Parto I, Ĉapitro 7

Pseŭda sindronigo de Arturo


Jam delonge krepuskiĝis, kiam Arturo sonorigis ĉe la pordo de domego sur strato Via Borra. Li memoris, ke li estis vaganta tra la urbo, sed kie, kial kaj kiom da horoj tio daŭris? Livreulo de Julio oscedante malfermis la pordon kaj signifoplene subridis ekvidinte turmentiĝintan, kvazaŭ ŝtonan vizaĝon de Arturo. Al li ŝajnis tre amuze, ke la juna mastro revenas hejmen el la prizono kvazaŭ ebria kaj skandala almozulo. Arturo supreniĝis laŭ ŝtuparo. En la unua etaĝo lin trafis Gibonso, kiu iris al li renkonten kun fiera kaj malaproba mieno. Arturo tramurmuris “Bonan vesperon” kaj volis pasi preter li. Sed estis malfacile tion fari, se Gibonso tion ne deziris.

— La gemastroj forestas, sinjoro, — diris li, kritike ĉirkaŭrigardante malpuran veston kaj distaŭzintajn harojn de Arturo. — Ili nun gastas kaj revenos nur post meznokto.

Arturo ekrigardis la horloĝon. Estis nur la naŭa posttagmeze. Ho, jes! Tempo sufiĉas, eĉ pli ol sufiĉas…

— Sinjorino Burton ordonis demandi, ĉu vi estos vespermanĝanta, sinjoro? Ŝi esperas vidi vin ĝis via enlitiĝo, ĉar ŝi nepre deziras interparoli kun vi hodiaŭ.

— Mi dankas vin, mi ne volas vespermanĝi. Transdonu al sinjorino Burton, ke mi ne enlitiĝos. Li eniris sian ĉambron. En ĝi nenio ŝanĝiĝis post tago de lia aresto. Portreto de Montanelli same kuŝis sur la tablo, la krucifikso staris en la alkovo. Arturo por momento haltis ĉe la sojlo kaj fiksaŭskultis. En la dormego estis silento, neniu kapablas ĝeni lin. Li singarde eniĝis kaj ŝlosis la pordon. Do, venis fino. Li bezonas pri nenio mediti kaj maltrankviliĝi. Necesas nur liberiĝi de vanaj, trudemaj pensoj kaj ĉio. Sed kiel tio estas stulta, sensenca!

Decido pri suicido jam estis akceptita kaj li eĉ preskaŭ ne pensis pri ĝi, ĉar tiu vivofino ŝajnis al li tute nediskutebla kaj fatala. Li vere ankoraŭ ne sciis, kiun mortorimedon elekti. Li supozis, ke sinmortigo devas esti rapida, por ke li povu baldaŭ forgesiĝi. Submane li havis neniun armilon, eĉ poŝtranĉilo forestis. Sed tio nenion signifis: sufiĉas viŝtuko aŭ littuko disŝiritaj je pecoj.

Tie estis granda najlo super la fenestro. Ĝi taŭgas. Tamen, ĉu ĝi kapablas teni pezon de la korpo? Li proksimigis seĝon al la fenestro. Ne! La najlo estis malforta. Li prenis el kesto martelon, martelis kelkfoje la najlon kaj jam komencis tiri littukon, sed subite li rememoris, ke li ankoraŭ ne preĝis antaŭ sinmortigo, kion faras ĉiu kristano. Por foriro de animo ekzistas eĉ specialaj preĝoj. Li venis la alkovon kaj metis sin sur la genuojn antaŭ la krucifikso.

— Ĉiopova kaj korfavora dio...— laŭte  komencis li deklami kaj haltis, dirinte plu nenion. La mondo iĝis tia senverva, ke li ne sciis, pro kio preĝi, de kio gardi sin per preĝado. Tamen, ĉu Kristo konas samajn turmentojn? Ja lin oni nur perfidis, samkiel Bolon, sed neniu provis lin entiri en kaptilon kaj li mem ne estis perfidulo!

Arturo stariĝis kaj faris signon de kruco laŭ malnova kutimo. Poste li iris al la tablo, sur kiu li ekvidis leteron de Montanelli skribitan krajone: "Mia kara knabo! Mi nun estas en despero, ĉar mi ne povas vidi vin en la tago de via liberigo. Min oni vokis al mortanto. Mi revenos tre malfrue. Venu al mi morgaŭ matene. Mi tre hastas.  L.M."

Arturo sopirĝemis kaj metis la leteron. Al padre estos malfacile travivi tion ĉi. Kiel homoj ridis kaj klaĉis sur stratoj!.. Nenio ŝanĝiĝis de tiu tago, kiam lin ankaŭ plenigis vivo. Neniu el ĉiutagaj bagateloj iĝas malsama pro tio, ke la viva homanimo estas kripligita ĝismorte. Io simila okazis antaŭe. Altiĝis akvo en fontanoj, pepis paseroj sub tegmentoj samkiel hieraŭ, kaj ili pepos same morgaŭ. Kaj li estos morta, ... tute morta.

Li sidiĝis sur randon de la lito, krucis siajn brakojn ĉe ĝia dorso kaj metis la kapon sur ilin. Tempo ankoraŭ sufiĉas, sed lia kapo tre doloras, doloras eĉ la cerbo mem... Kaj ĉio estas tiel stulta, tiel sensenca...

Ĉe la enira pordo abrupte iu eksonorigis. Arturo saltleviĝis kaj, sufokiĝante pro teruro, ĉirkaŭbrakis sian kolon. Ili revenis kaj li sidas ĉi tie nenion farante! Valorinda tempo jam forpasis kaj nun li devas vidi ties vizaĝojn, aŭskulti senkorajn, mokajn vortojn. Estus submane almenaŭ tranĉilo!

Kun despero li ĉirkaŭrigardis la ĉambron. En ŝranko staris korbo de lia patrino. Tie devas troviĝi tondilo. Li tranĉos per ĝi sian vejnon. Ne, littuko kaj najlo pli taŭgas... nur sufiĉus tempo.

Li detiris de la lito littukon kaj kun febra rapideco komencis disŝiri ĝin je rubandoj. Sur la ŝtuparo ekaŭdiĝis paŝoj. Ne, rubando estas tro larĝa:  farita el ĝi maŝo ne povos stringi. Li hastis, la paŝoj alproksimiĝis. Lia sango brue pulsis en la kapo kaj obtuze resonis en la oreloj. Pli baldaŭ, pli baldaŭ! Ho, dio! Necesas nur kvin minutojn!

Ĉe la pordo oni ekfrapis. Rubando de littuko elfalis el liaj manoj; li svenis, embuskis senspire kaj fiksaŭskultis. Iu prenis anson de la pordo; aŭdiĝis voĉo de Julio:  — Arturo!

Li ekstaris malfacile spirante.

— Arturo, malfermu la pordon, ni atendas.

Li prenis la disŝiritan littukon, enŝovis ĝin en komodan keston kaj haste ordigis la liton.

— Arturo. — Tio estis voĉo de Ĝejmso, kiu senpacience ŝancelis la anson. — Ĉu vi estas dormanta?

Arturo ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ĉio estas en ordo, kaj malfermis la pordon.

— Mi opinias, Arturo, ke vi povus plenumi mian peton kaj ĝisatendi nian revenon! — diris furioza Julio enkurante la ĉambron. — Ĉu laŭ vi sekvas, ke ni devas stari duonhoron antaŭ la pordo?

— Kvar minutojn, mia kara, — kviete korektis ŝin Ĝejmso enirante la ĉambron post ŝia roza satena trenaĵo. — Mi juĝas, Arturo, ke estus pli dece, se...

— Kion vi volas? — interrompis lin la junulo. Li staris tenante la pordan anson kaj kvazaŭ kaptita besto ŝtele ĵetis rigardojn je gefratoj. Tamen Ĝejmso estis tre stulta kaj Julio estis tre kolerema, por rimarki ilin.

Sinjoro Burton altiris seĝon por la edzino kaj sidiĝis mem, akurate ordiginte sur genuoj novan pantalonon.

— Mi kaj Julio, — komencis li, — devas serioze interparoli kun vi...

— Mi nun  ne povas vin aŭskulti. Mi... mi malbone fartas. Mia kapo doloras. Vi devas atendi.

Arturo traparolis tion per stranga, obtuza voĉo, en ia konfuzita maniero.

Ĝejmso mire ekrigardis lin. — Kio okazis kun vi? — demandis li maltrankvile, rememorinte, ke Arturo revenis el la infektujo. — Ĉe eble vi estas malsana? Laŭ mi, vi febras.

— Malgravaĵo! — abrupte interrompis lin Julio. — Ordinara komedio. Simple li hontas rekte rigardi niajn okulojn... Venu ĉi tien, Arturo, kaj sidiĝu.

Arturo malrapide trapasis la ĉambron kaj eksidis sur randon de la lito.

— Do, — diris li lace.

Sinjoro Burton iomete tusis, ordigis sian glatan, senmakulan barbon kaj komencis antaŭpreparitan parolon: — Mi sentas mian devon... mian malfacilan devon interparoli kun vi pri via tre stranga konduto kaj pri viaj interrilatoj kun... leĝorompintoj, kun personoj havantaj difektitan reputacion. Mi konvinkiĝis, ke vin gvidis pli frivoleco ol perverseco... Li paŭzis.

— Do, — Arturo ripetis.

— Konklude, mi ne volas esti tro severa, — daŭrigis Ĝejmso, kiu  nevole moliĝis vidante lacan desperon en mieno de Arturo. — Mi estas preta supozi, ke vin perversigis malbonaj kamaradoj, kiuj uzis viajn junecon, malspertecon, frivolecon kaj ... impresemecon, kiun ŝajne vi heredis de via patrino.

Arturo malrapide translokis sian rigardon je portreto de la patrino, sed lia silentado daŭris.

— Vi certe devas kompreni, — daŭrigis Ĝejmso sian paroladon, — ke mi ne povas permesi loĝi en mia domo homon, kiu malgloris nian familian nomon havantan grandan respekton.

— Do, — ankoraŭfoje ripetis Arturo.

— Kial! — ekkriis Julio, kiu kun knaro fermis sian ventumilon ĵetante ĝin sur la genuojn. — Ĉu vi nenion volas diri pli ol tiu "do"?

— Agu laŭ via volo, — malrapide respondis Arturo. — Al mi estas tutegale.

— Tutegale! — ripetis, perpleksa  per tiu ĉi respondo, Ĝejmso. Lia edzino ridante ekstariĝis de la seĝo: — Sekve al vi estas tutegale!.. Nu, Ĝejmso, mi esperas, ke vi nun komprenas, ke lian dankon mi ne sukcesos ricevi. Mi antaŭsentis, kion rezultigos malsevereco al katolikaj aventuristinoj kaj al ties...

— Pli mallaŭte, mallaŭte! Ne parolu pri tio, mia kara.

— Sensencaĵo, Ĝejmso! Ni estis tro longe sentimentalaj! Kaj kun kiu? Kun iu aminfano, kontraŭleĝe naskita knabo penetrinta nian familion! Sciu li, kiu estis lia patrino! Kial ni devas varti idon de katolika sacerdoto? Jen — legu!

Ŝi eltiris el poŝo ĉifitan paperfolion kaj ĵetis ĝin trans la tablo al Arturo. Li disvolvis la paperfolion kaj rekonis skribmanieron de la patrino. Laŭ dato, la letero estis skribita antaŭ kvar monatoj ĝis lia naskiĝo. Tio ĉi estis konfeso adresita al ŝia edzo. Malsupre estis du subskriboj.

Arturo malrapide translokis la okulojn de unu linio al la dua ĝis fino, kie post mallertaj literoj, skribitaj per mano de lia patrino, estis konata familiara subskribo: "Lorenzo Montanelli". Kelkajn minutojn li rigardis ĝin, kaj poste dirinte nenion, faldis la paperfolion kaj metis ĝin sur la tablon.

Ĝejmso stariĝis kaj prenis brakon de la edzino.

— Nu, Julio, sufiĉas, iru malsupren. Jam estas malfrue kaj mi bezonas interparoli kun Arturo pri aferoj neinteresaj por vi.

Julio ekrigardis la edzon, poste Arturon, kiu silentis mallevinte la okulojn.

— Li kvazaŭ ŝajnigas sin freneza, — tramurmuris ŝi.

Post kiam Julio preninte trenaĵon forlasis la ĉambron, Ĝejmso fermis la pordon kaj revenis al la tablo.

Arturo sidis kiel antaŭe, senmove kaj silente.

— Arturo, — komencis Ĝejmso pli mole, ĉar Julio jam ne povis lin aŭdi, — mi tre bedaŭras, ke ĉio tiel okazis. Vi povis plu nenion scii. Tamen nenion eblas ŝanĝi. Estas agrable por mi vidi vian nunan sinregadon. Julio tro superemociiĝis... Virinoj ĝenerale... Sed, lasu ni tion. Mi ne volas esti ekstreme severa...

Li eksilentis por rimarki, kiun rezulton efektivigis je Arturo lia maleco, sed tiu same ŝajnis tute indiferenta.

— Certe, mia kara knabo, tio ĉi estas tre malgaja historio, daŭrigis Ĝejmso post paŭzo, — sekve estas pli bone ne mencii ĝin entute. Mia patro estis tre grandanima, tial li ne divorcis de via patrino, post kiam ŝi konfesis al li pri sia adulto. Li nur postulis, ke la homo, kiu pekigis ŝin, tuj forlasu Italion. Vi scias, ke li forveturis en Ĉinion kiel misiisto. Mi persone oponis, ke vi  renkontis kun li post lia reveno.  Tamen mia patro permesis al li  instrui vin metinte solan kondiĉon, ke li neniam vidos vian patrinon.  Efektive, ili ambaŭ poste  neniam renkontis, ĝis ŝia morto. Tio ĉi estas tre veinda, sed...

Arturo levis la kapon. Lia vizaĝo aspektis absolute senviva, kiel vaksa masko.

— Ĉu ŝajnas al v-vi, — traparolis li mallaŭte kaj ial balbutante, — ke ĉio ĉi estas mire drola?

— Drola? — Ĝejmso kune kun la seĝo demoviĝis de la tablo kaj forgesinte eĉ koleriĝi, kun mirego ekrigardis Arturon. — Drola? Arturo! Vi freneziĝis!

Arturo subite renversis sian kapon kaj furioze ekridegis.

— Arturo! — ekkriis la ŝipoposedanto stariĝante kun digno. — Min mirigas via frivoleco.

Tamen anstataŭ respondo aperis nova ridego, tia rabia, ke Ĝejmso komencis dubi: ĉu eble okazis io pli grava ol simpla frivoleco.

— Vi similas histerian virinon, — tramurmuris li, malestime movis siajn ŝultrojn kaj senpacience ekpaŝis tien kaj reen laŭ la ĉambro. — Efektive, Arturo, vi estas pli malbona ol Julio. Ĉesigu vian ridon! Mi ja ne povas sidi ĉi tie la tutan nokton!

Kun sama rezulto li povus alvoki la krucifikson kaj peti ĝin malleviĝi de la soklo. Arturo nenion aŭdis kaj ridegis, ridegis plu senfine.

— Tio ĉi estas absurdo! — diris Ĝejmso haltinte. — Vi estas evidente nun tro emociiĝinta kaj do ne kapablas rezoni sobre. Mi ne interparolu kun vi pri aferoj. Vizitu min morgaŭ post matenmanĝo. Kaj nun pli bone enlitiĝu. Bonan nokton!

Ĝejmso eliris klakfermante la pordon.

— Nun okazos  histerio  en la malsupro, — tramurmuris  li descendante laŭ la ŝtuparo. — Kaj kun larmoj, mi supozas.


* * *

La freneza ridego svenis sur lipoj de Arturo. Li rapide prenis martelon de sur la tablo kaj impetis al la krucifikso.

Post la unua bato li rekonsciiĝis. Antaŭ li staris la malplena soklo, la martelo estis ankoraŭ en liaj manoj. Stumpoj de la rompita krucifikso kuŝis sur la tablo. Arturo ĵetis la martelon flanken.

— Tiel simple! — diris li kaj turniĝis. — Kia idioto mi estas!

Malfacile spirante li sidiĝis ĉe la tablo kaj premis la kapon per manoj. Poste li stariĝis, aliris al lavujo kaj elverŝis kruĉon da malvarma akvo sur sian kapon. Post tio li iomete trankviliĝis, revenis al sama loko kaj enpensiĝis.

Pro tiuj mensogemaj kaj sklavaj homoj, pro tiuj mutaj kaj senanimaj dioj li eltenis suferojn de honto, kolero kaj despero! Li faris maŝon kaj volis suicidi, ĉar unu sacerdoto estas mensogulo. Kvazaŭ ili ne ĉiuj mensogas! Sufiĉe, tio ĉi finiĝis! Nun li estas pli saĝa. Necesas nur deskui tutan koton de si kaj komenci novan vivon. En dokoj troviĝas multaj komercaj ŝipoj; oni povas kaŝi sin en ĉiu kaj fornaĝi tien, kien okuloj rigardas — en Kanadon, en Aŭstralion, en Sudan Afrikon. Ne gravas, kien  fornaĝi, nur kiel eble plej fore de ĉi tie. Se vizitota loko ne taŭgos, eblos translokiĝi ien ajn.

Li elpoŝigis monujon. Nur tridek tri paoli [7]. Tamen li havas valoran horloĝon. Ĝi estas vendebla. Mono helpos al li elvivi dum la unuaj tagoj. Sed homoj estos serĉantaj lin en dokoj. Ne, necesas eldoni pseŭdan pruvon. Konkludu ili, ke li mortis. Tiam li estos libera, absolute libera. Arturo mallaŭte ekridis kaj imagis, kiel Burton — gefamilianoj serĉos lian korpon. Kia farso tiam okazos!

Li prenis paperfolion kaj enskribis la unuan penson venintan en lian kapon: “Mi kredis vin samkiel dion. Sed dio estas argila idolo, kiun oni povas disbati per martelo, kaj vi mensogis al mi la tutan vivon”.

Li faldis la paperon kaj enskribis nomon de Montanelli. Poste li prenis la alian kaj enskribis: “Serĉu mian korpon en Darseno [Darsena]”. Li surmetis la ĉapelon kaj forlasis la ĉambron. Irante preter portreto de la patrino li ekridetis malestime, ja ŝi ankaŭ mensogis al li!

Li senbrue trairis la koridoron, malŝlosis la pordon kaj okazis sur larĝa marmora ŝtuparo, kiu resonis ĉiun paŝon. Ĝi estis antaŭ li kvazaŭ nigra kavo.

Li venis la korton penante ne veki Ĝianon Battiston, kiu dormis en la unua etaĝo. En hejtolignejo situanta en kortoangulo estis fenestreto kun latiso, kies rusta rando estas difektita. Tra ĝi oni povis vidi kanalon kaj ĝia alteco egalis kvar futojn.

Li volis rompi la latison por rampi tra la embrazuro, tamen ĝi estis sufiĉe firma. Kvankam li vundis siajn brakojn kaj disŝiris manikon, sed li sukcesis penetri eksteren. Li ĉirkaŭrigardis la straton, sur ĝi estis neniu. La nigra muta kanalo kvazaŭ turpa tranĉeo etendiĝis inter krutaj glitaj muroj. Malserena kavo povus esti nekonata universo, sed ŝajne ĝi ne havos tiom da vulgareco kaj koto, kiuj restis malantaŭe. Nenio meritas bedaŭron kaj rememoron. Tie estis stagna mondaĉo plena de rutina mensogo kaj plumpa trompo, kiu similas fetorantan marĉon, nekapablan eĉ dronigi homon pro sia malprofundeco.

Arturo pasis laŭlonge de kajo kaj poste turninte sin venis skvaron antaŭ palaco de Medici. Ĉi tie Gemo alkuris al li kaj vigle etendis siajn manojn. Jen malsekaj ŝtonaj ŝtupoj kondukantaj al akvo. Ankaŭ vidiĝas la fortreso situanta sur mala flanko de la kanalo. Li ĝis nun eĉ ne supozis, ke ĝi estas tia malalta kaj malserena.  

Trapasinte kelkajn mallarĝajn stratojn li atingis riveron Darsenon, demetis la ĉapelon kaj ĵetis ĝin en akvon. La ĉapelon certe oni trovos, kiam serĉos lian kadavron. Li paŝis laŭlonge de la bordo kaj meditis malfacile pri sekvaj agoj. Necesas penetri iun ŝipon. Tasko estas peniga. Decido estas sola — en ekstrema parto de granda malnova ĝeto de Medici estas malbela taverno. Estas ŝanco trafi tie iun matroson kaj korupti lin.

Pordego de la ĝeto estis fermita. Kion fari, kiel iri preter doganistoj? Lia mono tute ne sufiĉas por korupti ilin nokte nehavante eĉ pasporton. Krome ili povos lin rekoni.

Kiam li estis iranta preter bronza statuo de Kvar Maŭroj, el malnova domo staranta sur mala flanko eliris iu viro. Li paŝis al la ponto. Arturo kaŝis sin en mallumo de la statuo, alpremiĝis al ĝi kaj singardeme elrigardis el post piedestalo.

Estis printempa nokto, varmeta kaj steloplena. Akvo plaŭdis kontraŭ la ŝtona moleo kaj kun mallaŭta, simila je rido, lirlado, alkuradis al ŝtupoj. Grandega argano apenaŭ vidiĝis en mallumo. Sub brilaj steloj en la ĉielo, kiun kovris kelkaj perlaj nebuloj, nigriĝis siluetoj de kvar katenitaj sklavoj, vane protestantaj kontraŭ senindulga fato.

La viro treniris laŭ la bordo per mallertaj paŝoj kantante laŭte stratan anglan kanzonon.  Li estis evidente matroso revenanta el la taverno post diboĉo. Ĉirkaŭe neniu estis. Kiam li proksimiĝis, Arturo eliris. La matroso sakrinte ĉesigis sian kanzonon kaj haltis.

— Mi volas interparoli kun vi, — diris Arturo itale. — Ĉu vi komprenas min?

La matroso montris negon per sia kapo. — Mi neniun vorton el via lingvaĉo komprenis. — Kaj poste, uzante mallerte la francan, li kolere demandis: — Kion vi bezonas de mi? Kial vi baras mian vojon?

— Iru ni flanken por unu minuto. Mi bezonas interparoli kun vi.

— Kial ni iros flanken en mallumon? Eble vi havas tranĉilon!

— Ne, ne, trankviliĝu! Ĉu ne estas evidente, ke mi bezonas vian helpon?  Ĝi estos pagita.

— Ĉu? Vi aspektas kiel vera dando! — tramurmuris la matroso angle, proksimiĝis al barilo de la statuo kaj  alpremiĝis al ĝi. — Do, — diris li en sia abomena franca lingvo. — Kion vi bezonas finfine?

— Mi bezonas forlasi la urbon.

— A ha! Kiel kaŝvojaĝanto! Ĉu vi volas, ke mi vin kaŝu? Ĉu vi estas krimulo buĉinta iun, mi supozas? Fremduloj ĉiuj estas samaj. Kien vi intencas rifuĝi? Ĉu eble ne en policejon?

Li ekridis kiel ebriulo kaj palpebrumis per unu okulo.

— De kiu ŝipo vi estas? — redemandis lin Arturo.

— De "Karloto" [Carlotto]. Ĝi kursadas inter Livorno kaj Buenos Ajreso. Tien ĝi transportas ŝipoleon kaj de tie — felon. Jen ĝi! — Kaj la matroso indikis perfingre  flankon ĉe la moleo. —  Abomena olda  ŝipaĉo.

— Buenos Ajreso! Kaŝu min ie en via ŝipo.  

— Kiom vi pagos?

— Ne tro multe, ĉar mi havas nur kelkajn paolojn [7].

— Ne. Pago devas esti ne malpli ol kvindek paoloj. Des pli, ke tiom da mono tute ne sufiĉas por tiu dando, kiu vi estas.

— Kiu dando! Se al vi plaĉas mia vesto, do vi povas interŝanĝi kun mi. Mi ne povas doni al vi pli, ĉar mi havas krome nenion.

— Sed vi probable havas horloĝon. Donu ĝin al mi.

Arturo elpoŝigis virinan oran horloĝon ornamitan per fajna emajlo  kun  inicialoj "G.B." sur dorsa kovrilo. Ĝi estis horloĝo de lia patrino. Sed nun tio nenion signifis.

— A ha! — ekkriis la matroso rapide ĉirkaŭrigardante ĝin. — Ĉu ĝi estas ŝtelita? Donu ĝin al mi por plidetala provo!

Arturo tuj altiris sian brakon. — Ne,— diris li. — Mi fordonos al vi la horloĝon nur kiam ni atingos la ŝipon.

— Efektive vi ne estas stultulo! Tamen mi pretas veti, ke vi unuafoje trafis tian malfeliĉon. Ĉu ne?

— Tio ĉi estas mia afero. Vidu: gardisto!

Ili kaŝis sin malantaŭ de barilo atendante foriron de gardisto. Poste la matroso eliris, ordonis Arturon sekvi lin kaj ekpaŝis antaŭen stulte ridetante. Arturo silente paŝis malantaŭe.

La matroso elkondukis lin sur etan, nerektoforman placon de Medici palaco, haltis en ĝia malluma angulo kaj tramurmuris, opiniante, ke ĝi estas singardema flustro.

— Atentu ĉi tie, por ke vin ne vidu soldatoj.

— Kion vi volas fari?

— Mi volas akiri iun veston. Ja ne eblas preni vin kun sangokovrita maniko.

Arturo ekrigardis sian manikon disŝiritan per la fenestra latiso. Ĝi absorbis sangon el la vundita brako. Supozeble la viro opinias, ke li estas murdinto. Nu, tio ĉi nun ne gravas!

La matroso baldaŭ revenis portante kun triumfo sakon enmane.

— Alivestiĝu, — traflustris li, — kiel eble plej baldaŭ. Mi devas urĝe veni la ŝipon, ĉar marĉando kun brokantisto deprenis la tutan duonhoron.

Arturo komencis alivesti sin kun abomeno tuŝante uzitan veston. Feliĉe ĝi estis pli-malpli pura. Kiam li aperis en lumo, la matroso pririgardis lin kun ebria graveco kaj kapjesis aprobe.

— Taŭgas, — diris li. — Iru ni! Mute!

— Kunpreninte sian demetitan veston Arturo sekvis la matroson tra labirinto de kurbaj kanaloj kaj mallumaj, mallarĝaj stratetoj de tiuj antikvaj mizerkvartaloj, kiujn loĝantoj de Livorno nomas "Nova Venecio". Inter mizeraj domaĉoj kaj kotplenaj kortoj iuloke sole vidiĝis malnovaj malserenaj palacoj, vane penantaj konservi sian antikvan imponecon. En kelkaj stratetoj situis nestaĉoj de ŝtelistoj, murdistoj kaj kontrabandistoj; en la aliaj loĝis malriĉuloj.

La matroso haltis apud malgranda ponto, ĉirkaŭrigardis diversflanken kaj malsupreniĝis laŭ ŝtonaj ŝtupoj al mallarĝa kajo. Sub la ponto balanciĝis sur akvo malnova, malfortika boato. Li abrupte ordonis Arturon enboatiĝi kaj kuŝi sur ĝia fundo; samtempe li komencis remi direkte al la haveno. Arturo kuŝiĝis senmove sur malsekaj, glitaj lignaĵoj sub vesto, kiun surmetis la matroso, kaj ŝtele rigardis konatajn konstruaĵojn kaj stratojn.

La boato proksimiĝis al tiu parto de la kanalo, super kiu altiĝis la fortreso. Masivaj muroj, larĝaj ĉe fundamento, transformiĝis supren je malvastaj, malseveraj turetoj. Kiaj fortaj kaj minacaj ili ŝajnis al li antaŭ kelkaj horoj! Kaj nun... Li mallaŭte ekridis kuŝante sur fundo de la boato.  

— Silenton!, — abrupte diris la matroso, — kaj kuŝu. Ni atingis doganejon.

Arturo kaŝis plene sian korpon.  La boato haltis  ĉe mastoj, inter kiuj estis ĉenoj barantaj malvastan vojon inter la doganejo kaj la fortreso. El la doganejo eliris dormema oficisto kun lucerno kaj oscedante kliniĝis super akvo.

— Prezentu pasporton.

La matroso donis al li siajn legitimaĵojn. Arturo preskaŭ senspirante fiksaŭskultis ilian dialogon.

— Bona noktotempo por reveno al ŝipo, — grumblis la doganisto. — Ĉu vi revenas post diboĉo supozeble? Kio troviĝas en via boato?

— Uzita vestaro. Mi aĉetis ĝin ĉe brokantisto.

Li montris veŝton de Arturo. La doganisto malfacile pririgardis ĝin helpe de lucerno kaj diris: — Bone, vi rajtas plu moviĝi.

Li levis bartrabon kaj la boato renaĝis plu ŝanceliĝante sur darka akvo. Post iom da tempo Arturo sidiĝis forĵetinte, kovritan lin, vestaron.

— Jen mia ŝipo, — traflustris la matroso. — Sekvu min kaj ĉefe silentu.  

Li grimpis sur ferdekon de grandampleksa darka monstro mallaŭdante "mallertan surteran publikon", kvankam Arturo estis perfekta lertulo kaj do li malpli ol ĉiu alia meritis tian riproĉon. Sur ferdeko ili singardeme trapenetris inter ŝnuregaro kaj pulioj kaj atingis holdon. La matroso senbrue levis lukon.

— Rampu malsupren! — traflustris li. — Mi baldaŭ revenos.

En la holdo estis ne nur malseke kaj mallume, sed ankaŭ netolereble sufoke. Arturo nevole deflankiĝis sufokante pro fetoro de krudaj feloj kaj ranca oleo. Tamen li rememoris la karceron kaj tolere descendis laŭ ŝtuparo. Verŝajne vivo ĉie estas sama: koto, aĉaĵo, hontindaj arkanoj, mallumaj anguletoj. Sed vivo estas vivo — kaj do necesas preni de ĝi ĉion atingeblan.

Baldaŭ la matroso revenis portante ion enmane, kion Arturo ne sukcesis ekvidi.

— Nun fordonu monon kaj horloĝon. Hastu!

Arturo en mallumo restigis al si kelkajn monerojn.

— Alportu iun manĝaĵon, mi estas tre malsata.

— Mi jam alportis. Jen, prenu.

La matroso donis al li kruĉon, kelkajn malmolajn, kvazaŭ ŝtonajn, biskvitojn kaj pecon da salita porkaĵo.

— Nun aŭskultu min plej atente. Morgaŭ frumatene venos doganistoj revizi la ŝipon. Tiam kaŝu vin en malplena barelo kaj troviĝu en ĝi kvazaŭ muso ĝis eliro de la ŝipo en maron. Se vin rimarkos ŝipestro, tiam estos via kulpo. Nun, ĉio! Tenu firme trinkaĵon. Bonan nokton!

Li fermis lukon. Arturo atenteme metis la kruĉon kun altvalora akvo sur plankon, sidiĝis ĉe malplena barelo kaj komencis manĝi porkaĵon kaj biskvitojn. Poste li kuŝiĝis sur malpuran plankon kaj unufoje de infaneco li ekdormis sen preĝo. En mallumo ĉirkaŭ li kuris ratoj. Sed nek ties nelacigebla persista bruo, nek balancado de la ŝipo, nek naŭza fetoro de oleo, nek atendado de neevitebla marmalsano — nenio kapablis veki Arturon. Nun ĉio ĉi entute maltrankviligis lin ne pli ol rompitaj, senglorigitaj idoloj, kiuj nur hieraŭ estis liaj adorindaj dioj.