Parto I, Ĉapitro 6

Trompa truko de la kolonelo


Oni malliberigis Arturon en grandan mezepokan fortreson situantan apud haveno.

Vivo en prizono estis ne tro malfacila. Ĉelo de Arturo estis malseka kaj malluma, sed li elkreskis en domo sur Via Borra, tial sekve prema aero, fetoro kaj ratoj ne estis surprizo por li. Nutraĵoj estis malabundaj kaj aĉaj, sed Ĝejmso akiris permeson sendi al la vicfrato ĉion necesan el hejmo. Arturo troviĝis en sola ĉelo kaj kvankam inspekto estis ne tro severa, kiel li supozis, tamen li ne sukcesis ekscii kialon de sia aresto. Samtempe lin ne lasis tiu anima kvieteco, kun kiu li eniris la fortreson. Legado de libroj estis malpermesata, tial li multe preĝis kaj meditis, tolereme atendante pluajn eventojn.

Foje matene gardisto malŝlosis pordon de la ĉelo kaj diris: — Bonvolu eliri!

Du aŭ tri fojoj Arturo penis demandi lin, sed respondoj estis ĉiam samaj: "Parolado estas malpermesata", tial Arturo silente sekvis la soldaton laŭ malsekaj kortoj, koridoroj kaj ŝtuparoj. Finfine lin oni venigis en grandan helan ĉambron, kie ĉe longa tablo plenigita de multaj paperoj, sidis tri militistoj. Kiam li estis venanta, iliaj mienoj tuj iĝis gravaj kaj oficialaj. Plej maljuna el ili, pimpa kolonelo kun grizaj vangharoj, indikis seĝon starantan ĉe posta flanko de la tablo kaj komencis anticipan pridemandadon.

Arturo atendis minacojn, insultojn kaj blasfemojn, tial li preparis sin respondi kun sinregado kaj digno. Sed li estis agrable surprizita. La kolonelo aspektis serioze, laŭmilite seke, sed senriproĉe ĝentile. Sekvis ordinaraj demandoj: nomo, aĝo, nacieco, civila stato; respondoj tuj estis enskribitaj.

Arturon jam penetris enuo kaj malpacienco, sed subite la kolonelo demandis:

— Kaj nun, sinjoro Burton, diru al ni, kion vi scias pri "Juna Italio"?

— Mi scias,  ke tiu ĉi politika societo eldonas ĵurnalon en Marsejlo, kiu cirkulas en Italio cele prepari la popolon por ribelo kaj forpeli aŭstran armeon el la lando.

— Ĉu vi mem legis la ĵurnalon?

— Jes. Mi interesiĝis pri ĝi.

— Kiam vi estis leganta, ĉu vi pensis, ke vi agas kontraŭleĝe?

— Certe.

— Kie vi prenis ekzemplerojn trovitajn en via ĉambro?

— Tion mi ne povas malkovri.

— Sinjoro Burton, ĉi tie oni ne rajtas respondi "mi ne povas". Vi devas respondi plene ĉiujn miajn demandojn.

— Tiam mi diru: "mi ne volas", se mia antaŭa respondo ne plaĉas al vi.

— Se vi plu interparolos kun mi ĉi-tone, do vi  bedaŭros pri tio ĉi, — notis la kolonelo.

Nericevinte respondon li daŭrigis: — Mi povas aldoni, ke laŭ nia informo, via ligo kun tiu societo estas pli densa kaj ĝi inkluzivis ne nur legadon de literaturo. Konfeso pri tio estos avantaĝa por vi. Tiel aŭ aliel ni ĉion malkovros kaj tiam vi konvinkiĝos, ke nuna via konduto estas senutila.

— Mi havas neniun deziron senkulpigi min mem. Kion vi volas scii?

— Unue, diru al ni, kial vi, alilandulo, implikiĝis en tiun ĉi aferon?

— Mi multe pensis kaj legis pri la subjekto kaj ion ajn konkludis.

— Kiu persvadis vin membriĝi al la societo?

— Neniu. Tio estis mia propra deziro.

— Ne ŝancelu min! — abrupte diris la kolonelo. Pacienco, ŝajne, komencis lasi lin. — Al politikaj societoj oni ne aliĝas sen ies influo. Al kiu vi komunikis vian deziron aliĝi?

Silento.

— Estu afabla respondi.

— Tiuj ĉi demandoj ne estos responditaj.

En voĉo de Arturo aŭdiĝis malafableco. Iu stranga agaco plenigis lin. Li jam sciis pri arestoj en Livorno kaj Piso, kvankam li ne imagis tutan realan  frakason. Tamen eĉ tiu ĉi informo estis sufiĉa por maltrankviligi lin pri sortoj de Gemo kaj ceteraj geamikoj.

Afekta ĝentileco de la oficiro, leksika turniro, enuiga ludo de insidaj demandoj kaj evitemaj respondoj maltrankviligis kaj kolerigis lin. Ankaŭ brua paŝado de gardisto malantaŭ la pordo tre nervozigis lin.

— Interalie, kiam lastfoje vi vidis Ĝiovanon Bolon? — subide demandis la kolonelo. — Ĉu antaŭ via forveturo el Piso?

— La nomo ne estas konata al mi.

— Kial? Ĝiovano Bolo? Vi lin tre bone konas. La junulo altkreska kun vangoj senharaj. Ja li estas via kamarado universitata.

— Mi konas ne ĉiun studenton.

— Bolon vi nepre devas koni. Vidu: jen lia skribaĵo. Estas rimarkeble, ke vin li bone konas.

Kaj la kolonelo neglekte transdonis al li paperon , en kies supro estis vorto "Protokolo" kaj en malsupro estis signaturo "Ĝiovano Bolo". Haste rigardinte ĝin, Arturo trafis sian nomon.

Li mire demandis: — Ĉu vi volas, ke mi tralegu ĝin?

— Jes, certe. Tie temas pri vi mem.

Arturo komencis legi kaj oficiroj rigardis lian mienon. La dokumento entenis eksplikojn eldonitajn je multaj demandoj. Probable Bolo ankaŭ estis arestita! La unuaj eksplikoj estis tute ordinaraj. Poste sekvis kurta raporto pri ligoj de Bolo kun la societo, pri dissendo de malpermesata literaturo en Livorno kaj pri studentaj kunvenoj. Ankaŭ Arturo tralegis jenon: " Inter niaj aliĝuloj estis unu juna anglo, Arturo Burton, el familio de riĉaj  livornaj  ŝipoposedantoj".

Sango plenigis vizaĝon de Arturo. Bolo denuncis lin! Bolo, kiu solene akceptis devojn de gvidanto, Bolo, kiu varbis Gemon... kaj amis ŝin!  Li metis la paperon sur la tablon kaj  mallevis la okulojn.

— Mi esperas, ke tiu ĉu eta dokumento refreŝigis vian memoron? — ĝentile demandis la kolonelo.

Arturo nege skuis la kapon.

— Mi ne konas tiun ĉi nomon, — seke ripetis li. — Ŝajne aperis ia misaĵo.

— Misaĵo? Absurdo! Sciu, s-ro Burton,  ke kavalireco kaj  donkiĥoteco estas aprobindaj trajtoj, sed ne endas absurdigi ilin ĝis ekstremo. Tiel ofte eraras junularo. Pripensu: ĉu devas kompromiti sin mem kaj malprofiti en via vivo pro tiuj bagateloj? Vi indulgas la homon, kiu vin perfidis. Vi mem povas vidi, ke li ne estis tro skrupula, kiam li donis eksplikojn pri vi.

Ia moko aŭdiĝis en voĉo de la kolonelo. Arturo ektremis; subita konjekto venis lian kapon.

— Tio ĉi estas mensogo! Vi faris fraŭdon! Tio ĉi vidiĝas sur via vizaĝo! — ekkriis li. — Tiamaniere vi volas konvikti iun arestitan kaj entiri en kaptilon min! Trompulo, mensogulo, kanajlo...

— Silenton! — eferveskis la kolonelo, kiu furioziĝis kaj stariĝis de sur seĝo.  Liaj kolegoj jam ekstaris.

— Kapitano Tomasio [Tomassi], — diris la kolonelo kaj turniĝis al unu el tiuj, — voku gardon kaj ordonu meti la junulon en karceron por kelkaj tagoj. Ŝajne li bezonas bonan lecionon, tial ni lin prudentigos.

Karcero estis malluma, malseka kaj malpura kavo en subgrundo. Anstataŭ "prudento" en ĝi Arturo spertis ekstreman koleron. Lia luksa hejmo, kie li kreskadis, kutimigis lin postuli ĉie purecon, tial la ofendita kolonelo povus plene kontentiĝi per la unua impreso, kiun sentis Arturo pro aglutinaj, mucidaj vandoj, kotplena planko kaj terura fetoro, kiun aperigis kloako kaj forputrita lignaĵo. Arturon oni enpuŝis en tiun ĉi karceron kaj ŝlosis la pordon; li singarde ekpaŝis antaŭen kaj  levinte brakojn komencis kun ega abomeno palpi aglutinajn vandojn en mallumo, por trovi taŭgan lokon sur planko, kiu havus malpli da koto.

Li pasigis tutan tagon en plena mallumo kaj silento; nokte okazis neniuj ŝanĝoj. Li havis neniujn impresojn elekstere kaj tial li nenion sciis pri reala tempo. Kaj, kiam sekvan matenon en la pordo tintis ŝlosilo kaj timiĝintaj ratoj kun knaro trakuris preter liaj piedoj, li saltleviĝis panike. Lia koro batis furioze, en oreloj estis bruo, kvazaŭ li estis sen lumo kaj sonoj dum longaj monatoj anstataŭ kelkaj horoj.

La pordo malfermiĝis kaj la karceron penetris malforta radio de lanterno, kiu ŝajnis al li blindiginta. Ĉefa provoso alportis panpecon kaj kruĉon da akvo. Arturo ekpaŝis antaŭen. Li opiniis, ke li estos liberigita. Sed ĝis kiam li komencis paroli, la provoso donis al li panon kaj akvon, turniĝis kaj silente eliris ŝlosinte la pordon.

Arturo stamfis. Unue en vivo li eksentis furiozon. Ĉiun horon li pli kaj pli perdadis imagon pri loko kaj tempo. Mallumo ŝajnis al li senlima, sen komenco kaj fino. Lia vivo kvazaŭ haltis.

La trian tagon vespere, kiam la karceron revenis la provoso kune kun konvojanto, Arturo perplekse ekrigardis ilin, ŝirminte la okulojn permane de nekutima lumo kaj vane penis kalkuli horojn, tagojn kaj semajnojn, dum kiuj li troviĝis en tiu ĉi tombo.

— Bonvolu eliri, — malvarme kaj oficiale diris la provoso.

Arturo mekanike treniris post li per mallertaj paŝoj, stumblante kaj ŝanceliĝante kvazaŭ ebriulo. Li deŝovis brakon de la provoso, kiu volis helpi al li ascendi laŭ kruta ŝtuparo, kiu kondukis al la korto, sed kiam li atingis lastan ŝtupon, li subite eksentis vertiĝon, ŝanceliĝis kaj nepre falus renverse, se la provoso ne subtenus liajn ŝultrojn.


* * *

— Nenio grava okazis, — diris ies gaja voĉo. — Tion ĉiu spertas, kiu trafas freŝan aeron.

Arturo turmente enspiris, kiam oni akvoŝprucigis lian vizaĝon. Mallumo ŝajne deiĝis de li kaj brue dispeciĝis. Li tuj rekonsciiĝis, deŝovis brakon de la provosto kaj per preskaŭ  firma paŝado trairis  koridoron kaj ŝtuparon. Ili haltis antaŭ la pordo. Post kiam ĝi estis malfermita ili eniris la ĉambron, en kiu oni pridemandis lin unuafoje. Li ne tuj rekonis ĝin, tial li mire rigardis la tablon kun amaso da paperoj kaj oficirojn sidantajn sur samaj seĝoj.

— A ha, sinjoro Burton!, — diris la kolonelo. — Mi esperas, ke nun vi estas pli  malkaŝema. Nu, ĉu al vi plaĉis la karcero? Ĝi ne estas same luksa, kiel gastoĉambro de via frato. Ĉu ne?

Arturo levis siajn okulojn je ridetanta vizaĝo de la kolonelo. Li eksentis grandan deziron ĵeti sin sur tiun ĉi dandon kun grizaj vangharoj kaj mordi lian gorĝon. Evidente lia deziro estis videbla sur lia vizaĝo, ĉar la kolonelo tuj aldonis per tute malsama voĉo: — Sidiĝu, sinjoro Burton, kaj trinku akvon. Mi opinias, ke vi estas tre emociplena.

Arturo forpuŝis glason da akvo, kiun oni donis al li, metis siajn kubutojn sur la tablon kaj manon sur la frunton, penante kolekti pensojn. La kolonelo atente observis lin, rimarkante per lerta okulo kaj mantremadon, kaj nervozajn lipojn, kaj malsekiĝintajn harojn, kaj senbrilan rigardon, — tuton, kio parolis pri fizika malforteco kaj deprimo.

—  Nun, sinjoro Burton, — rediris la kolonelo post kelkaj minutoj, — revenu ni tien, kie ni haltis lastan fojon. Tiam okazis eta malagrablaĵo kun vi, sed nun mi havas nuran deziron: esti indulgema. Se vi kondutos respektive, tiam ni traktos vin sen troa rigoreco.

— Kion vi volas de mi?

Arturo diris la frazon per tute nekutima akra kaj moroza tono.

— Mi volus nur, ke vi diru malkaŝe kaj honeste, kion vi scias pri la societo kaj ĝiaj membroj. Antaŭ ĉio, ĉu delonge vi konas Bolon?

— Mi lin neniam renkontis. Mi absolute nenion scias pri li.

— Ĉu? Bone, ni baldaŭ revenos al tio ĉi. Ĉu eble vi konas junulon nomatan Karlo Bini?

— Mi neniam aŭdis la nomon.

— Tio estas stranga. Nu, kaj kion vi povas diri pri Francesco Neri?

— Mi unue aŭdas tiun ĉi nomon.

— Sed jen letero adresita al li kaj skribita per via mano! Vidu.

Arturo neglekte ekrigardis la leteron kaj demetis ĝin flanken.

— Ĉu vi rekonas ĝin?

— Ne.

— Kial vi negas, ke skribmaniero estas via?

— Mi nenion negas. Mi ne rememoras tiun ĉi leteron.

— Ĉu eble vi rememoros  jenon.

Oni donis alian paperon. Li rekonis leteron, kiun li skribis aŭtune al unu kamarado-studento.

— Ne.

— Kaj vi ne konas personon, al kiu ĝi estas adresita?

— Mi ne konas.

— Via memoro estas kurioze kurta.

— Ĝi estas difekto, pro kiu mi delonge suferas.

— Ĉu vere? Tamen mi aŭdis de unu el universitataj profesoroj, ke vi ne estas malkapabla, sed eĉ male.

— Vi juĝas pri kapableco probable de polica vidpunkto. Universitataj profesoroj uzas la vorton en malsama senco.

Kreskanta agaco klare aŭdiĝis en respondoj de Arturo. Malsato, prema aero kaj dormodeziro dolorigis lian korpon. Ĉiu lia osteto malsanis kaj voĉo de la kolonelo nervozigis lin samkiel skrapado de grifelo laŭ tabulo.  

— Sinjoro Burton, — grave diris la kolonelo pli apoginte sin al seĝodorso, — vi ree forgesiĝis. Mi avertas vin ankoraŭfoje, ke tia parolmaniero ne okazigos al vi bonon. Vi jam estis en la karcero kaj supozeble vi ne volas veni ĝin la duan fojon. Mi diru al vi rekte: mi uzos al vi severajn punrimedojn. Memoru, ke mi havas pruvojn — persvadajn pruvojn, — ke iuj junuloj, kiujn mi menciis, kaŝe liveris malpermesatan literaturon tra ĉi tiea haveno kaj vi interrilatis kun ili. Do, ĉu vi intencas sen perforto diri, kion vi scias pri tio ĉi?  

Arturo ankoraŭ pli mallevis sian kapon. Blinda kolerego moviĝis en li kvazaŭ  viva ulo. Penso, ke li povas perdi memregadon, timigis lin pli, ol minacoj. Li unuefoje klare eksensis, ke ĝentlemana  modereco kaj kristana pieco ne kapablas helpi al li, tial li ektimis sin mem.

— Mi atendas respondon, — diris la kolonelo.

— Mi povas neniun respondon doni.

— Ĉu vi efektive rifuzas respondi?

— Mi nenion diros.

— Konklude mi devas ordoni, ke vin oni revenigu la karceron  kaj tenu tie ĝis kiam via decido ŝanĝiĝos. Se vi plu ne prudentiĝos, mi ordonos kateni vin.

Arturo levis la kapon. Laŭ lia korpo trakuris tremado.

— Vi rajtas fari ĉion laŭ via deziro, — diris li mallaŭte.— Sed, ĉu permesos la angla ambasadoro, ke tiel oni traktos kun la brita regnano sen iuj ajn konviktoj?

Finfine Arturon oni forkondukis en saman kameron, kie li falis sur liton kaj tradormis ĝis sekva mateno. Oni lin ne katenis  kaj ne metis en la timigan karceron, sed  malamikeco inter li kaj la kolonelo pliiĝis dum ĉiu pridemandado.

Vane Arturo petis dion, ke li donu al li fortojn por superi propran koleron, vane li meditis tutajn noktojn pri toleremo kaj kvieteco de Kristo. Ĉiun fojon, kiam oni alkondukis lin en longan, preskaŭ nudan ĉambron, en kiu staris sama tablo kovrita per verda drapo; ĉiun fojon, kiam li vidis antaŭ si farbitajn lipharojn de la kolonelo, malamo tuj replenigis lin kaj provokis acidajn, malestimajn respondojn. Ankoraŭ ne pasis eĉ unu monato post malliberigo de Arturo, sed ilia reciproka incito atingis tian nivelon, ke ambaŭ ne povis vidi unu la alian sen kolero.

Konstanta streĉo de tiu ĉi kolizio pli kaj pli premis nervojn de Arturo. Li sciis, ke lin oni atente gardas, tial kiam li estis rememorinta  rakontojn  de arestitoj, ke ilin oni kaŝe svenigas per beladono, por subaŭskulti ties delirojn, li preskaŭ ĉesigis siajn dormadon kaj manĝadon. Iufoje, kiam preter li trakuris rato, li, kovrita per malvarma ŝvito, akre eksaltis kaj tremis pro penso, ke iu kaŝiĝas en la kamero kaj subaŭskultas, ĉu eble li ion diras dum dormado.

Ĝendarmoj evidente celis kapti lian kompromitan vorton por akuzi Bolon. Tial Arturo tre timis ion gravan elbabili. Tagon kaj nokton nomo de Bolo estis en lia kapo, ĝin li rememoris dum preĝado kaj anstataŭ Mario parolis Bolo. Plej malbona estis tio, ke lia religieco forpasadis ĉiutage kune kun la ekstera mondo. Kun febra obstineco Arturo alkroĉiĝis al tiu lasta apogo dum longatempaj litanioj kaj meditadoj. Tamen pensoj pri Bolo okupis plej gravan lokon kaj vortojn de preĝoj li ripetis meĥanike.

Multe konsolis Arturon vizitoj de la ĉefa prizona provoso. La diketa senhara oldulo komence penis aspekti kiel tre severema. Tamen bonkoreco, videbla en ĉiu faldeto de lia pufa vizaĝo, superis lian devon kaj baldaŭ li komencis transdoni mesaĝojn de arestitoj el unu kamero en la alian.

Iun tagon mezmaje la provoso eniris kun tia sombra kaj morna fizionomio, ke Arturo mire ekrigardis lin.

— Kio okazis hodiaŭ, Enriko? — ekkriis li.

— Nenio! — malkontente respondis Enriko kaj proksimiĝinte al lito de Arturo malĝentile detiris lian plejdon.

— Kial vi fordonas mian plejdon? Ĉu mi estos translokita en alian kameron?

— Ne, oni vin ellasas.

— Ellasas? Hodiaŭ? Por ĉiam? Enriko!

Tre emociiĝinta Arturo kaptis manon de la maljunulo, sed tiu abrupte eltiris ĝin.

— Enriko, kio okazis kun vi? Kial vi ne respondas?  Diru, ĉu ni ĉiuj estos liberigitaj?

Tamen repliko estis nur malestima grumblado.

— Sufiĉe! — Arturo kun rideto reprenis manon de la provoso. — Ne koleru, mi tutegale ne ofendiĝos. Mi volas scii pri aliaj arestitoj.

— Pri kiuj arestitoj? — grumblis Enriko kaj subite forĵetis ĉemizon de Arturo, kiun li pakis. — Ĉu pri Bolo ankaŭ?

— Certe, pri Bolo kaj pri ceteraj. Enriko, nu kio okazis finfine kun vi?

— Ŝajne la povrulon oni baldaŭ ne liberigos, ja lin perfidis lia kamarado! — Kaj indigna Enriko reprenis la ĉemizon.

— Ĉu perfidis lia kamarado? Ho, kia teruro! — Arturo larĝe malkovris la okulojn.

Enriko rapide turniĝis.

— Ĉu tiu perfidulo estis ne vi?

— Kion vi parolas, Enriko? Kial mi?

— Almenaŭ tion oni diris al li dum enketado. Mi estas tre feliĉa, ke perfidulo ne estas vi. Mi ĉiam opiniis, ke vi estas honesta homo. Iru ni!

Enriko eliris koridoron, Arturo sekvis lin. Kaj subite kvazaŭ lumo disigis konfuzon de lia intelekto:

— Oni diris al Bolo, ke lin perfidis mi! Nu, certe! Kaj al mi oni diris, ke min perfidis Bolo. Sed Bolo ne estas tiom malsaĝa por kredi tiun ĉi absurdon.

— Ĉu efektive tio ne estas vero? — Enriko haltis ĉe ŝtuparo kaj ĵetis sur Arturon ekzamenan rigardon.

Arturo nur ŝultrotiris.

— Certe, tio estas mensogo!

— Bone! Mi estas feliĉa aŭdi tion ĉi, knabo, kaj mi transdonos al Bolo viajn vortojn. Tamen vi devas scii, ke oni diris al li, ke vi perfidis lin pro... nu, ĝenerale, pro  ĵaluzo. Kvazaŭ vi ambaŭ amas unu fraŭlinon.

— Tio ĉi estas mensogo! — elparolis Arturo per rapida, intermita flustro. Lin kaptis abrupta, paralizanta ĉiujn fortojn, timo.  "Amas unu fraŭlinon!.. Ĵaluzo!" Kiamaniere oni eksciis pri ŝi?

— Atentu unu minuton, mia knabo! — Enriko haltis en koridoro proksime de ĉambro de enketisto kaj traflustris: — Mi fidas vin. Sed diru al mi ankoraŭ jenon. Mi scias, ke vi estas katoliko. Ĉu vi ion gravan diris dum la konfeso?

— Tio ĉi estas mensogo! — apenaŭ ne senspiriĝinte ekkriis Arturo la trian fojon.

Enriko ŝultrotiris kaj ekpaŝis antaŭen. — Certe, vi pli bone scias. Tamen vi ne estas la unua, kiu estas kaptita je tiu fiŝhoko. Nun en Piso estas granda bruo pri iu sacerdoto, kiun konviktis viaj amikoj. Oni eldonis  broŝuron kun averto, ke li estas spiono.

Li malfermis pordon de ĉambro de enketisto kaj, vidante, ke Arturo staras kun fiksita rigardo, iomete forpuŝis lin antaŭen.

— Bonan tagon, sinjoro Burton, — diris la kolonelo kaj prezentis ĝentile ridetante ĉiujn siajn dentojn. — Mi plezure gratulas vin. El Florenco alvenis ordono pri via liberigo. Estu afabla subskribi tiun ĉi paperon.

Arturo proksimiĝis al li.

— Mi volas scii, — diris li per obtuza voĉo, — kiu min perfidis.

La kolonelo kun rideto levis la brovojn: — Ĉu vi ne konjektas? Pripensu iomete.

Arturo balancis la kapon. La kolonelo levis la brakojn, prezentante sian miregon: — Ĉu efektive vi ne kapablas konjekti? Vi mem, sinjoro Burton! Kiu alia povas scii viajn amajn aferojn?

Arturo silente deturnis sin. Sur muro pendis granda ligna krucifikso, kaj okuloj de la junulo malrapide ekrigardis vizaĝon de Kristo, tamen en ili estis ne petego, sed sola mirego antaŭ tiu ĉi indiferenta kaj pacienca dio, kiu ne punis per fulmo la sacerdoton, kiu denuncis sekretojn de la konfeso.

— Bonvolu subskribi ricevon de viaj dokumentoj, — afable diris la kolonelo, — mi ne volas enteni vin ĉi tie plu. Vi memkompreneble volas iri hejmen kiel eble plej baldaŭ kaj mi estas nun tre okupita pri aferoj de malprudenta Bolo, kiu ĵetis vian kristanan kvietecon en tian senkoran provon. Mi supozas, ke lin atendas rigora kondamno. Ĉion bonan!

Arturo subskribis, prenis siajn dokumentojn kaj eliris, dirinte nenion. Ĝis alta prizona pordego li iris post Enriko kaj poste neadiaŭinte kun li sola malsupreniĝis al kanalo, kie lin atendis pramisto. Kiam li estis supreniĝanta laŭ ŝtona ŝtuparo kondukanta al strato, al li alkuris junulino en kotona robo kaj pajla ĉapelo.

— Arturo! Mi estas tre feliĉa! Tre feliĉa!

Arturo, tremanta per la tuta korpo, metis la brakojn al sia dorso.

— Ĝimo! — elparolis li finfine per voĉo, kiu kvazaŭ ne apartenis al li mem. — Ĝimo!

— Mi atendis vin ĉi tie tutan duonhoron. Al mi oni diris, ke vi eliros je la kvara posttagmeze. Arturo, kial vi tial rigardas min? Kio okazis? Kio okazis kun vi? Haltu!

Li turniĝis kaj malrapide ekpaŝis laŭ strato, kvazaŭ forgesinte Gemon. Ŝi ektimis,  kuratingis lin kaj prenis lian kubuton.

— Arturo!

Li haltis kaj perplekse ekrigardis ŝin. Gemo prenis lian manon kaj ili ambaŭ iris kune plu silente.

— Aŭskultu, karulo, — komencis ŝi mole, — ĉu necesas tial emociiĝi pro tiu ĉi ĉagrena miskompreno? Mi scias, ke vi spertis multajn malfacilaĵojn, tamen ĉiuj komprenas...

— Pro kiu miskompreno? — demandis li per sama obtuza voĉo.

— Mi mencias leteron de Bolo.

— Aŭdinte la nomon, Arturo malĝojiĝis.

— Ĉu vi nenion sciis pri ĝi? — daŭrigis ŝi. Sed al vi ŝajne oni diris pri la afero. Bolo supozeble estas plena frenezulo, se li povis imagi tian absurdon.

— Kian absurdon?

— Mi vidas, ke vi nenion scias. Li skribis, ke vi rakontis pri ŝipoj kaj sekve kaŭzis lian areston. Kia absurdo! Tion komprenas ĉiu, kiu vin konas. Kredas nur tiuj, kiuj vin tute ne konas. Tial mi venis ĉi tien por diri al vi, ke niaj grupanoj  kredas neniun vorton de tiu letero.

— Gemo, sed tio ĉi estas... estas vero!

Ŝi malrapide deflankiĝis de li, larĝe malkovrinte la okulojn nigriĝintajn pro teruro. Momente ŝia vizaĝo iĝis same blanka, kiel ŝia skarpo sur la kolo. Glacia ondo de silento aperis antaŭ ili, kiu kvazaŭ muro apartigis ilin de bruo kaj trafiko sur la strato.

— Jes, — traflustris li finfine. — Ŝipoj... mi parolis pri ili kaj menciis nomon de Bolo. Ho, dio mia! Dio mia! Kion mi devas fari?

Kaj subite li ekkonsciis, kiu staras apud li kaj kun mortema teruro rigardas lin. Ŝi eventuale opinias, ke...

— Gemo, vi mise komprenis min! — ekkriis Arturo kaj paŝis al ŝi.

Ŝi retiriĝis de li kaj malestime ekkriis:— Ne tuŝu min!

Arturo kun forto kaptis ŝian manon: — Aŭskultu min, pro dio! Mi ne kulpas... Mi...

— Lasu min! Lasu mian manon!

Ŝi eltiris siajn fingrojn el lia mano kaj frapis lian vangon. Okulojn de Arturo kovris nebulo. Unu momenton li vidis nenion antaŭ si, krom pala, malĵojplena vizaĝo de Gemo kaj ŝia mano, kiun ŝi viŝis per la robo. Poste nebulo malaperis... Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis, ke li staras sola.