[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Vitalij ricevis el la ĝenerala kancelario oficialan inviton:

«Al inĝeniero Zorin. Laŭ ordono de kamarado Serebrovskij, venu al li la dekkvinan de decembro je la dekdua tage. Kancelariestro (subskribo).»

Tiun ĉi paperon Vitalij nerveme estis ĉifanta en la manoj, sidante sur benko dum kunsido de murgazetaj redaktoroj kaj aŭskultante raporton pri batalo kontraŭ persekutoj de laboristaj korespondantoj. Apude sidis Ivagin kaj mimike transdonis impreson de la raporto al la najbaro. La najbaro estis tiu sama larĝŝultra fremdlandano en uniformo de la ruĝa fronto, kiu estis ĵetinta la pomon en la homon kun akrepinta barbeto dum la oktobra demonstracio.

— Was ist das? — mirigite demandis la germano, scivoleme rigardante sovaĝan mienon de Ivagin.

— Diboĉuloj promesis al unu labkoro forŝiri la kapon, — klarigis Vitalij germanlingve. La germano malkonfideme rigardis lin.

— Ĉu estas eble?

— Jes, jes! — ĝoje skuis la kapon Ivagin, — kun nia kulturo ĉio estas ebla! Ha? Ĉu vi ne kredas? Do vi venu kamarado en nian kamparon! Ne tro malproksime, apud Moskvo. Ha? Tie estas tute simple: paf el ĉaspafilo kaj la fino! Aŭ per alumeto en fojnejon!..

Seriozaj okuloj de la fremdulo eniĝis en vizaĝon de Vitalij. Lia kvarangula kapo kun longaj grizaj haroj, simila al erinaco, malkonfideme balanciĝis.

— Do tio estas plej efektiva klasbatalo! — ekkriis li kaj Vitalij rimarkis, kiel malnova cikatro en malsupra parto de lia maldekstra vango ege ruĝiĝis.

— Jes, Genosse! Ĝi estas klasbatalo! — respondis Vitalij kaj ankoraŭfoje ekrigardis la germanon. — Kaj ĉu vi, Genosse, estas komsomolano?

— Sekretario de la Berlina Regionkomitato.

— Kaj ruĝfrontbatalanto?

— Jes.

— Baldaŭ mi vizitos Germanion. Ĉu vi konatigos min kun laboro de la Ruĝa Fronto?

La germano plivigliĝis kaj la sulketoj, akre ĵetitaj sur lian brunan vizaĝon, disglatiĝis.

— Certe, kamarado! Sed por kio vi estas vizitonta Germanion?

— Mi estas inĝeniero! Ni estas konstruontaj la metropolitenon.

— So? — tute ekĝojis la germano, — mi ĵus hieraŭ estis meditanta: kial Moskvo, la proleta ĉefurbo, permesas tian troplenigon de la tramo. Via publiko okupas eĉ la pavimojn!

— La trotuaroj ne sufiĉas! — konfuziĝis Vitalij. — Sed ĝi estas bone, ke vi, kamarado, subtenas la ideon pri moskva metropoliteno. Mi antaŭnelonge aŭdis, ke fremdlandaj komunistoj ne aprobas konstruadon de metropolitenoj.

— Kial? — miris la fremdulo, — se la kapitalista trusto en burĝa urbo konstruas ĝin ne tiel, kiel petas la laboristoj, sed kiel profitas al la trusto, do en Moskvo ĝi ja maleblas!

Malantaŭ ili iu malkontente ekgrumblis kaj ili du minutojn silentis. Poste Ivagin subite ekbaraktis sur sia seĝo.

— Eble, li pensas, ke ni tute vane skribas en gazetaro? Ha? — Eble, li havas tian impreson, ke ĝi estas senutila risko? Do vi diru al li... Diru vi, ke... Jen, diablo, traduku la ciferojn!..

Vitalij rapideme enskribis en notlibreton ciferojn, cititajn de la raportanto: dum unu jaro laŭ artikoletoj de labkoroj en centra gazetaro ĉirkaŭ 1500 personoj estis juĝitaj, pli, ol 500 eksigitaj el la ofico, la sama kvanto ricevis partiajn punojn, 100 estis eksigitaj el la partio kaj tiel plu. La germano mallaŭte ekkriis:

— Kiel tiuj homaĉoj estis trafintaj en sovetan aparaton? Kiu ili estas?

Vitalij komencis nomi ilin: koruptuloj, burokratoj, formaluloj, maltaŭgaj administrantoj, «lakkovritaj» komunistoj, sabotantoj...

— Vi rakontu al li pri nia afero! — puŝis Ivagin kubuton de Vitalij. — Diru...

— Ne, Ivagin, liberigu!.. — Vitalij embarase ĉifis en la manoj la oficialan leteron de la ĝenerala kancelario. — Iu alia pri si rakontu, sed ni silentu!

Dum interrompo Ivagin alŝovis al la germano sian notlibreton kaj ĝoje rikanante, igis lin enskribi sian aŭtografon. Triope ili estis starantaj en fumejo, apoginte sin kontraŭ la mureto, kaj Ivagin klarigis al la germano laboron de la murgazeta redakcio.

Kamarado el la kunsidestraro, kies nomo, ornamanta nemalmultajn broŝurojn kaj librojn, estis al Vitalij konata, aliris la germanon.

— Vi malfruiĝis, kamarado, — premis li lian manon, — sed tamen vi devus trairi al la estrartablo. Ĉu vi estis en la salono?

— Ne gravas! — respondis tiu, ridetante. — Mi estas tre kontenta! La kamaradoj helpis al mi kompreni.

— Ŝajne, vi iom min konas, respondis Vitalij, — mia nomo estas Zorin.

— Ho, jes! Pri vi ni estis parolantaj dum la pasinta semajno. Ĉu vi veturos Germanion?

— Ĝuste mi ne scias, ĉu mi veturas, — evitis Vitalij la rektan respondon.

— Kial?

— La demando, ŝajne, estos rediskutata?

— Ŝajne, ne! — akre, preskaŭ krude, kontraŭdiris la kamarado el la kunvenestraro. — Ĝi ne estas celkonforma. Vi estas taŭga kandidato. Kion? Sed por kio vi ĉi tie sidas?..


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de septembro 1928.

Rudolf Riz laboras en malgranda elektrostacio apud Berlin. Ni kun Alice estas forveturintaj al li meztage. La loktrafika vagonaro portas nin preter akurataj ŝtonaj vilaĝanaj dometoj kun tegolaj tegmentoj kaj preter zorge skizitaj sur la tero geometriaj kvadratoj. Kelkloke estas kuŝantaj sur la kampo agrikulturaj maŝinoj. Mi scivoleme rigardas tra la vagonfenestro. Alice staras apude kaj la enfluganta vento movetas helan areton da haroj sur ŝia frunto.

— Vi havas jenan proporcion, — diras mi: — Kvin etaĝoj — urbo, du etaĝoj — vilaĝo. Ni havis ĝis nun du etaĝojn en la urbo kaj la vilaĝo tute ne havis etaĝojn. Estis iu miksaĵo de pajlo kun nigriĝinta ligno, aŭ eĉ pli malbone, kun argilo.

— Estis? — substrekas Alice.

— Nu, certe, estis! Nun kreskas nova vilaĝo, kolektiva, brika, verda, elektrifikita! Tiun la via sendube envias!

— Jes, — ekspiras Alice, — kaj niaj laboristaj kolonioj, kiel vi vidis, restas senetaĝaj. Ne ĉiu ja povas loĝi en kvinetaĝa domo!

«Vilaĝeto», kiun ni venis, kalkulas kelkajn milojn da loĝantoj. La stratoj estas pavimitaj per glata ŝtono kaj lumigitaj per elektro. Fruktaj ĝardenoj afable svingas verdajn branĉojn.

Rudolf renkontas nin ĉe la stacio kaj la laboro tuj komenciĝas. En pordego de ŝtona domo staras grandstatura junulo, vestita laŭ urba maniero.

— Gutn Tag, Gustaw! — levas Rudolf la ĉapelon, — ĉu la maljunuloj estas hejme?

— Gntag! — nazparolas Gustaw kaj malaperas post la pordego.

La korto brilas pro pureco. El brika stalo elrigardas kaprino. Post ĝi estas videblaj du bone nutritaj bovinoj, apatie ŝmacantaj fojnon. Kontraŭ la bovejo, en ĉevalejo ekspiras ĉevalo. Sub speciale aranĝita tegmento kuŝas maŝinoj. Mezkreska maljunulo eliras en grasmakulita veŝto, kun pipo en la buŝo. Li seke ŝovas la manon.

— Bonan tagon! Kion vi rakontos, gesinjoroj?

— Jen estas la rusa kamarado! — prezentas min Rudolf.

— Ho! — plivigliĝas la mastro. — Ĉu vi venis el Sovetio? Ĝi estas tre interese! Ĉu vi deziras scii, kiel ni vivas? Bone, mi rakontos al vi. Kaj poste vi al mi rakontos pri viaj kamparanoj! Ĉu bone?

— Vi havas, ŝajne, riĉan domon? — demandas mi.

— Riĉan? — indigninte kontraŭdiras la mastro, — kial do ĝi estas riĉa? Meza domo! Kaj, krome, mi neniel povas ĝin elaĉeti! Mi ankoraŭ ŝuldas por ĝi ĉirkaŭ du mil markojn! Kie mi ilin prenos?

— Ĉu vi havas grandan familion?

La mastro kunvokas siajn hejmulojn. Lia patrino, seka, duonfleksita maljunulino sepdekjara, kun skuiĝanta kapo, en nigra robo, senespere svingas la manon.

— Ĉu li nian vivon laŭdas? Li ĉiam fanfaronas!

— Ne, avino! — trankviligas ŝin Rudolf. — Li ne laŭdas, sed insultas.

— Insultas? Do li pravas! Kia estas vivo? Ses buŝojn ja li nutrigas!

Juna mastrino havas kvardek jarojn. Ŝi estas vestita en nigra jupo, griza bombazina jako kaj lanaj ŝtrumpoj.

— Evidente, vi estas partivarbantoj? — konjektas ŝi. — Mi ne permesos al li komunistiĝi. Eĉ se ni pro malsato estos mortantaj, ne fariĝos komunistoj mia edzo aŭ infanoj!

La mastro minace rigardas la edzinon. La infanoj staras apude kaj okulsignas unu al la alia. Unu estas tute plenaĝa, li havas ĉirkaŭ dudek jaroj. La alia en dependanta larĝega pantalonego estas dekkvarjara. Dekokjara knabino kun mallonge tonditaj haroj en blanka tola robo ridetas al Alice.

— Mi havas kvin hektarojn da tero, — daŭrigas la kamparano. — La enspezo ne estas granda, ĉirkaŭ du kaj duono mil markoj pojare. La impostoj estas grandaj! Okcent markojn da imposto mi pagas!

— Ĉu ne sufiĉas al vi?

— Kiel do povas sufiĉi? Por la domo ni ankoraŭ pagas!

— Kiel ĝi povas esti? — miras mi, — multkampan sistemon vi havas, maŝinojn, kemian sterkadon, bonan rikolton, sed tamen ne sufiĉas?

— Kial do sinjoro pri la elspezoj forgesas? — denove enmiksiĝas la mastrino. — Li ja diras al vi, ke okcent markojn da imposto! Kaj ĉu la furaĝo estas nemultekosta? Kaj oni devas ĉiujn vestigi! Oni devas ses buŝojn nutrigi!

— Kion vi pensas pri la milito, mastro? — demandas Alice.

— Pri la milito? — fumas per la pipo la mastro, — mi opinias, ke ni ne bezonas novan militon! Sufiĉis la milito en la dekkvara jaro!

Okuloj de la maljunulino komencas larmi.

— Kara fraŭlino! Du filojn miajn oni mortigis dum tiu milito!

— Kaj ĉu la avino aŭdis, ke Germanio estas konstruonta novan kirasŝipon?

— Jes, tiu ideo pri la kirasŝipo al mi ankaŭ ne plaĉas, — rimarkas la mastro, — tiurilate eĉ mia edzino simpatias la komunistojn. Ĉu ne vere, retchen?

— Do vi agitas kontraŭ la kirasŝipo? — Vi do komence dirus!.. Ni ĉiuj aliĝos al vi. Bonvenu en nian domon!

Alice estas tre kontenta. En la ĉambro, ĵetinte rapidan rigardon sur la meblaron, ruĝajn apogseĝojn kun artefaritaj piedetoj, siblantan horloĝon, nikelitajn litojn, florojn, kurtenojn sur la fenestroj kaj blankajn tablotukojn, ŝi flustras en mian orelon:

— Ĉi tiu kamparano estas pli, ol meza. Se lia familio protestas la kirasŝipon, ni havos ĉi tie la sukceson!

Preterpasante, ni vizitas la elektrostacion, kie laboras Rudolf. Ĉi tie estas la tagmanĝa paŭzo. Mi esploras disel-maŝinojn kaj interparolas kun la ĉefa mekanikisto.

— Nia stacio priservas ĉiujn proksimajn entreprenojn. Ĝi estas sufiĉe granda stacio por vilaĝo!

— Kiom vi ricevas?

— Ducent kvindek markojn.

La mekanikisto komencas plendi. Lin delonge interesas Sovetunio kaj li kun plezuro transloĝiĝus tien. Li aŭdis, ke Rusio bezonas kvalifikitan laborforton. Ĉu mi ne povus helpi al li trovi laboron en Moskvo, aŭ en novekonstruataj elektro-stacioj? Li aŭdis ankaŭ, ke en Moskvo estas konstruota la metropoliteno. Dum kelkaj jaroj li laboris en Berlin laŭ tiu ĉi specialeco kaj povus esti utila.

Apud granda fenestro kelke da laboristoj sidas kaj matenmanĝas. Ĉiu el ili havas sakon, plenigitan per ĵurnaloj, broŝuroj kaj buterpanoj.

Junulo levas la ĵurnalon kaj entuziasme krias:

— Bonege, kamaradoj! La unua tago alportis 8013 voĉojn! La komunistoj tamen atingis sukceson!

— Kaj kion skribas «Vorwärts» pri la kampanjo? — demandas Alice laboriston, legantan «Vorwärts».

La maljunulo rigardas ŝin super la ĵurnalo, kunfaldas ĝin kaj metas en la poŝon.

— «Vorwärts» nenion skribas, — severe respondas li. — Evidente ni konsentas ĝin konstrui.

— Jes, — subtenas dua laboristo, traglutinte pecon da fromaĝo, — Plenara kunsido de la partio nenion diris pri tio ĉi kaj la ministroj-socialistoj estas voĉdonintaj por la kirasŝipo.

— Venu post la laboro la kunvenon! — rimarkas Alice. — Tie ni priparolos ĉi tiun demandon.

En malgranda restoracio sur bordo de artefarita lago estas aranĝita ekspozicio de parizaj modoj. Elsa, vestita mem laŭ la lasta modo, donas klarigojn al la vizitantoj. Post kiam la virinoj ekinteresiĝis pri la modoj, oni konvinkas ilin resti en la kunveno.

Alice salutas kaj sulkigas la brovojn.

— Ĉu vi tiel ŝatas vesti vin laŭ la modo?

— Se la edzo gajnas sufiĉe, kial mi devas vesti min, kiel almozulino?

Iom post iom la restoracio pleniĝas. La tabletoj estas dense ĉirkaŭgluitaj de laborista kaj kamparana junularo. La biero fluas, kiel rivero. Nigroblanka klavaro de la mekanika fortepiano kuras sub fingroj de nevidebla muzikanto, obtuzigante la kunvenintojn per tondraj triloj. Apud ĝi staras aro da buboj kun jubilaj brilantaj okuloj. Ili laŭvice oferas dekpfenigajn aluminiajn monerojn, metante ilin en aŭtomatan aparaton kaj la silentiĝinta fortepiano rekomencas la ĉesintan muzikon.

Sed jen Rudolf anoncas, ke la mitingo komenciĝas. Parolon por saluto li prezentas al mi. La publiko silentiĝas. Ne ĉiutage oni vidas tiel proksime rusajn bolŝevikojn! Mi rememoras mian unuan paroladon antaŭ kamparanoj. Mi agitis tiam kontraŭ la drinkado. Mi estis sidanta en sufoka kaj tre malpura domaĉo, malhele lumigita per flagrantaj lampoj. Oni povis nur konjekti, ke la domaĉo estas plenega. En tabakfumo estis naĝanta la unua vico da benkoj. Min estis rigardantaj brilantaj en duonlumo okuloj, nekombitaj barboj kaj duonmalfermitaj buŝoj kun nigriĝintaj pro la tabako dentoj. Junaj knabinoj en helkoloraj bluzoj estis sidantaj, ĉirkaŭpreninte la ŝvitiĝintajn junulojn kaj, kvazaŭ aŭtomatoj, elkraĉis formaĉitan semŝelon. La germanaj kamparanoj en tiu pura luma restoracio, apud la biertabloj, tute ne similas tiun vilaĝon. Sed ili rigardas min per same brilantaj okuloj, kvazaŭ atendante ion eksterordinaran.

Kion diri al ili? Mi ja estas tute kunigita per la konstitucia leĝeco. Mi salutas ilin per kelkaj vortoj kaj aproba murmuro kuras sur la bieraj kruĉoj. Mi rakontas al ili pri konstruado de l' socialismo en USSR kaj oni aŭskultas min atenteme. Sed kiam mi estas rimarkanta, ke la laboristoj kaj kamparanoj de Rusio nur tial venkis kontraŭ la nobeloj kaj burĝoj, ke ili batalis kontraŭ la komuna malamiko kune, oni suspektas min pri la komunista agitado. Inter la kamparana parto komenciĝas bruado. Oni interrompas min kaj tiu maljunulo, kiun ni estas vizitintaj, komencas kontraŭdiri:

— La rusa kamarado estas agitonta nin pri komunoj. Ni konas ĝin! Sed kio estas aplikebla en Sovetio, estas tute malaplikebla ĉe ni. Ĉu mi devas ankaŭ la domon fordoni al la komuno? La domon, kiun mi kun tiaj malfacilaĵoj elaĉetas? Eble, en Sovetio la domojn oni donas senpage al la kamparanoj, sed ĉi tie oni prenas por ili monon! Ĉu mi ankaŭ la maŝinojn kaj la brutaron fordonu? Ne, tion mi ne konsentas.

La parolado havas multajn revokojn. La kamparanoj plendas, ke la laboristoj ne komprenas ilin, ke la laboristoj vivas pli bone kaj estas trudontaj al ili siajn ideojn. Alice prenas min je la brako.

— Ĉu vi aŭdas? Jen estas niaj kamparanoj!

Ŝi prenas parolon kaj rakontas pri la militdanĝero.

— Neniu malpermesas al vi opinii, ke nur en Rusio estas konstruebla la socialismo. Ĉiu povas havi sian opinion. Sed ĉiuokaze neniu el ni deziras malbonon al Sovetunio. («Ŝi pravas!» — oni kriis el la salono). Tamen, kontraŭ Sovetoj estas preparata la milito kaj eble morgaŭ oni sendos vin kun fusiloj en la manoj kontraŭ viaj sovetiaj fratoj!

Mi rigardas nun Alice'n demalsupre kaj deflanke. Ŝia profilo estas skizita akre, kvazaŭ per la mano de iu forta pentristo. Kiom da diversaj ecoj havas ĉi tiu dudekdujara knabino!

Alice transiras al la kirasŝipo.

— Hodiaŭ, kamaradoj, estas la dua tago de la voĉdonado. Vi scias, kiom kostos al ni ĉi tiu kirasŝipo. Sed, intercetere, kelkaj partioj, tute konscie prisilentas la kampanjon.

Alice indignas pri konduto de l' socialdemokrataj ministroj, voĉdonintaj por la kirasŝipo kaj postulas pli grandan aktivecon flanke de la senpartiuloj. Ŝia parolado estas multfoje interrompata. Apenaŭ ŝi finas kaj la restoracio iĝas areno de la plej kruela batalo.

— Mi miras, — krias unu laboristo, — kiel socialdemokratoj toleras en sia medio tiajn perfidulojn, kiel Müller! Oni devas jam delonge forpeli lin al diabloj kaj stampi lin, kiel friponon!

— Ne estas pli bona via Thälmann! — sufokiĝante pro la kolero, penas malaŭdigi lin, kriegante, ŝvita kaj ruĝa loksindikata sekretario. Li malsanas astmon, kaj estas malfacile al li kriegi. — Via Thälmann kaŝas ŝtelistojn kaj labormono de laboristoj estas metata en poŝojn de friponoj kun komunistaj partibiletoj!

— Mi postulas respekton al kamarado Thälmann! — denove krias la unua, — neniu kuraĝas diri pri Thälmann ion malbonan! Estas pruvite, ke li ne partoprenis la Hamburgan aferon!

— Se ne partoprenis, kial do CK faris al li riproĉon?

— Ne via afero estas, sinjoro oficisto! Vi uzas niajn erarojn, por kaŝi krimojn de viaj propraj gvidantoj!

La sindikata sekretario rapide traŝovas sin al la tablo kaj ion flustras al Rudolf. Rudolf estas konsternita. Li penas ion kontraŭdiri. Tiam la sekretario tiel altigas la voĉon, ke estas klare aŭdeblaj la vortoj:

— Se vi tuj ne ĉesigos la kunvenon, ni eksigos vin el la sindikato!

Rudolf estas ege maltrankviligita. Li tuŝas la sonorilon.

— Kamaradoj! — krias li, — ĉar la kunveno deflankiĝis de la tagordo, mi fermas ĝin!

Li, la unua, surŝovas la ĉapon kaj ekiras al la pordo. Post li sekvas ankoraŭ kelkaj personoj. Sed lian lokon tuj okupas Alice. Ŝia voĉo haltigas la ĉeestantojn. En diversaj anguloj aŭdiĝas fajfoj kaj indignintaj ekkrioj:

— Fi! Malhonoro! Li diru, kion li estas farinta mem por batalo kontraŭ la kirasŝipo! Malhonoro! Malhonoro!

Denove oni fajfas.

— Savu la haŭton! Ĉesigu la laboron!

Alice fine trankviligas la salonon.

— Kamaradoj! — diras ŝi forte, — tute evidente, ke la komunista ĉelo havis malbonan gvidanton! Ĝi, tamen ne signifas, ke la kirasŝipon oni devas konstrui! Ĉu mi vin ĝuste komprenis?

Ŝi subite ridetas. Ŝin oni aŭskultas. Ŝi parolas ankoraŭ dek minutojn kaj alvokas la ĉeestantojn doni subskribojn kontraŭ la kirasŝipo. La kunveno finiĝis per kantado de la Internacio.

Mi estis revenanta la urbon, plena de granda, hela ĝojo!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Estis la tagmanĝa paŭzo kaj la kunlaborantoj amasiĝis en la koridoroj, kiam Vitalij kun Ivagin estis revenantaj de la labkora kunveno.

Centro de ĉies atento estis artikolo pri provo de Ĉernjaev perforti Verinjon Velikonskaja. La numero de la murgazeto aperis ankoraŭ du tagojn antaŭ, sed, ĉar ĝi estis tuj konfiskita de la ĉelestraro, la ekscito restis ĝis nun. Kvankam ĝi aspektis strange, ĉiuj simpatiis al Ĉernjaev.

— Kiaj aperis ĉe ni ulceroj! — indigne parolis Bobrov, ĉirkaŭita de kunlaborantoj, maĉantaj buterpanojn.

— Mi al vi estis dirinta! — triumfis Ĉernjaev. — Mi estis al vi dirinta, kamarado Bobrov, sed vi ne deziris aŭskulti!

Kancelariestro, kamarado Osipov, singardeme rerigardante kaj aŭtomate frotetante sian kalvon, rimarkis:

— Ĉu vi scias, kiom maltrankvila estas mia koro?

— Kial ĝi tiel maltrankviliĝas? — mokeme kontraŭdiris inĝeniero Kiselov.

— Kamaradon Zinovjev oni eksigis, kamaradon Trockij oni eksigis!

— Ĉu por vi ĝi gravas?

Osipov sopire ekrigardis la maĉantajn kunlaborantojn.

— Atingos ili ankaŭ la ĝeneralan kancelarion...

Ĉiuj laŭte ekridegis.

— Plej indignige estas, ke tian ulceron oni flatigas! Eksterlando! Ne nur eksterlande, sed eĉ ĉi tie li maltaŭgas! Knabaĉo!

— Onklo, permesu al mi intercetere komuniki al vi malagrablaĵojn! — decidis partopreni la konversacion palverda junulo.

— Kian malagrablaĵon? — ekkoleris Osipov. — Ĉu sen vi mi havas malmulte da malagrablaĵojn? Pri kio temas?

— Hieraŭ Ivagin prenis de mi centon da tramaj kaj duoncenton da aŭtobusaj talonoj. Li prenis, onklo, kaj poste demandis: Ĉu vi al ĉiuj, li diras, tiel simple la talonojn disdonas, sen mono, li diras, sen limitoj kaj sen kvitancoj, li diras!

— Kion vi respondis?

— Ne, mi diras, mi memoras, kaj ĝenerale, mi diras, mi havas tian liston kaj ni el la salajro deprenos.

— Kaj li?

— Jen estas malagrablaĵo! Montru, li diras, al mi tiun ĉi liston! Mi, li diras, la tutan jaron laboras, sed tian liston neniam vidis!

— Idioto! — interrompis la onklo, — kiomfoje mi estis diranta al vi, kiel vi devas ĝin fari! Ĉu vi ricevis de mi biletojn por ŝvitbanejo sen kvitanco? Sed la monon vi pagis? Ne? Ho, stultuleggo!

Tiumomente en la pordo aperis Ivagin kaj Vitalij.

— Ĝendarmaro, — duonvoĉe diris Ĉernjaev, sed tiel, ke ĉiuj aŭdis.

— Go-Po-U! — aldonis jam tute laŭte la kasisto, traglutante pecon da kolbaso.

— Ni tuj vizitos vin! — ĵetis responde al la kasisto Ivagin, preterpasante.

Kolbasa peco enŝtopiĝis en la kasista gorĝo kaj li ĉagrene ekrigardis la ĉirkaŭantojn. Fariĝis klare, ke estas preparata nova insidaĵo! Ivagin plenumis la promeson. Ne petante la permeson, li eniris post la kradon al la kasisto. Leviĝinte de la loko kaj traviŝante la okulvitrojn, la maljunulo respektplene eldiris:

— Vi definitive arogantiĝis! — Li estis aldononta «Estimata sinjoro», sed diris: «Kara kamarado».

Post kvin minutoj Popov estis parolanta en la ekstervica kunsido de la ĉelestraro:

— Duafoje okazas, ke ni estas devigitaj konfiski la murgazeton. Ĝi estas, kamaradoj, skandalaĵo, kaj tiel plu!

— Vi pravas, efektiva skandalaĵo! — konsentis Ivagin.

— Vi havos la lastan parolon, kamarado Ivagin! En vi kuŝas ĝuste ties kaŭzo kaj tiel plu! De post kiam Zorin fariĝis la redaktoro, vi faris el la gazeto tribunon de kalumniado kaj tiel plu! Jen, ekzemple, tiu artikolo pri la perforto!

— Ĝi estas fakto! — kriis denove Ivagin.

— Ĝi estas kalumnio kaj tiel plu!

— Ĝi estas fakto, kiun ne neigas mem civitanino Velikonskaja!

— Kamarado Ĉernjaev, invitu ĉi tien kamaradinon Velikonskaja, — diris Serebrovskij.

Iom paliĝinta Ĉernjaev, leviĝis de la loko. Ivagin svingis la manon.

— Ne necesas!

— Kial ne necesas? — Ŝajnige miris Popov.

— Estas klare!

— Se klare, do bone! — ridetis Serebrovskij.

— La afero ne estas nur en sola Ĉernjaev, — kolere ekgrumblis Ivagin. — La afero estas pli granda. La ĝenerala kancelario disdonis senpage je kelkaj miloj da rubloj aŭtobusajn, tramajn kaj ŝvitbanejajn biletojn. La kaso avancis kelkajn kunlaborantojn per la salajro jam por du-tri monatoj.

Serebrovskij paliĝis.

— Sed kamarado Ivagin, vi ja mem petis nin permesi al vi la avancon?

— Unuafoje, kamarado! Sed kiomfoje vi mem prenis?

Li ekrigardis la ĉeestantojn. Nun, certe ĉiuj unuanime insultos lin. Sed sekvis enuiga silento. Vinokurov sin deturnis al la fenestro, Serebrovskij ne estis fortiranta la rigardon de la tablo, Ĉernjaev rigardis planken. Tiam ekparolis Zoja.

— Kamarado Ivagin, certe, pensas, ke li de neniu estas subtenota. Ŝajne, li havas impreson, ke li laboras en burokrata nesto, — ŝi karese ridetis. — Mi intencas iom malplifortikigi tiun ĉi impreson. Ni estas komunistoj. Ni ne kaŝu niajn erarojn, ni ilin konfesu! Antaŭ ĉio pri la afero de Ĉernjaev. Ĉernjaev estis perfortonta la knabinon...

Ĉernjaev kaj Popov samtempe faris rapidajn movojn antaŭen, sed Zoja haltigis ilin ambaŭ.

— Do ĉu ĝi estas tiom neordinara? Ĉernjaev estas fremda elemento! Popov, kiel sekretario, devas ĝin klare vidi. Mi diras tion en ĉeesto de Ĉernjaev, kaj ne disputu, Popov!

La konsternita sekretario tuj sidiĝis.

— Nun pri la ŝvitbanejaj biletoj, — daŭrigis Zoja, — mi ne havas kaŭzojn ne kredi al partiano Ivagin! Se li diras, ke tie estas senordo, do tie efektive estas senordo! Sekve, oni devas elekti la komisionon.

Serebrovskij levis la kapon.

— Nome?

— Nome, oni devas puni la kulpulojn. La avancoj. Ankaŭ kamarado Serebrovskij okupu sin pri tiu ĉi afero. Oni devas ordoni pri la tuja reenkasigo de la prenita mono. Antaŭ ĉio mem kamarado Serebrovskij montru la ekzemplon. Fine, kamaradoj, mi konstatas la ĝojigan fakton: ĉe ni naskiĝis la memkritiko! Tute vane estis konfiskita la murgazeto! Ne protestu, kamarado Popov! Ĝi estas senprokraste rependigenda sur la malnovan lokon!

— Kiajn do konkretajn proponojn vi havas? Kaj tiel plu? — nerveme demandis Popov.

— Mi jam estas dirinta ilin.

Zoja sidiĝis, triumfe briletante per la okuloj. La parolon estis petonta Ĉernjaev, sed Popov kolere rifuzis.

— Pri la persona demando ni ne donos!

Ĉernjaev, nenion komprenante, sidis duonviva, mordante la ungojn. Tute neatendite Serebrovskij kaj Vinokurov aliĝis al la proponoj de Ŝipova.

Vespere, adiaŭante la amikon, Vitalij rimarkis:

— Ŝajne, Ivagin, ni havas ankoraŭ unu samideaninon!

— Kiu li estas?

— Zoja Ivanovna Ŝipova! Ŝi ŝajne subtenis viajn proponojn!

Ivagin nenion diris, fuminte cigaredon, ĵetis la restaĵon kaj doninte la manon al Vitalij por adiaŭa premo, malsupreniris la ŝtuparon.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de septembro 1928.

Mi estas tre scivola pri vidindaĵoj. Nesatigebla estas mia deziro ĉion ekvidi, ĉion trapalpi, nenion preterlasi. Kaj Berlin estas riĉega urbo! Ĝi havas tiom da muzeoj, bildgalerioj, ekspozicioj, palacoj! Ĝi havas tiom da teatroj, kinejoj, varieteoj! Ĝi havas tiom da interesegaj institucioj! Kiom da tempo oni bezonas por almenaŭ trakuri la famajn muzeojn kaj verdajn aleojn de tondetitaj ĝardenoj!

Alice estas mia fidela kunulo, gvidanto kaj organizanto de ĉiuj ekskursoj. La ŝvelinta ekskurstabelo, kiu enhavas centojn da surskriboj, pendas super ŝia lito kaj ĉiutage memorigas, kio estas en la vico. Hieraŭ — arkiburĝa «Admirals-Palast», hodiaŭ proleta teatraĵo sur la «Popola Scenejo» (simile al «Filino de Laboro», aŭ «Verda Dometo»), morgaŭ opereto «Die Bajadere» en Metropol-Teatro, post morgaŭ sovetia filmo «La patrino» en iu antaŭurbo, kaj poste la majstra verko de la burĝa kinematografio «Varieteo» kun belulino Lia de Putti en la ĉefa rolo. En mia notlibreto estas enskribita:

Lundo — «Ŝtata Prusa Biblioteko».
Mardo — «Kunstausstellung» apud «Lehrter-Bahnhof».
Merkredo — Mara muzeo kaj observatorio en Treptow.
Ĵaŭdo — «Künstlerhausausstellung».
Sabato — «Botanika ĝardeno».
Dimanĉo — «Der Schloss» sur «Postdammerstrasse».

Kaj paralele oni devas labori, atenteme observi la politikan tagon kaj vizitadi kamaradojn ruĝfrontbatalantojn. Iufoje oni devas ja viziti Alice'n kaj por tio mi ankaŭ bezonas la tempon. Nun mi havas nevolan ripozon. La konstrulaboristoj strikas. Konstruo de la nova metropolitena linio estas interrompita. Dum multaj tagoj mi estas libera.

En la vilhelma kastelo «Schloss» kiel gvidanto oficas maljuna imperiestra pordisto. Lia griza kapo estas respektinda kaj la okuloj severaj. Li sektone memorigas al mi, ke necesas formeti la ĉapon, per malrespekta rigardo strabas Alice'n, kaj kondukas nin sur vojetoj de tapiŝeto, zorgante, ke ni ne difektu per niaj piedoj multekostan pargeton. Jen tronsalono. Ĝi estas memfida kaj snoba, kiel ŝatata de la imperiestro, magnato. En la altajn spegulojn mi timas rigardi. Ili nepre respegulos malgracian, malelegantan, mallertan mian figuron, malharmoniantan kun senbrua brilo de la palaco.

— Rigardu, — duonvoĉe diras Alice, montrante duonmalluman ĉambron, dronantan en gobelenoj. — Mi vidas tie modelon de antikva rusa dometo.

— Trairu ĉi tien, — diras la gvidanto, — ĉi tie estas donacoj de fremdaj ŝtatestroj. Ĉi tiu surtabla horloĝo, en formo de antikva rusa kastelo, kun artefarita spegulo, estis donacita de la rusa caro al antaŭuloj de lia imperiestra moŝto en 1667 jaro. Atentu la emajlan ciferplaton kaj la spegulon. Tiaj speguloj nun ne estas troveblaj.

Sur molaj haraĵaj gobelenoj oni batalas, pafas antikvaj kanonoj kaj soldatoj kun grandaj lipharoj en triangulaj ĉapoj, mortas, trapafitaj per kartoĉo. Por unu minuto mi haltas antaŭ la tapiŝoj.

— Kiel strange, — diras mi, — ke mortigo pro la devo ĝis nun ne estas rigardata, kiel krimo!

— Ĝi sonas iom pacifisme! — rimarkas Alice. — La devo estas diversa.

Ŝi fikse rigardas biblian scenon, pentritan sur grandega tapiŝo.

— Jen ankaŭ estas la devo: religio! Tio estas por kelkiuj. Sed la proletoj ne havas alian devon, krom la devo antaŭ la laborista klaso. Ĉu vi scias, ke sur la placo, kie ni troviĝas nun, la polico kelkfoje estis mortpafanta komunistojn? Kiel ili estus reagontaj?

— La komunistoj estas malamikoj de l' patrolando, mein Herr und meine Dame! Ili neniigas kulturon kaj belecon, ili kunportas barbarismon kaj krudan materiismon. Vidu tiujn ludkartojn! Ili estas faritaj el metaltabuletoj. Ĝi estas rekordo de la arto! Vidu tiun blukoloran vazeton, facetitan glason, kristalan pokalon!.. Ĉu vi atentis tiujn sukcenajn ornamaĵojn?.. La komunistoj ĉion ĉi malbeligos, aŭ neniigos tute. Ili disŝtelos la juvelojn, forportos hejmen la tapiŝojn, trinkos vinon el tiuj pokaloj kaj ludos per tiuj ĉi kartoj! Ili difektos tiun ĉi admirindan pargeton kaj el la tuta palaco faros iun bolŝevikan klubon!

La maljunulo estas tre emociigita. Febraj makuloj aperis sur liaj flavaj vangoj kaj la okuloj eklarmis. Mi trankviligas lin.

— Ne opiniu tiel, maljunulo! Mi venis el Sovetio. Tie estas multe da similaj palacoj, precipe en caraj bienoj, en «Peterhofo», en «Gatĉina», en «Cara Vilaĝo». La palacoj per bronzo, oro, speguloj, pargeto, tegiloj, gobelenoj, treege similas ĉi tiun! Ĉio restis netuŝita! Eĉ la palacaj preĝejoj, en kies altaroj pendas speguloj kaj estas konservataj kosmetikaj tualetaĵoj por iliaj imperiestraj moŝtoj!

La maljunulo ne deziras kredi. Li suspektas, ke mi estas plej ordinara rusa elmigrinto, kiu mokegas la maljunan homon.

— Mi diros eĉ pli, — konvinkas mi lin, glitante per la distra rigardo sur japanaj tapiŝoj, ornamantaj tiel nomatan fianĉinan ĉambron.— Viaj vizitantoj iras nur sur specialaj tapiŝetoj kaj ne povas paŝi la pargeton. La vizitanto estas ĝenata kaj ne ĉion povas vidi bone. Vi devas lerni de la bolŝevikoj! Ĉe ni vi povas iri kie ajn, sed antaŭ la eniro vi nepre surmetas tolajn pantoflojn. La pargeto ne estas difektata kaj oni vidas ĉion proksime!

En «Altes-Museum», vidante ŝvelintajn infanecajn kapetojn de romaj maljunuloj, mi faras grimacon.

— Ne ŝatas mi malbelecon en la arto same, kiel en la vivo! Se oni povas toleri ĝin en la vivo, ĉar ĝi estas malfacile forigebla, kial do tamen transporti ĝin en la arton?.. En mia romano nenio estas abomena!..

— Vian romanon vi tralegos al mi, la tutan, sekvontfoje! — diras Alice. — Sed pri viaj opinioj mi pensas, ke ili devenas de via diletanteco en problemoj de l' arto. Ĉu en Sovetio oni ne ŝatas la antikvan arton?

— Ho, ne! En Sovetio pli, ol kie ajn, oni kolektas zorgeme ĉion, kio rilatas la historion. Sed ĝi estas, tiel diri, scienca flanko. Mi do diras pri mia propra gusto!

Mi subite haltas antaŭ antikva statuo, de la homa amplekso, prezentanta nudan knabinon. Mi rigardas ŝin rave kelkajn sekundojn.

— Cetere, tiaj statuoj estas nur escepto! — diras mi kun bedaŭro.

— Vi devas pripensi tion! — diskrete rimarkas Alice.

Sed min kaptas gaja humoro. Min amuzas tiom respektoplena ŝia rilato al problemoj de l' arto. Preterpasante antikvan roman statuon kun forbatita nazo, mi ironie skuetas la kapon. Renkontinte duan statuon kun forbatita nazo, mi malaprobe strabas la okulojn, haltinte antaŭ tria statuo kun forbatita nazo, mi levas la ŝultrojn. Analizante kun serioza mieno mitan pentraĵon, prezentantan bakhorgion de arbaraj feoj, mi subite sulkigas la brovojn kaj laŭte diras:

— Hontinde! La satiro drinkas kaj la nimfo nur en lian buŝon rigardas!

Alice ridas. Iu grizhara sinjorino direktas sur ŝin la lornon. Rerigardante kun ŝajniga timo, mi trenas ŝin en la sekvantan ĉambron. Ĉi tie mi ĵetegas min en apogseĝon kaj tuj eksaltas, kvazaŭ mi sidiĝis sur pinglojn.

— Ŝajne, tiu meblaro estas ĉi tie starigita, kiel eksponaĵo!

Seninterrompe mi kurigas Alice'n tra kelkaj salonoj kun antikvaj nigriĝintaj pentraĵoj, dumkure farante malrespektajn rimarkojn pri flaviĝintaj Atenoj, Afroditoj kaj Centaŭroj.

En Zoologia Ĝardeno min ravigas katoj. Ili sidas diverspoze en siaj kaĝoj. Kelkiuj severe sulkigis la vizaĝojn kaj memorigas miniaturajn leonojn, la aliaj brilas per la okuloj, kiel tigridoj, la triaj bonhumore kuŝas sur la planko kaj murmuras, sin ĵus satiginte. Kelkaj katoj estas same molaj, kiel gobelenoj en «Schloss», la aliaj estas glataj, kaj ĉirkaŭlekitaj, kvazaŭ la berlinaj pavimoj. Leonidoj, tigridoj kaj katoj estas tiom similaj unu al la alia, ke oni povas miskompreni. Mi kareseme ekparolas kun ili. Mi aliras afrikan «Katze» kaj kunsente demandas:

— Katinjo, mi petas respondi, de kiu hundaĉo vi prunteprenis la kapon kaj kiamaniere vi sukcesis ĝin fari?

La katino kun hunda kapo maldiligente mallarĝigas la flavajn okulojn. Respondas anstataŭ ĝi kun minaca miaŭo ĝia najbaro, grandega kato «Karakas», duoble pli granda, ol ĝiaj kunfratoj.

— Mi rekomendas al vi, — ridante diras Alice, — aniĝi al «Asocio de kataj amikoj»!

— Plezure! Ĉu ekzistas tia?

— Certe! Se ekzistas «Asocio de hundaj amikoj», kial do ne ekzistu «Asocio de kataj amikoj»? Ĝi estas tre respektinda kaj tute legala asocio, ne akcelanta renverson de la ekzistanta reĝimo!

En Zoo najtingaloj konkuras kun estradaj kantistoj, amuzante la vizitantojn, kaj simioj kun aktoroj de la baleto. Ili estas malpli graciaj, sed ankaŭ malpli postulemaj. La simioj ne postulas, ke la publiko ilin aplaŭdu. Ili aplaŭdas sin mem. La simioj estas ĉi tie diverskoloraj. La plej belaj estas arĝentverdaj kaj la plej abomenaj havas malkonvene ruĝajn postaĵojn, kiuj ne estas en la simia socio maskendaj. Mi ege konfuziĝas en ĉeesto de Alice pro tia hontindaĵo, sed kaptante tiun pensaĉon, mi intercetere rimarkas:

— Moroj ĉi tie estas egalaj ĉu en Zoo, ĉu en Admirals-Palast!

La simioj ne estas nur aktoroj, sed ankaŭ bonaj gepatroj kaj laboruloj. Ĉi tie estas videblaj la plej delikataj scenoj de infannutrado, aŭ zorgema elkombado de l' insektoj el la malgrandaj kapetoj. La pli aĝaj fratoj veturigas la pli malgrandajn en kaleŝetoj, aŭ balancas ilin en apogseĝo. La pli aĝa generacio mem amuzas sin per bicikla rajdo aŭ korpokulturo kaj aparata gimnastiko. Elegantaj rabulinoj — afrikaj gehenoj kaj ŝakalinoj, kvazaŭ famgentaj berlinaj burĝinoj, elrigardas el siaj kaĝoj per kareseme-sepiraj okuloj.

Mi salutas la samlandanojn, kaŭkazajn ŝafojn:

— Bonan tagon, kamaradoj, bonan tagon, miaj karaj!

Mi faras larĝan salutgeston, formetinte la ĉapon. Alice tute gajiĝis. Ŝi ridas, ne havante fortojn deteni sin kaj malatentante la snoban publikon. Per kolektiva blekado respondas al mi egiptaj glataj blankaj ŝafoj kun nigraj kapoj. Ili apogis siajn fruntojn sur la kradon kaj kun espero pri la liberigo rigardas la vizitantojn.

— IRH! Kie vi estas?.. Revoku! IRH!.., — ĉagrene diras mi.

Sekvantaj najbaroj estas rozkoloraj ĝirafoj kun brunaj makuloj. Ili en io similas arganojn, aŭ longajn levilegojn super putoj en rusaj vilaĝoj, nomatajn tie gruoj. Poste sekvas antilopoj, kies unu speco memorigas ĉevalojn, kaj la alia bovojn.

De blanka baroka pontoarko ni observas vivon de la artefarita lago. Jen vantas akvaj ratoj, jen majeste preternaĝas blankaj cignoj kun nigraj kapoj, simile al egiptaj ŝafoj. Anseroj ne krias, sed bele kantas. Birda mondo sur la bordo trilas per diversaj voĉoj. Fazanoj sidas sur tegmentoj de la birdaj palacoj. Unuj brilas per ora plumaro, la aliaj arĝentumas en sunradioj, la triaj ornamis sin per diamantoj. Kun ili provas konkuri la plej ordinaraj belkoloraj kokoj.

Struto kun protezita piedo, kiel senpieda invalido — malpacemulo ĉe la foiro, saltas ĉirkaŭ sia dupieda kamarado, vokante ĝin al la duelo. Marabuo, kvazaŭ persona adjutanto de lia moŝto, grave ĉirkaŭiras la grotojn, malaprobante tiun vanan ideon kaj pesimisme observas malgrandajn akvofalojn. En Akvario, en sufokaeraj varmegaj ĉambroj, sub la ponto, en ŝlimo, kie putras algoj, kaj lianoj, ĉirkaŭpreninte unu la alian, implikiĝis en la propraj tigoj, kuŝas senmovaj aligatoroj kun pecoj da viando en buŝoj. Nemezurebla maldiligenteco videbliĝas en iliaj okuloj kaj la viando, kuŝanta en la dentoj, restas ne formanĝita. Post maldikaj vitroj en verdeta duonmallumo, kvazaŭ sur ekrano rigidiĝis marĉaj serpentoj. Surmetinte sur sin defendan haŭton, ili kuntiriĝis buletojn ĉirkaŭ la ŝtonoj. Grizaj lacertoj deĵoras en malgrandaj grotoj kaj kaptas muŝojn same, lerte, kiel katoj kaptas musojn.

— Nun ni veturu al mi! — diras Alice.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Iun vintran vesperon, ekrigardinte la malserenan vizaĝon de Vitalij, Olga demandis:

— Pri kio vi sopiras?

— Mi? — miris Vitalij. — Ne, mi pri nenio sopiras!

Olga ekspiris, kaj lasinte Vitalij solan, foriris por tuta horo en la kuirejon. Li sidis ĉi tiun horon apud la skribotablo, sed la laboro ne estis farita. Olga revenis el la kuirejo kaj maltrankvile demandis lin:

— Vi silentas? Kial vi silentas?

Vitalij levis la ŝultrojn, flanken direktinte la rigardon, kaj ne trovinte la respondon.

— Kion ĝi signifas, Vitalij? Ĉu vi ne deziras min rigardi? — Voĉo de Olga ektremis. — Ĉu vi vidas, mi estas hodiaŭ bona! Mi atendis vin dum la tuta tago! Mi hodiaŭ ne grumblas, ne insultas!.. Nu, turnu al mi vian vizaĝon!.. Ĉu vere, mi estas bona?..

Olga serioze enrigardis liajn okulojn.

— Permesu, mi iom sidos sur viaj genuoj!

Li mallerte ĉirkaŭprenis sin per unu brako.

— Ne, vi ne amas min!.. Mi tion vidas...

Ŝi leviĝis. Ne sciante, kion respondi, leviĝis ankaŭ li, direktante sin al la pordo.

— Vitalij, ĉu nenion vi povas diri al mi?

Ho, se li scius, kion ĝuste li devas diri! Ĉu ripeti milfoje la ŝablonajn vortojn «Mi amas»? Li kisis ŝin kelkfoje plej delikate kaj, ĉirkaŭpreninte, alpremis al si. Ŝi ridetis al li tra larmoj.

— Karulo! Mi petas, ne trompu min! Mi estas tiel malfeliĉa!

Kaj samtempe:

— Dio mia! Vi ja estas malsata! Pro tiuj larmoj!.. Sidiĝu tuj al la tablo. Manĝu!.. — ŝi ekkuris al la ŝranko. — Mi preparis supon kaj kotletojn. Sidiĝu, mi tuj al vi donos!

Vitalij haltigis sin per la neiga gesto.

— Pli mallaŭte, Olnjo, vi povas veki Injon! Mi ne povas tuj manĝi. Mi estas rapidanta la kunsidon!


Was ist das?: Kio estas?
So?: Tiel?
labormono de laboristoj...: En 1928 kelkaj funkciuloj de Hamburga Komunista organizaĵo malŝparis partiajn kotizojn por propraj bezonoj. Suspektita pri la intenca kaŝado de tiu ĉi krimo, k-do Thälmann estis riproĉita flanke de CK de la KP Germana. La Komunista Internacio esplorinte la aferon, konstatis absolutan senkulpecon de k-do Thälmann, nuligis la riproĉon kaj proponis al CK de la KP Germ. esti pli atentema en la aferoj, kiuj estas utiligeblaj kontraŭ la komunismo.
«Kunstausstellung», «Künstlerhausausstellung», «Der Schloss»:
Pr. «Kunstausŝtellung» (Artekspozicio); «Künstlerhausausŝtellung» (Ekspozicio de la pentrista Domo); «Der Ŝloss» (la Kastelo).

«Altes-Museum»: La malnova muzeo.
IRH: Internacia Ruĝa helpo.

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]