Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
06-sep-2020
vlutermano

Kazbek Tajcajev: Pri la situacio en Belorusujo

(elrusigita de Johano Petik)

NI OPINIAS GRAVA KONIGI DETALOJN PRI LA MULTEGO DA MISINFORMOJ, CIRKULANTAJ I. A. EN LA RUSA MEDIO LIBERALA, SURBAZE DE LA INFORMOJ, RICEVINTAJ DE NIAJ BELORUSAJ KAMARADOJ

 

Niaj k-doj sciigas, ke la protestoj de la „blankarubanda” Majdano, laŭ sia organizado, havis du fazojn.

La unua fazo (daŭrinta inter la 9-a kaj 11-a de aŭgusto) okazis kun la impliko de malsociaj, pli frue kondamnitaj personoj, anoj de subkulturaj kluboj „ultraaj” kaj futbalistaj, jam spertitaj pri amasaj tumultadoj, eksterlandanoj. Ili aŭtomobile surveturis anojn de organoj de la interna sekureco, konstruadis barikadojn, utiligis piroteĥnikajn rimedojn, armaturojn de bruligaj ĥemiaĵoj, brikojn k.t.p., kaj okazis ankaŭ atenco kontraŭ distrikta bazo de la sekurecaj organoj kun la celo prirabi ĝian arsenalon, timigo de la loĝantaro per provo bruligi konstruaĵon de mezlernejo en ripozo-distrikto de Minsk. Inter la personoj, arestitaj de la sekurecaj fortoj dum la tumultoj, grandnombre troviĝis personoj, alkohole ebriigitaj aŭ toksike influataj. Ĉiuj kontraŭleĝaj agadoj estis anoncitaj per specialaj telegram-kanaloj, funkciigitaj el Pollando, kiuj mem ricevis detalajn instrukciojn pri la maniero konduki urbajn batalojn, pri versioj de kontrstaro al organoj de la interna sekureco, pri analizado de OMON, pri receptoj por prepari eksplodigajn armaturojn, pri formado de atakaj grupoj k.t.p. Post la neŭtraligo de la unua fazo fare de la fortoj de la interna sekureco, komenciĝis la 2-taga „paca” fazo – kun floroj, blankaj rubandoj kaj virinaj grupoj sur la promenejoj. Por la konduko de tia agado bezonatis„paca”, „formala” preteksto. Tiucele oni antaŭe preparis Interretan platformon per programigaj rimedoj, kun la pseŭdocelo prilabori balotajn voĉojn. Ĉar la opoziciuloj volis per rezultoj de interreta balatado deklari sin kaj siajn apogantojn venkintaj – tio ĉi estis la siaspeca „legendo” de la tuta protesto. En la sekvaĵoj la paca protesto ŝanĝis sian koloron kaj transformiĝis en „proteston kontraŭ perforto”. Ili ja volas per tia agado servi al la okcidentaj medioj. Kaj tiel en la respubliko mem komenciĝas misinformado laŭ grandega mezuro, surbaze de falsaj videoj, reĝisoritaj pri la agado de organoj de la interna sekureco: batadoj, murdoj, perfortado de virinoj, torturoj. Ĉiutage aperas po 70 ĝis 80 falsaj informoj, kiuj en la sekvaj 2 semajnoj estis kontrolitaj kaj refutitaj unu post la alia. La informada ondo tamen rapide rikoltis signifan efikon. La pintaj agoj „de paca formato” de la protestantoj gajnis por si po proks. dekmilojn da homoj. Pere de telegram-kanaloj ili provis konduki amason da kontrolitaj homoj en teritorion de objektoj de la reĝimo kun la celo provoki homojn de la interna sekureco, sed plenumi tiun taskon ili ne scipovis.

Gvidantoj de komunistaj partioj de Rusio, kune kun la prezidanto de komitato pri afero de FŜ en la Ŝtata Dumo kaj kun sampatrianoj de „Kabek Tajsev” deklaris: „Niaj belorusaj kamaradoj opinias, ke la opozicio devas ekkoni la faktojn pri la perforto inter la protestantoj kaj armitaj organoj de la interna sekureca por preni respondecon pri la unua fazo de la protestoj kaj povi apartigi sin de ili (de la interpuŝiĝoj). Sen tio, opinias niaj kamaradoj, eblos entute nenia dialogo paca kun la opozicio.

Niaj kolegoj raportas al ni, ke en Interreto la allogado daŭras plu, eĉ en la persona rondo de tiuj, kiuj publike deklaris sian pozicion kaj subtenas la potencon kaj prezidanton Lukaŝenko, al kiuj venadas mesaĝoj el IP-telefonoj kun minaca enhavo el la teritorio de Pollando kaj Ukrajno, same tiel, kiel oni mesaĝas ankaŭ al perencoj k.t.p. La opoziciuloj devas klarigi la menciitajn faktojn kaj indiki la respondeculojn pri ili. Oni devas kompreni, ke la tuta protesto paca estas ne spontanea, sed ĝi estas direktita el eksterlando, de sur la teritorio de Pollando. La protestantoj kamuflas sin per socialaj grupoj tiaj, al kiuj ili ne apartenas: al tiu de kuracistoj, pedagogoj, laboruloj. Tion ĉi klare pruvas la fakto, ke ilia provo instigi al striko en industriaj entreprenoj fiaskis. La tuta industrio belorusa estas ŝtata proprietaĵo. Male, la provoj komenci dialogon kun la protestantoj, ekzemple tiu de la ministro pri sanitaraj aferoj kun ili pruvas, ke ili dialogon ne bezonas, eĉ al ĝi ili ne kapablas. La amasa elpaŝo estas formo de premo, ne de priparolado. Tjiĥanovskaja, la kandidatino de la opozicio, rifuzis la rekalkuladon de la balot-voĉoj, kvazaŭ tiu opcio estus malebla. Eĉ, Lukaŝenko mem proponis la menciitan alternativon, sed la intereso de la protestantoj estas nur maksimuma konfrontado. La opozicio, laŭ niaj belorusaj kamaradoj, havas kelkajn direktajn centrojn en Pollando kaj Litovio, tra kiuj oni zorgas pri strataj mobilizadoj kaj kunordigado de la protestoj. Senpere en Belorusio funkcias „kunordiga konsilio de la opozicio”, kiu plenumas dekoraciajn kaj propagandajn funkciojn, sed ne efektive gvidajn.

Tiuj, kiuj hodiaŭ en Rusio parolas pri iaj „eraroj de Lukaŝenko”, devas kompreni, ke ĉi tio estas – Majdan, t.e. konceptita operaco, kie la diversaj agadoj estas anticipe formulitaj, ankaŭ pri farendaĵoj okaze de la reago fare de la potenco. Solvo, ebligunta eliĝon el ĉi tiu situacio, ne ekzistas. La karaktero de la aktiva fazo, adekvate preparita antaŭe, montras, ke kontraŭpuŝiĝo povintus okazi en iu ajn fazo de la okazaĵoj.

La fazo de interpuŝiĝoj kaj „pacaj manifestacioj” en la Belorusia Ŝarp elĉerpiĝis, sed la respublikon ŝarĝas peza premo diplomatia. Aparte klare ekvideblas tio, kiu estas la ĉefa profitanto el la krizo – ĉi tiu estas la Pola Respubliko, kiu estis ankaŭ la ĉefa organizinto. Ĉi tiu estas evidenta, aroganta interveno en internajn aferojn de la belorusoj.

Ĉi-rilate ni alvokas la internacian komunumon, komunistajn kaj laboristajn partiojn apogi Aleksandron Grigorjeviĉon Lukaŝenko. niajn belorusajn kamaradojn, komunistojn kaj la tutan popolon de la amika respubliko en ĉi tiu kompleksa momento kaj diskonigi en laŭeble plej vasta rondo ĉi tiujn informojn pri la vera stato de aferoj en la respubliko.

 

Tradukita de Johano Petik, 2020-09