[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

— Kiu estas ĉi tie? — demandas Vitalij.

Apud la pordo staras homo en leda bruna jako kaj fela ĉapo. La radianta ruĝvanga vizaĝo rakontas pri la sata vivo, sed rapidkurantaj okuloj elmontras maltrankvilecon. La homo penas esprimi rideton, sed nenio simila aperas. Ekzistas iu strangaĵo en tiu ĉi vizaĝo. Se kredi al la unua impreso, li devas esti gaja simplanima homo. Sed efektive la homo eĉ ne kapablas rideti! Formetante la gantojn, li etendas la manon.

— Pardonu, kamarado Zorin, mi havas al vi eksterordinare gravan aferon.

Vitalij kontraŭvole premas la manon.

— Mi ankaŭ petas pardonon, kamarado Vinokurov! Ni devas iom atendi en la koridoro. La edzino estis ripozanta kaj en la ĉambro estas malordo.

— Ho, ne gravas! Ne faru al vi la zorgojn!

Vitalij meditas, por kia celo li venis. Strange, ke ne sufiĉis al li ofica tempo por la interparoloj. Vinokurov proponas cigaredon.

— Ĉu vi fumas?

— Ne, mi dankas.

— Kun via permeso mi ekfumos mem.

Vinokurov volupteme englutas la fumon kaj al Vitalij ŝajnas, ke la streĉo de muskoloj sur lia vizaĝo malplifortiĝas.

— Oni povas vin gratuli.

— Pro kio?

— Pro la supozata veturo eksterlanden.

Vitalij levas la ŝultrojn.

— Mi ankoraŭ ne scias la rezultojn. Mi ne atendas ilin baldaŭ. Ne antaŭ la printempo.

— Nu, certe! Sed vi, verŝajne, jam scias, ke dank' al klopodoj de kamarado Serebrovskij, la demando jam postlasis du instancojn?

— Ne, mi tion ne sciis.

— Sincere dirante, mi envias vin, kamarado Zorin! Vi estas feliĉa homo! Tia juna komencanta laboranto kaj jam eksterlando! Granda prospero!

Vitalij ne respondas. Interna koleriĝo komencas bruligi lian bruston. Vinokurov alportis iun malagrablaĵon. Ĝi estas klara jam el tio, ke li ne diras pri ĝi en la komenco mem. Ho, Vitalij konas tion! Oni tiras, tiras kaj kaŝe, kun interna triumfo, observas, kiel la kulpulo turmentiĝas, penante konjekti, kio do finfine okazos? La patro, kiun Vitalij tutkore malamis, sed de kiu tamen heredis la dorlotitajn manojn, nervozemon kaj ĉiujn ceterajn siajn negativajn flankojn, ĉi tiu patro, punante lin, agis sammaniere. Ne la korpa puno, ĝi estas bagatelo, ĝi sekvos en la fino, sed jen simila morala mokego, turmentego, torturo, malrapida ekzekuto!..

— Vi povas eniri! — elŝovas Olga la kapon tra la pordo. Vitalij antaŭenlasas la gaston. Olga jam sukcesis reaspektigi la ĉambron. La trogo malaperis post la ŝirmilo, la planko estas viŝita kaj balaita, la litoj ordigitaj, sur la tablon estas metita blanka tablotuko. Olga alivestiĝis. La brovoj estas iom tuŝitaj per la nigra krajono. Sur la ŝvelintajn pro la larmoj okulojn estas ĵetita pudro.

— Konatiĝu: mia edzino.

— Tre agrable! — Vinokurov sin klinas kaj kisas manon de Olga.

— Ne decas al la komunistoj kisi la manojn, — mokridetas Olga, akre enrigardante la vizaĝon de la gasto. — Vi ja estas komunisto?

— Tute ĝuste, Olga Alekseevna! Sed ĉu la revolucio ion perdos pro ĝi?

Vinokurov per la velura rigardo cirkaŭprenas Olga'n kaj kaŝas en profundaĵo de sia animo la konkludon. Poste li ekrigardas la malriĉan meblaron de la ĉambro.

— Ĉu delonge vi ne riparigis vian ĉambron?

— De post nia alveno Moskvon, — diras Vitalij, irante al la skribotablo.

— Kial, Vitalij Nikolaeviĉ, vi ne petis pri tio kamaradon Serebrovskij? Li tion tuj aranĝus.

Olga ekinteresiĝas.

— Ĉu vere? Kial, Vitalij, vi efektive ne bonuzas tion?

— Kamarado Vinokurov, sidiĝu. Kial vi staras? — almovas ŝi la seĝon, ne fortirante de li la okulojn.

— Mi dankas! Mi venis nur por unu minuto! Sekreta afero!

— Ho, pardonu! Tiuokaze, dum vi pridiskutas vian aferon, mi preparos la teon.

Vitalij kaj Vinokurov restas solaj. Vinokurov ekfumas cigaredon.

— Ĉu vi permesas?

— Bonvolu!

— Kaj via filineto permesas?

Injo, ĝis tiu momento per larĝe malfermitaj okuletoj rigardinta sur la gaston, subite ridetas kaj diras kun ekspiro, kvazaŭ ŝi ĝuste atendis ĉi tiun demandon:

— Mi ankaŭ permesas. Nur ne ĵetu la cigaredrestaĵojn sur la plankon. La panjo tion ne ŝatas.

— Ĝuste! — ekkrias Vinokurov. — Aliru min kaj diru, kian nomon vi havas?

Sed Injo ĵetas sin al Vitalij kaj alpremiĝas al lia mano.

— Mi aŭskultas vin, kamarado Vinokurov! — malpacience diras Vitalij.

— Ĉu vi permesas formeti la jakon?

— Jes, pendigu ĝin apud la pordo.

— Do, jen kamarado Zorin! Vi, certe, rimarkas, kiom zorge atentas lasttempe nia estraro kaj partia organizaĵo viajn laborojn. Oni ebligas al vi veturon eksterlanden. Oni ĉiamaniere helpas al vi ricevi eksterlandan literaturon. Vi certe komprenas, ankaŭ, ke sen mia subteno viaj proponoj pri la metropoliteno ne ricevus iun ajn movon. Krome, mi mem estus ricevonta la eksterlandon. Sed, ĉar mi ofte vojaĝas eksterlanden pro aliaj aferoj, do mi decidis cedi ĉi tiun veturon al vi.

Vitalij mallarĝigas la okulojn.

— Nu...

— Vi certe ne povas ne rimarki, ke la partia organizaĵo konfidas vin, malgraŭ via senpartieco. Oni komisias al vi redaktadon de la murgazeto.

— Do?

— Nun permesu vin demandi, kiel vi komprenas viajn devojn? Ĉu vi opinias bezona akordigi vian agadon kun partiestraro, aŭ trovas ebla eviti tion tute?

— Nome?

— Ĉu mia penso ne estas klara? Vi enpresigas en la gazeto malrespondecan artikoleton kun pseŭdonomo, pri disponigo de terareo al iu privatulo kaj pri rifuzo al laboristoj. Ĉu vi komprenas, kian efikon vi atingas per ĉi artikoleto?

— Mi opinias, ke tiu negativaĵo estos likvidita.

— Sed mi opinias, ke kamarado Zorin ne devas enmiksiĝi aferojn de l' administracio! En la ekstrema okazo oni devus antaŭe priparoli la demandon kun la partia organizaĵo. Sed mi ne riproĉas vin. La eraroj malfacile estas eviteblaj. Sed vidu, kio rezultas? Skandalaĵo! La tuta institucio estas ekscitita! Serebrovskij, la respondeca gvidanto de la trusto, estas kompromitita plej senindulge! Kian konfidon li povas nun havi?

— Sed, se ĝi estas la vero?

— Kamarado Zorin! Oni devas antaŭe kontroli kaj, krome, ne ĉiun ja fakton oni povas pritrakti en la gazeto! Oni ja povas agi alimaniere. Oni devus pridiskuti la aferon kolektive. Nun, certe, kion alian ni povas fari, se ne subteni kamaradon Serebrovskij? Oni devas restarigi lian aŭtoritaton. El du malbonoj oni elektas la pli malgrandan. Juĝu mem, en kian embarasan situacion vi metis la administracion, ĉelon, kaj vin mem.

Vitalij egalpaŭze frapetas per la fingroj sur la skribotablon kaj sopireme rigardas tra la fenestro. Blueta neĝo kuŝas sur la kornico, dependante, kiel strangforma ĉapo. Vitalij meditas. Ĉu estas malebla batalado kontraŭ organizo de l' burokratoj? Ĉu estas ne evitebla la deiro?

Li forte ekskuas la harojn.

— Mi opinias, kamarado Vinokurov, ke la demando estas tute klara! Mia devo estas daŭrigi la saman politikon!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

...de septembro 1928.

La septembra tago estas ankoraŭ plena de la varmaj sorĉoj. La suno lumas hele, kvankam ne tro arde. La aero estas diafana kaj la ĉielo bluas. Dum meztagaj horoj la berlina asfalto estas varmigita de la suno kaj trotado de kaŭĉukaj pneŭmatikoj kaj la atmosfero en la urbo estas sufoka. Bonuzante la dimanĉan tagon, la loĝantaro forlasas la urbon. Per centmiloj da bicikloj, aŭtomobiloj, tramvagonoj, aŭtobusoj kaj vagonaroj ĝi rapidas al bordoj de kvin mil apudberlinaj lagoj.

Grunewald'on oni povas atingi diversvoje. Sed de ĉie Grunewald ŝajnas esti tergloba rando, ĉar ĝi estas metita en la malsupran maldekstran angulon de Berlino kaj pli malproksime, ŝajne, nenio ekzistas. Malgraŭ tio, la Grunewalda stadiono estas elektita por la laborista sportfesto. Ĝuste ĉi tien rapidas torentoj de proletaro, trafluante ĉiujn arteriojn de la grandega urbo.

Elvagoniĝinte ĉe la lasta stacio, la laboristo formetas la jakon, sidigas sur la ŝultrojn duon da infanoj kaj solene marŝas kelkajn kilometrojn piede sur polvoza ŝoseo aŭ rekte tra la arbaro. Apud li paŝas ŝarĝita per paketaĵoj lia edzino. Okazas, ke antaŭ ili saltetas ankoraŭ kelke da junpioniroj.

La junularo iras en grupoj, ĵetante de unu al la alia ŝercojn kaj ridon, aranĝante dumvoje ludojn kaj kantojn. Kiel longa rubando kuras bicikloj, per sonorego plenigante la aeron. Preterpasas, tamburante, kun ruĝaj standardoj kolonoj da komsomolanoj. Sur malpurigitaj bordoj de maldiafanaj lagoj kaj piedfrotitaj arbardeklivoj estas disŝutitaj patroloj kaj ĉenoj de policanoj. Ĉia ariĝo de la popolo povas transformiĝi en revolucion!

Varme. Erich kaj Otto jam delonge estas formetintaj la jakojn. Ne faris tion ĝis nun Rudolf kaj... mi. Rudolf vestis hodiaŭ novan grizan kostumon kaj li tute ne deziras montri al la publiko anstataŭ la nova jako la malnovan milfoje riparitan ĉemizon. Mi ne volas demonstri la pantalontenilon. Sed la ardego iĝas netolerebla. Sur la dekstra brako de Rudolf pendas lia edzino, por la festo vestita en silka robo kaj pantofloj kun altaj kalkanoj. Tian amasegon da karno ne estas facile treni post si. Ŝi estas ronda, kvazaŭ bulo de holanda fromaĝo kaj purpura, kiel pomo. Ŝia silka robo jam nigriĝis sub la brakoj. Certe, Rudolf amegas sian Elsa'n, sed ne estas tolerebla tia malkompatemo! Por ricevi pardonon je sia tro luksa aspekto, li diras:

— Hodiaŭ estas ni vizitontaj ankoraŭ la sindikatan feston vespere.

— Ni ankaŭ! — rimarkas Otto, — Ĉu ne vere, Berta?

Berta estas lia juna edzino. Ŝi havas rozkoloran vizaĝon kaj viglajn brunajn okulojn. Oni povas nomi ŝin preskaŭ ĉarmeta. Ŝi ĉiam ridas. Se ŝiaj kruroj ne estus tro dikaj kaj la brakoj tro longaj, ŝi povus konkuri kun Alice.

Sed mi transigas la okulojn al Alice. Ne, ŝi estas pli bela!

— Aŭskultu, ĝi ne estas tolereble! Vi sufokiĝos! Tuj formetu la jakon! — diras al mi Alice.

— Efektive! — fine konsentas mi, — kio min ĝenas? Ĉiuj viroj estas sen jakoj.

Erich estas malserena. Li ion pripensas kaj ne partoprenas la konversacion. Alice provas kun li ekparoli.

— Ĉu ne vere, Erich, mi povas esti ankoraŭ utila en la kontraŭkirasŝipa kampanjo? Ĉu la regiona komitato ne rifuzos mian laboron?

— Certe! Mi jam estis pensinta pri tio. Plej bone vi vizitu dum la proksimaj tagoj, tuj, post kiam komenciĝos la voĉdonado, iun vilaĝon. Mi opinias, la kamparanoj vin bone akceptos. Por vi ankaŭ, — li turnas sin al mi, — estos interese vidi la germanan kamparon!

— Ĉu Alice ne venus nian vilaĝon? — demandas Rudolf. — La vilaĝo, vere, estas nur duone kamparana. Ni havas ĉirkaŭe etajn uzinetojn. Sed ĝi, mi opinias, ne malhelpos.

— Kontraŭe, ĝi estas pluso. Sed, ĉu vi mem ne sufiĉas en via vilaĝo?

— La profetoj ne estas akceptataj en sia propra lando! — respondas Rudolf. — Cetere, se Alice ne deziras, eble venos Otto?

— Otto estas okupita. Li ricevis pli gravajn taskojn!

Rudolf esploreme rigardas Erich'on.

— Ĉu partia sekreto?

— Jes, dume! Baldaŭ vi ankaŭ ekscios.

Rudolf sulkiĝas.

— Ne ŝatas mi tiun konspiron de la ĉefoj.

Nin atingas Otto. Antaŭ tio li estis iom postrestinta kaj kisis sian Berta'n. Nun ili ambaŭ, ridante, kuras al ni kaj enviciĝas. Li — demaldekstre, ĉirkaŭpreninte Alice'n, ŝi — dedekstre, alkroĉinte per la brako Erich'on.

— Se vi scius, kiel li min tedis! — ekkrias Berta. — Tia ardego, sed li sin trudas kun siaj kisoj!

— Nenio simila! — krias Otto. — Ŝi mem kuplas! Ŝi estas dirinta, ke estas malvarme!

— Kredeble, vi estas tre feliĉaj! — diras mi. — Ĉu vi delonge estas geedzoj?

— Ho, tre demallonge! — ekkrias Otto. — Sed antaŭe ni estis konkubantaj la tutan jaron, ĝis aperis la infano! Tiam venis la polico kaj ektrenis min al juĝisto pro konkubo kun la knabino!

Otto subite forlasas Alice'n, transkuras al la maldekstra flanko kaj ĵetegas sin deposte sur la edzinon.

— Fi, kia aĉa! — ekkrias ŝi.

Sur bordo de granda Tago ni haltas. Erich elektas oportunan arbuston kaj ni aranĝas nin sur la herbo. Elsa, Berta kaj Alice malpakas la paketaĵojn. Otto formetas de la ŝultro metalan rondan kruĉon.

— Mi ĉiam kunhavas malgrandan kaloriferon!

— Kio estas?

— Ĝi estas termoaparato. En ĝi bone konserviĝas varma akvo. Nu, gekamaradoj, kiu deziras teon?

Niaj buŝoj estas ŝtopitaj per pano, ovoj kaj kolbasoj. Estas aŭdebla kolektiva ŝmacado. Rudolf, ne plu tolerante forĵetas fine la jakon.

— Mil diablojn! Surmetu, Elsa, mem ĉi tiun jakon, se ĝi al vi plaĉas!

Elsa ofendite levas la ŝultrojn, de kiuj obstine forrampas la silka bluzo.

— Mi petas! — diras ŝi kun la plenigita buŝo, — min tute ne interesas, ĉu vi estas en jako, en ĉemizo, aŭ sen kio ajn!

La bordo estas superŝutita per miloj da korpoj. Ĉi tie maleblas gardi leĝojn de moralo. La polico jam malatentas. Bankostumoj estas nur sur tiuj, kiuj kuŝas supre, sur la monto, sed tiuj, kiuj estas malsupre, apud la akvo, ne opinias por si deviga plenumon de tiaj superstiĉoj! Viroj, virinoj kaj infanoj, sin dorlotas sur la sablo, demonstrante siajn ĉarmojn ne malpli senkaŝe, ol la aktorinoj de Admirals-Palast. Por kelkiuj la borda aero estas tro varma kaj ili senmove sidas en la akvo, konservante la filozofajn mienojn.

Laŭ propono de Otto ĉiuj iras sin bani. Rifuzas Rudolf, Elsa kaj mi. Mi ĝenas. La viroj tuj forĵetas la suprajn pantalonojn kaj restas en banpantalonetoj. Same agas Berta kun sia robo, sub kiu ŝi havas bankostumon. Sed Alice neatendite rifuzas. Ekrigardinte min, ŝi la tuta ruĝiĝas.

— Ne, mi ĉi tie ne malvestos min! Ni iru, Berta, la bordon! Kaj mi estos min bananta pli malproksime de la viroj!

Mi deturnas min kun ega konfuzo, kvazaŭ Alice jam estas sin malvestinta. Venki ĉi tiun konfuzon mi ne povas kaj mi klare imagas, kiel aspektos Alice en bankostumo. Fine la virinoj forkuras post la virojn kaj mi restas kun paro de geedzoj Riz.

Rudolf dolĉe oscedas kaj iom kovrante la buŝon per la mano, diras:

— Al mi ŝajnas, ke Otto estas tro impeta!

— Kaj Berta lin similas! — enmetas sian vorton Elsa. — Aŭ ili ambaŭ ŝajnige trograndigas sian viglecon!

— Ĝi ne estas rimarkebla! — diras mi, — ili estas bonaj geknaboj!

— Jes, sed en la partia laboro estas bezonata modereco kaj severeco! Mi timas, ke el Otto ni ne ricevos bonan funkciulon!

— Sed ja ĝis nun li tute bone plenumis la partiajn taskojn! Li, ŝajne, aktive partoprenas la kontraŭkirasŝipan kampanjon?

— Tro aktive! — ĉagreniĝinte svingas la manon Rudolf. — Al iu knabaĉo oni komisias seriozajn aferojn! Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kion al li oni komisiis? Mi bonege estas pri ĉio informita!

Mi silentas, mordetante herberon.

— Mi povas al vi diri! Mi estas certa, ke vi ne malbonuzos tion. Niaj junuloj decidis anstataŭigi redaktoron de "Vorwärts", Schwarz, dum lia radioparolado per alia persono. Ili intencas tiamaniere rompi radiosilenton pri la kirasŝipo kaj uzi la radiostacion.

— Sed ĉu oni ne povas uzi la radiostacion laŭleĝe?

— La komunistoj ne rajtas! Ĝi estas la sola partio, kiu ne rajtas ion disaŭdigi per radio! Sed mi persone ne aprobas tiajn metodojn. Ĉu ne similas ĝi la krimon?

Mi levas la ŝultrojn.

— Mi ne opinias! Kial komunistoj devas estimi la burĝajn leĝojn?

Ion kantetante, alkuras demalsupre Berta. Sin penas atingi Otto. Post ili iras Alice kaj Erich. Li estas kovrita de akvogutoj. Ŝi estas jam vestita. Mi rigardas preter Berta kaj Otto sur Alice'n. Pri kio ŝi interparolas kun Erich? Iliaj vizaĝoj estas seriozaj. Erich pri io petas. Li havas iom timeman vizaĝon. Alice, ŝajne, estas tre maltrankviligita kaj ne scias, kiel ŝi devas agi.

— Aŭskultu! — krias al mi Berta, alkurante, — mi kantos al vi rusan kanton.

— Nu, mi aŭskultas, kantu! — ridetas mi.

Berta ekkantas per alta soprano je tute nekonata melodio:

«Vdol doroŝki pil klubica
Vdol doroŝki stolbovoj!
Jedu-jedu do stalici
Do stalici hramovoj»

— Ĉu estas bone? — ridante interrompas ŝi kaj ĵetas sin sur herbon apud mi, tuta malseka, ĉirkaŭgluita per la kostumo. Mi demovas min.

— Ĉu Otto ne estas ĵaluzema edzo?

— Ho, ne! — bonhumore rimarkas Otto, sin apogante kontraŭ arbon kaj spiregante pro la rapida kurado, — ŝi iom kuŝu kun vi! Ŝi tiel ŝatas ĉion rusan, ke la rusan infanon tutegale ŝi ne kapablas eviti! Mi jam konsentis pri tio!

Berta laŭte ridas, balancante en la aero la piedon.

— Vi pravas! — krias ŝi. — Sed por tio vi devas inviti lin al ni. Kiel gastema mastro, vi cedu al li por la nokto vian lokon, kaj pri la cetera ni mem zorgos!

— Ni iru pluen! — diras Erich, alirante kaj surŝovante la pantalonon. — Tiamaniere ni ĝis morgaŭ ne estos venintaj!

Kolosa Grunewalda stadiono estas ĉirkaŭigita per alta barilo kaj policanoj. Sataj ĉevaloj enbatis hufojn en la grundon. Apud la pordegoj ion maltrankvile atendante, rigidiĝis ŝarĝaŭtomobiloj.

— Kion ili timas? — demandas mi kun miro.

— Ĉu vi ne komprenas? — respondas Erich. — Eble, ni kirasŝipon estas kunprenintaj!

Erich restas same neparolema kaj malserena. Mi ne plu faros provojn lin paroligi. En la pordego estas aranĝita ekspozicio de internacia interligo. Deĵoras kelke da komsomolanoj-esperantistoj. Ili ĝoje premas al mi la manojn. Ili havas ĉi tie pli, ol cent leterojn el USSR, poŝtkartojn, amason da fotoj, sovetiajn librojn kaj gazetojn.

Sed oni devas rapidi. Post kvaronhoro oni komencos la feston. Alice partoprenas la konkuron je malpeza atletiko.

Antaŭ la tribunoj kuŝas grandega elipsoforma kampo. Ĉi tie estas ĉio por ĉiaj formoj de la sporto: bicikloj kaj kurvojetoj, placetoj ĉiuspecaj, akvobaseno. La stadiono enlokigas multajn dekmilojn da personoj. En la homamaso glitas kelneroj en blankaj antaŭtukoj kun kruĉoj da biero kaj sportuloj en sport-pantalonetoj, pretaj por la festo. Ili venis por iom babili kun la amikoj, ekvidinte ilin el la areno kaj nun fumas cigaredojn, sidante sur iliaj genuoj. La tribunoj per senfinaj vicoj ĉirkaŭas la arenon. Miloj da lornoj briletas en sunradioj. Komsomolanoj en ruĝfronta uniformo disŝovas kontraŭkirasŝipajn agitilojn kaj proponas «Rote Fahne».

Malsupre aŭdiĝas fajfoj kaj la konkuroj komenciĝas. La unua numero estas simpla irado. Malgrasaj iruloj en blankaj pantalonetoj per energia paŝo, iom klininte la korpon, fleksante la brakojn ĉe kubutoj, komencas sian marŝon. Perpendikulare al la klinita plataĵo de l' areno, ekruliĝis duradaj ĉevaloj: bicikloj kaj motocikloj. Ilia brilanta vico etendiĝis, kiel longa arko, sin kuntiranta kaj malkuntiranta, simile al ŝtala risorto. Ĉe la akvobaseno la plej bonaj saltuloj de Berlino, fleksante la nudigitan korpon, ĵetas sin, kiel hirundoj, de la turetoj, aŭ trampleno, disĵetante kristalajn gutojn. Ridantaj vizaĝoj de knabinoj vidiĝas en la akvo. Virinoj-naĝulinoj, brilante per perlosimilaj ridetoj, interplektas brakojn kaj krurojn, formante en la akvo plej diversajn figurojn el siaj korpoj. Efektive, estas mirinda artifikaĵo: la naĝado kun la piedoj supren, kiam super la akvo brilas nur rozkoloraj kalkanoj de la knabinoj!

Sed jen komenciĝas konkuro de la malpeza atletiko. Homoj simile al katoj saltas trans la barieroj, svingante la brakojn kaj subtirinte la piedojn. Knabinoj en bluaj senmanikaj bluzetoj, kun steloj sur la akre konturitaj brustoj ĵetas diskojn kaj lancojn kun ritmo de spartaninoj. Muskulozaj lertaj kuruloj forĵetas sin de la lokoj. La publiko silentiĝas pro la streĉo. La barieroj unu post la alia flugas sub la piedoj. Antaŭ la finejo la korpo rapidege fleksiĝas antaŭen, la kapo dekliniĝas malantaŭen kaj sportĉemizoj algluiĝas al la korpoj. La venkintojn la publiko rekompencas per brua aplaŭdado.

Fine la virina konkurado. Jen ili estas, malpezatletinoj! Kaj jen Alice!.. Min penetras ektremo! Ĉu sukcesos Alice?..

Ŝi staras en blanka sportbluzo kun ruĝa bordero, sen manikoj, kaj en simila blanka mallonga sportpantaloneto. Ŝiaj manoj estas metitaj sur la femurojn. La okuloj kaj lipoj ridas. La tuta ŝia figuro estas modelo de klasika gracieco: elasta talio kaj larĝaj femuroj, rondaj ŝultroj kaj malgranda brusto, kunmetitaj kune gamboj, pli korpulentaj super la genuoj, fortaj en suroj, belformaj, graciaj en piedparto.

Otto ne eltenas kaj eligas ravan ekkrion:

— Mil diablojn, Alice estas ĉarma!

Berta faras ŝajnige ĵaluzan mienon kaj tiklas Otton je la brako.

— Ne ravu pri la aliaj virinoj, vi ja havas edzinon!

— Jen, ankoraŭ! Edzinon! — kontraŭdiras Otto obstine. — Ĉu mi povas kompari vin kun Alice?

— Erich, ĉu ĝi plaĉas al vi? — turnas sin Berta al Erich.

— Al mi ĝi tute ne plaĉas!.., — perfortante sin kaj ridetante diras Erich, ne fortirante la rigardon de Alice.

— Vi devas min konsoli! Mi estas ofendita de la propra edzo!

Berta alpremas sin al Erich kaj metas la kapon sur lian ŝultron. Li iom ĉirkaŭprenas sin je la talio per la maldekstra mano.

Komenciĝas rapidega kuro. La knabinoj kuregas, klininte sin antaŭen. Alice longe iras la unua. Ŝi faras rondon post la rondo, tute ne laciĝante, ĉiam kun la sama elasta ŝtala figuro. Sed tute nemalproksime de la finejo ŝin atingas malgranda virino kun mallonge tonditaj haroj. Sur la lastaj, desegnitaj per blankaj kadroj metroj, ili iras apude, cedante unu al la alia nek unu centimetron. Sed jen la rivalino de Alice per larĝa eksvingo levas la brakojn, atingas la rubandeton kaj disŝiras ĝin.

Tuj post ŝi atingas la finejon ankaŭ Alice, etendinte la manojn.

 

... de septembro 1928.

Mi ne scias, kion mi devas fari. Mi elbabilis al Alice pri mia romano. Ŝi nepre deziras helpi al mi en la korektado. Sed mi timas doni ĝin al ŝi.

Mi provu doni ĉapitron pri la blua stilo kaj malbona humoro. Ĝi estas tute sendanĝera ĉapitro kaj ne kaŭzos embarasojn. Intercetere, mi estas ĝin ĵus skribinta kaj ties impreso estas al mi tre forta.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Serebrovskij revenis el la oficejo kun malbona humoro. Suprenirante la knarantajn ŝtupojn de la ĉefa enirejo, li enflaris odoron de la freŝaj farboj kaj malkontente rigardis la murojn, ĵus kolorigitajn per delikate blua farbo.

— Kial vi nepre deziras ĉielan koloron? — ekscitite demandis li, formetante malsekajn galoŝojn en la enirejo.

— Dio mia, pri kio vi estas malkontenta? — ekkriis Anna Petrovna. — Mi opiniis, ke la blua stilo plaĉos al vi!

— Vi ĉiam opinias iun sensencaĵon! — ekmurmuris Serebrovskij.

Irante tapiŝetojn, kuŝantajn sur la brilanta pargeto, kvazaŭ belforma vojeto, li stumblis antaŭ la eniro en manĝoĉambron kaj klarigis ĉi tiun malagrablaĵon per la elirinta renkonten kato. La kato, plende miaŭinte, forflugis en angulon kaj ĉi tie komencis forleki la kontuzitan flankon.

— Diru al Mario, ke ŝi preparu la tagmanĝon!

Trairinte la dormoĉambron, li suspekteme ĉirkaŭrigardis. Serebrovskij delonge jam suspektis la edzinon pri la perfido, sed ĝis nun estis trovinta neniujn signojn. Anna Petrovna postsekvis lin kaj helpis alivestiĝi, doninte el la nova vestŝranko kun granda spegulo hejman pantalonon kaj jakon de antaŭrevolucia fasono.

Anna Petrovna ne estis juna kaj ŝia aĝo proksimiĝis al la kvara deko da jaroj. Tamen ŝi ne deziris konsenti pri ĝi. Ŝia pasio estis bone vesti sin kaj havi belan meblaron. Kaj hodiaŭ, en silka bluzo kaj lakitaj pantofloj, zorgeme aranĝinte la hararon kaj uzinte la kosmetikon por plibeligi la vizaĝon, ŝi estis atentiganta la edzon pri nova akiro.

— Kiel plaĉas al vi, Miĉjo, la novaj kurtenoj?

La kurtenoj, havante koloron de delikate flava nuanco, efektive estis belaj, sed ili nenion komunan havis kun stilo de la ĉambro. Serebrovskij ekglitis per la okuloj sur marmora lavejo kun spegulo, sur larĝa duobla lito kun nikelitaj piedetoj, sur vestoŝranko kaj transigis la okulojn sur la edzinon. Treege grasa, kun triobla mentono, ŝi estis elrampanta per sia tuta korpo el vestoj. Memorigante al Mikaelo Sergeeviĉ pri oficistino Fedoseeva, ŝi faris al li ĉagrenigan impreson. Li kolere ĵetis:

— Se vi avarus la monon, estus pli bone! Ĉiutage vi ion aĉetas!

— Jen kiel! Jam mi devas la monon avari! — mokeme kontraŭdiris la edzino. — Por kiu do avari? Eble, vi klarigus al mi, kiu ankoraŭ bezonas nian monon?

Fortirinte la nebuliĝintajn okulojn flanken, Mikaelo Sergeeviĉ kontraŭdiris.

— Absurda demando! Mi diras, ke vi elspezas pli multe, ol mi gajnas! Oni ne devas riski, tion demonstrante!

— Interese, de post kiam ĝi fariĝis riska? En la pasinta jaro vi ne estis faranta la avertojn pri la risko! Kio, karulo, okazas al vi?

Ne rekompencinte la edzinon per la respondo, Mikaelo Sergeeviĉ butonumis la jakon kaj enŝovinte la piedojn en molajn felajn pantoflojn, direktis sin en la manĝoĉambron. Knabino Manjo ankoraŭ ne sukcesis prepari la manĝilaron kaj Serebrovskij, sidiĝinte apud la tablo, estis kolere sin rigardanta. Ŝi rapideme kuradis de la tablo al la grandega kverkligna telerŝranko kun verdaj vitroj kaj reen, transportante la manĝilaron.

Anna Petrovna, singarde surmetinte blankan antaŭtukon, komencis disverŝi fumiĝantan barĉon.

— Hodiaŭ mia patro tralegis en ĵurnalo, ke estas rekontrolota listo de la municipaligitaj domoj. Ĉu vere?

— Vere.

— Ĉu ne povas okazi, ke oni denove forprenos nian domon?

Serebrovskij levis la ŝultrojn.

— Pri kio vi zorgas? Printempe estos preta por ni belega loĝejo en la nova domo,

— Vi tamen estas terura, nedankema egoisto! Sed paĉjo? Vi loĝas en lia domo de post edziĝo kun mi kaj pagas nek unu kopekon! Ĉu ne tiel? Nun vi ricevos novan loĝejon kaj trankvile observos, kiel vian bopatron oni elĵetos sur la straton? Ne, ĝi plaĉas al mi! Mi tuj invitos lin ĉi tien!

La patro de Anna Petrovna, al kiu apartenis la domo, loĝis en la najbara loĝejo. Anna Petrovna vokis Manjon kaj estis jam dononta al ŝi la ordonon, sed Mikaelo Sergeeviĉ haltigis ŝin. Li treege ne ŝatis doni klarigojn al la bopatro, malbonkaraktera kaj kolerika maljunulaĉo.

— Nu bone, trankviliĝu! Neniu lin eĉ per la fingro tuŝos! Li eĉ gajnos pro nia transloĝiĝo! Li luigos ankoraŭ unu loĝejon kaj ne scios kion fari kun la mono!

— Nu, pri tio ni prokrastu la konversacion. La bolŝevisma reĝimo tion esceptas. Sed tamen, vi devas promesi al mi, ke la domo restos lia propra.

— Kiel mi povas al vi promesi? — kolere diris Serebrovskij, sufokiĝante pro traglutita osto. — Ja ĉi tiun aferon mi finfine ne estras!

— Nu, bone! Vi kun iu alia pli detale parolos! Mi do ne bezonas tiom multe da vortoj! Vi devas simple promesi, ke la municipaligo lin ne tuŝos!

— Jen diablo! — insultis Serebrovskij. — Kunligiĝis mi kun vi, diablo vin prenu! Trafos mi iam pro vi! Forpelos oni min el la partio!

Anna Petrovna konis lertecon de la edzo kaj malheziteme kredis, ke neniu kuraĝos fari al li ion malbonan. Tial ŝi tute malatentis tiujn ĉi vortojn. Tenante per papereto osteton, ŝi ĉirkaŭmordis kotleton, kaj metinte sur telereton violkoloran gelaton, ŝi viŝis la malpurigitajn manojn.

— La patro diris al mi, ke Dobroĥotov estas la novan domon konstruonta. Ĉu vi al li helpis?

— Nu?

— Jen kia vi estas malbona! Ĉiam mi ekscias ĉion de la triaj personoj. Kial vi ne rakontus ĉion al via propra edzino?

— Por kio do rakonti? La oficaj aferoj vin, patrineto, ne devas interesi!

— Jen ĝuste ĉi tio al mi ne plaĉas! Kial ne devas interesi? Mi ankaŭ deziras partopreni la socian vivon!

Mikaelo Sergeeviĉ mokeme ridetis kaj, viŝante per tuko la buŝon, leviĝis.

— Tute egale, vi en mian lokon ne sidiĝos!

— Pri kia loko vi diras? — ektimis Anna Petrovna.

— Estas konate! Malliberejo en Butyrki.

— Ĉu vi ŝercas?

— Kiaj ŝercoj? Tute serioze! Estas en nia trusto tia juna inĝenieraĉo Zorin. Jen kun Ivagin ili duope min subfosas!

— Atendu, atendu, al mi iom parolis pri li hieraŭ Vinokurov.

Serebrovskij rapide sin returnis.

— Do, Vinokurov vizitis vin hieraŭ vespere?

Anna Petrovna konsterniĝis.

— Jes... vizitis... Vin deziris vidi!..

— Kial do li nenion diris al mi hodiaŭ?

— Nu, mi ne scias, kial li nenion diris al vi, — ruĝiĝante ĝis larmoj murmuris Anna Petrovna. — Li sidis ĉi tie duonhoron kaj forveturis.

— Tiel, tiel! Kaj forveturis? Post duonhoro, vi diras?..

Mikaelo Sergeeviĉ ĵetis malestiman rigardon tra malfermita pordo en la dormoĉambron, poste enigis la minacantajn okulojn en vizaĝon de la edzino kaj sufiĉe ĝuinte la ricevitan impreson, subite ekridetis.

— Do ni estas kvitaj, edzineto! Punkto, kiel oni diras nun! Eble, ni maledziĝu? Eble, vi edziniĝos kun Vinokurov?

— Miĉjo, Miĉjo, — maltrankviliĝis Anna Petrovna. — Por kio vi? De kie vi prenis? Honestan parolon, Vinokurov ne plaĉas al mi! Por kio mi lin bezonas? Mi havas tian edzon, tian edzon!..

Sed Serebrovskij ekĝojis.

— Edzon, edzon! — kriegis li per sovaĝa voĉo. — Jen vi havas edzon! Dio mia, ja vivas tiaj malsaĝulinoj! Mi vidas, kiel vi vian edzon amas! Ĉielkolora ŝtuparo! Flavaj kurtenoj! Domo, kiel donaco al la bopatro! Ho, diablo! Vi ja en ĉerkon min kuŝigas. Ĉu vi scias, kion aranĝas tiu ĉi Zorin? Ne nur el la partio, ne nur Butyrki, sed diablo scias, kio povas rezultiĝi!

Serebrovskij ekkaptis la kapon per la manoj, kriante la insultojn: — He, kia malsaĝaĵo okazis! Ĉu vi memoras sinjoron Zorin? La patron?

— Kiun Zorin? — tute konsterniĝis Anna Petrovna.

— Do kiamaniere vi ne memoras? La memorkapablon vi perdis, patrinjo! Dek jarojn ja ni vizitadis unu la alian! Ĝis la tombo ni amikoj nin mem opiniis! La knabaĉon ĉi tiun, Vitalij, mi propramane per la bombonoj regaladis! Kaj nun li fripono fariĝis! Mi estis al li veturon eksterlanden aranĝonta, kiel al la konata homo, sed li aliancas kun tiu fripono Ivagin!.. Mi montros al li nun la eksterlandon!.. Li nun veturos!..

Kaj subite rememorinte, ke li mem jam traŝovis la demandon tra du instancoj, Serebrovskij eksaltis kaj en emocio ekkuris en la ĉambro.

— Ha, kiel malsaĝe mi rapidis!.. Ne, maljuna malsaĝulo, ĝi estas por vi bona leciono! Jen provu, aranĝu ĉi tion! Sed ni ankoraŭ vidu!

Nun Anna Petrovna komprenis finfine, pri kio temas.

— Do vi mem al li ankaŭ la eksterlandon aranĝis? Efektive, malsaĝulo! — malŝate faligis ŝi kelkajn vortojn.

Pro tiu indiferenta rimarko Serebrovskij definitive furioziĝis.

— Se vi deziras scii, kiu el ni ĉiuj estas plej malsaĝa, do li estas, via Vinokurov! Estis tute nemalfacile por li tuj intertrakti kun Zorin pri ĉio! Lin oni povus lerte trompi! Sed Vinokurov estas stultulo!

Serebrovskij svingtiris la telefontubeton.

— Ĉu Popov? Jes, jes, estas mi. Aĉa afero estas! Estis mi tie, estis. Neniu rezulto! Aŭskulti oni ne deziras! Kial, oni diras, vi ŝanĝas viajn decidojn dekfoje dum unu semajno? Se Zorin, do estu Zorin! La afero estas jam transdonita al la pli alta instanco... Kion? Morgaŭ mi tien estas veturonta, jes. Sed vi jen kion al mi diru: ĉu ni mem ne malprofitos?.. Nun tie estas ne nur Zorin, kaj eĉ ne Zorin kun Ivagin... La tuta trusto protestas! Tiu areo, diablo ĝin prenu!.. Kion?.. Jes, Vinokurov estas definitiva idioto! Kion vi diras pri Ŝipova?.. Ne, ŝi estas nia amiko! Mi penos ankoraŭ per ŝi ĉi tion aranĝi. Nu, kompreneble, oni devas esti singarda!.. Jen, ĝuste! Antaŭ ĉio tiun Ivagin... Bone, ni ankoraŭ vidos!

Li metis la tubeton.

 

Je la dektria tago la kunlaborantino de la librejo, nevino de princino Velikonskaja evidentigis sian plenan malkapablon kaj maltaŭgecon. Dum du horoj ŝi estis sensukcese serĉanta inter duonputrinta forbalaaĵo iun antaŭmilitan libron pri la berlina metropoliteno.

Librejadministranto kamarado Ĉernjaev kun ĝuo rigardis, kiel la elturmentita knabino kun malordiĝintaj haroj estis zorgeme fosanta paperojn, kuŝantajn en malluma angulo, viŝis per la bluzeto polvon sur la bretoj kaj supreniĝis sub la plafonon honteme kunpremante inter la genuoj la jupon. Fine, ruĝa pro streĉo kaj honto, ŝi senpove konfesis:

— Ne, kamarado Ĉernjaev, mi ne povas trovi!

Ĉernjaev trankvile leviĝis kaj alirinte al unu areto de libroj, kiun la knabino jam estis esplorinta, eligis el ĝi polvokovritan libron kun gotlitera gravuraĵo sur la bindaĵo: «Untergrundbahn».

— Jen estas ĝi, — solene li diris. La knabino ruĝiĝis pli forte.

— Sidiĝu, kamaradino Velikonskaja. Ni iom interparolu.

Li almovis al ŝi seĝon kaj mallevis per ŝnuro elektrolampon tiamaniere, ke la tuta lumo estis falanta rekte en vizaĝon de la knabino. La fenestroj en la ĉambro mankis.

— Bone! Vi iomete malpurigis vin. Ne gravas. Oni povas forskui. Aŭ lavi.

— Ĉu vi mem lavas la tolaĵon? — subite demandis li.

La knabino konfuzite kapjesis. Ĉernjaev estis konsideranta, kian aĝon ŝi havas. Kiam li vidis ŝin lastfoje ĉe Serebrovskij, en la malnova palto, ŝi aspektis jam sufiĉe vivinta. Ĝi tamen lin ne disrevigis. Sed nun, sen la palto, en blanka batista bluzeto, ŝi ŝajnis esti gracia deksepjara knabino.

— Ĉu vi havas gepatrojn?

— Ne..., — mallaŭte respondis la knabino. — Pli ĝuste, mi havas, sed ne ĉi tie.

— Ĉu eksterlande?

— Jes, en Germanio.

— Kial do ili vin forlasis?

— Ĝi estas longa historio, kamarado Ĉernjaev. Dum la interna milito...

— Ili forkuris kun la blankuloj?.. Kompreneble! Do vi loĝis aliloke?

— Mi de post la infanaĝo loĝis kaj lernis en Petrogrado.

— Ĉu en Smolnyj?

— Jes!.. Sed mi lernis tie nur unu jaron. Post la revolucio mi restis en Petrogrado kaj komence loĝis kun la onklino, jen kun tiu sama, kiu oficas ĉe vi.

Ĉernjaev fine komprenis, ke se la knabino estis lernanta en la instituto nur unu jaron, ŝi havas en ĉiu okazo ne pli, ol, dudek jarojn.

— Bone! — diris li, — poste la onklino havis embarasojn kaj ŝi konsilis al vi trovi laboron.

— Ne tute tiel! Ŝi ebligis al mi fini la lernejon. Poste ni transloĝiĝis Moskvon kaj mi sukcesis dungiĝi en la Ŝtata Banko. Mi ne deziris malfaciligi vivon de la onklino. Ŝi laborgajnas tre malmulte. Mi luis apartan ĉambreton. Sed mia deveno!.. Kion mi faru kun ĝi?.. Min oni baldaŭ maldungis. Kiom ajn mi penis denove dungiĝi, mi nenie estis akceptita...

— Ĝi, efektive estas aĉa afero! — kunsente rimarkis Cernjaev. — Lasttempe malfacile estis? Nu, ne ĝenu vin! Konfesu! Ĉiu ja en la simila situacio povas okazi. Ĉu vi ne estis trovanta la solvon? Pri memmortigo estis pensanta? Bagatelo!

Ĉernjaev subite leviĝis.

— Do iru ĉi tien, kamaradino Velikonskaja!

La knabino, ne komprenante, aliris kuŝantan en la angulo molan aron da papero.

— Kiamaniere vi ne estis trovinta la libron? He-he-he! Ne taŭgas! Ne povas ni havi kunlaborantojn, kiuj po du horoj malŝparas por trovi iun libraĉon! Ni bezonas rapidecon!

La okuloj de la knabino pleniĝis per larmoj.

— Kamarado Ĉernjaev, komprenu mian situacion!

— Mi do komprenas! Via situacio estas senespera! Sed nia trusto ja ne estas invalidejo! Ne povas ni ĉiun preterpasanton fari oficisto, precipe kun la princa deveno!

— Kamarado Cernjaev, mi estos diligenta! Mi ordigos ĉion ĉi. Mi aranĝos diversajn fakojn! Tiam ĝi ne estos tiel malfacile!

Kaj subite la knabino rimarkis en senkoloraj okuloj de la estro minacantan fajreton. Ĉi tiu fajreto estis ĉiam pli arde flamanta kaj sub la senmova rigardo la knabino senpove sidiĝis la seĝon.

— Kamarado Ĉernjaev, — petegis ŝi, — indulgu! Mi estas tiel juna! Vi estas honesta homo, ĉu ne vere?

Ĉernjaev krude ekridis.

— Certe! Sed la ideo de honesteco estas relativa! Mi povas, ekzemple, atesti vin morgaŭ antaŭ la estraro, kiel maltaŭgan laborantinon kaj, krome, kun nedezirinda socia deveno! Kaj ĝi estos honeste, ĉu ne vere?..

Li ŝtele aliris la knabinon.

— Aŭ mi atestos vin, kiel energian, spertan kunlaborantinon... Kaj ĝi, mi kredas, ne estos honeste?..

Rigardante la klinitan kolon de la knabino, li rikanis. Ŝi ankoraŭ esperis.

— Sed vi ja estas partiano, kamarado Ĉernjaev! La partianoj havas iun konsciencon! Estu mia patro kiu ajn, sed mi... Do por kio mi estas respondeca?..

— Ĉu mi estas partiano? — ekridis Ĉernjaev. — Kiu diris al vi? Kamarado Serebrovskij estas partiano. Dio ordonis al li partianiĝi ankoraŭ en la jaro 1917. Sed mi por kia diablo partianiĝu? Sen tio mi fartas bone!

Kaj ĵus dirinte ĉi tiujn vortojn, li kaptis la knabinon ĉirkaŭ la talio kaj ĵetis ŝin planken, en amason da papero. Tiuminute aperis en la pordo Ivagin.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de septembro 1928.

Ne plaĉis al Alice la ĉapitro pri blua stilo kaj malbona humoro. Ne plaĉis ankaŭ la ĉapitro pri maltaŭga princidino. Homoj ĉi tiuj estas malvarmaj, kruelaj! — diris al mi Alice. — Kaj mankas al ili eĉ la plej simplaj homaj ecoj! Ne povas ili esti konstantaj kunlaborantoj de la sovetia ŝtataparato! Oni rapide senmaskigas tiajn personojn kaj kruele punas, kiel malamikojn de laborista klaso. — Sed en mia romano ili vivas, faras, malnoblaĵojn kaj neniu al ili malhelpas. Kiel do ĝi povas esti?.. Ĉu mi prenis tion el la vivo? Se jes, do oni povas postuli de mi respondon, kion mi mem estas farinta por la batalo kontraŭ tiuj ĉi homoj?..

Efektive, kion mi mem estas farinta?.. Ĉu ne tro malmulte estas simple honeste labori?..

Mi rakontis al Alice ion el mia pasinto. Tion postulas la nuna etapo de niaj interrilatoj. Tiu etapo, kiu, al mi ŝajnas, komenciĝis de post la lasta dimanĉo. Tie, en Grunewald, ni leviĝis ankoraŭ unu ŝtupon.

Kial mi opinias tiel?.. Tia estas iro de okazintaĵoj.

... Ĉi-dimanĉe dum paŭzo inter la konkuro, mi estis perdinta la kamaradojn. Ien ĉiuj malaperis, ekvidinte konatulojn sur la stadiono aŭ kurinte en manĝejojn. Restinte sola, mi longe vagis en la homamaso, ĝis kunpuŝiĝis kun Alice antaŭ enirejo en malgrandan restoracion. Ŝi denove surhavis la robon, kvankam ĉiuj ceteraj partoprenantoj de la festo restis ĝis fino de la tago en sportvestoj.

— Kien, vi, Alice? Ĉu tagmanĝi?

— Jes. Ĉu vi ankaŭ?

Dum la tagmanĝo mi rigardas per feliĉaj okuloj en buŝon de Alice kaj aŭskultas ŝian babiladon. Ŝi estas tre vigligita.

— Ĉu vi komprenas, mi preskaŭ atingis la finejon!

— Mi vidis, — diras mi, admirante ŝiajn ruĝajn vangojn. — Mi vidis! Vi preskaŭ ĝis la fino iris la unua.

— Se io malhelpis min, do tio estis mia propra certeco pri la venko. Kiam oni imagas sin la venkinto, ĝuste tiam oni malvenkas.

En la fenestro aperas la ridanta vizaĝo de Berta kaj tuj post tio ili kun Otto enfalas la restoracion, kunpreminte unu la alian en malfermita duono de la pordo.

— Vi ne prezentas al vi, — krias Otto, kiel ŝi al mi tedis kun siaj karesaĵoj! Ĉu vi ne povus liberigi min de ŝi? Estu amiko!

Sed Alice skuas la fingron.

— Mi ne konsentas! — diras ŝi. — Proponu sin al Erich, li estas libera viro!

Otto iom tro laŭte movas la seĝon.

— Nu, diablo vin prenu! Ni manĝu! Kion vi mendis?

— Mi, ekzemple, mendis la supon.

— Ĉu supon? Lasu vi! Kiu en Germanio sin nutras per la supo? Ĝi estas burĝa superstiĉo! Kelnero! Dufoje kolbasetojn!

Mi ridetas.

— Ŝinko kaj kolbasetoj estas via tradicia mango. Sed mi ne povas imagi la tagmanĝon sen la supo! Cetere tiu ĉi supo ne estas manĝebla! Mi ne povas kompreni, el kio ĝi estas kuirita.

— Mi bezonas la rusan salaton! Mi tre ŝatas la rusan salaton! — deklaras Berta.

— Al vi estas malpermesate! Vi tro ŝatas ĉion rusan! Se vi estos manĝinta la rusan salaton, vin oni kuracos en rusa disenteria hospitalo! — trankvile rimarkas Otto.

— Kien malaperis Erich? — demandas Alice.

— Erich? — Otto plenigas la buŝon per kolbasetoj. — Al mi ŝajnas, li estas forveturinta hejmen. Sensencaĵojn li faras!

— Kiajn sensencaĵojn? — sulkigas brovojn Alice.

— Ordinarajn!

— Kaj gekamaradojn Riz ĉu vi ne vidis? — demandas mi.

— Li estas jam en Treptow kun sia duono. Tie estas pli gaje! Cetere, iom pli malfrue ni ankaŭ venos tien! Oni devas niajn sindikatajn oficistaĉojn maltrankviligi!

— Kio okazos tie?

— La sindikata festo. Dancado kaj familia tetrinkado por socifilistroj! Imito al burĝaj amuzaĉoj! He, kanajloj estas ĉi tiuj social-demokratoj! Dum la baloto ili ludis per la kirasŝipo kaj poste kaŝis sin post la fremda dorso. «Ni estus kontraŭ la kirasŝipo, sed la panjo ne permesas!» Ne gravas! Tian bonhumoron ni tuj likvidos!

— Ĉu vi aŭdis ion en la publiko?

— Ĉie oni parolas nur pri la kirasŝipo!

Post la tagmanĝo Otto kaj lia edzino tuj forveturas Treptow'on kaj ni restas duope. La tago jam finiĝas kaj palaj oblikvaj strioj ombrigas la arbaron. Laciĝinta laborista homamaso treniĝas sur ĉiuj vojoj al stacioj kaj tramhaltejoj.

Malpli da paroladoj, malpli da bruo, malpli da tumulto kaj malpli da polico. Iom post iom malpumpiĝas la ŝvelinta Grunewald.

— Lerta knabino vi estas, Alice! — diras mi, premante ŝian brakon apud la kubuto.

— Kial? — ridetas ŝi.

— Vi hodiaŭ al mi tre plaĉas!

— Ne konfuzigu min! Mi tiel hontis montri al vi miajn malbelajn gambojn!

— Ho, konfesu tuj, vi estas koketulino!

Alice ĝoje ridas.

— Do mi plaĉas al vi? Mi estu sincera! ĝi faras al mi la plezuron!.. Definitive mi malĉastiĝis!..

— Kial malĉastiĝis!.. — ne komprenas mi. — Al mi ŝajnas, ĝi estas tute nature por juna knabino.

— Ne, ne! — svingas ŝi obstine la kapon. — Mi malĉastiĝis! Vi malĉastigis min! Neniu ĝis nun estis dirinta al mi, ke mi estas bela!

— Ĉu ĝi estas vere, Alice? — esplore demandas mi, — Neniu neniam diris?..

— Nu, krom unu escepto, kiun mi ne kalkulas...

Poste, kvazaŭ ion rememorinte, ŝi karese tuŝas per sia mano mian vangon.

— Ni sidiĝu!

Ni surherbiĝis, nemalproksime de la vojeto kaj ĉi tie, sub la arbusto, ni preskaŭ ne estas videblaj.

— Kara mia, se vi scius, kiel mi turmentiĝas! Kial mi ekamis vin?

— Kial vi bedaŭras pri tio, Alice? Ĉu estas malbone?

— Mi timas viajn kisojn. Ĉiutage mi transpaŝas novan strekon, dum la tuta mia interno krias: vi ne devas, vi ne devas!

— Alinjo! Ĉu ni ne rajtas ami?..

— Ne, ne! Ho, kial vi ne estas libera? Se vi ne havus edzinon, se vi ne havus infanon, ĉu mi haltus antaŭ kio ajn?..

En mia kapo io eksonoris. Mi metis la kapon sur genuojn de Alice, kaj demandis flustre:

— Tamen vi diru, kiu estis certiganta vin, ke vi estas bela!

Alice ne respondis. Ŝi komencis nur spiri pli profunde kaj pli ofte.

— Kiu ajn li estas, li diris veron, Alice! — murmuris mi, ĉirkaŭprenante ŝian talion per la brakoj. — Ĉu vi aŭdas? Li diris la veron!.. Klinu vin al mi! Pli proksime!.. Jen tiel!..

Sed tuj retirante sin kaj repuŝante min, ŝi ekkriis:

— Ĝi ne estas amo! Ĝi estas pasio!

— Alice, ĉu povas ekzisti amo sen pasio?

— Kaj ĉu pasio ekzistas sen amo?..

— Jes, plej ofte tiel okazas! Sed vi ja scias, ke mi amas vin!

— Kial vi ne amas vian edzinon? — subite ekkriis ŝi. — Ĉu via edzino estas malbona?..

— Ne, Alice, mi tion ne povas diri. Mi ne scias, kial! Eble, — simple, tiel deziris la sorto...

— Vi tre malmulte estas rakontinta al mi pri via familia vivo. Mi turmentiĝas pro tio dum tutaj noktoj. Kun vi mi estas gaja, sed restante sola, mi pentas pri ĉio kaj estas preta ĉiuminute ĉion disŝiri...

Jen, tiam mi decidis rakonti al ŝi ion el mia pasinto.

De la lagoj jam estis naĝantaj grizaj nebuloj, postlasante ĉie malsekecon. Kiam mi finis, krepusko per grizaj makuloj estis sidiĝanta inter la arboj. Grunewald envolvis sin en la vespera mantelo. Tio ne savis ĝin de rapida malvarmiĝo.

— Estas malvarme! — diris Alice, — ni revenu hejmen!

Sed mi ne moviĝis. Mi formetis la jakon kaj surĵetis ĝin sur la knabinon. Varma ondo plenigis mian bruston. Mi rigardis ŝin per la brilantaj okuloj. Mi donis al ŝi la promeson, egalrajtan al ĵuro:

— Alinjo, amata mia, vi ne devas esti malĝoja! Vi estos feliĉa. Mi ĵuras, mi ne venigos al vi la malfeliĉon. Vi prenos de ĉi tiu amo nur ĝojon. La sufero restos post la sojlo. Vi povas fidi al mi. Mi amas vin pli, ol miajn dezirojn.


«Vdol doroŝki pil klubica...»:
Polvobuloj tie kuras,
Sur ŝoseo tiu ĉi!
La ĉefurbon mi veturas,
Al ĉefurb' rapidas mi!

Malliberejo en Butyrki: Moskva malliberejo.
«Untergrundbahn»: Metropoliteno.

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]