adoris la aztekoj en Meksikio.

Ĝuste kiam Berlioz rakontis al la poeto, kiel la aztekoj modlis figurojn de Vitzliputzli el pasto, en la senhoma aleo aperis viro.

Poste, kiam verdire jam estis malfrue, pluraj organizoj prezentis siajn raportojn pri tiu homo. Maleblas sen miro kompari la raportojn. Ekzemple, la unua atestis, ke la homo estis malalta, ordenta, kaj lamis je la dekstra piedo. La dua, ke li estis altega, havis platenajn dentokronojn kaj lamis je la maldekstra piedo. La tria lakone informis, ke la homo havis nenian apartaĵon.

Oni devas konstati, ke ĉiuj ĉi raportoj estas fuŝaj.

Antaŭ ĉio, la priskribato tute ne lamis kaj estis nek malalta nek altega, sed simple alta. Koncerne la dentojn, maldekstre li havis platenajn dentokronojn kaj dekstre orajn. Li surhavis multekostan grizan vestokompleton, kun kiu kolore akordis liaj eksterlandaj ŝuoj. Sian grizan bereton li brave oblikvigis al la orelo, subbrake li portis promenbastoneton kun nigra tenilo en formo de pudela kapo. Kvardekjara, laŭ la aspekto. Tordita buŝo. Bone razita. Nigrahara. La dekstra okulo: nigra, la maldekstra: ial verda. La brovoj: nigraj, kaj unu pli alta ol la alia.

Unuvorte, alilandano.

Pasinte preter la benko kie sidis la redaktoro kaj la poeto, li oblikve rigardetis ilin, haltis kaj subite eksidis sur la apudan benkon je du paŝoj de la amikoj.

«Germano …», pensis Berlioz.

«Anglo …», opiniis Senhejmulo. «Jen, ne varmegas al li surhavi la gantojn!»

Dume la alilandano rigardis ĉirkaŭen al la altaj domoj, kvadrate kadrantaj la ĝardenplacon; estis evidenta, ke la lokon li vidas unuafoje, kaj ke ĝi lin ekinteresis. Li fiksis la rigardon sur la supraj etaĝoj, kies vitroj blindige brile spegulis la rompitan sunon, por ĉiam forirantan de Berlioz; poste direktis ĝin malsupren, kie la vitroj komencis antaŭvesperece malheliĝi, ial ridetis indulge, duonfermis la okulojn, metis la manojn sur la bastonettenilon kaj la mentonon sur la manojn.

— Vi, Ivano, — plu paroladis la redaktoro, — tre bone kaj satire prezentis, ekzemple, la naskiĝon de Jesuo la Dia filo, sed la interesaĵo ja estas, ke antaŭ Jesuo jam estis naskita tuta serio da diaj filoj, kiaj la fenica Adoniso, la Frigia Atiso, la persa Mitrao. Nu, resume, fakte naskiĝis neniu el ili, kaj neniu ekzistis, nek Jesuo, kaj endus ke vi, anstataŭ la naskon aŭ ekzemple la venon de la saĝuloj, prezentu la absurdajn onidirojn pri tiu alveno. Ĉar laŭ via rakonto li tamen estus naskita!

Ĉi tiam Senhejmulo provis ĉesigi la turmentan hikadon retenante sian spiron, sekve de kio li ekhikis eĉ pli dolore kaj laŭte; kaj je la sama momento Berlioz interrompis sian parolon, ĉar la alilandano subite ekstaris kaj paŝis al la literaturistoj. Tiuj rigardis lin mirigite.

— Bonvolu min pardoni, — ekparolis la alveninto kun fremda prononco, sed sen kripligi la vortojn, — ke mi, ne estante konata, tamen min trudas … Sed la temo de via klera konversacio min tiom interesas, ke … — Li ĝentile levis la bereton, devigante la amikojn duon-ekstari kaj responde kapklini.

«Ne, probable franco», decidis Berlioz.

«Polo?» — pensis Senhejmulo.

Menciendas, ke ekde siaj unuaj vortoj la alilandano tre malplaĉis al la poeto, dum la impreso de Berlioz estis plie favora — nu, ne ĝuste favora, sed kiel mi diru? — al la redaktoro li ŝajnis kurioza, eble tiel.

Permesu ke mi alsidiĝu, — ĝentile petis la nekonato, kaj la amikoj iel nevole dismoviĝis, la alilandano lerte eksidis inter ilin kaj tuj reprenis la konversacion.

— Se mi ne misaŭdis, vi bonvolis diri, ke Jesuo neniam ekzistis, ĉu? — li demandis, turnante sian maldekstran, verdan okulon al Berlioz.

— Vi ne misaŭdis, — ĝentile respondis la redaktoro, — ĝuste tion mi diris.

— Aĥ, kiel interese! — ekkriis la alilandano.

«Pro la diablo, kion li volas?» pensis Senhejmulo kaj kuntiris la brovojn.

— Kaj vi, ĉu vi konsentis kun via interparolanto? — la nekonato sin turnis dekstren al Senhejmulo.

— Centprocente, — jesis tiu, ŝatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn.

— Mirinde! — ekkriis la neinvitita interparolanto. Li ial ŝteliste ĉirkaŭrigardis, kaj mallaŭtiginte sian basan voĉon, diris: — Indulgu mian trudemon, sed mi komprenis tiel, ke vi, krom ĉio cetera, ankaŭ ne kredas je Dio. — Li faris timigitan mienon kaj aldonis: — Mi ĵuras, tion mi al neniu diros.

— Jes, vi pravas, ni ne kredas je Dio, — delikate ridetis Berlioz pri la timo de la eksterlanda turisto. — Sed pri tio oni rajtas paroli tute libere.

La alilandano sin retroĵetis al la benk'apogilo kaj eĉ ekpepis pro scivolo, demandante:

— Do, vi estas ateistoj, ĉu?

— Jes, ni estas ateistoj, — respondis Berlioz kun la sama rideto, dum la poeto kolere pensis: «Jen tedulo eksterlanda!»

— Aĥ, kia ĉarmaĵo! — ekkriis la stranga alilandano, turnante la kapon jen al unu, jen al la alia literaturisto.

— En nia lando oni ne miras pri ateismo, — diris Berlioz kun diplomata ĝentileco. — La pliparto de nia loĝantaro konscie kaj jam delonge ĉesis kredi la fabelojn pri Dio.

Tiam la alilandano faris jenan strangaĵon: li ekstaris kaj premis la manon de la surprizita redaktoro, elparolante la sekvajn vortojn:

— Permesu al mi kore vin danki.

— Pro kio do vi lin dankas? — mire palpebrumis Senhejmulo.

— Pro tre grava informo kiu min kiel vojaĝanton ege interesas, — klarigis la eksterlanda strangulo, signifoplene levinte la montrofingron.

Evidente, la grava informo vere impresis la nekonaton, ĉar li hezite rigardis al la ĉirkaŭaj domoj, kvazaŭ timante vidi po unu ateiston en ĉiu fenestro.

«Ne, li ne estas anglo», decidis Berlioz, kaj Senhejmulo pensis: «Kie li tiel lertiĝis paroli ruse, jen interesaĵo!», kaj li denove malsereniĝis.

— Tamen permesu al mi vin demandi, — post angora medito ekparolis la eksterlanda gasto, — kion oni faru pri la pruvoj pri la ekzisto de Dio, da kiuj, kiel konate, estas precize kvin?

— Ho ve, — kompate respondis Berlioz, — ĉiuj ĉi pruvoj valoras neniom, kaj la homaro jam delonge formetis ilin al la arkivo. Konsentu ja, ke en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla.

— Brave! — ekkriis la nekonato, — Brave! Vi ĝuste ripetis la ĉi-rilatan penson de la senlaca maljunulo Immanuel. Sed jen kuriozaĵo: li ĝisfunde disbatis ĉiujn kvin pruvojn — kaj poste, kvazaŭ ironiante pri si mem, konstruis sian propran, sesan pruvon!

— La pruvo de Kantio, — kun subtila rideto kontraŭdiris la klera redaktoro, — estas same nekonvinka. Nemalprave Ŝilero diris, ke tiaj rezonoj povas kontentigi nur sklavojn, kaj Strauß rekte mokis tiun ĉi pruvon.

Parolante, Berlioz pensis: «Tamen kiu li estas? Kaj kial li tiel bone scipovas la rusan?»

— Pro tiaj ĉi pruvoj endus vian Kantion sendi al Solovki' por kelkaj tri jaroj, — subite bruskis Senhejmulo.

— Ivano! — konfuziĝis Berlioz.

Tamen la ideo malliberigi Kantion en Solovki' neniom ŝokis la alilandanon, ĝi lin eĉ entuziasmigis.

— Nu ĝuste, ĝuste! — li ekkriis, kaj lia maldekstra, verda okulo, turnita al Berlioz, ekbrilis. — Tie por li estas la ĝusta loko! Ja mi diris al li tiam, dum la matenmanĝo: «Vi, profesoro, min pardonu, sed vi ion implikan elpensis. Ĝi eble estas sprita, sed tro malkomprenebla. Oni vin mokos».

Berlioz elorbitigis la okulojn. «Dum matenmanĝo? al Kantio? Kion signifas tiu deliraĵo?»

— Tamen, — daŭrigis la alilandano sen atenti la miron de Berlioz kaj respondante al la poeto, — sendi lin al Solovki' oni ne povas pro la simpla kialo, ke pli ol cent jarojn li restadas en loko multe pli malproksima ol Solovki', kaj kredu al mi, eligi lin de tie absolute maleblas.

— Domaĝe! — replikis la batalema poeto.

— Ankaŭ mi bedaŭras tion, — kunsentis la nekonato, kaj denove fulmis lia okulo. Li daŭrigis: — Tamen jen kiu demando min maltrankviligas. Se Dio ne ekzistas, kiu direktas la homan vivon kaj ĝenerale la tutan ordon sur la tero?

— La homo mem ja direktas, — Senhejmulo rapidis malafable respondi tiun, verdire ne tre klaran, demandon.

— Pardonon, — milde diris la nekonato, — por direkti oni ja bezonas planon por ia, pli-malpli deca, tempodaŭro. Do permesu al mi vin demandi, kiel homo povas direkti, se li ne nur ne kapablas fari planon eĉ por ridinde mallonga daŭro, ekzemple je mil jaroj, sed ne povas certi eĉ pri sia propra morgaŭo. Nu fakte, — la nekonato sin turnis al Berlioz, — imagu, ke ekzemple vi komencas direkti kaj ordoni, aliajn kaj vin mem, kaj ĝenerale ĝui la aferon, kiam subite vi ekhavas — khe, khe! — pulmosarkomon. — La alilandano plezure ridetis, kvazaŭ la penso pri la sarkomo estus por li agrabla. — Jes, sarkomon, — li ripetis la sonoran vorton, kate duonfermante la okulojn. — Kaj jen finita via direktado!

»Nenies sorto, krom la via, plu vin interesas. La parencoj komencas al vi mensogi. Sentante misaĵon, vi ĵetas vin al spertaj kuracistoj, poste al ĉarlatanoj, eble al aŭguristinoj. Kompreneble, la unua kaj la dua, same kiel la tria, estas tute sensencaj. Kaj ĉio finiĝas tragike. La homo, kiu ĵus opiniis, ke li ion direktas, nun senmove kuŝas en ligna kesto, kaj liaj proksimuloj, komprenante, ke li ne plu taŭgas por io ajn, lin bruligas en forno.

»Cetere, okazas aferoj eĉ pli malbonaj. Ekzemple, iu ĵus decidis veturi al Kislovock', — la alilandano sagace rigardis la redaktoron, — ŝajne, bagatelaĵo. Sed eĉ tion li ne sukcesos realigi, ĉar ial li glitstumblos, kaj lin surveturos tramo. Ja vi ne diros, ke li mem tiel sin direktis, ĉu? Ĉu ne pli ĝuste estus diri, ke direktis lin iu alia? — Kaj la nekonato strange ekridis.

Berlioz tre atente aŭskultis la malagrablan rakonton pri la sarkomo kaj la tramo, kaj maltrankviligaj pensoj komencis lin sieĝi. «Li ne estas alilandano … Li ne estas alilandano», pensis Berlioz. «Li estas strangega ulo. Tamen, mi petas, kio do li estu?»

— Mi vidas, ke vi deziras fumi, — subite la nekonato sin turnis al Senhejmulo. — Kiajn cigaredojn vi preferas?

— Ĉu vi havus diversajn? — malmilde demandis la poeto, kiu finfumis la siajn.

— Kiajn cigaredojn vi preferas? — ripetis la nekonato.

— Nu, La Sovetian Markon, — krude respondis Senhejmulo.

La nekonato tuj elpoŝigis cigaredujon kaj proponis ĝin al Senhejmulo:

— Jen, «La Sovetia Marko».

La poeton kaj la redaktoron precipe impresis ne tio, ke en la cigaredujo troviĝis ĝuste La Sovetia Marko, sed la cigaredujo mem. Ĝi estis grandega, el fajna oro, kaj dum la malfermo sur ĝia kovrilo blue kaj blanke fulmis brilianta triangulo.

Ĉi tiam la literaturistoj ekpensis malsame. Berlioz: «Tamen, alilandano!». Senhejmulo: «Ho, la diablo lin prenu!»

La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis. «Mi respondu al li tiel», decidis Berlioz. «Jes, la homo estas mortema, tion neniu kontestas, tamen oni atentu, ke …» Sed antaŭ ol li povus eldiri tion, ekparolis la alilandano:

— Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfeliĉo konsistas en tio, ke li estas subitmortema, jen kia truko. Kaj ĝenerale li ne povas diri, kion li faros hodiaŭ vespere.

«Jen absurda maniero prezenti aferon», pensis Berlioz kaj oponis:

— Nu, en tio estas troigo. La hodiaŭan vesperon mi scias pli-malpli precize. Kompreneble, se en Bronnaja sur mian kapon falos briko …

— Nenial, — impone interrompis la nekonato, — neniu briko iam falas sur ies kapon. Kaj kredu al mi, en via kazo tiu danĝero tute ne ekzistas. Vi mortos alimaniere.

— Vi eble scias, kiel nome, — kun tre komprenebla ironio diris Berlioz, implikante sin en absolute absurdan interparolon, — kaj informos min pri tio?

— Tre volonte, — respondis la nekonato. Per rigardo li mezuris la redaktoron, kvazaŭ intencante kudri vestokompleton por tiu, murmuris tra la kunpremitaj dentoj: «Unu, du … Merkuro en la dua domo, la luno foras, ses — malfeliĉo, vespero — sep …», kaj anoncis laŭte kaj ĝoje: — Oni fortranĉos vian kapon!

Senhejmulo sovaĝe kaj kolere elorbitigis la okulojn rigardante la impertinentan nekonaton, Berlioz demandis kun torda rideto:

— Kiu do? Ĉu malamikoj? Invadontoj?

— Ne, — respondis la interparolanto, — rusa virino, komsomolano.

— Hm, — grumblis Berlioz incitite pro la fi-ŝerco de la nekonato, — tio, pardonu, estas neprobabla.

— Ankaŭ mi petas pardonon, — respondis la alilandano, — sed tio estas vera. Interalie, mi volus vin demandi, se tio ne estas sekreto, kion vi faros hodiaŭ vespere?

— Tio ne estas sekreto. Tuj mi iros hejmen al Sadovaja, kaj poste, je la deka, en Massolit okazos kunsido, kiun mi prezidos.

— Nu, tio estas tute malebla, — firme kontraŭdiris la nekonato.

— Kial do?

— Tial, — respondis la alilandano, kaj rigardis per la duonfermitaj okuloj al la ĉielo, kie antaŭsentante la vesperan malvarmeton senbrue zigzagis nigraj birdoj, — ke Anjo jam aĉetis oleon, kaj ne nur aĉetis, sed eĉ lasis ĝin disflui. Do, la kunsido ne okazos.

Post tio, kompreneble, sub la tilioj estiĝis silento.

— Pardonu, — post paŭzo reparolis Berlioz, rigardetante la galimatiantan alilandanon, — kiel oleo rilatas al nia temo? Kaj kiu estas Anjo?

— La oleo rilatas jen kiel, — subite ekparolis Senhejmulo kun evidenta intenco deklari militon al la neinvitita interparolanto. — Diru, civitano, ĉu iam okazis al vi esti en frenezulejo?

— Ivano!.. — flustris Berlioz.

Tamen la alilandano neniom ofendiĝis, li eĉ tre gaje ekridis.

— Certe, certe mi estadis tie, pli ol unu fojon! — li ridis fiksante la rigardon de sia neridanta okulo sur la poeton. — Malfacilas diri, kie mi ne estis! Domaĝe nur, ke mi ne zorgis demandi la profesoron, kio estas skizofrenio. Do, pri tio vi mem lin demandu, Ivano Nikolaiĉ.

— Kiel vi scias mian nomon?

— Mi petas vin, Ivano Nikolaiĉ, vin ja ĉiu konas! — la alilandano elpoŝigis la hieraŭan numeron de «La Literatura Gazeto», kaj sur la unua paĝo la poeto rekonis sian portreton kaj sub ĝi sian versaĵon. Tamen tiu atesto pri liaj famo kaj gloro, kiu ĝojigis lin hieraŭ, nun ne estis al li agrabla.

— Mi pardonpetas, — li diris kuntirinte la brovojn, — ĉu vi povus atendi unu momenton? Mi volas diri du vortojn al la kamarado.

— Ho, kun plezuro! — respondis la nekonato. — Tiel bone estas ĉi tie sub la tilioj, kaj cetere mi havas tempon.

— Aŭskultu, Miĉjo, — flustris Senhejmulo, tirinte la redaktoron flanken, — ne turisto li estas, sed spiono. Rusa elmigrinto, enŝteliĝinta ĉe nin. Postulu de li la legitimilon, aliel li eskapos!..

— Vi opinias do ..? — alarmiĝis Berlioz, kaj pensis: «Ja li pravas!»

— Nu certe, fidu min, — arde flustris en lian orelon la poeto, — li stultumas por kolekti iajn informojn. Vi ja aŭdis, kiel li parolas ruse, — la poeto per oblikva rigardo observis la nekonaton por preventi ties fuĝon, — iru ni lin reteni, aliel li eskapos …

Senhejmulo tiris je la mano Berliozon al la benko.

La nekonato ne plu sidis, sed staris apud ĝi, tenante en la mano libreton kun malhele griza bindaĵo, densan koverton el bona papero kaj vizitkarton.

— Pardonu al mi, ke entuziasmiĝinte pro la diskuto mi forgesis prezenti min. Jen miaj karto, pasporto kaj invito veni Moskvon por konsilado — impone diris la nekonato, sagace rigardante la du literaturistojn.

Tiuj konfuziĝis. «Diable, li ĉion aŭdis …», pensis Berlioz, kaj ĝentile gestis, ke li ne intencas ekzameni la dokumentojn. Dum la alilandano estis prezentanta ilin al Berlioz, la poeto rimarkis sur la karto la vorton profesoro, presitan en fremdaj, latinaj literoj kaj la komencliteron de la familinomo, duoblan von: W.

— Tre agrable, — konfuzite balbutis Berlioz, kaj la alilandano reenpoŝigis la dokumentojn.

Tiamaniere la rilatoj estis restarigitaj, kaj la triopo residiĝis sur la benkon.

— Ĉu vi, profesoro, estas invitita kiel konsilisto? — demandis Berlioz.

— Jes, kiel konsilisto.

— Vi estas germano, ĉu? — konjektis Senhejmulo.

— Ĉu mi? — redemandis la profesoro kaj subite enpensiĝis. — Nu jes, plie germano …

— Vi eminente parolas ruse, — rimarkis Senhejmulo.

— Ho, mi estas poligloto kaj scipovas tre multajn lingvojn.

— Kiu estas via fako? — demandis Berlioz.

— Mi estas eksperto pri nigra magio.

«Jen bele!» — klakis en la kapo de la redaktoro.

— Ĉ-ĉu pri tiu fako oni volas konsulti vin ĉi tie? — li balbutis.

— Jes, pri tiu fako, — konfirmis la profesoro kaj klarigis: — Ĉi tie en la Ŝtata biblioteko oni malkovris aŭtentajn manuskriptojn de Gerberto el Aŭrilako, magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malĉifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.

— Ah ha, vi estas historiisto, ĉu? — kun grandaj faciliĝo kaj estimo demandis Berlioz.

— Mi estas historiisto, — jesis la profesoro kaj maltrafe aldonis: — Hodiaŭ ĉe la Patriarĥa okazos kurioza historio!

Kaj denove tre ekmiris la redaktoro kaj la poeto. La profesoro mansignis, ke ili proksimiĝu, kaj kiam ili sin al li klinis, li flustris:

— Atentu, ke Jesuo ekzistis.

— Vidu, profesoro, — igis sin rideti Berlioz, — ni estimas viajn grandajn sciojn, sed pri tiu demando ni staras sur alia vidpunkto.

— Necesas nenia vidpunkto! — respondis la stranga profesoro, — tute simple: li ekzistis, nenio plu.

— Tamen oni bezonas ja ian pruvon … — komencis Berlioz.

— Nenia pruvo estas bezonata, — respondis la profesoro. Li ekparolis nelaŭte kaj ĉiuj fremdaĵoj de lia prononco ial malaperis: — Ĉio estas simpla. En blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo, frumatene je l' dek kvara tago de la printempa monato Nisan'


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri ĉap. 1

civitano

Post la Interna Milito de 1918–1920 la ĝentiltitolo sinjoro iĝis ideologie malakceptebla en Sovetio. Anstataŭ ĝin oni uzadis la vorton civitano aŭ la partian kamarado. Tamen endas atenti, ke en la rusa etiketo ĝentiltitolo estas uzata nur en okazoj tre oficialaj aŭ por alparoli nekonaton. Inter konatuloj pli ĝentile estas uzi la patronomon.


Patriarĥa lageto {Ruse Патриаршие Пруды}

Iam fiŝoj el tiu lageto estis liverataj al la kortego de la Tutrusuja Patriarko. En 1924 la loko ricevis la nomon Pionerskie Prudy (ruse ambaŭ nomoj estas pluralaj, kvankam fakte nun restas nur unu lageto).


Miĥaelo Aleksandroviĉ Berlioz {Ruse Михаил Александрович Берлиоз} —

La koincido kun la familinomo de la franca komponisto ne povas esti senintenca (poste aperos pluaj "komponistaj" familinomoj). Ne tute konvinke [Gasparov] ĝin eksplikas per pensa asociaĵo kun la Fantazia simfonio, kies programeroj:

havas paralelojn en la romano (kaj en la sorto de la romanpersono); en unu el la malnetoj fragmento el la nuna ĉap.5 havis la titolon Марш фюнебр (La funebra marŝo). Krome, H. Berlioz estas aŭtoro de «Damniĝo de Faŭsto». Laŭ [Ĉudakova] la romanpersono havas trajtojn de V.I. Blüm (redaktoro de la revuoj «Teatra Informilo» kaj «La nova spektanto»), de Leopoldo Averbaĥ (RAPP-gvidanto, vd 1.4), de Miĥaelo Kolcov (redaktoro de la revuoj «Ogonjok» kaj «Ĉudak», de Anatolo Lunaĉarskij (la popolkomisaro pri la popolklerigo, literaturisto; Bulgakov havis stenografaĵon de la fama publika diskuto pri la religio inter li kaj la metropolito A. Vvedenskij). – Kurioza memironio: la antaŭnomo kaj la komencliteroj de la romanpersono identas kun tiuj de la aŭtoro; kaj same kiel Bulgakov, H. Berlioz studis medicinon.


Massolit

Evidenta mallongigo de la rusa frazo signifanta amasa literaturo. Tiu fikcia literatur'asocio, elpensita de Bulgakov, havas kelkajn trajtojn de RAPP (Rusia Asocio de Proletaj Verkistoj). Tiu realaĵo fiksas la supran limon por la epoko prezentita en la verko: en 1932 ĉiuj literatur'asocioj iĝis malfonditaj kaj anstataŭ ili kreiĝis La Unuiĝo de Sovetiaj Verkistoj.


Senhejmulo {Ruse Бездомный} —

Similaj pseŭdonimoj oftis en tiama literaturo, ekz-e Demjan Bednij (t.e. Damiano la Malriĉulo), la pseŭdonimo de E.?? Pridvorov (kp la temon de kontraŭreligia poemo)

Ponirjov {Ruse Понырев (Понырёв)} — eblas ankaŭ alia transskribo /ponirev/.

Atentu la kontraston en la vestaro de la du literaturistoj: Berlioz aspektas kiel tipa inteligenciano antaŭrevolucia, dum Senhejmulo preferas stilon "laŭfunkcian", sportan (surstrate ĝi ankoraŭ ŝokis tiutempe), "malburĝan".


mineral'akvo

En la originalo Berlioz indikas precizan specon (Narzan' el Kislovocko); ankaŭ ĉiuj postaj aperoj de la vorto mineral'akvo respondas al tiu ĝia speco.


Abrikot'akvo

Sod'akvo kun abrikota siropo.


hiki [EF] —

(ne plore) singulti; {Ruse икать} {Angle to hiccup, hiccough} {France avoir le hoquet.}


Kislovock {Ruse Кисловодск} /kislavock'/ —

Urbo kaj kuracloko en Nord-Kaŭkazo, fama pro sia mineral'akva fonto Narzan'.


kontraŭreligia poemo

Ekzemplo de tia poemo troveblas en la verkaro de Demjan Bednij:

Д. Бедный. Сочинения. Moskvo, 1965, tomo 5, pĝ 227–244.

Tamen malgraŭ kelkaj komunaj trajtoj, Ivano ne estas portreto de D. Bednij, kiu estis duoble pli aĝa kaj multe pli moŝta (li plie similas al A. Bezimenskij).


falsa intermeto

La koncerna peco pri la postincendia persekuto de la kristanoj fare de Nerono atingis nin en unu sola kopio de la 11-a jc, farita en la abatejo de Montecassino kaj malkovrita, probable, de Bocaccio en 1370 aŭ 1371 (Dante ankoraŭ ne konis tiun lokon, kaj Nerono eĉ ne aperas en lia «Infero»).

Ĝenerale, la historiistoj de la Eklezio el la antaŭa jarmilo (Tertuliano, Origeno, Eŭzebio, Laktancio, Hieronimo, Aŭgusteno…) tiun epizodon ne mencias.

Aliflanke, malfacilas imagi ke Mez'epoka falsisto povus tiom malrespekte paroli pri la kristanoj, tiom bone imitante la sarkasman stilon de Tacito; krome, la epizodo informas ne tiom pri Jesuo kiom pri la kristanoj, kies ekzisto estas eksterduba; kaj atentindas, ke Tacito erare nomas Poncion Pilaton «prokuratoro».


Marduko

Ĉefdio de la Babilona panteono.


Vitzliputzli /viclipucli/, aŭ Huicilopoĉtli (laŭ la hispana Huitzilopochtli) —

Dio de la milito kaj patrono de la aztekoj, al kiu ili oferadis homojn. La formon Vitzliputzli fiksis germanaj demonologiistoj en XVI jc; ĝi estas la nomo de diablo en pluraj teatraĵoj pri Faŭsto. Por la rusa orelo «la timinda dio Viclipucli» sonas iom komike.


pudela kapo

Laŭ antikva tradicio (tiu pri Gerberto el Aŭrilako, kaj multe pli frue, en la «Klimentaĵoj»??) nigra pudelo estas asociata kun la diablo. Simile pri la apero de Mefistofelo en [Faŭsto] pĝ 52:

Jen kiel la pudel' aspektas!


veno de la saĝuloj

Vd [Biblio] Mateo 2.

Laŭ apokrifa Okcidenta tradicio PIV nomas ilin Tri Magoj (sub magoj) aŭ Tri Reĝoj (ekz-e sub Epifanio). Tiujn detalojn (la nombron kaj la rangon) la Ortodoksa tradicio ne konas.


``Permesu ke mi alsidiĝu''

Kp la vortojn de Mefistofelo en la kelo de Aŭerbaĥ [Faŭsto] pĝ 83:

Ĉu vi permesas, ke ni alsidiĝu?


Strauß /ŝtraŭs/ D.F. (1808-1874) —

Germana filozofo kaj historiisto. De lia verko «La vivo de Jesuo» komenciĝis skismo en la Hegela skolo. Sen negi la historian ekziston de Jesuo, Strauß sisteme esploris la mitajn elementojn de la evangelioj.


Solovki'

Insularo en la Blanka Maro. En 1436 tie fondiĝis monaĥejo, kiu dum kelkaj jarcentoj estis grava fortikaĵo en la nordo de Rusujo. Ekde la 16-a jc tien estis ekzilataj kontraŭuloj de la oficiala eklezio kaj de la politika reĝimo; de 1923 tie funkciis la Speciala Norda Koncentrejo.


La Sovetia Marko

Tiun sencon la sovetianoj atribuas al la nomo {Ruse Наша Марка}, per kiu estas signataj bonkvalitaj varoj. Laŭvorte ĝi signifas «nia marko» (la alilandanoj emas misinterpreti tion kiel «la marko por ni»). La tuta epizodo rememorigas la regaladon en la kelo de Aŭerbaĥ ([Faŭsto] pĝ 87-89).


domo

«4 En astrologio, ĉiu el la dek du fakoj de la ĉielo, respondaj al po unu signo de la zodiako» [PIV]; ĉiu domo havas sian nomon, ekz-e la sesa: Malfeliĉo, la sepa: Vespero.


komsomol∙an∙o

Membro de Komsomolo, Komunisma Junularligo en Sovetio.


W

El la sekvaj ĉapitroj oni ekscios, ke la nomo de la profesoro estas {Ruse Воланд}, do nomo el «Faŭsto» (senŝanĝa en [Faŭsto], pĝ 162: Voland), kiun la germanoj prononcas /folant/. En la unua varianto de la romano al Ivano prosperis legi sur la vizitkarto: Dr Theodor Voland (kun vo). Probable la aŭtoron logis la grafika formo de W, kiu estas la renversita komenclitero de la nomoj de la du geprotagonistoj (Majstro, Margarita; sed ankaŭ de Messire). Por la rusa okulo W aspektas tre diableske kaj germanece; tamen %vd Faland (ĉap. 17). La formon Voland, aperontan en la sekvaj ĉapitroj de la traduko, oni rigardu tradicia Esperantigo (simile al la misrusigo {Rusa Воланд}, aperinta en unu el la Faŭst-tradukoj) de la "fontolingva" Woland; krome, la «apokrifan» duoblan von oni egale rajtas rigardi iluzio de Senhejmulo.


Gerberto el Aŭrilako {France Gerbert d'Aurillac} —

Teologiisto kaj scienculo, en la jaroj 999-1003, la Roma papo Silvestro II. Lian grandan kleron liaj samtempuloj opiniis supernatura. Laŭ legendo, li ricevis ĝin de la diablo dum siaj studoj en Toledo ĉe araba magiisto, kies sorĉlibron li ŝtelis helpate de lia filino. La diablo faris Gerberton papo kaj ĉiam lin akompanis en formo de nigra hundo.


Nisan'

La unua monato de la biblia lunsuna kalendaro; la ritmo kaj strukturo de tiu frazo, la unua el la famaj frazoj de la romano, rememorigas pri [Biblio] (Levidoj 23:4):

En la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, estas Pasko de la Eternulo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]